Inferio/I
TRI MILIONULOJ DE SAIDUMO antaŭ kvin jaroj volis flugi al Sydney, alivorte: de Inferio al Aŭstralio, kio estas la plej longa distanco trans la Grandan Oceanon.
Ili forlasis Saidumon kun tri falŝirmistoj, kiuj por tiri la ĝeneralan atenton al la flugado, devis salti el la aeroplano super Honolulu, la ĉefurbo de la Havaja insularo, kie feliĉe sendifekte ili atingis la teron. Triope la restintaj milionuloj poste daŭrigis la flugadon. Ili elektis la nomitan longan distancon por superi aŭ bati la rekordon de Lindbergh. Tamen ili malsukcesis, ĉar super alia insularo de la Granda Oceano, insularo, kiun la trio rigardis kiel la Samoajn insulojn, je du trionoj de la tuta distanco, ili devis interrompi la vojaĝon pro difekto en la motoro.
Al unu el tiuj insuloj, nome al la rondforma insuleto Rosa, ili devis sin direkti, ĉar ĝi estis la plej apuda; sed proksimiĝinte al ĝi je distanco de kvincent metroj, ili vidis, ke ĝia aspekto ne konformiĝas al la priskriboj en la geografia vortaro, antaŭe de ili studita, ĉar sur la insuleto sub ili ne estis videbla haveno, nek urbo, sed preskaŭ seninterrompa montoĉeno kuranta laŭ la tuta insula konturo. Meze de tiu montoĉeno estis videbla plataĵo, sur kiu kuŝis speco de grandega kvadrato kun du diagonaloj, kiuj tamen sin ne tuŝis en la mezo de la figuro, ĉar sur la loko de la kruciĝo sterniĝis alia, multe pli malgranda kvadrato, kies lateroj kuris paralele kun tiuj de la granda. Fine, flanke de la tri sinsekvaj lateroj de la pli granda kvadrato kaj ekster ĝi, etendiĝis rektaj linioj el rondaj objektetoj, unu je matematika eta distanco de la alia.
La tri milionuloj miregis pri la nekonata kaj strange aspektanta insuleto sub si kaj kredante, ke ili eraris pri siaj observadoj, subite konvinkiĝis, ke ili flugis ne super la Samoa-Insuloj, sed super insuleto antaŭe ne rimarkita de ili sur la geografia karto; tamen devigate surteriĝi, ili malrapide kaj cirkle flugis malsupren, ĝis ili estis je distanco de cent metroj super la pli malgranda kvadrato.
Ili tiam vidis, ke la lateroj de ambaŭ figuroj konsistas el vojoj aŭ stratoj, faritaj el glataj rokpecoj, kaj ke la punktlinioj estas rondaj malaltaj kabanoj el bambuaĵo kaj larĝaj longaj arbfolioj.
La mirego de la aviadistoj kreskis, kiam ĉi tie kaj tie ili rimarkis kelkajn estaĵojn, laŭaspekte homojn, kovritajn de speco de manteloj el arbofolioj. Tiuj strangaj figuroj nun staris sen movo kaj kun levitaj kapoj, kvazaŭ ili rigardus kaj aŭskultus al la fluganta kaj laŭte ronkanta aeroplano super si. Subite ĉiuj ekrapidis sur la glataj stratoj kaj veninte en la mezon de la insulo, malaperis en vastan kabanon, kiu staris antaŭ la norda rokstrato de la pli malgranda kvadrato. Tuj poste la mistera insuleto ŝajnis tute forlasita.
— Kion ni faru? — demandis Jung, la piloto, post kiam ĉiuj estaĵoj malaperis.
— Ni tamen surteriĝu! — respondis doktoro Hartmann. — Kion alian ni faros? Al ni ne restas alia elekto, ĉar se ni ne baldaŭ surteriĝos, ni certe falos; rigardu nur, la helico jam komencas halti.
— Do, ni surteriĝu! — diris la piloto, kaj la flugmaŝino malrapide ŝvebis malsupren kaj post kelkaj sekundoj haltis meze de la pli malgranda kvadrato.
Ĉirkaŭrigardinte dum kelkaj momentoj, la trio elrampis el la aeroplano kaj ree komencis rigardi ĉirkaŭen.
