Inferio/III
PASIS DU PLUAJ SEMAJNON, en kiuj speciale la piloto kaj la fotografisto terure enuis. Al ili mankis la ordinaraj festaĵoj, vojaĝoj kaj festenoj de ilia lando, kaj arde ili deziris kiel eble plej baldaŭ forflugi de la insulo.
La doktoro tamen persistis, ke ili restu, ĝis li ĉion scios pri la mistera insulo, por ke li povu post sia reveno en Inferion publikigi verkon kun ĉiuj eblaj detaloj pri la malkovrita Blindulujo.
Li jam image vidis en la inferiaj gazetoj longan artikolojn pri tiu nova insulo; li image vidis jam la libron de li verkitan kaj la salonojn, kie li aranĝos prelegojn; kaj se eble, li volus igi tiujn prelegojn ankoraŭ pli interesaj per du aŭ tri insulanoj, kiujn li intencis transporti kun si en la flugmaŝino; li volis montri ilin kiel pruvon de sia malkovro.
Li sciis, kian sukceson havis Kolumbo per siaj kunportitaj indiĝenoj el la Nova Mondo, kaj li atendis samspecan sukceson per siaj indiĝenoj de la mistera insulo, pri kiu ĝis nun ankoraŭ neniu aŭdis.
Dum tiuj du semajnoj li diligente daŭrigis sian studon pri ĉio sur la insulo kaj speciale pri la lingvo de la blinduloj, kaj tiun lingvon li nun sufiĉe bone komprenis kaj parolis, por fari simplan paroladon al la insulanoj, se tion la ĉefo povus kaj volus konsenti.
La ĉefo volonte konsentis, kaj jam en la sekvinta posttagmezo aro da insulanoj kunvenis en la kabanego, por aŭdi, kion la fremda doktoro volis al ili rakonti pri sia lando kaj pri ties moroj kaj kutimoj.
La kunveno komenciĝis tuj post la tagmanĝo de la indiĝenoj kaj iom post iom la kabanego pleniĝis de scivoluloj, grandparte konsistantaj el la plej aĝaj viroj, ĉar por ĉiuj enloĝantoj ne estis sufiĉa loko, pro kio la ĉefo malpermesis al la infanoj, kaj eĉ al kelkaj junuloj ĉeesti la paroladon de la fremda doktoro.
Ĉi tiu staris sur benko kaj liaj aŭskultantoj sidis sur la tero aŭ sur la benkvicoj antaŭ li.
La ĉefo, kiu reale ne estis komandanta ĉefo, sed nur la konsilanto de la insulanoj, kaj la du aliaj fremduloj sidis flanke de la doktoro kaj kiam la kabanego estis plena de aŭskultantoj, la doktoro ekrakontis jene:
— Miaj fratoj kaj amikoj, ĝis antaŭ kelkaj tagoj vi sciis nenion pri la tuta universo, en kiu via insulo estas nur tre malgranda parto. Vi sciis nenion pri homoj aŭ bestoj aŭ brutoj, vivantaj sur aliaj insuloj.
— Nun mi volas diri al vi, ke ekzistas kvin grandegaj insuloj aŭ mondpartoj kaj miloj da pli malgrandaj, kaj al la lasta grupo apartenas la via, kiu eĉ ne havas nomon. Ĉiuj tiuj insulegoj kaj insuloj estas ĉirkaŭataj de akvo kaj la tuton oni nomas „la mondo”. Pri la mondo aŭ tero kaj pri la akvo nomata maroj, mi multe povas al vi rakonti. Trans unu el tiuj maroj flugis nia aeroplano aŭ flugmaŝino, per kiu ne venis al via insuleto.
