La Kava Nadlo/Ĉapitro 1

Tradukita de la Vikifontara komunumo
Pierre Lafitte & CieParis (p. 1-38)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Ĉapitro 1
La pafo.

Rajmonda atente aŭskultis. Denove kaj dufoje la bruo aŭdiĝis, sufiĉe klare por ke ni povis distingi ĝin de ĉiuj konfuzaj bruoj kiuj konsistigis la grandan noktan silenton, sed tamen tiom mallaŭta ke ŝi ne kapablus diri ĉu ĝi estis apude aŭ malproksime, ĉu ĝi okazis inter la muroj de la vasta kastelo, aŭ ekstere, inter la mallumaj izolejoj de la parko.

Malrapide ŝi leviĝis. Ŝia fenestro estis parte malfermita, ŝi forturnis la fenestroklapojn. La lunlumo ripozis sur iu kvieta pejzaĝo de gazonoj kaj boskoj kie la disaj ruinoj de la malnova abatejo kontrastis je tragikaj siluetoj, stumpigitaj kolonoj, nekompletaj ogivoj, komencoj de portikoj kaj fragmentoj de apogarkoj. Iom da aero flosis sur la surfaco de la objektoj, glitante tra la nudaj kaj senmovaj branĉaroj de la arboj, sed svingante la malgrandajn naskiĝantajn foliojn de la boskoj.

Kaj subite, la sama bruo... Estis maldekstre de ŝi kaj sube de la etaĝo kie ŝi loĝis, konsekvence en la salonoj kiuj okupis la okcidentan alon de la kastelo.

Kvankam brava kaj forta, la junulino sentis la angoron de la timo. Ŝi surmetis siajn noktajn vestojn kaj prenis la alumetojn.

– Rajmonda… Rajmonda…

Iu mallaŭta voĉo kiel elspiro vokis ŝin de la apuda dormĉambro kies pordo ne estis fermita. Ŝi blindepalpante iris tien, kiam Suzana, ŝia kuzino, eliris el tiu dormĉambro kaj ekfalegis en ŝiajn brakojn.

– Rajmonda… estas vi ?… ĉu vi aŭdis ?…

– Jes… vi do ne dormas ?

- Mi supozas ke estas la hundo kiu vekis min... longe antaŭe ... Sed ĝi ne plu bojas. Kioma horo povas esti ?

- Ĉirkaŭ la kvara.

- Aŭskultu... Oni paŝas en la salono, certe!

- Ne estas danĝero, via patro estas tie, Suzana.

- Sed estas danĝero por li. Li kuŝas flanke de la saloneto.

- S-ro Daval ankaŭ estas tie...

- Ĉe la alia ekstremo de la kastelo... Kiel vi volas ke li aŭdas ?

Ili hezitis, ne sciante por kio decidiĝi. ĉu voki ? ĉu krii por helpo ? Ili ne aŭdacis, tiom ke eĉ la bruo de iliaj voĉoj ŝajnis al ili fortimiga. Sed Suzana kiu proksimiĝis al la fenestro surdigis krion.

- Rigardu... iun viron apud la baseno.

Iu viro ja malproksimiĝis per rapidaj paŝoj. Li portis sub la brako sufiĉe grandampleksan objekton kies ili ne kapablis distingi la konsiston, kaj kiu, svingante sin kontraŭ lia kruro, malhelpis lian paŝadon. Ili vidis lin kiu pasis apud la malnova kapelo kaj kiu direktis sin al malgranda pordo kies la muro estis tratruita. Ĉi tiu pordo devis esti malfermita, ĉar la viro subite malaperis, kaj ili ne aŭdis la ordinaran knaradon de la pordhokoj.

- Li venis de la salono, Suzana flustris.

- Ne, la ŝtuparo kaj la vestiblo estus kondukita lin multe pli maldekstren... Krom se...

Iu sama ideo skuis ilin. Ili elkliniĝis. Sub ili, iu ŝtupetaro estis starigita kontraŭ la fasado kaj apogiĝis sur la unua etaĝo. Iu lumeto prilumis la ŝtonbalkonon. Kaj alia homo kiu ankaŭ kunportis ion, transsaltis tiun balkonon, lasis sin gliti laŭlonge de la ŝtupetaro kaj forkuris laŭ la sama vojo.

Suzana, teruriĝinta, senforta, genuen ekfalis, balbutante :

- Ni voku... ni voku helpon !...

- Kiu venus ? via patro... Kaj se estus aliaj homoj kaj ke oni ekatakus lin ?

- Ni povus alarmi la servistojn... via sonorilo komunikas kun ilia etaĝo.

- Jes... jes... eble, estas ideo... kondiĉe ke ili ĝustatempe alvenus !

Rajmonda serĉis apud sia lito la elektran sonorilon kaj premis ĝin per fingro. Iu tembro ekvibris supren, kaj ili havis la impreson ke, malsupren, oni estis devinta percepti la distingan sonon.

Ili atendis. La silento iĝis timiga, kaj la brizo mem ne plu skuetadis la foliojn de arbustoj.

– Mi timas... mi timas... Suzana ripetis.

Kaj, subite, en la profunda nokto, sube de ili, la bruo de iu lukto, iu frakaso de renversigitaj mebloj, ekkriegoj, poste, terure, veaŭgure, iu raŭka ĝemado, la stertoro de estulo al kiu oni tranĉas la gorĝon...

Rajmonda eksaltis al la pordo. Suzana senespere alkroĉiĝis al ŝia brako.

- Ne... ne forlasu min... mi timas.

Rajmonda repelis ŝin kaj ekĵetis sin en la koridoron, baldaŭ sekvata de Suzana kiu ĉanceliĝis de iu muro al la alia eligante kriojn. Ŝi atingis la ŝtuparon, fulmrapide falis de ŝtupo al ŝtupo, kuregis al la pordego de la salono kaj subite haltis, kvazaŭ alforĝita al la sojlo, dum Suzana sinkis al ŝiaj flankoj. Fronte al ili, tripaŝe, estis viro kiu enmane tenis lanternon. Per gesto, li direktis ĝin al la du junulinoj, lumblindigante ilin, rigardadis iliajn vizaĝojn, poste sen urĝi sin, per la plej kvietaj movadoj el la mondo, li prenis sian kaskedon, levprenis paperĉifon kaj du pajlerojn, forviŝis spurojn sur la tapiŝo, proksimiĝis al la balkono, turnis sin al la fraŭlinoj, profunde salutis ilin, kaj malaperis.

