Inferio/VII
PETRO, AŬ UNU-SEP-DU staris antaŭ la insulanoj en la kabanego kaj rakontis.
— Ĉefo kaj fratoj!… Kiam frato Unu-kvar-du forveturis kun la doktoro, Sola-lasta-unu kaj mi postrestis sur la flugtereno kun la piloto Jung kaj la fotografisto Ingram.
Ni interkonsentis, ke Sola-lasta-unu iru kun sinjoro Ingram, kaj ke provizore mi restu ĉe la piloto Jung.
Per aŭtomobilo ni duope ankaŭ forveturis al la granda urbo Saidumo.
Mia frato Unu-kvar-du jam tre multe rakontis al vi pri tiu urbo kaj ĝiaj kutimoj; mi tiaj ne tuŝos plu tiun temon, kaj rakontos nur pri tio, kio al mi okazis en granda hotelo, kie sinjoro Jung havis siajn ĉambrojn; poste mi parolos pri tiu mirinda aparato, la reaperigilo, kaj fine, kiel mi dum marvojaĝo iĝis Inka, aŭ reĝo super ruĝhaŭtuloj sur la insulo Nova Teksupa, kiu situas, kiel ĉi tiu insulo, meze en la Granda Oceanon.
Tio estis io tre stranga, kio indas esti rakontata, kaj sinjoro Jung priskribis tion en granda urba gazeto kaj per ĝi iĝis iom fama inter la fabelistoj de sia lando; mi diras: fabelistoj, ĉar la redaktoro de tiu gazeto opiniis, ke ĉio, kion Jung skribis, estas nur fabeloj kaj fantaziaĵoj. Per tio ni povas konstati, ke eĉ redaktoro povas esti malprava.
La hotelo, kie sinjoro Jung havis ĉambrojn, estis unu el la plej grandaj de la urbo, kaj liaj ĉambroj troviĝis sur la dua etaĝo. Mia ĉambreto, ĉar mi havis nur unu, kiu sufiĉis por mi, estis apud tiuj de sinjoro Jung. Mi ne bezonis labori la unuan monaton, sed devis konatiĝi kun la urbo, kaj tial mi multe eliris, same kiel mia frato Unu-kvar-du. Nur en la nokto mi devis esti en mia ĉambreto por iri en la dormejon de la piloto, kiam li vokos min per sonorileto, metita sur la plafono de mia ĉambreto. Komence mi tute ne komprenis, kiel en tiu maniero mi povus servi al sinjoro Jung, sed poste mi tion komprenis.
Li timis ŝtelromistojn, kaj se eventuale ili penetrus en liajn ĉambrojn, mi post la signo de la sonorileto devus veni por, se bezone, helpi forpeli la krimulojn. Feliĉe, tio neniam okazis. Apud mia ĉambreto estis tiu de viro, kiun de la komenco mi rigardis strangulo. Estante en sia ĉambreto, li ofte legis kaj volonte li parolis kun mi.
Post kelkaj tagoj ni amikiĝis, kaj kiam li aŭdis, kiu mi estas, kaj ke mi estas ankoraŭ senlaborulo, kaj eĉ, ke mi ne lernis metion, li antaŭdiris, ke neniam mi trovos taŭgan oficon aŭ laboron en Inferio. Ankaŭ li tion ne povis. Li nun diris, ke li estas germano, kiu antaŭe studis por fariĝi kuracisto, sed neniam sukcesis plene en siaj ekzamenoj. Forlasinte sian patrujon li servis kelkajn monatojn kiel maristo, kaj fine veninte en Inferion, perlaboris sian panon kiel almozulo. Vi baldaŭ aŭdos, kio estas almozuloj, kiujn vi ne konas en nia insulo.
Mi tre miris, aŭdante tion, kaj kredis, ke li mokas min, aŭ ke li ŝercas. Tiam li montris al mi kartonon, sur kiu estis gluita blanka folio de papero kun la surskribo: — „Mi nenion petas — Kompatu malfeliĉulon!” — Ĉar mi ne sciis legi, li klarigis al mi, kio staras sur la folio, sed ankoraŭ tiam mi ne komprenis lin.
Li demandis, ĉu mi scias, kie estas la granda kinoteatro en la apudeco de la hotelo.
Mi respondis, ke mi scias tion.
— Nu, — daŭrigis li, — iru al tiu teatro hodiaŭ vespere kaj rigardu bone, tiam vi plene komprenos min, ĉar ankaŭ tie ĉiuvespere sidas tia almozulo, kia mi estas.
En la sama vespero mi iris tien, kaj apud la teatro sur trotuaro mi vidis viron, kiu sidis tie. Li estis tute kurbiĝinta, tremetis, rigardis neniun kaj diris nenion. Sur la dorso pendis papero kun surskribo. Mi rigardis pli atente kaj vidis, ke de tempo al tempo preterpasantoj ĵetis al li moneron, kiun li tuj kaptis kaj metis en la ĉapon sur siaj genuoj. Pli ol horon mi restis sur la sama loko por observi la almozulon, kaj fine reiris hejmen.
Je la noktomezo mia najbaro, la almozulo, ankaŭ venis hejmen, sed tra malantaŭa pordo.
Mi tuj rekonis la almozulon, li montris sian ĉapon, kiu estis plena de moneroj.
Ridetante li frapetadis mian ŝultron kaj konsilis al mi:
— Agu kiel mi, kaj vi perlaboros pli multe, ol aro de viroj kun bona ofico.
Tamen mi ne ŝatis tiun manieron por perlabori monon, kaj kiam mi kun sinjoro Jung parolis pri la almozulo, li diris, ke tiaj viroj loĝas multaj en la grandaj urboj de Inferio, pro kio mi tre miris. Poste, kiam mi sciis, ke tiu maniero por multaj viroj estas la sole ebla, mi ne miris plu, sed decidis ne sekvi ilian ekzemplon.
La almozulo, mia najbaro, „laboris” nur tri vesperojn ĉiusemajne, la ceteran tempon li estis kvazaŭ sinjoro, kaj promenis kaj eliris kiel mi mem povis fari, dank’ al la financa helpo de sinjoro Jung.
Pasiginte tutan monaton en la hotelo, mi diris, ke mi dezirus mem perlabori mian ĉiutagan panon kaj sinjoro Jung konsilis al mi fari tion kiel maristo sur unu el la vaporboatoj, kies kapitanon li bone konis. Jam antaŭe mi vidis vaporŝipojn dum mia transflugo al Saidumo, kaj tiam ekregis min jam la deziro rigardi de proksime tian veturilon, kiu kvazaŭ per si mem kaj sen helpo, moviĝis antaŭen, sur la ondoj de la Oceano.
La ideo de sinjoro Jung tre plaĉis al mi, kaj mi deziris tuj realigi ĝin, sed mi devis atendi, ĝis la celita vaporboato revenis de longa vojaĝo.
Mi tial pacience atendis, sed ĉar la promenadoj kaj la nenion-farado jam tedis min, sinjoro Jung irigis min al unu el siaj amikoj, kiu loĝis ekster la urbo en bela vilao kun granda ĝardeno.
Mi do laboris tie kun la ĝardenisto, kies nomo estis Huksli.
Li estis viron, kiu en la vespero, kiam lia laboro finiĝis, dediĉis sin al io tre speciala, pri kio mi nun parolos.
En iu vespero li vokis min en sian ĉambron, aŭ verdire en sian laborejon en la fundo de ĝardena domo. Tie mi vidis strangan aparaton.
Li nomis ĝin „reaperigilo” kaj certigis, ke li mem eltrovis ĝin kaj ke li laboris ses jarojn por pretigi ĝin.
— Per tiu aparato, — diris li, — ni povas ĉion vidi, kio okazis, indiferente, antaŭ kiom da jaroj.
Mi demandis, ĉu ĝi estas tia kino, kian mi jam vidis en kinoteatroj. Li diris:
— Ĝi estas tia, sed tute diferenca; la kino, kiun oni vidas en la teatro, montras nur la bildojn de io, kio okazis dum la fotografado; ĉi tiu tamen montras la bildojn de io, kio okazis antaŭ nedifinita tempo. Nur mi havas ĉi tiun aparaton kaj vi estas la unua, al kiu mi montras ĝin. Ekzemple: se mi volas montri epizodon el la inferia interna milito, kiu okazis antaŭ sepdek jaroj pro la liberigo de la sklavoj en Inferio; aŭ pri la milito de la liberigo, kiu okazis ankoraŭ pli frue, mi devas nur iri kun ĉi tiu reaperigilo al la loko, kie oni batalis en tiuj militoj; kaj kiam mi akurate alĝustigas mian aparaton kaj funkciigas ĝin tiel, ke la bildoj aperas sur la skreno, ni vidas precize, kion ni vere vidus, se antaŭ jarcento ne ĉeestus tiujn okazintaĵojn.
Tiamaniere mi povas montri, kiel en la jaro 1777 apud Princetown Washington komandis en la milito kontraŭ la potenca Anglujo; kiel en 1865 Lincoln estis murdata de la aktoro Booth en la teatro; mi povas montri, kiel Napoleono komandis dum la batalo apud Waterloo; kiel Kristoforo Kolombo malkovris Amerikon. Mi nur bezonas iri al unu el la lokoj, kie tio okazis, funkciigi mian reaperigilon, kaj vi vidos ĉion. Tio estas io tre natura kaj mi klarigos tion.
Ĉio en la universo moviĝas sen halto. La radioj de la suno venas al mi kaj trarapidas tra longega vojo, ĝis kiam ili atingas la teron. Tie ili penetras en ĝin kaj la varmo, kiun havigas al ni la karboj, estas la enpenetrintaj sunradioj de antaŭ miloj kaj miloj da jaroj. La etero kondukas kun si en la senfinon ĉiujn bildojn, ĉiujn sonojn de ĉiuj tempoj. Senfine ili flugas plu… ĉiam plu… Mi eltrovis aparaton, mian reaperigilon, por tiri returne tiujn bildojn kaj sonojn, sed la daŭro de la reapero dependas de la tempo, kiam ili estiĝis kaj tial la bildoj kaj sonoj de antaŭ cent jaroj postulas pli longan tempon por reveni al mi, ol tiuj de la pasinta semajno. Tamen mi povas tiel rapide funkciigi la aparaton, ke la longaj distancoj iĝas mallongaj, kaj per speciala reguligo mi povas fiksi mem la tempon, en kiu iu ajn bildo aŭ sono revenos de la senfino. Estas tamen necese precize tie funkciigi la reaperigilon, kie la sonoj kaj bildoj antaŭe estiĝis. Ĉar en la plej multaj okazoj ni scias la ĝustan lokon, mi sen peno povas montri ĉion, kion oni volas revidi aŭ reaŭdi el kiu ajn epoko.
