Laŭroj/Nekredeblaj aventuroj de Sinjoro Radamanto


La salto de la diablo Indekso : Laŭroj
Nekredeblaj aventuroj de Sro Radamanto
La onklino el Ameriko


SESA MENCIO
Nekredeblaj aventuroj de Sro Radamanto


Tute juna, mi jam ŝategis ĉion, kio estis, eĉ proksimume, ronda; ringego barela min ravis, kaj mi staris ekstaze antaŭ rado.

Per tio vi komprenas, ke, eĉ ne vidinte bicikledon, mi devis ŝategi tiun mirindan ilon, kiun mi estus elpensinta, se iu ne estus tion jam farinta, ve!

Kiam, infaneto, mi povis marŝi, alvenis al mi tute stranga aventuro, kiu pli malfrue estas al mi rakontita de miaj gepatroj.

Mia patro, kiu havis vivan imagon, eble ĝin iom trograndigis. (Mi diras tion, por ke vi ne kredu min mensogulo.)

Iam do, vaganta komercisto trairis mian vilaĝon, kaj kun nia patrino mi iris lin vidi. Tre kontenta vidi la veturilon, mi ĝin alproksimiĝis, plena je respektema timo, por atente observi la radojn. Ĉarmita de la vido de l’ komercaĵoj kaj de l’ parolado kun najbarinoj, mia patrino tute forgesis mian ĉeestadon. Uzante mian liberecon, mi karesis la objekton de mia adorado kaj ĉirkaŭprenis radion, ĝin kisante. Fininte siajn akirojn, mia patrino ekiris hejmen, kaj tiam nur rimarkis mian foreston. Vane ŝi alvokis min, kaj kredante, ke mi estas hejme, ŝi revenis ĝis nia domo. Ne trovante min, ŝi fariĝis malkvieta, iris ĝis la rivero, plorante kaj kriante; ŝiaj najbarinoj alvenis ŝin konsoli, kaj unu el ili rakontis, ke ŝi vidis min apud la veturilo, kiun mi ŝajnis admiri.

—Eble,—ŝi aldonis,—li sekvis la komerciston.

—Eble,—aldonis alia, tiu malbenita homo estas ŝtelisto de infanoj kaj forportis vian fileton.

Mia patro, kiu ĵus tiam revenis de sia laboro, eksciante mian malaperon, decidis, ke li tuj serĉos min kaj retrovos la homon.

Jen kio estis okazinta al mi.

Dum mi religie kisis la radion, la veturilo ekantaŭeniris; tuj mi forte ĉirkaŭprenis la radion kaj turniĝis samtempe kun ĝi.

La homo, kiu marŝis ĉe la alia flanko de la veturilo, ne vidis min, kaj mi tiel ĝojis pri mia feliĉo, ke mi ne diris eĉ unu vorton.

Post longa irado, la veturilo haltis antaŭ la pordo de izolita gastejo, loĝata de sola virino.

Mia kondukisto eniris por trinki, sin apogis sur la bordon de malfermita fenestro kaj ĉirkaŭrigardis ĉiuflanken en la strato. Vidinte nenion, li senbrue alproksimiĝis la virinon, kiu rekomencis labori, klinante la kapon al sia kudraĵo. La homo saltis sur ŝin, prenis en siaj manoj la kolon de la malfeliĉulino kaj provis ŝin mortigi. La virino baraktis, sed estis tuj subfalonta, kiam mi elĵetis teruran krion. La mortigisto lasis la virinon kaj forkuris. En la sama momento mia patro alvenis; esplorinte la veturilon, li min trovis; mi estis sveninta, sed tamen ne forlasis la radion.

Li min portis en la domon, kie li trovis la virinon ŝajne mortintan. Li nin ambaŭ flegis, kaj baldaŭ rimarkis plezure, ke ni estas vivaj.

La juna virino estis baldaŭ tute sana, sed min kaptis grava febro, kiu min devigis resti en mia ĉambro tutan monaton.

La mortigisto estis baldaŭ retrovita kaj ĵetita en malliberejon.

Tiamaniere, dank’ al mia amo por la radoj, mi povis, tute juna, savi virinon.