La unua, Suzana kuris al la eta buduaro kiu malkunigis la salonegon de la dormĉambro de sia patro. Sed ekde la enirejo, iu malbelega vidaĵo teruris ŝin. Ĉe la oblikva lumbrileto de la luno, oni ekrimarkis surplanke du senmovajn korpojn, kuŝantaj unu apud la alia.

- Patro !... patro !... ĉu estas vi ?... Kion vi havas ? ekkriis ŝi freneziĝanta, klininte sin sur unu el ili.

Post momento, la grafo de Jevro ekmoviĝis. Per rompata voĉo, li diris :

- Ne timu... Mi ne estas vundita... Kaj Daval ? Ĉu li vivas ? la tranĉilo ?... la tranĉilo ?...

En tiu momento, du servistoj alvenis kun kandeloj. Rajmonda ĵetis sin antaŭ la alia korpo kaj rekonis Johanon Daval-n, la sekretario kaj konfidato de la grafo. Lia vizaĝo jam havis la palecon de morto.

Tiam ŝi leviĝis, revenis al la salono, prenis, meze de panoplio kroĉita sur la muro, iun fusilon kiun ŝi sciis ŝargita, kaj pasis sur la balkonon. Okazis certe ne pli ol kvindek aŭ sesdek sekundojn ke la individuo metis la piedon sur la unuan ŝtupeton de la eskalo. Li ne povis esti tre for de ĉi tie, des pli ke li, pro singardeco, forŝovis la ŝtupetaron por ke oni ne kapablu uzi ĝin. Ŝi fakte baldaŭ ekvidis lin, kiu laŭkuris laŭlonge de la restaĵoj de la malnova klostro. Ŝi alŝultrigis, celis trankvile kaj pafis. La viro falis.

- Tio estas ! Tio estas ! aŭdigis unu el la servistoj, ni retenas tiun. Mi ekiras.

- Ne, Viktoro, li restariĝas… malsupreniru la ŝtuparon, kaj sagu al la pordeto. Li povas fuĝi nur tra tien.

Viktoro hastis, sed eĉ antaŭ ol li estu en la parkon, la viro estis refalinta. Rajmonda vokis la alian serviston.

- Alberto, ĉu vi vidas lin tien ? apud la arkadegon ?...

- Jes, li rampas en la herbo... li estas kondamnita...

- Priatentu lin de ĉi tie.

- Ne eblas ke li eskapu. Dekstre de la ruinoj, estas la senkovra razeno...

- Kaj Viktoro maldekstre gardas la pordon, ŝi diris reprenante sian pafilon.

- Ne iru tien, fraŭlino !

- Jes, ja, ŝi diris, la tono decida, la gestoj hakitaj, lasu min... restas al mi unu kartoĉo... se li moviĝas...

Ŝi eliris. Iun momenton poste, Alberto vidis ŝin kiu direktis sin al la ruinŝtonoj. Li kriis el la fenestro :

- Li trenis sin malantaŭ la arkado. Mi ne plu vidas lin... atentu, fraŭlino

Rajmonda ĉirkaŭiris la malnovan klostron por bari ĉiun retiriĝon de la viro, kaj baldaŭ Alberto perdis ŝin el la okuloj. Post kelkaj minutoj, ne revidante ŝin, li maltrankviliĝis, kaj prigardante la ruinaĵojn, anstataŭ malsupreniri per la ŝtuparon, li samtempe strebis atingi la ŝtupetaron. Kiam li sukcesis, li rapide desaltis, kaj rekte kuris al la arkado apud kiu la homo lastfoje aperis al li. Tridek paŝojn pli fore, li trovis Rajmonda kiu serĉis Viktoron.

- Ĉu ? li pridemandis.

- Neebla ekkapti lin, diris Viktoro.

- La pordeton ?

- Mi ĵus venis de tie... jen la ŝlosilo.

- Tamen... nepre necesas...

- Ho ! Lia kazo estas certa... ĝis dek minutoj, li estos al ni, la bandito.

La farmulo kaj sia filo, vekitaj pro la fusilpafo, alvenis de la farmbieno kies la konstruaĵoj stariĝis sufiĉe malproksime ĉe la dekstra, sed ene de la ĉirkaŭmuroj; ili renkontis neniun.

- Evidente, ne, diris Alberto, la kanajlo ne povis deiri de la ruinojn... Ni eltrovos lin funde de iu truo.

Ili organizis metodan batuon, priserĉante ĉiun arbuston, dispuŝante la pezajn vostojn de hedero volviĝintajn ĉirkaŭ la fusto de la kolonoj. Ni certigis ke la kapelo estis ja fermita kaj ke neniu el la vitraloj estis frakasita. Ni ĉirkaŭpasis la klostron, ni vizitis ĉiujn angulojn kaj kaŝangulojn. La traserĉoj estis senfruktaj.

Unu sola trovo ĉe la loko mem kie la viro kuŝiĝis, vundita de Rajmonda, ni plukis ŝoforan kaskedon, el ruĝe flava ledo. Krom tio, nenion.

Je la sesa matene la ĝendarmaro de Uvilo-la-Rivero estis informita kaj alveturis al la scenejo post esti urĝe sendinta al la prokuroraro de Diepo, noteton raportantan la cirkonstancojn de la krimo, la baldaŭan kaptadon de la ĉefa kulpulo, "la malkovron de lia kapvesto kaj de la ponardo per kiu li plenumis sian kanajlaĵon." Je la deka, du veturilojn malsupreniris la malfortan deklivon kiu finkondukas al la kastelo. Unu el ili, respektinda kaleŝo, enhavis la vicprokuroron kaj la enketan juĝiston akompanata de sia registristo. En la alia, senluksa kabrioleto, estis sidintaj du junaj raportistoj, reprezentantaj la ĵurnalon de Rueno kaj iun faman parizan folion.

