Inferio ()
Internacia Cseh-Instituto de Esperanto (p. 17-27)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

II



LA SEKVINTAN MATENON la piloto-milionulo vekiĝis unua. Li sidiĝis sur sia ne tre mola lito kaj rigardis ĉirkaŭ sin, sed estis malfacile distingi, kiu horo estis, ĉar pro la fermita pordo ĉie regis mallumo, kaj nur pro prilumita distanco inter la malsupra parto de la pordo kaj la tero oni povis vidi, ke la mateno jam venis.

La vekiĝinto rektiĝis, saltis sur la teron, kaj iris al la pordo por puŝmalfermi ĝin. Por fari tion li ne bezonis specialan forton, ĉar la pordo estis tre malpeza, kaj ĉe la unua puŝo cedis. Hela lumo tuj plenigis la tutan internon de la kabana dormejo, kaj la piloton trafis miro, kiam li vidis, ke antaŭ ĉiuj tri litoj estas metitaj tiaj ĉapeloj el folioj, kaj bastoneto, kiajn la antaŭan tagon li vidis sur la kapoj kaj en la manoj de la insulanoj. Li prenis la ĉapelon, kiu staris antaŭ lia lito, rigardis internen kaj vidis tie fajfileton inter la plektitaj folioj. Ekzamenante la du aliajn ĉapelojn, li vidis en ili saman muzikilon aŭ signalilon, ĉar la fajfiloj servis sendube por signalado.

Li surmetis la ĉapelon, kiu staris antaŭ lia lito kaj sentis, ke ĝi estas multe tro larĝa, ĉar ĝi atingis ĝis lia nazo, pro kio liaj okuloj tute malaperis en ĝia interno. La portanto do povis nenion vidi, kiam li surmetis tiun ĉapelon.

Li nun subite memoris, ke ankaŭ la ĉapeloj de la insulanoj, kiujn li vidis la antaŭan tagon, kovris la okulojn de la portantoj, sed tiam li ne pripensis tiun strangan cirkonstancon, kiu nun al li ŝajnis tre ordinara, ĉar la insulanoj estis ja blindaj.

La piloto fajfis per sia nova fajfilo kaj liaj kunuloj vekiĝis. Ili mirigite sidigis, kaj vidante la piloton kun la alta ĉapelo sur la kapo, ekridis, kaj ili ridis ankoraŭ pli laŭte, rimarkante la ĉapelojn antaŭ siaj litoj.

— Ŝajnas, — diris la fotografisto, — ke ankaŭ ni devas porti tian konuson: la naivuloj ne scias, aŭ ne pensas pri tio, ke ni havas okulojn.

— Sed al kio utilas tiuj fajfiloj? — demandis la doktoro.

— Eble por doni signalon aŭ por voki al ni insulanon, se ni bezonas ties helpon, — konjektis la piloto.

— Ni tamen ne devas palpserĉi nian vojon, — daŭrigis la doktoro, — kial do ili donis al ni tiujn bastonojn?

La trio nun jam levis sin kaj la doktoro volis doni la respondon, sed li tion ne faris, ĉar eniris unu el la indiĝenoj kun plado, sur kiu staris kiel tasetoj tri grandaj duonŝeloj de kokosnuksoj kun la freŝa suko.

— Ha! nia kafo! — ridante diris la piloto, kiu tuj senŝarĝigis la pladon kaj transdonis la „kafon" al siaj kunuloj. Post tio la indiĝeno foriris kun la malplena plado. Antaŭ ol foriri li aŭdeble tuŝis sian ĉapelon per sia bastono.

— Li salutas! — diris la piloto; ni do devas uzi nian bastonon por saluti!

La suko de la kokosnuksoj estis delikata kaj trinkinte kaj manĝinte la trio iris eksteren.

Estis nur cirkaŭ la oka horo en la mateno. La vetero estis bela, la suno lumis, kelkaj birdoj en la aero flugis kaj ĉie regis absoluta kvieteco.

— Rigardu! — diris la doktoro, fingre montrante al la suda parto de la insulo, — tie svarmas aro de infanoj; ni esploru, kion ili faras.

