Laŭroj/La salto de la diablo

Koboldoj Indekso : Laŭroj
La salto de la diablo
Nekredeblaj aventuroj de Sro Radamanto


KVINA MENCIO
La salto de la diablo

I redakti

Sur kruta ŝtonego, ĉe la supro de alta monteto fiere staras la kastelo de Grafo Altmejer’ kun siaj dikegaj muroj kaj grandaj turoj, kiuj ŝajnas kunmiksiĝi kun la nuboj. Ĝi majeste superas la ĉirkaŭajn montetojn, kaj tra ĝiaj fenestroj oni ĝuas vere mirindan vidaĵon. La montetoj estas ĉiuj kovritaj de centjaraj arboj, fagoj, abioj nigre verdaj, betuloj, kies trunkoj kvazaŭ per kalko blankigitaj kontrastas kun la aliaj malhelaj trunkoj. Profunda valo kuŝas ĉe la piedo de la orienta flanko de la monto, sur kiu staras la kastelo, kaj funde de ĝi, fluas bela rivero ombrita de salikoj kun arĝentaj folioj, kaj alnoj. Tiu ĉi rivero, kiu serpente fluas tra la ĉirkaŭaj valoj subite malaperas en la teron, ne malproksime de la kastelo. Tie estas kavaĵo, en kiun falas la akvoj je kaskado kun bruo tiom pli forta, ke ĝi estas pligrandigita de la formo de la kaverno, kiu, laŭ la diro de la enlandanoj estas senfunda. Ja, nenie ĉe la ĉirkaŭaĵo, oni vidas tiun riveron reaperi.

Tiu ĉi kaskado havas malbonan reputacion, kaj oni rakontas pri ĝi strangajn historiojn. Unu el ili diras, ke iam la diablo persekutata de ĉefanĝelo Sankta Mikaelo, kaj atingota de li, sin ĵetis en la riveron, kiu tuj enabismiĝis en la teron, kune kun li. La maljunulinoj rakontas, ke dum kelkaj mallumaj noktoj, oni aŭdas la diablon, kiu krias kaj dancas, solenante la sabatfeston kun maljunaj sorĉistinoj. Ili certigas, ke ili vidis kaproviron kun okuloj flamantaj, apud la faŭko de la kaskado, ke li atendas la sorĉistinojn, kiuj alvenas unu post la alia, rajdante sur balailoj; kiam la lasta eniris en la kavaĵon, siavice la kaproviro malaperis.

Estas fakto, ke oni aŭdas ofte en la kaverno de la kaskado strangajn bruojn, kiuj neniel similas tiujn de akvofalo. Kelkaj kamparanoj certigas kaj ĵuras, ke, de malproksime, ili ekvidis lumon, kiu lumigas la akvojn ĉe ĝia faŭko. Sed tre kredeble, la imago de la loĝantaj aliformigis la ombron de ia lupo, en kaproviron, kaj la strangajn bruojn, en kriojn de demonoj lumigitaj de la infera fajro.

Alia legendo diras, ke unu el la antaŭaj posedantoj de la kastelo vendis sian animon al la diablo, kaj ke kiam okazis por la kastelmastro la momento elpagi sian ŝuldon, li forkuris por eviti la diablon, kiu persekutis lin ĝis la supro de la nord-okcidenta turo, de kie li sin ĵetis en la riveron. Tiam la diablo por atingi sian ŝuldanton, saltis siavice post li kaj ekkaptis lin ĝuste en la momento, kiam li falis en la riveron, kiu subite malfermiĝis kaj samtempe malaperis en la teron, farante profundegan kavaĵon kaj formante bruegan kaskadon.

Tiu ĉi akvofalo estis ĉiuflanke ombrita de arboj kaj arbetaĵoj, kiuj formis zonon al la kavaĵo, escepte ĉe la parto, kie la rivero malaperas. Tie grafo Altmejer starigis palisaron el arbotrunkoj enigitaj en la teron ĉe la fundo de la akvo, por malebligi, ke la boatoj aŭ la bestoj, okaze falintaj en la riveron, estu englutitaj en la profundegaĵon.