La malnova kastelo aperis. Antaŭlonge abata loĝejo de prioroj de Ambrumesi, kripligita de la Revolucio, restarigita de la grafo de Jevro al kiu ĝi apartenas ekde dudek jaroj, ĝi enhavas iun hejman konstruaĵon kiun superelstaras pinaklo, kie viglas horloĝo, kaj du alojn, ĉiu envolvita de perono kun ŝtona balustrado. Trans la murojn de la parko kaj preter la altebenaĵo kiun subtenas la altaj Normandiaj klifoj, oni rimarkas, inter la vilaĝoj de Sankta-Margareta kaj de Varangevilo, la bluan linion de la maro.

Tie vivis la grafo de Jevro kun sia filino Suzana, beleta kaj delikata estulino kun blonda hararo, kaj ŝia nevino Rajmonda de Sankta-Verano kiun li hejmakceptis antaŭ du jaroj kiam la samtempa morto de ŝia patro kaj ŝia patrino lasis Rajmonda-n orfinon. La vivado estis kvieta kaj harmonia ĉe la kastelo. Kelkaj najbaroj venis tien de tempo al tempo. Dum somero, la grafo kondukis preskaŭ ĉiutage la du fraŭlinojn en Diepon. Li, li estis altstatura viro kun bela serioza figuro kaj griziĝanta hararo. Tre riĉa, li mem regis sian fortunon kaj priatentis siajn proprietaĝojn kun la helpo de sia sekretario Johano Daval.

Tuj post la eniro, la enketan juĝiston kolektis la unuajn konstatojn de la ĝendarmara brigadisto Kevilono. La aresto de la kulpulo, cetere ankoraŭ tujokazonta, ne estis jam realigita, sed oni gardostaris ĉiujn elirvojojn de la parko. Iu eskapo neeblis.

La eta bando poste trairis la kanonikaran ĉambron kaj la refectorion lokitaj ĉe la teretaĝo, kaj atingis la unuan etaĝon. Tuj, la perfekta ordo de la salono estis rimarkata. Ne iu meblo, ne iu bagatelaĵo kiu ne ŝajnis okupi sian kutiman lokon kaj ne iu manko inter tiuj mebloj kaj tiuj ornamaĵoj. Dekstre kaj maldekstre estis pendigitaj belegajn flandrajn murtapiŝojn kun moŝtuloj. Ĉe la fundo, sur panelojn, kvar belaj pentraĵoj en siaj tempaj kadroj, figuris mitologiajn scenojn. Estis la famaj pentraĵoj de Rubens postlasitaj al grafo de Jevro, tiel kiel la flandraj tapiŝoj de Flandrio, de sia patrina onklo, la markizo de Bodadilo, Grandulo de Hispanio. S-ro Baptofilo, la enketa juĝisto, rimarkis :

- Se la ŝtelado estis la instigilo de la krimo, tiu ĉi salono ĉiaokaze ne estis la celo.

- Kiu scias ? diris la substituito, kiu malmulte parolis, sed ĉiam en kontraŭa senco al la opinioj de la juĝisto.

- Vidu do, kara Sinjoro, la unua zorgo de iu ŝtelisto estintus transloki tiujn ĉi murtapiŝojn kaj tiujn ĉi pentraĵojn kies la famo estas universala.

- Eble pri tio ili ne havis sufiĉan tempon.

- Tio estas kion ni tuj scios.

Tiutempe, la grafo Jevro eniris, sekvate de la kuracisto. La grafo, kiu ne ŝajnis postsenti la agreson kies li viktimiĝis, bonvenigis al ambaŭ juĝoficiroj. Poste li malfermis la pordon de la buduaro.

La ĉambro, kien neniu eniris ekde la krimo krom la kuracisto, prezentis, kontraŭe al salono, la plej grandan pelmelon. Du seĝoj estis renversitaj, unu el tabloj frakasita, kaj pluraj aliaj objektoj, vojaĝhorloĝo, dosierujo, skatolo da leterpapero, kuŝis sur la planko. Kaj estis sango sur kelkaj disĵetitaj blankaj folioj.

La kuracisto fortiris la tukon kiu vualis la kadavron. Johano Daval, vestata de siaj ordinaraj vestoj el veluro kaj piedvestata de feritaj botoj, kuŝis sur sia dorso, unu el siaj brakoj fleksata sub li. Oni malfermis lian ĉemizon, kaj oni rimarkis larĝan vundon kiu truis lian bruston.

- La morto devis tuj okazi, sciigis la kuracisto... unu tranĉilpiko sufiĉis.

- Estas sendube, la juĝisto diris, la tranĉilo kiun mi vidis sur la salona kamenbreto, apud iu kaskedo el ledo ?

- Jes, jesigis la grafo de Jevro, la tranĉilo estis trovita ĉi tie mem. Ĝi devenas de la panoplio de la salono, el kie mia nevino, F-ino de Sankta-Verano, ekprenis la fusilon. Koncerne la kaskedo de ŝoforo, ĝi evidente estas tiu de la murdinto.

S-ro Baptofilo ankoraŭ esploris kelkajn detalojn de la ĉambro, metis kelkajn demandojn al la kuracisto, poste petis S-ron de Jevro raporti al li tion kion li vidis kaj tion kion li sciis. Jen per kiuj terminoj la grafo esprimis sin :

- Estas Johano Daval kiu vekis min. Mi cetere malbone dormis, kun ekfulmoj de spiritvigleco kie mi havis la impreson aŭdi paŝadojn, kiam subite, malfermante la okulojn, mi ekvidis lin piede de mia lito, lia kandelo en la mano kaj tute vestata kiel li estas nun, ĉar li ofte laboris tre malfrue dum la nokto. Li ŝajnis tre nervoza, kaj li diris al mi per mallaŭta voĉo : "Troviĝias homoj en la salono". Fakte, mi distingis bruon. Mi ellitiĝis kaj malrapide malfermetis la pordon de la buduaro. En la sama momento, tiu alia pordo kiu kondukas al la granda salono estis pelita, kaj iu viro aperis kaj eksaltis sur min kaj svenigis min per pugnobato al tempio. Mi rakontas tion al vi sen ajnaj detaloj, Sinjoro enketjuĝisto, pro tio ke mi memoras nur la ĉefajn faktojn kaj ke tiuj eventoj okazis per eksterordinara rapideco.

- Kaj poste ?