La indikita insulparto, limigita de kvar stratoj kaj formanta paralelogramon, ŝajnis esti ludejo aŭ luda tereno por la infanoj.

La fremduloj, suden irante laŭ la plej longa latero de la ekstera kvadrato, haltis ĉe la okcidenta bazangulo de la paralelogramo, kaj de tie travidis la vastan ludoterenon, kie nun arego da infanoj ludis. Kelkaj el ili portis longajn foliomantelojn ĝis la genuoj. Escepte de tiu diferenco ĉiuj infanoj similis unuj la aliajn, kaj portis la saman konusforman ĉapelon sur la kapo kaj la saman bastonon en la manoj.

— Eble la knaboj portas la mallongajn mantelojn, — supozis la doktoro, — sed tion ni poste vidos; ni nun rigardu, kiel ili sin amuzas kaj ludas kune.

La infanoj estis dividitaj en du partojn; unu kun la longaj kaj la alia kun la mallongaj manteloj. Estis do klare, ke unu el la du aroj estis knaboj kaj la alia knabinoj.

En la mezo de ĉiu grupo estis altkreskulo, kiu gvidis la ludadon. La longmanteluloj amuzante sin sur la okcidente flanko de la paralelogramo ludis pli brue, ol la alia sur la orienta flanko, el kio oni konjektis, ke la laste nomitaj estas knabinoj.

La knaboj saltis, saltetis, kuris, luktis, kaptis unu la alian, sed ĉio okazis nur post speciala laŭta komando de la viro, kiu gvidis la ludadon. La alia grupo, gvidata de virino, dancis en rektaj vicoj, kiuj regule proksimiĝis unuj al la aliaj kaj poste malproksimiĝis, dum la gvidantino takte brubatis la manojn.

Subite la knabinoj haltis, kaj ariĝinte ĉirkaŭ la gvidantino komencis kanti unutone. Intertempe la knaboj kolektiĝis ĉirkaŭ sia gvidanto kaj ludis sur speco de fluto el bambuo. La muziko, kiun ili faris, estis ankaŭ unutona kaj akompanata de klaksonoj; eble de specialaj kastanjetoj aŭ klakiloj, uzataj de kelkaj knaboj, kiujn tamen pro la tro granda distanco la fremduloj ne povis distingi.

La atento de la tri rigardantoj nun direktiĝis al pli laŭta muziko, kiu proksimiĝis de la flanko de la granda kabano, do de la unua konstruaĵo, kiun la aviadistoj vizitis post sia surteriĝo sur la insulo. Ili aŭskultis pli atente. La muziko, farata per flutoj, ŝajnis esti speco de funebra marŝo. Iom post iom ĝi proksimiĝis kaj samtempe aro de viroj kun longaj manteloj, el kiuj kelkaj portis specon de brankardo, sur kiu kuŝis objekto, ŝajne kadavro volvita en mortvestaĵo el folioj; aliaj sekvis ludante sur longaj dikaj flutoj el bambubastonoj.

— Ni vidos enterigon, — rimarkis la doktoro, — ni iru iom flanken por lasi preteriri la procesion.

Ili flankeniĝis kaj malrapide kaj grave la muziko kaj la funebra procesio preteriris. Ŝajne nur viroj ĝin akompanis, ĉar ĉiuj kunirantoj portis mallongan mantelon. Atinginte la angulon de la ekstera kvadrato la procesio turniĝis orienten kaj laŭiris la tutan longon de la suda strato.

— Kie do estas la enterigejo? — demandis la piloto.

— Ni sekvos kaj vidos, — respondis la doktoro.

