ĈAPITRO XXV
Vizito ĉe la sinjorego Pokokurant, nobela Veneziano
Kandid kaj Marten gondole veturis sur la Brenta kaj alvenis ĉe la palaco de la nobela Pokokurant. La ĝardenoj estis aranĝitaj kaj ornamitaj per belaj statuoj el marmoro; la palaco estis bonstila. La mastro, sesdekjara, riĉega, akceptis tre ĝentile la du scivolemulojn, sed kun tre malmulte da fervoro, kio konfuzetis Kandid kaj ne malplaĉis al Marten.

Unue beletaj kaj pure vestitaj junulinoj prezentis ĉokoladon, kiun ili tre bone ŝaŭmkirlis. Kandid ne povis sin deteni laŭdi ilian belon, ilian afablan ĉarmon kaj ilian lerton. »Ili estas sufiĉe bonaj kreitoj, diris la senatano Pokokurant; kelkafoje mi kuŝigas ilin en mian liton, ĉar mi estas tre tedita de la sinjorinoj el la urbo, de iliaj koketoj, de iliaj ĵaluzoj, de iliaj disputoj, de iliaj humoroj, de iliaj malnobletaĵoj, de ilia malhumilo, kaj de sonetoj, kiujn oni devas verki aŭ mendi por ili; sed, sume, ĉi tiuj du junulinoj komencas tre tedi min.«

Kandid post la tagmanĝo, promenante en longa galerio, estis surprizata de la belo de la pentroj. Li demandis, kiuj majstroj pentris la du unuajn. »Ili estas de Rafaelo, diris la senatano; mi aĉetis ilin tre kare pro vanto antaŭ kelke da jaroj; oni diras, ke nenio estas pli bela en Italio, sed ili tute ne plaĉas al mi; ilia koloro estas tre malheliĝinta, la figuroj ne estas sufiĉe rondformaj kaj ne sufiĉe elstaras; la drapiraĵoj tute ne similas ŝtofon: unuvorte malgraŭ ĉia laŭdo, mi ne trovas en ili veran imiton al la naturo. Mi ŝatos pentron, nur kiam mi opinios vidi la naturon mem: da tiaj ne ekzistas. Mi havas multe da pentroj, sed mi ne plu rigardas ilin.«

Pokokurant, atendante la vespermanĝon, ludigis al si koncerton. Kandid trovis la muzikon belega. »Tiu bruo, diris Pokokurant, povas distri dum unu duona horo; sed se ĝi daŭras pli longe ĝi tedas ĉiujn, kvankam neniu kuraĝas tion konfesi. La muziko hodiaŭ estas nur la arto ludi malfacilajn aferojn, kaj tio, kio estas nur malfacila, ne plaĉas post multe da tempo.

»Eble mi pli ŝatus operon, se oni ne estus trovinta la sekreton fari el ĝi monstron, kiu vekas ĉe mi egan indignon. Tiu ĉeestu, kiu deziras, la prezentadon de malbonaj tragedioj kun muziko, en kiuj la scenoj estas verkitaj kun la nura celo okazigi tre malĝustatempe du aŭ tri ridindajn kantojn, kiuj valorigas la gorĝon de iu aktorino; tiu svenu, kiu deziras aŭ povas, vidante kastriton kanteti en la rolo de Cezar kaj de Kato kaj promeni kun ĝene mallerta mieno sur iu scenejo; koncerne min, jam de longe mi fordecidis pri tiuj banaloj, kiuj hodiaŭ konsistigas la gloron de Italio, kaj kiujn suverenoj pagas tiom kare.« Kandid iom diskutis, sed kun moderemo. Marten havis la saman opinion, kiel la senatano.

Oni altabliĝis kaj post tre bona manĝo, oni eniris en la bibliotekon. Kandid vidante lukse binditan libron de Homero, laŭdis la famegan moŝton pri lia bongusto.

— Jen estas, li diris, libro, kiu ĝuigis la grandan Panglos, la plej bonan filozofon el Germanio.

