Idoj de Orfeo/V/Ĉapitro Kvina

(p. 511-518)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

==Kvina Ĉapitro== Ĉi tiu ĉapitro enhavas la korespondadon, kiun inter si faris Kóvacs kaj Johano dum la du semajnoj, en kiuj al la resaniginto estis malpermesate akcepti vizitantojn, ĉar li devis resti sub observado de la doktoro, kiu deziris esplori, ĉu la resanigo estos daŭra, se en tiu tempo la flegato ne vidos siajn filojn.

Estim-ata sinjor-o Kóvacs!

Mi send-as al vi tag-libr-o-n kaj tri libr-et-ojn. Post la stud-ad-o de unu el la libr-et-o-j (= ŝlos-il-o-j) ebl-e la ĉeĥ-a, ebl-e la hungar-a aŭ la german-a, vi kapabl-os leg-i tio-n, kio okaz-is kun vi-a edz-in-o, ĉar la tag-libr-o-n ŝi skrib-is mem kaj en Esperant-o.

Se mi pov-os serv-i al vi, tiam sci-ig-u tio-n al mi, kaj mi est-os tuj je vi-a dispon-o.

Ne mir-u, ke mi skrib-as en Esperant-o; ali-a-j-n fremd-a-j-n lingv-o-j-n mi ja ne pov-as skrib-i, kvankam mi parol-as mal-mult-e german-e.

Respond-u, mi pet-as, german-e aŭ en Esperanto, nur tiu-j-n du lingv-o-j-n mi kapabl-as leg-i.

Kun salut-o-j, ankaŭ de vi-a-j fil-o-j, mi est-as: Vi-a sin-don-a

Johano.

Estimata sinjoro Johano!

Ricevis leteron kaj taglibron. Studadis ĉeĥan ŝlosilon kaj komprenis leteron. Estas al mi tre strange. Estas kiel viro, kiu dormis longan longan tempon kaj sonĝis strangan sonĝon. Rakontos kiel okazis—pardonu erarojn—ĉefa afero estas, ke vi kaj miaj filoj komprenas min. Memoras la trian de Aprilo 1896-a, ĉar estas kvazaŭ tio okazis hieraŭ. Donis koncerton en Parizo kaj havis grandan sukceson. Post koncerto mi iris al mia hotelo per veturilo. Havis strangan kapdoloron, tre teruran; apenaŭ povis pensi. Kapdoloro estis pli terura, kiam mi venis en hotelon. Mia edzino dormis en ĉambro kun la infanoj. Mi sidis ĉe sia lito— —kapdoloro ĉiam pli terura. Ĉambro turniĝis kun mi. Tiam viroj kun tranĉiloj, glavoj kaj ŝnuroj (ĉio estis tre stranga) subite sidis antaŭ mi. Ili volis ataki min. Mi kuris en angulon de la ĉambro. Ili rigardis min per sovaĝaj okuloj. Mi kriis, sed neniu aŭdis. Kuris en alian angulon de la ĉambro, sed la viroj sekvis min. Mi timis, ke ili volas rabi infanojn. Mi prenis du infanojn, enmetis ilin en kestetojn (estis tie tri kestetoj, ili utilis por gardi muzik-librojn dum vojaĝoj). Sur tablo ĉe la lito staris boteloj kun lakto, mi enmetis tiujn botelojn ĉe la infanoj kaj kuris el la ĉambro, sed la viroj kun glavoj kuris post mi. Eliris hotelon sur straton kaj kuris kaj kuris. Eniris fiakron kun la kestoj kaj diris al la fiakristo: Tuj al la stacidomo!! Kapdoloro pli terura ankoraŭ, stacidomo turniĝis kun mi, sed mi streĉis fortojn kaj pensojn. Volis aĉeti bileton por vagonaro por iri malproksimen. Mi tiel timis la virojn kun la glavoj, ke mi ne volis resti en Parizo. Mi timis, ke ili reirus kun mi al edzino por rabi la infanojn. Antaŭ mi staris sinjoro, kiu aĉetis bileton por Amsterdamo. Mi aĉetis ankaŭ bileton por tiu urbo, ĉar ĝi estis malproksima de Parizo. Mi pensis: tie la viroj ne povas persekuti min. En vagonaro mi fariĝis tiel dormema, ke mi timis ekdormi. Mi lokis la infanojn post mi. Estis vagonaro, kiu iris dum la nokto kaj preskaŭ sen haltoj al Amsterdamo. La vojago estis terura; la viroj kun la tranĉiloj kuris ĉe la flanko de la vagonaro, sed ili ne eniris al mi, ĉar pordeto estis fermita. En la mateno mi alvenis Amsterdamon. La viroj estis for, sed mi timis. Ili revenos, mi diris al mi; mi vojaĝos pli malproksimen.

