Inferio/VI
LA SEKVINTAN VESPERON Eduardo, aŭ alinome Unu-kvar-du devis paroli al la insulanoj, kaj la kabanego ree estis plenplena de scivoluloj, dezirantaj aŭdi, kion la civilizita insulano rakontos al ili pri la granda insulo, kie li pasigis kvin pluvo-sezonojn.
La kabanego enhavis pli da homoj, ol iam antaŭe, ĉar la ĉefo konsentis ankaŭ al kelkaj geknaboj ĉeesti la kunvenon, kio nur tre malofte okazis. Inter tiuj geknaboj estis liaj du infanoj: knabo dek-du-jara kaj knabino dek-sep-jara, kiuj neniam antaŭe ĉeestis kunvenon de la insulanoj.
Unu-kvar-du staris sur la antaŭa benko, dum kelka tempo rigardis antaŭ sin kaj poste jene ekparolis:
— Gepatroj kaj gefratoj! La flugado de la insulo al Saidumo estas unutona kaj tute sen variado, ĉar la aviadistoj dum tia transflugo vidas ĉirkaŭ kaj sub si nur aeron kaj akvon. Dum la tuta vojaĝo oni rimarkas nur kelkajn insuletojn, kiuj malproksime sub la aeroplano ŝajne glitas malantaŭen, dum la flugmaŝino kvazaŭ restas en la sama loko.
Nur post tuta tago kaj post tuta nokto tiu unutoneco ĉesis, ĉar subite mi rimarkis ion tre strangan, nome la altajn domojn, kiuj staras ĉe la marbordo de Saidumo. Ili estis por mi io eksterordinara, kaj nur malfacile mi povis kompreni, kial homoj bezonas tiajn altajn konstruaĵojn. Mi cerbumis ankoraŭ pri la fakto, kiom da homoj povas loĝi en tiuj altaj domoj, kiam la aeroplano jam flugis super la tereno de surteriĝo.
Malrapide ĝi ŝvebis malsupren, subite tuŝis la teron, veturis ankoraŭ kelkan distancon kaj fine haltis.
Ni do estis en Inferio kaj scivole mi rigardis ĉirkaŭen.
La doktoro unua elrampis el la aeroplano, kaj lin tuj sekvis la piloto kaj la fotografisto.
Miaj du fratoj kaj mi sidis ankoraŭ kaj atendis, ĝis kiam la doktoro donos al ni la signon forlasi la flugmaŝinon.
Intertempe alkuris kelkaj fotografistoj, sed la doktoro petis ilin ankoraŭ ne funkciigi sian aparaton, ĉar li volis, ke ankaŭ ni eliru.
La fotografistoj laŭte ridis pri niaj vestoj, sed trovis nin tre, tre interesaj, same kiel aliaj viroj, venintaj por tuj verki artikolon pri ni por la ĵurnaloj.
Poste mi komprenis, ke la doktoro volis uzi tiujn artikolojn por anonci la prelegojn, kiujn li intencis fari en la urba universitato. Niaj foliaj kostumoj kaŭzis grandan miron kaj baldaŭ ni vidis ĉirkaŭ ni aron de scivoluloj.
La doktoro poste venigis veturilon, kiun li nomis aŭtomobilo, por kiel eble plej rapide forlasi la flugterenon. Same faris la piloto kaj la fotografisto.
Mi eniris en la aŭtomobilon kun la doktoro; miaj fratoj ĉiu en alian kun la du inferianoj kaj baldaŭ en la tri aŭtoj ni rapidis en la direkto al la urbocentro.
Mi esperis, ke ni ĉiuj veturos al la sama domo, sed tio je mia bedaŭro ne okazis, ĉar post kelkaj minutoj la du aliaj aŭtoj eniris en flankstraton kaj ni ankoraŭ longan tempon veturis rekte antaŭen por fine halti antaŭ unu el la altaj domoj, kiujn mi jam tiel admiris de malproksime.
Kiam mi demandis al mia gvidanto, ĉu mi ne revidos miajn fratojn, li diris, ke tio okazos post kelkaj tagoj dum la unua prelego, kiun li faros en la urba universitato.
Ĉi tie la ĉefo subite interrompis la parolanton, dirante:
— Frato Unu-kvar-du; kun plezuro mi aŭdis ĉi tiun parton de viaj aventuroj; sed mi petas vin: parolu iom pli klare kaj pli simple; en via parolmaniero mi vere ne rekonas mian antaŭan fraton. Vi uzas tiom da vortoj, kiujn mi ne komprenas, ke mi devas peti klarigon pri multaj el ili. Ekzemple kio estas unutona, cerbumi, piloto, fotografisto, aparato, artikolo en ĵurnalo, urba universitato, kaj aliaj? Tiuj vortoj estas fremdaj al nia lingvo kaj neniu el viaj fratoj ilin komprenas.
Frato Unu-kvar-du klarigis la vortojn, sed ne sen peno; poste li rakontis plu.
— La domo, en kiun la doktoro kaj mi eniris, estis tre alta kaj ĉiurilate tre granda, same kiel ĉiuj domoj en tiu kvartalo aŭ urba parto.
La edzino de la doktoro tre admiris mian mantelon kaj mian ĉapelon; ŝi opiniis, ke ili estas interesaj. Ŝi mem ĝin surmetis kaj diris, ke ĝi estas iom simila al ĉapeloj, kiujn antaŭ multegaj jaroj portis la ĉefaj sinjorinoj en alia mondparto, pri kiu mi nenion scias. Ŝi tamen faris la rimarkon, ke pro la tro larĝa rando oni per neniu okulo povas vidi kaj ke ŝi, kiam ŝi portas sian plej novan ĉapelon, povas vidi almenaŭ per unu okulo.
La doktoro nun klarigis al sia edzino, ke miaj fratoj, kiuj loĝas sur la insulo, oportune povas uzi siajn ĉapelojn kaj jam dum nememoreblaj jaroj.
La doktoredzino tamen interkonsentis kun la doktoro, ke mi portos inferiajn vestojn kaj inferian ĉapelon.
Li venigis tuj kelkajn vestojn; mi surmetis tiun, kiu perfekte estis konvena al mi kaj ĝustmezura, kaj miaj mantelo kaj ĉapelo estis metataj en ŝrankon aŭ vestejon, kie ili ankoraŭ nun pendas por uzi kiel pruvon pri ĉio, kion la doktoro en speciala libro skribis pri nia insulo kaj ĝiaj loĝantoj.
La sekvintan tagon unu el la servistoj de la doktoro montris al mi la tutan domon. En ĝi estis pli ol dudek salonoj, ĉambroj kaj aliaj apartaĵoj: en unu el la plej malgrandaj oni devis dormi, en aliaj manĝi aŭ fumi. Mi poste klarigos tiun lastan vorton; en ankoraŭ aliaj oni sin banis aŭ lavis, kaj tiel plu. Tiuj apartaĵoj tamen ne estis ĉiuj en la sama nivelo de la tero, sed unuj super aliaj, kaj por veni en la pli altajn apartaĵojn, oni bezonis ŝtuparojn, sur kiuj oni iras supren, aŭ oni uzas aparaton, kiun oni nomas lifto. Tiu lifto estas speco de aparta ĉambreto, kiu laŭ la volo de la liftoknabo supreniras kaj malsupreniras. Tiu liftoknabo ĉiam estas bele vestita, sed tuta ne estas granda sinjoro; li estas nur servisto, tio estas persono, kiu servas la doktoron, kaj kiu ricevas pagon por tio.
En la nokto mi dormis en speciala kaj bela dormejo kaj la sekvintan matenon mi manĝis kun la doktoro kaj lia edzino, kiu rigardis kaj traktis min kiel interesan gaston, kiu, kiel ŝi diris, eble famigos ŝian edzon.
En la komenco mi ne komprenis tion, sed nur poste ĉio iĝis al mi klara.
Du tagojn post mia alveno en la vespero okazis la prelego en la urba universitato.
Ĉeestis tiom da aŭskultantoj, kiom antaŭe preskaŭ neniam oni vidis tie.
La doktoro rakontis pri nia insulo, pri la loĝantoj, kutimoj kaj moroj, sed precipe pri nia necivilizeco kaj blindeco, kiu lasta tamen estis ŝajna.
La piloto kaj la fotografisto kun miaj du fratoj ankaŭ ĉeestis kaj ni estis en nia insula kostumo. Miaj du fratoj kaj mi estis montrataj al la rigardantoj, kiuj opiniis, ke ni estas tre strangaj.
La doktoro estis tre kontenta pri la sukceso de sia prelego, kaj la sekvintan vesperon li montris al sia edzino tre longan artikolon en gazeto pri sia malkovro. Tiam al mi ŝajnis, ke ŝi estis ankoraŭ pli kontenta kaj pli feliĉa ol ŝia edzo kaj la tutan vesperon ili parolis pri la sekvo de la prelego.
Post kelkaj tagoj la doktoro montris al mi grandan parton de la urbo, kie mi vidis objektojn, pri kies ekzisto vi eĉ ne povas formi al vi ideon, kaj kiujn mi tute ne povas klarigi.
Mi ne memoras plu, kiom da tagoj mi restis en la domo de la doktoro, sed fine en tre stranga maniero min trafis granda malfeliĉo, pro kiu mi ne havis plu belan dormejon por dormi, nek manĝejon por manĝi. Mi troviĝis en tute nekonata parto de la granda urbo Saidumo kaj en tiaj strangaj cirkonstancoj, pri kiuj neniu el vi iam aŭdis kaj kiujn vi eĉ rigardos neeblaj.
La doktoro havis filon samaĝan kiel mi kaj krom tio similan al mi.
Li estis studento de la urba universitato. Vespere li plej ofte estis hejme kaj tiam pasigis longan tempon en sia studoĉambro.
Kelkajn tagojn post mia veno en la domon de la doktoro haltis aŭto antaŭ la domo; eliris viro kaj sonorigis. La servisto, kiu ordinare malfermas la pordon, estis tre okupita en la manĝoĉambro; tial li petis min, iri al la pordo por rigardi, kiu sonorigis. Ĝuste en tiu momento mi vidis la filon de la doktoro, kiu ĵus venis hejmen kaj iris al sia ĉambro.
Mi malfermis kaj flanke de la pordo ekstere en la mallumo mi vidis viron; li diris al mi, ke en la aŭto sidas fraŭlino, kiu deziras tuj paroli kun mi.
Tio ŝajnis al mi tre stranga, ĉar neniam mi konatiĝis kun fraŭlinoj de la urboj. Mi vidis kelkajn dum la parolado en la universitato, kiuj kelkfoje ridetis al mi, kio ŝajnis al mi iom stranga. Mi pensis, ke eble unu el tiuj volas paroli kun mi, kaj mi tuj iris al la aŭto, kies flankpordeto malfermiĝis. Vere mi vidis fraŭline vestitan personon. Sed antaŭ ol ŝi diris eĉ unu vorton, la viro, kiu sekvis min al la aŭto, puŝegis min internen, ĵetfermis la pordeton, saltis en la antaŭan parton de la veturilo kaj veturis for kun tia rapideco, ke mi preskaŭ ne povis min levi. Mi volis demandi al la fraŭlino, kion ŝi havas por diri, sed anstataŭ respondi, ŝi tenis antaŭ mi revolveron, flustrante: Silentu!
Mi jam sciis, kio estas revolvero; la doktoro jam antaŭe montris tian pafilon, kaj klarigis, al kio ĝi servas.
Mi konjektis esti en danĝero kaj restis surgenue, ĝis la aŭto haltis. Tio okazis post longa tempo, ekster la urbo sur izolita vojeto, kiu kondukis al speco de farmejo. Tie la fraŭlino flustris, daŭre tenante antaŭ mi la revolveron:
— Iru el la aŭto kaj al la pordo de la domo antaŭ vi, poste eniru en tiun domon, mi sekvos ĝis la pordo, obeu kaj ne rigardu malantaŭ vin!
Mi obeis, eniris en la domon kaj samtempe la pordo fermiĝis kvazaŭ per si mem kaj el ĉambro ĉe la fino de la koridoro mi aŭdis voki:
— Ĉi tien kaj tuj!… Ne klopodu eliri el la domo, ĉar la pordo de ekstere estas ŝlosita; obeu kaj al vi okazos nenio malbona, sed se vi ne obeos, ni estos devigataj tuj mortigi kaj malaperigi vin.
En tiu momento mi pensis al mia insulo, al la kvieteco kaj al la sendanĝereco tie, kaj mi bedaŭris, ke mi forlasis ĝin. Sed, ĉar ankoraŭ neniu faris al mi malbonon en ĉi tiu nova lando, mi baldaŭ rekvietiĝis kaj iris en la ĉambron. Tie mi vidis tri virojn, kies vizaĝoj estis duone kovritaj per tuko. El tiu tuko rigardis min ses minacantaj okuloj. Ili, tio estas la viroj, indikis al mi seĝon kaj mi sidiĝis.