— Ni venis de la insulego Inferio, sed ĝi estas tiel vasta, ke pri tio vi eĉ ne povas formi al vi ideon. Tiu mondparto konsistas el multaj partoj, nomataj ŝtatoj, kaj ni venis el unu tia ŝtato en Inferio. Sur la aliaj insulegoj aŭ mondpartoj estas landoj kun diferencaj popoloj, kiuj parolas siajn proprajn lingvojn. Tiuj diferencaj lingvoj estas tiel malsamaj, ke la homoj loĝantaj en iu lando ne komprenas la loĝantoj de la aliaj landoj. Pri lingva diferenco vi por la unua fojo ricevis komprenon, kiam ni venis al vi, ĉar tiam neniu el via insulo sciis paroli kun ni, la fremduloj, kiuj parolas la inferian lingvon, tre disvastigitan, belan kaj la plej klaran el ĉiuj lingvoj.
— Feliĉe ni nun sufiĉe bone scias interparoli kun vi; tamen estas malfacile ĉiam tiel esprimi min, ke vi akurate ĉion komprenas, kion al vi mi diras. Tion kaŭzas la natura fakto, ke via lingvo havas nur malmultajn vortojn kompare kun la nia, kiu havas almenaŭ dudek vortojn, kie vi havas nur unu. Pro tio estas al mi malfacile fari ĉi tiun mian paroladon, ĉar ofte mi devas uzi vortojn pri objekto aŭ temoj, kiuj ĉi tie tute ne ekzistas. Mi do petas vin, ĉiufoje doni signon, kiam vi ne komprenas min, por ke tiam mi penu klarigi tiujn partojn de mia parolado, kiu por vi estas nekomprenebla.
La doktoro haltis momenton por vidi, kian efikon faris la komenco de lia parolado, sed nur la ĉefo, levante sin de la benko, diris:
— Mia frato, ni ne komprenas ĉion, kion vi diris, sed parolu plu. Ni komprenis pri la multaj insuloj kaj insuletoj, kaj pri la diferencaj lingvoj kaj pri kelkaj aliaj aferoj, kaj tio jam kontentigis nin. Mi do petas: parolu plu.
Li ree eksidis kaj la doktoro daŭrigis:
— En mia lando, aŭ ŝtato, la homoj povas vidi, tio estas: ili havas okulojn aŭ specialajn sentorganojn, per kiuj ili povas senti ĉion, kio moviĝas en ilia proksimo. Ekzemple miaj okuloj sentas aŭ vidas, ke vi estas ĉi tie, ili sentas, kion vi faras, kaj tion mi povas sen bastoneto, ĉar miaj okuloj kvazaŭ estas tiaj bastonetoj, kiuj atingas ĝin trans la tutan insulon.
— La granda diferenco ekzistanta inter ni kaj vi estas, ke vi ne povas vidi, aŭ ke vi estas blinduloj. Pri tiu via blindeco, kiu estas nur ŝajna, mi parolos poste pli multe.
— Mia mondparto tute diferencas de via insulo. Ĉi tie estas nur la samaj kabanoj; la loĝantoj portas la samajn vestojn kaj manĝas la samajn fruktojn kaj vi ĉiuj estas same eminentaj. Inter vi ne estas kelkaj, kiuj posedas pli multon ol la aliaj, kaj inter vi ne estas riĉuloj kaj malriĉuloj.
— En mia mondparto la domoj estas plejparte konstruitaj el brikoj, malmolaj kiel rokpecoj kaj kelkaj domoj estas tiel altaj, ke ni devus starigi centon de viaj kabanoj unujn sur la aliajn, por konstrui kabanegon same altan, kiel la ŝtonaj domoj, pri kiuj mi parolis.
— En mia ŝtato estas multaj vilaĝoj, urboj kaj urbegoj; alivorte: domaretoj, domaroj kaj domaregoj. La urbo, aŭ domarego, kie staras mia loĝejo, estas tiel vasta, ke ankaŭ pri tio vi ne povas formi al vi ĝustan ideon. Kontraŭ unu homo vivanta en via insulo, dumil homoj loĝas en mia urbego. Inter ili estas riĉuloj aŭ eminentuloj kaj malriĉuloj.
La ĉefo ree levis sin kaj demandis:
— Kio estas riĉulo kaj kio estas malriĉulo?
