Kio okazis foje en Sidono

Tradukita de Antoni Grabowski
Jan GüntherVarsovio (p. 5-28)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Henryk Sienkiewicz


Kio okazis foje en Sidono
Humoresko
Esperantigis
Antoni Grabowski

VARSOVIO
Eldono de Jan Günther

1909

Kio okazis foje en Sidono.
Humoresko de Henryk Sienkiewicz.

Abdolonim falis vizaĝe antaŭ Marhabal, riĉa komercisto el Sidono, kaj kuŝis etendite ĝis tiam, kiam Marhabal demandis, kion ĝi devus signifi. Tiam li leviĝis kaj parolis tiel:

— Sinjoro! mia tuta havaĵo estas nur ĝardeneto, en kiu mi kulturas rafanetojn, bulbojn kaj rozojn. Sed mi estas juna, laborema kaj honesta. Mi scias, ke tio, kion mi diros, povas al vi ŝajni freneza, aŭ almenaŭ malrespekta. Tamen, ĉar oni nomas vin en Sidono „la Prudenta“, mi esperas, ke vi ne koleriĝos. Jen mi ekamis vian filinon, la mirinde belan Thalestris, mi estas amata de ŝi reciproke — kaj mi vin petegas, ho sinjoro, ke vi donu ŝin al mi kiel edzinon.

Marhabal volis en la unua momento bategi Abdolonimon per la ebura bastono, kiun li tenis en la mano, aŭ alvoki la sklavojn, ke ili ĵetu lin malsupren de la ŝtuparo — sed li haltiĝis, ĉar efektive li kutimis fari nenion sen pripenso. En Sidono oni nomis lin ne nur „la Prudenta“ sed ankaŭ „la Ekzakta“, ĉar li volonte diskutis, volonte eldiradis siajn pensojn vaste, kaj pruvadis ĉion en maniero nerefutebla kaj montranta tute klare: per kiom la sana kaj serioza prudento komercista superas ĉian alian manieron de pensado. Tial li silentiĝis por tiel longa tempo, kia estas necesa por la transŝutiĝo de l’ sablo en la klepsidro, kaj poste li komencis malrapide paroli:

— Abdolonim! Kun mia filino — se efiktive la odoro de viaj rozoj narkotis ŝin ĝis plena perdo de l’ prudento, — mi parolos aparte, kaj mi esperas, ke prosperos al mi forigi el ŝia kapo la maldecajn pensojn. Koncerne vin, mia opinio estas la sekvanta:

Mi ŝatis vin ĉiam por viaj ĝardenaj kreskaĵoj. La rafanoj, kiujn vi vendas al mi, neniam estas malbonigitaj, kaj viaj bulboj estas ne nur bongustaj, sed ili ruktas ankaŭ tiel agrable, ke iafoje la komercistoj en la Borso min demandas, ĉe kiu mi ilin aĉetas. Tio signifas, ke tion, kion vi faras, — vi faras bone. Pro tio mi ne koleriĝis, ĉar cetere mi vidis neniam, ke la kolero donus iam al iu profiton. Sed pripensu vian facilaniman postulon. Vi scias, ke mi, Marhabal, apartenas al la sidona eminentularo; kvin miaj ŝipoj krozas sur la maro inter Fenicio, la insuloj kaj Grekujo; du ŝipoj vizitas la bordojn de Sicilio kaj Kartago. Mi havas cent-tridek sklavojn, tiun-ĉi palacon en Sidono, domon en Tiro kaj du grandajn tenejojn de komercaĵoj, ne kalkulante la vitrofabrikon kaj la tinkturejon. Tia estas mia havaĵo, kiun poste heredos mia filino, ĉar ŝi estas mia sola laŭleĝa infano. Kaj nun mi demandas vin, kion vi enmetas en la negocon? Kion vi havas? Kian profiton donas al vi viaj legomoj kaj kiel granda estas efektive la ĝardeno, kiun vi kulturas?

— Mia ĝardeno — respondis Abdolonim — ne estas multe pli granda, ho Marhabal, ol la ĉambro, en kiu mi staras antaŭ vi! Sed krom tio mi posedas azenon kaj koron plenan de amo.