— Aŭdu! — diris unu el la viroj, — Ni kondukigis vin ĉi tien por…, li ne finparolis, sed daŭrigis: — Kiu vi estas? Ĉu vi ne estas la filo de doktoro Hartman? La viroj de la aŭto ja vidis vin eniri en vian domon.
— Tiu ne estis mi, sed la filo de la doktoro. Li eniris post kiam oni sonorigis. Mi estas Unu-kvar-du —, respondis mi.
Unu el la viroj laŭte ridis; alia sputis sur la plankon, dirante „diablo!!” kio estas tre malbela vorto, kaj mi nun ne povas klarigi ĝian signifon; la tria viro demandis:
— Do vi ne estas la filo? — Li rigardis la aliajn kaj poste daŭrigis:
— Via nomo ne interesas nin, se vi ne estas la filo!
La dua viro tiam diris: — Ni maltrafis! Ĉu Petro estas tia stultulo, ke li eĉ ne vidis, ke ĉi tiu bubo ne estas la filo de la doktoro?… Kion fari nun?
Alia viro respondis:
— Tuj forkonduki lin kaj kiel eble plej proksime de la urbo ĵeti lin sur la vojon… poste li faru, kion li volos. Feliĉe, ke estas tiel mallume, ke li ne rekonos ĉi tiun domon.
Post mallonga tempo mi ree sidis en la aŭto. Unu el la viroj denove minacis per sia revolvero kaj la aŭto rapidis antaŭen, mi tute ne sciis, en kiu direkto. Fine oni haltis, la viro kun la revolvero malfermis la pordeton, puŝis min eksteren, tirfermis la pordeton, kaj baldaŭ la veturilo estis for.
Jen mi staris sur longa, malluma vojo. Mi vidis ankoraŭ la lanternon de la forrapidanta aŭto, sed subite ĝi turniĝis flanken kaj malaperis. Ree mi pensis pri mia insulo kaj ree mi bedaŭris mian foriron kun sento de forta elreviĝo post grandaj esperoj. Mi demandis al mi: Ĉu mi estas en tiel nomata civilizita lando? Kio do estas civilizacio?… Ĉu ĝi estas lando kun veturiloj, el kiuj oni ĵetas ensidantojn sur la vojon por ne atenti plu pri ili? Ĉu en civilizita lando loĝas homoj, kiuj diras: „diablo”? Ĉu tie loĝas viroj, kiuj kondutas tiel strange al fremduloj, ke neniu povas klarigi tion? Kie mi estas nun? — Farante tiun lastan demandon, mi regardis ĉirkaŭen, sed nenie estis iu, kiu povus respondi. Malluma ĉirkaŭaĵo, kun kelkaj arboj kaj konturoj de konstruaĵoj. Tuj apud mi ĉe mia flanko estis speco de barilo. Mi iris al ĝi, palpis ĝin, kaj rimarkis, ke ĝi ne estis alta. Ĉe la transa flanko de la barilo, paralele, estis vojeto, kiu sendube kondukis al iu domo, ĉar mi antaŭe jam vidis multe da tiaj vojetoj, kiuj ĉiuj kondukis al iu konstruaĵo. Mi paŝis trans la barilon, staris sur la vojeto kaj ekmarŝis. Ĉe ĝiaj flankoj kreskis herbo, tion mi povis senti per la mano. Mi iris dum kelka tempo, ĝis kiam la vojeto turniĝis flanken kaj malproksimiĝis de la granda vojo. Post kelkaj paŝoj mi subite vidis, ke malantaŭ nigra nubo sur la ĉielo aperas la luno. Mi pensis, ĉu ĝi povas esti la sama luno, kiun mi vidis super kaj en la maro apud mia insulo. Sendube ĝi estis la sama, ĉar mi aŭdis nur pri unu tiel granda stelo. Ĝi donis al la domo, super kiu ĝi aperis, misteran aspekton, sed lumigis la vojeton antaŭ ĝi. Mi vidis dekstre kaj maldekstre de la domo dometojn pli malaltajn, sed pli longajn kaj ĉe unu el ili staris alta ronda turo sen pinto. Mi miris, haltis momenton por pli bone distingi ĉiujn objektojn, kiam el speco de kesto apud la senpinta turo, subite saltis nigra besto. Ĝi saltis en mia direkto, sed io tintanta retenis ĝin. La besto faris laŭtan bruon. Min nun trafis la penso, ke eble ĝi estas hundo, ĉar hundojn mi jam vidis, kvankam ili tute ne faris tian bruon, sed kviete kondutis kaj tute ne saltis al venantoj. Mi haltis kaj atendis, esperante, ke la besto foriros, sed anstataŭ foriri, ĝi bruadis ankoraŭ pli laŭte, penante al mi salti, sed feliĉe la tintanta objekto, al kiu ĝi estis ligita, retenis ĝin. Mi ne sciis, kion fari, sed atendis. Post kelka tempo iu pordo de la plej alta konstruaĵo malfermiĝis kaj el ĝi venis viro kun lanterno. Lin sekvis du knaboj, kiuj portis specon de bastono, dum la viro kun la lanterno havis revolveron en la mano; tion mi klare distingis en la lumo de la lanterno.
La viro kriis ion al la hundo kaj ĝi retiriĝis en sian keston; poste turnante sin al mi, li vokis:
— Kiu tie?
— Mi estas Unu-kvar-du!
Li ripetis sian demandon kaj kiam mi diris, ke mi estas Unu-kvar-du, li demandis:
— Kion vi volas? — Mi respondis:
— Mi ne scias, kion mi volas; oni ĵetis min el la aŭto kaj nun mi ne scias, kie mi estas.
— El aŭto? — li demandis — El kiu aŭto?
— Ankaŭ tion mi ja ne scias!
La viro nun staris antaŭ mi, rigardis min kaj miajn manojn, eble por vidi, ĉu mi havas bastonon aŭ revolveron; poste li diris:
— Sed diru do, kion vi volas?
— Iri hejmen.
— Kie do estas via hejmo?
— Mi ne scias; ĝi estas ie en Saidumo.
— Ĉu vi eĉ ne scias, kie vi loĝas?
— Mi loĝas tie nur mallonge.
— Kie do vi loĝis antaŭe?
— Sur mia insulo.
— Kiu insulo?
— Ĝi ne havas nomon.
La viro ree rigardis min, samtempe unu el la knaboj tiris lin je la jako; la viro rigardis antaŭ sin kaj la knabo flustris al li ion en la orelon.
La viro denove rigardis min, kaj diris:
— Venu kun ni en la domon, tie ni povos pli oportune paroli.
Mi kaj la du knaboj sekvis la viron en la domon.
La ĉambro, en kiun li kondukis min, estis tute diferenca de tiu de la doktoro. Mi ne vidis tapiŝon sur la planko, nek belajn meblojn, sed nur tablon meze de la ĉambro kaj ĉirkaŭ ĝi antaŭ la muroj kelkajn seĝojn kaj ŝrankojn. Kiam ni ĉiuj sidis ĉe la tablo, la viro denove ekparolis al mi kaj demandis:
— Ĉu vi ne scias, de kiu insulo vi venis? Tio estas stranga.
— Mia insulo ne havas nomon; la doktoro diris, ke ĝi estis ĝis nun nekonata, same kiel la enloĝantoj, kiuj ĉiuj estas blinduloj.
— Blinduloj? — ekkriis la viro, kaj subite unu el la knaboj iris al ŝranko, kaj elprenis gazeton.
— Ho, mi scias; mi legis pri tio en nia gazeto. Jen… rigardu mem!!
Li malfaldis la gazeton kaj montris bildon, sur kiu staris aeroplano kaj multe da homoj, inter kiuj miaj du fratoj kaj mi en mia insula kostumo.
— Ĉu tiu estas vi? — demandis la viro, montrante la gazeton.
— Tiu estas mi en mia insula kostumo, kiu nun pendas en la vestoŝranko de la doktoro.
— Kiel nomiĝas tiu doktoro?
— La viro en la domo, kie haltis la aŭto, nomis lin doktoro Hartman.
— Diru do…, kiel vi venis ĉi tien en tiu aŭto, kaj kio al vi okazis? — demandis la viro.
Mi rakontis ĉion. La viro atente aŭskultis kaj kiam mi fine eksilentis, li ekkriis:
— Nun mi komprenas: oni forrabis vin!
— Forrabis?… Kio estis tio?
— Vi eĉ ne scias tion?? — Nu, oni intencis preni la filon de tiu doktoro, sed vidante, ke ili maltrafis, ili postlasis vin sur la vojo.
Li nun pripensis momenton kaj poste diris:
— Estos plej bone, ke vi restu ĉi tie dum la nokto; morgaŭ mi per mia aŭto veturos kun vi al la doktoro, pri kies adreso mi telefone informiĝos… Kia felicô, ke ili maltrafis!!!… Kiel ĝojos la doktoro!!… Imagu, ke ili ne maltrafus kaj ke lia filo nun estus en la povo de tiuj rabistoj!!
— Sed, kio do estas rabisto? — demandis mi.
La viro klarigis tion al mi, dirante, ke kelkaj krimuloj en Inferio ruze ŝtelas infanojn aŭ plenkreskulojn por akiri monon de la parencoj, kiuj pagas multe por rehavi sian infanon. Mi…
Unu-kvar-du volis rakonti plu, sed la ĉefo interrompis, dirante:
— Nia frato Unu-kvar-du parolas pri strangaj aferoj, eĉ pri tiel strangaj, ke mi preskaŭ dubas pri la vero. Kial do la homoj agas tiel freneze en tiu insulego? Nia frato rakontas tiajn aferojn, kiujn komprenas neniu el ni. Ĉu la civilizeco konsistas en tio, ke homoj kaptas kaj malliberigas unu la alian por akiri monon? Ĉu tio estas necesa? Mi ne dezirus, ke niajn insulanojn ataku tiu danĝera malsano, precipe tiu de la homrabado.
— Al mi ŝajnas, ke tiu civilizeco estas tiel malbona, ke niaj infanoj devas ne aŭdi pli multe pri ĝi kaj pri samspecaj aferoj; mi tial proponas, ke ili foriru.
La infanoj tuj forlasis la kabanegon, kaj la ĉefo diris:
— Nia frato rakonto plu, ni aŭskultas.
— La nokton mi pasigis en tiu izolita farmodomo; mi dormis en akompano de la du filoj de la farmisto en vasta dormoĉambro, kaj en la sekvinta mateno la farmisto, kiu eksciis la adreson de la doktoro, rekondukis min aŭtomobile al Saidumo. Tagmeze ni haltis antaŭ lia domo. La doktoro jam atendis nian alvenon. Kiam ni iris en lian familian ĉambron, li montris leteron al la farmisto, dirante:
— Ili postulas de mi centmil dolarojn, kiel elaĉetsumon por mia filo. Feliĉe ili prenis nian gaston, kiu do estas la kaŭzo de ilia eraro. Mi tre ĝojas, kaj esperas, ke la friponoj ne malbone traktis nian fremdan amikon.
Li baldaŭ konvinkiĝis, ke sendifekte mi revenis. Per tiu aventuro mi spertis, ke estas specialaj krimuloj aŭ malbonfarantoj en mia nova lando, kaj baldaŭ spertis, ke ekzistas ankoraŭ alispecaj; aŭskultu:
Restinte dum kelkaj semajnoj ĉe mia gastiganto, mi decidis foriri de li por serĉi laboron, ĉar la nenionfarado tedis min. Pro ĝojo, ke oni ne forrabis lian filon, la doktoro donacis al mi mil dolarojn. Kun tiu mono en la poŝo mi forlasis lian domon, kun la promeso reveni post kvar kaj duono da jaroj. Li tiam kun mi kaj miaj fratoj reiros al nia insulo. Mi jam iom konatiĝis kun la urbo Saidumo, kaj ĉar mi volis vidi aliajn urbojn kaj fari vojaĝon tra Inferio, mi decidis iri al Delimono kaj resti tie por kelkaj monatoj. Mi faris tiun vojaĝon vagonare aŭ aeroplane, sed per belega aŭtobuso, nomata „Leporhundo”. La vojaĝo, kiu daŭris du tagojn kaj noktojn, montris al mi, kiel aspektas la lando; kaj ĝi estas belega, ĉar preskaŭ senescepte mi veturis tra belaj regionoj, tra montoj kaj valoj, sur larĝa belega ebena vojo, kiu kiel rubando sterniĝas tra la tuta Nord-Inferio. Flanke de tiu vojo kuŝas grandaj urboj kaj ĉarmaj vilaĝoj aŭ domaretoj, arbaroj, terkulturejoj. La aŭtobuso haltis post ĉiu tria aŭ kvara horo antaŭ hoteloj aŭ manĝodomoj, kaj mi tre amuzis min, sed la kunvojaĝantoj parolis malmulte kaj ŝajnis mutuloj. Tamen inter ili estis agrable, amike aspektanta juna viro, kun kiu mi jam konatiĝis ĉe la komenco de la vojaĝo. Li sidis ĉe mia flanko kaj aŭdante, ke oni multe skribis pri mi en la ĵurnaloj, li iĝis tre scivola pri ĉio, koncerne al mia insulo. Kiel eble plej bone mi rakontis al li ĉion kaj ankaŭ, kiel oni forrabis min, kredante, ke mi estas la filo de riĉa doktoro, por kies elaĉeto ili postulis centmil dolarojn, kiujn kompreneble ili neniam ricevis. Ankaŭ mi rakontis, ke la doktoro, kiel signon de sia ĝojo pro la maltrafo de la rabistoj, donacis al mi mil dolarojn, per kiuj mi nun faras mian vojaĝon. Li demandis:
— Vi do ne kunportas tiun tuton monsumon?
