Idoj de Orfeo/V/Ĉapitro Sesa

(p. 519-532)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

==Sesa Ĉapitro==

Kion ni vidis sur "la Digo" — Nia vojaĝo al "la Insulo" kaj nia alveno tie — La sola domo kaj kiel ĉio aspektis tie post multaj jaroj — La loĝantoj de tiu domo — Pri hundo kaj ŝvenanta virino—La reveno de la domestro — Kelkaj misteraĵoj klariĝis—Koncerto sur la Insulo, al kiu ankaŭ bestoj partoprenis, el kiuj unu tamen devis esti forigata pro nedezirita partopreno — Kiel ni pasigis la nokton sur la Insulo.

Sesope ni staris sur la verda "Digo" kaj rigardis la antaŭ ni sterniĝantan maron. Nur du ŝipetoj kun blankaj veloj sin montris sur la horizonto. Iom pli proksime ni distingis du insuletojn. La pli granda estis Borkum, apartenanta al Germanujo, la alia estis Rottumeroog, la insulo, kie mi pasigis la unuajn jarojn de mia vivo.

Neesprimebla emocio ekkaptis min, ĉar post tri aŭ kvar horoj mi metus la piedojn sur "la Havenon", kaj kelkajn momentojn[**] poste mi revidus mian domon, kiun mi antaŭ tiom da jaroj estis forlasinta kun mia fidela Jafet.

Mia emocio tiel premis mian koron, ke larmoj fluis sur miaj vangoj, kaj momenton mi devis deturni la okulojn.

Mi revidus fine mian Insulon, sed ĉu mi revidus mian patron (mi eble posedus nun du patrojn) kaj mian patrinon? (Mi eble posedus nun du). Ĉu ili (tiuj de la Insulo) vivus ankoraŭ? Ĉu ili min rekonus? Tiuj demandoj kaj multaj aliaj vole nevole plenigis mian kapon, kaj verŝajne mi estus restinta tie ankoraŭ multe pli longe sur "la Digo", nur rigardante mian Insulon, se Johano ne estus farinta finon al ĉio tio ĉi.

—Antaŭen, mia kara!—li diris,—la boato nin atendas; estas la dua horo, post tri aŭ kvar ni trovos nin tie, (kaj li etendis la manon al la Insulo) kaj tiam vi povos rigardi ĝin ĝissate.

—Ankoraŭ momenteton mi volas rigardi "la Digon"—, mi diris, kaj mi rigardis, miregante pro la granda diferenco inter "la Digo", sur kiu mi estis staranta, kaj "la Digo", kiun mi pli ol mil fojojn estis rigardinta de la Insulo. Ĉiam mi tiam imagis, ke ĝi estas bruna; mi nun vidis, ke miaj okuloj trompis min antaŭe, ĉar kien ajn mi direktis la rigardon, ĉie "la Digo" estis verda, ĉar verda freŝa herbo, sur kiu sin paŝtis tie kaj tie ĉi aretoj da safoj, kovris ĝin ĉe ambaŭ flankoj kaj sur la supro, kaj tiel malproksime, kiel miaj okuloj povis sekvi ĝin.

Mi turnis mian dorson al la maro kaj vidis la turojn de la vilaĝoj Warfum kaj Uskvert, tiujn samajn turojn, kiujn mi ĉiam rigardis kiel lumturojn.

Antaŭ mi kuŝis belaj herbejoj inter la multaj longfosetoj, donantaj al ili la formojn de kvadratoj, paralelogramoj kaj aliaj geometriaj figuroj, sur kiuj sin paŝtis bovinoj, bovoj, ĉevaloj kaj ŝafoj. Mirinde bela kaj pentrinda estis la panoramo sin etendanta tie antaŭ la piedo de "la Digo", kaj miaj okuloj ne povis satiĝi admirante ĝin; sed denove Johano vokis min.

—Antaŭen! ni ne povas atendi pli longe.

Mi forviŝis la larmojn el miaj okuloj kaj sekvis Johanon, miajn fratojn, mian patron (strange, refoje min ekfrapis la ekpenso, ke mi eble posedus du patrojn), Ivanon kaj Maksimon Bjelski.

Kvin minutojn poste ni sidis en la boato, kiun ludonis al ni la kluzogardisto loĝanta apud "la Digo" ĉe la kanaleto.