Tiuj arbetaĵoj estis la komenco de la arbaro, kiu disvastiĝis sur la najbaraj montetoj, en ĝi estas kelkaj vojetoj faritaj de homa mano, sed preskaŭ ĉiuj estas faritaj de la sovaĝaj bestoj, kiuj venas trinki al la rivero, kaj multenombraj estis tiuj bestoj en la bieno de la grafo. La ĉasoŝtelistoj estis severe punitaj, ĉar, kiam ili estis surprizitaj por la dua fojo, ili estis tuj pendigitaj sen ia juĝo. Tial sinjoro Altmejer havis multajn ĉasgardistojn, kies ĉefo estis Hans Delmer. Tiu ĉi ĉefgardisto estis bona, afabla kaj servema; ofte li pardonis ĉasoŝtelistojn, certigante ilin, ke li pendigos ilin la unuan fojon, kiam li ekvidos ilin, sed neniam li plenumis sian promeson.

Jam de longe Hans Delmer estis vidva, li vivis kun sia filino Edith en beleta kaj komforta dometo, kuŝanta meze de maldensejo ĉirkaŭita de alta kaj fortika palisaro, por ke la sovaĝaj bestoj ne povu eniri la ĝardenon, kiu ĉirkaŭas la domon. En tiu ĉi ĝardeno, dum siaj libertempoj, Hans Delmer kulturigis legomojn, fruktarbojn; lia filino Edith zorgis pri la floroj.

Edith estis bela junulino dudekjara, blonda kiel spikoj; ŝiaj grandaj okuloj estis lume bluaj kaj dolĉaj, kiel tiuj de gazelo. Ŝi estis altkreska kaj gracia. Ŝi zorgis pri la mastrumado, kaj ĉio estis pura kaj brilega en la domo. Jam multaj junuloj estis petintaj ŝian manon, sed ĉiam ŝi estis rifuzinta, dirante, ke ŝi ne volas edziniĝi, ke cetere ŝi volas resti libera kaj neniam forlasi sian amatan patron.

Kiam ŝi tion diras, la vizaĝo de Hans montras strangan emocion rapide kaŝitan.

II redakti

Grafo Altmejer, kiel lia ĉefgardisto, estis ankaŭ vidva. Jam antaŭ dek jaroj li estis perdinta sian amatan edzinon. Li loĝis en la kastelo kun siaj du filoj Henriko kaj Frederiko; estis granda kontrasto inter la du fratoj.

Henriko, kiel lia patrino, estis blondhara, li estis altkreska, gracia, kun ĉarma vizaĝo, li pasie amis sian patron kaj ofte ploris sian bedaŭregatan patrinon. Li ŝatis la studadon, la promenadojn en la arbaro, li estis afabla kaj ĝentila kontraŭ ĉiuj, li volonte parolis kun siaj servistoj, kun la kamparanoj kaj la laboristoj; kaj li estis ĉiam preta por fari servon al iu ajn, kiu bezonis ĝin. Tial ĉiuj amis lin kaj ĵetus sin en la fajron por li.

Frederiko kontraŭe estis nigrhara, malbela, malaltkreska, fiera, malhumilega, malĝentila kontraŭ ĉiuj; li kruele batis la servistojn pro la plej malgrava kulpo, neniam li parolis kun iu kamparano aŭ laboristo. En la tuta regiono li estis malamegata de ĉiuj, sed oni tre timis lin, ĉar li estis kruela kaj venĝema. Apenaŭ li sciis legi kaj skribi, ĉar neniam li volis studi, dirante, ke tio taŭgas nur por la malnobeloj. Li vivis plej ofte en la diboĉo kun sentaŭguloj similaj al li kaj kun malĉastulinoj.

En tiaj kondiĉoj oni povas pensi, ke Frederiko estis malmulte ŝatata de sia patro kaj de sia frato. Grafo Altmejer ofte riproĉis lin pro lia vivmaniero, sed tiu malbona filo ne volis ion aŭdi, kaj li turnis la dorson al sia patro blasfemante. Siaflanke Frederiko des pli malamis sian fraton, ke tiu ĉi estis bela, kaj ke, kiel unua naskito, li estis la sola heredonto do la bienoj de Grafo Altmejer. Tio furiozigis lin, kaj li ofte rigardis sovaĝe Henrikon. Ĉe tiuj momentoj mortigaj ideoj trairis lian cerbon.