— Ĝi tute ne ĝuigas min, diris flegme Pokokurant; iam oni kredigis al mi, ke legante ĝin, mi ricevas plezuron; sed tiu senĉesa sinsekvo da bataloj, kiuj similas ĉiuj unu al la aliaj, tiuj dioj, kiuj ĉiam agas kaj ne faras ion definitivan, tiu Heleno, kiu estas la kaŭzo de la milito, kaj kiu apenaŭ estas aktorino en la teatraĵo; tiu Iljon, kiun oni sieĝas kaj kiun oni ne ekokupas, ĉio tio kaŭzis al mi mortan tedon. Mi kelkfoje demandis al kleruloj, ĉu ili tiom enuis, kiom mi ĉe tiu legado, ĉiuj sinceruloj konfesis al mi, ke la libro falas el iliaj manoj, sed ke oni devas ĉiam havi ĝin en sia biblioteko, kiel memoraĵon pri la antikvo, kaj kiel tiujn rustintajn medalojn, per kiuj oni komerci ne povas.

— Via ekscelenca moŝto ne pensas tiel pri Virgilo? diris Kandid.

— Mi konsentas, diris Pokokurant, ke la dua, la kvara kaj la sesa parto de lia Eneido estas bonegaj; sed koncerne lian pian Eneas, kaj la fortikan Kloant, kaj la amikon Akates, kaj la malgrandan Askanius, kaj la stultan reĝon Latinus, kaj la burĝan Amata, kaj la senspritegan Lavinia, mi ne kredas, ke ekzistas io pli senverva kaj malagrabla. Mi pli ŝatas Tason kaj la ridindajn fabelojn de Ariosto.

— Ĉu decas demandi vin, sinjoro, diris Kandid, ĉu vi ne havas grandan plezuron legante Horacon?

— Estas maksimoj, diris Pokokurant, el kiuj bonsocietulo povas profiti, kaj kiuj, dirite en formo de viglaj versoj, gravuriĝas pli facile en la memoron; sed lasas min tute indiferenta lia vojaĝo al Brindisi, kai lia priskribo de malbona tagmanĝo, kaj de la ŝarĝportista disputo inter mi ne scias kia Pupilus, kies paroloj, li diras, estis pusoplenaj, kaj alia kies paroloj estis vinagraj. Nur kun tre forta naŭzo mi legis tiujn maldelikatajn versojn kontraŭ maljunulinojn kaj kontraŭ sorĉistinojn; kaj mi ne vidas, kia merito estas en tio, ke li diras al sia amiko Mecenas, ke se li metas lin en la rangon de la lirikaj poetoj, li frapas la astrojn per sia noblega frunto. La stultuloj admiras ĉion ĉe ŝatata aŭtoro. Mi legas nur por mi; mi ŝatas nur tion, kio indas je mi.

Kandid, kies edukado faris, ke li juĝis nenion per si mem, estis tre mirigata de tio, kion li aŭdis; kaj Marten opiniis, ke la pensmaniero de Pokokurant estis sufiĉe saĝa.

— Ho! jen estas libro de Cicero, diris Kandid; rilate al tiu granda homo, mi pensas, ke vi ne enuas ĉe la legado de liaj verkoj?

— Neniam mi legas ilin, respondis la Veneziano. Ĉu povas interesi min, ke li pledis por Rabirius aŭ por Kluentius? Sufiĉas al mi la procesoj, kiujn mi juĝas; mi prefere estus kontentiĝinta je liaj filozofiaj verkoj; sed kiam mi vidis, ke li dubas pri ĉio, mi konkludis, ke mi estas same klera kiel li kaj ke mi bezonis nenies helpon per esti malklera.

— Ha! jen estas okdek volumoj el verkaĵoj de scienca akademio, ekkriis Marten; povas esti, ke tie troviĝas io valora.

— Ĝi estus, diris Pokokurant, se nur unu el la aŭtoroj de tiu konfuzaĉo estus elpensinta la arton fari pinglojn; sed en ĉiuj tiuj libroj troviĝas nur vanaj sistemoj kaj ne eĉ unu sola utila afero.

— Kiom da teatraĵoj mi vidas tie, diris Kandid, en itala lingvo, en hispana, en franca!

— Jes, diris la senatano, estas tri mil da ili, kaj ne eĉ tri dekduoj da bonaj. Rilate al tiuj kolektoj da predikoj, kiuj ĉiuj kune ne valoras paĝon de Seneko, kaj ĉiuj tiuj dikaj volumoj pri teologio, estu certa, ke neniam mi malfermas ilin, nek mi nek aliu.

Marten ekvidis bretaron ŝarĝitan per anglaj libroj. Li diris:

— Mi kredas, ke plaĉas al respublikano la plejparto da tiuj libroj klare verkitaj.