— Mezgranda azeno valoras kvindek draĥmojn feniciajn, tio estas trifoje malpli ol la bastono, kiun mi tenas en la mano, kaj per kiu en la unua momento mi volis vin bati, kion tamen mi ne faris, egale pro mia denaska modereco, kiel ankaŭ tial, por ĝin ne rompi. Koncerne la amon — la amo estas fajro. Kiu havas farunon kaj paton, povas ĉe la fajro baki flanojn. Sed diru al mi, ho Abdolonim, kie estas via faruno kaj pato?

Abdolonim mallevis la kapon kaj silentis.

Kaj Marhabal, vidante en lia silento la triumfon de sia argumentado, ekridetis kontente kaj parolis plue:

— Mia filino posedas sufiĉon da vestaĵoj kaj juveloj, sed ŝi posedas ĉion-ĉi tial, ĉar ŝia patro havis prudentan kapon kaj sciis helpi al si en la vivo. Se vi tamen renkontus Thalestrison, nudan, sur unu el tiaj senhomaj rokoj, kiuj estas multaj sur nia marbordo, kion vi tiam farus?

Abdolonim ruĝiĝis honte ĝis la oreloj.

— Ho Marhabal, kiel mi povas tion respondi?…

— Mi ne parolas pri tio — interrompis malafable la komercisto. Mi volas nur pruvi al vi, ke, se vi ŝin renkontus nudan, tiam via tuta amo ne sufiĉus por aĉeti al ŝi ne nur kolrubandon kaj kruro-ringojn, sed eĉ antaŭtuketon por la femuroj. En via mantelo estas ja truoj, tra kiuj oni vidas viajn genuojn, malpurigitajn dum la sarkado per tero kaj legomverdaĵo. Estas feliĉo, ke mia filino ne loĝas sur dezerta roko kaj ne estas nuda, kiel la grekaj diinoj. — Sed ekzistas neantaŭvidataj okazoj. Por ke vi komprenu min pli bone, mi donos al vi tian ekzemplon: Jen nian urbon kaj landon ekokupis la Macedonianoj, kies monarĥo, Aleksandro, renversis la Persan regnon kaj la tutan mondon. Nian reĝon, Stratonon, forpelis Hefestiono, unu el liaj armeestroj, kaj li intencas, kiel oni diras, doni al ni alian reganton. Li jam forrabis la havaĵojn de kelkaj komercistoj, kiuj antaŭ la alveno de la Macedonianoj instigis al rezisto. Mi tamen esperas, ke mian havaĵon li ne konfiskos. Mi estas homo sobra kaj mi scias konformiĝi al la realeco. Fenicio estas hodiaŭ vorto sen enhavo. Defendu sin Tiro, se ĝi havas la deziron por tio. Sidono havas proprajn interesojn kaj devas pensi pri ili. Mi eldiris tian opinion en la Borso kaj mi zorgis, ke miaj vortoj atingu Hefestionon. Sed ni supozu, ke okazis alie, kaj ke pro malkompreno aŭ malvera kulpigo, mia havaĵo estas konfiskita. En tia okazo kion helpus al ni via amo? ĉu ĝi sufiĉus por doni al ni rifuĝejon kaj ĉu ĝi estus kapabla nin nutri? Kion pli vi povus enporti en la kompanion krom la rafanoj kaj la amo? Vi diras, ke vi estas juna? — bone! Sed ĉu vi sola havas en Sidono tenejon de tiu-ĉi komercaĵo? Vi diras, ke vi estas laborema? — ankaŭ bone. Sed ankaŭ ĉiu sklavo, ĉu li volas aŭ ne volas, devas esti laborema. Kiom vi estas pli bona ol sklavo? Ĉar vi estas honesta? Ho va!… Antaŭ du tagoj vi reportis draĥmon, kiun mia subintendanto tropagis al vi por la legomoj, ĉar vi pensis, ke per tio vi min favorigos. Sed ni supozu, ke vi estas honesta — kio do? Kial mi devus pli ŝati honestan mizeron ol honestan riĉecon? Homo honesta, kaj krom tio riĉa, bonodoras per nardo, ĉar li havas la monrimedojn, por unkti sin ĉiutage per ĝi; sed via honesteco odoras per sterko, kiun vi renversados ĝis la fino de via vivo, ĉar vi ne scias fari ion alian.

— Mi scias ludi sur la citro! — ekvokis la malfeliĉa Abdolonim.