Grafo Altmejer iam tre ŝatis la ĉasadon, sed nun li malofte ĝuis tiun plezuron, kaj nur kiam la podagro ne devigis lin resti sur la lito aŭ en la ĉambro. Li tre ŝatis interparoladi kun sia ĉefgardisto, kiu lin estimis treege pro lia konata honesteco; ofte li vizitis lin en lia domo, ili interparolis pri antaŭaj gloraj ĉasadoj. Dume Edith etendis sur la tablon tukon blankan kiel neĝo, kaj servis kelkajn manĝaĵojn kaj bieron ŝaŭmantan. Li volonte akceptis, sed kondiĉe ke Hans kaj lia filino manĝu kune kun li. Hans amegis sian mastron, kaj oferus sian vivon por li.

—Nu!—li ofte diris ridetante,—nu! Edith, kiam do vi edziniĝos? Vi ne volas resti fraŭlino, mi supozas? Mi estos la baptopatro de via unua filo.

Tiam Edith ruĝiĝis, sed ne respondis.

Henriko ofte venis al la ĉefgardisto; li havis grandan amikecon por Edith, kiun li trovis bela kaj dolĉa kiel anĝelino. Ili ofte renkontis unu la alian en la arbaro apud la salto de la Diablo, kiu estis proksima de la loĝejo de Hans Delmer. Ili ambaŭ longe interparoladis, kaj nedifinebla sento de malgajeco ekkaptis iliajn korojn, kiam ili estis devigitaj disiri.

Jam de kelka tempo Henriko fariĝis pensema, malparolema; li ŝajnis ĉiam enprofundigita en ia revado, kelkafoje lia patro demandis lin pri tio:

—Mia kara Henriko, kion vi do havas? Via karaktero tute ŝanĝiĝis, ĉu vi estas malsana? Vi ordinare tiel komunikema, nun silentas tutajn tagojn, kaj ofte okazas, ke oni estas devigita demandi vin kelkajn fojojn, por ricevi respondon de vi.

—Ho! kara patro mia, mi ne ŝanĝiĝis, mi estas kiel kutime, kaj mi ne estas malsana.

Sed la grafo ne estis blinda, kaj li pensis, ke kaŝata amo turmentas la koron de Henriko.

—Vi bone farus edziĝante, mia filo, la vivo ne estas gaja por junulo en tiu granda kastelo kun via maljuna patro. Mi pensas, ke via kuzino Ludovikino Arnheim tre konvenas por vi.

—Ne parolu pri edziĝo, mia patro, mi petegas vin, mi ne volas edziĝi, cetere mi ne amas mian kuzinon.

—Sed, mia filo,—diris la grafo,—eble vi amas alian fraŭlinon, tion konfesu al mi, kaj, se ŝi plaĉas al mi, mi tuj konsentos pri via edziĝo.

—Mi amas nenian fraŭlinon,—respondis Henriko,—mi tion ĵuras al vi.

Kaj, tion dirante, li kredis esti sincera; sed li eraris.

Jam de kelkaj tagoj li sentis en si ion neesprimeblan, li sentis, ke en lia koro io ŝanĝiĝis; li ordinare tiel gaja fariĝis malgaja.

Lasinte sian patron, li eliris el la kastelo kaj iris promeni en la arbaron; li alvenis al la kaskado, apud kies rando li sidiĝis pripensante. Post kelkaj minutoj brueto de senpezaj paŝoj sur la folioj mortintaj aŭdiĝis. Henriko rekonis la paŝojn de Edith. Subite en lia brusto, pli rapide batas lia koro, la paroloj de lia patro revenas en lian memoron. Li komprenas la kaŭzon de sia ŝanĝiĝo, li amas Edith’on! Li ne pensas, ke ŝi ne estas nobela, ke ŝi estas la filino de ĉefgardisto; lia koro ne rezonas, li amas Edith’on! Kaj ĝis nun li ne pensis pri tio. Jen do la kaŭzo de la ĝojo, kiun li sentis vidante ŝin! Li tuj leviĝis kaj aliris renkonten al ŝi, li premis ŝiajn manojn dirante:

—Edith! kara mia kiom mi estas feliĉa vidi vin!