Mi respondis, ke vere mi tion faras; li diris, ke tio estas tre danĝera pro la atakoj kontraŭ promenantaj kaj veturantaj personoj. Mi demandis, kio tio estas, kaj li klarigis, ke ofte krimuloj haltigas personon aŭ veturilon kaj forprenas lian tutan monon, kaj ke ili mortpafas tiujn, kiuj rifuzas transdoni sian monon, kaj al…
Ĉi tie la ĉefo ree interrompis la parolanton kaj indigne diris:
— Iom post iom mi iĝas certa, ke en tiu civilizita lando vivas ne nur rabistoj sed multaj alispecaj malbonaj homoj.
Sendube tiuj krimuloj estas ankaŭ atakataj de infekta malsano; mi tre ĝojas, ke tiu malsano ankoraŭ neniam regis en nia insulo, kaj la misteraj potenculoj, kiuj ĝis nun protektis nin, ĉiam estonte protektu kaj ŝirmu nin kontraŭ ĝi; ĉar la malicaj misteraj potenculoj, la ventego kaj alispecaj veteroj jam tro multe nin ĝenas kaj turmentas… Nia frato nun daŭrigu.
Ĉi tiu rakontis plu:
— Estas vere, ke vivas multaj malbonaj homoj tie en Inferio, sed la plej multaj en ili iĝis krimuloj pro senlaboreco kaj malriĉeco…
— Kio do estas tiuj novaj turmentiloj? — demandis la ĉefo.
Unu-kvar-du klarigis tion, sed la klarigo havis malbonan efikon ĉe la ĉefo, kaj ankoraŭ pli indigne ol antaŭe li diris:
— Mi estas certa, ke tiu civilizita lando spite al ĉiuj agrablaĵoj ne estas sopirinda lando por loĝi; mi pli volonte vivas ĉi tie ol tie, kie por multaj homoj eĉ ne ekzistas la ebleco labori, kaj por povi aĉeti manĝajon;… nun daŭrigu!
Unu-kvar-du parolis pli:
— Eble nia ĉefo pravas, tamen escepte de la malbonaj kutimoj en Inferio, mi en la lasta tempo tre volonte loĝis tie kaj ne volus interŝanĝi ĝin kontraŭ ĉi tiu insulo…
La ĉefo subite diris:
— Per tio mia frato pruvas, ke ankaŭ lin atakis iu mistera infekta malsano.
Unu-kvar-du rigardante la ĉeestantajn milionulojn de Inferio, ridetis al ili kaj la milionuloj levis la ŝultrojn kaj donis signon al Unu-kvar-du, ke li daŭrigu, kaj ĉi tiu parolis plu:
— Nia ĉefo estas tre saĝa kaj eble ree pravas, sed mi devas kontraŭparoli lin iomete kaj diri, ke li estas saĝa nur pri aferoj rilatantaj lian insulon; pri Inferio kaj ties civilizacio li komprenas kaj povos kompreni nenion; por povi tion, estas necese, ke oni vivu dum kelkaj jaroj en tiu civilizita lando. Sed mi parolis pri kunvojaĝanto, kiu avertis min kontraŭ atakantoj. Li montris al mi ĉeklibreton — mi poste klarigos, kio ĝi estas — dirante, ke per tia libreto oni povas aĉeti kaj pagi ĉion sen mono; antaŭe oni deponas sian monon en banko, kiu interŝanĝe donas tian libreton, kiu havas valoron nur por la posedanto, tiel ke la krimulo tute ne deziras havi ĝin. Mia kunvojaĝanto nun proponis al mi, ke li deponu mian monon kontraŭ tia ĉeklibreto en Delimono tuj post nia alveno en tiun urbon. Jam timante la krimulojn, mi decidis akcepti lian proponon. Post nia alveno en Delimono ni iris duope per alia veturilo, nome strata tramo, al la granda banko. Mi atendis en vasta vestiblo aŭ antaŭsalono, kaj sidiĝis tie sur benko por atendi la revenon de mia kunvojaĝanto. Sed, ho ve! Mi atendis, atendis, suspektante nenion malbonan, sed post kelkaj horoj venis al mi sinjoro kaj diris, ke mi eliru el la Banko, kiu estos fermata je la kvina horo.
Mi diris, ke mi atendas mian kunvojaĝanton, kiu antaŭ kelkaj horoj eniris por ŝanĝi mian monon kontraŭ ĉeklibreto.
La sinjoro rigardis min dum momento kaj diris:
— Mi konsilas al vi iri al la polico, ĉar mi timas, ke via kunvojaĝanto foriris kun via mono kaj ke li neniam revenos.
Mi sciis, kiel aspektas policano; mi iris el la banko kaj ĉirkaŭrigardis, ĉu iu policano estas sur la strato. Feliĉe mi vidis unu, kiu per la mano montris dekstren kaj maldekstren por reguligi la trafikon, tio estas la preterirado de veturiloj kaj homoj, por eviti akcidentojn. Sed li ne havis tempon aŭskulti min ĝis la fino, kaj diris, indikante en la proksimo policejon:
— Iru tien!
Mi iris tien kaj detale rakontis al unu el la ĉefoj de la policanoj, kiel mi perdis mian monon.
Li notis ion en notlibreton kaj forsendis min dirante, ke mi revenu post du horoj. Du horoj estas longa tempo por atendi antaŭ policejo; tial mi promenis al parko, kiu etendiĝis je kelka distanco, kaj sidiĝis sur benko sub granda arbo. Mi rigardis ĉirkaŭ min kaj entuziasmiĝis pro la beleco de la ĉirkaŭaĵo.
Ĉie serpentis glataj vojetoj en la parko, ĉie la birdetoj kantadis, ĉie regis lukso kaj kontenteco kaj eĉ feliĉego. Ne estis mirige, ke la tuto tiel impresis min, ke dum momento mi tute forgesis pri mia mono, kiu tiel mistere malaperis el la banko. Mi rigardis dekstren, maldekstren; la parko baniĝanta en la suno ŝajnis esti tera paradizo.
Subite mi vidis viron, tre malbone vestitan, kun sako sur la ŝultro kaj pluvombrelo sub la brako. Malrapide li proksimiĝis al mia benko kaj min trafis la granda kontrasto, kiun tiu proksimiĝanta viro faris kontraŭ tiu paradizo, kun kiu ĵus mi komparis la parkon.
Iom post iom, dum la birdetoj super mia kapo daŭrigis sian kantadon, la viro venis al la benko, kie mi sidis, kaj atinginte ĝin li sidiĝis, apenaŭ min rimarkante.
Kun miro mi rigardis la viron kaj precipe lian pluvombrelon, ĉar la vetero estis belega kaj pluvombrelo estis tute superflua objekto en tiu sunplena tago.
Mi respondis la malfortan kapklinon de la viro per la vortoj:
— Bonan tagon,… sinjoro!
— Bonan tagon! — nun diris la viro, kaj li profunde ĝemis, dum li formetis de sia dorso la sakon kaj metis ĝin sub la benkon, sur kiu ni kune sidis.
— Ĉu vi laciĝis? — demandis mi, aŭdante la profundan spiron de la viro.
— Ne, sinjoro, kial mi laciĝus?
— Povus esti.
— Ho, ne, sinjoro, senlaborulo ja ne laciĝas pro la nenionfarado,… ne povas laciĝi.
— Ho, vi estas senlaborulo?… Ĉu estas senlaboruloj en ĉi tiu granda urbo?
— Kie ili nun ne estas?
— Pri tio mi ankoraŭ neniam pensis. — Ĉu vi jam longe estas senlaborulo?
— Jam dum ses jaroj.
— Kiel vi do povas vivi, se vi ne laboras?
— Per mia muzikilo.
— Kie estas tiu muzikilo?
— En mia sako, tie sub la benko.
Mi iĝis scivola: la afero interesis min kaj mi demandis plu:
— Kian muzikilon vi havas en tiu sako?
— Saksofonon.
— Kiam do vi ludas sur tiu saksofono?
— Ĉiuvespere; kaj mia kamarado ludas sur violono, kiam ne pluvas.
— Via kamarado?
— Jes…, li nun ne estas ĉi tie… li sidas sur alia benko, eble en alia parko; ankaŭ li estas senlaborulo.
— Kie vi ĉiuvespere ludas?
— En la stratoj de Saidumo, sur la trotuaroj.
— Ĉu estas permesate fari tion?
— Nur al blinduloj tio estas permesata.
— Vi tamen ja ne estas blindulo!
— Feliĉe mi ne estas blindulo, sed en la vesperoj mi ŝajnigas esti blinda, same kiel mia kamarado. Tiam ni iras paŝon post paŝo kaj tre malrapide unu malantaŭ la alia sur la trotuaroj de Saidumo kaj ludas… kaj ni havas paperaĵon sur la dorso kun la surskribo: „Blindulo”.
— Strange!
— Tute ne, sinjoro; nur la blindulojn oni iom kompatas en Saidumo; nur al ili oni donas kelkan monon.
— Kie vi loĝas en Saidumo?
— Ĉie kaj nenie.
— Tiom mi ne komprenas.
— Tamen tio estas tre klara, sinjoro.
— Ĉu vi ne havas domon por loĝi kaj dormi?
— Mi kunportas kun mi mian domon… reale ĝi estas nur ĝia tegmento, kiun mi uzas en pluva vetero.
Dirante tion, la viro iom ridetante montris sian pluvombrelon. Mirigite mi demandis plu:
— Ĉu vi ne havas alian domon? Kie do vi dormas en la nokto?
— Sur ĉi tiu benko, se ne pluvas, kaj se policanoj ne forpelas min; alie sur izolita loko en la parko kaj sub mia tegmento.
— Ĉu en Saidumo ne estas domoj por personoj, kia vi estas, por pasigi la nokton?
— Jes, unu tia domo estas ĉi tie, sed ĝi ne havas sufiĉe multajn litojn: el dek senhejmuloj nur unu povas akiri liton, tial mi ne iras plu tien… Sed ne nur tial, sed ankaŭ, ĉar mi devas iri tre longan distancon por veni al tiu domo.
Mi pli kaj pli miris, ĉar pri tia stato en tia bela urbo mi neniam pensis. Tial post kelka tempo mi daŭrigis:
— Saidumo estas bela urbo, ĉu ne?
— Mi ne scias.
— Ĉu vi ne scias?
— Ne, sinjoro.
— Vi tamen povas vidi, ke ĉio, kio ĉirkaŭas nin ĉi tie estas mirinde bela.
— Senlaborulo kun malplena monujo kaj sama stomako ne atentas belecon; li pli multe ŝatas manĝaĵon en kaduka kabano, ol malsaton en bela parko de bela urbo. Dirinte tion li ĝemis denove; poste li demandis:
— Ĉu iam vi estis senlaborulo, sinjoro?
— Mi!?
— Jes, vi.
— Ho ne; sur mia insulo mi ĉiam laboris, tie ĉiu laboras, kaj neniu malsatas, tie ĉiu posedas propran domon…
— Feliĉa insulo! — interrompis min la viro, kaj atente min rigardante li daŭrigis iom moke:
— Kie kuŝas tiu paradizo?
— Ĉe la transa flanko de la oceano.
— Kial vi ne restis tie?
— Mi volis rigardi ĉi tiun belan kaj civilizitan mondparton kaj poste… studadi.
— Tio kostas multan monon…
— Mi havis multan monon, sed nun ĝi estas en la banko… almenaŭ tion mi kredas.
— Kredas?
— Jes, — diris mi, kaj detale mi rakontis, kio okazis al mi kaj al mia mono.
La viro laŭte ridis kaj diris:
— Ĉu en via insulo ĉiuj homoj estas same plenfidaj kaj plenkonfidaj, kiel vi mem? Vi baldaŭ sciiĝos, ke oni ŝtelis vian monon; eble tiam vi povos, same kiel mi, kun malplena stomako pasigi la noktojn sur benko en ĉi tiu bela parko…
Mi ektimis, pensis pri mia eble perdita mono, subite ekstaris kaj iris for.