Mi rigardis karton sur perono por vidi, kiu urbo estas malproksima, kaj mi aĉetis bileton al Groningen. Post kelkaj horoj mi estis en tiu urbo, prenis novan bileton por ankoraŭ pli malproksima urbo aŭ vilaĝo; mi forgesis nomon. Dum la vojaĝo mia kapo turnis, tiel ke mi ne povis resti en vagonaro. Mia cerbo ŝajnis forflui el mia kapo. En vilaĝo mi eliris vagonaron kaj prenis la kestetojn sub brakojn kaj komencis marŝi. Mi ne sciis, kien mi devus iri, nek kion mi devus fari. Mi sentis, ke mia memoro forlasos min; mi iris al la vilaĝo kaj eniris arbareton ĉe malgranda vilaĝo (nomon mi ne scias). Mi kaŝis min en ligna dometo, kie estis kokoj kaj kokinoj. Mi manĝis ovojn, ĉar mi estis malsata. Infanoj ploris mallaŭte; mi donis lakton. Poste ili dormis. En la nokto mi timis, ke la viroj revenus. Mi forlasis lignan dometon kaj serĉis lokon por meti la infanojn. Mi trovis sole-starantan dometon kaj pensis: Loĝantoj dormas, mi metos kestetojn antaŭ la pordo. Kiam mi venis al la pordo, ĝi ne estis fermita. Mi eniris, la luno lumis en la ĉambron; mi aŭdis nenion kaj metis kesteton sur tabion, tiam alia infano komencis plori. Mi pensis: "li vekos loĝantojn de la dometo" kaj kuris for kun tiu infano. Mi kuris al vilaĝo ne malproksima de tiu dometo por meti alian infaneton en alian domon, sed pordoj estis fermitaj kaj mi timis, ke la viroj kun la tranĉiloj revenus, se mi metus la kesteton antaŭ fermitan pordon. Mi sekve eliris la vilaĝon, sed ne sciis kien. Fine mi venis al digo. La luno lumis kaj mi vidis post tiu digo la maron. Serĉis lokon por kaŝi la kesteton. Ĉe la digo kuŝis boato en kanaleto iranta de la vilaĝo al la maro. Mi pensis: morgaŭ en la mateno la boatisto trovos la kesteton, se mi metos sub la velon, kiu kuŝis sur fundo de la boato. Mi tiam kasis la kesteton tie, kuris for kaj revenis en la vilaĝon kaj pensis: la infanetoj estas ekster danĝero. Mia kapdoloro estis ankoraŭ pli terura. Nebuloj ĉirkaŭis mian kapon; mi vidis tre malklare, kvankam la luno staris hele sur la ĉielo, kaj la timo perdi la memoron, revenis al mi, ĉar mi povis pensi nur kun multa peno. Mi ne scias precize, kio okazis poste. Ĉio estis en nebuloj, eĉ miaj pensoj.—Mi ne memoris plu, ke mi venis el Franclando, ne memoris plu, ke mia nomo estas Kóvacs, ke mi havas edzinon. Mi nur konfuze memoris pri viroj kun tranĉiloj, glavoj kaj ŝnuroj, sed post kelka tempo ankaŭ ne pensis plu pri ili, nek pri la infanoj. La lasto, kion mi memoras, estas, ke mi iris sur strato; la suno lumis kaj estis varmega vetero. Multaj homoj staris ĉirkaŭ mi. Ili parolis, sed mi komprenis nenion. Tiam viro kun flavaj lipharoj kaj blua uniformo kun kupraj butonoj prenis mian brakon kaj kondukis min for... tre malproksimen... jen en domojn, jen en vagonaron, fine en grandan urbon, sed tion mi memoras nur tre malklare ... Kiam la viro kun la uniformo fine estis for, mi kredis esti en ĉambro kaj en lito. Multaj litoj staris tie, ili turniĝis ĉirkaŭ la mia; la nubo, kiu pezis sur mia cerbo, fariĝis pli kaj pli peza kaj mi memoras nenion plu.