Tion dirante liaj okuloj brilis, kaj lia vizaĝo montris ĝojegan esprimon.

—Kiel mi ankaŭ, sinjoro Henriko,—diris Edith ruĝiĝante, ĉar ŝi estis ekvidinta la pasian rigardon de la junulo.

—Mi amas vin, Edith!

—Ho, ne tion diru, sinjoro Henriko! Kion dirus via patro. Vi scias, ke vi ne povas edziĝi je mi, kaj vi ne volas malhonorigi min kaj mian bonan patron. Ni restu amikoj kiel antaŭe, kaj eble vi renkontos iun nobelan fraŭlinon, je kiu vi povos edziĝi kaj esti feliĉa.

—Ho! Silentiĝu Edith! silentiĝu, mi petegas vin, vi disŝiras mian koron, mi tion ĵuras al vi tie ĉi, je la nomo de mia kara patrino mortinta, mi edziĝos nur je vi, aŭ mi mortos pro ĉagreno.

—Ne tion ĵuru! amiko mia, ne tion ĵuru! Vi tre scias, ke neniam via patro konsentos pri tia edziĝo; certe vi ne forgesis, ke lia familio, kiel ankaŭ li mem, forpelis vian onklon Rupert’on, tial ke li edziĝis je fraŭlino nenobela, kaj ke ili neniam volis senkulpigi kaj pardoni tion, kion ili nomas misaliancon.

Henriko ploris, ĉar li estis certa, ke lia patro neniam konsentos pri tiu edziĝo.

Subite brua ekridego aŭdiĝis, kaj Frederiko montriĝis al liaj miregitaj okuloj:

—Nu! miaj geamikoj, ne ĝenu vin! la arbaro estas oportuna por kaŝataj karesoj!... ne ĝenu vin!... Sed vi ne havas malbonan guston, Henriko! ŝi estas bela la fraŭlino!

Kaj tion dirante, li foriris ridegante.

Neesprimebla sento de timo trairis la cerbon de Henriko. Li havis ankoraŭ en la oreloj tiun demonan ridegon. Li timis ne por si mem, sed por sia amegata Edith, ĉar li ne dubis, ke lia frato, kies rigardon avidan al Edith li rimarkis, estis kapabla plenumi krimon.

—Sinjoro Henriko,—diris la junulino,—pli bone estus, se vi forgesus min. Pensu pri via patro, kiu malbenus vin.

Ŝi leviĝis kaj forkuris. Ŝia koro ankaŭ suferis, sed ŝi ne volis tion konfesi, ĉar la amo eniris ŝian animon.

—Ho! mi petegas vin Edith, ne lasu min! ne lasu min!

Sed jam ŝi estis malaperinta.

Ŝajnis al Henriko, ke lia koro ŝiriĝas, granda pezo premis lian bruston, sur kiun konvulsie kuntiriĝis liaj manoj.

—Kiom mi estas malfeliĉa!—li ekkriis,—prefere estus morti, ol tiel kruele suferi!

Maldolĉaj larmoj fluis sur liajn vangojn.

—Nu! la kolombino do forflugis? Ĉu mi timigis ŝin?

Ĝi estis ankoraŭ la voĉo de Frederiko. Tiuj mokemaj paroloj rekonsciigis lin; li leviĝis, kaj, nenion respondinte al sia frato, li aliris la kastelon.

Li faris la eblon por kaŝi al sia patro la mortigan ĉagrenon, kiu konsumis lin, sed li ne povis trompi sian patron, kiu des pli malgajiĝis, ke li tute nesciis la kaŭzon de tia stato.

Ĉiutage Henriko aliris al la kaskado, esperante, ke li trovos Edith’on, sed ŝi ne venis; tamen li venis sidiĝi en la loko, kie lia plej amata estis sidiĝinta, por enspiri la aeron, kiun ŝi estis enspirinta, por revivi pense la feliĉajn tagojn pasigitajn... Tie li restis tutajn horojn.

