Kvina faka kongreso de la fervojistoj (Fervoja Esperantisto, Junio 1914)
Dum la Deka Kongreso okazos la 5-an de Aŭgusto, ĉe Gaumont-Palaco, la Kvina faka Kongreso de la Fervojistoj.
Estus necese, ke multaj samideanoj ĉeestu. Por igi pli facila la taskon de la Komitato, ni petas la esperantistajn fervojistojn, kiuj intencas partopreni tiun manifestadon, sendi aliĝon poŝtkarte kiel eble plej baldaŭ al S-ro Chilot, en Villeneuve-St-Georges (Francujo).
Matene. — Vizito de la pariza elektra stacidomo kaj laborejo, sub la gvidado de inĝeniero.
Vespere, je la 14-a horo. — Kunveno de la Fervojistoj, anoj aŭ ne de la Tutmonda Asocio de la Esperantistaj Fervojistoj.
Raporto pri « Fervoja Esperantisto » ; Elekto de la Komisaro, kiu okazos voĉe kaj letere je la 4-a ; Esperantista eminentulo faros propagandan konferencon ; Frata vespermanĝo je la 20-a horo.
Ni ricevos kun plezuro kaj dankemo ĉiujn ajn proponojn rilate al la Kongreso, nia Asocio aŭ « Fervoja Esperantisto ».