La trio sekvis je malgranda distanco, sed tombejo nenie estis videbla, kio estis tre miriga. La mistero tamen baldaŭ solviĝis. Irante ĉiam plu, la procesio haltis fine antaŭ la ŝtuparo de la mallonga strato, kuranta de la suda strato ĝis la enmariĝejo de la rivero. Veninte tien, la procesio haltis. La portantoj metis teren la brankardon, la muziko ĉesis, la portantoj alkaptis la kadavron kaj ekkriante kelkajn ŝajne solenajn parolojn, trenis ĝin sur la deklivon, flanke de la ŝtupoj kaj per unu forta ekpuŝo glitigis la mortinton en la maron, kie ĝi kun laŭta plaŭdbruo malaperis sub la ondojn. Tuj poste oni ree surŝultrigis la brankardon kaj la procesio komencis reiri sur la sama vojo. Sinsekve la homoj forlasis la procesion kaj malaperis en la kabanojn, kiuj staris laŭlonge de la roka strato.

Volante vidi, kiel ĉio ĉi tio finiĝos, la aviadistoj sekvis je malgranda distanco, kaj kiam la portantoj fine malaperis en la grandan kunvenkabanon, en kiu la fremduloj la antaŭan tagon estis akceptataj, la ceremonio finiĝis.

— Stranga enterigo, — rimarkis la doktoro.

— Stranga enmarigo! — korektis la piloto.

La indiĝenoj do ne havis tombejon, sed konfidis siajn mortintojn al la maro.

Flanke de la kabanego, nome en la okcidenta paralelogramo de la insulo, troviĝis la ĝardenoj de la insulanoj; tion oni tuj vidis, starante sur la lateroj de la paralelogramo, kiu per kvar flankoj ilin ĉirkaŭis.

La aviadistoj eniris en la ĝardenon kaj miris pro la maniero, en kiu la blinduloj aranĝis la kulturadon sur sia insulo. La tuta kulturado estis tiel perfekta, ke ĝi ŝajnis esti la laboro de civilizitaj viduloj.

Flanke de la ĝardenoj, inter la kvar lateroj de la plej norda paralelogramo de la insulo, estis la fruktarboj, longaj vicoj de ĉiaj fruktoj, kaj la trio vidis multajn insulanojn, kiuj kolektis bananojn, kokosnuksojn kaj aliajn fruktojn.

La aviadistoj estis konvinkitaj, ke al la enloĝantoj de ĉi tiu tera paradizo neniam mankos manĝaĵo, kaj ankaŭ kredis, ke neniu sovaĝa besto minacas la blindulojn, ĉar ĝis nun la fremduloj vidis nur birdojn, sed tute ne kvarpiedajn brutojn aŭ bestojn, kio ekstreme mirigis ilin.

Estis nature, ke sovaĝaj bestoj ne estis sur ĉi tiu insulo, ĉar alie la vivo de blinduloj estus tie neebla.

Restis nur la kvara paralelogramo por ekzameni. Ĝi kuŝis ĉe la orienta flanko de la insulo, kaj same kiel la aliaj, estis limigita de kvar lateroj el stratoj aŭ vojoj el rokpecoj.

Ĉi tiun lastan parton da la insulo kovris plantaĵoj de bambuoj kaj larĝfoliaj arboj, kaj oni jam vidis, kiel utilaj ili estis por la loĝantoj, kiuj faris el la bambuoj kaj folioj multajn objektojn, bezonatajn en ilia simpla vivo.

En duona tago la fremduloj faris la tutan esplorvojaĝon, kaj reiris al sia kabano por manĝi kaj trinki.

Dum ili tien iris, renkontis ilin multaj indiĝenoj kaj al la trio ree frapis la fakto, ke ĉiuj kvazaŭ salutis brubatante per sia bastono sian altan pintan ĉapelon. Kelkaj eĉ salutis per vortoj kaj la aviadistoj komprenis, kiel necese estos, baldaŭ iom lerni la lingvon, kio memkompreneble ne estos tre malfacila, ĉar pro la simpla vivmaniero kaj la malmultaj objektoj troviĝantaj sur la insulo, la lingvo ne povis estis malfacila kaj komplikita, kaj ke la tuta lingvo de ĉi tiu stranga popolo eble ne havas pli ol kelkcentojn da vortoj.

Vindinte kiom da kabanoj staras ĉe la tri flankoj ekster la pli granda kvadrato, la fremduloj povis kalkuli, ke la nombro de la enloĝantoj ne superas dumil, kaj rilate al la lingvo, la doktoro intencis kiel eble plej baldaŭ komenci siajn esplorojn.