Ĉiutage ankaŭ Frederiko spionis lin de malproksime, pli kaj pli li pensis, ke estas tre facile malaperigi sian fraton sen la scio de iu. Tiam li fariĝus la sola heredonto de sia patro, kiu post nelonge mortus pro la perdo de sia plej amata filo. Tiel li fariĝus la sola mastro.

Do, iun tagon, kiam lia frato estis kiel kutime sidanta apud la faŭko de la kavaĵo, Frederiko pasis malantaŭ li, tiel senbrue, ke Henriko enprofundigita en sia revado ne aŭdis lin. Tiam subite, obeante siajn krimajn intencojn, li enpuŝis sian fraton en la kavaĵon, kaj tio okazis tiel rapide, ke Henriko ne havis la tempon ekkrii, kaj tuj malaperis en la abismon.

Sed Frederiko ektremis, ĉar li aŭdis akran ekkrion.... Kiu do faris ĝin?... Sed post kelkaj momentoj li trankviliĝis pensante: «Kion do mi timus? Nenia homa estaĵo vidis min, kaj sendube tiu akrasona ekkrio estis tiu de ia garolo forfluganta. Cetere neniam la profundaĵo redonas sian kaptaĵon!»

Kviete li realiris la kastelon; lia vizaĝo ne montris ian signon de konsciencriproĉo. Lia bruta animo ne estis kapabla havi tiaspecajn sentojn.

Jam de longe la horo de l’ vespermanĝo estis pasinta, kaj Henriko ne estis reveninta al la kastelo. Grafo Altmejer estis tre maltrankvila kaj ne volis manĝi. «Kial do Henriko ne estas tie ĉi, li pensis, li, kiu estas ĉiam tre akurata, kiu ĉiam sciigas, kiam li forestos. Kio do povis okazi?» Dolora antaŭsento sufokis lin. Sed Frederiko ne ŝajnis tion ekvidi, li manĝis kiel kutime kaj trinkis ĝis ebriiĝo.

—Ĉu vi vidis vian fraton hodiaŭ Frederiko?

—Ne mi ne vidis lin, sed li ne estas perdita, li retrovos la vojon al la kastelo. Eble li amindumas iun paŝtistinon, kaj li forgesis la horon. Cetere mi ne estas komisiita gardi lin!

Tamen la voĉo de Frederiko ne estis sincera, kaj la grafo sentis, ke pli kaj pli grandiĝas la antaŭsento pri krimo. Li fikse rigardis sian filon, sed nenion diris.

III redakti

Grafo Altmejer supreniris en sian ĉambron, kaj rifuzinte la servojn de sia servisto, li ŝlosis la pordon. Tiam li falis sur apogseĝon kaj profunde pripensis. Li estis konvinkita, ke Frederiko mortigis sian fraton, sed li ne havis ian pruvon. Mil konfuzaj ideoj kunmiksiĝis en lia cerbo. Subite ŝajnis al li, ke oni frapetas al pordo; tiu brueto devenis de malantaŭ granda portreto de unu el la prapatroj de familio Altmejer, kiu estas fiksita sur la muro. Li pensis, ke muso gratas inter la muro kaj la kadro, sed preskaŭ tuj li aŭdis bruon de risorto, kiu malstreĉiĝas, kaj samtempe mallaŭtan voĉon, kiu diras:

—Ne maltrankviliĝu, mia patro. Ĝi estas via filo Henriko viva.

Tiam, kiel pordo, la kadro turniĝis, kaj Henriko aperis al sia mirigita patro; li havis la montran fingron antaŭ la buŝo por peti, ke lia patro ne ekkriu, kaj referminte la sekretan pordon, li ĵetiĝis en la brakojn de sia patro, kiu ploris pro ĝojo.

—Nu! mia kara filo,—diris la grafo,—kio do okazis al vi? Kial vi ne revenis por vespermanĝi? Kaj kial vi venas, kaŝante vin, per sekreta koridoro, kiun mi ne konas?

—Mia patro,—respondis Henriko,—simpla akcidento okazis al mi: mi estis ekdorminta apud la salto de la Diablo, kaj moviĝante, mi falis en ĝin.