— Sinjoro! — kriis post mi la viro, — mi volas doni al vi bonan konsilon: Se restos al vi kelka mono, tiam aĉetu saksofonon kaj pluvombrelon kaj serĉu kamaradon…
Mi aŭdis nenion plu kaj rapidis al la policejo, kie baldaŭ mi staris antaŭ la sama ĉefo. Li diris:
— Ni faris nian eblon por aresti la ŝtelinton de via mono, sed vane! Estonte ne estu tiel fidema kaj ne konfidu plu monon al nekonata persono.
— Sed — respondis mi, — li estis tiel amika kaj servema, ke neniu rigardus lin malbona viro.
La ĉefo nun demandis al mi, ĉu mi jam longe loĝis en Delimono kaj post kiam mi ĉion rakontis pri mia insulo, pri mia restado en Saidumo kaj tiel plu, li levis la ŝultrojn, konsilante al mi:
— Serĉu laboron! — kaj li donis al mi papereton, sur kiu li skribis kelkajn vortojn, dirante:
— Iru al la restoracio ĉi-apude kaj montru ĉi tiun rekomendaĵon, mi pensas, ke tie vi trovos okupon…
Ĝis nun mi nur malmulte pensis pri okupo, ĉar mi havis monon kaj tial ne estis necese…
La insula ĉefo denove interrompis jene:
— Do, ne nur rabistoj, atakantoj, sed ankaŭ alispecaj malbonuloj loĝas en tiu lando, kaj ankaŭ tia tria infekta malsano, la ŝtelado regas tie!… Vere, Inferio estas tutalia ol nia insulo, ĉar tie ĉi krimuloj kaj ŝtelistoj ĝis nun estis nekonataj. Mi estas scivola, ĉu en civilizitaj landoj vivas ankoraŭ alispecaj krimuloj kaj mi tre timas, ke vere ili ekzistas.
Unu-kvar-du respondis:
— Nia ĉefo estas saĝa viro kaj li pravas rilate al tiuj aliaj krimuloj; pri ili mi rakontos ankoraŭ; sed antaŭe mi devas diri, kiel mi laboris, ĉar en tiu restoracio aŭ manĝodomo oni donis al mi laboron.
La estro aŭ ĉefo donis al mi grandan pladon, dirante:
— Portu al la kuirejo la malplenajn kaj malpurajn telerojn kaj tasojn, kiuj staras sur la tabletoj, kaj helpu lavi ilin tie en la kuirejo.
Ĉie en la restoracio staris tabletoj por la gastoj, kiuj venis regule por manĝi. Krom mi mem estis en la restoracio alia telerpurigisto kaj ni kune laboris ĝis la oka en la vespero. La alia helpanto post la laboro regule iris hejmen al sia edzino, sed mi ne havis edzinon nek hejmon. Mia kunulo tial indikis al mi altan domon, kiun li nomis hotelo. En tiu hotelo estis haveblaj ĉambretoj kun lito. Tiel laborante kaj dormante mi pasigis tre multajn tagojn; mi labormono aŭ salajro estis du dolaroj ĉiutage kaj devante ĉiusemajne pagi kvin dolarojn al la hotelisto, restis al mi en ĉiu semajno naŭ dolaroj por aĉeti vestojn, ŝuojn, kaj aliajn bezonaĵojn, kaj mi tute ne pensis plu pri mia perdita mono.
En mia hotelo estis krom la dormejoj unu granda ĉambro, kie la ĉambroluantoj povis sidi post sia laboro. Tie mi konatiĝis kun multaj homoj. En iu vespero venis en la konversacian ĉambron unu el la luantoj en mirinda stato. La ŝanceliĝis, parolis, strange agis kaj igis tintadi arĝentajn dolarojn, kiujn li havis en sia pantalona poŝo. Ridetante la aliaj vizitantoj lin rigardis kaj parolis kun li, kaj kiam fine li foriris al sia dormejo, ĉiuj laŭte ridis pri li. Kiam mi demandis, kial tiu viro agis tiel stranga, oni respondis: „premio!”, post kio ĉiuj ridis ankoraŭ pli laŭte. Mi ne komprenis tiun por mi novan vorton kaj miris, ke en la sekvintaj tagoj mi ofte aŭdis ĝin. Jam en la posta tago, kiam mi iris al mia restoracio, min preteriris virino kaj viro, laŭŝajne geedzoj, kaj ambaŭ kun peno povis iri: ili ŝanĉeliĝis, same kiel mia samhotela loĝanto. Mirigite mi postrigardis la ŝanceliĝantajn geedzojn, kiuj iris brakon sub brako kaj laŭte disputadis, dum per la aliaj brakoj ili faris larĝajn gestojn. Multaj promenantoj postrigardis ilin kaj unu el ili vokis: „premio!” La saman vesperon mi vidis alian ŝanceliĝanton kaj kiam al preterpasanto mi demandis, kial tiu viro tiel stranga iras, la respondo estis: „premio!”
Irante plu mi vidis viron, kiu kuŝis sur la trotuaro. Li profunde dormis kaj laŭte ronkis, dum lia ĉapelo kuŝis je kelka distanco. Mi haltis por rigardi la kuŝantan viron. Preteriranta strata bubo laŭte ridante kriis: „premio!” Ĉiam pli kaj pli mi scivoliĝis, kion do signifas tio, kaj en la sama vespero oni klarigis ĝin al mi en mia hotelo. „Premio” signifas specialan mondonacon al estinta soldato aŭ militisto, kiu batalis en la milito…
— Kio estas soldato kaj milito? — interrompis la ĉefo.
— Soldato estas pagata militisto, viro, kiu batalas por sia patrujo kontraŭ militistoj de malamika lando. Batali estas tre danĝere, ĉar ĝi estas speco de giganta boksado, ne per la pugnoj, sed per armiloj, nome per glavoj, lancoj, pafiloj, kanonoj, venena gaso kaj eĉ per flugmaŝinoj, el kiuj oni lasas fali bombojn sur la malamikojn. Mi jam klarigis, kio estas revolvero; nu, pafilo estas longa revolvero kaj kanono estas revolverego. Per unu pafo el tia kanono oni povas mortigi en unu sekundo dekojn da soldatoj.
La ĉefo konsternite diris:
— Mi nun kredas, ke nia frato Unu-kvar-du volas nin moki; estas je neeble, ke iu ajn lando pagas al viroj, por ke tiuj mortigu la virojn de alia lando!! Se viro malbone traktas alian viron, tiam li estas jam krimulo. Mortigisto estas ankoraŭ pli granda krimulo kaj mi ne povas kredi, eĉ ne imagi, ke iu lando pagas siajn enloĝantojn por fari el ili mortigistojn. Mia frato sendube sonĝis malican sonĝon pri tiuj militoj kaj samspecaj aferoj, kiujn nur malbonaj, misteraj fortoj povas imagi kaj eltrovi. Iam mi estis malsana kaj en tiu stato mia imago spertis terurajn aferojn, tiel terurajn, ke mi eĉ ne kuraĝas rakonti ilin, timante, ke vi ĉiuj rigardus min mokulo. Mi tial petas vin, ne moku nin plu; nun daŭrigu, ni aŭskultas.
La vidkapablaj ĉeestantoj, iom maltrankviligitaj, rigardis unuj la aliajn kaj multaj el la insulanoj, kiuj kredis, ke ilia vidanta kaj civilizita frato nur sonĝis pri neeblaĵoj, scivoliĝis pri liaj pluaj aventuroj kaj atendis la daŭrigon.
Unu-kvar-du tamen anstataŭ fari tion diris:
— Ni ĉiuj scias, ke nia ĉefo estas tre saĝa viro, kiu ĉiam pravas, sed eĉ la plej saĝa viro povas erari, speciale pri aferoj, pri kiuj li ne estas kompetenta; mi petas lian pardonon, sed la ĉeestantaj inferianoj povas atesti, ke…
Kviete la ĉefo interrompis lin, dirante:
— Pri sonĝoj neniu povas atesti, tial rakontu plu, sed unue diru: Kiun rilaton tiu stranga premio havas kun tiu same stranga ŝanceliĝado, pri kiu vi parolis?
Unu-kvar-du ne insistis plu pri sia atesto, sed daŭrigis jene:
— La ricevintoj de tiu premio estis ĉiuj iamaj soldatoj kaj iom sovaĝiĝintaj pro la milito; ili ne vivas tiel kviete, kiel multaj aliaj homoj, sed elspezas sian premion, aĉetante brandon, specon de trinkaĵo, kiu igis ilin ŝanceli kaj plenumi ĉiajn strangaĵojn. Kelkaj, post la trinko de tiu brando, iĝas ĝojaj kaj gajaj, sed aliaj kontraŭe estas atakataj de kolero. Mi vidis premi-ricevinton, kiu trinkis kun sia edzino tro multan brandon, kaj tiel ĝojis kaj petolis kaj ŝanceliĝadis sur la strato, ke la postrigardantoj unuj al aliaj kriis: „premio”. Tamen mi kontraŭe aŭdis pri du geedzoj, kiuj disputis pri la ricevita premio, ĉar la edzino postulis por si la duonan parton, dum la edzo volis havi por si la tutan premion. Li eliris kun ĝi, revenis hejmen ŝanceliĝante, falis sur sian liton kaj endormiĝis. Lia edzino poste kaptis lian revolveron kaj per ĝi mortpafis lin. Poste ŝi bedaŭris sian krimon, anoncis sin mem ĉe la polico, kaj estis kondukata en la malliberejon; tio estis des pli malfeliĉa kaj tragedia, ĉar hejme estis ses infanoj, kiuj ne sciis kiel akiri manĝaĵon kaj…
— Ĉu tion vi aŭdis image aŭ vere? — demandis la ĉefo.
— Mi vere aŭdis tion; ne sonĝis.
— Kial do la civilizitaj ĉefoj de Inferio ne malpermesis la vendadon kaj la faradon de tiu brando?
— Antaŭe ili tion malpermesis, sed tiam la premi-ricevintoj, kaj eĉ aliaj viroj trinkis ankoraŭ multe pli multe.
— Nekompreneble, mia frato!
— La kaŭzo estas, ke alispecaj krimuloj sekrete kaj krime faris tiun brandon, kaj vendis al specialaj domoj, kie oni kaŝe vendis ĝin…
— Haltu, frato!… Nun vi vere mokas, aŭ ŝercas!
— Vere ĉio tio okazis, mi mem spertis tion; do mi ne mensogis.
— Kio estas tiu nova vorto?
— Mensogi estas intence diri ion, kio en vero tute ne okazis. La ĉefo komprenu, ke en aliaj landoj la homoj pro specialaj motivoj ofte mensogas.
— Ho-ho-ho!… Ĉu tio estas necesa en civilizita lando? Imagu, ke ankaŭ ĉi tie oni estus atakata de tiu stranga malsano… Feliĉe, sur nia insulo oni ne bezonas mensogi, oni eĉ ne konas tiun vorton. Daŭrigu!
— Tiu premio igis min deflankiĝi de mia rakonto, mia ĉefo; mi petas pardonon, sed ankaŭ la aliaj multaj interrompoj deflankigis min…
— Vi pravas; mi ne interrompos plu.
— Unu-kvar-du daŭrigis:
— Mi do laboris en tiu restoracio kaj ricevis regule mian salajron; parte mi elspezis ĝin, parte konservis. Mi laboris tie dum multaj semajnoj, kaj fine, same kiel la aliaj laboristoj, ĝuis mian libertempon, nome dum dek-kvar tagoj mi amuzis min, ne laborante. Mi faris ekskursojn aŭ vojaĝetojn tra la urbo.
Mi uzis la tramojn, ĉar la distanco estis tro longa por iri piede. Bone mi memoras ankoraŭ la unuan tramvojaĝon. Unue mi per aŭtomobilo iris al la nordo de la urbo, kie staras kelkaj kinotreatoj, kaj unu el ili mi vizitis. De tie mi iris al la bela larĝa vojo, nomata la ĉefvojo. Post duona horo tamen mi iris el la tramo por rigardi la Zoologian Ĝardenon. Efektive ĝi ne estas ĝardeno, sed vasta tereno kun belaj konstruaĵoj, kie oni povas vidi kaĝojn kun ĉiaj sovaĝaj bestoj. Pri tiuj bestoj alportitaj el aliaj landoj, kie ili vivas libere en arbaroj, vi ne povas formi al vi ĝustan ideon. Mi povus detale priskribi ilin, sed vi, kiel blinduloj, ne komprenus la priskribon; tial mi volas nomi nur la plej grandan specialecon de kelkaj el ili; tiuj estas tiel danĝeraj, ke ili mortigus kaj manĝus ĉiun homon, kiu enirus en ilian kaĝon. En kelkaj el la konstruaĵoj de tiu Zoologia Ĝardeno oni povas vidi ĉiajn birdojn kaj fiŝojn. Ĉiutage multaj homoj iras en la Zoologian Ĝardenon por rigardi.