Tiam venis tiu longa (kaj tamen tre mallonga) nokto, plena je sonĝoj. Tiu nokto daŭris, ĝis kiam mi aŭdis "Kol Nidrej", kaj poste mian propran nomon kaj la nomojn de miaj infanoj. Mia sonĝo estis finita, kaj mi trovis min ĉe la sinjoro, kiun mi ofte vidis en mia sonĝo, sed kiun mi neniam komprenis. Tiu sinjoro estis la doktoro de la frenezulejo. Mi sentis min subite tute sana, sed ne sciis, ke tiu sonĝo estis sonĝo de dudek jaroj. Mi ekdormis Kóvacs kaj juna viro..., mi vekiĝis Holman kaj grizulo, kaj la infanoj subite estis junaj viroj... Dudek jaroj de mia vivo flugis for en unu sonĝa nokto, sed mi dankas Dion, ke tiu terura nokto pasis. Nur unu penso turmentas min nun: Ĉu mia edzino vivas? Ŝi ne venis kun vi. Mi petas: sciigu tion al mi, revenu baldaŭ kun la filoj kaj se eble kun mia Madeleno.

Vin atendas:
Kóvacs.

Kara sinjoro Kóvacs!

Oni diras, ke la stilo estas la homo. Ne kredu tamen, ke mi estas tia lakonulo, kia mia unua letero eble kredigis al vi. Ĉio dependas de cirkonstancoj kaj ankaŭ la stilo, kiun ni en multaj okazoj devas ŝanĝi en nia korespondado.

Mi sciis kaj pripensis pri tio, ke vi verŝajne ne studadis Esperanton, tial mi skribis, kiel mi devis skribi, nome ne laŭ mia propra stilo, sed tiamaniere, ke komencanta lernanto de Esperanto facile povus kompreni min. Mi vidis el via letero, ke vi plene min komprenis, kaj nun mi opinias, ke mi ĉi tiun fojon povas uzi mian ordinaran stilon, respondante vian leteron.

Mi ĝojas, ke vi sentas vin tute resaniĝinta, sed bedaŭras, ke ni devas atendi ankoraŭ plenan semajnon por persone kaj sesope gratuli vin, ĉar post tiu semajno mi venos kun viaj filoj kaj kun du amikoj por gratuli vin pro via resaniĝo. Intertempe studadu plue Esperanton, vi ĝin bezonos, ĉar pro la cirkonstancoj viaj filoj ne povas interparoli inter si, kaj eĉ neniu el ili povas paroli kun vi, ĉar ĉiuj parolas diferencan lingvon. Unu el niaj amikoj, nome Ivan, parolas ruse kaj tre malmulte germane, kaj la alia, kies nomo estas Bjelski, studadis multajn lingvojn, tiel ke li ĝis nun estis nia tradukisto. Vi mem parolas ĉeĥe (neniu el ni komprenas tiun lingvon) kaj eble kelkajn germanajn vortojn, tiel ke vi povas imagi, ke nia okobla interparolado estus tia sama, kian oni aŭdis dum la konstruado de la Babela turego. Por eviti tion, ni ĉiuj studadis de post mallonga tempo unu solan internacian lingvon (Esperanto), tiun saman, kiun antaŭ pli ol dudek jaroj studadis via edzino. Pere de tiu artefarita lingvo ni do kune interbabilados sen ia peno. Tiu interparolado komenciĝos tuj post kiam ni kune venos por liberigi vin el via nuna "loĝejo", kie vi pasigis tiom da jaroj. Ni esperas, ke feliĉa tempo atendos vin, kaj mi ne dubas pri tio, ĉar viaj filoj, kiuj fariĝis veraj famaj artistoj, faros ĉion por plifeliĉigi vian estontan vivon. Pri via edzino mi skribos eble (tio dependas de cirkonstancoj) post du aŭ tri tagoj. Mi atendas leteron de "Esperanto-Delegito" el Belgrado, (mi klarigos poste, kio estas tio) kaj espereble tiu letero ĵetos lumon sur la misteron (rilate al sia subita malapero), kiun mi ĝis nun ankoraŭ ne kapablis solvi. Mi tamen konscias, ke la malkvieteco, kiun vi sentas pro si, estas granda, sed kondutu laŭ la proverbo: Kuiru viajn pizojn, kaj ĉio fariĝos bona.

Multajn salutojn de ni ĉiuj.
Via Johano.