Tiu amo pli kaj pli kreskadis, kaj, sepjarulo, mi elpensis triradan veturileton, kiun mi movis per miaj manoj, sidiĝinte en ĝi. Pli poste mi rimarkis, ke mia eltrovo estas jam uzata de la senkruruloj.

Iam, mi puŝis mian veturilon en strato treege dekliva kaj malrekta; en vojturniĝo mia ilo subite haltis kontraŭ mureto; sed mi daŭrigis mian iron super la muro kaj falis en kuvegon plenan je malpuraĵoj, kiuj dolĉigis mian falon; tamen mi ne povas certigi, ke tiu bano ŝajnis al mi agrabla. Tiuj malfeliĉoj kaj aliaj malpli gravaj ne povis min korekti, kaj kun granda senpacienco mi atendis taŭgan aĝon por aĉeti unu el tiuj mirindaj duradaj iloj, tiam nove eltrovitaj, kiujn mi kelkfoje vidis flugantajn rapide laŭlonge de la stratoj.

Tiu tiel dezirita tempo alvenis, mi aĉetis belegan bicikledon kaj decidis, ke mi vojaĝos en nekonatajn landojn.

Mi elektis Afrikon, kaj iris ŝipe Alĝeron; la ŝipirado estis por mi terura, sed, tuj kiam mi metis piedon sur la Afrikan teron, mi forgesis ĉiujn malagrablaĵojn, saltis sur mian bicikledon kaj min direktis al dezerto. La dezerto! Kiel min interesus la tiel konataj urboj de Alĝerio, eĉ la oazoj en kiuj ĉiam troviĝas Eŭropanoj? Mi volis vidi Saharon, kaj, tute sola antaŭ la sabla vastaĵo, senti la ĝuadojn de vera esploristo.

Miaj pneŭmatikoj kondutis mirinde. Mia bicikledo estis tiel malpeza, ke la irado apenaŭ lasis postsignon sur la sablo, kaj mi flugis, mi flugis kiel vera demono, malŝatante la Simun’on.

Mi marŝis de kelkaj tagoj kaj la provizoj kunprenitaj malmultiĝis; antaŭ ol pli profunden iri en la dezerto, mi decidis akiri novajn manĝaĵojn. Proksime mi ekvidis, blankajn sub la suno, tendojn de araba vilaĝo. «Bone, mi pensis, nenia vivulo videbla!» Efektive, pro la varmegeco, ĉiuj loĝantoj sin kaŝis en siaj tendoj kaj dormis.

Per mia sonora korneto, mi faris teruran bruon; mi mem kriegis kiel frenezulo, sed nenia movo respondis mian alvokon.

Vidante riĉan tendon, mi eniris senbrue, kaj aŭdis brueton post kurteno, kiun mi iom levetis.

Kelkaj virinoj, kuŝantaj sur luksaj tapetoj ripozis; min ekvidante, ili ekkriis per voĉo akra; mi provis klarigi la motivon de mia maltimema eniro, sed ne havis la tempon fini mian klarigon; mi ricevis fortan baton sur la kranion kaj falis senspira.

Kiam mia sveno finiĝis, mi estis en ĉambro tute malluma, mi provis tuŝi per la mano mian dolorantan kapon sed ne povis, estante fortike ligita.

Mi sentadis ion silkecan, kiu glitis inter miaj manoj kaj promenis sur mia korpo, mia vizaĝo; ĝi estis musoj, kiuj trotis sur mi, serĉante manĝaĵojn. Tio donis subite al mi fruktodonan ideon.

Mi malfacile sukcesis eltiri el mia poŝo peceton da lardo, kiu restis al mi, kaj per ĝi mi frotis la ŝnurojn, kiuj min ligis, kaj poste mi restis senmova. Baldaŭ la musoj, unue forpelitaj per mia movado, revenis kaj, sentinte allogantan odoron, komencis mordeti kaj disŝiri la ŝmiritajn ŝnurojn tiamaniere ke, post kelke da tempo, mi sukcesis min liberigi.

Estis nokte, mi eliris singardeme kaj sukcesis retrovi mian bicikledon; nevidite de iu, mi forlasis tiun malbenitan lokon per rapida forkuro. La suno baldaŭ leviĝis kaj la varmeco fariĝis malagrablega, sed tio min malpli ĉagrenis ol la manko de manĝaĵoj, la malpleneco de mia stomako. Kiamaniere mi povos revivigi miajn fortojn por daŭrigi mian vojaĝon?