Flanke de la ĉefaleo etendiĝas grandega lago aŭ enlanda maro, ke ĉiam estas videblaj vaporŝipoj kaj remboatoj. En la varmaj tagoj centoj da viroj, virinoj kaj infanoj naĝas kaj sin banas en la lago. Ĉe la alia vojflanko staras altaj domoj, kaj ĉi tie kaj tie statuoj de eminentaj viroj, kiuj estas famaj en la historio aŭ alimaniere. Strange, ke neniam tie mi vidis statuon de virino, sed tiun strangaĵon mi ne povas klarigi. Veturinte plu oni venas al muzeoj kun belegaj pentraĵoj, sed pri ili mi ne parolos, ĉar por blindulo pentraĵo estas io tute nekomprenebla. Proksime al la pentraĵa muzeo staras la fama Centra Hotelo. Ĉiu persono povas senĝene iri en ĝin, eĉ tiuj, kiuj tie ne havas aferojn aŭ ne volas lui por si ĉambron. La tutan tagon kaj la tutan nokton oni povas sidi en ĝiaj longaj, bele ornamitaj koridoroj sur belaj, molaj benkoj kaj neniu al vi demandos, kial vi estas tie. Mi pasigis tie kelkajn horojn, kaj rigardis la venantojn kaj forirantojn, kiuj senhalte svarmas en la koridoroj kaj aliaj lokoj de la hotelo, kaj mi ne povis kompreni, kion ĉiuj tiuj vizitantoj faras tie.
La tuta hotelo estis por mi granda mistero, same kiel multaj aliaj aferoj en tiu grandega urbo. Mia libertempo tamen ne tre plaĉis al mi, kaj jam post la dua tago mi enuis; tial mi reiris al mia restoracio por labori; sed mia loko, mia ofico intertempe estis donata al alia persono, pro kio mi devis serĉi laboron aliloke. Sed kie?… Mi konis neniun, tial mi reiris al la sama policejo, kien jam antaŭe mi iris por plendi pri la maniero, en kiu oni ŝtelis mian monon. Ĉi tiun fojon tamen la ĉefo de la policejo ne donis al mi skriban rekomendaĵon, sed nur la konsilon serĉi mem.
Tial mi serĉis, sed ne trovis.
Feliĉe mi ŝparis tiom da dolaroj, ke mi en la unuaj semajnoj senzorge povis dormi en mia hotelo kaj aĉeti manĝaĵon en butikoj aŭ kelkfoje en restoracio. Por pasigi la tempon mi ofte iris per tramoj, kelkfoje vizitis kinoteatron aŭ sidis en la hotelo…
Iun tagon ree sidante tie, mi vidis, ke du viroj, aspektantaj kiel sinjoroj, atente min rigardis; fine ili venis al mi, sidiĝis sur la benko, kie mi sidis, kaj komencis paroli kun mi.
Ili baldaŭ rimarkis, ke mi ne estas inferiano. Mi diris, ke mi ne havas laboron, sed serĉis ĝin.
Ili demandis, ĉu mi scias paroli france. Ne sciante, kio estas tio, mi respondis, ke volonte mi klopodos fari tion. Ili ridis kaj unu el la du diris al la alia: „Un vrai niais”… kaj ankoraŭ ion alian, kion mi ne memoras plu. Tiam la alia viro diris, ke li havas por mi laboron, se mi volus labori por li. „Ho, volonte — respondis mi, — se mi nur povus plenumi tiun laboron”.
Li diris:
— Vi bezonas nur fajfi.
Tion mi tute ne komprenis, kaj li klarigis:
— Ni estas du kontrolistoj, tio estas: oficistoj, kiuj devas kontroli, ĉu policanoj dece deĵoras, aŭ dece plenumas sian oficon. Vi devas stari kvaronhoron aŭ duonhoron sur loko, kiun mi indikos al vi en diversaj stratoj de la urbo, kaj ĉiufoje, kiam venas policano, vi fajfu kaj samtempe foriru, poste vi ĉiam venu ĉi tien en la hotelon kaj atendu nian revenon, por, se necese, ricevi novan komision. Ĉi tio estas tre simpla kaj facila; via taga salajro estos du dolaroj, kiuj sufiĉas por junulo, kia vi, por vivi en Delimono. Tiamaniere vi servos al ni ĉiutage dek horojn, dum la aliaj vi estos tute libera, kaj povos fari, kion vi meme deziras.
La propono ŝajnis al mi bonega kaj mi akceptis. Ili pagis al mi antaŭe kvar dolarojn por du tagoj kaj triope ni iris el la hotelo. Baldaŭ poste ni sidis en aŭtomobilo kaj veturis tra multaj stratoj, ĝis la veturilo haltis. Mi devis salti el la aŭto kaj unu el la du sinjoroj indikis al mi lokon, post kio ili forveturis. Fajfilo, kiun ili antaŭe donis al mi, estis en mia poŝo; do mi bezonis nur preni ĝin kaj fajfi, kiam proksimiĝas policano.
Mi rigardis la indikitan lokon, de kie la du viroj atendis policanon, sed neniu policano venis.
Tiel mi staris tutan horon kaj tiam revenis la aŭto.
La samaj viroj sidis en ĝi kaj malferminte la aŭtan pordeton, ili vokis min internen kaj veturis plu. Veninte antaŭ la Centran Hotelon, ili elirigis min, kaj diris, ke mi atendu en la hotelo ilian revenon. Kiam mi forlasis la veturilon kaj tre okaze rigardis la direktilon, mi vidis, ke sub ĝi kuŝas sako, kiu tie ne estis, kiam ni forveturis de la hotelo, sed ne pensante plu pri tio, mi eniris en la hotelon.
La du viroj ĉiam estis al mi tre ĝentilaj kaj eĉ amikaj; regule ili pagis mian salajron kaj ĉiutage ili eliris kun mi, ĉiam indikante lokon plej ofte apud stratangulo, kie mi devis atendi kun mia fajfilo, ĉu venos policano.
Estis strange, ke en pli ol monato tute ne venis policano; nur post tiu tempo en unu vespero, kiam la hele ronda luno staris sur la ĉielo, mi, ree starante apud stratangulo, subite vidis, ke policano proksimiĝas. Tuj mi rekonis lin pro la mallonga bastono, kiun li portis ĉe sia flanko, kaj, feliĉa, ke fine mi povis uzi mian fajfilon, mi laŭte fajfis kaj samtempe forlasis mian lokon. Antaŭ mi, mi aŭdis la malproksimiĝantan aŭtomobilon kaj malantaŭ mi la paŝojn de iu, kiu kriis:
— Haltu!… haltu!!
Pensante, ke li vokis al mi, mi rigardis malantaŭen kaj jen, la policano kun sia bastono jam atingis min. Li kaptis mian brakon per unu mano, pripalpis min per la alia mano kaj fine trovis mian fajfilon.
— Ĉu vi fajfis? — demandis li.
Mi ne volis mensogi, ĉar ankoraŭ neniam mi mensogis. Vi scias, ke la insulanoj ne faras tion kaj eĉ ne pensas pri tio. Tial mi diris, ke mi estas la fajfinto, post kio li demandis, kie estas miaj kamaradoj.
— La inspektoroj? — demandis mi, kaj li ripetis:
— Inspektoroj?!
— Jes, — daŭrigis mi; — mi estas en ilia servo, kaj ĉiam…
— Nu jes, nature; vi estas; tial venu kun mi al la policejo.
— Ĉu vi havas por mi tie alian laboron?
— Vi spertos; nur venu kun mi!
— Sed, mi devas reiri al la Centra Hotelo…
— Vi havos alian hotelon ĉi-nokte.
— Alian hotelon?
— Ne moku min, sed tuj diru, kien iris viaj kamaradoj, kaj kiuj ili estas.
— Ili ĉiam venas al mi en la Centra Hotelo.
— Ho, nature, por priparoli kun vi la dumnoktajn aferojn, ĉu ne?
— Mi ne komprenas vin.
— Nature, vi ne komprenas min, sed komprenu, ke mi ne estas tia naivulo, por kiu vi min rigardas; sed nun silentu; la policestro faros al vi aliajn demandojn, kaj mi konsilas al vi, respondu ilin laŭ la vero.
Duope ni iris plu, ĝis ni atingis policejon, sed tute alian ol tiu apud mia unua restoracio.
La policestro faris ĉiajn demandojn pri miaj kunuloj kaj pri la ŝtelrompoj, kiujn triope ni jam plenumis en la lastaj noktoj; sed ĉar mi ne povis kontentigi lin per miaj respondoj, la policano min forkondukis kaj irinte tra du koridoroj, li malŝlosis specon de bestokaĝo, kian mi antaŭe vidis en la Zoologia Ĝardeno, kaj puŝis min internen, ŝlosis la pordon, kiu kiel la tuta kaĝo, konsistis el feraj dikaj stangoj, kaj foriris.
Mi rigardis ĉirkaŭ min kaj sur la tero vidis tri benkojn: du flanke de mi kaj unu antaŭ mi. Sur la benkoj kuŝis aŭ sidis kvin viroj. La unua, kiu kuŝis, laŭte ronkis kaj la dua, sidanta apud li, diris: „premio!” kaj li montris al la dormanto. La tria viro diris nenion, la kvara kaj la kvina kantetis kune kaj moke rigardis min, dirante:
— Sidiĝu, amiko kaj kanta kun ni, ĉar estas pli bone ĝoji kaj kanti ol malĝoji.
Mi sidiĝis kaj komence diris nenion; mi tute ne komprenis, kial oni enŝlosis min en ĉi tiun kaĝon.
Post kelka tempo la kantatoj komencis paroli kun mi kaj demandis, kial mi estas ĉi tie.
— Eble pro atako? — demandis unu.
— Aŭ pro ŝtelrompo? — demandis lia kamarado.
Mi komprenis, ke ŝtelrompo estas ia krimo, ĉar pri tio parolis ankaŭ la policejestro, kaj subite iĝis al mi klare, ke miaj du kunuloj ne estas inspektoroj, sed krimuloj, kiuj uzis min kiel avertanton ĉe siaj dumnoktaj ŝtelrompoj.
Dum la tuta nokto mi sidis sur la benko, aŭskultante la ronkadon de la dormanto, la kantetojn de la du aliaj kaj ties babiladon. Tre interesa por mi estis tio, kion la babilantoj diris, kaj mi lernis en tiu nokto pri la maniero, en kiu la ŝtelistoj faras sian dumnoktan laboron; kiel oni priŝtelas promenantojn dumtage kaj pri multaj aliaj samspecaj krimoj, kiujn miaj fratoj ne komprenas, kaj pri kiuj nun estas pli bone ne rakonti.
Je la mateno mi iĝis dormema, kuŝiĝis sur mia benko kaj endormiĝis, ĝis mi estis vekata de fortaj puŝoj sur mia brako. Mi sidiĝis kaj vidis policanon, kiu ĉenligis min al unu el miaj samsortuloj; poste li ordonis, ke ni sekvu lin. Tion ni faris. Ekster la policejo staris al mi fremda veturilo sen fenestroj, sed kun nur unu kradporteto en la malantaŭa flanko. Ni estis puŝataj tra la pordeta krado kaj ree sidiĝis unu flanke de la alia.
Post longa veturado ni devis iri el la veturilo, kaj akompanate de la policano, ni eniris en grandegan konstruaĵon, kiu estis tiel alta, ke mi preskaŭ ne vidis la supron. Ni trairis koridoron kaj devis paŝi poste en specon de kaĝo, kies antaŭa flanko konsistis el feraj dikaj stangoj. La policano premis sur butoneto el kupro, kiu brilis kiel oro, kaj subite ni kvazaŭ flugis supren. Same subite la kaĝo haltis, la stangopordo malfermiĝis kaj triope ni elpaŝis por iri en grandan salonon kun multaj benkvicoj, sur kiuj sidis viroj kaj virinoj; dekstre mi vidis longan altaĵon, super kiu pendis dek-ok blankaj tabuletoj kun ciferoj. Tiam mi ne sciis, ke ili estas ciferoj, sed poste mi komprenis tion.
Ni iris preter la ciferoj kaj eniris en alian salonon, kie mi vidis aron de viroj kaj virinoj: kelkaj ne estis ligitaj unu al la alia, sed multaj aliaj same kiel mi, estis ĉenligitaj al samsortulo.
Mi ankoraŭ tute ne komprenis, kion tio signifas, sed pacience atendis.