— Vi farus pli bone, ne parolante pri tio — respondis Marhabal. — Tio povas plaĉi al mia filino, sed ne al mi. Mi scias, ke ĉe la Grekoj, homo, kiu ne ludas la citron, estas rigardata kiel krudulo kaj barbaro. Tie estas homoj, kiuj faras nenion alian, kaj tamen oni ilin honoras, kaj kvankam tio estas malfacile kredebla, oni ilin honoras pli ol la ĉarpentistojn, kaj eĉ pli ol la komercistojn. Sed la Grekoj estas popolo de infanoj, kaj nia Sidono estas urbo serioza kaj loĝata de homoj prudentaj. Koncerne min, mi opinias, ke homo juna, sana kaj forta, kiu anstataŭ labori ludas ian instrumenton aŭ skribas versaĵojn — ĉar ankaŭ tiaj ekzistas inter la Grekoj — meritas la saman malestimon, kiel pasero, kiu ĉirpas sur la tegmento, sen ia utilo. Sekve, se vi estus nur muzikisto aŭ poeto, mi tuj estus ordoninta, ĵeti vin malsupren de la ŝtuparo, ĉar oni ne parolas per prudentaj vortoj al malsaĝuloj.

— Do mi povas havi nenian esperon! — ekriis Abdolonim.

— Esperon, se tiel plaĉas al vi, vi povas havi, sed vi ne povas havi kaj vi ne havos mian filinon. Vi mem diris ja, ke via peto estas freneza, kaj mi pruvis al vi tute nerefuteble, ke ĝi krom tio estas sensenca, kaj eĉ malsaĝa; sekve, kion vi tie-ĉi ankoraŭ atendas?

— Ho Marhabal — diris Abdolonim — mi ne volis paroli al vi pri tio, kio ne estas mia merito, sed eble vi aŭdis, ke kvankam preskaŭ tiel malriĉa, kiel sklavo, mi tamen devenas de la malnovaj reĝoj sidonaj kaj ke en la tuta Fenicio ekzistas neniu homo, en kiu fluus pli nobla sango ol la mia.

Post tiuj vortoj Marhabal, ree meditinte momenton, diris kun sia kutima seriozeco:

— Mi aŭdis tion kaj — kvankam mi ne opinias ĝin tute certa, mi konfesas, ke ĝi estas io. Tio klarigas ĝis kelka grado vian arogantecon kaj estas samtempe la dua motivo, pro kiu mi ne ordonis ĵeti vin malsupren de la ŝtuparo. Ekzistas efektive en Sidono multaj komercistoj, kiujn blindigus la brilo de via reĝa deveno. Sed mi, kvankam mi mem ne apartenas al la popolamaso kaj estimas la tradicion (decaj homoj devas ĝin estimi ĉiam) — en la negocoj, kiel mi jam diris al vi, mi estas antaŭ ĉio realisto. Do mi diros al vi, ke, se vi devenus el familio de ĝardenistoj, kaj fariĝus reĝo, mi donus al vi sen ia ŝanceliĝo mian filinon, ĉar, unue: vi povus fari min kortega liveranto, pri kio mi klopodis vane ankoraŭ dum la regado de Stratono, kaj due: mi devus konfesi, ke tiu, kiu sciis interŝanĝi pioĉon je sceptro, havas kapon, por negocoj eĉ pli taŭgan ol la mia. Sed se vi, deveninte el familio de reĝoj, vivas en la sama mizero kiel via patro, kaj estas nur ĝardenisto, kion mi devas pensi pri tio? Jen, ke inter viaj antaŭuloj estis tutaj generacioj da malkapabluloj kaj ke vi estas ankaŭ malkapablulo, se vin kontentigas via sorto. Pro ĉiuj-ĉi kaŭzoj, mi ripetas al vi ankoraŭ unu fojon, ke mi ne donos al vi mian filinon — kaj krom tio, mi vin avertas, ke vi ne montriĝu plu en mia domo, eble nur, se el dankemo por la instruo, kiun mi al vi donis, vi oferos al mi almenaŭ dekprocentan rabaton ĉe l’ liverado de la rafanoj kaj bulboj.

Aŭdinte tion, Abdolonim disŝiris sian, jam truhavan mantelon kaj certe li estus ŝutinta sur sian kapon polvon kaj cindron, se lin ne malhelpus la cirkonstanco, ke en la domo de la respektata komercisto sidona estis sur la planko nek polvo, nek cindro.