Johano suprentiris la velon, Ivan ekkaptis la direktilon, kaj ni ekglitis inter la markiloj, inter tiuj samaj markiloj, kiujn mi antaŭ tiom da jaroj tiel ofte rigardadis, sed de la alia flanko. Ili kuŝis, aŭ pli ĝuste dirite: staris laŭ du kurbaj linioj, formantaj kvazaŭ gigantan falĉilon, kies ankoraŭ nevidebla pinto nun direktiĝis al la haveno de mia Insulo.

La vetero estis belega, la vento blovetis el la sudo, plenigante la velon, kaj jen ni glitadis sur la ondetoj. Ĉi tiun fojon la boato ne trairis la limojn de la falĉilo (glitante inter du markiloj), kaj ni ne perdiĝis en la maro, ĉar lertaj manoj nun manovris velon kaj direktilon. Iom post iom "la Digo" malaperis post ni, dum la Insulo fariĝis pli kaj pli granda, ĝis fine mi vidis "la Havenon".

Ni parolis malmulte. Mi estis tro emociiĝinta por paroli. Mi sentis min kiel vagulo, kiu post multaj jaroj de foresto estis revenanta en sian patrujon, ĉar mia patrujo ja estis mia Insulo, kiun mi alproksimiĝis post foresto de dek-du jaroj; kaj dek-du jaroj, kvankam malmultaj ili estas, ŝajnas tamen multaj, kiam oni estas en sia juneco.

Mi pensis refoje pri la patro kaj la patrino, ĉu ili estus vivaj, ĉu li estus ankoraŭ tiu sama viro kiel antaŭe, cu li havus ankoraŭ tiujn samajn mentonharojn kiel nia kaprino, ĉu mia patrino portus ankoraŭ tiun blankan kufeton, ĉu ŝi rekonus min, kaj tiel plu. Mi ekpensis pri la papago; ĉu ĝi vivus ankoraŭ?... Eble ĝi vivus, ĉar papagoj povas ja fariĝi tre maljunaj. Ĉu ĝi dirus kiel antaŭe: "Go til fanen?" kaj subite mi turnis min al Johano, demandante:

—Kion do signifas "Go til fanen"?

Li laŭte ekridis.

—Vi pensas pri via papago?—li respondis.

—Jes, kion do signifas tiuj strangaj vortoj?

Iru al la diablo!—li diris, ridante ankoraŭ pli laŭte.

Mi memoris, ke mi diris tion saman al la doktoro de l' ŝipo, per kiu mi vojaĝis Rusujon, kaj mi jam ne miris, kial mia diraĵo estis kaŭzinta tiom da ridado je la maristoj.

Ni alproksimiĝis pli kaj pli al la Insulo. Aroj da marbirdoj ŝvebflugis super ni kaj ili eligis laŭtajn kriojn, Ĉu ili timis pro siaj ovoj? Ili tamen ne bezonis timi, mi nun ne forprenus ilin el la nestoj.

La "Haveno", kiu aspektis tute same kiel en la mateno, kiam mi elveliris el ĝi kun la boato de mia patro, estis nun tre proksima. Mia koro ekbategis...; tie, cent paŝojn pli malproksime staris la domo, kaj mi vidis ĝian tutan formon (ĝi similis je ŝtona kubo, ĉar pintan tegmenton ĝi neniam havis) aperantan de supre malsupren.

Ni albordiĝis, elsaltis el la boato kaj staris sur la Insulo. Mi ĵetis rigardon ĉirkaŭe; nenio ŝanĝiĝis[**], ĉio estis, kiel mi ĝin vidis lastfoje antaŭ dek-du jaroj. Estis al mi, kvazaŭ mi neniam estus forlasinta la Insulon kaj kvazaŭ la jaroj de mia foresto estus pasintaj kiel en sonĝo. Refoje ekregis min nepriskribebla emocio.

Johano tion ekvidis kaj li diris:

—Vi timas, ke ili jam ne vivas, ĉu ne vere?

—Jes, la necerteco turmentas min.

—Kion ni faros?—li demandis.—Ĉu mi iros tien (li etendis la manon al la domo), aŭ ĉu vi preferas, ke ni iru kune?

—Ni iru duope—, mi respondis.—La aliaj ja povos atendi tie ĉi.

Ni iris duope laŭ ĉirkaŭvojo por eviti la fenestron, ĉar mi volis surprizi la gepatrojn, se ili vivus ankoraŭ.

