de Nakagawa
Tradukita de Sh. Minakami
(p. 7-11)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Taglibro
De Nakagawa

Okamura forĵetas la plumon al muro.

Kion! Kion mi faras skribante tiajn malverojn! Kion do mi faras skribante malveran taglibron!

Se ĝi estus romano… sed, kiel utilas malvera taglibro? Kia estis la vetero aŭ kiu min vizitis, tio ne meritas mencion en mia historio. Tamen mi neniel povas skribi tion, kion mi vere sentis kaj vere ekpensis. Imagu, ke mi skribis tion, se miaj amikoj okaze eklegus tiun ĉi taglibron, mi pro honto plu ne kuraĝus revidi ilin. Krome, kiu povas certigi, ke ĝi ne estos alportata de ia hazardo en la manon de mia edzino? Se ŝi ekvidos miajn malkaŝitajn konfesojn, ho, kion ŝi diros? kion ŝi faros?

Mi, malsaĝulo? Ĉe mi la konscienco kaj la pasioj neniam akordiĝas. Mi komprenas, ke mi devas ion fari, sed mi tion ne povas plenumi. Mi bone konscias, ke ekpensite tiajn malnoblajn aferojn mi estus malinda kiel homo, kaj ne povus vivi kiel edzo, sed mi ĉiam vokas al mi nedireble malnoblajn pensojn. Se mi, ne trompante min mem, estus skribinta ĉion, kion mi sentis kaj pensis, mi eĉ ne povus morti kviete. Mi devus enŝlosi mian taglibron en feran kofron kun duobla seruro, kaj mi ne malfermus ĝin, eĉ se oni min pendigus pro tio!

Se mi iam malvarmumetus, kaj fariĝus nur iomete febra, mia penso tuj alflugus al la taglibro, kiun mi kaŝis sekrete. Se tiu malvarmumo progresus malbone, fariĝus ĉu pneŭmonio ĉu alia danĝera malsano, kaj mi estus tuj mortanta… ne, mi ne suferus de febro pli ol de la taglibro, kiun mi lasos post mia morto; mi ja ne povus morti, se mi ne estus forbruliginta ĝin!

Nenia scienculo de neniu lando diras, ke la homo mortas nur post longa kuŝado sur lito de malsano. Jes, la morto ne distingas junan de maljuna; ĝia alveno ne atendas eliron de enspiro. tiel pensante, pli kaj pli mi konfuziĝas pro la taglibro; ĉiun spiradon mi sentas ĉagrene, mi eĉ ne povas ĝui trankvilan, plenan spiradon.

Eble oni dirus:

Tion vi vere sentis, tion vi efektive pensis, kaj tion vi skribas tute honeste tiel, kiel vi sentis aŭ pensis, — sufiĉe, tre bone, tiel vi estas prava, ĉu ne? Ha, kion mi diros?

Jes, certe! mi nur povos diri. — Jes, ĝuste tiel! Nur se oni skribus honeste kaj senafekte ĉion, kion oni sentis kaj pensis, oni farus bonan taglibron, kaj tiamaniere formiĝus indaj memoraĵoj.

Mi bone komprenas, sed mi neniam povas praktiki. Ho, kia kompatinda besto! Ido de l’ peko! Kio okazis al mi hodiaŭ en tramĉaro, kiam mi estis revenanta de Kanda strato? Kion mi pensis pri la fraŭlino, kiu tiam kunveturis en la ĉaro? Mi pensis:

Ha, belulino! Tiu ĉi fraŭlino estas efektive bela. Kvankam la nazo estas iom kritikebla, — mi ne estu tro postulema, — certe, multe pli bela ol mia edzino. Se mi povus edziĝi kun tiu ĉi fraŭlino, mi estus tre feliĉa, mi estus kontenta, eĉ se oni malmultigus mian salajron ĝis duono.

Kies filino do? Kie ŝi loĝas? Mi eksciu ŝian domon, por ke mi povu fianĉiĝi kun ŝi, kiam mia edzino estos mortinta.

Ŝerco? Ne, tute ne! Mi serioze tiel pensis; tiam en mia koro plu ne ekzistis la edzino, la mondo, moralo, prudento, ĉio; mi nur rigardadis tute ensorĉite tiun fraŭlinon kaj prisonĝis la ĝojajn tagojn de edziĝo. Dume, neatendite, ĉe la haltejo de Iidabashi la fraŭlino eliris.

Mia malsaĝeco estas senmezure granda! Mi tiel malĝojis, ke mi preskaŭ ekploris, kaj forgesante la vidon de la publiko, mi elmetis la kapon el la fenestro, sekvis ŝin per okuloj rigardegantaj, kaj deziris, ke ŝi donu unu rigardeton al mi.

Ĉu tion mi povas enskribi en mian taglibron? Sed efektive, hodiaŭ nenia afero estis pli grava ol tio, nenion mi pensis pli serioze ol tion. Kaj mi tion ne skribas! Kia senutila taglibro! Kion mi faras per tia malvera taglibro!

Tamen, kiel mi kuraĝus noti tian ridindan aferon? Kion dirus miaj amikoj, se ili vidus ĝin? Antaŭ ĉio, kio okazus, se mia edzino tion eklegus? — Tiam, nur morti mi povus!

Kial? — Mi estas nepardonebla pekulo, mi ofendis virgulinon, mi edzo faris adulton, eĉ mortigis la edzinon, ĉu ne?

Malsaĝegulo de tridek-du jaroj!

Kian malnoblan ideon mi portas! Kiel hontindan penson mi vokas al mi! Mi, malestiminda, riproĉinda, pendiginda pekulo!

Mia patro estis sufiĉe diboĉema, diris mia patrino. Sed mi, multe pli… mi eĉ adultas tre ofte, almenaŭ en koro.

Malforta, frivolanima sentaŭgulo! Mi abomenas min mem. Neniel la konscienco kaj la pasio unuiĝas ĉe mi. Kontroli pasion mi tute ne povas. Kial?

Okamura ektremas kaj la okulojn fiksas al la muro.

Lia vizaĝo paliĝas, liaj lipoj tremas. Kvazaŭ akvo trafluas sur la dorso, li sentas malvarmon. Tri-kvin-sep minutoj pasas. Okamura senmove sidas kun la okuloj fikse rigardantaj. Subite, kvazaŭ mortinto malfermas la okulojn, li ekkrias — um!

Li prenas novan plumon el la kesteto, sed nur tenante ĝin en la mano li ree rigardegas la muron.

Tri-kvin-sep minutojn!

Okamura sidas senmove.

Tradukis Sh. Minakami
(El „Japana Esperantisto“, N-o 4, 1909.)


————————