Japanaj Rakontoj/Klariga Antaŭparolo

Klariga Antaŭparolo

Tiu ĉi kajero enhavas Japanajn fabelojn kaj rakontojn de divesaj Japanaj tradukintoj. Ĉiuj tradukoj aperis en „Japana Esperantisto” de 1907 ĝis 1909, sed la teksto de „Uraŝima” estas parte ŝanĝita, kaj la aliaj ankaŭ zorge reviziitaj kaj korektitaj. La enhavo estas:

  1. Taglibro, tradukita de Sh. Minakami.
  2. Du Sake-Vendistoj, tradukita de J. Kimra.
  3. Senlanga Pasero, esperantigita de Dro E. Asada.
  4. Edziniĝo de Ratino, esperantigita de K. Kajiwara.
  5. Spegulo de Matsujama, esperantigita de Ĉif Toŝio.
  6. Gemo Alfluiga kaj Gemo Forfluiga, tradukita de K. Nohara.
  7. Uraŝima, esperantigita de Ĉif Toŝio.

„Taglibro” estas nuntempa prozaĵeto, verkita de Nakagawa, premiita kuj publikigita de la ĵurnalo Yorozu Choho en 1908. Ĝi ne estas modela ĉefverko, sed per ĝi oni povas ekvidi la nunan stilon de Japanaj prozaĵoj. „Du Sake-Vendistoj” estas humoraĵo de Tokuchi Koodo, tie ĉi konata, maljuna novelisto. „Senlanga Pasero” kaj „Edziniĝo de Ratino” ambaŭ estas tre popularaj fabeloj de l’ moderna tempo. „Spegulo de Mastujama” estas mezepoka familia rakonto, sed la esperanta traduko devenas de la nuntempa verko de Sazanami Sanĵin.

La du ceteraj rakontoj estas ĉerpitaj el la plej malnova fonto de la Japana literaturo. Tamen unu diferencas de la alia per tio, ke „Uraŝima” estas modernigita reproduktaĵo de la malnova legendo, dum „Gemo Alfluiga kaj Gemo Forfluiga” estas rekta traduko de tiu antikva literaturaĵo.

La Uraŝima-legendo estas unu el la plej malnovaj kaj plej disvastigitaj popollegendoj de la nacio; ĝia unu priskribo sin trovas en Nihon Ŝoki, grava historia verko de Japanujo, skribita en la antikva Ĥina lingvo kaj aperinta en la jaro 719. Tango Futoki (Loka Kroniko de Tango Provinco), kiu aperis iom pli malfrue ol Nihon Ŝoki, enhavas kompletan kaj tre belstialn rakonton pri Uraŝima, kaj en Man-yo-ŝu, la plej malnova poeziaro, aperinta je la fino de l’ oka jarcento, ankaŭ troviĝas poemo pri Uraŝima. Tiuj tri skribaĵoj estas la plej malnovaj kaj originalaj. De tiu tempo, en la daŭro de mil ducent jaroj la legendo disvolviĝis kaj disvastiĝis, ĝi aperis en diversaj formoj en romano, en dramo, en poezio, en popola kanto kaj en infana legaĵo. „Gemo Alfluiga kaj Gemo Gemo Forfluiga” estas elprenita el Nihon Ŝoki, kaj la sama legendo troviĝas ankaŭ en Koĵiki, la plej malnova historio de Japanujo, verkita en la Japana lingvo per Ĥinaj literoj (ĉar tiam ankoraŭ ne ekzistis la Japanaj literoj „Kana”) kaj aperinta en jaro 711, t. e. 8 jarojn pli frue ol Nihon Ŝoki.

La legantoj vidos, ke inter tiuj ĉi du legendoj ekzistas multaj interesaj koincidoj; ekzemple: ambaŭokaze la ĉefpersono estis fiŝkaptisto, kaj li iris al la Mara Palaco per neordinaraj vojo kaj maniero. Ambaŭokaze en la Mara Palaco estis bela fraŭlino, tiu ĉi enamiĝis kun la vizitanto, ili kunvivadis iom da tempo, kaj poste la viro sopiris por sia hejmo kaj fine revenis hejmen. Ambaŭokaze la viro reveninta hejmen ĵurrompis kontraŭ la virino, kaj pro tio ilia ligiteco estis por ĉiam perdita.

Resume la du legendoj estas samformaj kaj samfamiliaj; ili apartenas al la mondvastigita mito, kiu rakontas pri edziĝo de homo kun dio (tie ĉi „dio” signifas ian supernaturan aŭ nenaturan estaĵon), kaj similaj legendoj troviĝas multaj en preskaŭ ĉiuj partoj de la mondo. Aliflanke tamen ni povas diri, ke tiuj du legendoj apartenas al la mito, kiu priparolas restadon de homo en dilando (ne postmorta). Legendoj de tiu ĉi kategorio ankaŭ estas dissemitaj tra la mondo, sed precipe inter Ĥinaj legendoj ni trovas plej multe da ekzemploj, ĉar pratempaj Ĥinoj kiel ankaŭ Japanoj imagis sian mondon de feliĉo en la spaca ekzisto, anstataŭ ol sonĝi pri venonta paradizo aŭ postmorta regno de l’ ĉielo. Tamen estas rimarkinde, ke la dilando de Japanoj ĉiam estis transmara insulo, dum tiu de Ĥinoj precipe estis en montarego.

Tokio, Oktobro 1909.

Ĉif Toŝio