Mi pripensis malgaje, kiam terura blekado aŭdiĝis, mi rigardis malantaŭen kaj vidis grandegan leonon, kiu, saltegante, min sekvis. Vane mi akcelis mian kuradon, la leono pli kaj pli proksimiĝis; granda ŝvito malsekigis mian tutan korpon; miaj kruroj rigidiĝis pro teruro, mi estis tuj falonta, kiam nova penso redonis al mi iom da espero. Mi havis revolveron, eble mi povos vundi mian persekutanton aŭ nur lin timigi. Mi min returnis, kaj eĉ ne celante, mi pafis sur la leonon, kaj tuj daŭrigis mian forkuradon, sed aŭdis raŭkan blekadon kaj strangan bruon, kvazaŭ haŭto estus ŝirata.

Post kelkaj minutoj, nenion plu aŭdante, mi haltis kaj rigardis malantaŭen: malproksime mia leono, klinita sur la sablo, ne moviĝis, tamen mi aŭdis strangan plendon, ne tre laŭtan pro la malproksimeco.

Mi revenis malrapide, kaj baldaŭ nekredebla vidaĵo min mirigis. Mia kuglo estis trafinta la frunton de l’ leono, kaj glitinte longe la vertebraro, estis disiginta la haŭton, kaj tiu ĉi, falante sur ambaŭ flankojn de la korpo kaj kvazaŭ volvite ĉirkaŭ la kruroj de la besto, malhelpis ĉian movadon. Malfeliĉa leono! ne povante moviĝi, li malrapide rostiĝis per la suna varmeco kaj elĵetis terurajn blekadojn.

Mi kompatis lian sorton, kaj per dua kuglo, mi finis lian suferon, kaj sub la ombro de ŝtonego mi atendis la plenan kuiriĝon de mia ĉasaĵo. Poste mi povis ripari miajn fortojn per larĝa tranĉaĵo de rostita leono, kaj kunportis grandan pecon de viando kuirita por miaj estontaj bezonoj, lasante la restaĵojn por la ŝakaloj.

Mi ne povus rakonti ĉiujn miajn aventurojn en la dezerto, sed unu el ili estas tiel grava pri bicikledirado, ke mi ne povas ĝin ne diri.

Mia rapida forflugo malplenigis miajn pneŭmatikojn, kaj mi volis ilin plenblovi per mia pumpilo, sed ho ve! mi estis ĝin perdinta! Kiu grava malfeliĉo! Kiamaniere mi povos de nun daŭrigi mian vojaĝon?

Mi falis sur la sablon, plorante, sed mi sentis sur mia vizaĝo agrablan freŝan aerfluon, mi rigardis apud mi, ho mirindaĵo! el malgranda truo flugetis sableroj elpuŝitaj verŝajne de senkolora gaso; tuj genia ideo eniris mian spiriton; vidinte kreskaĵon ŝajnantan junko, mi tranĉis peceton kaj faris tubon, kies unu ekstremaĵon mi enirigis en mian pneŭmatikon, alian en la truon.

Ĝojego! ĝojego! rapide mia volvaĵo pleniĝis sed samtempe mia bicikledo fariĝis malpeza kaj ŝajnis forflugonta en aeron; mi devis ĝin ligi ĉe mia zono, por ke mi povu daŭrigi la enblovadon.

Fininte, mi saltis sur mian selon, sed mia salto nin ambaŭ portis je dek-kvinmetra alteco kaj tre malrapide ni malaltiĝis; eĉ, renkontinte folion de granda palmarbo, mia bicikledo haltis sur ĝi, kiel farus muŝo, kaj la folio eĉ ne moviĝis. Mi devis multe peni por reveni teren.

Kiel vi povas imagi, mia rapideco fariĝis grandega kaj senpene mi trakuris multajn kilometrojn. Sed mia stomako ree malpleniĝis kaj devigis min fine halti por serĉi nutraĵon; sed vane mi esploris la ĉirkaŭaĵon, mi nenion trovis. «Kiu dormas, tiu manĝas», oni diras en mia lando. Mi do estis tuj dormonta, kiam mi ekvidis birdojn flugantajn super mia kapo. Nova ideo eniris mian cerbon. En mia poŝo mi trovis longan ŝnureton, je kies ekstremaĵo mi fiksis kurbigitan pinglon. Mi sukcesis kapti kelkajn insektojn, kiuj estis bonaj allogaĵoj. Mi ĵetis malproksime tiun hoketon, konservante en mia mano la alian ekstremaĵon de la ŝnureto, al kiu mi fiksis peceton da ligno por ĝin teni.