Nenie mi vidis vivantojn, nek homojn nek kvarpiedulojn, kaj terura ektimo ekpremis mian koron. Ĉu la Insulo fariĝis senhoma kaj senbesta? Ni ĉirkaŭiris la domon kaj ekhaltis antaŭ la pordo. Ĝi estis nefermita kaj mi eniris. Mi eniris singarde kiel ŝtelisto, kiu enŝteliĝas en ĉambron, kaj Johano sekvis min. La stalo estis sen bestoj, sed fojno kuŝis en la sama loko kiel antaŭe. Tio donis al mi kuraĝon kaj esperon; la Insulo ne estis sen bestoj, sekve ankaŭ homoj devus vivi tie. La pordo de la ununura ĉambro estis fermita. Mi aŭskultis. Nenia bruo aŭdiĝis. Kun tremanta mano mi malfermis la pordon kaj rigardis internen. Unu sola rigardo sufiĉis por diri al mi, ke unu el "la gepatroj" vivas, ĉar tuj trafis min la kabalaj figuroj el sablo, kiujn mia "patrino" estis ŝutinta sur la plankon. Ŝi sekve loĝis ankoraŭ en la domo, sed ĉar mi ne vidis la longajn strekojn el bruna kraĉaĵo inter kaj tra la desegnaĵoj de mia "patrino", mi ne estis certa, ĉu "li" vivas.

Mi eniris kaj post mi Johano, kiu fermis la pordon. Ridetante li rigardis ĉirkaŭ sin, montris la plankon, la bildojn pri Vilhelmo Tell, la portretojn sur la muro kaj flustris:

—Ili vivas, sed kie ili estas?

Mi eksidis kaj pripensis kvazaŭ en deliro.

—Jes, ambaŭ vivas—, mi diris,—nur rigardu tion!—kaj mi montris paron da botoj flanke de la pordo, kaj laŭte mi ekploris.

Johano komprenis, kial mi ploras; kaj li lasis min fari.

—Sed "li" ne estas sur la Insulo—, li diris post momento.

—Kial vi scias tion?

—La boato ja ne kuŝas en la haveno.

—Tion mi ne atentis, sed vi pravas, ĝi malestas.

Li sendube iris hieraŭ vilaĝon, kaj eble revenos ĉi tiun vesperon. Sed kie do estas "ŝi"?

—Ŝi estas melkanta, la sitelo ne staras sur sia ordinara loko.

—Ankaŭ tion mi ne atentis.

—Kompreneble; vi estas tro nervema, sed nun sekigu viajn larmojn kaj montru ĝojan vizagon.

Mi obeis kaj ni aŭskultis.

—Jam ne estas hundo sur la Insulo—, mi diris, aŭskultinte kelkan tempon.

—Jes, hundo estas tie ĉi.

—Kiel vi scias?

—Pro la postsignoj sur la planko; jen, rigardu.

—Vi estas prava; vi rimarkas ĉion, mi nenion.

Johano ridetis, sed ne respondis. Kviete li sidis, unu kruro trans la alia, kaj li rigardis antaŭ sin.

—Mi sentas kvazaŭ mi neniam forlasis tiun ĉi domon—, mi diris post momento,—ĉio estas kiel antaŭe.

—Jes, sed el knabo vi fariĝis juna viro; jen la diferenco.

Mi rigardis Johanon kaj subite mi rimarkis, ke same kiel la tuta ĉirkaŭaĵo ankaŭ li tute ne ŝanĝiĝis de post tiuj pasintaj dek-du jaroj; li estis la sama viro, liaj trajtoj estis la samaj, ĉar nenia sulketo kuris sur lia frunto nek laŭ la buŝanguloj; liaj dentoj brilis kiel ĉiam, kaj liaj blondaj haroj havis ankoraŭ la saman koloron.

Li ne atentis miajn pensojn, liaj rigardoj estis nun fiksitaj sur la pordo; li aŭskultis kun streĉita atento.

—Ŝi venas—, li flustris.

Ekstere venis iu en lignaj ŝuoj, kiuj klaketadis sur la malmola argila planko de la stalo; tuj poste hundeto laŭte ekbojis. La venanto metis ion (eble siteion, ĉar mi aŭdis bruon de fera falanta tenilo) sur la plankon. La hundeto saltis kontraŭ la pordo, ĝiaj ungoj gratis sur la ligno, kaj la bojado fariĝis pli kaj pli laŭta.

