Klara Zamenhof (Otto Flatauer)

Klara Zamenhof ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Klara Zamenhof

Nun sekvis al la Majstro la Majstrino —
„Majstrino!“ oni rajte nomas ŝin:
Laciĝis eĉ la Majstro — ĉiam lin
Denove kuraĝigis la edzino.

De l’ Majstro belan kaj genian verkon —
Ŝi zorge traktis ĝin per mola man’,
Kaj kvazaŭ estus ŝia korinfan’:
Ŝi helpis flegi la eternan kverkon.

Kaj plej grandegan benon de patrino,
Ja, Klara Zamenhof, ricevis vi:
„Infano via estos mondreĝino!“
Al vi jam vivan gloron montris Di’;
Vi mortis radiante pro feliĉo. —
„L’ infano vivu !“ estu la dediĉo.

Otto Flatauer,
Leiter der Espererantoschule des
Esperanto-Verbandes Berlin