Post mi eniris ankoraŭ kelkaj aliaj, kiuj eble ankaŭ venis el kaĝo, ĉar ilin akompanis policanoj. Kiam fine neniu plu venis, unu el la policanoj indikis kelkajn el ni kaj ordonis, ke ni eniru en la salonon, kie mi antaŭe vidis la altaĵon kun la ciferoj.
Dek-du-ope ni en vico ekstaris sub la ciferoj, post kio la policestro komencis pridemandi nin unu post alia. Al mi, kiu staris antaŭe kaj tial estis numero unu, li demandis:
— Via nomo?
— Unu-kvar-du.
— Kion !? — demandis li.
— Unu-kvar-du, sed ĉi tie oni nomas min Eduardo.
— Bone, do Eduardo, sed kio estas la familia nomo?
— Eble Unu-kvar-du, — respondis mi, ĉar mi tute ne sciis, kio estas familia nomo.
— Do vi nomiĝas Eduardo Unu-kvar-du?
— Sur mia insulo oni nomas min Unu-kvar-du, sed ĉi tie en la urbo oni kutime nomas min Eduardo.
— Kie vi naskiĝis?
— Sur la insulo.
— Kiu insulo?
— Nekonata insulo.
Nun ĉiuj laŭte ridis, sed la policestro tute ne ridis, kaj li diris iom kolere:
— Ne moku min, kaj ne agu kiel frenezulo, ree mi demandas la nomo de tiu insulo.
— Ĝi ne havas nomon, tion ja certigis la doktoro, kiu malkovris nian insulon.
— Ho! — subite diris la policestro, — vi do estas unu el tiuj blinduloj, pri kiuj doktoro Hartman skribis en la gazeto antaŭ kelkaj semajnoj?
— Mi estas.
— Bone; kiam vi naskiĝis?
— Du malbonajn sezonojn post mia plej aĝa frato.
— Alivorte, vi ne scias en kiu jaro?
— Mi ne scias.
— Bone, sed diru, kial vi nun estas tie ĉi?
— Eble, ĉar mi fajfis.
Ree ĉiuj laŭte ridis, kaj eĉ la policestro; li daŭrigis:
— Kiam vi fajfis kaj kial?
— Hieraŭ vespere, ĉar proksimiĝis policano.
— Jes, mi komprenas; vi volis averti viajn kamaradojn, ke alvenis tiu policano, ĉu ne?
— Jes!
— Sed Eduardo, aŭ, Unu-kvar-du el la nekonata insulo, ĉu vi ne sciis, ke vi hieraŭ ludis rolon de spiono?
— Neniam mi aŭdis pri spiono; mi ne scias, kio estas spiono, sur mia insulo ne estas spionoj.
— Kiuj estis tiuj kunuloj, por kiuj vi fajfis, kiam alvenis tiu policano?
— Mi konas ilin nur de mallonga tempo. Ili pagis al mi ĉiutage du dolarojn por mia fajfado; mi kredis, ke ili estas bonaj viroj, ĉar al mi ili estis ĝentilaj kaj amikaj, kaj inter si ili diris, ke mi estas: Un vrai niais, sed mi ne komprenis, kion per tio ili celis.
— Tio estas franca frazeto, signifanta: Vera stultulo, aŭ vera naivulo; kaj mi kredas, ke ili pravis, sed sufiĉas, — kaj sin turnante al la viro starante flanke de mi sub la numero du, li demandis:
— Via nomo?
— John…; mi ne memoras plu la familian nomon, tial mi nun ne povas ripeti ĝin; la policestro tiam daŭrigis:
— Kie vi naskiĝis, kaj kial vi staras tie? — post kio numero du respondis, kiam li naskiĝis kaj ke li staras tie pro atako.
Sinsekve la policestro faris la samajn demandojn al ĉiuj numeroj. Mi ne memoras plu, kion ĉiu respondis, sed pri unu el ili mi memoras, ke li estis dande vestita persono, kiu diris, ke li priŝtelis sian patron kaj fordiboĉis la ŝtelitan monon.
Inter la dek-du tiel publike elmetitaj personoj estis ankaŭ kelkaj virinoj, kiuj konfesis, ke ili ŝtelis en butikoj.
Preskaŭ ĉiuj certigis, ke ili krimis ne havante laboron aŭ monon, por aĉeti manĝaĵon aŭ vestojn.
Kiam ĉiuj estis pridemanditaj, la policestro demandis al la rigardantoj, kiuj sidis antaŭ ni, kiel vizitantoj en kinoteatro, ĉu iu el ili rekonas unu aŭ kelkajn el ni, post kiam unu el la rigardantoj ekstaris kaj diris:
— Jes, mi rekonas numeron sep.
Post tio la policestro invitis ŝin en la salonon, el kiu ni antaŭe venis. Mi kaj la aliaj ankaŭ devis eniri en tiun salonon kaj finiĝis la publika montrado de arestitoj, kio ĉiutage okazis en la sama horo.
Mi nun komprenis estis en societo de krimuloj kaj mi hontis, sed min konsolis la ideo, ke mi estas senkulpa kaj tion ankaŭ poste diris al mi la policestro, kiu forsendis min, admonante ne fajfi plu.
Tion mi promesis kaj ree mi komencis vagadi kaj veturi per aŭtoj kaj tramoj, dormi en mia hotelo kaj ĉiutage pagi la luprezon al la hotelestro, ĝis kiam restis al mi nur dudek dolaroj.
Ju pli malpliiĝis mia mono, des pli serioze mi serĉis laboron, sed ne trovis. Iom post iom ekregis min maltrankvilo, ĉar sen mono mi ne povos plu pagi al la hotelestro, kaj tiam li ne permesos al mi dormi en mia ĉambreto.
Tamen neatendite mi saviĝis el mia malagrabla stato, sed… trafis en ankoraŭ pli malagrablan situacion. Mi nun rakontos, kiel tio okazis.
Mi iris preter iu manĝodomo, kiun oni nomas restoracio, kie staris kvin bilardoj, t.e. tabloj kun altaj randoj, kies suproj estas kovritaj de mola, verda drapo, sur kio povas ruliĝi eburaj globetoj, puŝataj per longaj bastonoj. Mi aŭdis la tik-tadon de la globetoj kaj eniris por rigardi, kiel oni bilardludas. Mi sidiĝis sur seĝo. Unu el la vizitantoj demandis, ĉu mi volas ludi kun li, sed mi respondis, ke mi estas senlaborulo, serĉanta laboron kaj ke mi ne povas pagi, ĉar ĉiu ludo kostas kelkajn monerojn.
Viro, kiu staris malantaŭ larĝa, longa speco de magazena tablo, sur kiu estis vendotaj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, aŭdis, kion mi diris, kaj volante min al si, proponis al mi laboron en la bilardejo. Mi diris, ke volonte mi volos labori, sed ne fajfante.
Li eble kredis, ke mi ŝercas, ĉar li ekridis kaj diris, ke ion tian li tute ne postulas de mi, sed nur ke mi helpu ĉe la bilardludado; mi nur bezonas ricevi la monon de la ludantoj kaj transdoni al li tiun monon. Volonte mi akceptis kaj servis en tiu domo dum kelkaj tagoj, ĝis kiam okazis io, kio igis min forkuri pro teruro. Iun vesperon, iom malfrue, kiam ĉirkaŭ ĉiuj ludotabloj sin amuzis vizitantoj kaj kviete mi staris ĉe unu el la bilardoj, dum kvin aŭ ses vizitantoj rigardis la ludadon, subite eniris tri viroj. La viro malantaŭ la manĝaĵa tablo ektimis, kiam li vidis la tri enirantojn kaj ne sen kaŭzo, ĉar ili iris al li demandante, ĉu li rekonas ilin!
Kun tremanta voĉo li diris ke jes, sed ke li estas senkulpa.
Nun du el la enirintoj sin turnis al la lundantoj kaj rigardantoj, do ankaŭ al mi, kaj ordonis, montrante po du revolverojn:
— Stariĝu vice antaŭ tiu muro kaj ne movu vin.
Tiuj ĉiuj obeis. Poste unu el la trio diris al la tremanta viro:
— Vi certe ne pensis revidi nin post via perfido, ĉu ne?
— Mi tute ne perfidis vin, — diris la terurigita viro, — tion faris mia frato.
La alia diris:
— Via frato jam ricevis sian rekompencon, kaj nun via vico venis, ĉar perfiduloj, kien ajn ili forkuras, estas retroveblaj, kaj same vin ni retrovis.
Tion dirinte, li kviete per tri kugloj el la revolvero mortigis lin. Kiam la perfidulo senviva falis teren, la trio iris for kaj min ekregis tia teruro pro tio neatendita murdo, ke mi tuj kuris el la bilardejo kaj neniam revenis.
Mi serĉis malmultekostan hotelon; tio estis necesa pro la malmultiĝo de mia mono. Hoteloj abundas en Delimono kaj por ĉiaj homoj. Informiĝinte en deko da ili — ĉiuj tro multekostaj — mi iris en alian en flankstrato, kie la domoj estas pli malaltaj ol en la larĝaj stratoj, kaj kie ĉio estas pli kvieta kaj pli senbrua.
Irinte en la hotelon, kiu staras tie, la entreprenanto, kiu sidis malantaŭ montrotablo, diris al mi, ke li havas por mi liberan ĉambreton en la tria etaĝo, kaj ke mi povos uzi ĝin senpage, kondiĉe, ke mi laboros por li ĉiuvespere dum kvar horoj; krom tio li pagos al mi mian manĝaĵon, kiun li mem alportos al mi en la ĉambreton; sed mi ne parolu pri tio, por ne ĵaluzigi aliajn luantojn, kiuj devis pagi la kutiman sumon por sia ĉambro.
Mi diris, ke volonte mi akceptas, kondiĉe ke li ne postulas, ke mi fajfu.
Li miris pro mia kondiĉo, sed aŭdinte la motivon, li ridis kaj diris, ke mi ne bezonos fajfi; sed nur labori por li super speciala aparato, per kiu li faras trinkaĵon; ke mi ne devos trinki tiun trinkaĵon, ĉar ĝi estas destinita por doktoroj en malsanulejoj.
Mi akceptis kaj ni iris tuj al tria etaĝo, kie troviĝis mia ĉambreto.
Ĝi aspektis tre alloge, enhavis bonan liton, tri komfortajn seĝojn kaj unu tablon, sur kiu staris la menciita aparato.
Li klarigis al mi, kiel oni funkciigas ĝin kaj baldaŭ mi lernis tion.
En la aparaton li metis la bezonajn ingrediencojn, starigis lampeton sub ĝi kaj momenton poste el tubo, fiksita al la suba parto de la aparato, fluis en sitelon akvo-simila fluidaĵo kun akra, sed tre agrabla odoro. Nun mi bezonis nur forpreni la plenan sitelon, transverŝi la fluidaĵon en botelojn kaj porti la plenajn botelojn malsupren al la persono malantaŭ la montrotablo, kiu estis la entreprenanto de la hotelo mem, aŭ al iu alia, kiu anstataŭis lin.
Tuj mi komencis labori kaj la entreprenanto laŭdis mian kapablecon, sed antaŭ ol reiri malsupren, li indikis al mi elektran sonorileton en angulo de la plafono, kaj diris:
— Atentu bone tiun sonorileton. Se ĝi sonoras, kio nur malofte aŭ eble tute ne okazos, tuj ĉesu labori kaj foriru tra tiu pordo, kiu kondukas en alian ĉambron, el kiu vi povos malsupreniri sur ŝtuparo por forlasi la hotelon. Ĉiufoje, kiam post sonorado vi forlasos la ĉambron, restu kelkan tempon ekstere, faru tie promenadon kaj poste reiru al via ĉambro tra la fronta pordo de la hotelo.
Mi bone komprenis, kion li diris kaj promesis agi laŭ lia volo.
Mi laboris en la vesperoj, malsupren portis la plenigitajn botelojn kaj estis tre kontenta kaj feliĉa pro la trovita laboro.
Mian liberan tempon mi pasigis promenante aŭ vizitante kinoteatron.
Mia luiganto estis tre kontenta pri mi kaj donis al mi dolaron por ĉiuj dudek boteloj plenaj de la fluidaĵo, kiujn mi pretigis por li, kvankam antaŭe ni ne interkonsentis pri tio; mi do denove ŝparis kelkan monon por uzi, se neatendite mi estiĝos senlaborulo. Mi ĉiam pli kaj pli ŝatis mian vidkapablon, ne plu deziris reiri al la insulo kaj tre bedaŭris vian blindecon, kaj ankaŭ, ke la civilizo ankoraŭ ne atingis miajn blindajn fratojn.
Mi do promenadis en mia libera tempo, veturadis en aŭtomobiloj kaj tramoj, kaj nur vespere mi laboris, plenigante la botelojn kaj portante ilin malsupren.