- Poste, mi ne pli scias... Kiam mi rekonsciiĝis, Daval kuŝis, morte frapita.

- Unuavide, vi suspektas neniun ?

- Neniun.

- Vi havas neniun malamikon ?

- Mi al mi ne konas iun.

- Ĉu ankoraŭ S-ro Daval ne havis iun ?

- Daval ! iun malamikon ? Li estis la plej bona estulo kiu estis. Ekde dudek jaroj ke Johano Daval estis mia sekretario, kaj mi povas diri tion, mia konfidato, mi ĉiam vidis ĉirkaŭ li nur simpatiojn kaj amikecojn.

- Tamen, estis grimpado, estis murdo, necesas ja kialo pro ĉio.

- La motivo ? Sed estas ŝtelo, pure kaj simple.

- Do oni ŝtelis ion al vi ?

- Nenion.

- Do ?

- Do, se oni nenion ŝtelis kaj se ne mankas ion, oni almenaŭ forprenis ion.

– Kion ?

– Mi ne scias tion. Sed mia filino kaj mia nevino diros al vi, tutcerte, ke ili sinsekve vidis du virojn trairi la parkon, kaj ke tiuj ambaŭ homoj portis sufiĉe ampleksajn ĉarĝojn.

– Tiuj fraŭlinoj…

– Tiuj fraŭlinoj revis ? Mi tentiĝus kredi tion, ĉar ekde ĉi tiu mateno, mi penegas pro serĉadoj kaj pro supozoj. Sed estas facile pridemandi al ili.

Oni alvenigis la du kuzinojn en la grandan salonon. Suzana, tute pala kaj ankoraŭ tremanta, apenaŭ kapablis paroli. Rajmonda, pli energia kaj pli vireca, ankaŭ pli bela kun la ora brilo de siaj brunaj okuloj, raportis la noktajn okazaĵojn kaj la rolon kiun ili ludis.

– Tiel, fraŭlino, ke via depozicio estas kategoria ?

– Absolute. La du viroj kiuj trairis la parkon, elportis objektojn.

– Kaj la tria ?

– Li foriris de ĉi tie kun la manoj malplenaj.

– Ĉu vi povus doni al ni lian priskribon ?

– Li ne ĉesis blindumi nin per sia poĉlampo. Maksimume mi diros ke li estas granda kaj ŝajne peza...

- Ĉu tiel estas kiel ŝajnis al vi, fraŭlino ? demandis la juĝisto al Suzana de Jevro.

- Jes... aŭ pli ĝuste ne... elbuĉigis Suzana pensante... mi, mi vidis lin laŭ meza kaj maldika staturo.

S-ro Baptofilo ridetis, alkutimiĝinta al malakordoj de opinio kaj de vidmaniero ĉe la atestantoj de iu sama fakto.

- Do, jen ni en la ĉeesto de, iuflanke, iu individuo, tiu de la salono, kiu estas samtempe granda kaj malgranda, dika kaj maldika kaj, aliflanke, du individuoj, tiuj de la parko, kiujn oni akuzas esti forportinta el tiu ĉi salono objektojn... kiuj ankoraŭ Troviĝas ĉi tie.

S-ro Baptofilo estis juĝisto el la ironiema skolo, kiel li mem diris. Ankaŭ estis juĝisto kiu malŝatis nek la pavumon nek la okazojn montri al la publiko sian lertecon, tiel kiel pruvis la kreskanta nombro de homoj kiuj amasiĝis en la salono. Al la ĵurnalistoj kuniĝis la farmisto kaj sia filo, la ĝardenisto kaj sia edzino, poste la dungitaro de la kastelo, poste la du ŝoforoj kiuj alvenigis la veturilojn de Diepo. Li daŭrigis :

- Necesus ankaŭ akordiĝi kun la maniero per kiu tiu ĉi tria persono malaperis. Vi pafis per tiu fusilo, fraŭlino, kaj de tiu ĉi fenestro ?

- Jes, la viro atingis la tomboŝtonon preskaŭ enfositan sub la rubusoj, maldekstre la klostro.

- Sed li restariĝis ?

- Nur duone. Viktoro tuj malsupreniĝis por gardi la pordeton, kaj mi sekvis lin, lasante tie ĉi kiel observanton nian serviston Alberton.

Alberto siavice depoziciis, kaj la juĝisto konkludis :

- Konsekvence, laŭ vi, la vundito ne povis eskapi nek maldekstren, ĉar via kamarado gvatis la pordon, nek dekstren, ĉar vi vidintus lin trairi la gazonon. Do, logike, li nuntempe troviĝas en la relative malvasta spaco kiun ni havas antaŭ la okuloj.

- Tio estas mia konvinko.

- Ĉu estas la via, fraŭlino ?

- Jes.

- Kaj ankaŭ la mia, aldonis Viktoro.

La vicprokuroro ekkriis per mokema tono :

- La enketa kampo estas mallarĝa, sufiĉas daŭrigi la esploradojn komencitajn antaŭ kvar horoj.

- Eble ni estos pli feliĉaj.

S-ro Baptofilo prenis sur la kamenbreto kaskedon el ledo, ekzamenis ĝin, kaj vokante la ĝendarmaran brigadiston, flanken diris al li :

- Brigadisto, tuj sendu unu el viaj homoj al Diepo, ĉe la ĉapeliston Maigret, kaj ke S-ro Maigret diru al ni, se eblas, al kiu estis vendita ĉi tiun kaskedon.

"La enketa kampo" laŭ la vorto de la substituito, limiĝis en la spaco inkludata inter la kastelo, la dekstra razeno, kaj la angulo formata de la maldekstra muro kaj de la muro kontraŭe al la kastelo; tio estas iu kvarangulo de ĉirkaŭ cent metroj po rando, kie dise aperis la ruinoj de Ambrumesi, la monaĥejo tiom fama dum la mezepoko.

Tuj, en la tretita herbo, oni rimarkis la trairejon de la fuĝanto. En du lokoj, spuroj el nigriĝinta sango, preskaŭ sekigita, estis observitaj. Post la kurbiĝo de la arkado kiu markis la ekstremon de la klostro, estis nenio pli, la konsisto de la grundo, tegita de pinpingloj, ne plu taŭgas por la spuro de iu korpo. Sed tiam, kiel la vundito povintus eviti la rigardojn de la junulino, de Viktoro kaj de Alberto ? Kelkaj veproj kiujn la servistoj kaj la ĝendarmoj trapelis, kelkaj tomboŝtonoj sub kiuj ni esploris, kaj estis ĉio.