Mi kuŝiĝis kaj ekdormis, atendante ĉasaĵon. Mi sonĝis kvazaŭ mi ĝuus bonegan manĝadon, sidiĝante ĉe la tablo de riĉa Arabo, kaj mi lin gratulis pro la delikata peco de ŝafaĵo de mi manĝata, kiam forta tirado min vekis. Mi tuj pensis, ke mia sonĝo fariĝas realaĵo.

Mi ekrigardis mian kaptaĵon, kiam, ho strangaĵo! mi vidis, ke mi kaptis ion tute ne atenditan, tio estis grandega struto! Ho! Ho! mi ekkriis, sed mia voĉo timigis la birdon, kiu rapide forkuris, ĉar pro la surprizo, mi estis forlasinta mian ŝnureton.

Perdi samtempe mian kaptaĵon kaj mian ŝnuron! Ho, neeble! Mi tuj saltis sur mian bicikledon kaj persekutis la struton, kiu, forkurante, glutadis mian ŝnuron, ŝajne kun granda plezuro. Sed okazis stranga fenomeno. La digestado de tiuj bestoj estas tiel rapida, ke jam ĉe la alia ekstremaĵo de la struto, peco de ŝnuro ekvidiĝis kaj iom post iom plilongiĝis. Subite la struto haltis, malhelpite de la tenilo, kiun ĝi ne povis engluti.

Mia sagaceco, kiun vi jam tre certe rimarkis, igis min tuj uzi tian okazon. Mi ekprenis la ekstremaĵon de la ŝnuro, ĝin fiksis ĉe la gvidilo de mia maŝino, kaj per krioj tiel diversaj kiel multaj, mi ekscitis mian kondukiston.

Vi devas konfesi, ke, eĉ konsiderante la strangecon de miaj aventuroj, ne estas ordinare esti biciklede trenita de struto. Tiu nova movmaniero, tiel nova kiel stranga, mirinde sukcesis: la birdo, ekscitita de miaj krioj, forkuris rapidege, kaj mi senĝene ripozis, eĉ ne farante movon.

Sed sento de profesia fiereco ŝanĝis mian vidmanieron. Estas malinde, mi pensis, ke mi, Sro Radamanto, akceptu helpon fremdan, kaj tiel insultu miajn krurojn. Mi do movis la pedalojn kaj alproksimiĝinte, mi detranĉis la ŝnuron ĉe la postaĵo de la birdo, lasante nur la pecon entenatan en la korpo, kaj donante la liberecon al la struto, kiu rapide malaperis.

Mi revojiris, sed mi pli kaj pli malsatis, kiam mi vidis proksime la struton; tre certe mi estis ronde kurinta kaj reveninta en la lokon de mi forlasitan antaŭ kelkaj momentoj. La struto ripozis sur la sablo, sed min vidinte, ĝi forkuris, lasante blankan objekton, kiun oni ne povis rekoni pro la malproksimeco; sed alveninte apud ĝi mi vidis ovon, kiun la struto estis ellasinta, antaŭ ol foriri.

Rapide mi faris truon por trinki la internaĵon, sed tio estis tiel sengusta, ke mi unue ŝanceliĝis, sed, pripensinte, mi verŝis internen iom da pulvo, kiu restis al mi, miksis ĉion kaj kuirigis per la suna varmo. Tio faris bonegan ovaĵon, kiu redonis al mi novajn fortojn.

Mi do daŭrigis mian vojaĝon, sed subite ambaŭ pneŭmatikoj eksplodis, boritaj de la pecoj de la ovo, kiujn mi senprudente estis lasinta sur la sablo; mi do fortiris la volvaĵojn por riparo, kiam, ho terurego! mi vidis du serpentojn rapide alvenantajn al mi; mi saltis sur mian bicikledon, sed la teruraj bestoj atingis miajn radojn kaj ĉirkaŭvolviĝis kiel veraj pneŭmatikoj tre flekseblaj kaj dolĉaj.