Iun vesperon subite la elektra sonorilo laŭte kaj longe sonoris. Mi tuj agis laŭ la interkonsento kaj iris el mia ĉambro, fermis malantaŭ mi la pordon en la fundo kaj rapidis malsupren, al la mallarĝa strato, malantaŭ la domo. Mi trairis la tutan strateton; ĉe ĝia fino mi turnis min dekstren kaj post duhora promenado mi revenis al mia hotelo.
Jam de malproksime mi vidis, ke multaj homoj staras antaŭ la hotelo.
Tamen nenion suspektante, mi malrapide iris plu kaj haltis antaŭ la homamaso. Al viro, kiu staris tie, mi demandis, kial tiuj homoj ariĝis ĉi tie, kaj li respondis:
— Pro la policanoj, kiuj eniris; ŝajnas al mi, ke en tiu hotelo laboras kontrabandisto, kaj unu el la policanoj, rigardu nur, portas botelojn eksteren kaj metas ilin en sian veturilon.
Vole-nevole mi ekpensis pri la boteloj, kiujn mi regule portis malsupren, sed suspektante nenion malbonan, mi puŝis min tra la homamaso kaj eniris en la hotelon.
La posedanto estis for kaj sur lia loko sidis policano kun mia aparato kaj aro de boteloj antaŭ si.
Vidante min iri en la koridoron, li vokis:
— Haltu! haltu!… Kien vi iras?
— Al mia ĉambro.
— Kiu ĉambro?
Mi montris mian ŝlosilon, ĉar pri la numeroj de la ĉambroj mi nenion sciis.
Li rigardis la kupran plateton, kiu estis fiksita al mia ŝlosilo, kaj diris:
— Ho, vi do estas la brandfaristo, la kunhelpaton de nia kontrabandisto?
— Mi estas nur lia servisto — respondis mi, kaj detale klarigis al li, kiel mi regule en la vesperoj laboris en mia ĉambro kaj sub kiuj kondiĉoj, post kio li diris, ke mi estas vera naivulo, kaj li daŭrigis:
— Mi estas certa, mia amiko, ke vi eĉ ne supozas, kion vi faris, fabrikante tiun brandon; tial mi ne volas aresti vin, sed mi donos bonan konsilon: Neniam plu laboro per tia aparato, ĉar tion rajtas fari nur personoj, kies nomoj estas enskribitaj ĉe la polico; tiu brando, aŭ alkoholo, estas trinkaĵo, sur kion la ŝtato metis altan imposton aŭ akcizon, kaj tiun akcizon via hotelisto volas mem enpoŝigi, pagante al vi, sia helpanto, hontindan salajron. Kun via hotelisto ni baldaŭ reguligos nian konton; li jam sidas en sia kaĝo por pripensi sian kontrabandon. Rilate al vi… foriru, kaj ne plu revenu ĉi tien, serĉu aliloke laboron, sed ne plu per tia aparato.
Dirante tion, li frapetadis sur la aparaton antaŭ si, kiun li nomis distililo.
Mi iris for, decidante sekvi lian konsilon kaj denove serĉis laboron, sed ne trovis ĝin.
Mi luis alian ĉambreton en alia hotelo kaj poste eliris por iom promeni kaj pripensi la staton, en kiu mi estis.
Estis la oka en la vespero kaj vidante grandan kinoteatron mi eniris.
Jam ofte antaŭe mi vizitas ĝin, sed mi havis la impreson, ke en tiu vespero okazos io speciala.
Mi ricevis paperoslipeton kun numero kaj oni petis min iri al tablo, malantaŭ kiu sidis viro kun dika libro. Mi iris al li kaj li demandis, kiel mi nomiĝas.
Aŭdante, ke mia nomo estas Unu-kvar-du, li mirigite rigardis min, kaj demandis mian plenan nomon. Mi diris, ke ĝi estas Eduardo Unu-kvar-du. Li notis mian nomon kaj la numeron, kiu staris sur mia slipeto, kaj diris:
— Bone konservu tiun papereton; hodiaŭ vespero estas loteria vespero kaj unu el la ĉeestantoj gajnos altan premion, nome dumil dolarojn.
Nenian antaŭe mi aŭdis pri loterioj, sed decidis zorge konservi mian papereton kaj eniris en la teatron. Oni prezentis en tiu vespero filmon pri krimuloj.
Mi vidis dum la ludado de tiu filmo, kiel oni senkulpe povas fali en la manojn de tiaj krimuloj; kaj kiaj estas la malbonaj rezultoj. Mi pensis pri mia fajfilo kaj pri la aparato, kaj decidis esti tre singarda pri ĉiaj laboroj, kiujn oni estonte proponos al mi.
En la paŭzo, tio estas: en la nelonga interrompo de la filmo, la teatro, alie en la mallumo, estis tute lumigata de lampoj, pendantaj de la plafono. Sur la scenejo staris speco de grandega horloĝo kun plato, sur kiu staris multaj ciferoj. Meze de la ciferplato longa montrilo povis moviĝi laŭlonge de tiuj ciferoj, kaj tio okazis, post kiam la klarigisto faris mallongan parolandon, per kiu li klarigis, ke ĉiu vizitanto atente komparu la numerojn de sia slipeto kun tiu, kiun montros la longa montrilo de la horloĝo. Kiam li finis la klarigon, oni aŭdis sonorilon kaj la montrilo komencis turniĝi. Ĝi post momento haltis super cifero, kaj la klarigisto laŭte vokis kaj notis ĝin sur nigra tabulo, kiu staris flanke de la horloĝo.
La montrilo ree turniĝis, ree indikis ciferon, kiun la klarigisto ankaŭ notis.
Post kelkaj tiaj notadoj la montrilo ĉesis turniĝi, kaj la klarigisto laŭte vokis, ke la numero…, mi ne memoras ĝin plu, gajnis la premion!
Ĉiuj rigardantoj ekzamenis sian numeron kaj ankaŭ mi, sed ĉar mi ne sciis legi, mia slipeto diris al mi nenion; tial mi rigardis ĉirkaŭen por vidi, kiu estas la feliĉa gajninto.
Ŝajnis, ke neniu gajnis, ĉar neniu ekstaris por voki, ke li estas la gajninto.
La klarigisto atendis momenton, poste li vokis:
— Ĉu neniu!?… Bonvolu atente kompari vian numeron kun tiu sur la nigra tabulo!
Ree li atendis, ree neniu ekstaris. Tiam fraŭlino, kiu sidis ĉe mia flanko, rigardis mian slipeton, kiun mi tenis antaŭ mi kaj tuŝante mian brakon ŝi diris:
— Sinjoro, vi ja gajnis, rigardu do!… Ekstaru kaj levu vian numeron!
Mi ekstaris kaj faris, kion ŝi diris al mi. Ĉiuj okuloj sin direktis al la loko, kie mi staris kaj viro flanke de la nigra tabulo ekkriis:
— Venu ĉi tien, mi petas!
Mi iris, dum ĉiuj rigardis min, kaj kiam mi staris antaŭ la horloĝo, la viro prenis mian slipeton, komparis la numeron kun tiu de la nigra tabulo kaj poste etendante al mi la manon, kiel signon de gratulo, laŭte sciigis, ke mi gajnis la premion; poste turnante sin al la rigardantoj, li diris:
— La premion gajnis ĉi tiu sinjoro, al kiu mi nun donos ĉekon, per kiu li jam morgaŭ povos ricevi la dumil dolarojn de la ĝenerala banko en la urbo.
Mi akceptis la ĉekon, la pruvon, ke mi estis la gajninto, al kiu la banko pagos la nomitan monsumon.
Laŭta aplaŭdo, nome laŭta manfrapado de la publiko sekvis por ankaŭ gratuli min.
Nun venis sur la scenejon fotografisto, kiu fotografis min, kaj la teatroĉefo petis min por la permeso en la sekvonta tago pendigi mian portreton kun mia subskribo en bela kadro ekstere antaŭ la teatro. La kadro kun blanka folio de papero, sur kiu la portreto devos esti gluata, estis jam pretigita, kaj la teatroĉefo frapetante per la fingro la malsupran lokon de la papero, petis min meti tien mian subskribon; samtempe li prezentis al mi plumon; sed mirigite li rigardis min, kiam mi diris, ke mi ne scias skribi, kaj petis al mi desegni kruceton sur la papero, kiel signon de mia subskribo. Volonte mi volis fari tion, kaj por la unua fojo en mia vivo mi uzis plumon; poste du sinjoroj subskribis flanke de mia kruceto, per tio atestante, ke ĝi estas la mia.
Kun mia ĉeko mi nun reiris al mia sidloko.
La fraŭlino, sidanta ankoraŭ flanke de mia seĝo, ankaŭ gratulis min kaj komencis interparolon kun mi. Ŝi miris, ke mi ne scias skribi kaj certigis, ke eble mi estas la sola persono en la tuta teatro, kiu ne scias skribi; kaj ke en civilizitaj landoj ne estas plu analfabetoj, aŭ personoj ne sciantaj legi kaj skribi. Ŝi diris plu, ke ŝi estas instruistino de vespera lernejo, vizitata de personoj, kiuj volas perfektigi, sian konon pri la angla lingvo kaj aliaj instrufakoj. Ŝi konsilis min viziti ŝian lernejon, por ke mi lernu skribi kaj legi. Ŝi nomis la straton, kie staris ŝia lernejo, kaj invitis min veni jam en la proksima vespero por komenci mian studadon.
Komprenante, ke mi, kiel loĝanto de civilizita lando, almenaŭ devas scii, kion eĉ infanoj scias, mi decidis sekvi la konsilon.
Mi estis tre feliĉa pro mia premio, ĉar per dumil dolaroj mi povos senzorge vivi dum longa tempo.
Post la fino de la filmo mi tuj serĉis novan hotelon, kaj jam la sekvintan tagon en la antaŭtagmezo mi iris al la ĝenerala banko. Mi memoris ankoraŭ bone, kie ĝi staris, ĉar tie mia kunvojaĝanto de la aŭtobuso ŝtelis mian monon.
Veninte en la bankon, mi montris la ĉekon kaj oficisto konsilis al mi preni ĉeklibreton. Tial mi ricevis la ĉeklibron kaj ree mi devis subskribi. Kiel en la kinoteatro, mi desegnis mian kruceton, du atestantoj subskribis ĉe ĝia flanko, kaj ricevinte informojn, kiel uzi mian ĉeklibreton, kiam mi bezonos monon, mi eliris el la banko.
Jam en tiu vespero mi iris al la lernejo kaj regule vizitis ĝin, ĝis mi sciis legi, skribi kaj eĉ iom kalkuli, ĉar la kalkulado estas unu el la ĉefaj aferoj en Inferio. Ju pli mi lernis, des pli mi sentis min jam civilizita, kaj ĉar mi havis monon, mi ne plu bedaŭris mian staton kaj ne deziris reiri al mia insulo. Tie mi ne povus plu esti feliĉa, kiel antaŭe.
Dum longa tempo al mi okazis nenio rakontinda, mi studadis kaj eĉ tre volonte; mi promenadis, faris tiam kaj tiam ekskurson, dormis kviete en mia hotelo, iris al la banko, kiam mi tion bezonis, kaj mia vivo fluis tute laŭdezire, ĉar min plu ne turmentis la timo iĝi senlaborulo. Mi intencis iom post iom elspezi mian monon ĝis la tago por reflugi al mia insulo.
Pri prelegoj de la doktoro mi aŭdis aŭ legis plu nenion, ŝajne ili ne havis sufiĉan sukceson post la unuaj; sed kelkfoje mi aŭdis, ke multaj inferianoj rigardis la malkovron de mia insulo fantaziaĵo, kaj eĉ trompo, ĉar laŭ ili tiaj blinduloj ne povas ekzisti.
Mi faris progresojn en mia studado kaj post diligenta laboro mi estas eĉ kapabla fari mian ekzamenon por la Alta Lernejo.
Neniam mi forgesos pri tiu ekzameno, kaj pri la agrabla vespero, kiu ĝin sekvis.
La ekzameno mem, en kiu partoprenis pli ol cent studentoj, kiuj ĉiuj sukcesis, estis en la lernejaj ĉambroj, kaj la disdono de la atestoj pri nia kapableco okazis la sekvintan vesperon, solene kaj feste. Ĉeestis multaj familianoj de la sukcesintoj kaj ĉio okazis en granda teatro-aspektanta salono de la lernejo.
La ĉeestantoj sidis sur longaj benkoj, kaj antaŭ tiuj benkoj sur altaĵo staris seĝoj por la sukcesintoj, kiuj sinsekve venis el flanka salono, por sidiĝi kontraŭ la rigardantoj.
Inter tiuj rigardantoj kaj la altaĵo, kiu estis larĝa kaj longa, sidis muzikistoj, kiuj laŭte ludis dum kaj post la disdono de la atestoj. Ĉiufoje, kiam atesto estis transdonata, la orkestro fanfaris, tio estas: per kelkaj laŭtaj sonoj salutis kaj gratulis la atestricevinton.