Sed kiam en Sidono eliris la luno kaj la hundoj dormiĝis, la rozkolora Thalestris aperis subite en alivestiĝo de juna eŭnuĥo antaŭ Abdolonim, kiu ploris en sia ĝardeneto, ludante sur la citro — kaj, interpreminte siajn manojn, ŝi ekvokis:

— Ho, Abdolonim! — ĉio estas perdita, la tuta espero estas perdita!

— Perdita! — ekĝemis la junulo.

Kaj eliginte konvene malĝojan sonon el la kordoj de sia citro, li metis ĝin flanken, kaj anstataŭ tio li kaptis en la brakojn la knabinon kaj komencis kisi ŝiajn per „henna“ kolorigitajn palpebrojn.

Kaj kiam la dolĉeco de l’ kareso iom trankviligis iliajn dolorantajn korojn li demandis:

— Ĉu vi parolis kun la patro, ho Thalestris, kaj ĉu lia kolero ne falis sur vian karan kapon?

— La patro ne koleris, — rediris ŝi — sed li kuŝigis min sur siajn genuojn kaj vipis ĝis apero de sango per la trunketoj de viaj rozoj, por ke mi eksciu, ke viaj donacoj enhavas ne ĝojon por mi, sed doloron!…

— Ho dioj! — ekkriis Abdolonim kun malespero kaj samtempe kun fervoro — permesu al mi kisi viajn vundojn!

Sed la virgulino mallevis la okulojn:

— Ne, Abdolonim, tion mi ne povas permesi…

Sekvis momento de silenteco, nur la najtingaloj sidonaj, kaŝitaj en la cipresoj, superŝutadis kvazaŭ per hajlo da perloj la ĝardenon kaj ambaŭ geamantojn.

— Abdolonim…, murmuretis la junulino.

— Mi vin aŭskultas, ho lilio de Libano.

— Jen mi subaĉetis la gardistojn kaj eliris sekrete el la domo, por diri al vi, ke sen vi la morto estos por mi pli tolerebla ol la vivo.

— Do ni mortu kune, ho Thalestris.

— Ni venenu nin, ho Abdolonim.

— Mi havas en la kelo flanojn preparitajn el cikuto kaj mielo por la ratoj, kiuj detruadis la fruktojn de mia laboro. Ni manĝu ilin kaj ni malsupreniru kune en la landon de la ombroj.

— Fariĝu tiel — rediris Thalestris.

Do Abdolonim leviĝis, por iri kaj alporti la mortigajn flanojn, sed la virgulino metis sian manon sur lian ŝultron.

— La vespera ĉielruĝo estingiĝis antaŭ nelonge — ŝi diris — ĝis la tagiĝo estas ankoraŭ malproksime, kaj la nokto estas tiel bonodora kaj mirinde bela. Baldaŭ la eterna malhelo kovros niajn okulojn, do ni rigardu ankoraŭ la ĉiellumojn, kiuj flagretas super ni.

Kaj ŝi metis sian kapon sur lian brakon; poste, turninte siajn pupilojn al la luno, ŝi komencis alparoli ĝin per voĉo mallaŭta kaj malgaja:

— Tanit, Tanit, ho vi pala kaj ĉasta diino, kiu naĝas nun kiel ŝipeto arĝenta super la sonĝanta Sidono, kial vi lumas al ni la lastan fojon?

Kaj Abdolonim:

— Vi, kiu ĉiumonate mortas kaj reviviĝas, dormigu nin, kaj poste veku nin por nova vivo.

— Au ĉirkaŭiĝu nin per la arĝenta reto de viaj radioj kaj altiru nin kune al vi…

— Aŭ aliformigu nian amon en vian propran brilon, por ke ĝi ne mortu kune kun ni , ĉar ni ne bedaŭras la vivon sed la amon…

— Ho Tanit!

— Ho Tanit!

Sekvis ree silento, nur la cipresojn tremigadis la najtingalaj kantoj.

Thalestris sidis kelkan tempon senmove, kun kapo malantaŭen klinita kaj kun malfermita buŝo, kvazaŭ donante ĝin al la luno, sed subite ŝi ektremis kaj vekiĝis kvazaŭ el sonĝo.

— Kie mi estas — demandis ŝi.

— Ĉe mia koro — respondis la junulo.

— Ni devas ja morti, Abdolonim?

— Tiel estas, ho mia belulino.

— Ĉu vi min amas?