—Kuŝu!!—ordonis virina voĉo (tiu de mia patrino, mi tuj rekonis ĝin), sed la gratado ne ekhaltis, nek la bojado; la besto flaris, ke personoj estas en la ĉambro.

—Kuŝu do!!

Sed la hundeto ne obeis.

—Kio do enestas?—mallaŭte diris al si la virino, kaj la pordo malfermiĝis malrapide. Mia "patrino" eniris, kaj ekvidante du virojn, ŝi estis eligonta ekkrion de surprizo, sed la buŝo, kiu jam malfermiĝis, subite diris:

—Johano!!—kaj ŝi rigardis lin; tiam ŝi turnis la okulojn sur min, ŝiaj manoj altiĝis, kaj post kiam la retenita ekkrio sonis tra la cambro, si diris:

—Ĉielo... la knabo!—Tiam ŝi lasis fali la brakojn, kaj falis mem ĉe miaj piedoj. Ŝi svenis.

Johano levis kaj sidigis sin sur seĝo ĉe mia flanko.

—Akvon!—li diris al mi.

Mi eliris por alporti ĝin kaj malsekigis sian frunton. Ŝi malfermis la okulojn, rigardis min kaj ĝemploris.

—Ho, mia knabo... ĉu ĝi estas vi?

Mi ne kapablis paroli; mi prenis ŝin en miajn brakojn; tiam mi balbute diris:

—Jes... patrino... mi revenis.

Ŝi rekonsciiĝis tute, kaj dum ŝia kapo kuŝis sur mia brusto, ŝi levis la okulojn al la miaj kaj flustris:

—Dio! Dio!... Kie do vi restis tiel longe?... Kiom mi suferadis pro vi.

—Pardonu al mi, patrino; mi ne devus forlasi vin tiel, sed mi ne povis restadi pli longe.

—Mi scias, mia knabo, mi scias; "li" estis kulpa en ĉio; milojn da fojoj mi kulpigis kaj riproĉis lin pro tio; sed ne kredu, ke li estas malica, li eĉ ne estis malbona kontraŭ vi, kiam li rifuzis, ke vi lin akompanu al la vilaĝo; li ne kuraĝis agi alie.

—Mi sola estis kulpa—, diris Johano.—Sed jam ne pensu pri tio, ĉio farigis bona. Vi retrovis unu la alian, do estu kontentaj.

—Kiam revenos "li"?—mi demandis.

—Li iris hieraŭ vilaĝon, li revenos hodiaŭ vespere, eble tre baldaŭ.

—Ĉu vi ambaŭ sanas bone?

—Jes, tre bone... Kiel lin surprizos via reveno, kaj kiel li ĝojos, kvankam li ne montros tion; tia ja estas lia karaktero.

La hundeto, kiu jam forgesis pri sia furiozeco, refoje ekbojis kaj kuris eksteren. Mia patrino sekvis ĝin per la okuloj.

—Ankoraŭ aliaj viroj sur la Insulo!?—ŝi demandis.

—Jes, ankoraŭ kvin; jen ili venas.

Paŝoj aŭdiĝis en la stalo kaj miaj fratoj eniris. Mia patrino imagis vidi fantomojn kaj estis denove svenonta.

—Miaj fratoj!—mi diris klarige.

—Viaj!?

—Miaj fratoj.

—De kie venas ili?

—Mi ja rakontos tion tuj..., rekvietiĝu...

—Mi jam rekvietiĝas—, ŝi diris, rigardante miajn fratojn kaj min...—Kiel stranga tio estas, ja ne estas diferenco inter vi.

—Ni estas trinaskitoj—, mi diris.

Eniris Ivan kaj Kóvacs.

—Kaj jen mia amiko Ivan, kiu estas unu el miaj savintoj, post kiam mia boato perdiĝis sur la maro... Kaj jen mia patro—, mi diris plue.

—Via patro!?

—Jes.

—Go til fanen!—ekkriis voĉo post mi. Mi turnis la kapon kaj vidis la papagon.

—Ĝi do vivas ankaŭ!—mi diris.

—Jes; ni ĉiuj vivas ankoraŭ.