Stranga sento ekregis ilin kaj vole-nevole ili pensis:
— Kien do ni trafis kaj kio al ni okazos ĉi tie?… Kiaj homoj loĝas sur ĉi tiu insuleto?… Ĉu ili estas sovaĝuloj aŭ eble kanibaloj?
Pensante pri tio, iliaj haroj pro teruro stariĝis sur la kapo, ĉar ili ne sciis, kiel sin defendi?
Ree ili ĉirkaŭrigardis, sed vidis nenion krom kelkaj novaj foliokovritaj estaĵoj, kiuj de ĉiuj flankoj proksimiĝis laŭlonge de la rokaj stratoj. La nove venintaj portis ĉiuj bastonon el bambuo, proksimume unu metron longan, tamen tiuj bastonoj tute ne aspektis kiel armiloj kaj ĉar la sintenado de la venantoj ne montris ion minacan, la trio baldaŭ iom kvietiĝis, kvankam ilia dubo pri danĝero ankoraŭ ne foriĝis, precipe pro subita zumado de voĉoj, venanta el la interno de la granda kabano, antaŭ kiu ili staris.
Iom post iom la homoj kun la kanoj venis pli proksimen kaj momenton poste aperis el la kabano kelkaj aliaj, el kiuj unu proksimiĝis al la aviadistoj. Li estis viro de meza alteco, kun brune blanka vizaĝo, same vestita kiel la aliaj insulanoj kaj ankaŭ portis saman rondan pintan ĉapelon, en kiu preskaŭ la tuta kapo malaperis. En lia mano estis tia sama bastono, kian portis liaj samgentanoj kaj kiam li estis proksime al la tri aviadistoj, li komencis paroli en tute fremda kaj stranga lingvo, kaj dume per sia bastono li pripalpis la ĵus venintojn.
La piloto unua respondis, sed lia respondo ne estis komprenata de la indiĝeno, kiu ŝajnis informiĝi pri la maniero, en kiu ili venis sur la insulon. Verŝajne li pensis, ke ili por tio uzis iun gigantan birdon, ĉar parolante li imitis per la brakoj flugadon, dum el lia buŝo venis zum-sonoj kiel tiuj, kiujn li antaŭe aŭdis en la aero, kiam la giganta birdo flugis ankoraŭ super la insulo.
La situacio iĝis pli kaj pli implika, sed subite la doktoro mirigite ekkriis:
— Sed rigardu, tiuj estaĵoj ne havas okulojn!
La mistero pri la bastonoj per tio klariĝis, kaj samtempe la trio estis konvinkita troviĝi inter tute sendanĝeraj, kvankam tre strangaj homoj, pri kies ekzistado oni neniam aŭdis.
Intertempe aro de insulanoj kolektiĝis ĉirkaŭ la fremduloj, sed neniu indiĝeno ion diris, nek montris signon de timo.
Post kiam la ĉefo de la insulanoj sufiĉe pripalpis la fremdulojn, li iris al la aeroplano, pripalpis ankaŭ ĝin kaj sentinte, ke la birdego ne havas plumojn, sed estas malmola glata objekto, li ekparolis al siaj saminsulanoj. Farinte tion li reiris al la piloto, alkaptis ties brakon kaj kvazaŭ invitis lin per gestoj iri kun li en la grandan kabanon.
Timante plu nenion, la piloto cedis al la invito kaj sekvate de la du aliaj aviadistoj, la kvar eniris.
Interne de la kabano regis preskaŭ absoluta mallumo post kiam la ĉefo fermis post si la pordon; tial la doktoro ree ĝin malfermis kaj tiam malforta lumo kabapligis la fremdulojn vidi, ke en la fundo kaj tute laŭ la longo de la konstruaĵo staris kelkaj benkvicoj, dum granda spaco restis libera inter ili kaj la pordo.
La ĉefo eksidis sur la plej antaŭa benkvico kaj geste invitis siajn gastojn sekvi lian ekzemplon. Kiam ĉiuj sidis, la ĉefo ree komencis paroli kaj per gestoj kvazaŭ komprenigis, ke la gastoj estas bonvenaj. Poste li laŭte kunfrapis la manojn kaj tra la pordokadro venis insulano, al kiu li ordonis ion.