Mia reaperigilo povos esti utila al la polico, same kiel la sistemo de la premsignoj de krimuloj, sed mi tre timas, ke la aplikado ne estos konsentata de la aŭtoritato, ĉar inter la aŭtoritatanoj, eĉ inter la plej eminentaj, estas kelkaj, kiuj timas la reaperigilon, kiu ja povos aperigi okazintaĵojn, kiuj metos ilin en malagrablan situacion. La aŭtoritatanoj aŭ aliaj potenculoj sur politika kaj ekonomia terenoj jam ofte malaperigis eltrovaĵojn, ĉar tiuj eltrovaĵoj endanĝerigis ilian potencon aŭ ilian kapitalon.
Mi konis junulon, li inventis maŝinon, kiu povus anstataŭi la nunajn motorojn de la aŭtomobiloj. Per malgranda kvanto da benzino kaj oleo li veturis per sia aŭto kaj sia eltrovita maŝino pli multajn tagojn, ol ordinara aŭtomobilo povas veturi en same multaj semajnoj. Per tiu eltrovaĵo tamen la posedantoj de oleofontoj estis minacataj, kaj iun tagon subite kaj mistere malaperis ne nur la nova maŝino, sed samtempe la eltrovinto, kaj poste neniam oni plu aŭdis pri ili.
Tial mi endanĝerigus min sendube, se mi publikigus mian eltrovaĵon; tial mi estas prudenta kaj singarda, kaj parolos pri ĝi nur en favora tempo. Mi estos pli singarda, ol tiu malaperinta eltrovinto, pri kiu mi ĵus parolis; krom tio, mi ne estos la sola, kiu posedos mian aparaton, pro kio mia subita malapero ne povos neniigi mian eltrovon. —
Mi demandis lin, kiel li povis inventi tian miraklan aparaton, kaj ĉu antaŭe li eble estis io alia ol ĝardenisto. Li respondis, ke li ne estas inferiano, ke antaŭe li studis en universitato de alia lando, sed ke li pro politikaj cirkonstancoj devis forlasi sian landon. Poste en Inferio li ĉiamaniere perlaboris sian panon kaj fine li fariĝis ĝardenisto, speciale ĉar li nun povas labori ekster la urbo, kaj vespere kviete perfektigi sian reaparigilon.
Kiam mi petis lin, funkciigi sian aparaton, li diris, ke baldaŭ mi vidos tion antaŭ la tribunalo, kie li per sia inventaĵo esperas helpi al senkulpulo, kiu nun suferas en malliberejo pro krimo, kiun iu alia plenumis.
Pacience, ni, insulanoj, ĉiam estas pacienculoj, mi atendis la venon de la momento, kiam mi vidos, ke ĉio, kion Huksli diris pri sia inventaĵo, estas vera kaj ne fabelo. Tiu tago baldaŭ venis kaj mi rakontos, kiel tio okazis.
Ĉe la alia flanko de la urbo, ankaŭ en granda vilao, loĝis jam dum multaj jaroj iu Johano Hart, posedanto de granda fabrikejo; li estis kvindekjara fraŭlo, ne havis familianojn kaj vivis en sia vilao kun unu servistino-kuiristino kaj du servistoj.
La vivo de Johano Hart fluis kviete plu; ĉiumatene li iris al la oficejo de sia fabrikejo kaj regule revenis hejmen je la sesa en la posttagmezo. Neniu sciis, kiel li pasigis sian ceteran tempon, kaj nek la servistino, nek la servistoj volis doni sciigon pri tio.
Hart tute ne okupis sin pri politiko; li nur laboris en sia oficejo, estis kontenta, kiam liaj aferoj bone marŝis, kaj ŝajne nenio ekster liaj vilao, ofico kaj fabrikejo tuŝis lin.
Neniu parolis pri li, sed subite neatendita okazintaĵo estis la kaŭzo, ke ĉiuj ĵurnaloj dediĉis longajn artikolojn pri la kvieta, ĝis tiam preskaŭ nekonata fabrikanto Hart.
Io terura kaj eksterordinara subite okazis en la vilao de Johano Hart. Kiel estinta blindulo, mi havas fortan memoron kaj tial preskaŭ ĉion memoras, kio en tiu vespero staris en la ĵurnaloj de la urbo. En ili staris: Hieraŭ vespere inter la oka kaj la dek-dua horo ŝtelisto aŭ ŝtelistoj penetris perforte en la vilaon de la fabrikanto Johano Hart. La vilao staras kvaron-horon ekster la urbo apud la vojo al…, la nomon de la celita vilaĝeto mi ne memoras plu. La krimuloj, eble apartenantaj al iu bando de malbonfaristoj, eniris tra la malantaŭa pordo de la vilao, pafmortigis en la koridoro unu el la du servistoj, kaj batis teren la fabrikanton. Je noktomezo la alia servisto kaj la servistino-kuiristino trovis la murditan serviston kaj la fabrikanton; la lasta kuŝis senkonscia apud la pordo, kiu kondukas al la ĝardeno malantaŭ la vilao.
La reveninta servisto tuj telefonis al la polico, kiu jam duonan horon poste venis por ekzameni la ŝtelrompon kaj mortigon de la servisto.
Sajne la ŝtelistoj forkuris ĉe la veno de la dua servisto kaj servistino, ĉar ĉio en la vilao restis netuŝita, kaj ĝis nun nenio mankas al la inventaro, nek al la oro kaj arĝento; eĉ neniu ŝranko estis perforte malfermita. Nur la monujo de la fabrikanto estis ŝtelita el ties poŝo kaj retrovita ĉe persono, kiu venis el la direkto de la vilao sur la vojo al la urbo. Tiu persono, ne konata de la polico, estis arestata kaj enŝlosita en la malliberejo. Li certigas, ke li havas neniun kulpon je la krimo kaj ke li trovis la monujon sur la vojo apud la pordeto de la latbarilo, kiu ĉirkaŭas la ĝardenon antaŭ la vilao de Johano Hart. Ĉe la arestito oni ne trovis revolveron, nek bastonon; eble li forĵetis ilin ĉe la proksimiĝo de la polica aŭtomobilo. La dua servisto kaj la kuiristino estis submetitaj al severa pridemandado, sed ĉio montris, ke ili ne kunlaboris en la krimo. Unu horon post la veno de la policanoj la fabrikanto rekonsciiĝis, sed li povis doni nur supraĵan priskribon pri la okazintaĵo, kaj tion li faris flustre, ĉar ŝajne pro la suferita granda emocio li perdis sian voĉon. Li ne estis vundita; eble la atakantoj nur senkonsciigis lin per forta bato sur la kapon, tamen postsignoj de bato ne estis troveblaj. La tuta afero estas mistero, kaj la polico nun faras sian eblon solvi ĝin. Ni povas aldoni la sciigon, ke la fabrikanto publike promesis mil dolarojn al tiu, kiu povas klarigi la dramon. La ĝardenisto Huksli, kiu voĉlegis al mi tiun krim-artikolon, dum kelka tempo atente rigardis antaŭ sin, poste enpoŝigante la ĵurnalon, li diris, ke eble li povos perlabori tiujn mil dolarojn pere de sia reaperigilo, kaj li petis mian helpon.
Jam la sekvintan matenon li iris al la polica komisaro kaj longe parolis kun li pri sia intenco; li silentis tamen pri sia aparato, sed petis la permeson fotografi la lokon, kie okazis la krimo; se necese, li fotografos en ĉeesto de policano.
La komisaro unue ne volis plenumi la peton, sed kiam li aŭdis, ke la ĝardenisto estas certa, ke li havos sukceson kaj ke sen ia dubo li solvos la tutan misteron de la mortigo, la ĉeestonta policano estis indikata, kaj ni triope: la ĝardenisto, la policano kaj mi, iris al la vilao de Hart.
Huksli kvazaŭ fotografis per sia aparato, unue sur la vojo antaŭ la vilao, poste sur la aleo kondukanta al la malantaŭo de la konstruaĵo, kaj fine antaŭ la pordo kaj en la koridoro, kie la krimo okazis.
Li faris pli ol cent fotografaĵojn kaj fininte, dankis la policanon kaj reiris kun mi al nia vilao.
Pasis tuta semajno, en kiu Huksli ĉiuvespere diligente laboris super sia aparato.
Li ne volis montri al mi la rezulton de sia fotografado kaj diris, ke mi baldaŭ vidos, ke lia eltrovaĵo estos rigardata kiel io tute nova kaj kiel io, kio povos kaŭzi grandan ŝanĝon en la praktikado de kriminalaĵoj.
— Sed, — tiel li daŭrigis, — mi timas, ke la ŝtato neniam enkondukos en siajn tribunalojn aparaton, kiu povus en la nuna tempo iĝi danĝera por multaj el la juĝistoj mem kaj ankaŭ por multaj aliaj eminentuloj en la lando.
Kiam mi diris, ke mi ne komprenas tion, li respondis:
— Ĉiu scias, ke inter la eminentuloj de nia ŝtato troviĝas kelkaj, kiuj malgraŭ siaj riĉeco kaj bone pagataj oficoj, jam de longe devus sidi en la malliberejo, se estus eble pruvi iliajn intrigojn, nejustaĵojn kaj eĉ krimojn. Multaj eraroj, faritaj de la tribunalo, estonte estus tute neeblaj, se oni nur volus uzi mian reaperigilon. Sed mi atendos kaj vidos, kion oni faros, post kiam per mia aparato mi nerefuteble montris, kiu estas la murdinto de Johano Hart kaj de ties servisto. Mia reaperigilo mirigis min mem, kaj mi estas certa, ke la ĵurnaloj dediĉos ankoraŭ pli longajn artikolojn, ol antaŭe, al la krimafero „Johano Hart”. Sed mi devas estis singarda, tion mi jam diris, kaj tion mi sentas des pli forte, kiam mi pensas pri la sekvo, kiun kaŭzos mia aparato, kiam mi funkciigos ĝin antaŭ la tribunalo.
Unu monaton poste oni pritraktis la murdaferon en la granda juĝejo de la urbo.
Jam frue en la mateno aro de scivoluloj staris antaŭ la konstruaĵo, por ĉeesti la proceson kontraŭ la arestito, la kulpigita kaj ŝajna murdisto de Johano Hart. Huksli kaj mi estis inter la scivoluloj, sed nek li nek mi estis vokita por iel atesti en la afero.
Kiam la proceduro komenciĝis, ĉiuj sidlokoj por la rigardantoj estis okupitaj, kaj eĉ la starloko malantaŭ la sidantaj rigardantoj estis plen-plena de viroj kaj virinoj.
Ĉiuj scivoliĝis pri la fino de la mistera murdafero, tiom pli, ĉar ĉiuvespere la ĵurnaloj parolis pri ĝi, sciigante, ke la arestito ankoraŭ ne konfesis kaj ke neniu nova signo estas trovita de la polico por iel lumigi la sensacian krimon. La teren batita Hart ankoraŭ ĉiam nur flustre parolis; evidente li ne reakiros sian voĉon.
