Inferio/V
POR MALLIBERULO KVIN jaroj estas longa tempo; ankaŭ al malpacienculoj tiu tempo ŝajnas longa, sed ne al pacienca homo, por kiu ĝi estas nur bagatelo, pasanta kiel unu palpebrumo. Same al la insulanoj, kies vivo kviete fluis plu, ne interrompata de eksterordinaraj okazaĵoj, la kvin jaroj, interkonsentitaj de la ĉefo kaj la doktoro-milionulo, jam pasis, antaŭ ol la blinduloj tion rimarkis, ĉar jen en unu bela antaŭtagmezo ili neatendite denove aŭdis super si tiun saman ronkadon de flugmaŝino, kiu antaŭ kvin jaroj rompis la kvietecon de ilia ekzistado. Subite ili rememoris pri la promeso de la fremda doktoro rilate al lia reveno kun la tri junaj fratoj, kaj scivole ili rapidis al la kabanego, antaŭ kiu ili ree atendis la surteriĝon de la aeroplano.
Farinte kelkajn cirklojn super la pli malgranda kvadrato, ĝi fine atingis la teron kaj haltis preskaŭ sur la sama loko, de kie ĝi forflugis antaŭ kvin jaroj.
La doktoro do plenumis sian promeson. Scivole la insulanoj ariĝis ĉirkaŭ la stranga, kvazaŭ senpluma mistera birdego, kaj atendis, esperante fine ree havi en sia mezo la fratojn, kiuj nun revenis el foraj fremdaj regionoj, kaj eble baldaŭ rakontos al siaj samgentanoj pri la civilizacio, moroj kaj kutimoj, pri kiuj la doktoro jam antaŭe parolis al ili post sia unua alveno sur la insulon.
La renkontiĝo estis plej kora, kaj post kiam la aviadistoj elrampis el sia flugmaŝino, la insulanoj pripalpis ilin de supre malsupren, kaj ĉio montris ilian feliĉon kaj kontentecon pri la reveno de la viduloj, al kiuj nun apartenis ja ankaŭ iliaj tri junaj fratoj.
Ankaŭ la ĉefo bonvenigis ilin, kaj post kiam pasis la unua ĝojo pro la feliĉo, prospera reveno, li eniris en la kabanegon, kaj lin sekvis kelkaj pli aĝaj fratoj kaj la ĵus revenintaj aviadistoj.
La doktoro ekstaris sur benko kaj jene alparolis la insulanojn, kiuj staris antaŭ li:
— Fratoj, amikoj!… Kiam antaŭ kvin jaroj ni foriris de via insulo, kunprenante kun ni tri el viaj fratoj, tiam mi estis certa, ke mi povos plenumi mian promeson rekonduki viajn tri fratojn post la interkonsentita tempospaco. Tiu tempo nun pasis, kaj jen ni kune revenis. Sed viaj fratoj revenas kiel tute aliaj viroj. Forflugante de ĉi tiu insulo, ili sciis nur iomete paroli la inferian lingvon, sed nun ili ĝin parolas kiel naskiĝintaj inferianoj, kaj pri tio mi mem, kaj ankaŭ ili fieras.
Tamen ne nur nian lingvon ili lernis, sed ili nun revenis kiel civilizitaj viroj, tio estas: kiel viroj, kiuj plene studis la kutimojn de civilizita lando, de la plej potenca lando de la tuta mondo. Eble ili iĝos anoj aŭ burĝoj de tiu lando, se ili ne restos ĉi tie.
Pri tio ni parolos poste plu, ĉar ilia restado ĉi tie aŭ ilia reiro al Inferio dependos de via propra decido kaj volo, kiun volonte mi ekscios post kelkaj tagoj. Sciu do, ke viaj tri fratoj multon spertis dum sia forestado; unu el ili, nome Du-kvar-du, kiun ni en nia lando nomas Eduardo, kaj kiun ankaŭ poste mi nomos Eduardo, restis dum kvin jaroj en mia lando, pro kio li iĝis kvazaŭ vera inferiano. La dua frato: Unu-sep-du aŭ Petro, ankaŭ pasigis tiun tempon en Inferio kaj la tria: Sola-lasta-unu, aŭ Karlo, vivis dum tiuj jaroj plejparte sur insulo, kie li spertis tre strangajn aventurojn. Tiu insulo estas proksimume tiel granda, kiel la via, sed en ĉiuj aliaj rilatoj ĝi estas tute diferenca, speciale pri moroj kaj kutimoj. Mi nun ne diros pli multe pri tio, sed ili mem faros tion, kaj tial mi proponos al ili jene: Via frato Unu-kvar-du parolos ĉi tie en la kabanego, morgaŭ vespere antaŭ vi ĉiuj; tion saman faros postmorgaŭ Unu-sep-du, kaj en la tria vespero parolos Sola-lasta-unu. Post iliaj paroladoj la ĉefo povos decidi, kio estos pli bona por ili: estonte resti ĉi tie, aŭ denove forflugi kun ni trans la Oceanon por neniam reveni. Al vi do tiu decido!… kaj ĝis morgaŭ vespere! —
La malgranda parolado de la doktoro finiĝis, kaj la ĉefo kun la insulanoj eliris el la kabanego.
La tri junuloj en tiu vespero faris promenadon tra la tuta insulo kaj eĉ suriris la montojn, kaj miris, ke ĉio sur la insulo estas ankoraŭ en la sama stato kiel ĉe ilia foriro… Nenio ŝanĝiĝis… Ĉiuj kabanoj staris ankoraŭ sur la sama loko, la legomaj ĝardenoj, frukta ĝardeno, la arbaretoj estis prilaboritaj kiel ĉiam antaŭe, la insulanoj portis ankoraŭ la samajn foliovestojn, la samaj pintaj ĉapeloj kovris ankoraŭ ilian kapon ĝis la buŝo, la portantoj iris kun la samaj bastonoj kaj la infanoj la sekvintan matenon ludis kiel kutime la samajn ludojn, sur la sama ĝenerala ludejo, muzikante, kiel antaŭe dum la laboro en la kabanoj, kiel tio okazis jam dum nememoreblaj jaroj.