La doktoro pripensinte momenton daŭrigis:
— En via insuleto ne estas riĉuloj, nek malriĉuloj, ĉar neniu el vi posedas pli multon ol lia frato, sed en mia urbego kaj eĉ ĉie sur la aliaj insuloj kaj insuletoj la stato estas tute alia. Ĉe ni kelkaj eminentaj homoj kolektis tiom da mono, ke ili povis starigi fabrikojn aŭ laborejojn, en kiuj la malriĉuloj devas labori por la riĉuloj.
Ree la ĉefo levis sin kaj demandis:
— Kio estas mono?
— Mi jam montris al vi monon en tiu tago, kiam ni alvenis, sed vi redonis ĝin al mi. La mono estas plata ronda objekto el metalo. Oni uzas ĝin por aĉeti, kion oni bezonas por vivi kaj por sin vesti.
— Kio estas aĉeti? — demandis la ĉefo, kiu restis staranta, ĉar la fremdaj vortoj iĝis tiel multaj, ke li opiniis, ke estas pli bone ne sidiĝi plu.
La doktoro respondis, iom ridetante pro la naiveco de la ĉefo:
— Aĉeti estas ŝanĝi moneron kontraŭ objektoj; ekzemple ĉiu, kiu volas havi objekton, manĝaĵojn aŭ aliajn bezonaĵojn, devas antaŭe labori por havigi al si monerojn. La aĉetanto tiam estas paganto aŭ persono, kiu pagas per siaj moneroj, kaj la alia persono, de kiu li aĉetas, kaj al kiu li pagas, estas la vendanto. La vendanto havas specialajn domojn, kiujn oni nomas butikoj, kie ĉiu povas aĉeti ĉion, se li nur pagas por ili.
La ĉefo demandis:
— Sed kion do manĝas la malriĉuloj, kiuj estas malsanaj kaj tial ne povas labori?
— Ili devas pagi per ŝparita mono, tio estas: per mono, kiun antaŭe ili metis flanken, ĉar ordinare la laboristo perlaboras pli multe, ol li bezonas elspezi.
— Sed kio okazas, kiam la tuta ŝparita mono estas portita al tiu butiko?
— Tiam li povas eble pruntepreni de frato, aŭ eble lia familiano pagas por li.
— Kaj se li ne havas familianon por pagi?
— Tiam…
La doktoro pripensis momenton, poste li diris:
— Tio estas ekonomia temo kaj iom komplikita; mi nun ne povas klarigi ĝin; eble mi povos tion en alia parolado. Sed mi rakontu plu pri niaj urboj:
— Ili estas tre belaj kaj post la finita laboro la homoj povas viziti specialajn konstruaĵojn por sin amuzi. Tie ili dancas, aŭdas muzikon, rigardas komedion, boksadon…
— Kio estas komedio kaj boksado?
— Ho, la komedioj kaj boksadoj estas tre amuzaj; komedio estas io, kio tre ekscitas la ridon de la rigardantoj. Komedio estas speco de ludo, en kiu partoprenas multaj ludantoj aŭ aktoroj. Ludante ili prezentas komikajn aŭ ridigajn personojn kaj eksterordinarajn amuzajn cirkonstancojn. La aktoroj povas ankaŭ prezenti dramojn, kiuj ofte igas la rigardantojn malĝoji kaj plori. Kompreneble la rigardantoj antaŭ ol eniri en la komediodomon aŭ teatron, devas pagi monerojn, kiuj estas por la aktoroj.
La ĉefo, konjektante, ke plori estas la malo de ridi, demandis:
— Ĉu oni devas doni monerojn por povi plori? Tio estas tre stranga, — kaj li ridetis.
La doktoro daŭrigis:
— Tio ŝajnas esti stranga, sed tion komprenas ĉiu, kiu kutimiĝis al niaj moroj kaj civilizacio, kaj konas la ekonomiajn problemojn. Mi povus plue paroli pri la operoj kaj pri la kinematografoj, kie oni aŭdas paroli kaj kanti pere de speciala aparato kaj en foresto de la aktoroj. Tio estas tre amuza kaj ĉiuvespere milionoj da rigardantoj vizitas tiajn konstruaĵojn por pasigi kelkajn agrablajn horojn. Sed nur vidulo povas tion kompreni, same kiel multajn aliajn aferojn, kiuj ŝajnas esti tre strangaj al blinduloj.