—Sed, kiamaniere vi povis reveni tien ĉi, kara infano? tiu mortiga kaskado neniam redonas tion, kion ĝi englutas, kaj kial vi ne revenis al la kastelo per la ordinara vojo, anstataŭ uzi vojon kaŝitan?

—Nu! mia patro, aŭskultu min, vi scias, ke mi legis niajn arĥivojn de la komenco ĝis la fino. Mi faris en ili strangajn eltrovojn precipe pri la kaskado, tial mi eksciis, ke tiu kaskado, aŭ prefere ĝia kaverno, komunikiĝas kun via kastelo per subtera galerio, kiu finiĝas en kelo, sub la nord-orienta turo. En tiu kelo komenciĝas ŝtuparo, kiu alkondukas al ĉiu etaĝo, kaj ĉe ĉiu etaĝo estas koridoro, kiu trairas la dikegajn murojn, kaj en tiuj muroj estas malfermaĵetoj, tra kiuj oni povas vidi kaj aŭdi tion, kio okazas en ĉiu ĉambro. Estis tute neeble, ke mi revenus per alia vojo, ĉar mi ne havis ŝtupareton por eliri el la kaverno tra ĝia faŭko. Jen do kiel tio okazis: kiel mi jam diris al vi, mi estis ekdorminta apud la faŭko de la kaskado; kiam mi falis en ĝin, mi nenion timis. Ĉar mi sciis, ke mi ne pereos en ĝi. Reveninte al la supro de la akvo, mi direktis min al la rando de la kaverno, kie estas speco de natura trotuaro, kiu kondukas sub la kaskado, inter ĝi kaj la flanko de la kaverno. Tie troviĝas malfermaĵo, faŭko de subtera galerio, kiu kondukas al vasta ĉambro ronda, kiun niaj prapatroj uzis por kunvenigi konspirantojn; tiuj ĉi alvenis en ĝin per moveblaj ŝtuparetoj tra la malfermaĵo de la kaverno kaj same eliris. En tiu ĉambro estas la sekreta pordo de la koridoro, kiu alkondukas al la kelo sub la turo. Mi antaŭe ĉion tion esploris sufiĉe, por koni ĉiujn detalojn, cetere mi metis ĉe kelkaj lokoj lanternojn por uzi ilin ĉiufoje, kiam mi bezonis ilin, kaj se kamparanoj certigas, ke ili vidis lumon ĉe la kaskado, ili ne eraras, ĉar mi ofte esploris la kavaĵon lumigante ĝin per lanterno. Tiel mi konis ĝian danĝeran flankon, la faŭkon en kiun bruege malaperas la akvoj. Mi ne pensis, ke iam mi bezonos koni ĉiujn tiujn detalojn, por savi mian vivon, ĉar tiu, kiu falus en la profundaĵon, ne konante ilin, estus nepre englutita en la teruran abismon, ĉar estas neeble eliri el ĝi per la supera parto, krom per movebla ŝtupareto, tial ke ĝi havas la formon de funelo renversita.

Dum tiu rakonto, profunde pripensis grafo Altmejer. Subite li diris:—Ĉu vi vidis vian fraton dum la tago?

—Jes mia patro, mi ekvidis lin.

—Estas strange! Li diris al mi, ke li ne vidis vin.... Vi trompas min Henriko, vi ne falis en la kaskadon okaze, oni faligis vin, kaj mi timas, ke mi konas la krimulon. Ĝi estas via frato!....

—Ne! mia patro, mi ĵu...

—Ne mensogu, mia filo, sed konduku min tra la sekreta koridoro al la ĉambro de Frederiko.

Henriko turnis la kadron, kaj preninte lampon, li kondukis sian patron al la malfermaĵeto, tra kiu oni povas aŭdi kaj vidi en la ĉambron.

La vizaĝo de grafo Altmejer terure ŝanĝiĝis, li avide rigardis, kaj li aŭdis la voĉon de Frederiko, kiu ebria dancis en sia ĉambro ripetante:

—Mi puŝis cin en la kavaĵon, ci estas mortinta Henriko! Ci ne revenos plu! Ah! Ah! Ah!—kaj li ridegis.—Nun mi estas la sola heredonto de la maljunulo, kiu ne longe vivos! Ah! Ah! Ah! Kaj Edith, cia blondulino estos mia amantino! Ah! Ah! Ah!