P. S. Kiam unu el viaj filoj vin vidis, li kredis revidi mortinton, sed ĉar mortintoj ne povas reaperi el la tombo, li komprenis, ke la mortinto kaj vi devas esti du personoj, kiuj estis tre similaj unu al la alia. Eble tiu alia persono (nun jam mortinta kaj ripozanta sur la mortintejo de Brej) estis via frato. Sciigu al mi, ĉu vi havis fraton kaj kiel estis lia nomo.

Pri "Holman" mi povas sciigi al vi, ke li estas ankoraŭ vivanta holanda fama violonĉelisto, kiu ofte donis koncerton en Kurhaŭs (Scheveningen, apud Hago). El la gestoj, kiujn vi dum via stranga malsano multfoje faris, oni vidis, ke ankaŭ vi estas violonĉelisto, kaj ĉar vi iom estas simila al tiu Holman laŭ via eksteraĵo kaj vizaĝo, kaj ĉar neniu sciis vian veran nomon, vi ekhavis tiun de la holanda artisto.

Johano.

Estimata sinjoro Johano.

Mi legis vian leteron kun ĝojo. Via letero helpis al mi forpeli la tempon, ĉar mi deziras, ke la semajno jam estu pasinta. Longan tempon mi uzis por legi vian leteron, ĉar mi devas serĉi multajn vortojn. Jes, mia edzino studadis Esperanton; ŝi diris tion al mi, sed mi opiniis: Esperanto estas ja neuzebla lingvo kaj mi ne volis lerni ĝin. Nun mi spertas, ke mi eraris. Mi faras grandan penon lerni la tutan lingvon por paroli kun vi kaj kun la filoj kaj la amikoj. Montris la leteron al la doktoro; li ridis, sed ne kredis, ke mi povos paroli per tiu lingvo. Mi pensis: Ridu, sed mi studados. Mi legis kelkajn pagojn de "taglibro", sed enestas vortoj ne starantaj en ŝlosilo. Mi serĉos poste en pli dika vortlibro. Ĉu vi jam ricevis leteron pri mia edzino? Mi petas: Skribu pri tio. Mi sentas min ankoraŭ tre sana; memoro estas nun tre forta.

Jes, mi havas fraton, li estis, kiel mi, violonĉelisto. Lia nomo estas Rikardo. Kun ĉagreno mi legis en via dua letero, ke li mortis.

Multaj salutoj al vi, al filoj kaj al amikoj.
Kóvacs.

Post-skribo. Mi dankas, ĉar vi faris al mi plezuron kun via longa letero. En tria letero vi ne bezonas skribi la streketojn inter partoj de vortoj; mi jam scias legi sen la streketoj. K.

Kara sinjoro Kóvacs.

Ni ĝojas, ke vi sanas tiel bonege kaj ke vi faris tiajn progresojn en Esperanto.

Hieraŭ mi ricevis la deziritan leteron de la Delegito el Belgrado. Mi estis petinta lin esplori por mi kiel estas la plenaj nomoj, la datoj kaj lokoj de naskigo de gesinjoroj Kóvacs, kiuj geedziĝis la 30-an de Marto 1895-a (laŭ la taglibro) en unu el la katolikaj preĝejoj de Belgrado. Mi petis tion, kiam mi ne estis konatiĝinta kun vi, alie ĝi estus ja superflua. La Delegito respondis al mi la jenan:

Laŭ la edziĝolibro de la preĝejo geedziĝis en Belgrado la 31-an de Marto 1895-a:
Eduardo Kóvacs, naskita en Pisek, la 14-an de Januaro 1877-a kaj Amalia Sedlák, naskita en Belgrado, la 3-an de Junio 1875-a.

Tuj post la ricevo de tiu sciigo mi sendis duan leteron al tiu Delegito, petante informojn, ĉu en lia urbo loĝas ankoraŭ familio Sedlák kaj ĉu tiu familio povas doni novaĵon pri sia parencino Amalia, kiu malaperis el Belgrado la 31-an de Marto 1895-a.

Post semajno mi esperas ricevi la respondon.

Havu paciencon, mi antaŭvidas, ke ĉio farigos bona.

Salutojn de ni ĉiuj.
Johano.

Estimata Sinjoro Johano.

Mi dankas pro via lasta letero. Ĝi donis al mi esperon kaj kuraĝon. Dio volu, ke mi revidu mian Amalion.

Morgaŭ mi atendos vin; tiam mi povos foriri el tiu ĉi domo, la doktoro jam promesis.

Vin ĉiujn salutas:
Kóvacs.