— La boksado estas pugnobatalo inter du boksistoj. La boksado estas amuza kaj utila, kaj kiu povas, tiu pagas multe por rigardi la famajn boksistojn, kiuj ofte en unu vespero perlaboras milojn da dolaroj, kio estas multa mono. Tiu batalo per la pugnoj, en kiu la boksistoj klopodas bati teren unu la alian, estas unu el la plej amuzaj tempopasigiloj.
La ĉefo ree ridetis kaj demandis:
— Ĉu tiuj rigardantoj vere sin amuzas tial ke du viroj tiel sin batas reciproke?
— Komprenu min bone, — respondis la doktoro, — ke la boksistoj batas unu la alian ne pro kolero, aŭ pro malamikeco; ili tion faras nur por montri, kiu el ambaŭ estas la pli lerta kaj forta. Post kiam la falinto ree sin levis, li amike premas la manon de la kontraŭulo, por montri al li sian amikecon.
— Tia ludo estas ankaŭ io tre stranga, mia frato, kaj mi deziras scii, ĉu oni devas esti vidulo por kompreni tion?
— Nature, la viduloj havas aliajn kutimojn kaj aliajn opiniojn pri multaj aferoj ol blinduloj, kaj tial estas dezirinde, ke vi mem povu vidi ĉiujn aferojn, pri kiuj vi nun tiel miras.
— Mia frato sendube pravas, sed mi mem eĉ kiel vidulo ne ŝatus la boksadon; mi tamen volus viziti teatron, ne por malĝoji, sed por ĝoji kaj ridi; krom tio vi ne klarigis al mi, kio estas plori; ĉu tio estas malridi aŭ la malo de ĝoji kaj sin amuzi?
— Vidulo ploras, kiam lin trafis granda malfeliĉo, aŭ kiam li tre malĝojas; kaj li ploras per la okuloj; tiam el liaj okuloj fluas larmoj aŭ speco de akva fluidaĵo.
— Ne havante okulojn, mi ne povas kompreni tion, kvankam mi bone scias, kio estas la diferenco inter ĝoji kaj malĝoji.
La doktoro daŭrigis:
— En mia mondparto kaj ankaŭ en mia urbo estas ne nur homoj, sed ankaŭ bestoj. Bestoj estas vivantaj estaĵoj; ili povas manĝi, iri, dormi, sed ne pensi aŭ paroli; ili ne havas manojn, sed kvar piedojn kaj ilia korpo estas kovrita de haroj. Ili ne havas prudenton, kiel la homoj, sed ion, kion ni nomas instinkto, kiun havas ankaŭ la birdoj. En preskaŭ ĉiu domo estas bestoj, nomataj hundo aŭ kato. Precipe la hundo estas agrabla, amika kaj utila besto; ĝi tre amas sian mastron kaj eĉ, se bezone, defendas lin, se iu alia homo volas lin ataki; ĝi ankaŭ atakas ŝtelistojn aŭ murdistojn, kiuj kelkfoje en la nokto perforte eniris en la domon por forŝteli monon aŭ ion alian de alta valoro. Tiuj hundoj do estas tre ŝatataj. Oni nomas ilin „dombestoj”.
— Sed kio estas ŝtelisto kaj murdisto?
— Ili estas malbonaj homoj; ili ruze aŭ perforte prenas la monon de aliulo, aŭ eĉ murdas lin.
— Kio estas murdi?
— Murdi estas krime mortigi alian homon. Murdistoj tial estas la plej danĝeraj homoj en la ŝtato, kaj ili estas rigardataj kiel ŝtataj malamikoj.
— Sed, diru al mi, ho fremdulo: Kial do ili ŝtelas aŭ murdas?
— Ofte ili murdas por povi preni la monon de iu alia, se tiu alia kontraŭstaras; aŭ ili murdas por sin venĝi.
— Kio estas sin venĝi?
— Sin venĝi estas… havigi al si kompenson pro suferita malbono, tio estas: refari la saman malbonon al iu, kiu faris malbonon al li.
