La Kava Nadlo/Ĉapitro 2
Izidoro Botreleo, studento de retoriko.
Eltiraĵo el Granda ĵurnalo :
NOVAĴOJ DE LA NOKTO
Forrabo de doktoro Delatro.
Faro de grandega aŭdaco.
Ĉe la momento de presigi, oni alportas al ni novaĵon kiun ni ne maltimas garantii la aŭtentikecon, tiom ĝi ŝajnas al ni nekredebla. Ni do komunikas ĝin tute malkonfideme.
Hieraŭ vespere, doktoro Delatro, la fama kirurgo, ĉeestis kun sia edzino kaj sia filino ĉe la prezentado de Hernani, al la Franca Komedio. Komence de la tria akto, tio estas ĉirkaŭ la deka, la pordo de lia loĝio malfermiĝis; iu ĝentlemano, kiun du aliaj akompanis, klinis sin al la doktoro, kaj diris al li sufiĉe laŭte por ke sinjorino Delatro aŭdu :
- Doktoro, mi havas mision el la plej dolorajn por plenumi, kaj mi estus tre dankema al vi faciligi al mi mian taskon.
- Kiu vi estas, sinjoro ?
- S-ro Tezardo, polica komisaro, kaj mi havas ordonon konduki vin al S-ro Duduiso, al la Prefektejo.
- Sed, finfine...
- eĉ ne unu vorto, Doktoro, mi petegas vin, ne unu gesto... Tie estas bedaŭrindega eraro, kaj tial ni devas silente agi kaj ne altiri ies atenton. Antaŭ la fino de la spektaklo vi estos reveninta, mi ne dubas tion.
La doktoro ekstaris kaj sekvis la komisaron. Je la fino de la prezentado, li ne estis reveninta.
Tre zorgoplena, S-rino Delatro iris al la policejo. Ŝi trovis tie la realan S-ron Tezardo, kaj ekkonis, kun granda konsterno, ke la individuo kiu forkondukis sian edzon estis nur trompisto.
La unuaj esploradoj indikis ke la doktoro enveturiĝis kaj ke tiu veturilo malproksimiĝis direkten de la Konkordo.
Nia dua eldono tenos niajn legantojn informitaj pri tiu ĉi nekredebla aventuro.
Tiom nekredebla kiel ĝi estis, la aventuro estis vera. La elnodiĝo cetere ne devis malfrui kaj la Granda ĵurnalo, dume ĝi konfirmis tion en sia tagmeza eldono, anoncis per kelkaj vortoj la teatrofrapon kiu finigis ĝin.
FINO DE LA RAKONTO
kaj komenco de la supozoj.
"Ĉi matene, je la naŭa, doktoro Delatro estis revenigata antaŭ la pordon de la numero 78 de la vojo Dureto, per aŭtomobilo kiu, tuj, rapide malproksimiĝis. La numero 78 de la vojo Dureto estas nenio alia ol la kliniko mem de doktoro Delatro, kliniko kie, ĉiumatene, li alvenas je tiu sama horo.
"Kiam ni prezentiĝis, la doktoro, kiu havis interparolon kun la sekuriga servestro, tamen akceptis ricevi nin.
"- Ĉio kion mi povas diri al vi, li respondis, estas ke oni traktis min kun la plej granda respekto. Miaj tri kunuloj estas la plej ĉarmaj homoj ke mi konas, kun agrabla ĝentileco, sprituloj kaj belparoluloj, tio kio ne estis malestimata, pro la vojaĝa longeco.
"- Kiom da tempo ĝi daŭris ?
"- Proksimume kvar horojn.
"- Kaj la celo de ĉi tiu vojaĝo ?
"- Mi estis kondukita proksime al iu malsanulo kies la stato necesis tujan kirurgian operacion.
"- Kaj ĉu tiu operacio sukcesis ?
"- Jes, sed la sekvaĵoj estas timindaj. Ĉi tie, mi responsus pri la paciento. Tien... en la kondiĉoj kie li troviĝas...
"- Ĉu malbonaj kondiĉoj ?
"- Abomenaj... Iu ĉambro de gastejo... kaj la malebleco, por tiel diri absoluta, ricevi flegadojn.