Hart mem ĉeestis la juĝan kunsidon. Kun streĉita atento oni aŭskultis la prelegadon de la prezidanto, lian akuzon pro la trovita monujo, la defendon de la advokato kaj la certigon de la kulpigito, ke li havas neniun aferon kun la murdo, nek kun la teren batado de la fabrikanto. La akuzito ripetis, ke li trovis la monujon apud la pordeto de la latbarilo antaŭ la vilaa ĝardeno; ke li intencis deponi la trovitan monujon ĉe la policejo, sed ke li estis arestita antaŭ ol realigi tiun decidon.
Hart deklaris, ke li ne rekonas la arestiton, ĉar la atako de la krimulo okazis tiel neatendite, ke li eĉ ne havis tempon antaŭe atente rigardi la murdiston de sia servisto, kiu volis malhelpi la ŝteliston eniri en la vilaon. La afero fariĝis pli kaj pli implikita; fine la juĝistaro retiriĝis, kaj kiam ĝi post duona horo revenis, la prezidanto klarigis, ke la arestito estas kondamnita al morto.
La kompatinda viro falis senkonscie teren, kiam li aŭdis tion, kaj la tuta salono ekbolis.
De la rigardantoj sonis krioj de protesto, sed la prezidanto silentigis ilin, dum li minacis amase elirigi la publikon, se pluaj protestkrioj estus aŭdataj. Kiam fine ĉio kvietiĝis kaj la kulpigito ree estis akirinta sian konscion, la prezidanto demandis, ĉu en la juĝejo estas iu, kiu povas doni klarigon en la murdafero de Johano Hart.
Tuj Huksli levis la manon ekkriante:
— Mi povas!
Ĉiuj okuloj sin direktis al la neatendita atestanto, kaj mi vidis, ke Johano Hart ektimis kaj paliĝis.
La akuzito tamen montris per sia tuta sintenado, ke lin ekregis subita espero pri savo. Li stariĝis, ree sidiĝis kaj etendis la manojn al Huksli, kiu jam proksimiĝis al la prezidanto por ĵuri.
Post la kutimaj demandoj kaj respondoj de la prezidanto kaj la ĵurinto, la nova atestanto diris:
— Sinjoro prezidanto, sinjoroj juĝistoj!… mi ne nur povas ĵeti lumon sur ĉi tiun aferon; mi eĉ povas pruvi, ke la viro, kies kondamnon al morto postulis la prezidanto, estas senkulpa; ke li efektive trovis tiun monujon ekster la vilao, ke li tute ne penetris en la koridoron kaj ne murdis la serviston, nek batis la fabrikanton Johanon Hart.
Denove la tuta salono ekbolis; la deklaro de la tiel neatendita atestanto estis tiel decidvoĉa, ke neniu dubis pri liaj paroloj.
La fabrikanto mem sidis senmove, pli pala ol antaŭe, kaj poste proteste leviĝis, kiam Huksli parolis plu:
— Mi eĉ povas pruvi, ke la tie sidanta flustrulo ne estas la fabrikanto Johano Hart, sed nur lia similulo aŭ duulo, kiu en ruza kaj krima maniero alproprigis al si la tutan posedaĵon de la malaperinta Johano Hart, kies kadavron vi povas trovi malantaŭ la vilao en angulo de la ĝardeno, kie la flustrulo post la murdo enterigis lin… Mi povas plue pruvi, ke tiu falsa Johano Hart murdis la serviston, kaj ke li nun ŝarĝas sian konsciencon, se konsciencon li havas, per nova murdo, nome per oficiala murdo de la tribunalo, kiu ĵus provizore mortkondamnis ĉi tiun viron, kiu sidas tie kiel akuzito pri ĉiuj krimoj, kiujn ne li, sed la falsa Hart, tie antaŭ vi, plenumis.
Tria ekbolo, sed pli granda ol la du antaŭaj, eksplodis en la juĝejo, kaj la prezidanto devis ripete batadi per la martelo, antaŭ ol la kvieteco revenis.
La prezidanto nun leviĝis kaj demandis al Huksli:
— Ĉu, atestanto Huksli, vi povas pruvi ĉion, kion vi ĵus diris?
Huksli respondis, ree decidvoĉe:
— Mi povas; bonvolu nur ordoni tiel kovri ĉiujn fenestrojn per la kurtenoj, ke la lumstrioj ne povos enpenetri, kaj mi funkciigos mian „reaperigilon”, per kiu mi pruvos ĉion, kion mi diris.
Oni aŭdis ridadon en la salono, kaj la prezidanto mirigite demandis:
— Vi do ne filmis la krimon?
Huksli kviete respondis:
— Mia aparato, kiun mi nomas reaperigilo, estas speco de kinoaparanto, sed ĝi diferencas de ĝi en la ĉefa afero. La aparato en la teatroj montras la bildojn de tiuj aferoj, kiuj okazis en la momento de la filmado. Sed mia aparato, male, povas fotografi ĉion, kio antaŭ longa tempo okazis. Kiam mi funkciigis mian aparaton, tiam la murdo jam estis okazinta, same kiel ĉio, kion mi nun montras al vi. Mi nun ne klarigos tion pli detale; rigardu mem kaj vi vidos, ke mi ne fantazias, ne rakontas fabelon, sed nur faktojn.
— Kie do estas tiu mirakla aparato? — iomete moke demandis la prezidanto.
Ree oni aŭdis ridadon en la salono, tamen Huksli ne atentis tion; li malfermis kofreton, elprenis elŝoveblan piedestalon aŭ tripiedon kaj starigis sur ĝi la aparaton; poste li trankvile diris:
— Jen mia aparato, sinjoro prezidanto; mi funkciigos ĝin tuj kiam vi mallumigos la salonon.
Post mallonga diskuto la juĝistaro konsentis la peton de Huksli, kaj post kiam la kurtenoj de la juĝejo estis mallevitaj, kaj ĉie regis plena mallumo, kiel en kinoteatro, Huksli diris:
— Nun mi petas la prezidanton, ke li ordonu al la servisto kaj al la servistino de sinjoro Johano Hart, ke ili detale rakontu, kiam kaj kiel ili iris el la vilao en la vespero de la krimo.
La prezidanto faris tion kaj la servisto diris:
— Je la oka horo vespere la kuiristino kaj mi eliris; nin volis postkuri la hundo de mia mastro, sed mi pelis ĝin reen; la hundo kuris en la malantaŭan ĝardenon, kie staras la hundejo, en kiu ĉiunokte ĝi dormas…
— Sufiĉas! — diris Huksli. — Nun atentu kaj rigardu la muron antaŭ la juĝistaro; mi uzos ĝin kiel skrenon.
La aparato nun komencis mallaŭte zumadi; hela lumocirklo falis sur la indikitan lokon, kiun ĉiuj ĉeestantoj en la juĝejo kun streĉita atento rigardis; minuton poste oni vidis la antaŭaĵon de la vilao, iom lumigitan de la luno. Tuj poste la pordo de la vilao malfermiĝis kaj aperis la kuiristino kun la servisto, sekvataj de la hundo. La servisto fermis la pordon kaj ekiris kun la kuiristino sur la vojeton, kondukantan al la granda vojo. Kiam li rimarkis la hundon, li haltis kaj per ordona mangesto repelis ĝin. La hundo tuj obeis kaj rekuris en la direkto, kiun Huksli antaŭe citis. La geservistoj duope iris plu, la lumcirklo malaperis kaj ree absoluta mallumo regis en la juĝejo.
Dum unu minuto mi ne aŭdis eĉ la plej etan bruon; ĉiu estis mirigita kaj surprizita; tiam subite mi aŭdis fortajn aplaŭdojn, sed la prezidanto per sia martelo frapetante, ekkriis:
— Eksilentu, ne aplaŭdu; ni ne estas en kinoteatro, sed en juĝejo por pritraki gravan aferon!
Kaj al Huksli li parolis plu:
— Daŭrigu vian filmadon!
La lumcirklo reaperis kaj oni vidis la vojon, kiu kuŝas antaŭ la vilao. El la proksimo venis viro… post mallonga tempo ĉiu vidis, ke tiu viro estas Johano Hart. Li prenis ion el la poŝo kaj faligis ĝin sur la vojon; poste li malfermis la pordeton de la kradbarilo antaŭ la ĝardeno, kaj direktis sin al la vilao. Li ĉirkaŭiris la vilaon kaj haltis antaŭ la pordo de la koridoro ĉe la malantaŭa domflanko. Tie li haltis momenton, rigardis internen, kaj metante la dekstran manon en la dekstran poŝon de la surtuto, li per la alia mano sonorigis. Post kelkaj momentoj la pordo estis malfermata de unu el la servistoj. Hart rapide lin preteriris kaj fermis post si la pordon. Sekvis mallonga diskuto; subite en la koridoro kaj el la interno de la vilao aperis alia viro, nome Johano Hart mem, kiu eble venis por peti klarigon pri la diskuto. Nun la enirinta viro tiris el sia dekstra poŝo la manon, en kiu estas revolvero. Reirante unu paŝon, li unue pafis al la servisto kaj poste al Johano Hart; ili ambaŭ falis. Ŝajne la du trafitoj estis tuj mortigitaj, ĉar baldaŭ ili ne donis plu signon de vivo kaj kuŝis senmove sur la planko en la koridoro. Rapide la murdisto malfermis la pordon kaj trenis la korpon de Hart en angulon de la ĝardeno. Li rapidis al ĝardena dometo, eniris en ĝin, revenis kun fosilo kaj tiel enterigis la kadavron, ke postsignoj ne restis; poste li reportis la fosilon en la ĝardendometon, reiris al la vilao, eniris en la koridoron kaj tie kuŝiĝis sur la planko, evidente, por ke la aliaj geservistoj lin trovu poste.
Ĉi tion tamen la rigardantoj ne vidis, ĉar post kiam la murdisto kuŝiĝis, la lumcirklo malaperis kaj Huksli diris:
— Sinjoroj juĝistoj, mi esperas, ke mia aparato montris al vi sufiĉe klare, kaj eĉ pruvis, kiu estas la murdisto de sinjoro Johano Hart.
— Lumigu la ĉambron! — ekkriis la prezidanto.
La kurtenoj antaŭ la fenestroj ŝoviĝis supren kaj ree la hela taglumo penetris en la juĝosalonon. Ĉies okuloj sin direktis al la loko, kie staris la flustrulo, la falsa Hart, sed li estas malaperinta. Li jam uzis la okazon por nerimarkate forŝteliĝi, kiam ĉies atento estis streĉita pro la agadoj de la murdisto.
Krioj de surprizo… murmurado de voĉoj… ekbolo en la tuta juĝejo… kaj fine la prezidanto vokis al si policanon, dirante:
— Sekvu la forkurinton kaj tuj oni iru al la ĝardeno por ekzameni, ĉu vere tie kuŝas la kadavro de la fabrikanto.