— Jes, respondis Pokokurant, estas bele skribi kion oni pensas; tio estas privilegio de la homo. En la tuta Italio, oni skribas nur kion oni ne pensas; kiuj loĝas en la patrio de la Cezaroj kaj de la Antonenoj, tiuj ne kuraĝas havi ideon sen la permeso de jakobeno. Mi estus kontenta pri la libero, kiu inspiras la anglajn geniulojn, se la pasio kaj la partiemo ne difektus ĉion, kio estas ŝatinda en tiu multvalora libero.

Kandid, ekvidante libron de Milt’n[1], demandis al Pokokurant, ĉu li ne konsideras tiun aŭtoron kiel grandan homon.

— Kiun? li diris, tiun barbaron, kiu faris longan komentadon pri la unua ĉapitro de la Genezo en dek libroj[2] el malbelsonaj versoj? tiun maldelikatan imitanton de la Grekoj, kiu kripligas la kreadon, kaj kiu, dum Moseo reprezentas la Eternulon, produktantan la mondon per la parolo, igas la Messiah[3] elpreni cirkelon el iu ŝranko en la ĉielo por desegni sian verkon? Ĉu mi povus ŝati tiun, kiu difektis la inferon de Taso; kiu maskas Lucifer jen bufe, jen pigmee, kiu ripetigas al li centfoje la samajn paroladojn; kiu disputigas lin pri teologio; kiu, serioze imitante la komikan inventon pri eksplodpafiloj de Ariosto, igas la diablojn kanonpafadi en la ĉielon? Nek mi, nek aliu en Italio povis ŝati tiujn bedaŭrindajn ekstravagancojn. La edziĝo de la Peko kun la Morto kaj la kolubroj, kiujn naskas la Peko, vomigas ĉiun homon, kiu havas guston iom delikatan, kaj lia longa priskribo de hospitalo konvenas nur por tombisto. Tiu malklara, strangeta kaj naŭza poemo estis malŝatata tuj ĉe ĝia naskiĝo; ĝin mi traktas hodiaŭ kiel en ĝia patrio ĝi estis traktata de la samtempuloj. Cetere, mi diras, kion mi pensas kaj tute ne atentas ĉu la aliaj pensas kiel mi.

Kandid estis tre ĉagrena pro tiuj paroloj; li respektis Homero, iom li ŝatis Milt’n.

— Ho, ve! li diris mallaŭte al Marten, mi tre timas, ke ĉi tiu homo havas nur malŝategon por niaj germanaj poetoj.

— Ne estus en tio granda domaĝo, diris Marten.

— Ho! kia supera homo! diris Kandid al Marten tra la dentoj, kia granda geniulo estas tiu Pokokurant! Nenio povas plaĉi al li.

Tiel revuinte ĉiujn librojn, ili malsupreniris en la ĝardenon. Kandid laŭdis ties ĉiujn belecojn.

— Mi konas nenion pli malbongustan, diris la mastro; ni havas ĉi tie nur bagatelaĵojn; sed tuj morgaŭ mi ordonos, ke oni konstruu alian laŭ pli admirinda desegno.

Kiam la du scivolemuloj estis adiaŭintaj lian ekscelencan moŝton:

— Nu, diris Kandid al Marten, vi konsentos, ke jen estas la plej feliĉa el ĉiuj homoj, ĉar li ne estas sklavo de ĉio, kion li posedas.
— Ĉu do vi ne vidas, diris Marten, ke ĉio, kion li posedas, naŭzas lin? Plato diris, jam de longe, ke la plej bonaj stomakoj ne estas tiuj, kiuj malakceptas ĉiujn nutrojn.

— Sed, diris Kandid, ĉion kritiki, konstati mankojn tie, kie aliaj homoj kredas vidi belecojn, ĉu tio ne donas plezuron?

— Tio signifas, diris Marten, ke ne havi plezuron, tio donas plezuron?

— Nu bone! diris Kandid, nur mi estos feliĉa, kiam mi revidos F-inon Kunegond.

— Estas ĉiam saĝe esperi, diris Marten.

Tamen la tagoj, la semajnoj forpasis; Kakambo ne revenis, kaj Kandid estis tiom profundiĝinta en sian doloron, ke li ne rimarkis, ke Paket kaj frato Levkojo eĉ ne venis por lin danki.

Piednotoj redakti

  1. Angle: Milton.
  2. La »Perdita Paradizo« enhavas efektive 12 kantojn.
  3. Ĉi tiu angla vorto troviĝas en la franca teksto. Esperante: Mesio.