Kandid/XXIV
»Kio! li diris al Marten, mi havis tempon transiri de Surinam al Bordo, iri de Bordo al Parizo, de Parizo al Diepo, de Diepo al Portsmuto, rondiri Portugalion kaj Hispanion, transiri la tutan Mediteraneon, pasigi kelke da monatoj en Venezio; kaj la bela Kunegond ne venis! Anstataŭ ŝin mi renkontis nur senhontulinaĉon kaj perigordan abaton! Kunegond sendube mortis; restas al mi nur morti. Ha! estus preferinde resti en la paradizo de Eldorado ol reveni en ĉi tiun malbenindan Eŭropon. Kiel vi pravas! mia kara Marten, ĉio estas iluzio kaj malfeliĉego.«
Li falis en nigran melankolion, kaj ne partoprenis al la opero alla moda[1], nek al la aliaj distroj de la karnavalo; ne eĉ unu virino vekis ĉe li tenton. Marten diris al li: »Vi estas tre naiva, en vero, imagi, ke mestiza servisto, kiu havas en poŝo kvin aŭ ses milionojn, iros serĉi vian amatinon ĝis la fino de l’tero kaj kondukos ŝin al vi en Venezion. Li prenos ŝin por si, se li trovos; se li ne trovos ŝin, li prenos alian: mi konsilas al vi forgesi pri via servisto Kakambo kaj via amatino Kunegond.« Marten ne estis tre konsola. La melankolio de Kandid pligrandiĝis, kaj Marten ne ĉesis pruvi al li, ke ekzistas malmulte da virto kaj malmulte da feliĉo sur la tero, escepte eble en Eldorado, kien neniu povas iri.
Disputante pri tiu grava demando, kaj atendante Kunegond, Kandid ekvidis junan teatanon[2] sur la placo Sankta Marko, kiu tenis ĉe la brako iun junulinon. La teatano ŝajnis freŝa, graseta, fortika; liaj okuloj brilis, lia aspekto estis memfida, lia irmaniero fiera. La junulino estis beleta kaj kantis; ŝi ameme rigardis sian teatanon, kaj de tempo al tempo pinĉis al li la dikajn vangojn.
— Vi almenaŭ konsentos, diris Kandid al Marten, ke ĉi tiuj homoj estas feliĉaj. Ĝis nun mi trovis sur la tuta loĝebla tero, escepte en Eldorado, nur malfeliĉulojn; sed, koncerne ĉi tiun junulinon kaj ĉi tiun teatanon, mi vetas, ke ili estas tre feliĉaj kreitoj.
— Mi vetas, ke ne, diris Marten.
— Ni invitu ilin por vespermanĝi, diris Kandid, kaj vi vidos, ĉu mi eraras.
Tuj li proksimiĝas al ili, komplimentas kaj invitas ilin en sian gastejon por manĝi makaroniojn, perdrikojn el Lombardio, kaviaron, kaj trinki vinon el Montepulciano, vinon nomitan larmoj de Kristo[3], vinon el Kipro kaj el Samos. La fraŭlino ruĝiĝis, la teatano akceptis la inviton, kaj la junulino sekvis Kandid, rigardante lin per okuloj, en kiuj kuŝis surprizo, konfuzo kaj kiuj malheliĝis de kelkaj larmoj. Apenaŭ ŝi estis enirinta la ĉambron de Kandid, ke ŝi diris:
— Nu, Sinjoro Kandid ne rekonas Paket!
Ĉe tiuj vortoj, Kandid, kiu ĝis nun ne tre atente konsideris ŝin, tial ke li pensis nur pri Kunegond, diris al ŝi:
— Ho ve! mia kara infano, ĉu do estas vi, kiu metis doktoron Panglos en la belan staton, en kiu mi vidis lin?
— Ho ve! sinjoro, estas mi mem, diris Paket; mi ja vidas, ke pri ĉio vi estas informita. Mi eksciis pri la teruraj malfeliĉoj, kiuj okazis al ĉiuj domanoj de la baronino kaj al la bela Kunegond. Mi certigas al vi, ke mia sorto ne estis malpli kompatinda. Mi estis tre senpeka, kiam vi vidis min. Iu kordeliero, kiu estis mia konfesprenanto, facile min delogis. La sekvoj estis teruraj; mi estis devigata foriri el la kastelo kelke da tempo post kiam la barono forpelis vin per fortaj piedbatoj sur la postaĵon. Se fama kuracisto ne kompatus min, mi mortus. Dum kelka tempo mi estis pro dankemo la amaĵistino de tiu kuracisto. Lia edzino, kiu estis furioze ĵaluza, senkompate batis min ĉiutage; ŝi estis ia furio. Tiu kuracisto estis la plej malbela el ĉiuj viroj, kaj mi la plej malfeliĉa el ĉiuj virinoj, konstante ricevante batojn pro viro, kiun mi ne amas. Vi scias, sinjoro, kiom danĝeras por disputema virino esti la edzino de kuracisto. Ĉi tiu, indignigite de la farmanieroj de sia edzino, iun tagon, kiam ŝi havis malgravan malvarmumon, donis al ŝi kuracilon tiom efikan, ke ŝi mortis en la daŭro de du horoj en teruraj konvulsioj. La parencoj de la sinjorino iniciatis al la sinjoro prokriman proceson; li forkuris, kaj mi estis metata en malliberejon. Mia senkulpeco ne savus min, se mi ne estus iom beleta. La juĝisto liberigis min, kondiĉe, ke li anstataŭos la kuraciston. Mi baldaŭ estis trudanstataŭata de konkurantino, forpelata sen rekompenco, kaj devigata daŭrigi ĉi tiun abomenindan metion, kiu ŝajnas plaĉa al vi, viroj, kaj kiu estas por ni nur abismo el malŝatindoj. Mi iris al Venezio por praktiki la profesion. Ha! sinjoro, se vi povus imagi, kiom estas malagrable esti devigata sendiference karesi maljunan marĉandiston, advokaton, monaĥon, gondoliston, abaton; esti en la risko ricevi ĉiajn insultojn, ĉiajn malagrablojn; esti alkondukata al tio, ke mi devas ofte pruntepreni jupon por atingi, ke iu naŭza viro ĝin suprenlevu; esti de iu ŝtelata el tio, kion oni gajnis kun aliu; esti perforte devigata pagi al policoficiroj, kaj havi kiel perspektivon nur teruran maljunecon, hospitalon, sterkon, vi konkludus, ke mi estas unu el la plej malfeliĉaj kreitoj el la mondo.