Intertempe Huksli jam metis sian reaperigilon en la kofreton kaj puŝis sin tra la rigardantoj al la akuzito, kiu kun ĝojlarmoj en la okuloj etendis al li la manon, por danki lin pro tiu neatendita servo, kiu savis lin de certa morto.
Horon poste du policanoj eniris kun brankardo, sur kiu kuŝis la elterigita kadavro de la fabrikanto.
La arestito tuj reakiris la liberecon kaj la policanoj jam estis survoje por serĉi la forkurintan murdiston, sed en tio ili ne sukcesis; li malaperis kaj neniam mi aŭdis, ke oni retrovis lin.
Huksli kaj mi reiris hejmen, li estis feliĉa pro sia sukceso, sed li neniam ricevis la promesitajn mil dolarojn, kiujn promesis la falsa fabrikanto.
Mi ne scias, kio poste okazis, rilate al tiu stranga aparato, kaj mi ne povas diri, ĉu la ŝtato uzos ĝin por klarigi multajn krimaferojn, kiuj ĝis tiam ankoraŭ ne estis klarigitaj, ĉar unu monaton poste mi staris sur granda vaporŝipo, por fari per ĝi, laŭ la promeso de sinjoro Jung, longan vojaĝon trans la Grandan Oceanon.
Pri tiu vojaĝo mi povas rakonti preskaŭ nenion, kio indas je atento; sed iun nokton, kiam mi staris sur la ferdeko por rigardi la stelojn, kiuj tre lumis kaj kiujn mi ĉiam tre admiris, mi aŭdis suspektindan interparolon inter la kapitano kaj unu el liaj oficiroj.
Ili ne vidis min, ĉar inter ili kaj mi leviĝis la ronda, dika aertubo, kiu ellasas la malfreŝan aeron el la ŝipo.
Ili parolis pri la alta asekuro de la vaporŝipo, pri la asekura kompanio kaj pri eventuala ŝipopereo, kiu kaŭzas altegan profiton al la ŝipoposedantoj, kaj al la pereigantoj.
Mi jam antaŭe aŭdis, ke ofte oni intence pereigis malnovajn ŝipojn, por akiri la altan asekursumon, kiu ĉiam superas la valoron de la ŝipo. Suspektante, ke mia kapitano kaj lia oficiro intencis havigi al si grandan rekompencon per la pereigo de la ŝipo, mi atente aŭskultis kaj baldaŭ sciiĝis, ke vere la duo intencis pereigi la ŝipon inter la insulo Tasmanio kaj Aŭstralio, nome apud Melburno, la plej suda urbo de Viktorio. Mi ne sciis, kie situas tiu urbo, sed memoras, ke la kapitano ĝin nomis.
Supozante, ke tiu pereigo de ŝipo ĉiam estas danĝera entrepreno por la maristoj, mi deziris jam forlasi la ŝipon antaŭ ol ĝi atingis tiun urbon, sed kiel? Mi sciis nenion pri la insuloj inter Saidumo kaj Aŭstralio, nek ĉu la ŝipo albordiĝos ie ĉe unu el tiuj insuloj; tial mi maltrankviliĝis kaj ofte pensis pri la danĝero, kiu eble minacos min post kelkaj tagoj. Feliĉe baldaŭ prezentiĝis al mi la okazo forlasi la ŝipon jam ĉe la insulo Oahu, sur kiu situas la urbo Honolulu. Unu el la pasaĝeroj, kiu kunvojaĝis ĝis tiu urbo, estis aviadisto. Li havis kontrakton kun flugmaŝina fabrikanto en Honolulu por fari kelkajn flugojn per aeroplanoj faritaj de tiu fabrikanto.
Dum tiuj flugoj falŝirmiloj devis esti uzataj por montri ilian taŭgecon. La pasaĝeron proponis al mi akompani lin dum la flugoj kaj ĉe tiuj okazoj esti lia falŝirmisto. Li certigis, ke salto kun falŝirmilo tute ne estas danĝera, se oni nur lerte kaj atente manipulas la ŝirmilon. Opiniante, ke ŝipopereo estas pli danĝera ol manipuli falŝirmilon, mi decidis fariĝi lia kunvojaĝanto, kaj ni interkonsentis, ke mi albordiĝos kun li apud Honolulu.
Neatendite mi do fariĝis falŝirmil-saltisto, kaj tiu nova ofico havigis al mi tiel strangajn sekvojn, ke mi detale devas rakonti ilin.
Albordiĝinte apud Honolulu, mi iris kun mia kunvojaĝanto en botelon, kie ni loĝis dum kelkaj semajnoj antaŭ ol komenciĝos niaj flugadoj.
Iun vesperon la aviadisto montris al mi ĵurnalon, en kiu staris longa artikolo pri la pereo de granda vaporŝipo apud Melburno.
Ĉe tiu ŝipopereo dronis kelkaj maristoj kaj du pasaĝeroj, sed la kapitano kun la oficiroj kaj kelkaj maristoj kaj pasaĝeroj povis savi sin en savboatoj. La kapitano kaj lia helpanto do gajnis altan monsumon, al la firmo, kiu posedis la pereintan ŝipon, estis pagata la alta asekurmono, sed deko da homoj perdis sian vivon.
Kiam mi rakontis al la aviadisto, kion mi antaŭe aŭdis sur la ŝipo, li konsilis al mi neniam paroli pri tiu afero, ĉar tio povus fariĝi danĝera por mi.
Pasiginte tri monatojn en Honolulu, ni entreprenis nian unuan flugadon, kiu estis ankaŭ la lasta.
Kun mia falŝirmilo sur la dorso, mi sidis en la aeroplano kaj multe ĝuis la belan panoramon sub mi, kiam subite ekbrulis la flugmaŝino. Tio tiel neatendite okazis, kaj tiel rapide, ke mi ne havis la tempon longe pripensi mian situacion. Mi vidis mian kunulon, kiu rekte sidis sur sia seĝo, sed mi kredis, ke li jam estas senviva, eble lin trafis peco de la eksplodinta motoro; li diris nenion, eĉ ne rigardis malantaŭen por averti min salti malsupren. Sed tiu averto ne estis necesa; mi levis min, rampis sur la randon de la kesto de la flugmaŝino kaj saltis.
Mi ne sciis, kien mi iros, sed tuj antaŭ la eksplodo de la motoro mi vidis sub mi insuleton kun multaj arboj. Rigardante sub min, mi ĝin vidis ankoraŭ. Feliĉe mia falŝirmilo tuj malfermiĝis kaj mi ŝvebis malsupren.
Intertempe la peza aeroplano ankoraŭ tute en flamoj, falis en la maron, kie ĝi estingiĝis kaj tuj poste malaperis kun la aviadisto sub la ondojn.
Ĉio tio okazis tiel rapide, ke mi eĉ ne estis kaptita de teruro, kaj kiam fine mi bone sciiĝis, kio al mi okazis, mi jam preskaŭ atingis la teron.
Malrapide mi ŝvebis malsupren; sub mi etendiĝis vasta kvarangulforma tereno, limigita de kvar vicoj de kabanoj. Ĉirkaŭ tiuj kabanoj kreskis arbaro, kiu etendiĝis ĉiuflanken ĝis la randoj de la insulo. La norda flanko konsistis el ture altaj rokoj kun suproj elstarantaj super la maro.
La sorto por la dua fojo estis al mi favora; la unuan fojon mi saviĝis de ŝipopereo, kaj ĉi tiun duan fojon mi ne estis konsumita de fajro aŭ akvo, sed trafis sendifekte sur molan teron, dum mia falŝirmilo kiel baldakeno etendiĝis super mi; tuj poste ĝi falis kaj tute kovris min.
Jen mi kuŝis kiel birdo sub reto, sed mi sentis min feliĉa pro la bona finiĝo de tiu aventuro.
Mi sidiĝis por forŝovi de mi la falŝirmilon, sed tio ne estis necesa, eĉ neebla, ĉar la ŝirmilo estis kaptita de kvardeko da manoj, kiujn mi vidis klare ĉirkaŭ mi sur la tero.
Mi miris, de kie tiel subite venis tiuj ruĝaj manoj, ĉar tiaj ili estis; sed mia miro ŝanĝiĝis en konsternon, kiam la ŝirmilo estis levata de la tero kaj kiam dudeko da kapoj aperis super la manoj. Tiuj kapoj estis ankaŭ ruĝaj kun nigraj strioj de la okuloj ĝis la mentonoj, dum tra la nigraj haroj estis ŝovitaj tiom da multkoloraj birdoplumoj, ke neniam mi povus kalkuli ilin. El tiuj kapoj min rigardis larĝe malfermitaj brunaj okuloj kaj ilia esprimo estis tia, ke miaj horaj stariĝis sur mia kapo.
Pli alten leviĝis la falŝirmilo kaj ĉirkaŭ mi staris aro de ruĝhaŭtuloj, preskaŭ tute nudaj, kun pafarkoj sur la ŝultroj kaj sagujoj sur la koksoj. Mi falis sur la ventron, ĉar la manoj tiel alte sin levis, ke mi perdis la ekvilibron kaj kvazaŭ pendis je la ŝnuroj de mia ŝirmilo.
La ruĝhaŭtuloj nun eligis laŭtajn kriojn kaj kiel eble plej rapide mi malligis la bukojn, per kiuj mia korpo estis ligita al la ŝirmilo, kaj jen mi ree staris sur la piedoj. Mi nun estis senigita de mia ŝarĝo kaj denove rigardis la virojn ĉirkaŭ mi. Ili tenis mian ŝirmilon ankoraŭ en la manoj kaj kurbigante min, mi rampis de sub la brakoj de du el la ruĝhaŭtuloj por forkuri, sed estante certa, ke tio estas neebla, mi haltis, restis staranta kaj atendis, kion oni faros kun mi.
La insulanoj ellasis la falŝirmilon, kaj rapide, kiel la fulmo, ree ĉirkaŭis min.
En Saidumo mi antaŭ monatoj ĉeestis la diservon en unu el la preĝejoj, kaj mi aŭdis tiam, ke la pastro predikis pri la diablo. Subite mi memoris tiun predikon kaj speciale la imagon, kiun tiam mi ricevis pri tiu infera estaĵo. Mi mem kredis min ĉirkaŭita de aro de tiaj diabloj kaj jam kredis min tuj murdota, sed post kelka tempo iĝis al mi klare, ke mia vivo provizore tute ne estas en danĝero. La ruĝhaŭtuloj komencis dancadi ĉirkaŭ mi, dum ili reciproke sin tenis je la manoj, formante tiamaniere rondon en kies mezo mi staris!