Henriko ankaŭ ĉion aŭdis kaj li ekfrosttremis.

—Ni forkuru! Henriko, ni forkuru!—diris la grafo.

Faletante ili reiris al la ĉambro.

—Ho! la abomena krimulo! kaj tiu sovaĝa besto estas el mia sango! Ho! mi punos vin Frederiko! Kiu mortigis, tiu estos mortigita, mi tion ĵuras je la nomo de Dio!... Sed, mia filo, kion aludis via malbenita frato parolante pri Edith, via blondulino.

—Mia patro kompatu min, mi havas ion por konfesi al vi, sed mi ne kuraĝas tion fari.

—Parolu, mia filo, mi aŭskultas vin.

—Nu! mia patro, mi amas Edith’on, kaj mi volus edziĝi je ŝi...

—Silentiĝu, kruela infano, vi do ankaŭ volas mian morton, neniam mi konsentos pri misalianco, neniam! Ĉu vi forgesis vian onklon Rupert’on?...

Tiam per la koridoro Henriko aliris sian ĉambron, sed li tiel suferis, ke li ne povis ekdormi. La grafo ankaŭ ne povis fermi la okulojn, tro da dolorigaj ideoj trairis lian cerbon!...

IV redakti

—Nu! mia patro, ĉu mia frato revenis? demandis Frederiko al sia patro kun malbona rigardo.

—Ne, eble vi scias ke li ne revenos,—respondis la grafo.

—Mi ne komprenas, kion vi volas diri,—respondis Frederiko balbutante.

Sed ĝuste en tiu momento alvenis servisto, kiu diris al la grafo, ke lia ĉefgardisto havas ion por diri al li konfidencie, kaj ke tre urĝas.

La grafo aliris sian ĉambron, kien post nelonge alvenis la ĉefgardisto. Li kunportis en la mano kesteton el ŝtalo, kiun li demetis sur la tablon kaj leteron sigelitan per vakso, kiun li prezentis al la grafo; sur ĝia koverto estis skribite: «Por doni al Grafo Altmejer, kiam Edith estos dudek-unujara».

La grafo sidigis Hans’on Delmer’on, kaj malfermis la koverton. Dum li legis tiun leteron, lia vizaĝo grade montris grandan emocion kaj samtempe grandan ĝojon; kaj li mallaŭte diris:

—Mia kara Henriko estos do feliĉa!

Jen tio, kion li legis:

«Mia kara kuzo,
«Oni kutimas pardoni la mortintojn, kiam vi ricevos tiun ĉi leteron mi estos mortinta, mi do pensas, ke vi pardonos min. Mi komisiis ĝin al Hans Delmer, kies honestecon kaj fidelecon mi konas, li donos ĝin al vi, kiam la momento difinita estos alveninta. Mi ne rememorigos al vi mian edziĝon, mian misaliancon, kiel vi diris, kaj la kruelan manieron, laŭ kiu vi agis kontraŭ mia edzino kaj mi. La malfeliĉo persekutis min, mia amegata edzino mortis naskante filinon mian karan Edith’on. Ne povante zorgi pri ŝi, mi komisiis ŝin al la edzino de Hans Delmer, kiu, kiel ankaŭ ŝia edzo, ĵuris al mi ke ili konservos tiun sekreton, kaj diros, ke Edith estas ilia filino. Estis tiom pli facile tion kredigi al vi, ke vi forestis dum kelkaj monatoj.
Mi donis al Hans la tutan monon, kiun mi posedis por la elspezoj okazigotaj de mia filino. Li ne volis akcepti, sed mi devigis lin. Post lasta kiso al Edith kaj kora manpremo al la geedzoj, mi foriris. Mi enŝipiĝis kaj aliris Amerikon. Tie, mi esperis riĉiĝi, sed la ĉagreno estis profunde atakinta mian farton, kaj iom post iom mi sentis, ke miaj fortoj lasas min. Mi estus volinta doni lastan kison al mia kara filino, antaŭ ol morti. Sed ho ve! tio estas neebla, mi sentas, ke la morto proksimiĝas. Mi adresas de Ameriko tiun leteron en koverto por Hans Delmer. Kompatu Edith’on! pardonu min! Adiaŭ!
Via Kuzo.
Grafo Rupert’

—Ĉio estas forgesita! Ĉio estas pardonita!—ekkriis grafo Altmejer. Ni rapidu por iri serĉi nian filinon Hans! ĉar ŝi estas nia filino al ni ambaŭ!