Post longa irado, mi laciĝis kaj serĉis lokon por ripozi, mi baldaŭ ekvidis ĉe la horizonto arbareton, al kiu mi min direktis. Sed subite granda leono saltegis el kaŝita kaverno kaj min persekutis. La timego donis al mi novajn fortojn kaj kun miriga rapideco mi provis alveni ĝis la arbareto. Miaj pneŭ-serpentoj, ekscititaj de la rapideco (ĉu mi diris, ke ili estis sonorilserpentoj) ekmovis siajn sonorilojn (kiuj estas fiksitaj, kiel ĉiuj scias, ĉirkaŭ ilia kolo) kaj siblis tiel terure, ke la leono haltis subite kaj forkuris rapide.

Sed tia ekscitado malbonege impresis miajn rampulojn; ili videble malmoliĝis; feliĉe mi ĵus atingis la arbaron, mi haltis kaj ekvidis, ke la serpentoj mortis. Malfeliĉaj bestoj! mi verŝis larmon pro ilia malgaja sorto kaj tuj ekpensis, ke morgaŭ estos malfacile pli antaŭeniri.

Sed mi ne ofte malkuraĝiĝas kaj estas sufiĉe sagaca (tion vi tre certe jam scias); mi baldaŭ pensis, ke, eĉ post sia morto, miaj serpentoj povos esti al mi utilaj kelkmaniere. Mi ilin senhaŭtigis, ne difektante la haŭton; dank’ al seka ligno, kiun mi trovis, mi ekbruligis grandan fajron por forpeli nokte la bestojn, kaj kuirigis la rampulojn, kiuj donis al mi bonegan rostaĵon. Mi kungluis la ekstremaĵojn, kiuj tuj ŝajnis al mi tiel flekseblaj kaj fortikaj kiel la pneŭmatikoj de la firmo....[1]

Plie mi estis forpreninta la du ĉirkaŭkolojn de sonoriloj, kiuj fariĝis du avertiloj tiel strangaj kiel sonoraj.

Poste mi supreniris altan arbon kaj tuj ekdormis. Mi sonĝis, ke mi daŭrigas mian vojon sur belega maŝino, kies radoj estas testudoskvamoj, la gvidilo estas fortika bovkapo kun larĝaj kornoj; la selo estas kameldorso, la saketo, sarigpoŝo kaj la lanterno, pokalo plena de lumvermetoj.

Morgaŭan tagon, tute ripozinte, mi daŭrigis mian iradon, esperante tamen, ke mi baldaŭ alvenos en regionon ne tiel unuforman. Mia deziro baldaŭ plenumiĝis, ĉar mi atingis arbaron, kiu ŝajnis al mi grandega. Tuj enirinte mi trovis kelkajn bananfruktojn kaj kokosnuksojn, kiujn mi plezure manĝis. Mi pensis, ke ne estos al mi facile trairi virgan arbon «en kiu la mano de homo neniam metis la piedon», kiel diras unu el miaj amikoj. Mi trovis valeton, kiu donis al mi facilan vojon, kaj mi ĝin sekvis dum multaj tagoj, manĝante fruktojn, kelkfoje birdojn de mi pafitajn, kaj ankaŭ leporojn, kiujn mi povis kure atingi. Nenio rakontinda okazis; mi renkontis kelkajn bestojn, kiujn mi povis eviti kaj precipe simiojn, kiuj ŝajnis al mi tre afablaj sed iom senĝenaj.

En la valeto fluis malgranda rivero, kiu iom post iom pligrandiĝis, kaj mi baldaŭ alvenis apud granda riverego, kiu devigis min ŝanĝi mian direkton. Mi do esploris la ĉirkaŭaĵon kaj kun granda teruro ekvidis, ke mi estas meze de gento de sovaĝuloj, kiuj feliĉe ne vidis min, ĉar mi alvenis dum la nokto.

Kun granda singardemo mi daŭrigis mian serĉadon, kaj vi pripensu mian teruron, kiam mi trovis sur la bordo de la riverego multe da homaj ostoj! Mi estis meze de hommanĝantoj! Kiamaniere mi povos forkuri nevidite? Mi serĉis, sed vane, ŝipeton, en kiu nokte mi povus senbrue forlasi tiun danĝeran lokon, sed nenion mi trovis.