La enketa juĝisto malfermigis al si de la ĝardenisto, kiu havis la ŝlosilon, la Kapelon-Dio, vera juvelo de skulptarto kiun la tempo kaj la revolucioj respektis, kaj kiu estis ĉiam konsiderita, kun la fajnaj cizeladoj de ĝia porĉo kaj la malfortika popolo de ĝiaj statuetoj, kiel unu el la mirindaĵoj de la normanda gotika stilo. La kapelo, interne tre simpla, sen alia ornamaĵo ol sia marmora altaro, ofertis neniun rifuĝejon. Cetere, estus necesa tien enŝoviĝi. Per kiu rimedo ?

La inspektado finatingis la pordeton kiu servis kiel enirejon por la vizitantoj de la ruinaĵoj. Ĝi rigardis al iu kava vojo traŝoviĝinta inter la ĉirkaŭmuro kaj iu arbetaro kie vidiĝis forlasitaj ŝtonminejoj. S-ro Baptofilo kliniĝis : la polvo de la vojo prezentis spurojn de pneŭoj, kun kontraŭjoraj radringoj. Fakte, Rajmonda kaj Viktoro estis kredintaj aŭdi, post la fusilpafo, la anhelon de iu veturilo. La enketjuĝisto sugestis :

- La vundito rekuniĝis kun siaj komplicoj.

- Neeblas ! ekkriis Viktoro. Mi estis tie, dum fraŭlino kaj Alberto ankoraŭ rigardis lin.

- Finfine, tamen, necesas ja ke li estu ie ! Ekstere aŭ interne, ni ne povas elekti !

- Li estas tie ĉi, diris obstine la servistoj.

La juĝisto levis la ŝultrojn kaj reiris al la kastelo, sufiĉe malgaja. Evidente la afero prezentiĝis malbone. Iu ŝtelo kie nenio estis ŝtelita, iu nevidebla malliberulo, ne estis io por ĝojigi.

Estis malfrue. S-ro Jevro invitis la juĝoficirojn por tagmanĝi tiel kiel la du ĵurnalistojn. Ni manĝis silente, poste S-ro Baptofilo reiris al la salono kie li pridemandis la servistojn. Sed iu ĉevala trotado sonoris flanke de la korto, kaj, post momento, la ĝendarmo kiun oni sendis al Diepo, eniris :

- Nu ! Vi vidis la ĉapeliston ? ekkriis la juĝisto, hastema fine ricevi iun informon.

- La kaskedo estis vendata al iu ŝoforo.

- Iu ŝoforo !

- Jes, iu ŝoforo, kiu haltis kun sia veturilo antaŭ la vendejo kaj kiu petis ĉu oni povis havigi al li, por unu el siaj klientoj, iun ŝoforan kaskedon el flava ledo. Restis tiun. Li pagis sen eĉ zorgi pri la mezuro, kaj li foriris. Urĝegis al li.

- Kian veturilon ?

- Iu kupeo kun kvar sidlokoj.

- Kaj kiu tago estis ?

- Kiu tago ? Sed ĉi mateno.

- Ĉi tiu mateno ! Kion vi freneze diras al mi ?

- La kaskedo estis aĉetita ĉi mateno.

- Sed tio neeblas, ĉar ĝi estis trovita ĉi tiun nokton en la parko. Por tio, necesis ke ĝi estu tie, kaj sekve ke ĝi estu antaŭe aĉetita.

- Ĉi mateno. La ĉapelisto diris tion al mi.

Estis momento de mirego. La enketa juĝisto, konsternita, provis kompreni. Subite, li eksaltis, frapata per genia trajto.

- Oni alkonduku la ŝoforon kiu veturigis nin ĉimatene !

La ĝendarma brigadisto kaj sia subulo haste kuris al la ĉevalejo. Post kelkaj minutoj, la brigadisto revenis sole.

- La ŝoforo ?

- Li servigis sin ĉe la kuirejo, li tagmanĝis, kaj poste...

- Kaj poste ?

- Li forpafiĝis.

- Kun sia veturilo ?

- Ne. Pretekstinte iri viziti iun el siaj parencoj en Uvilo, li prunteprenis la biciklon de la stalisto. Jen sia ĉapelo kaj sia palto.

- Sed li ne foriris nudkape ?

- Li eltiris el sia poŝo kaskedon kaj li surmetis ĝin.

- Iun kaskedon ?

- Jes, el flava ledo, ŝajnas.

- El flava ledo ? Sed ne, ĉar jen ĝi.

- Fakte, Sinjoro enketjuĝisto, sed la sia estas simila.

La substituito aŭdigis rikaneton.

- Tre amuze ! Amuzege ! Ekzistas du kaskedoj... Unu kiu estis reala, kaj kiu konsistigis nian solan pruvobjekton, deiris sur la kapon de la pseŭdo-ŝoforo ! La alia, la falsa, vi ĝin havas inter la manoj. Aĥ ! la bravulo nin trafe superruzis.

- Oni kuratingu lin ! Oni revenigu lin, kriis S-ro Baptofilo. Brigadisto Kevilono, du el viaj homoj sur ĉevalo, kaj galope !

- Li estas for, diris la substituito.

- Tiom for kiom li estas, necesas ja ke oni arestas lin.

- Mi esperas, sed mi kredas, S-ro enketa juĝisto, ke niaj streboj devus ĉefe koncentriĝi ĉi tie. Bonvolu legi ĉi tiun paperon kiun mi ĵus trovis en la poŝoj de la mantelo !

- Kiu mantelo ?

- Tiu de la ŝoforo.

Kaj la vicprokuroro enmanigis al S-ro Baptofilo kvaroble falditan paperon kie legiĝas tiuj kelkaj vortoj krajone skribitaj per iom vulgara skribmaniero : "Malbeno al la fraŭlino, se ŝi mortigis la estron".

La incidento kaŭzis kelkan emocion.

- Vi kiuj aŭdis, ĝis ! Ni estas avertitaj, flustris la substituito.