Pro manko de seĝoj en la ĉambro ni ĉiuj ne povis eksidi, sed Johano sciis, kiel havigi al ni artefaritan benkon. Li prenis tabulon el la stalo kaj pere de ĝi kaj du seĝoj faris longan benkon kaj ni ĉiuj sidiĝis.

Mia patrino, kiu neniam havis gastojn (krom Johano nenia fremdulo iam estis enirinta ŝian domon), ne sciis kiel konduti kun ili. Ŝi sidis, rigardante nin kaj sin trovis en granda embaraso. Opiniante tamen, ke ne decas silentadi tiel longe, ŝi fine diris al Johano:

—Mi deziras, ke "li" jam estu hejme.

—Li ja venos baldaŭ.

—Vi tute ne ŝanĝiĝis—, ŝi diris plue.—Mi tuj vin rekonis.

—Stranga rideto glitis sur la vizaĝo de la filozofo.

—Mi ja restos ĉiam la sama, li diris.

—ĉiam!?

—Jes, mi ne estas ordinara viro.

Mia patrino ne komprenis la realan sencon de tiu diraĵo, sed ŝi ne petis klarigon, kaj sin turnante al Ivan, ŝi demandis en sia insula dialekto:

—Ĉu vi savis la knabon, sinjoro?... Kiel do tio okazis?

La kuiristo ridis grimace, altigis la altajn sultrojn tiel, ke lia kapo preskaŭ malaperis inter ili, rigardis ŝin, tiam min, kaj respondis germane:

—Mi ne komprenas.

Mi devis servi kiel tradukisto, ĉar el ni ĉiuj nur Moseo, mia "patrino" kaj mi mem parolis la dialekton, parolatan en la nordo de la provinco Groningen kaj sur la Insulo Rottumeroog, kaj nur nun mi eksciis, ke Moseo ankaŭ parolis tiun dialekton.

Kiam per malmultaj vortoj mi kontentigis ŝian scivolecon rilate al la maniero, laŭ kiu la rusaj maristoj min savis de certa morto, mi diris:

—Post la reveno de "patro" mi rakontos al vi ambaŭ pri ĉio, kio okazis kun mi.

—Nu bone!—ŝi diris; tiam ekstarante, ŝi eliris la ĉambron.

—Kien vi iras?—mi demandis, kaj ŝi respondis:

—Li venas, mi iros renkonte al li por rakonti, ke vi estas tie ĉi.

Dum mi rakontis pri miaj aventuroj, ŝi de tempo al tempo estis ĵetinta rigardon tra la fenestro, ĝis kiam ŝi vidis aperi "lin".

Per rapidaj paŝoj ŝi direktis sin al la Haveno.

Estas homoj, kiuj posedas nekonsterneblan karakteron. Ilia ĉiama flegmeco estas tia, ke nenia sciigo kapablas konsterni aŭ emocii ilian animon. Se vi rakontus al ili, ke subite ili fariĝis riĉaj kiel Rotŝildo, ili akceptus la sciigon kun kvieta mieno kaj kvazaŭ io tute natura estus okazinta. Se vi rakontus al ili, ke subite ili fariĝis malriĉaj kiel Hiobo, tiam ili sammaniere aŭskultus vin kun tiu sama kvieta mieno kaj ankaŭ kvazaŭ nenio eksterordinara estus fariĝinta. Tiaj homoj akceptas ĉiujn batojn de la sorto kaj ĉiujn favorojn de Fortuno kun la sama kvieta rigardo, dum eĉ ne unu trajto sur ilia vizaĝo montras ilian internan emocion.

Tia homo estis "li", mia adoptinto.

Kiam li eniris kun sia edzino en la ĉambron, kie lin atendis la reaperinta knabo, tiam li ne svenis kiel ŝi estis sveninta; li ne ekploris pro ĝojo kiel ŝi estis farinta; li tute simple diris kiel ĉiam:

—Mi venis!—Tiam li estis etendonta la manon al tiu reaperinta knabo, sed vidante tri knabojn, kiuj similis sin reciproke kiel tri haroj el lia mentonbarbo sin similis, tiam li ne etendis ĝin, sed demandis per sia ordinara kvieta voĉo:

—Kiu do estas la knabo?

—Ĉu vi ne rekonas min?—mi demandis.