La inferianoj pacience, scivole atendis kelkan tempon, supozante, ke la foririnto baldaŭ revenos, kaj la piloto diris al la doktoro:
— Ĉu iam vi aŭdis aŭ legis pri homa gento, kiu estas blinda kaj tamen vivas en ordigita ŝtato?
— Ankoraŭ neniam, kaj nature oni ĝis nun kredis tion neebla, sed mi ekzamenos ĉi tiun strangan fenomenon pli proksime. Estas tamen rekomendinde, ke mi atendu, ĝis kiam la homoj konvinkiĝis pri nia amikeco al ili, kaj ke ni restu ĉi tie kelkajn tagojn antaŭ ol daŭrigi nian vojaĝon.
— Bedaŭrinde, ke ni ne kunportis kelkajn donacojn por gajni per tiuj la fidon de ĉi tiuj homoj.
— Ili tute ne malfidas nin, — respondis la doktoro, — tion klare montris ilia tuta sintenado, tamen mi donacos al la ĉefo mian horloĝon; eble li ŝatos ĝin kaj ni vidos, kion li faros kun ĝi.
Dirinte tion, li metis la horloĝon en la manon de la insulano. Ĉi tiu ĉiuflanke ĝin pripalpis dum kelka tempo, meditante levis la kapon kaj fine faris geston por diri:
— Mi ne komprenas, kio estas kaj al kio utilas tiu ĉi strangaĵo.
La doktoro reprenis la horloĝon kaj metis ĝin antaŭ la orelon de la ĉefo. Ĉi tiu mirigite kaj iom ridetante aŭskultis kelkan tempon, ree pripalpis la horloĝon kaj fine, levante la ŝultrojn, redonis ĝin.
Lia tuta mieno diris, ke li tute ne ŝatas tian unutonan muzikon.
— Li eble pensas, ke ĝi estas muzikilo — diris la piloto ridetante.
Sinsekve la ĉefo pripalpis monujon kaj monerojn, kiujn lastajn li videble ne trovis tree interesaj, poste libreton, kiun li foliumis, kaj fine tranĉilon.
La doktoro montris al li, kiel oni malfermas kaj fermas ĝin, kaj ke la klingo estas akra, kio tre mirigis la ĉefon.
Poste la doktoro klarigis, ke la horloĝo kaj la tranĉilo estas donacoj al li, kio tre ĝojigis la ĉefon. Li toleris, ke la horloĝon oni metis ĉirkaŭ lian manradikon, kaj la tranĉilon li volonte akceptis, kiel donacon; tamen la monujon kun la moneroj li redonis, kiel ion sentaŭgan kaj senutilan.
Tra la porda kadro nun revenis la forsendito, li kunportis specon de plado, sur kiu kuŝis fruktoj aspektantaj kiel melonoj, bananoj kaj pomoj.
Kvazaŭ vidulo li iris senhezite al la benka kaj proponis la fruktojn. Lauŝajne li parkere konis la distancon inter la pordo kaj la benko, ĉar enirante kun la plado li ne uzis sian kanan bastoneton. Sentante, ke iu prenis la pladon, li sin turnis dirante nenion kaj eliris.
La melonoj enhavis dolĉan sukon kaj ilia karno estis bongusta. Oni povis oportune ĝin trinki kaj manĝi, ĉar la melonoj estis dividitaj en du duonojn, kiuj kiel duonglobetoj staris sur la plado. Ankaŭ la bananoj kaj la pomoj ŝajnis allogaj, sed ne estante malsataj la gastoj ne manĝis ilin, sed lasis ilin sur la plado, kiun antaŭe la doktoro starigis sur la benkon.
Iom manĝinte kaj trinkinte, la doktoro kiel eble plej bone dankis sian gastiganton, premante ties manon, pro kio la ĉefo ŝajnis esti tre mirigita. Tuj iĝis klare al la fremduloj, ke reciproka manpremo inter amikoj aŭ konatoj estas io stranga sur la insulo.
La piloto nun demandis:
— Kion ni poste faru?