- Sinjoro la grafo, reparolis la enketjuĝisto, mi petegas al vi ne maltrankviliĝi. Ankaŭ ne vi, fraŭlinoj. Ĉi tiu minaco tute ne gravas, ĉar la justico estas surloke. Ĉiuj singardoj estos alprenitaj. Mi respondecas pri via sekureco. Koncerne vin, Sinjoroj, li aldonis, direktante sin al la du reporteroj, mi kalkulas kun via diskreteco. Estas dank’al mia komplezo ke vi ĉeestis ĉi tiun enketon, kaj tio estus malbone rekompenci min...

Li eksilentis, kvazaŭ iu ideo ektrafis lin, rigardis la du junulojn alterne, kaj proksimiĝis unu el ili :

- Al kiu ĵurnalo vi estas aldungita ?

- Al la ĵurnalo de Rueno.

- Vi havas identigan karton ?

- Jen ĝi.

La dokumento estis en ordo. Estis nenio por diri. S-ro Baptofilo vokis la alian reporteron.

- Kaj vi, Sinjoro ?

- Mi ?

- Jes, vi, mi demandas al vi al kiu redakcio vi apartenas.

- Dio mia, Sinjoro la enketjuĝisto, mi publicas en pluraj ĵurnaloj...

- Vian legitimilon ?

- Mi ne havas tion.

- Ha ! Kaj kiel tio okazas ?...

- Por ke iu ĵurnalo disponigu al vi legitimilon, necesas skribi pluhaveblajn artikolojn.

- Nu ?

- Tiel do ! Mi estas nur okaza kunlaboranto. Mi dekstre kaj maldekstre sendas artikolojn kiuj estos publikigataj... aŭ rifuzataj, depende de la cirkonstancoj.

- En ĉi tiu kazo, vian nomon ? Viajn identigilojn ?

- Mia nomo sciigus nenion al vi. Pri miaj paperoj, mi ne havas.

- Vi ne havas ajnan paperon atestanta vian profesion !

- Mi ne havas profesion.

- Sed finfine, Sinjoro, ekkriis la juĝisto iom bruske, vi tamen ne kredigas resti inkognite post esti ruze enkondukiĝi ĉi tien, kaj esti subaŭdinta la sekretojn de la justeco.

- Mi petos vin rimarki, S-ro la enketjuĝisto, ke vi nenion demandis al mi kiam mi venis, kaj ke, konsekvence, mi havis nenion por diri. Krome, ne ŝajnis al mi ke la enketo estis sekreta, ĉar ĉiuj ĉeestis... eĉ unu el la kulpuloj.

Li milde parolis, per senfine ĝentileca tono. Estis tre juna homo, grandega kaj maldikega, vestinta per tro mallonga pantalono kaj per tro mallarĝa jako. Li havis rozkoloran vizaĝon de knabino, larĝan frunton enplantitan de broshararo kaj blondan barbon malbone tonditan. Liaj okuloj brilis pro inteligenteco. Li neniel ŝajnis embarasita kaj ridetis per simpatia rideto kie ne estis ironia impreso.

S-ro Baptofilo observis lin kun agresema malfido. La du ĝendarmoj antaŭenpaŝis. La junulo gaje ekkriis :

- S-ro enketjuĝisto, evidentiĝas ke vi suspektas min esti iu el la komplicoj. Sed, se tiel estus, ĉu mi ne elŝteliĝus je la oportuna momento, laŭ la ekzemplo de mia kamarado ?

- Vi povus esperi...

- Ĉiu espero estus absurda. Pensu, S-ro enketjuĝisto, kaj vi konsentos ke laŭ bona logiko...

S-ro Baptofilo rigardis lin rekte en la okulojn, kaj seke :

- Sufiĉe da ŝercoj ! Via nomo ?

- Izidoro Botreleo.

- Via profesio ?

- Studento de retoriko ĉe la gimnazio Janseno-de-Saillio.

S-ro Baptofilo rigardis lin en la okulojn, kaj seke :

- Kion do vi frenezumas al mi ? Studento de retoriko...

- Ĉe la gimnazio Janseno, strato de la Pompilo, numero...

- Ha do, sed, ekdiris S-ro Baptofilo, vi mokas min ! Ne necesus ke tiu agmaniero daŭru !

- Mi konfesas al vi, S-ro enketjuĝisto, ke via surprizo mirigas min. Kio malkonsentas tion ke mi estu studento ĉe la altlernejo Janseno ? Mia barbo eble ? Trankviligu vin, mia barbo estas falsa.

Izidoro Botreleo detiris la kelkajn buklojn kiuj ornamis sian mentonon, kaj lia senbarba vizaĝo aspektis ankoraŭ pli juneca kaj pli rozkolora, iu vera vizaĝo de gimnaziano. Kaj dum infanrido malkaŝis siajn blankajn dentojn :

- Ĉu vi estas konvinkita nun ? Kaj ĉu vi ankoraŭ bezonas pruvojn ? Jen, legu sur tiuj leteroj de mia patro, la adreson : "S-ro Izidoro Botreleo internulo ĉe la gimnazio Janseno de Saillio".

Konvinkita aŭ ne, S-ro Baptofilo ne mienis trovi la rakonton laŭ sia plaĉo. Li demandis per ursa tono :

- Kion vi faras ĉi tie ?

- Sed... mi informiĝas.

- Tiucele estas altlernejoj... la via.

- Vi forgesas, S-ro enketjuĝisto, ke hodiaŭ, la 23a de aprilo, ni estas meze de la paskferio.

- Nu ?

- Nu, mi havas plenliberecon uzi tiujn feriojn laŭ mia plaĉo.

- Via patro... ?

Mia patro vivas malproksime, funde de Savojo, kaj estis li mem kiu konsilis al mi vojaĉeton al la Manikaj marbordoj.

- Kun falsan barbon ?

- Ho ! Tio ne. La ideo estas de mi. En la gimnazio, ni multe parolas pri misteraj aventuroj, ni legas detektivromanojn kie oni maskovestiĝas. Ni imagas amasojn da implikaj kaj timindaj aferoj. Tiel mi volis amuziĝi kaj mi surmetis falsan barbon. Krome, mi havis la avantaĝon ke oni prenis min serioze kaj mi ŝajniĝi pariza raportisto. Tiel estas ke, hieraŭ vespere, post pli ol iu neinteresinda semajno, mi havis la plezuron konatiĝi kun mia kolego de Rueno, kaj ke tiumatene, eksciinte la aferon de Ambrumesi, li tre afable proponis al mi akompani lin kaj lui aŭton laŭ konto duone-duone.