—He, ĉu vi estas la knabo?—li diris, kaj fine etendante sian manon al mi sola, li diris plue:

—Mi ĝojas, ke vi fine revenis. Estu bonvena—. Kaj salutante la ceterajn vizitantojn per kapklino, li eksidis.

Tiun vesperon mi detale rakontis al miaj geadoptintoj ĉion, kion la leganto jam legis. Mia "patrino" aŭskultis kun streĉita atento, sed ŝajnis, kvazaŭ niaj aventuroj faris sur "lin" nenian impreson. Kiam mi finis rakonti, mi demandis, kiel do estas mia nomo.

—Via nomo!?—li diris.

—Jes, ĉar mi mem donis al mi la nomon de Jafet, sed kiun vi donis al mi?

—Jafet estis la nomo de nia hundo—, diris "li", ne respondante mian demandon.

—Jafet estas nomo el la Biblio—, diris ŝi.

—Sed kiel vi nomis min?—mi denove demandis.

—Ni nomis vin "knabo"—, li diris kviete.

—Sed ĉiu knabo ja havas specialan nomon—, mi diris.

—Jes, ili havas, sed ĉar sur la Insulo estis nur unu knabo, ni neniam pensis pri tio, doni al vi specialan.

—Sekve mi ne havis nomon!?

—Ni nomis vin "knabo"—, li respondis.

—Sed sub kiu nomo vi enskribigis min?

—En nia Biblio?—li demandis naive.

—En la komunuma registro de la vilaĝo.

—Mi tute ne enskribigis vin tie.

—Kial vi ne faris tion?

—Pro timo, ke la vilaĝestro ne konsentus, ke vi restus ĉe ni.

—Vi do deziris tenadi min ĉiam ĉe vi sur tiu ĉi Insulo?

—Jes. Ni ne havis infanojn kaj decidis adopti vin, kaj tion ni faris.

—Sed kion vi intencis fari kun mi poste?

—Mi ne scias... ni preskaŭ neniam pensis pri tio.

—Valoris tamen la penon, pensi pri io tia.

—Mi pensadis: tio aranĝiĝos per si mem.

—Sed estis kontraŭleĝe agi tiel. Vi almenaŭ devus enskribigi min.

—Mi opiniis ke ne, ĉar oni estis doninta vin al ni.

—Ĉu... doninta!?

—Jes; mi vin trovis en la kesteto, kiun nekonatulo estis metinta sub la velon de mia boato; mi do rajtis agi kun vi laŭ bontrovo kaj deziro.

—Sed povus esti, ke oni estis rabinta min.

—Mi neniam pensis pri tio. En nia lando neniu rabas infanojn.

—Ĉu vi posedas ankoraŭ tiun kesteton?

—Jes.

Li ekstaris, eliris, supreniris la ŝtuparon en la stalo kaj revenis post momento kun la kesteto.

—Jen!—li diris kviete, metante ĝin sur la tabion.

—En samspeca kesteto la sama fremdulo alportis min en Brej—, diris Moseo,—sed sur la suba flanko de la kovrilo staris skribaĵo per krajono, kiun neniu povis deĉifri.

Kóvacs pripensis momenton, tiam li diris:

—Konfuze mi memoras, ke mi skribis sur ĝi peton, ke oni zorgu por la infano, kiun malicaj viroj volis mortigi. Mi redaktis tiun peton en la ĉeĥa lingvo, ne subskribante la peton, ĉar mi tiam ne memoris plu mian nomon, nek la lokon de mia naskiĝo.

Nia vojaĝo al Brej kaj al la Insulo havis pli ol unu motivon; ni volis ĉiuj konatiĝi kun Rika (kiu sanis ankoraŭ bone) kaj kun la pastro; due ni deziris viziti la Insulon por esplori, ĉu miaj geadoptintoj vivas ankoraŭ, kaj por havigi al ni la pruvon, ke mi vere estas filo de Kóvacs. Laa kesteto pruvis sufiĉe.