Kaj ili ne kuris sed flugis al la loĝejo de la ĉefgardisto. Kiam ili estis proksime de ĝi, ili aŭdis akrasonajn ekkriojn, kaj ili rekonis la voĉon de Edith!

—Vi do volas mortigi min, kiel vi mortigis vian fraton! mi vidis vin, mortiganto!

Ili samtempe puŝis la pordon, kaj tiam ekvidis Frederikon, kiu premante la brakojn de Edith provis renversi ŝin, kiu kuraĝe defendis sin. Lia vizaĝo montris brutan kaj kruelan esprimon.

Aŭdinte la bruon de la pordo Frederiko turnis sin, ekvidante la grafon kaj Hans’on kaj la teruran esprimon de liaj vizaĝoj, li sentis, ke liaj lastaj momentoj alvenis. Sed antaŭ ol morti li volis mortigi iun. Li elprenis pistolon el sia zono kaj direktis ĝin al la brusto de Hans; sed la grafo deklinigis la armilon; la kuglo atingis la plafonon. Li diris al Frederiko:

—Vi ne estas plu mia filo, mi malbenas vin, se mi ne timus malhonori mian familion, mi liverus vin al la ekzekutisto. Vi mortigis vian fraton, vi provis mortigi Hans’on. Mi kondamnas vin al morto. Mi donas al vi kvin minutojn por rekomendi vian malbelan animon al Dio.

Ĝuste en tiu ĉi momento Henriko eniris la ĉambron pala kiel mortinto, li estis aŭdinta tra la muro la interparoladon de sia patro kun Hans. Li povos edziĝi je Edith! Li do aliris la loĝejon de la ĉefgardisto. Ĉe la pordo li aŭdis la juĝon de sia patro; malgraŭ ĉio, li volis peti, ke lia patro pardonu...

Sed Frederiko, ekvidante sian fraton, kiun li kredis mortinta, pensis, ke li vidas lian fantomon kiu venas riproĉi lin pri lia krimo, li subite freneziĝis, kaj altirinte ponardon el ĝia ingo li enigis ĝin en sian koron kaj falis mortinta.

Edith ĵetis sin en la brakojn de Hans. Ĉiuj restis silentaj dum kelkaj minutoj, fine la voĉo de la grafo aŭdiĝis:

—Dank’ al Dio, li diris, mi ne estis devigita mortigi mian infanon. Vi Hans ĵetos la korpon de tiu krimulo en la salton de la Diablo. Nur tiu loko konvenas por ĝi. Vi tion faros, kiam noktiĝos. Nun ni ĉiuj iru al la kastelo; Edith prenu mian brakon, mi subtenos vin; Hans venu kun ni, vi loĝos en mia kastelo, ĉar mi detruos tiun malbenitan loĝejon.

V redakti

Mi ne pensas, ke estas necese rakonti detale la finiĝon de tiu dramo: la feliĉo anstataŭis la doloron. Hans neniam volis konservi la ormonerojn, kiuj estis donitaj al li, kaj ili estis disdonitaj al la malriĉuloj.

Hans loĝis en la kastelo kaj ne lasis sian filinon, kiel li nomis Edith’on; li ne estas plu ĉefgardisto, li estas nun la amiko de grafo Altmejer, kaj ĉiam la amegata patro de Edith.

Post tri monatoj okazis la edzofestoj de Henriko kun Edith. Ĉiuj estis feliĉaj en la kastelo; kaj kiam la juna grafino naskis sian unuan filon, la grafo diris al ŝi ridetante:

—Nu! mia karega filino, ĉu mi ne estis dirinta al vi, ke mi estos la baptopatro de via unua filo?

Do P. Gambier