Abdolonim altiris ŝin al si, sorbis ŝian buŝon per sia buŝo kaj ili restis tiel, ĝis kiam la spiro mankis al ili.

Poste ekmurmuretis ree la voĉo de Thalestris, simile al murmuretanta rivereto:

— Abdolonim, la morto solvas ja ĉion kaj liberigas de ĉio?…

— Ĝi liberigas… — konfirmis la junulo.

Kaj ŝi parolis plue:

— Do, se la morto ĉion solvas kaj de ĉio liberigas, sekve… sekve kio, ho Abdolonim?…

— Kion vi volas diri, karulino mia?

Thalestris kovris la okulojn per la manplato tiel blanka, kiel floro jasmena.

— Ah! ne pensu nur ion malbonan!…

Tiam li ekrigardis ŝin kaj kvankam ili baldaŭ devis morti, tamen li videble ekzorgis pri ŝia sano, ĉar li diris:

— La roso falas…

— La roso falas — ripetis, kiel eĥo, Thalestris.

— Kaj la malvarmo de l’ nokto komencas jam forte sentiĝi. Ĉu vi vidas, ho amatino, la tendon, kiun ŝirmas kvazaŭ per mantelo la hederoj kaj plektokreskaĵoj. Venu, ho belulino mia! venu, ho amikino mia! Tie la frostotremo ne penetros vian karan korpon kaj ni mortados pli ŝirmite.

Do ŝi, obeema al la vortoj de l’ amato, leviĝis kaj apogita sur lia brako, komencis iri al la tendo, ripetante per ia stranga, dormema, duone al kanto simila voĉo!

— La ro-so fa-fas, la ro-so fa-las…

Kaj ili malaperis sub la mantelo de la hederoj. La najtingaloj silentiĝis. Anstataŭ tio la fidela azeneto, per kiu Abdolonim disveturigis kutime la legomojn en Sidono, komencis, nesciate kial, aŭdiĝi tra la nokto kun sia terura, al rido simila blekado:

— Hi-haŭ, hi-haŭ! hi-haŭ!

La luno, kiu iel ne rimarkis, kien ili foriĝis, serĉis ilin longe en la ĝardeneto. Ĝi rampis sur la piedvojetoj, foriris de la piedvojetoj, lumigis la florbedetojn, rigardis en la sulkojn inter la bedoj kun rafanoj kaj bulboj, arĝentumis la flankojn de l’ tendo, kaj volis eĉ rigardi internen, sed ne povante penetri tra la densaĵo de la hederoj kaj plektokreskaĵoj, ĝi ekenuis fine pro la vana serĉado kaj fornaĝis en la direkto de Tiro al la maro.

Kaj ili, inter la faskoj de bonodora safrano, prepariĝadis por la komuna morto — kaj prepariĝadis ĝis tiam, kiam vekis ilin la tondre laŭtaj ekkrioj, kiuj aŭdiĝis subite antaŭ la pordego de l’ ĝardeneto.

Tiam ili elkuris el la tendo — kaj la teruro kaj kune la mirego ĉirkaŭprenis ilin ĉe l’ vidaĵo, kiu prezentis sin al iliaj okuloj.

Jen la ruĝa brilo de torĉoj heligis la straton, la kradojn de l’ ĝardeneto, la palmojn kaj cipresojn, kaj antaŭ la pordego svarmis kaj balanciĝis amaso da homoj.

La patro ordonis min serĉi! — ekkriis ektimigite Thalestris.

— Rifuĝu en la tendon — ekvokis Abdolonim.

Kaj, kaptinte la fosilon, kiun li havis proksime, li stariĝis, preta al defendo de la virgulino.

Dume parto de la popolamaso plenigis la ĝardeneton, sed haltis en ia distanco, kvazaŭ timigite ĉe l’ vido de la minaca pozo de l’ junulo — kaj nur dek homoj, ornamitaj per mitroj kaj solenaj, feniciaj longaj surtutoj, elŝoviĝis antaŭen. La mirigita Abdolonim rekonis en ili la dek plej eminentajn sidonajn junulojn.

Kaj ili, proksimiĝinte al li, falis vizaĝe kaj kuŝis momenton senmove, poste ili leviĝis kaj unu el ili, tenante sur la brako purpuran mantelon, tiel komencis paroli:

— Ni vin salutas, ho Abdolonim Unua, posteulo de reĝa sango, reganto de Sidono kaj Libano, kaj de ni ĉiuj estro kaj reĝo!