Ni pasigis agrable la ceteran vesperon parolante pri niaj aventuroj kaj pri la estonto, kaj ĉar ni parolis plejparte en Esperanto (ni nun kapablis tion kaj spertis ĝian netakseblan utilecon), miaj geadoptintoj partoprenis nur malmulte nian interparoladon. De tempo al tempo Moseo kaj mi konversaciis kun la gastigantoj, ĉar ni parolis ambaŭ la dialekton de la Insulo, kaj ĉe tiuj okazoj Maksimo Bjelski aŭskultis kun granda intereso; li tiam komprenis kial li antaŭe, kiam li fariĝis mia instruisto, faris tiom da senfruktaj penoj por traduki la al li strangajn vortojn kiujn mi parolis. Li nun informigis pri: boks'm, böjn, maŭr, vör, sik, kaj aliaj strangaj vortoj kaj eksciis kun surprizo, frotante al si la manojn, ke ili signifas: pantalono, subtegmentejo, patrino, patro, kaprino; kaj li plengorĝe ridegis pro la lingvaĉo, kiun li la unuan fojon aŭdis paroli en sia patrujo, kiam h faris mian konatiĝon.

Mia patro (la mentonbarbulo) diris, kiel laŭkutime, tre malmulte, li nur esprimis "parole" sian kontentecon kaj ĝojon, ke mi ne estis droninta post mia malapero, sed lia vizaĝesprimo tute ne montris, kiel granda estis tiu ĝojo, ĉar liaj trajtoj restis kiel ili estis. La plej multajn vortojn li uzis, kiam li rakontis pri sia embaraso kiun kaŭzis al li la malaperinta boato.

—Kiel vi akiris alian?—mi demandis.

—Per fajra signalo—, li respondis.

Moseo kaj mi estis kunportintaj niajn muzikilojn, kaj malfrue en la vespero ni elprenis ilin el la ujoj kaj donis koncerton je honoro de miaj geadoptintoj.

Estis la unua fojo, ke muziko aŭdigis sur la Insulo. Tie oni audis ĝis nun neniajn sonojn krom la muĝadon au la murmuradon de la vento, la unutonan plaŭdbruon de la ondoj, la raŭkajn kriojn de la marbirdoj kaj la blekadon de la du kvarpieduloj. Nia muziko tre ravis mian "patrinon". Kiam si aŭdis la "Kol Nidrej" kaj la "Revado", si ne povis reteni la larmojn. Mia "adoptinto" tamen estis kiel ĉiam tute nekonsternebla; li aŭskultis, trovis la muzikon "beleta"... sed diris:

—Mi pli amas la violonon de la blinda Petro, ĉar mi konas la melodiojn, kiujn li ludas.

Inter la aŭskultantoj estis du, kiuj laŭ tre malsamaj manieroj konigis sian opinion pri la koncerto. Ili estis la hundo kaj la papago. La hundo eksidis inter la ludantoj, altigis la nazon, rigardis la plafonon, kaj malfermante la buŝon, eligis tian penetrantan kaj tirtonan blekadon, ke ni devis forigi la beston, ĉar la akompano, per kiu ĝi volis honori la koncerton, malbonigis ĉion. Mia "patrino" tial malfermis la pordetojn de sia litŝranko, la hundo malaperis post ili kaj ni povis ludi plue. La birdo, kiu sidis ĝis nun preskaŭ daŭre dormanta en sia kaĝo, vekiĝis post la unuaj sonoj de la violonĉelo, ekstaris sur unu piedo, kaj rigardante nin grave kun oblikve tenata kapo, aŭskultadis kun videbla atento kaj laŭte ekfajfis, kiam la muziko finiĝis. Tiam ĝi ekkriis:

Nu bone!—kaj refoje ekdormis.

Estis meznokto, kiam ni iris kuŝiĝi. Mi deziris dormi tiun nokton en la sama ŝranko sur la subtegmentejo, kie mi estis pasiginta ĉiujn noktojn de mia knabeco; la ceteraj vizitantoj devis ripozi en la stalo kaj kuŝiĝis sur pajlo, ĉar litoj estis nur du en la domo, nome la mia kaj tiu de miaj "gepatroj".

Strangaj pensoj trairis mian kapon, kiam mi post tiom da jaroj de foresto tiel subite kuŝis en mia antaŭa dormejo, kaj komence la dormo ne volis ektuŝi miajn okulojn. Mi pensis pri la estinto kaj miris, ke ĉio fariĝis tiel bona. Sub mi mi aŭdis refoje tiun saman misteran "segiston", sed fine li jam ne "laboris", kaj dum la unutona bruado de la ondoj (ruliĝantaj ĉiam denove ĉi tien kaj returnen sur la bordo de la Insulo) iom post iom formortis, miaj okuloj fermiĝis, kaj mi ekdormis.