Insigno de l’ Kristo

(Alidirektita el Insigno de l' Kristo)
Indekso : Insigno de l' Kristo
de Leopold Kronenberg
Publikigita en Pola Esperantisto n-ro 12, decembro 1929, p. 162


Insigno de l' Kristo

(El „Poeziaĵoj” de L. Kronenberg).

Nokt’!
Nokto malhela,
Dum kiu plej bela,
Elkora fariĝas pensar’!
Tra tuta ĝis fluas landar’,
Al ĉiuj nacioj,
Ĉiuj religioj
Ĝi fluas tra mar’,
Tra la naciar’
Al tuta, tutega homar’!
Al ĉiu ĝi iras hom’
Ĉiun vizitas domon!
Ĉiun, ĉiun amprenas,
Ĉiun, ĉiun komprenas,
Kaj ĉiun, ĉiun domon
En sankta nom’
De l’ Kristo ĝi benas!

————————


Flamas, flamas la kor’!
Ĝi flamas, ĉar amas,
Ĉar fajras per am’,
Ĝi fajras, ĉar amas,
Kaj volas ke l’ Am’
Regu je l’ mond’
En rond’!!

————————


Flamas, flamas la kor’!
En mondon ĝi iras,
Al amo ĝi tiras,
Amplene ĝi spiras
Kaj vokas al ĉiu naci’!
Finiĝu la lac’,
Batala la lac’,
Kaj venu, venu jam pac’!

————————


Venu la pac’!
Nacioj de l’ mond’
Stariĝu en rond’,
Kaj gaje, el kor’
Komencu kanton en ĥor’!
Komencu en ĥor’
Kanton de la kor’,
De l’ tuta kanto ter’,
La kant’, ke fine
En man’ de l’ hom’,
En ĉiu dom’
Ne estu plu fer’!
Ke el tuta ter’
Batala foriru fer’
Kaj amo ke estu,
Konkordo ke festu
Venke inter nacioj de l’ ter’!