Nun ili ree ekgenuis, kaj laŭ ilia ekzemplo la popolamaso, kiu staris iom pli malproksime, ankaŭ genufleksis, ripetante:

— Ni vin salutas, ni vin salutas, ho Abdolonim I-a.

Abdolonim rigardis dum kelka tempo per la konsternitaj okuloj jen iliajn vizaĝojn, jen iliajn mitrojn, jen la flamantajn torĉojn, ĝis fine, rekonsciiĝinte iom, li ekpensis, ke certe la sidonaj riĉaj sinjoridoj, iom malsobriĝinte dum ia festeno, decidiĝis fari al si ludilon el mizerulo, do li demandis maldolĉe kaj kolere:

— Kion vi serĉas kaj kion vi volas, ho altranguloj, en mia ĝardeno?

— Sinjoro — respondis tiu, kiu parolis antaŭe:

— Aleksandro, monarĥo de l’ mondo, ordonis al Hefestiono, post forpelo de Stratono, nominaci novan reĝon en Sidono. Sed, ĉar laŭ la antikvaj leĝoj sidonaj, nur tiu povas regi super ni, en kies vejnoj fluas la sango de malnovaj regnestroj, tial, estante en la tendaro ĉe Hefestiono, ni ekmontris vin, ĉar tiel same via deveno, kiel ankaŭ via modesteco kaj viaj grandaj virtoj faras vin inda de la sidona sceptro kaj trono.

Sed Abdolonim, ne kredante ankoraŭ la vortojn de l’ parolanto, respondis:

Mia deveno estas efektive reĝa, tial vi agas malbone kaj facilanime, se vi venis moki mizerulon, kiu, tion vi sciu, havas morton en la koro kaj fosilon en la mano.

Tiam la delegito etendis al li la purpuran mantelon kaj diris kun granda seriozeco:

— Abdolonim, veku en via animo sentojn indajn de reĝo; forlasu la dubon kaj forĵetu vian malpuran mantelon. Lavu, ho sinjoro, la manojn kaj la vizaĝon, purigante ilin de la tera polvo — kaj vestu vin en la mantelon, kiun mi al vi alportas en la nomo de Aleksandro kaj de la tuta popolo sidona. Kaj kiam vi sidiĝos sur la sidonan tronon, kiel estro de l’ vivo kaj de l’ morto de ĉiuj regnanoj, ekmemoru tiam iafoje vian antaŭan staton, ne permesu al la fiereco vin ekregi kaj konservu ĉiujn virtojn, kiuj vin hodiaŭ levis sur la tronon.[1] Vivu al ni kaj regu, ho pupilo de Baal — kaj la morgaŭa suno ekbrilu al vi jam ne en tiu-ĉi malriĉa ĝardeno, sed en via reĝa palaco.

— Vivu al ni, ho pupilo de Baal — komencis krii la voĉoj el la popolamaso.

— Altkreska cedro libana!

— Kapro-kornulo grandanima!

— Ŝafoviro, kondukanto de l’ ŝafaro!

— Vivu kaj regu!

— Regu, punu kaj rekompencu!

Abdolonim devis ekkredi.

Tamen li ne ekiris tuj al la kastelo, sed sciigis, ke antaŭe li deziras preĝi iom al la hejmaj dioj, kies zorgo montriĝis tiel potenca, kaj interparoli en mallaŭteco kaj soleco kun sia propra konscienco. Sed kiam la strato kaj la ĝardenaj vojetoj malpleniĝis, li prokrastis por pli malfrua tempo la interparoladon kun la dioj kaj la konscienco, kaj anstataŭ tio, ĉirkaŭpreninte la buŝon per la manplatoj, li ekvokis dufoje per mallaŭtigita voĉo:

— Thalestris! Thalestris!

La junulino elkuris el la tendo.

— Jen mi estas, sinjoro!

— Ĉu vi aŭdis?

— Mi audis, kaj… mi falas vizaĝe antaŭ mia reĝo.

Sed li haltigis ŝin kaj diris:

— Ho Thalestris! ni jam ne bezonas la flanojn kun cikuto.

— Vi, sinjoro — rediris ŝi — vi jam ne devas morti, ĉar la sortoj de Sidono estas metitaj en viajn manojn; se vi tamen ankaŭ al mi ne permesos morti, kio fariĝos nun kun mi malfeliĉa?