Izidoro Botreleo diris ĉion ĉi per sincera simpleco, iom naiva, kaj kies ne eblis ne senti la ĉarmon. S-ro Baptofilo mem, dum gardante sin kontraŭ suspektinda temo, ŝatis aŭskulti lin.

Li demandis al li per malpli ursa tono :

- Kaj vi estas feliĉa pri via aventuro ?

- Kontentega ! Mi neniam spektis aferon kiel tiu ĉi, kaj tiu ĉi ne mankas intereson.

- Nek tiujn misterajn komplikaĵojn kiujn vi ŝategas tiom multe.

- Kaj kiuj estas tiom interesegaj, S-ro enketjuĝisto ! Mi ne konas pli alta emocio ol vidi ĉiujn faktojn kiuj emerĝas el la ombroj, kiuj ariĝas unuj kontraŭ la aliaj, kaj kiuj konsistigas iom post iom la probablan veraĵon.

- La probabla vero, kiel vi trogravigas tion, junulo ! Ĉu tio signifas ke vi jam pretigis vian solveton de la enigmo ?

- Ho ! Ne, respondis Botreleo ridante... Nur... ŝajnas al mi ke estas kelkaj punktoj kie neeblas ne koncepti opinion, kaj aliaj, eĉ tiom precizaj, ke sufiĉas... konkludi.

- Hej ! Sed tio fariĝas tre stranga kaj fine mi tuj scios ion. Ĉar mi miahontege konfesas al vi, mi nenion scias.

- Estas ke vi ne havis tempon por pripensi, S-ro enketjuĝisto. La ĉefafero estas cerbumi. Estas tiom malofta ke la faktoj ne inkludas en si mem sian klarigon. Ĉu ne estas via opinio ? Ĉiaokaze mi ne konstatis aliajn ol tiujn kiuj estas registritaj en la protokolo.

- Mirinde bone ! Tiel ke se mi demandus al vi kiuj estis la ŝtelitaj objektoj en tiu ĉi ĉambro ?

- Mi dirus, ke mi konas ilin.

- Brave ! Sinjoro scias pli multe pri ili ol la proprietulo mem ! S-ro de Jevro havas sian konton : S-ro Botreleo ne havas la sian. Mankas al li biblioteko kaj statuo laŭ reala grandeco kiun neniu neniam rimarkis. Kaj se mi demandus al vi la nomon de la murdisto ?

- Mi ankaŭ respondus al vi ke mi konas lin.

Okazis eksalto ĉe ĉiuj ĉeestantoj. La substituito kaj la ĵurnalisto proksimiĝis. S-ro de Jevro kaj la du fraŭlinoj atente aŭskultis, impresitaj pro la trankvila aplombo de Botreleo.

- Ĉu ja vi konas la nomon de la murdisto ?

- Jes.

- Kaj la lokon kie li troviĝas, eble ?

- Jes.

S-ro Baptofilo frotis al si la manojn :

- Kia fortuno ! Ĉi tiu aresto honorigos mian karieron. Kaj ĉu vi povas, de nun, sciigi al mi tiujn frakasajn rivelojn ?

- De nun, jes... aŭ, se vi ne vidas ian maloportunaĵon, post unu aŭ du horoj, kiam mi ĝis la fino ĉeestos la enketon kiun vi daŭrigos.

- Sed ne, tuj nun, junulo...

Tiumomente, Rajmonda de Sankta-Verano, kiu ekde la komenco de ĉi tiu sceno, ne estis malrigardadanta Izidoron Botreleon, antaŭenpaŝis al S-ro Baptofilo.

- Sinjoro enketjuĝisto…

- Kion vi deziras, fraŭlino ?

Dum du aŭ tri sekundoj, ŝi hezitis, la okuloj fiksitaj sur Botreleo, poste, alparolanta al S-ro Baptofilo :

- Mi petegas al vi demandi al S-ro la kialon pro kiu li hieraŭ promenis en la kava vojo kiu kondukas al la pordeton.

Estis teatrofrapo. Izidoro Botreleo ŝajnis mirfrapita.

- Mi, fraŭlino ! Mi ! Vi vidis min hieraŭ ?

Rajmonda restis pensema, la okuloj ankoraŭ alfiksitaj al Botreleo, kvazaŭ ŝi strebis bone estigi en si sian konvinkon, kaj ŝi elparolis per serioza voĉo :

- Mi renkontis en la kava vojo, je la kvara posttagmeze, dum mi trairis la arbaron, junulon laŭ la grandeco de sinjoro, vestitan kiel li, kaj kiu havis barbon tonditan kiel la lia... kaj mi havis la impreson kvazaŭ li provis kaŝi sin.

- Kaj estis mi ?

- Ne eblus al mi aserti tion per senkondiĉa maniero, ĉar mia memorado estas iom konfuza. Tamen... tamen ŝajnas al mi... se ne la simileco estas stranga...

S-ro Baptofilo estis konfuzata. Jam trompita de unu el la komplicoj, ĉu li facile akceptus ke ĉi tiu studento azenigus lin ?

- Kion vi respondas, Sinjoro ?

- Ke fraŭlino eraras kaj ke estas facile al mi pruvi tion. Hieraŭ, dum tiu horo, mi estis en Veleso.

- Necesos pruvi tion, tio ja nepros. ĉiaokaze la situacio ne plu estas la sama. Brigadisto, unu el viaj knabegoj kunrestados kun sinjoro.

La vizaĝo de Izidoro Botreleo montris akran ĉagreniĝon.

- Tio daŭros longe ?

- La tempo por kolekti la necesajn informojn.

- S-ro enketjuĝisto, mi petegas al vi arigi ilin per kiel eble plej da rapideco kaj da diskreteco...

- Kial ?

- Mia patro estas maljuna. Ni reciproke amas nin tre multe... kaj mi ne volus ke li havus doloron pro mi.

