ĈAPITRO XXIV
Pri vespermanĝo, kiun ĉeestis Kandid kaj Marten kun ses fremduloj, kaj kiaj ili estis
Iun vesperon, kiam Kandid, akompanate de Marten, estis altabliĝonta kun la fremduloj, kiuj loĝis en la sama gastejo, homo kun fulgokolora vizaĝo proksimiĝis al li de malantaŭe, kaj kaptinte lin ĉe la brako, diris al li:

— Estu preta por foriri kun ni, vi ne preterlasu la okazon.

Li sin turnas kaj ekvidas Kakambo. Nur la ekvido de Kunegond povus lin pli mirigi. Li estis freneziĝonta pro ĝojo. Li ĉirkaŭbrakas sian karan amikon.

— Kunegond estas ĉi tie, sendube? Kie ŝi estas? Konduku min al ŝi, ke mi mortu pro ĝojo kun ŝi.

— Kunegond ne estas ĉi tie, diris Kakambo, ŝi estas en Konstantinopolo.

— Ha, ĉielo! en Konstantinopolo! sed eĉ se ŝi estus en Ĉinio, tien mi flugus, ni foriru.

— Ni forveturos post la vespermanĝo, denove daŭrigis Kakambo; mi ne povas diri plu al vi; mi estas sklavo, mia mastro atendas min; mi devas iri por lin servi ĉetable: ne diru vorton; vespermanĝu kaj tenu vin preta.

Ŝanceliĝante inter ĝojo kaj doloro, ravite esti revidinta sian fidelan agenton, mirigite vidi lin sklavo, tute okupite de la penso retrovi sian amatinon, kun maltrankvila koro, kun konfuzita spirito, Kandid altabliĝis kun Marten, kiu malvarmsange vidis ĉiujn tiujn aventurojn, kaj kun ses fremduloj, kiuj estis venintaj en Venezion por pasigi la karnavalon.

Kakambo, kiu donis por trinki al unu el tiuj fremduloj, proksimiĝis al la orelo de sia mastro, ĉe la finiĝo de l’manĝado, kaj diris al li: »Via Reĝa Moŝto foriros kiam al ĝi plaĉos, la ŝipo estas preta.« Eldirinte tiujn vortojn, li foriris. La kunmanĝantoj mirigite rigardis unuj la aliajn, ne dirante eĉ unu solan vorton, kiam alia servisto proksimiĝante al sia mastro, diris al li: »Reĝa Moŝto, la portseĝo de via Majesto estas en Padova kaj la barko estas preta.« La mastro faris signon kaj la servisto foriris. Ĉiuj kunmanĝantoj denove rigardis unuj la aliajn, kaj la komuna surprizo duobliĝis. Iu tria servisto, proksimiĝante al tria fremdulo, diris al li: »Reĝa Moŝto, kredu min, Via Majesto ne devas resti ĉi tie pli longe: mi ekpreparos ĉion«; kaj li tuj malaperis.

Kandid kaj Marten tiam ne plu dubis, ke tio estis karnavala maskiĝado. Kvara servisto diris al kvara mastro: »Via Majesto forveturos, kiam al ĝi plaĉos«, kaj li eliris, kiel la aliaj. La kvina servisto diris la samon al la kvina mastro. Sed la sesa servisto malsame parolis al la sesa fremdulo, kiu estis apud Kandid; li diris al li: »Nu, via Reĝa Moŝto, oni ne plu volas krediti al Via Majesto, nek al mi ankaŭ, kaj ni riskas esti enkarcerigataj ĉi tiun nokton, vi kaj mi; mi iras por zorgi pri miaj aferoj: adiaŭ.«

Kiam ĉiuj servistoj estis malaperintaj, la ses fremduloj, Kandid kaj Marten restis profunde silentaj. Fine Kandid ekparolis: »Sinjoroj, li diris, jen estas stranga ŝerco. Kial vi ĉiuj estas reĝoj? Koncerne min, mi konfesas, ke nek mi, nek Marten estas tiaj.«

La mastro de Kakambo seriozmiene ekparolis, kaj diris itallingve: »Mi tute ne ŝercas, mi nomiĝas Aĥmet la III[1]. Dum pluraj jaroj mi estis grandsultano; mi detronigis mian fraton; mia nevo detronigis min; oni fortranĉis la kolon al miaj veziroj; mi finpasigas mian vivon en la malnova palaco; mia nevo, la granda sultano Mahmud, kelkfoje permesas al mi vojaĝi pro mia sano, kaj mi venis al Venezio por pasigi la karnavalon.«

Junulo, kiu estis apud Aĥmet, parolis post li kaj diris: »Mi nomiĝas Ivan[2]; mi estis imperiestro de ĉiuj Rusioj; mi estis detronigata dum mi kuŝis ankoraŭ en la lulilo; mia patro kaj mia patrino[3] estis malliberigitaj; oni edukis min en malliberejo; mi kelkfoje havas la permeson vojaĝi akompanate de gardantoj, kaj mi venis al Venezio por pasigi la karnavalon.«