La tuta insulo estis nur supraĵe ekzamenita kaj la fremduloj metis sian pluan atenton al la ludantaj infanoj. Ĉi tiuj, ludinte pli ol tri horojn, komencis promenadon laŭlonge de la ekstera kvadrato, dum ili vigle interparolis. Post la promenado iom post iom la promenantoj sinsekve eliris el la longa vico, kiun ili formis, sin direktante ĉiu al sia propra kabano, en kiu ili malaperis, kaj baldaŭ la stratoj estis senhomaj kaj regis ree silento sur la insulo.

Ankaŭ la laboristoj de la ĝardenoj kaj arbaro reiris hejmen, eble por manĝi aŭ ripozi, kaj la tri fremduloj restis tute solaj.

— Nia restado ĉi tie sendube estos terure unutona, — diris la piloto, — mi dezirus…

— Sed ĝi estas interesa, — interrompis lin la doktoro, kaj la fotografisto enĵetis:

— Ni ja ne bezonos loĝi ĉi tie pli longe, ol ni mem deziras; post la riparo de nia maŝino ni povos foriri eĉ morgaŭ.

— Ho ne! — opiniis la doktoro. — La afero estas tiel interesa, ke nepre ni foriros nur post kiam ni ĉion scios pri ĉi tiu stranga popolo, kaj jam morgaŭ mi volas ekzameni pri la lingvo de la insulanoj kaj precipe pri ilia blindeco, kaj ĉu tie ĉi ne estas unu vidulo; kio tre mirigus min.

Parolante plu, la trio reiris al sia kabano, tie ili manĝis kaj ripozis kelkan tempon, denove eliris por esplori, ĉu eble estas ankoraŭ io eksterordinara sur la insulo, aŭ io stranga, kion ili ankoraŭ ne vidis.

Denove ili iris sur montetoj kaj montoj, sed renkontis nenion strangan. Tie kaj tie ili trovis ovojn de marbirdoj kaj ili kolektis dekon por poste manĝi ilin en sia kabano, ĉar tio iom rompos la unutonecon rilate al la manĝaĵo kaj ankaŭ, ĉar viando estis nekonata ĉe la insulanoj.

En la semajno, kiu sekvis, la aviadistoj havis la okazon pristudi la tuton vivon kaj la karakteron de la indiĝenoj.

La vivo sur la insulo vere estis terure unutona por milionulo sed por la blinduloj tiu vivo estis fonto de ĝuo kaj feliĉo. Ili estis egaluloj inter si: neniu el ili posedis pli multe ol la alia; kaj ĉiu eĉ hontus posedi pli, ol kiom la aliaj havas. Ŝtelistoj, murdistoj, intrigantoj, trompistoj eĉ mensogantoj ne estis konataj ĉe la blinduloj, kaj ilia vivo fluis trankvile, glate kaj tute senzorge. Ĉiam unu, se bezone, helpis al la alia, kaj maldiligenteco ne ekzistis inter ili. La tuta popolo de la stranga insulo estis kiel unu grandega blindulejo, kiel unu granda familio. Ĉiu, kiu povis, laboris, kaj eĉ la infanoj, kiam ili ne ludis sur la ludejo, sin okupis plektante ĉapelojn kaj vestojn aŭ eĉ helpis en la ĝardenoj aŭ kolektis fruktojn.

Post unu semajno la inferianoj sciis jam la plej grandan parton de la lingvo, kiu konsistis nur el la vortoj nepre bezonataj inter la blinduloj.

Baldaŭ la doktoro notis la nomojn de ĉiuj objektoj uzataj en la insulo kaj eĉ la plej multajn verbojn li konis parkere, kaj ankaŭ tiuj estis nur malmultaj. Estis iom malfacile ekscii, kiel la indiĝenoj nomis la abstraktaĵojn, sed la doktoro esperis iom post iom lerni ankaŭ tiujn vortojn. Konstante li estis en akompano de insulano por paroli kun li kaj ofte li miris pro la simpleco, kun kiu la blinduloj sciis esprimi siajn pensojn.