— Ni esploru la insulon — respondis la doktoro, kaj li daŭrigis: — Tio ŝajnas al mi facila, unue pro ĝia malgrandeco, due pro tio, ke ĉi tie ne estos multe por esplori, ĉar ĉiuj kabanoj estas egalaj kiel ovoj de la sama birdo, kaj krom la stratetoj kaj tiuj kabanoj troviĝas ĉi tie nenio eksterordinara.
— Escepte de la homoj, kiuj ĉiuj estas blinduloj, — enĵetis la piloto.
— Kaj escepte de la montoĉeno, kiu ĉirkaŭas la insulon, — diris la doktoro, — sed ni baldaŭ ekzamenos ĉion.
La ĉefo, ne komprenante, kion diris liaj gastoj, ekstaris, ree alkaptis la brakon de la doktoro kaj montrante per sia bastono la pordon, eliris kun li el la kabano. La du aliaj gastoj sekvis, scivole, kion faros nun la ĉefo. Ĉi tiu, tute ne uzante sian bastonon, ĉar li tenis ĝin sub la brako, senhezite kaj kiel vidulo iris al la strato ĉirkaŭanta la internan kvadraton kaj veninte al la fino, sin duone turnis por poste sekvi la straton al la latero de la sama kvadrato. Atinginte ĝian okcidentan angulon, li duonturnis sin norden, iris kelkajn paŝojn kaj subite haltante, fingre montris al kabano, staranta precize meze en la vico de la aliaj, kiuj, kiel ni jam diris, staris ĉe ĉi tiu flanko de la figuro, kiun la aviadistoj ŝvebante ankoraŭ en la aero de supre vidis.
La indikita kabano ne diferencis de la aliaj, ne havis fenestrojn, sed nur unu pordon malfermiĝantan en la direkto al la rokeca strato, kie staris la fremduloj kun sia gastiganto.
Sciante, ke la doktoro kaj ties kunuloj lin ne komprenas, li dirante nenion, iris al la pordo, puŝe malfermis ĝin kaj eniris kun la doktoro, dum la aliaj du sekvis ilin.
Interne regis la sama mallumo, kiel en la granda kunvenkabano, kaj la piloto, kiu eniris lasta, tial lasis malantaŭ si la pordon larĝe malfermita.
Per unu ekrigardo oni povis travidi la tutan internon de tiu stranga loĝejo. Antaŭe, dekstre kaj maldekstre de si la fremduloj vidis specon de muroj el larĝaj longaj folioj, kaj en ĉiu muro estis pordeto; la cetera spaco estis tute malplena krom speco de tre larĝa benko, staranta en la mezo de la kabano.
En la spaco, kie nun ili troviĝis, estis tri benkoj kovritaj de folioj kaj verŝajne utilantaj kiel litoj.
La ĉefo diris nenion, sed montrante al la tri benkoj faris sian eblon por klarigi per gestoj, ke ili estas la tri litoj de liaj gastoj. Poste li eniris en la du flankajn segmentojn; ankaŭ tie staris benkoj sed sen arbfolioj. Estis al la inferianoj enigmo, por kio servis tiuj du kabanpartoj, sed ili konjektis, ke oni povas ripozi, konversacii aŭ iel labori laŭ la propra deziro.
La ĉefo ree kunfrapis la manojn, sed ĉar ne sufiĉe baldaŭ venis insulano, li prenis el sia pinta ĉapelo fajfileton kaj fajfis. Post la penetranta sono, atinganta eble ĝis la plej fora loko de la insulo, baldaŭ eniris viro. La ĉefo duonordone diris al li ion, kaj la viro malaperis el la kabano.
La fremduloj ne komprenis, kion ĉio tio signifas, tamen post ĉirkaŭe kvaronhora atendo ili vidis, ke la foririnto revenas kun simila plado kun fruktoj, kian antaŭe oni alportis en la grandan kabanon.
La viro, nenion dirante, surbenkigis la fruktojn kaj tuj poste kun la malplena plado foriris, postlasante la ĉefon kun la tri fremduloj. La ĉefo fingre montris la lokon, kie staris la fruktoj, tuŝis per sia bastono sian ĉapelon, eble kiel signon de saluto kaj turnante la dorson al la trio, ankaŭ eliris el la kabano, metante neniun pluan atenton al siaj gastoj.