— Strange! Ĉi tie neniu sin venĝas. Sed kial do ili ŝtelas?… ankaŭ por si venĝi?
— Mi ja klarigis tion: por akiri monon. Sed ilin kaj la murdistojn oni enŝlosas en malliberejon, se oni povas kapti aŭ aresti ilin, kaj specialaj oficistoj, aŭ ŝtataj servistoj, nomataj policanoj, plejparte sin okupas por kapti kaj malliberigi ilin.
— Vi parolas pri strangaj aferoj, mia fratoj; sed diru, ĉu en via mondparto ne estas sufiĉa nutraĵo… sufiĉaj fruktoj?
— Kelkfoje eĉ tro multe, kaj ĉiukaze pli multe por ĉiu, ol en via insulo.
— Nu do… kial tiuj ŝtelistoj kaj murdistoj ne kolektas fruktojn? Tio ja estas multe pli simpla kaj pli facila, ol ŝteli aŭ murdi!!
— Mi ja klarigis al mia frato, ke oni bezonas monon por aĉeti fruktojn, kaj tiuj fruktoj apartenas nur al specialaj posedantoj de la fruktoj!
— Via mondparto ŝajnas al mi tre komplikita: tamen mi dezirus okule senti aŭ vidi ĉiujn tiujn strangaĵojn, kvankam multaj el ili ne plaĉus al mi.
— Konante niajn kutimojn kaj morojn, vi sendube ŝatus ilin. Sed mi daŭrigu: En mia mondparto oni ne multe promenas, sed uzas ĉiajn veturilojn, per kiuj oni ĉien povas iri en oportuna maniero, sed antaŭe paginte; tio ankaŭ estas necesa pro la longaj distancoj.
— Vi nun komprenas, ho ĉefo kaj aliaj fratoj, ke la diferenco inter via insulo kaj aliaj insuloj kaj insulegoj estas tre granda, sed la plej granda diferenco estas, ke ĉe ni en Inferio kaj en ĉiuj aliaj landoj la homoj povas vidi kaj ke vi estas blinduloj. Kaj mi estas certa, ke multaj el vi tre ŝatus posedi la vidkapablon; havante ĝin vi povus akompani nin en nia flugaparato al mia urbo, por persone sperti tion, pri kio mi ĵus al vi parolis. Kaj mi finas mian paroladon certigante vin, ke vi ne plu estos blinduloj, se vi tion deziras. Mi nome ekzamenis mortinton, antaŭ ol vi ĵetis lin en la maron. Tiu mortinto havis okulojn, same kiel mi, tamen ili estis kovritaj de haŭto, kiu malebligas la vidadon. Tiun kovraĵon oni nomas palpebro. Antaŭ kelkaj tagoj mi proponis al miaj samlandanoj, ke ni konsentu al tri el via insulo flugi kun ni al Saidumo por tie konatiĝi kun la moroj kaj kutimoj de nia ŝtato; sed por ebligi tion, unu kondiĉo estas necesa, nome: ke tiuj tri viaj saminsulanoj antaŭe akiru la vidkapablon kaj tio estas ebla, ĉar mi povas deklari antaŭ vi ĉiuj, ke reale neniu el vi estas blindulo, ke vi ĉiuj havas okulojn kaj ke post malgranda, nedanĝera operacio vi povos vidi same bone kiel ni, viaj gastoj. Tial mi demandas, ĉu tri personoj inter vi, prefere junuloj, sentas la deziron akompani nin en nia aeroplano por flugi kun ni trans la grandan maron, al nia lando? Pripensu la proponon, kiun mi nun faras al vi, parolu pri ĝi kun via ĉefo, kaj se vi konsentas pri la malgranda operacio, kiu igos vin viduloj, ili iros kun ni kaj vidos, kiel aspektas nia lando, niaj urboj, niaj homoj kaj bestoj kaj ĉio, kio estas tie kaj kio en ĉio diferencas de ĉio, kio troviĝas sur via insulo…
— Jam morgaŭ mi volonte atendos ĉe mi en mia kabano la tri junulojn, kiuj konsentos akompani nin kiel viduloj al Inferio, al Saidumo. Kaj nun, miaj fratoj, mi kaj miaj samlandanoj foriros el ĉi tiu kabanego kaj lasos al vi la okazon priparoli mian proponon.