Dancinte kelkajn momentojn kaj eligante la plej strangajn kriojn, ili fine rompis la ĉenon, se ĉeno mi povas nomi tiun rondon, kaj unu el la dancintoj, eble la ĉefo, venis al mi, nudigis mian bruston kaj atente aŭskultis la batadon de mia koro, dum la aliaj insulanoj kun streĉita atento min rigardis. Aŭskultinte sufiĉe longe, la ĉefo etendis ambaŭ brakojn al la suno kaj laŭte ekkriis kelkajn por mi nekompreneblajn vortojn, inter kiuj ripete mi distingis la vorton „inka”, kiun la aliaj ruĝhaŭtuloj laŭtvoĉe ripetis.
Post tiu ripetita krio la sintenado de la sovaĝuloj iĝis tute alia. Ili montris signon de granda ĝojo, salutis min per strangaj gestoj kaj poste du el ili levis min sur la ŝultrojn kaj la tuta aro kun mi en la fronto, ekmarŝis antaŭen renkonte al la tuta insula popolo, kunigita en angulo de la tendaro.
Le ĉefo alparolis la popolon, kaj kvankam mi komprenis nenion el lia parolado, mi konkludis, ke oni elektis min inkao de la insulo.
Tiam mi tute ne sciis, kion signifas tiu titolo, sed post kian mi loĝis unu jaron inter miaj subuloj, ĉio iĝis al mi klara.
Vidante min kvazaŭ fali el la ĉielo, aŭ el la suno, la indiĝenoj opiniis, ke mi estas unu el la hispanaj generaloj, kiuj post la malkovro de Ameriko konkeris Meksiklandon, kaj post sia morto supreniris al la suno kaj nun revenis por regi super ili. Hazarde la antaŭa inkao mortis antaŭ kelkaj tagoj, pro kio la trono iĝis vakanta. Tial mi estis salutata kiel bonvena posteulo de la mortinto, kaj subite mi vidis min de simpla falŝirm-saltanto rangaltigita kiel inkao de insulo en la Granda Oceano.
Poste mi sciiĝis plu, ke la indiĝenoj, inter kiuj mi nun vivis, estas idoj aŭ posteuloj de granda aro de aztekoj, kiuj pro la severa traktado de la hispanoj elmigris, por serĉi aliloke novan patrujon. Post longa migrado en multaj boatoj sur la maro ili fine albordiĝis ĉe ĉi tiu insulo, kiun de tiu tempo ili nomis Nova Teksupa.
Mi do estis inkao Unu-sep-du Unua de Nova Teksupa, aŭ simple inkao Petro Unua; tiun titolon mi en la komenco trovis iom ridinda, sed poste mi fieris pro ĝi. Kvankam mia popolo aspektis kiel diablaro, mi devas konfesi, ke ĝi estis la plej bonkora, kiun mi povus nur deziri.
Post la parolado de la ĉefo oni foriris kun mi de la kabanoj, portis min plu tra la arbaro kaj post marŝo de kelkaj minutoj haltis antaŭ senarba spaco, kie staris nur unu alta, granda kabano: la palaco de la inkao.
Oni portis min en la palacon kaj singarde sidigis sur specon de trono: alta larĝa benko, super kiu etendiĝis baldakeno el folioj kaj papagoplumoj.
Nur deko el miaj novaj subuloj, eble la plej eminentaj, sekvis miajn portantojn en ĉi tiun mian novan loĝejon. Ĝi tre plaĉis al mi, ĉar ĉio en ĝia interno estis oportune aranĝita, kaj la tuta ĉirkaŭaĵo estis belege ornamita. La muroj konsistis el longaj palisoj kaj arbofolioj, lerte kunigitaj. Tiel dense estis kunplektitaj la folioj, ke la tuto ŝajnis esti nature faritaj muroj, sur kiuj brilis floroj ĉiukoloraj. Tie kaj tie inter la folioj mi vidis mallongajn elstarantajn bastonetojn, sur kiuj sidis kaj kriadis la plej belaj papagoj. Post mia alveno ili kvazaŭ por amuzi min flugis de bastoneto al bastoneto kaj faris la imageblajn plej strangajn movojn.
Ĉio ŝajnis al mi rava sonĝo, sed sonĝo ĝi ne estis; mi vere sidis sur mia trono en tiu tera paradizo, kaj antaŭ mi staris miaj fidelaj ruĝaj subuloj, kiuj faris sian eblon por plenumi miajn dezirojn.
Kredante, ke mi ĵus faris longan vojaĝon de la suno al ilia insulo, kaj ke mi nepre estas tre soifa kaj malsata, ili oferis al mi la plej dolĉajn trinkaĵojn kaj manĝaĵojn.
Unuj venis kun pladoj, sur kiuj staris tasoj kun oranĝosuko aŭ kokoslakto, aliaj proponis fruktojn, kiujn antaŭe mi neniam vidis kaj kies ekziston mi tute ne imagis; aliaj karesadis al mi la vangojn kaj tuŝetadis al lokon sur mia brusto, kie ili povis senti la batadon de mia koro, kaj aŭdante ĝin batadi, la bonuloj eligis ĝojajn krietojn kaj levis supren la okulojn, el kio mi komprenis, ke mia koro iel havas aferon kun ilia dio, la suno.
Kiam mi estis trinkinta kaj manĝinta, la insulanoj foriris de mi kaj malproksimiĝante dorsdirekte de mia trono, ili forlasis la palacon, lasante min tie feliĉa kaj fiera pro la scio, ke mi estas inkao de tiuj diable malbelaj sed anĝele bonkoraj homoj, la posteuloj de la lando, kie antaŭ jarcentoj regis ankoraŭ pli famaj inkaoj, ol kia iam mi estos.
Min fierigis ankaŭ la penso, ke ili rigardis min antaŭa hispano, veninta el la suno por nun fari sian eblon regi juste kaj igi ĉi tiun naivan popolon feliĉa kaj prospera.
Mi do tie sidis tute sola kaj ĉirkaŭrigardis.
La papagoj flugis tien kaj reen, kriadis raŭke, sed iliaj kriegoj sonis agrable en miajn orelojn, ĉar ili rompis la silenton, kia regis en la tuta ĉirkaŭaĵo.
Mi ne memoras plu, kiel longe mi tiel sidis, meditante pri mia subita neatendita feliĉo, kiam eniris du plume vestitaj knabinoj, portantaj kun si larĝan mantelon el papagoplumoj kaj kotono. Ili diris nenion, sed signe komprenigis al mi, ke mi kuŝiĝu sur mia trono.
Mi obeis, post kio kvar belformaj, ruĝaj manoj sternis sur min tiun belan mantelon, kiu estis mia dumnokta mantelo.
Timante plu nenion malbonan aŭ malicon, mi fermis la okulojn, sed tuj poste ree malfermis ilin por rigardi la du knabinojn, kiuj per ventumiloj forpelis de mia kapo la kulojn kaj moskitojn, kiuj minacis ĝeni min en mia dormo. Tamen eĉ sen tiuj pikemaj insektoj mi ne povis endormiĝi, ĉar estis hela tago kaj mi tute ne sentis min dormema; tamen mi denove formis la okulojn kaj pripensis mian staton, mian feliĉon kaj mian estontecon, kiu sendube estos same ĉarma, kiel la unua tago de mia regado kiel inkao Unu-sep-du Unua de Nova Teksupa.
La titole subite ŝajnis al mi belega, kaj mi tute ne havis plu la ideon, ke mi ne estis inda je ĝi. Tiam kaj tiam dum momento mi malfermis la okulojn por rigardi, kion faras la du knabinoj ĉe mia flanko, sed ili faris nenion krom forpeli la insektojn, kiuj ŝajne estis tre sangavidaj. Post ĉirkaŭ unu horo mi ne povis plu elteni kuŝi sur mia benko, kiu ne estis tre mola, kaj mi sidiĝis. La ventumantaj knabinoj ne interrompis sian laboron, ĉar la insektoj ne ĉesis ataki min, tiel ili sopiris mian sangon.
Post kelkaj momentoj eniris du aliaj knabinoj kun korboj plenaj de larĝaj folioj kaj floroj. Nenion dirante, ili kaŭris antaŭ mi kaj komencis plekti girlandojn. Mi komprenis, ke ili plektis ilin por speciala ceremonio kaj mia supozo veriĝis en la sekvinta tago, kion vi aŭdos nun.
Kiam mi pasigis la nokton kaj min levis la sekvintan matenon, mi vidis, ke knabinoj sidas ankoraŭ ĉe miaj flankoj, por forpeli la insektojn, sed ili ne estis la samaj, kiuj servis min en la unua tago. Ŝajne en la nokto la unuaj knabinoj estis anstataŭigitaj de aliaj; kaj tio regule okazis dum mia tuta regado.
La girlandoj estis fine pretaj kaj nun mi komprenis, ke ili servos por mia kronado.
Jam en tiu dua tago okazis tiu grava ceremonio; unue mi opiniis ĝin ridinda, sed poste tre natura, kaj io, kion mi plene indas kaj meritas.
La ceremonio komenciĝis en la mateno kaj daŭris la tutan tagon. Unue envenis tri ruĝhaŭtuloj, kiuj sin nomis „kakiko” aŭ ĉefo. Ilin sekvis kelkaj subkakikoj kaj lakeoj, kaj baldaŭ mi vidis, ke ankaŭ sur ĉi tiu insulo de naivuloj regis la kutimo pri diversaj rangoj. En Inferio tio komence al mi ŝajnis tre ridinda kaj malsaĝa; poste mi trovis ĝin ne nur natura, sed eĉ necesa pro la monsistemo tie reganta, kiu kaŭzis la grandan diferencon inter riĉuloj kaj malriĉuloj de tiu lando.
La festo do komenciĝis kaj antaŭ ol mi sciiĝis, kio al mi okazis, mi sentis min levita de la tero; tio okazis tiel subite kaj rapide, ke mi falis flanken, preskaŭ en la brakojn de unu el la ventumantaj knabinoj. Tamen tuj mi eksidis rekte kaj la lakeoj, la portantoj de mia trono, komencis marŝi kun mi, kaj la tri kakikoj nin sekvis. Kiam mi estis ekstere, aro de insulanoj, viroj kun pafarkoj kaj lancoj sekvis. Malantaŭ ili venis muzikistoj, kiuj en terura maniero ludis sur muzikiloj tute fremdaj al mi; eble ili estis tiuj samaj, kiujn la konkerantoj la unuan fojon aŭdis, kiam ili triumfe enmarŝis en la ĉefurbon de Meksiklando.
Alte sidante sur mia trono mi povis travidi la tutan procesion, kies fino konsistis el knaboj kaj knabinoj, kiuj portis flagetojn el birdoplumoj diverskoloraj.
La marŝado de la procesio daŭris nur kelkajn minutojn. La tuta popolo ariĝis ambaŭflanke de la vojo, kiun sekvis la trono de la nova inkao.