Kaj Abdolonim ĉirkaŭprenis ŝin kaj komencis paroli kun granda dolĉeco, sed jam ankaŭ kun reĝa seriozeco:

— Aŭskultu, Thalestris! La komercista prudento de via patro montriĝis blinda kaj malsaĝa, sed via amo estis saĝa kaj vidis tra la vualo de l’ antaŭdestino. Sekve, antaŭ ol vi ripetos al via patro tiujn-ĉi miajn vortojn kaj antaŭ ol vi diros al li, ke la reĝo de Sidono al li pardonas, sciu pri tio, ke vi estas la reĝino de l’ reĝo.

Aŭdinte tion, la virgulino kliniĝis kiel ektranĉita floro sur la brakojn de l’ amato, ĉar ŝia sentema koro, ne povante elteni la troaĵon de l’ feliĉeco, ĉesis tute bati por momento.

Do Abdolonim enportis ŝin refoje en la tendon, por apliki tie ĉiajn sentemajn penojn, kiuj povus redoni al ŝi la konscion.

Marhabal, kiu, kiel homo prudenta kaj zorgema pri sia sano, kutime iris dormi frue, nenion sciis pri tio, kio okazis dum la nokto en Sidono. Sed kiam la famoportanta Ossa, ĉirkaŭirante de post la tagiĝo la tutan urbon, ekfrapis kun la novaĵo ankaŭ al la pordo de lia palaco, li konsterniĝis tiele pro miro kaj teruro, ke li sidiĝis sur la tero, ĉirkaŭprenis per la manplatoj la grandajn fingrojn de siaj piedoj kaj restis en tiu-ĉi pozo dum tiom da tempo, kiom estas necesa por trakalkuli kvincent sakojn kun lano.

Kaj kiam li fine rekonsciiĝis, li faris al si antaŭ ĉio la demandon:

— Kio estos nun?

Kaj ĉar li havis la kutimon pripensi ĉiun situacion profunde — kaj klare ĝin prezenti al si, sekve, rekonsciiĝinte tute, li komencis tiel argumenti:

— Abdolonim venĝos je mi, ĉar mi nomis lin malliberulo kaj ordonis al li iri for el mia domo. Sekve li kondamnos min al morto, forrabos mian havaĵon, kaj se li malgraŭ sia nova altrangeco ne forgesis pri Thalestris, li prenos ŝin kiel sklavinon en sian palacon. Vane mi iluziiĝus, ke li ĉion-ĉi ne faros, ĉar li fariĝis reĝo kaj tion fari povas. Ĝi estas afero terura, sed neevitebla. La vivo sen havaĵo estas certe pli malbona ol la morto, kaj se venas tiaj tempoj, en kiuj per la ulno de sana prudento oni ne povas mezuri la okazojn nek homojn, mi estas jam superflua en la mondo. Ĉar kiele mi povis antaŭvidi, ke ĝardenisto fariĝos reĝo. Neniel. Tiajn aferojn povas esperi nur tiu, kies prudento ne estas tute sana. Ĉio-ĉi estas vera, kiel ankaŭ tio, ke ĉiu homo devas morti. Kaj tamen mi timas la morton kaj timas ĝin tre. Se estus alie, mi ne sentus tiujn formikojn, kiuj marŝas sur mia dorso, kaj mi ne aŭdus la surdajn resonojn en miaj internaĵoj. Sed ĉu ekzistas ia konsilo kontraŭ tio? Ne. Tamen estas diversaj specoj de morto. Certe estas pli honore esti fritita en oleo, ol esti krucofiksita, ĉar la mezurilo da oleo kostas kvin draĥmojn feniciajn, kaj la krucon oni povas prepari el du malnovaj traboj. Sed la morto sur kruco estas pli facila, pro kio mi preferus esti krucofiksita ol fritita. Fatale fariĝis, ke mi parolis al Abdolonim ion pri la pato. Kiu tamen povis diveni, ke la hieraŭo estos tiel nesimila al la hodiaŭo. Hieraŭ mi preskaŭ ordonis malsuprenĵeti Abdolonimon de la ŝtuparo, por tio ke li volis edzinigi mian filinon, kaj hodiaŭ restas al mi nur peti la diojn, ke li kiel eble plej baldaŭ forprenu ŝin kiel sklavinon, ĉar eble ŝi trovus okazon propeti pri mi. Ĉiuokaze mi devas nun iri al ŝi, por adiaŭdiri al ŝi kaj instrui ŝin, kion ŝi devas diri al la reĝo. Laŭvere, mi vipis ŝin hieraŭ per la rozotrunketoj sufiĉe sentige, sed, se ŝi heredis de mi eĉ iom da prudento, ŝi devas ja kompreni, ke la patro, kiu estas nekontenta pro la elekto de sia filino, havas la rajton kaj devon montri tion al ŝi iamaniere. Tiel estas! Mi ne volas iluziiĝi, sed mia tuta espero estas nun en Thalestris kaj mi devas kiel eble plej baldaŭ interparoli kun ŝi.