— Mi promesas, ke post kvin jaroj, tio estas: post kvin pluvosezonoj, mi revenos ĉi tien kun mia flugmaŝino por rekonduki la junulojn, kiuj konsentos akompani nin al Inferio, kiel viduloj.
Dirinte tion, la doktoro kun la du aliaj inferianoj forlasis la kunigitajn insulanojn.
Dum longa tempo ĉi tiuj diris nenion, sed pripensis. Multaj scivoliĝis post la malgranda parolado de la doktoro, sed ĉiujn iom timigis la tiel nomita operacio. Neniu el li antaŭe konjektis, ke li same kiel la fremduloj havas okulojn, sed nun pripalpante la lokon de sia vizaĝo, kie laŭ la certigo de la doktoro troviĝas tiuj organoj, ĉiu ekkredis pri la ebleco de tiu certigo.
Fine la ĉefo diris:
— Fratoj, la fremduloj, tion ni ĉiuj scias, havan specialan mirindan sentilon, nome okulojn, pri kiuj la doktoro parolis; mi mem sentis per mia fingro, ke malantaŭ la palpebro io kaŝiĝas, kaj sendube, tio estas sama palpilo, per kiu mi povas senti ĉion, kio okazas je kelka distanco. Mi kredas al la certigo de la fremdulo rilate al la okuloj, kaj se tri el vi kuraĝas submeti sin al la operacio, li diru tion: mi atendas.
Por la dua fojo regis longa silento kaj fine unu el la ĉeestantaj junuloj diris:
— Se la ĉefo permesas kaj konsentas al mi submeti min al tiu operacio por ricevo la vidkapablon, tiam mi estas inklina submeti min al ĝi, ĉar mi estas tre scivola pri ĉio, kion la fremdulo rakontis pri sia insulego, pri sia urbo kaj pri aliaj mirindaj aferoj.
Ree sekvis momento de silento, post kiu alia junulo sin prezentis kaj post li ankoraŭ kvin aliaj.
Sep insulanoj, instigitaj de la parolado de la doktoro kaj de propra scivoleco, decidis do sin anonci kiel kunvojaĝantoj por flugi kun la fremduloj trans la Grandan Oceanon al Saidumo.
En la sekvinta mateno la sepo iris al la kabano de la inferianoj.
La doktoro estis konvinkita, ke troviĝas sur la insulo scivolemuloj, dezirantaj viziti alian landon, sed li ne atendis, ke tiel multaj sin anoncos, kaj ĉar nur tri personoj povis esti akceptataj, li foririgis kvar el ili kaj la tri aliajn, kiuj aspektis kiel dudekjaruloj, li sidigis en la antaŭa parto de la kabano. Supraĵe ekzameninte iliajn palpebrojn kaj sentinte, ke sub ili sin kaŝas okuloj, li prenis kun si unu el la trio al sia dormejo, nome al la malantaŭa parto de la kabano. La aliaj postrestis sur la benko, atendante, ke la doktoro vokos ilin.
Kiam li eniris kun la blindulo en la dormejon, li petis la du inferianojn eliri, por ke li ne estu ĝenata en sia operacio.
Estante sola kun la blinda junulo, li diris al li:
— Kiel vi nomiĝas, amiko?
— Mi nomiĝas Du-kvar-du; tio estas: La dua el la kvara de la dua.
— Stranga nomo!
— Tute ne: mi estas la dua infano de gepatroj, loĝantaj en la kvara kabano de la dua domvico.
— Ho, nun mi komprenas; sed kiel do nomiĝas la du homoj, kiuj nun atendas malantaŭ tiu foliomuro?
— Ili nomiĝas: Unu-sep-du, nome la unua el la sepa de la dua kaj Sola-lasta-unu, aŭ la sola el la lasta el la unua.
— Tion mi ankaŭ komprenas, sed mi opinias, ke tiaj nomoj estas iom malklaraj.
— Tute ne, almenaŭ ne por ni.