Ĉiuj ŝajnis esti en bona humoro, ĉiuj laŭte aplaŭdis min dum la solenaĵo, kaj unu momenton mi pensis, ke tiu honorigo estas stranga kaj ridinda, ĉar neniu min konis, mi ja estis fremdulo, kiu ankoraŭ neniam faris ion bonan aŭ utilan al kiu ajn en la insulo Nova Teksupa, sed post tiu aplaŭdado kaj la respekto, kiun oni al mi montris, ĉio al mi ŝajnis tre natura kaj necesa; mi ja intencis nur la feliĉon de mia popolo, kaj mia tuta eksteraĵo klare tion pruvis.
Fine la procesio haltis kaj la lakeoj metis mian tronon teren.
La kakikoj venis al mi, ornamis min per girlandoj, metis kronon sur mia kapon kaj unu el la eminentuloj, (la kakikoj estis post mi la unuaj eminentuloj) faris al mi longan paroladon, kiun mi tute ne komprenis, sed en kiu mi ofte aŭdis la nomon de Montezuma.
Ĉe la fino de la parolado la kakiko, kiu estis la unua ministro, alparolis la popolon, kaj fininte ĝin li tuŝis mian bruston kaj etendis ambaŭ brakojn al la suno, post kio eksplodis tia bruado de aplaŭdo, ke mi ankoraŭ nun miras, ke miaj oreloj ne krevis. Ili tamen eltenis la bruadon kaj kiam ĝi ĉesis, la unua ministro deklaris min solene la nova inkao de la insulo Nova Teksupa.
Ree la aplaŭdoj estis aŭdataj, iom malpli laŭte, kaj tuj poste mia trono ree leviĝis; ĉi tiun fojon mi tion atentis kaj restis rekte sidanta, kiel decas al vera inkao, kaj la procesio returne marŝis al mia palaco.
Mi devas konfesi, ke mi estis kortuŝita post tiuj publikaj montroj de honoro de tiuj, kiujn unue mi rigardis kiel diablojn, kaj kiuj nun pruvis esti naivaj bonaj homoj, kiuj sentis veran amon al sia nova inkao. Mi eĉ sentis riproĉojn de mia konscienco kaj honton pro miaj unuaj malbonaj supozoj kontraŭ ili, kaj se mi estus povinta paroli la lingvon de la insulanoj, mi certe estus petinta pardonon.
Feliĉe la naivuloj ne konjektis miajn sentojn; ili vidis, ke mi estas kontenta, kaj tio jam feliĉigis ilin.
La ministroj nun foriris kaj mi restis sola kun la du ventumantaj knabinoj.
Miaj ministroj ŝajnis al mi saĝaj viroj, sendube ili sciis, ke la enuo estas la plej granda malamiko de la homa feliĉo, tial ili zorgis, ke pri enuo mi neniam bezonis plendi.
Post kiam ili montris al mi la tutan insulon, kaj mi jam manĝis kaj trinkis kaj iom ripozis pro la spertitaj emocioj kaj lacego de la kronado, mi ricevis instruiston. Li devis instrui al mi la lingvon de la ruĝhaŭtuloj, sed tiu tasko feliĉe ne estis tre granda, pro la simpleco kaj naiveco de la lingvo.
En malmultaj tagoj mi povas flue paroli kun miaj subuloj kaj volonte mi parolis kun ili.
Ofte mi promenis en akompano de mia instruisto, al kiu mi baldaŭ forte amikiĝis pro liaj ĝentileco kaj bonvoleco, per kiuj li servis al mi.
Lia nomo estis Klakarl. Li multe parolis pri la ministroj, kiuj nomiĝis Ikstilmocin, Okslokcin kaj Guatamocin. Tiu sufikso „cin” signifas proksimume tion saman, kion signifas la vorto „duko”, pro kio ni povas ankaŭ nomi la ministrojn: La cino Ikstilmo kaj tiel plu.
Precipe la ministro Guatamocin havis grandan influon ĉe la popolo; li nomis sin laŭ la cino, kiu post Montezuma estis la lasta inkao de la aztekoj.
Komence mi miris pri tiuj nobelaj titoloj kaj deziris forigi ilin, sed la ministroj forte kontraŭstaris tiun mian intencon dirante, ke la popolo postulas kaj bezonas superulojn kun alta titolo. Tial mi rezignis kaj poste eĉ komprenis kaj certiĝis, ke la ministroj pravas.
Iun tagon, kiam mi promenis kun Klakarl, li demandis, ĉu mi estas kontenta pri miaj ventumistinoj. Mi respondis, ke mi estas, sed ke ŝajnas al mi, ke ili ne povas aŭ ne kuraĝas paroli en mia ĉeesto, ĉar ankoraŭ neniam ili diris eĉ unu vorton.
Klakarl diris, ke ili estas surdmutaj kaj taŭgaj nur por laŭvice servi al mi per sia ventumado.
Ofte mi promenis tute sola kaj ĉe tiuj okazoj vizitis miajn subulojn, kiuj ĉiam tre ĝojis pro la honoro, kiun per mia vizito mi montris al ili. Tuj post mia eniro en iliajn kabanojn, ili sidigis min sur la honorlokon kaj proponis trinkaĵojn kaj manĝaĵojn, kaj la plej granda honoro, kiun ili ĝuis, estis, ke per la mano ili povis tuŝi mian bruston, tio estas: tiun lokon, sub kiu batas mia koro.
Iun posttagmezon mi eniris en la kabanon de mia instruisto. Li tre ĝojis, sidigis min kaj post kiam mi parolis kelkan tempon kun li, Klakarl diris, ke li havas specialan peton por fari al mi; li nome volis demandi, ĉu ne estas eble, ke mi faru el li ian eminentulon, tio estas: ĉu mi ne povus doni al li la titolon, kiun havis ankaŭ la ministroj, por ke estonte la insulanoj ne plu nomu lin Klakarl, sed la cino Klakarl aŭ Klakarlcin.
Mi respondis, ke eble mi povus plenumi lian deziron kaj ke mi parolos pri tio kun la ministroj.
— Ho — diris li, — tion ne faru, ĉar laŭ la leĝo nur tri cinoj povas estis sur la insulo, kaj la ministroj ja ne konsentus abdiki, por fari plezuron al la instruisto de la inkao. Estas nur unu rimedo elekti min aŭ elektigi min cino, — diris li, — nome ke unu el la aliaj cinoj aŭ unu el la ministroj malaperu.
Tion dirante, li mistere rigardis min kaj poste la pordon, ĉar iu povus stari apud ĝi por subaŭskulti nian interparolon.
Mi estis mirigita pro la stranga respondo de mia instruisto, kiu tiel arde sopiris al titolo, sed li certigis, ke ankaŭ la aliaj ministroj akiris ĝin en la sama maniero.
Mi petis klarigon, kaj Klakarl diris, ke antaŭ du jaroj subite malaperis la ministro Maksiksocin, kiu poste estis anstataŭigita de Ikstilmocin.
Mi demandis, kiel tiu ministro malaperis, kaj Klakarl respondis tre kviete:
— La elstarantaj rokoj ĉe la norda parto de la insulo estas altaj kaj unu puŝego sufiĉas por faligi de sur ili tiun, kiu devas malaperi.
— Ĉu oni mortigis lin? — demandis mi.
— Ho ne, nur faligis en la maron, kie li dronis.
— Kiel vi scias, ke li mortis tie?
— Mi mem tion vidis, sed mi ne donis al li tiun puŝegon, tion faris la tiam Iksilmo, nun la cino Iksilmo, aŭ Iksilmocin.
— Ĉu vi ne denuncis lin?
— Kial do? Li promesis al mi titolon, se mi silentos, kaj diris ke li poste helpos malaperigi unu el la du aliaj cinoj.
— Ĉu vere li volus tion?
— Kial ne? Okslokmocin jam de sufiĉe longe estas ministro; krom tio, li ne estas amata de la popolo, kiu tre ĝojus pro la malapero… Se la inkao volus helpi al mi… tiam ni duope povus malaperigi lin.
— En kia maniero?
— Ho, tre simple!… Ni invitos lin al promenado; ni triope iru al tiu sama elstaranta roko, de kiu falis ankaŭ la cino Maksiko. La inkao eĉ ne bezonos vidi tion, kiel mi puŝos de la rokopinto la malamatan ministron. Ni poste diros, ke li falis kaj ke ni ne povis helpi al li…
Mi estas muta de miro kaj indigno, sed tion tute ne montris, ĉar kun ruza, malica krimulo oni devas ruze agi; tial mi diris, ke mi pripensos lian proponon, kaj ke mi poste sciigos al li mian respondon.
Tiam mi foriris de li kaj post tiu tempo kiel eble plej multe evitis lian renkonton, sed al mi iĝis klare, ke ankaŭ sur mia insulo regas intrigoj, kaj tio tre malĝojigis mian koron; mi ne rigardis plu miajn subulojn tiaj naivuloj, kiel antaŭe, kaj komprenis, ke ankaŭ inter ili estis kelkaj infektitaj de la malsano de la ambicio, kion me tre bedaŭris.
Ĉiufoje ĉe plena luno mi sidis ekster mia palaco; tiam la enloĝantoj de la insulo venis por saluti kaj amuzi min per siaj muziko kaj dancado. La muziko estis terura, sed mi jam kutimiĝis al ĝi; kaj fine eĉ trovis ĝin sufiĉe agrabla. La dancado estis iom sovaĝa, sed regula; tiu, kiu povis plej alte salti, estis rigardata kiel vera artisto. Inter la dancantoj ĉiam estis mia instruisto; li superis ĉiujn per siaj altaj saltoj. Vidante lin, mi vole-nevole admiris liajn muskolojn, sed pensante pri lia intrigo rilate al la malaperigo de unu el la ministroj, mi rigardis lin kun abomeno. Kiajn puŝegojn tiu fortulo povus doni por faligi iun de alta rokpinto en la maron!!
Mi tremis pensante pri tio, kaj iom post iom mi malamis tiun viron, kiu eĉ per murdo volis kontentigi sian ambicion.
Tamen neniam plu li parolis al mi pri siaj sekretoj, malicaj intencoj; li nur penis akiri mian simpation per siaj altaj saltoj, kiuj vere estis mirindaj kaj indaj al la plej lerta klaŭno en cirklo. Neniam mi povas al li pardoni la maltrankvilon, per kiu li ŝarĝis mian animon; ofte mi pensis, ke ĝis nun li estas la sola el miaj subuloj, kiu proponis al mi ion kriman kaj abomenan; mi ĝojis, ke mia popolo ne estis dividita en partiojn, kaj ke la politiko ne ludis rolon en mia insulo, kiel en Inferio.