La plorema voĉtono malplaĉis al S-ro Baptofilo. Tio odoris melodraman enscenigon. Malgraŭe, li promesis :

- Tiun vesperon... plej malfrue morgaŭ, mi scios elturniĝi pri tio.

La posttagmezo pasis for. La juĝisto reiris en la ruinaĵojn de la malnova klostro, zorgante malpermesi la eniradon al ĉiuj scivolemuloj, kaj pacience, metode, dividinte la terpecon en parceloj sinsekve esplorataj, li mem direktis la traserĉojn. Sed, fine de la tago, li estis apenaŭ pli progresinta, kaj li deklaris antaŭ armeon de raportistoj kiuj invadis la kastelon :

- Sinjoroj, ĉio supozigas al ni ke la vundito estas tie, permane trafebla, ĉio krom la fakta realeco. Do, laŭ nia modesta opinio, li sukcesis eskapi, kaj estas ekstere ke ni trovos lin.

Tamen, prevente, li organizis, akorde kun la brigadisto, la gvatadon de la parko, kaj, post iu plia ekzameno de ambaŭ salonoj kaj iu kompleta esploro de la kastelo, post ĉirkaŭigi sin per ĉiuj necesaj informoj, li reprenis la vojon al Diepo kune kun la substituito.

Noktiĝis. La buduaro devanta resti fermita, oni transportis la kadavron de Johano Daval en alian ĉambron. Du virinoj de la vilaĝo prigardis lin, helpitaj de Suzana kaj Rajmonda. Malsupre, sub la atenta okulo de la kampogardisto, kiun oni estis alligita al sia persono, la juna Izidoro Botreleo dormetis sur la benko de la malnova preĝoĉambro. Ekstere, la ĝendarmoj, la farmisto kaj dekduo da vilaĝanoj estis posteniĝintaj inter la ruinoj kaj laŭlonge de la muroj.

Ĝis la dekunua, ĉio estis trankvila, sed je la dekunua kaj dek minutoj, pafbruo tondris el la alia flanko de la kastelo.

- Atentu, kriegis la brigadisto. Du bravuloj restu ĉi tie !... vi, Fosie kaj vi, Lekanu... La aliaj kurpaŝe.

Ili ĉiuj pafiĝis kaj preterpasis maldekstren la kastelon. En la ombro, iu silueto elŝteliĝis. Tuj poste, dua pafbruo altiris ilin pli for, preskaŭ ĝis la limoj de la farmbieno. Kaj subite kiam ili taĉmente alvenis al heĝo kiu stariĝis rande de la fruktarbejon, iu flamo ekfulmis dekstre de la domo destinita por la farmulo, kaj aliaj flamoj tuj ekleviĝis laŭ dika kolono. Estis garbejo kiu brulis, plenŝtopita de pajlo ĝis ĝia firsto.

- La kanajloj ! kriis la brigadisto Kevilono, estas ili kiuj bruligis tion. Ni ekkaptu ilin, miaj infanoj. Ili ne povas esti for.

Sed la brizo klinanta la flamojn al la hejma konstruaĵo, necesis antaŭ ĉio antaŭgardi kontraŭ la danĝero. Ili ĉiuj strebis per tiom pli da ardo kiom S-ro de Jevro, alkurinta al la katastrofejo, kuraĝigis ilin per la promeso de rekompenco. Kiam ni mastris la incendion, estis la dua horo matene. Ia ajn postkurado estintu vana.

- Ni vidos tion en plena taglumo, diris la brigadisto... certe ili lasis spurojn... ni retrovos ilin.

- Kaj mi ne bedaŭros, aldonis S-ro de Jevro, scii la kialon de ĉi tiu atako. Bruligi garbojn da pajlo ŝajnas al mi tre senutila.

- Venu kun mi, Sinjoro grafo... la motivon, eble mi baldaŭ diros ĝin al vi.

Kune ili alvenis al la klostraj ruinaĵoj. Brigadisto alvokis :

- Lekanu ?... Fosie ?...

Aliaj ĝendarmoj jam serĉis siajn kamaradojn lasitajn gardostarante. Oni fine eltrovis ilin ĉe la eniro de la pordeto. Ili estis grunde kuŝitaj, ŝnurligitaj, buŝoŝtopitaj, iu bendo sur la okuloj.

- Sinjoro grafo, murmuris la brigadisto dum oni liberigis ilin, ni estis trompitaj kiel infanoj.

- Per kio ?

- La pafbruoj... la atako ... la fajro ... ĉiuj tiuj ŝercoj por altiri nin tien... Iu distrado... Dum tiu tempo, oni ŝnurligis niajn du knabegojn kaj la afero estis farita.

- Kiu afero ?

- La forpreno de la vundito, kompreneble !

- Nu, vi kredas ?

- Se mi kredas, ĝi estas ja la vero. Jen certe dek minutojn ke la ideo venis al mi. Sed mi estas nur sencerbulo pro ne esti pensinta tion pli frue. Ni ĉiujn kaptintus.

Kevilono frapis per la piedo pro subita koleratako.

- Sed kie, diable ? Tra kie ili pasis ? Tra kie ili forprenis lin ? Kaj li, la kanajlo, kie li kaŝiĝis ? Ĉar, finfine, kio ! Ni traesploris la kampon dum la tuta tago, kaj iu individuo ne kaŝas sin en iu tufo de herbo, ĉefe kiam li estas vundita. Estas magio, tiuj rakontoj !...

La brigadisto Kevilono ne estis ĉe la fino de siaj surprizoj. Je la tagiĝo, kiam ni eniris en la preĝoĉambron kiu servis kvazaŭ ĉelo al juna Botreleo, ni konstatis ke la juna Botreleo malaperis. Sur iu seĝo, dormis klinita la kampogardisto. Apud li, estis karafo kaj du glasoj. Ĉe la fundo de unu el ĉi tiuj glasoj, ni rimarkis iom da blanka pulvoro.

Post ekzameno, estis pruvita, unue ke Botreleo injektis iun narkotaĵon al kampogardisto, ke li kapablis eskapi nur tra la fenestro, lokita je du kaj duono metroj alte - kaj fine, ĉarma detalo, ke li kapablis atingi tiun fenestron nur uzante kiel piedbreton la dorson de sia gardisto.