Mia bicikledo estis bone kaŝita kaj mi trovis grandan arbon, kiu estis por mi bona rifuĝejo. Mi manĝis nur kokosnuksojn, en kiuj mi faris truon por elpreni la internaĵon. Mi komencis malesperi, kiam, unufoje, nukso malplenigita falis en la akvon kaj kompreneble flosis.

«Eŭreka!» mi kriis greklingve (ĝi estas cetere la sola greka vorto, kiun mi konas).

Dum la sekvantaj tagoj mi kolektis multajn malplenajn nuksojn, kies truon mi ŝtopis; per lianoj mi ilin kunligis kaj faris flosaĵon tre taŭgan. Sed kiamaniere ĝin gvidi? Tio min ne multe embarasis. Mi kolektis kelkajn homajn skapolojn, per kiuj mi faris helicon; mia bicikledo forte starigita meze de mia flosaĵo donis al mi bonegan motoron, kaj kolektinte multe da nuksoj por mia nutrado, mi nokte foriris.

Dum kelkaj tagoj mi tiel iris, min demandante, kiu estas ĉi tiu riverego. Pro la diverseco de la vojoj de mi sekvitaj, mi tute nesciis la ĝeneralan direkton de mia longa vojaĝo. Ĉu mi estis irinta orienten kaj ĉu tiu rivero estas Nilo? Aŭ ĉu, suden vojaĝinte, mi atingis Nigeron aŭ Senegalon? Neklarigebla enigmo!

Post kelkaj tagoj, ho mirindaĵo! mi ekvidis vaporŝipeton, kiu venis laŭ kontraŭa direkto, kaj al kiu mi faris signojn. La ŝipo sin direktis al mi kaj iu sinjoro, kiu ŝajnis esti la ŝipestro, parolis al mi angle. Mi konas nur malmulte tiun lingvon kaj ne komprenis; tion vidante li uzis intersekve aliajn lingvojn, danan, germanan, rusan; sed mi nur konas kelkajn vortojn de tiuj lingvoj kaj parolas nur france; sed bedaŭrinde la homo ne konis la francan lingvon. Li ankaŭ uzis lingvon de mi tute ne konatan, sed kiu ŝajnis al mi tre bela, tre dolĉa, tre bonsonora, kiel estas la hispana kaj la itala, sed ĉiam vane.

Oni min enirigis en la ŝipon, kaj malfacile, per vortoj ĉerpitaj en multaj lingvoj, ni komencis nin interkompreni: la estro estis Dano, sed ĉiuj liaj kunvojaĝantoj estis angloj, ili vojaĝis tra la mondo de kelke da monatoj.

—Ni estas nun,—ili diris,—sur la riverego Kongo kaj en la lando nomita Belga Kongo.

Mi miris, ke mi faris vojaĝon tiel longan tra Afriko.

Mi demandis, kiamaniere ili povis vojaĝi en tiom da diversaj landoj, ne konante tre certe la lingvojn de ĉiuj nacioj vizitataj. Ili respondis, ke ili parolas novan lingvon elpensitan de rusa kuracisto, kaj nomitan Esperanto. Tiu lingvo mirinde facila rapide propagandiĝis kaj estas nun konata ĉiulande; tio multe faciligas la vojaĝojn.

Tute mirigita kaj iom nekredema, mi tamen petis francan lernolibron kaj post kelkaj tagoj mi povis detale rakonti al ili ĉiujn miajn aventurojn. Ŝajnas al mi, ke oni ne multe kredis min kaj ke ili pensis, ke la varmega suno iom malordigis mian cerbon.

Dank’ al la nekredebla facileco de Esperanto, mi tre rapide fariĝis sufiĉe lerta por skribe rakonti miajn aventurojn kaj decidis, ke mi faros novajn vojaĝojn en ĉiuj landoj de l’ mondo; unue mi iros Ruslandon, kie mi volas vidi kaj respekte saluti la gloran elpensiton de Esperanto, doktoron Zamenhof.

E. Deligny.

Piednotoj

redakti
  1. Loko luebla dek frankojn; malaltega kosto!