Parolante tiamaniere al la propra ĉagreniĝanta animo, li iris en la ĉambron de la virgulino, kiu post la impresoj de la pasinta nokto dormis tiel forte, ke li apenaŭ povis ŝin veki.

— Thalestris, mia infano — li diris solene — malfermu la okulojn kaj orelojn, ĉar via malfeliĉa patro, kiu atendas la morton, venas adiaŭi vin kaj doni al vi la lastan benon.

Poste li rakontis al ŝi la grandan novaĵon de la nokto kaj ĉion, pri kio li pensis antaŭe. Sed ŝi aŭskultis lin malatente, streĉiĝante ĝuame kaj maldiligente, kaj fine, tute vekiĝinte, ŝi kaŝis subite sian helan vizaĝon en la kusenon kaj ekridegis tiel bonsone, kvazaŭ iu estus disŝutinta vitroperlojn sur la marmoran plankon.

— Degenerinta filino! — ekkriis indigne Marhabal. — Vi ridas, kiam via malfeliĉa patro, kiu atendas la morton, venas por adiaŭdiri al vi…

Sed li ne estis ankoraŭ fininta, kiam Thalestris leviĝis el la purpura litaĵo tiel rapide, kiel birdo ekflugas el inter la floroj, kaj, ĉirkaŭpreninte la kolon de l’ patro, tute roza, al la ruĝiĝanta aŭroro simila, ŝi komencis paroli per unu spiro:

— Patro, la reĝo pardonis al vi hieraŭ, kaj al mi li diris, ke mi estas la reĝino de la reĝo!

Marhabal fariĝis ŝtona statuo — kaj apenaŭ post longa momento li diris:

— Revenu en la liton, Thalestris, ĉar miaj piedoj tiel malfortiĝis, ke mi devas sidiĝi.

Tiam Thalestris saltis ree en la litaĵon, kaj li sidiĝis apud ŝi, forprenis sian ĉapeton, ŝovis dufoje la manon sur sia razita kapo kaj demandis:

— Do vi vidis la reĝon?

— Mi vidis.

— Kiam?

— Hodiaŭ nokte.

— Li estis ĉe vi?

La virgulino kaŝis ree la vizaĝon en la kusenon.

— Ne, mi estis ĉe li!

Nova silento.

— Antaŭ la elekto, aŭ post la elekto? — demandis per ŝanĝita voĉo Marhabal.

— Antaŭ la elekto kaj post la elekto.

— Uf!…

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·

— Thalestris!

— Mi aŭskultas, patro…

— Kaj vi… kaj vi diras, ke la monarĥo estis tiel favora por vi…

— Ho! kaj kiel ankoraŭ!

— Ne kaŝu la vizaĝon en la kusenojn… Ĉu li estis favora antaŭ la elekto, aŭ post la elekto?

— Antaŭ la elekto kaj post la elekto.

— Uf!

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·

Thalestris ĉesis kaŝi la vizaĝon en la kusenojn, ĉar ŝi rimarkis, ke la vizaĝo de l’ patro heliĝas ĉiam pli dum la interparolado kaj fariĝas tute gaja.

Kaj efektive Marhabal ekridetis fine ne nur gaje sed ŝerceme. Li minacis al la filino per la fingro, kaptis delikate ŝian orelon kaj, kliniĝinte al ŝi, li demandis:

— Kaj kiel vi pensas? Kiu estos via kortega liveranto?…

Esperantigis
Antoni Grabowski.

  1. La supra alparolo estas preskaŭ ekzakta traduko el Quint-Curtius, kiu en la verko „De rebus gestis Alexandri magni“, tiamaniere priskribas la alvokon de juna kaj malriĉa ĝardenisto Abdolonim sur la sidonan tronon.