La tria diris: »Mi estas Karl-Edvard[4], reĝo de Anglio; mia patro translasis al mi siajn rajtojn je la reĝlando; mi batalis por defendi ilin; oni elŝiris la koron al ok cent el miaj amikoj kaj per ĝi oni batis iliajn vangojn. Mi estis metata en malliberejon; mi iras al Romo fari viziton al la reĝo mia patro, kiu estas kiel mi kaj mia avo detronigita, kaj mi venis al Venezio por pasigi la karnavalon.«

La kvara tiam ekparolis kaj diris: »Mi estas reĝo de la Polakoj[5]; la sorto de l’milito senigis min je miaj heredaj Ŝtatoj[6]; mia patro spertis la samajn malfeliĉojn; mi rezigne obeas la Providencon kiel la sultano Aĥmet, la imperiestro Ivan kaj la reĝo Karl-Edvard, al kiu Dio donu longan vivon; kaj mi venis al Venezio por pasigi la karnavalon.«

La kvina diris: »Mi ankaŭ estas reĝo de la Polakoj; dufoje mi perdis mian reĝlandon[7]; sed la Providenco donis al mi alian Ŝtaton, en kiu mi faris pli da bono ol ĉiuj reĝoj de Sermatio kune faris ĉe la bordoj de Vistulo; mi ankaŭ rezigne obeas al la Providenco, kaj mi venis en Venezion por pasigi la karnavalon.«

Restis al la sesa monarko paroli: «Sinjoroj, li diris, mi ne estas tiom granda sinjorego kiel vi, tamen mi ankaŭ estis reĝo. Mi estas Teodor[8]; oni elektis min reĝo de Korsiko; oni nomis min Via Majesto, kaj nun oni apenaŭ nomas min Sinjoro. Mi fabrikigis monerojn, kaj mi ne posedas unu denaron; mi havis du ŝtatsekretariojn, kaj mi apenaŭ havas serviston; mi sidis sur trono, kaj dum longa tempo en Londono mi sidis sur pajlo. Mi tre timas, ke ĉi tie oni same traktos min, kvankam mi venis en Venezion por pasigi la karnavalon.«

La kvin aliaj reĝoj aŭskultis tiun paroladon kun nobla kompato. Ĉiu el ili donacis orajn monerojn al la reĝo Teodor, por ke li havigu al si vestojn kaj ĉemizojn; Kandid donacis al li diamanton je valoro de du mil ormoneroj. »Kiu do estas tiu simplulo, diris la kvin reĝoj, kiu estas en stato donaci centfoje pli ol ĉiu el ni, kaj kiu ĝin donacas?«

Ĉe la momento kiam oni detabliĝis, venis en la saman gastejon kvar princaj Moŝtoj, kiuj ankaŭ estis perdintaj siajn ŝtatojn sekve de milito, kaj kiuj venis en Venezion por pasigi la reston de l’karnavalo; sed Kandid tute ne atentis la nove venintajn. Okupis lin nur la penso iri al Konstantinopolo por trovi sian karan Kunegond.

Piednotoj redakti

  1. Aĥmet la III, turka imperiestro, fakte reĝis de 1703 ĝis 1730.
  2. Ivan la VI, naskiĝis en 1740, surtroniĝis la saman jaron kaj estis detronigata de Elizabat Petrovna, filino de Petro la Granda, kaj murdata en 1764.
  3. Ivan estis filo de princo Antonio de Braŭnŝvajg (germane: von Braunschweig) — Volfenbütl-Bevern (germane: Wolfenbüttel-Bewern) kaj de Elizabet Katerine-Kristine de Meklenbung-Ŝverin (germane: Elisabeth-Katherine-Christine von Mecklenburg-Schwerin).
  4. Karl-Edvard, nomita la Pretendanto, naskiĝis en Romo, dum la jaro 1720, kaj mortis en Firenze dum la jaro 1788. Li estis filo de Jakobo Stjuat (angle: James Stuart) kaj nepo de Jakobo la II, li vane provis rekonkeri sian reĝolandon, kaj forpelite el Francio de Ludoviko la XV, li iris en Italion, kie li vivis sub la nomo Grafo de Albani.
  5. Poloj.
  6. Aŭgusto la III, elektrajtulo de Saksio kaj reĝo de Polio, naskiĝis en 1763. Li estis senigita je Saksio de Frederiko la II, dum la Sepjara milito. — Trad.
  7. Stanislas Leczinski, bopatro de Ludoviko la XV, naskiĝis en Lemberg dum la jaro 1677 kaj mortis en Lunevil (Francio) dum la jaro 1766. Pro la Viena Kontrakto (1735), farita inter Francio kaj la Imperio, li rezignis je Polio, gardante tamen la titolon de reĝo, kaj ricevis de la Aŭstria dinastio dumvivan suverenecon super la dukejoj de Bar kaj de Lotaringio, kiuj, post lia morto, devis transiri al Francio.
  8. Teodor, barono de Neŭhof, naskiĝis en Mes (france: Metz) ĉirkaŭ la jaro 1690; li sin proklamigis reĝo de Korsiko en 1736 kun la nomo Teodor la I. Li mortis en Londono, en granda mizero, ĉe la fino de 1756. — Trad.