Ankaŭ por mi ili tion faris, kaj kiam la direktoro laŭtlegis mian nomon, li aldonis la sciigon, ke mi, lernanto Eduardo Unu-kvar-du, antaŭ tri jaroj venis de nekonata insulo, loĝata nur de necivilizitaj homoj. Li esprimis sian specialan admiron, deklarante, ke eĉ necivilizito kaj eksblindulo povas esti kapabla adaptiĝi al la civilizado, kion li opiniis tre feliĉa fakto.
Post tiu deklaro la ĉeestantoj laŭte aplaŭdis, kaj la muzikistoj por la dua fojo fanfaris.
Mi estis fiera pro mia sukceso kaj tuj min kaptis la ideo daŭrigi mian studadon en la Alta Lernejo kaj tiun ideon mi parte plenumis, kion vi baldaŭ aŭdos.
Kiam ĉiuj sukcesintoj estis ricevintaj sian ateston, la direktoro faris longan paroladon pri la utileco de la lernejo kaj tuj poste estis ludata opero aŭ teatraĵo, kies teksto ne estas dirata, sed kantata, akompanata de muziko. Tiu opero estis laŭ mia opinio tre stranga; la temo estis pri piratoj aŭ maraj rabistoj, tio estas: speco de ŝtelistoj, kiuj kaptas la ŝipojn de malamiko lando. La pirat-estro enamiĝis al knabino sur la marbordo kaj post multaj aventuroj ili fini geedziĝis. Plej strange estis, ke la opero ludis antaŭ ducent jaroj, kaj ke en ĝi partoprenis policanoj de la nuntempa Inferio.
Kiam mi esprimis mian miron pri tio al sukcesinto, kiu sidis ĉe mia flanko, li diris, ke la kompilinto de la opero uzis anakronismon aŭ eraron kontraŭ la kronologio aŭ scienco pri la historio. Kio ajn estis, ĉio estis tre amuza kaj mi kredas, ke el ĉiuj rigardantoj preskaŭ neniu rimarkis tiun anakronismon, malgraŭ la antikvaj kostumoj de la piratoj kaj la nuntempaj de la kunludantaj policanoj.
Ĉar mi nun iĝis studento de la Alta Lernejo, mi devis forte studadi.
En la mateno la kurshoroj komenciĝis per la kantado de la inferia popolhimno, kiu estas tre bela, sed kies vortojn preskaŭ neniu scias parkere, escepte de la unuaj linioj. Post tiu kantado la studentoj devis ekzerci la sporton, t.e. korpaj ekzercoj celantaj la disvolvon de fizika lerteco, kaj ankaŭ la piedpilkadon. En la piedpilkado samtempe partoprenas multaj personoj. La ludantoj tiel kuras kaj forpiedbatas la pilkon, ke ofte ili perdas la spiron. Mi ankoraŭ nun ne povas kompreni, al kio utilas tiu ludo, sed eble mi ne estas sufiĉe civilizita por tion kompreni. Ankaŭ mi kunkuris, ankaŭ mi batadis kaj ofte post la fino de la ludo mi tiel laciĝis, ke mi preskaŭ ne povis stari sur la piedoj. Spite al tio, ĉiam piedpilkado okazas antaŭ la komenco de la kurshoroj.
Ne nur mi, sed ĉiuj studentoj post la piedpilkado estis tre lacaj, tiom pli, ĉar la iro al la lernejo ne estis facila pro la aro de dikaj libroj, kiujn ni devis kunporti al la lernejo.
Iam mi demandis al kunstudanto, al kio utilas ĉiuj tiuj pezaj libroj, ĉar ni studis el ili ne pli ol la dekonon. Li diris, ke dikaj, pezaj libroj montras ion gravan, pro kio oni enkondukis ilin en la altaj lernejoj.
Pri la fakoj, kiujn mi studis, mi ne volas ĉi tie paroli, ĉar vi ne-civilizitoj kaj blinduloj ne komprenus tion.
Nur unu jaron mi studis en la Alta Lernejo, ĉar post tiu tempo proksimiĝis mia reiro al la insulo.
Kiam mi reiros al Inferio, mi daŭrigos mian studadon. La doktoro promesis, se bezone, finance helpi al mi; tamen tio ne estos necesa, se mi povos trovi laboron. En Inferio multaj studentoj estas laboristoj en la tago, kaj studas nur vespere, vizitante tiam la universitaton.
Kun unu el ili mi tre amikiĝis, li multe instruis min pri kelkaj fakoj, precipe pri historio kaj geografio. Li interalie helpis al mi pri la inferia historio, kaj laŭ lia diro la plej famaj personoj en ĝi estis Guliver, Lincoln, Napoleono kaj Vilhelmo Tel. Li tre entuziasmiĝis pri Vilhelmo Tel, kiun li komparis kun Guliver. Tiu Vilhelmo Tel, la liberiginto de Svisujo, laŭ la certigo de mia amiko, estis tiel lerta, ke li pafis sagon tra pomo, dum li staris sur la kapo de sia filo. Tion mi ne komprenis, sed li diris, ke tio devenas de la fakto, ke mi ne sufiĉe studis la historion. Miriga estis tio, kion li instruis al mi pri Holando, aŭ la malaltaj landoj, ie en Germanujo. Tiu lando situas multajn metrojn sub la nivelo de la maro, sed altaj digoj, konstruitaj de la enloĝantoj, protektas la tutan landon kontraŭ inundo aŭ subakviĝo. Tio sendube estas io tre interesa.
Al mi nun ne restas multe por rakonti. Nur pri unu dumtaga ŝtelrompo, kiun mi mem vidis, mi volas paroli; ankaŭ ĝi estas interesa pro la impertinenteco de la krimuloj en Inferio; aŭdu nur:
Kelkajn tagojn antaŭ mia reiro al ĉi tiu insulo, mi promenis en iu strato, apud kinoteatro. Kontraŭ tiu teatro ĉe la transa stratflanko estas granda magazeno de peltaj manteloj. Malantaŭ tre alta, dika fenestro de tiu magazeno ĉiam pendas multaj manteloj. Subite mi aŭdis bruegon kvazaŭ de rompiĝanta vitro; la bruego venis de la flanko de la magazeno kaj rigardante en tiu direkto mi vidis, ke juna viro paŝas tra la rompita fenestro kaj kun pelta mantelo sur la dorso, kuras al aŭto, kiu staris je kelka distanco.
La pordeto de la aŭto malfermiĝis, la viro ensaltis, la pordeto fermiĝis kaj la veturilo rapidis for, turniĝis malantaŭ stratangulo kaj malaperis.
Mi ne sciis, kion pensi pri tio, kaj mi estas konsternita pro miro; sed tuj poste el la magazeno kuris viro laŭte kriante:
— Haltigu… haltigu la ŝteliston!!
Tamen estis jam tro malfrue; krome neniu el la promenantoj sur la trotuaro kuraĝus haltigi tian ŝteliston, ĉar ĉiam li estas armita per revolvero kaj li mortigus ĉiun, kiu volus kapti aŭ reteni lin. En mallonga tempo aro de scivoluloj staris antaŭ la rompita vitro kaj baldaŭ poste polica aŭtomobilo venis por, se eble, veture atingi kaj aresti la ŝtelistojn.
En tiu sama vespero mi legis en la ĵurnalo, ke la antaŭan tagon samspeca ŝtelrompo okazis en alia kvartalo de la urbo kaj ke ĉe tiu okazo la ŝtelistoj forveturis kun kvar multekostaj manteloj; neniam mi legis, ke la polico arestis la krimulojn.
Unu-kvar-du eksilentis kaj rigardis sian ĉefon. La ĉefo serioze staris sur la benko, ne movis sin kaj neniel montris, kia li trovis la paroladon, kiun li ĵus aŭdis. Nun Unu-kvar-du rigardis la aliajn insulanojn; kelkaj flustris inter si, sed la parolinto ne povis aŭdi, kion ili flustris.
Poste Unu-kvar-du rigardis siajn kunvojaĝintojn. Unu-sep-du rapide ion diris al Sola-lasta-unu, kaj Unu-kvar-du aŭdis nur la vortojn:
— Mi… as iom pli amuze…
La piloto diris nenion, la fotografisto signis al la doktoro, ke ĉi tiu parolu, kaj la doktoro diris:
— En la nomo de ĉiuj ĉeestantoj mi dankas Eduardon pro liaj paroloj, kaj mi estas certa, ke ili multe impresis liajn samgentanojn, kiuj nun sen ia dubo ricevis ĝustan aŭ sufiĉe bonan ideon pri nia lando kaj ĝia civilizado. Ni nun atendas la decidon de la ĉefo rilate al tio, ĉu Eduardo aŭ Unu-kvar-du restu sur la insulo kun siaj du civilizitaj fratoj, aŭ ke ili reiru kun ni al Inferio. Post du aŭ tri jaroj ili estos lernintaj sufiĉe, por ricevi ŝtatan oficon. Se ili reiros kun ni, ili certe sukcesos en tio, ĉar mi havas bonajn amikojn ĉe la registaro, kiuj povos zorgi pri tio.
Mi nun finas, esprimante mian deziron, ke Petro aŭ Unu-sep-du, kaj Karlo aŭ Sola-lasta-unu morgaŭ kaj postmorgaŭ amuzu vin per siaj aventuroj, kiuj estos pli gajaj ol tiuj de ilia frato Unu-kvar-du…
Petro volis daŭrigi, sed apenaŭ li diris tri vortojn, la ĉefo lin interrompis jene:
— Nia frato Unu-kvar-du longe parolis kaj li rakontis al ni multajn aventurojn, kiujn li mem spertis en la civilizita Inferio. Liaj paroloj montris, ke li multe lernis, ĉar li uzis tiom da vortoj, kiuj estas strangaj al nia insula lingvo, ke ofte estis al mi kaj tial ankaŭ al la aliaj insulanoj malfacile ĉion kompreni, kion li diris. Mi nun ne volas peti klarigon pri ĉiuj tiuj fremdaj kaj strangaj vortoj, ĉar estas jam tre malfrue. Mi tamen komprenis sufiĉon kaj precipe mi komprenis, ke la vortoj ŝtelrompo kaj aliaj samspecaj kunkreskas kun la civilizeco. Ankaŭ mi bone komprenis, ke li fieras pro sia civilizeco kaj pro tio, kion li lernis en tiu malproksima lando; fine mi komprenis, ke mi povas iom fieri pri nia insulo, ĉar ĝuste pro tiu ne-civilizacio ĉe ni ne estas multaj infektaj malsanoj, kiuj svarmas en civilizita lando. Restas al mi la demando, ĉu mi toleros en nia insulo morojn kaj kutimojn, kiuj naskiĝis pro tiu civilizacio, sed la respondon mi konservos, ĝis la aliaj du fratoj, Unu-sep-du kaj Sola-lasta-unu, estos rakontintaj pri siaj spertoj kaj aventuroj.
Kore mi esperas, ke ili ne suferis pro la samaj teruraj malsanoj, kiuj infektis la loĝantojn de Inferio, ĉar tio tre malĝojigus min kaj ankaŭ miajn blindajn fratojn.
Post kiam la tria civilizita frato finos la rakonton pri siaj aventuroj, mi post longa pripensado diros mian opinion.
Morgaŭ en la vespero ni ree kunvenos ĉi tie en nia kabanego por aŭskulti al Unu-sep-du. Ni nun reiri al niaj kabanoj por dormi, kaj espereble miaj fratoj, kiuj kun mi aŭskultis la aventurojn de Unu-kvar-du, ne estos atakataj de teruraj sonĝoj aŭ inkubsonĝoj pro ĉio, kion ili aŭdis hodiaŭ vespere.
Al vi ĉiuj mi nun deziras kvietan nokton! —
Dirinte tion, la ĉefo iris el la kunvenkabano, kaj lin sekvis la plejaĝuloj kaj la aliaj insulanoj, kiuj ankoraŭ flustris unuj al aliaj, sed tiel mallaŭte, ke la inferiaj milionuloj ne povis aŭdi, kion ili diris.
Ili triope kun Unu-kvar-du, Unu-sep-du kaj Sola-lasta-unu restis ankoraŭ dum kelka tempo en la kabanego, kaj priparolis la efikon de la parolado de Eduardo.
La doktoro opiniis, ke la impreso, kiun la aventuroj de Eduardo postlasis ĉe la insulanoj, ne estas tre bona, kaj li tial konsilis al Petro ne multe paroli pri civilizacio kaj krimaferoj, sed pri specialaj amuzaj aventuroj, por ke la ĉefo kaj la insulanoj ne ricevu malbonan impreson pri la inferia civilizeco, kiun ili ja pro sia blindeco ne povas kompreni.