La piloto, sidiĝante apud la fruktoj, diris:
— Sendube ĉi tie estas nia dumtempa hejmo kaj kuŝejo, kaj mi kredas, ke de nun ĉiufoje unu el la insulanoj alportos ĉi tien nian manĝaĵon. Rilate al niaj vivrimedoj ni do ne bezonos maltrankviliĝi. Ankaŭ pri malamika trakto de la homoj ĉi tie ni tute ne devas timi… sed kion ni faru nun?
La doktoro respondis:
— Estas ankoraŭ lume ekstere. Mi proponas, ke ni faru ekskurson por esplori, kia estas ĉi tiu stranga insulo kaj tiel plu; sed precipe mi intencas ekzameni la blindecon de la indiĝenoj; ĝi estas io tre eksterordinara kaj miriga, kvankam ĝi tute ne ĝenas la homojn, ĉar vidante, ke ili sin movas tute sen hezito, mi povas certe konstati, ke ili en ĉio agas kiel viduloj.
— Tio tamen ne estas stranga, — interĵetis Ingram, la amator-fotografisto, — iam mi vizitis blindulejon, kie ĉiuj sin movis same senhezite kaj senĝene, kiel tion faras ĉi tiuj blinduloj.
Dirinte tion li eliris el la kabano kaj lin sekvis liaj kunuloj. Ili sin direktis orienten kaj post kvaronhoro ili troviĝis meze en la montoĉeno, ĉirkaŭanta la tutan insulon. Tie kaj tie leviĝis pintaj montetoj, kvindek ĝis cent metrojn altaj. Ĉar nenio stranga estis videbla ĉe ĉi tiu insula flanko, la trio reiris al la longa strato kaj ĝin sekvis norden ĝis la nord-orienta angulo de la ekstera kvadrato. De tie oni baldaŭ atingis la montoĉenon etendiĝantan ĉe tiu insulflanko, sed la montoj ne multe diferencis de la ĵus vizititaj.
Subite la doktoro, haltante kaj aŭskultante momenton, diris:
— Mi aŭdas bruon kvazaŭ de rapide fluanta rivero.
Ili iris en la direkto al la bruo, supreniris kaj malsupreniris kelkajn montetojn kaj jen antaŭ ili kuregis malsupren larĝa rivero sin direktanta okcidenten. La trio kiel eble plej bone sekvis la kuron de la rivero, kiu iom post iom kurbiĝis kaj poste kuris plu malsupren preskaŭ ĝis la suda insula strato; tie subite ĝi turniĝis okcidenten kaj kun tondra bruo sin ĵetis en la maron.
La akvo en la tuta longo de la rivero estis tre pura, kaj sen vivantaj estaĵoj; ĉar inter la fonto supre sur la plej alta monto kaj la enmariĝo estis distanco de nur kvar aŭ kvin mejloj.
La enmariĝa parto similis al larĝa roka ŝtuparo, kiu oblikve kondukis malsupren en la ondojn kaj kiu estis la sola interrompo en la cirkelforma montoĉeno de la insulo.
La fremduloj nun estis apud la orienta flanko de la suda strato, kiu unuigis tiun kvadrat-angulon kun la enmariĝo de la rivero.
Ĉio faris strangan impreson al la ne invititaj vizitantoj, sed plej multe frapis ilin la absoluta manko de bestoj aŭ brutoj.
La fremduloj rimarkis, ke la solaj vivantaj estaĵoj sur la insulo estas la tie loĝantaj homoj kaj kelkaj birdoj. Inter la lastaj estis marbirdoj, kiuj havis nestojn sur la montetojn, kaj kelkaj papagosimilaj, kiuj eligis akrajn penetrantajn kriojn, kiam la fremduloj tro proksimiĝis al ili. Tiuj birdoj loĝis sur arboj en la orienta parto de la insulo. Ŝajnis al la trio, ke en tiu parto etendiĝas densaj arbaroj, sed ĉar subite mallumiĝis, la doktoro proponis al siaj kunuloj reiri al la kabano, kiun la ĉefo destinis por ili.
Trapasinte la sudan kaj okcidentan stratojn de la ekstera kvadrato, ili baldaŭ atingis sian loĝejon; tie ili kuŝiĝis sur la folio-kovritaj benkoj por dormi, decidinte daŭrigi sian ekskurson en la venonta mateno.