Tamen en unu vespero, kiam kviete mi sidis sur mia trono en societo de miaj du ventumistinoj, kiuj pro sia surdmuteco neniam al mi ion diris, mi subite ricevis alian opinion pri la konkordo inter la insulanoj. Aŭdu, kiel tio okazis:
Tiun vesperon do, rigardante sencele antaŭ min, subite mi rimarkis, ke unu el la knabinoj ne plu forpelis la moskitojn, svarmantajn super mia kapo. Mi kredis, ke ŝi dormas, ĉar ŝia kapo ripozis sur la dorsapogilo de mia trono.
Mi volis veki ŝin, sed la alia knabino, vidante mian intencon, retenis kaj… tre mirigis min, kiam neatendite ŝi flustris…
— Ŝi dormas, lasu ŝin dormi…
— Ĉu vi ne estas mutulino? — demandis mi.
— Tute ne; ni estas mutaj nur en via ĉeesto, por des pli bone povi aŭskulti ĉion, kion vi diras al nedezirataj vizitantoj, kaj por poste sciigi al la ministroj, kion vi priparolis kun tiuj vizitantoj.
— Do vi estas spionino! — indigne mi ekkriis.
— Ne parolu tiel laŭte — ŝi diris; — ankaŭ ŝi povas aŭdi kaj paroli, sed nun ŝi dormas kaj tial mi senĝene povas al vi diri, kion jam longe mi volis diri, sed ne povis pro ŝia ĉeesto.
Mia miro pligrandiĝis pli kaj pli. Mi do estis ĉirkaŭita de spionoj!!
La knabino daŭrigis:
— Mi ne scias, kio estas spiono; mi scias nur, ke al ni estas severe malpermesate paroli al vi kaj tial vi kredis nin surdaj kaj mutaj, sed malprave. Vi ĉiam estis al mi tiel bona, ke fine mia kompatinda koro sin klinis al vi kaj ĝi flustris al mi, ke mi avertu la inkaon pri la danĝero, kiu lin minacas flanke de la ministroj.
— Ĉu danĝero minacas min?… Parolu kaj diru, kiu danĝero!
— La ministroj fine decidis kontentigi la popolon, oferanto la inkaon al la suno, nia dio…
Mi tiel konsterniĝis kaj tia angoro subite min ekregis, ke mi salte leviĝis, sed la knabino flustris plu…
— Estu kvieta, ne faru bruon kaj ne veku mian fratinon, por ke ŝi ne perfidu min al la ministroj. Ili jam kelkan tempon disputis kaj kverelis pri la tago, kiam okazos tiu solena afero, sed la partio de la ĉefa ministro estas la plej potenca, kaj fine la ministroj interkonsentis, ke post du tagoj la ofero de la inkao okazos.
— Ĉu estas partioj ĉi tie?
— Jes, tri partioj; ĉiu ministro havas siajn partianojn kaj eĉ Klakarl faris sian eblon varbi partianojn por si; li estas viro, kiu jam longe aspiris ankaŭ iĝi ministro, post kiam unu el la tri aliaj estos mortinta.
Mi estis muta pro angoro; la antaŭvido estis viva oferata al la Sundio, starigis la harojn sur mia kapo. Mi volis paroli, sed malforta movo de la dormanta ventumistino vekis mian specialan atenton. Mi flustris:
— Eble ŝi ne dormis…, kion fari, se ŝi ne dormis?…
— Ni atendu; se ŝi ne dormis, ŝi perfidos min, ĉar ŝi estas jaluza pro la favoro, kiun la inkao montris al mi. Ni tamen esperas, ke ŝi dormis, alie mi estas perdita.
— Kion tiam oni faros kun vi?
— Tiam ankaŭ min oni oferas al la Sundio.
— Mi ne sciis, ke ĉi tie ekzistas ankoraŭ homofreroj.
— Ili ĉiam ekzistis kaj ekzistos; niaj praavoj ekondukis ankaŭ ĉi tien tiun kutimon, kiu apartenas al nia religio, kaj ĉiujare okazas tiaj oferoj, se viktimoj estas troveblaj.
— Kiuj estas tiuj malfeliĉuloj, tiuj viktimoj?
— Ordinare ili estas malbonfarintoj, aŭ la inkao mem, se li estas fremdulo.
— Ĉu tial oni tiel amike min traktis, por poste povi oferi min al sia Sundio!?… Sed mi ordonos, ke oni ĉesigu tiun abomenan kutimon!… Mi kredis, ke ĉi tie estas pacema bonmora insulo sen tiaj abomenaĵoj, sen disputoj, sen kvereloj… eble sen militoj.
— Militoj tre ofte okazis. La unua ministro estas tre militema; li ofte militis kontraŭ la aliaj partioj, sed ĉiam venkis; tial oni lin timas; neniu lin amas, ĉar li estas avidulo, amanta nur sin mem, li amasigas ĉion, kion li povas; li laborigas aliulojn, sed mem estas granda nenionfaranto kun multaj sklavoj, al kiuj li estas tre severa kaj kruela; li ne oferas ilin, ĉar tio kaŭzus al li malprofiton.
— Ĉu la popolo ne povas lin eksigi aŭ forpeli?
— La popolo mem devige elektis lin unua ministro, ĉar ĝi ne povis agi alimaniere pro tiom al li. Per siaj militistoj li povas ĉion, eĉ militi, kvankam la tuta popolo ne ŝatas la militon, sed pli volonte vivas en paco.
— Ĉu do la inkao ne povas eksigi aŭ forpeli lin?
— La inkao povas nenion!
— Ĉu mi povas nenion? Kial do oni faris min inkao?
— Nur por esti oferata. La inkao havas sanan koron, la Sundio deziras nur sanajn korojn…
— Kaj se mia koro ne estus sana?
— Tiam la oferado ne okazus.
— Kiel ĝi okazos?… Mi volas diri: la oferado?
— La unua ministro, kiu estas ankaŭ ĉefpastro, per akra ŝtono malfermas vian bruston, elŝiros el ĝi vian koron kaj ĵetos ĝin antaŭ la ŝtonan dion Huitzil.
— Kie estas tiu ŝtona dio?
— En la templo sub la plej alta roko de nia insulo, sed folioj de arboj ĝin kaŝas antaŭ la okuloj.
— Sed mi eĉ ne sciis, ke vi havas templon.
— La inkao scias nenion; nur la ministroj!
La knabino pravis, mi povis nenion kaj mi sciis nenion. Mi levis min de mia trono kaj iris el la palaco por libere pripensi mian sorton.
La luno hele lumis, kaj mi povis fari promenadon, kio alie estas neebla, ĉar la publika lumigo sur la insulo estis en tre primitiva stato; lanternoj ne ekzistis, kaj kiam la luno ne staris sur la ĉielo, ĉiu estis devigata resti hejme.
La angoro, kiu regis min, pelis min al tiu mistera templo, kiun spite al mia alta rango, mi ne konis kaj pri kies ekzisto neniu al mi parolis antaŭe.
La distanco inter mia palaco kaj la celita rokpinto ne estis granda kaj post kvaronhoro mi ĝin atingis. Mi baldaŭ trovis la folian kovraĵon, kiun antaŭe mi neniam rimarkis, kaj ŝovinte flanken la kunplektitajn girlandojn el folioj, kiuj pendis unuj flanke de la aliaj, miaj tremantaj manoj renkontis specon de pordo, kiu estis ŝlosita. Mi ne povis eniri en la kaŝitan templon kaj volis reiri hejmen, kiam el la mallumo subite aperis antaŭ mi la figuro de mia instruisto.
Se mi estus renkontinta lin en tiu momento sur la supro de la roko, tiam sendube mi estus doninta al li tian puŝegon, kian li destinis al mia unua ministro, sed ĉi tie mi povis nenion fari.
Li dolĉtone demandis, kion mi serĉas en tiu nokta horo tiel malproksime de mia palaco. Mi respondis, ke mi estas malsana, ke mia koro ne estas en ordo kaj ke tial mi per promenadoj klopodis resanigi ĝin. Mi elpensis tiun mensogon por kredigi al li, ke vere mi estas malsana, sciante, ke nur sanaj viktimoj taŭgas por la oferado; tion ĵus diris al mi la ventumistino.
La instruisto, ne divenante mian ruzaĵon, tuj ekzamenis mian bruston kaj atente aŭskultis la batadon de mia koro. Feliĉe kaj ne sen kaŭzo, ĝi batadis tro rapide pro la suferitaj emocioj, kaj aŭdante tiun neeksterordinaran kormovon, li diris:
— Nu, eble la koro de nia inkao baldaŭ resaniĝos, sed la malsano ne estas tre grava; la inkao bezonas ripozon, mi kondukos lin hejmen, por ke li dormu.
Li kaptis mian manon kaj duope ni promenis returne al mia palaco. Mi eniris, kuŝiĝis sur mia trono, sed mi ne povis dormi.
La du knabinoj, kiel kutime, sidis ĉe miaj flankoj, forpelante la moskitojn, sed ju pli rapide ili svingis la ventumilojn, des pli granda iĝis mia angoro, ĉar ĉiu svingo plimallongigis la distancon inter mi kaj la oferŝtono, sur kiu oni etendos min, por ke la ĉefa ministro kaj ĉefpastro povu malfermi mian brustan kaj elŝiri mian oferotan koron.
La nokto ŝajnis daŭri tutan semajnon; mi sentis kapdoloron, sed spite al tio mi cerbumis por elpensi rimedojn por forkuri.
Sed kiel forkuri? La insulo estis malgranda kaj tuj la ruĝhaŭtaj diabloj rekaptos min. Mia sola espero estis eventuala helpo de la knabino, sidanta sur mia benko, kiu jam konfesis, ke ŝia koro kliniĝas al mi. Sed kiel ŝi helpos? Mi cerbumis, cerbumadis, sed vane. Neniu povus kaj volus helpi al mi, escepte ĉi tiu malforta knabino; ĉiuj aliaj montriĝis esti mizeraj kreitaĵoj, kiuj por plaĉi al sia falsa dio, deziris nur, ke mi, kiel viktimo mortu la plej teruran morton.
Ho, kia malsaĝulo mi do estis!… Kia vantulo, opiniante kaj firme kredante, ke ĉi tiu popolo de diabloj min amas kaj honoras nur pro mi mem!!
Mi sentis en mi la inklinon detrui mian palacon kun ĉio, kio estis en ĝi, sed al kio tio utilus?
Fine mi kuŝiĝis sur mia trono kaj laŭte eksplodis en larmojn…
Tie mi kuŝis… mi: inkao Unu-sep-du la Unua de Nova Teksupa!… mi: la plej granda malsaĝulo, kiu iam vivis!!…
Tiel venis la mateno; la du knabinoj foriris kaj venis du aliaj por ventumi min. Mi ne volis manĝi, nek trinki, kaj plendis, ke mia koro kaŭzis al mi tiun doloron.