Post la paso de la dua semajno la blindulo, kiu kutime akompanis la doktoron ĉe ties promenoj, sciigis, ke estas malsanulo inter la indiĝenoj kaj jam sciante, ke la doktoro estas kuracisto, li petis lin ekzameni la malsanulon.

Duope ili eniris en la kabanon, kie kuŝis la malsana insulano, kaj la doktoron tuj ekregis la timo, ke lia neatendita paciento ne vivos plu longe. Lia timo baldaŭ realiĝis, ĉar jam la sekvintan tagon la indiĝeno mortis.

La unua afero de la doktoro estis ekzameni la kapon de la mortinto kaj speciale la lokon, kie ĉe ordinaraj homoj estas la vidorganoj.

Li pripalpis tiun lokon, atente esploris kaj rimarkis, ke la mortinto vere havas okulojn, sed ke ilin kovras nur unu palpebro kovranta la tutan okulon. Li faris tranĉaĵon tuj sub la orbito aŭ okulkavo, levis la palpebron, ŝovis ĝin supren kaj kun mirego konstatis, ke sub ĝi estas ordinara okulo. La saman li konstatis pri la alia okulo. Li atente ekzamenis la okulojn kaj diris al si mem:

— Sed tiu mortinto havas tute ordinarajn okulojn, per kiuj li sendube povus vidi, se nur la palpebro estus libera kaj ne kunkreskita kun la haŭto!

Li nun pripalpis la kapon de la insulano, kiu estis ĉe li, kaj sentis, ke sub ties palpebroj ankaŭ estas okuloj. Li pensis, ke eble li povus vidigi lin, se li nur volus permesi etan operacion, nome tratranĉadon de la haŭto.

Pripensinte kelkan tempon, li demandis al la indiĝeno:

— Ĉu vi povas diri, kio estas la diferenco inter la tago kaj la nokto?

— Mi ne bone scias, — respondis li, — sed al mi ŝajnas, ke en la tago io estas supre, tie super ni, kio malaperas, kiam komenciĝas la nokto.

— Kiel vi povas konstati tiun diferencon?

— Mi sentas, ke kelkfoje en la tago io piketas parton de mia kapo.

— Kiun parton?

La indiĝenon tuŝis siajn okulojn.

— Ĉu tiu sento neniam revenas en la nokto?

— Neniam.

— Ĉu estas io alia, kio kelkfoje piketas vian kapon sur la sama loko, kiun ĵus vi tuŝis?

— Ho jes, kelkfoje estas kolera vetero, tiam teruro bruego ĉirkaŭas nin; tiu bruego ŝajnas veni de nekonata loko super ni, kaj tuj poste estas, kvazaŭ io ankoraŭ pli akra tuŝas aŭ frapetas ĉi tiun parton de mia kapo; kelkfoje mi ektimas post tiu akra ektuŝo, sed mi ne scias, kio ĝi estas.

— Ĉu la loĝantoj ĉi tie sentas ĉiuj saman ektuŝon?

— Ho jes, eĉ kelkfoje en la nokto dum kolera vetero kaj kiam ni aŭdas tiun grumblantan laŭtan bruon en la aero kaj ĉirkaŭ ni.

— Ĉu neniam vi parolis pri tio kun la ĉefo?

— La ĉefo pri tio scias pli multon, ol ni mem; ni kredas, ke en la aero super ni vivas mistera estaĵo, eĉ malica estaĵo, ĉar jam okazis, ke ĝi per sia ektuŝo mortigis unu el ni.

— Ĉu iam vi aŭdis pri organoj, per kiuj oni tre klare povas senti tiujn ektuŝojn?

— Mi ne komprenas vin, ho fremdulo.

— Nu, aŭdu kaj atentu bone! Vi povas senti per la fingro, kaj per la orelo, kaj per la lango; sed vi scias, ke tiuj sentoj estas malsamaj inter si.

— Tion mi bone scias.