— Povas esti, sed en mia lando ĉiu persono havas specialan propran nomon ne dependan de la loko, kie li loĝas, ĉar tio estus neebla. Sed diru al mi: Kiel do nomiĝas via patro kaj via patrino?
— Tre nature ili nomiĝas: Patro de kvar-du, aŭ: La patro de la kvara kabano de la dua domvico, kaj la patrino: Patrino de kvar-du.
— Ankaŭ tio nun estas komprenebla, sed ĉu ĉiam oni uzas inter vi tiujn longajn nomojn?
— Ho ne, nur por indiki ilin, se ni parolas pri ili; inter ni kaj dum interparolo ni nomas nin simple: frato, patro, patrino.
— Sed kiel vi alparolas filon de najbaro?
— Li ja estas ankaŭ mia frato!
— Vi pravas, tamen mi nomos vin kaj viajn du tie sidantajn fratojn per inferiaj nomoj. Vin mi nomos Eduardo; ĉu vi povas memori tiun nomon?
— Mi povas.
— Bone; kaj viajn fratojn, kiuj tie atendas, mi nomos Petro kaj Karlo; do estonte vi ne estos plu la tioma el la tioma de la tioma, nek Tiom-tiom-tiom, sed Eduardo, Petro kaj Karlo; tion mi diros ankaŭ al viaj fratoj.
La blindulo ridetis, sed videble li konsideris tiun nomŝanĝon superflua kaj eĉ stranga.
— Ĉu vi do konsentas pri la operacio? — demandis la doktoro.
— Mi konsentas; mi volonte vizitos vian landon.
— Bone… Nun kviete kaj senmove sidu; mi bezonas nun fari tranĉon sub viaj okuloj kaj levi la palpebrojn; jen ĉio; sed komprenu, ke en la unua tempo post la operacio vin ekregos strangaj sentoj kaj impresoj, ĉar unue viaj okuloj ne kutimiĝis al la lumo, due en la komenco vi vidos en iom stranga maniero, ĉar vi ne tuj povos distingi la objektojn ĉirkaŭ vi; tion vi povos nur post kelkaj tagoj kaj tial necesas, ke vi restu en ĉi tiu kabano ĝis vi povos vidi, kiel mi kaj la aliaj fremduloj.
— Mi atendos.
— Do, sidu senmove kaj ne timu; mi kaŭzos al vi iom da doloro, sed ĝi estas elportebla; ne kriu, alie vi povus timigi Petron kaj Karlon.
La blindulo, aŭdante tiujn nomojn, ree ridetis.
La operacio daŭris nur kelkajn sekundojn. Farinte la tranĉojn la doktoro ŝovis supren la du palpebrojn de Eduardo kaj ĉi tiu eligis krieton de miro.
— Kvietiĝu! — admonis la doktoro, forviŝante kelkajn sangogutojn de la palpebroj.
— Nun restu ĉi tie sidante kaj mi operacios la du aliajn.
Li vokis al si unu el la du atendantoj. Post kiam ĉi tiu eniris en la dormejon de la doktoro, ĉi tiu sidigis ankaŭ lin kaj diris al li:
— Eble vi aŭdis, ke via frato, kiu unua venis al mi, nun estas nomata Eduardo, ĉu ne?
— Mi aŭdis.
— Kaj vin ni de nun nomos Petro; ĉu tiu nomo povas kontentigi vin?
— Mia nomo estos Petro.
— Interkonsentite!
La operacio de Petro baldaŭ finiĝis kaj ankaŭ li eligis krieton de miro.
— Nun restu kviete sidanta, por ke mi venigu Karlon, admonis la doktoro.
Karlo jam sciis, ke de nun tio estos lia nomo; ankaŭ li pacience lasis sin operacii.
— Nun restu ĉi tie, ĝis mi kondukos vin eksteren en la lumon, — diris la doktoro, — ĉar vi nun ankoraŭ ne povas elteni la sunradiojn, ne eĉ la krepuskon; nur post kelkaj tagoj vi tion povos kaj tiam vi spertos, kia trezoro estas la okuloj!
— Ni restos ĉi tie.