Unu, du, tri horoj pasis kaj mi volis eliri por distri min en la libera aero, sed apenaŭ mi faris du paŝojn ekster mia palaco, min ĉirkaŭis kelkaj armitaj ruĝhaŭtuloj por akompani min. Mi tuj konjektis, ke la dormanta knabino perfidis sian kunulinon, kaj ke la ministroj scias, ke ilia sekreto por mi ne estas plu sekreto. Do ili ankaŭ ne kredos pri mia malsana koro kaj ne prokrastos la oferadon.
Malantaŭ mi iris mia instruisto; mi signe vokis lin al mi kaj mallaŭte diris:
— Amiko Klakarl, el kiu volonte mi volas fari Klakarlcin, mi scias, kiu sorto atendas min…, ĉu vi ne konas iun rimedon por savi min?… Se vis povos, mi faros vin mia unua ministro kaj konsentos, ke vi puŝu lin en la maron.
La ruĝhaŭtulo mistere ridetis, okulumis al mi kaj flustre respondis:
— Mi jam scias, ke la koro de la inkao estas inklina la mi, sed tiu puŝego nun ne estas plu ebla.
— Mi do estos senkompate murdata!?
— Ne murdata… nur oferata al nia Sundio, kiu volonte ĝis akceptos.
— Sed kion diris pri tio mia popolo, kiu tiel min ŝatas kaj ĉiam tiel min honoris?
— La popolo jam pagis sufiĉe por nutri la inkaon, la popolo volas sian plezuron; tiu plezuro konsistas en la brila oficiala kaj publika festo, kiu morgaŭ okazos, kiam la inkao estos oferata al nia Sundio.
— Ĉu la popolo ne pli multe ŝatus havi honestajn ministrojn?
— La popolo ŝatas nur sian plezuron; al la popolo la inkao estas io tute indiferenta; la popolo estas aro de stultuloj; la popolo lasas sin regi de ruzuloj kaj tiuj ruzuloj estas la potencaj ministroj; sciu do, ho inkao, ke estas nur kvar saĝaj viroj en la tuta insulo: ili estas la tri ministroj kaj mi mem.
— Kio do estas mi, kara Klakarl?
La ruĝhaŭtulo ree mistere kaj samtempe malice min rigardis kaj flustris al mi:
— La inkao pardonu al mi, sed li estas la plej granda stultulo el ĉiuj insulanoj.
Mi kvazaŭ ricevis bategon sur la koron; mi mutiĝis pro kolero kaj indigno; dum momento mi tute forgesis pri la terura stato, en kiu mi troviĝis. Baldaŭ tamen ĝi memorigis al mi pri mia morgaŭa sorto kaj malespere, tute ne atendante plu helpon, mi promenis plu, atente gardata de la min ĉirkaŭantaj sovaĝuloj.
Mi revenis en mian kabanon, sidiĝis sur mian tronon, ripozigis la kapon sur la manoj kaj diris plu nenion. Tiel pasis la lasta nokto kaj proksimiĝis la fatala tago de mia oferado.
Dum tiu lasta nokto sidis ĉe mia flanko nur la perfida knabino por ventumadi min; la alia knabino ne revenis, kaj vole-nevole mi pensis pri la sorto, kiu atendis ankaŭ ŝin… Kompatinda knabino!!…
Jam antaŭ la sunleviĝo komenciĝis la preparoj de la festo. Mi aŭdis laŭtajn bruojn ekstere, kaj iris al la pordo de mia kabano por rigardi, kio okazas. Longa vico de sovaĝuloj trenis antaŭen malaltan ĉareton, sur kiu kuŝis giganta ŝtono, la oferŝtono.
La tirantoj iris en la direkto al la alta roko, la sama roko, de kiu mia instruisto volis puŝi la ministron en la maron. Tie do mi estos oferata!
Mi volis eliri, sed gardistoj repuŝis min en la kabanon; mi do estis malliberulo!…
Ree mi sidiĝis, atendante kaj cerbumante pri savrimedoj…
Tiel mi sidis ĝis tagmezo, kiam subite ideo trakuris mian kapon.
Mia espero revenis, kvankam ĝi estis nur malgranda.
Mi prenis mian falŝirmilon, kiu kunvolvita kuŝis sub mia trono; mi ĝin ligis sur mian dorson. Mi havis miajn planojn. Ĉiukaze estis pli boni droni en la maro, ol esti buĉata de ruĝhaŭta ĉefpastro. Mia falŝirmilo malhelpos tro rapidan falon en la ondojn. Ree mi atendis, ĝis la ministroj venis en la kabanon. Ili signodonis al mi sekvi ilin, kaj mi obeis, ĉar malobei estus io neebla. Inter du densaj homamasoj ni iris sur la vojo al la alta roko; poste iris la tuta popolo de la insulo… kaj baldaŭ ĉiuj miaj subuloj staris ĉirkaŭ la oferŝtono por atendi la spektaklon, kiun jam tiel longe ili sopiris.
Flanke de la oferŝtono staris abomena idolo, ankaŭ tien trenita, verŝajne pli frue ol la oferŝtono, ĉar pri ĝia transportado mi antaŭe nenion rimarkis. La ministroj atente rigardis al la suno por vidi, ĉu ĝi atingas sian plej altan lokon sur la ĉielo. Nur tiam mi estos ĵetata sur la oferŝtonon, kie kvar viroj firme min tenos, dum la ĉefpastro plenumos sian abomenan laboron.
Li jam nudigis sian brakon kaj en lia dekstra mano mi vidis la akran ŝtonon, per kiu li malfermos mian bruston.
La suno ankoraŭ ne atingis sian plej altan lokon, kaj mi kaptis la okazon por ekagi.
La ruĝhaŭtuloj ne tenis min plu ĉe la brako, kaj mi staris libera. Subite mi komencis dancadi…, ĉiuj kun miro min rigardis.
Mi dancadis, saltadis tiel alte, ke mi ĵaluzigis eĉ mian instruiston. Mi saltis kaj dancis tien kaj reen, ĉirkaŭ la idolo kaj poste ĉirkaŭ la oferŝtono. Mi agis kvazaŭ mi kiel estinta sunido per mia dancado honorus kaj salutus mian patrinon, la sunon, kaj kun ĉiam kreskanta miro ĉiuj rigardis tiun al ili tute nekonatan ceremonion.
Dum mia saltado kaj dancado mi vidis, ke sur la roko, cent paŝojn dekstre de la homamaso, brulis alta fajro. Ĝiaj flamoj estis pli ol dek metrojn altaj, kaj sendube videblaj sur la maro, do ankaŭ sur ŝipoj, okaze tie troviĝantaj.
Mi baldaŭ sciiĝis, ke tiuj flamoj altiris al si jam la atenton de vaporŝipo, kiu en tiu momento preteriris la insulon.
La suno nun preskaŭ atingis sian plej altan lokon kaj antaŭ ol tio okazis, mi dancis kaj saltis en la direkto al la maro, puŝis flanken la ĉefpastron kaj kurinte al la elstaraĵo de la roko, saltis en la abismon.
Sub mi etendiĝis la maro kaj malantaŭ mi sur la rokpinto la ruĝhaŭtuloj subite estis la atestantoj de la plej granda miraklo, kun iam ili sonĝis. Mia falŝirmilo malfermiĝis kaj kiel papaga plumo ŝvebis malsupren.
Ili vidis, ke sub tiu stranga ŝvebanta objekto pendas je multaj ŝnuroj ilia inkao, kiu jam proksimiĝis al la ondoj.
Laŭtaj krioj kaj hurladoj atingis miajn orelojn, sed ili ne plu timigis min. La kriantoj ne povis plu oferi min, ĉar neatendite, mi vidis sub mi boateton kun kvar remantaj maristoj, kaj pli malproksime grandan vaporŝipon, sur kies ferdeko aperis aro de scivoluloj, kiuj kun mirego rigardis min, ne sciante, de kie tiel subite mi venis.
Minuton poste ok manoj kaptis miajn piedojn kaj… mi staris en la boato.
Rapide mi malligis la rimenojn de mia falŝirmilo, kaj kunfaldinte ĝin, kore dankis miajn savantojn. Ili multe miris, aŭdante, ke ilia savita sovaĝulo, ĉar me estis vestita kiel ruĝhaŭtulo, en mallonga pantaloneto, dankis en la angla, ilia propra lingvo.
Per iom du marakvo mi forviŝis la ruĝan koloron, kiu kovris mian haŭton, mi forigis la nigrajn striojn sur mia vizaĝo, kaj tiel en unu minuto plenumis la metamorfozon aŭ transformiĝon de ruĝhaŭtulo en blankulon.
Apenaŭ mi staris sur la ferdeko de la vaporŝipo, la savboato por la dua fojo eniris en la maron en la direkto al persono, naĝanta de la insulo al la vaporŝipo.
Tiu naĝanto estis mia ventumistino. Timante, ke ankaŭ ŝi estos oferata, ŝi estis forkurinta el mia palaco, kaŝinta sin sub la elstaranta roko, kaj kiam ŝi vidis ŝipon, ŝi ekbruligis fajrosignalon. Savante sian vivon, ŝi savis ankaŭ la mian.
Unu el la pasaĝeroj, inferiana sinjorino, akceptis la knabinon kiel servistinon, kaj kunprenis ŝin al sia domo.
Mi estis la heroo de la tago kaj en tiu vespero mi en mia kripligita angla lingvo devis al ĉiuj sur la vaporboato rakonti la saman aventuron, kiun mi nun rakontas al vi.
La vaporŝipo, kiu tiel mirakle savis min, estis angla pasaĝerŝipo survoje al Saidumo, kie mi alvenis post agrabla vojaĝo.
En Inferio mi poste spertis nenion, kio valoras la penon rakonti.
Mi estis feliĉa, kiam la tempo de mia returna vojaĝo al ĉi tiu insulo venis.
Mi findiris kaj volonte cedas la parolvicon al mia frato Sola-lasta-unu por…
La ĉefo interrompis dirante.
— Ni kun atento aŭskultis la aventurojn de Unu-sep-du, kaj mi diros poste, kion mi pensas pri ĉio. Li rakontis multe kaj interese, sed li uzis tiom da strangaj kaj al ni fremdaj vortoj, ke mi ne ĉion komprenis; tamen mi komprenis sufiĉe por formi al mi ĝustan ideon pri la enhavo… Estas nun tre malfrue, kaj ni iros hejmen. Morgaŭ vespere Sola-lasta-unu havos la okazon rakonti, kion li spertis post sia foresto de nia insulo. Mi esperas, ke li ne estos tiel larĝparola, kiel liaj du fratoj, ĉar ofte malmultaj paroloj sufiĉas por detale rakonti, kion oni havas por diri. Tial… bonan nokton!…
Dirinte tion, li forlasis la kunven-kabanon kaj ĉiuj lin sekvis, la insulanoj por dormi kaj la fremduloj kun la civilizitaj insulanoj por rigardi la maron kaj por priparoli la impreson, kiun kaŭzis la aventuroj de Petro, la forkurinta inkao Unu-sep-du Unua de Nova Teksupa.