Tiel Paket malfermis sian koron al la bona Kandid, en ĉambreto, en la ĉeesto de Marten, kiu diris al Kandid:
— Vi vidas, ke jam mi gajnis la duonon de mia veto.
Frato Levkojo sidis en la manĝo-ĉambro kai trinkis, atendante la vespermanĝon.
— Sed, diris Kandid al Paket, vi aspektis tiel gaja, tiel kontenta, kiam mi renkontis vin; vi kantis, vi karesis la teatanon kun natura komplezemo; vi ŝajnis al mi tiom feliĉa, kiom vi estas malfeliĉa.
— Ha! sinjoro, respondis Paket, tio estas plia mizero en nia profesio. Hieraŭ mi estis ŝtelata kaj batata de oficiro, kaj necesas, ke hodiaŭ mi aspektu gaja por plaĉi al monaĥo.
Sufiĉis al Kandid; li konfesis, ke Marten pravas. Oni altabliĝis kun Paket kaj la teatano; dum la manĝado estis amuze, kaj ĉe la fino oni konfide interparolis.
— Mia patro, diris Kandid al la monaĥo, mi havas la impreson, ke vi ĝuas sorton, kiu estas por ĉiuj enviinda; via vizaĝo spegulas sanon, via fizionomio signas feliĉon; vi havas tre beletan junulinon por via distro, kaj vi ŝajnas tre kontenta pri via metio de teatano.
— Ja vere, sinjoro, diris frato Levkojo, mi deziras, ke ĉiuj teatanoj estu ĉe la fundo de l’maro. Cent fojojn mi havis la tenton ekbruligi la monaĥejon kaj fariĝi mahometano. Miaj gepatroj devigis min, kiam mi estis dek-kvinjara, surmeti tiun ĉi malŝatindan robon, por lasi pli da riĉo al tiu malbeninda unuenaskita frato, kiun Dio malsukcesigu! Ĵaluzo, malkonsento, furiozo regas en la monaĥejo. Estas vere, ke mi faris kelke da malbonaj predikoj, kiuj havigis al mi iom da mono, kies duonon ŝtelis de mi la prioro; la resto utilas al mi por aĉeti la karesojn de publikulinoj; sed, kiam mi revenas vespere en la monaĥejon, mi emas rompi al mi la kapon kontraŭ la murojn de l’dormejo; kaj ĉiuj miaj kolegoj havas saman emon.
Marten, sin turnante al Kandid kun sia kutima flegmo, diris al li:
— Nu! ĉu mi ne gajnis la tutan veton?
Kandid donis du mil piastrojn al Paket kaj mil piastrojn al frato Levkojo.
— Mi certigas al vi, li diris, ke per tio ili estos feliĉaj.
— Tion mi tute ne kredas, diris Marten; eble per tiuj piastroj vi atingos, ke ili estos eĉ pli malfeliĉaj.
— Okazos trafe-maltrafe, diris Kandid; sed unu afero konsolas min, mi vidas, ke oni ofte retrovas personojn, kiujn oni opiniis neniam retrovi; povos okazi, ke retrovinte mian ruĝan ŝafon kaj Paket, mi renkontos Kunegond.
— Mi deziras, diris Marten, ke iam ŝi feliĉigu vin; sed pri tio mi tre dubas.
— Vi estas tre malmolkora, diris Kandid.
— Tial ke mi havas sperton pri la vivo, diris Marten.
— Sed rigardu ĉi tiujn gondolistojn, diris Kandid; ĉu ili ne senĉese kantas?
— Vi ne vidas ilin en ilia hejmo, kun iliaj edzinoj kaj iliaj buboj, diris Marten. La doĝo havas siajn ĉagrenojn, la gondolisto havas la siajn. Estas vere, ke ĉio konsiderite, la sorto de gondolisto estas preferinda je tiu de doĝo; sed mi opinias, ke la diferenco estas tiom malgranda, ke ne valoras la penon ekzameni la aferon.
— Oni parolas, diris Kandid, pri la senatano Pokokurant, kiu loĝas en tiu bela palaco ĉe la Brenta, kaj kiu akceptas sufiĉe bone la fremdulojn. Oni asertas, ke ĝi estas homo, kiu neniam havis ĉagrenon.
— Mi volus vidi tian maloftaĵon, diris Marten.
Kandid tuj demandigis al sinjorego Pokokurant, pri permeso viziti lin la morgaŭon.
Piednotoj
redakti- ↑ Itala esprimo: Laŭmoda.
- ↑ La teatanoj estis ekleziuloj de la kongregacio de Latrano; ili portis nigran sutanon, nigran mantelon kaj blankajn ŝtrumpojn. Ili predikis, vizitis la malsanulojn kaj malliberulojn, apudestis la ekzekutotojn, ktp. Ili havis nek bienojn, nek rentojn. — Trad.
- ↑ Lacryma christi, muskatvino el regiono ĉe la bazo de l’vulkano Vezuvo. — Trad.