— Nu, ekzistas ankoraŭ alia sento, kiun mi kaj miaj du kamaradoj nomas la vidorgano aŭ okuloj; per tiuj okuloj ni povas ĉion senti kio moviĝas. Ni sentas jam de longa distanco, ke vi marŝas, manĝas, laboras. Ni per la okuloj sentaj, kie ni iras kaj tial ni ne bezonas uzi bastonon por palpserĉi nian vojon.

— Tio estas stranga!

— Por vi, sed ne por ni, viduloj, kaj mi eĉ estas certa, ke ankaŭ vi kaj la aliaj loĝantoj ĉi tie, havas tiajn samajn sentorganojn, kiajn ni havas; kaj se vi deziras, mi volonte klopodos funkciigi tiujn organojn.

— Tio estas tre stranga, — ree diris la blindulo, kaj pripensante momenton li daŭrigis:

— Ĉu vi povas funkciigi tiun sentorganon ankaŭ al la ĉefo?

— Certe, kaj mi parolos pri tio kun li… sed ĉu estus aliaj personoj ĉi tie, kiuj volus tion?

— Mi ne scias… Ĉu tio igus ilin pli feliĉaj?… pli bonaj?

— Mi vere ne povas certigi tion, sed ĉiukaze al vi mankas organo, kiun mi kaj miaj kamaradoj posedas, sen ili ni ja ne povus flugi tra la aero per nia flugmaŝino, kiun via ĉefo konsideris grandega birdo!… Sen ili ne devus resti en nia lando kaj sen ili ni neniel povus veni al vi sur ĉi tiun insulon. Sed estas pli bone ne tuj paroli pri ĉio tio al via ĉefo, nek al iu alia; pli bone estas, ke mi mem faru tion.

— Mi ne parolos pri tio, tamen ĝi estas tre stranga! Sed, ho fremdulo, kiu povas flugi kiel birdo, ĉu vi povas klarigi al mi, kio estas tio, kio, tiel ofte piketas mian kapon, kaj kio estas tiu, por ni mistera forto, kiu jam mortigis kelkajn el ni dum la kolera vetero?

— Ho jes, ĉion tion mi facile povas klarigi. Tiu pikulo venante ĉiumatene kaj malaperanta ĉiuvespere kaj kiu al vi kaŭzas la alternadon de tago kaj nokto, ĝi estas la suno. Ĝi estas grandega fajra globo konstante ĉirkaŭanta la tutan mondon, kaj kiu estas tiel malproksime de ni, ke nia flugmaŝino bezonus eble pli ol mil jarojn por atingi ĝin. Tiu globo tamen ne estas la sola, ĉar ni per la okuloj ĉiuvespere kaj dum la tuta nokto povas vidi milojn kaj milojn da tiaj globoj super ni.

— Vi estas tre saĝa, vi scias multon, sed…

Li eksilentis kaj sidis senmove kaj kunplektis la fingrojn.

— Nu… kion vi volis demandi?

— Ĉu vi per viaj specialaj sentorganoj… aŭ okuloj, estas pli feliĉaj ol ni?

— Tion mi pridubas, tamen ni ne volonte perdus ilin. Ĉe ni nur malmultaj homoj ne havas okulojn, kaj ni nomas ilin blinduloj kaj malfeliĉaj.

— Via lando ŝajnas al mi stranga lando.

— Por vi ĝi estas stranga, sed ne por ni.

— Ĉu ĝi estas tute malsama ol ĉi tiu insulo?

— Ho jes; en ĉiuj rilatoj ĝi estas malsama.

— Ĉu vi povus kaj volus rakonti pli multe pri ĝi?

— Volonte, sed estas pli bone fari tion al ĉiuj homoj en la insulo. Eble mi povus fari tion en la granda kunvenkabano; tien povus are veni saminsulanoj, kaj al ili kune mi povus rakonti multon, kio ilin interesos. Ankaŭ povus esti, ke kelkaj el vi ŝatus ricevi la kapablon vidi kiel ni; sed pri tio mi parolos al via ĉefo, ĉar nur post lia konsento mi operacios.