Kvina faka kongreso de la fervojistoj (Fervoja Esperantisto, Julio 1914)
Ni memorigas, ke la 5-an de Aŭgusto okazos la Fakkongreso de la Fervojistoj kaj ni petas ĉiujn niajn kamaradojn, kiuj intencas partopreni tiun manifestadon, sendi aliĝon poŝtkarte kiel eble plej baldaŭ al S-ro George Chilot, en Villeneuve-St-Georges (Francujo).
Matene. — Vizito de pariza elektra stacidomo kaj laborejo, sub la gvidado de inĝeniero.
Vespere, je la 14-a horo. — Kunveno de la Fervojistoj, anoj aŭ ne de la Tutmonda Asocio de la Esperantistaj Fervojistoj.
Raporto pri « Fervoja Esperantisto » ; Elekto de la Komisiaro, kiu okazos voĉe kaj letere je la 4-a ; Esperantista eminentulo faros propagandan konferencon ; Frata vespermanĝo je la 20-a horo, ĉe la bufedo de la stacidomo de la Fervoja Kompanio P. L. M. (bela bufedo ornamita per ornamaĵoj kaj plafonaj pentraĵoj). — Prezo : 1 Sm. 60.
Ni ricevos kun plezuro kaj dankemo ĉiujn ajn proponojn rilate al la Kongreso, nia Asocio aŭ « Fervoja Esperantisto ».