“- Do, kiu povas savi lin ?
"- Iu miraklon... kaj plie lia konstitucio el lia escepta forto.
"- Kaj vi ne povas diri pli pri ĉi tiu stranga kliento ?
"- Mi ne povas tion. Unue, mi ĵuris, kaj poste, mi ricevis la sumon de dek mil frankoj[1], profite al mia populara kliniko. Se mi ne silentas, tiu sumo estos reprenata al mi.
"- Nu do ! Vi kredas ?
"- Certe, ja, mi kredas tion. Ĉiuj tiuj homoj ŝajnas al mi ege seriozaj.
"Tiaj estas la deklaroj kiujn la doktoro faris al ni.
"Kaj aliflanke ni scias ke la sekureca ĉefo ne ankoraŭ sukcesis eltordi el li pli precizajn informojn pri la operacio kiun li praktikis ĉe la malsanulo kiun li kuracis, kaj pri la regionoj kiujn la veturilo travojaĝis. Ŝajnas do malfacile koni la veron".
Tiu veraĵo kiun la redaktoro de la intervjuo konfesis al si nekapabla malkovri, la kleruloj iom klarvidaj suspektis ĝin per simpla komparo de la faktoj kiuj okazis dum la antaŭtago en la kastelo de Ambrumesi, kaj kiujn ĉiuj gazetoj raportis tiun saman tagon en iliaj plej malgrandaj detaloj. Tie estis evidente, inter tiu malapero de iu vundita domŝtelisto kaj tiu forrabo de iu fama kirurgo, koincido kiun necesus konsideri.
La enketo, cetere, pruvas la ekzaktecon de la hipotezo. Sekvante la spuraron de la pseŭdo-ŝoforo kiu bicikle forfuĝis, oni konstatis ke li atingis la arbaron de Arkes, lokita je kelkdekkvin kilometroj; ke, de tie, post esti forĵetinta sian biciklon en la fosaĵon, li iris al la vilaĝo de Sankta-Nikolao, kaj ke li sendis depeŝon tiel redaktitan :
"A.L.N., OFICEJO 45, PARIZO.
"Senespera situacio. urĝa operacio. Ekspedu famulon tra ŝtatvojo dek kvar".
La pruvoj estis nerefuteblaj. Informitaj, la kunfriponoj de Parizo diligentis fari siajn aranĝojn. Je la deka vespere, ili ekspedis la famulon tra ŝtata ŝoseo numero 14 kiu randiras la arbarego de Arkes kaj kiu finatingas Diepon. Dume, okaze de la dombrulo ekbruligita de si mem, la bando de domŝtelistoj forprenis sian ĉefon kaj veturigis lin en gastejon kie la kirurgio okazis ekde la alveno de la kuracisto, ĉirkaŭ la dua matene.
Pri tio, neniu dubo. En Pontŭazo, en Gurneo, en Forĝejoj, la ĉefinspektoro Ganimard, speciale delegita el Parizo kun la inspektoro Folinfano, konstatis la trapason de iu aŭtomobilo dum la antaŭa nokto... Same sur la vojo de Diepo al Ambrumesi, kaj se ni subite perdis la postsignojn de la veturilo je ĉirkaŭ duonleŭgo (±2Km) for de la kastelo, almenaŭ ni rimarkis multajn postrestaĵojn de paŝoj inter la parka pordeto kaj la klostraj ruinoj. Krome, Ganimard observigis ke la seruron de la pordeto estis cedigita.
Do ĉio klariĝis. Restis elserĉi la gastejon kies la doktoro parolis. Senpena tasko por Ganimard, traserĉema, pacienca kaj spertoriĉa veterano de polico. La nombro da gastejoj estas limigita, kaj ĉi tiu, pro la stato de la vundito, povis nur esti en la najbarlokoj de Ambrumesi. Ganimard kaj la brigadisto tuj komencis klopodegi. Je kvincent metroj, je mil metroj, je kvin mil metroj ĉirkaŭe, ili vizitis kaj priserĉis ĉion kio povis aspekti kvazaŭ gastejo. Sed, kontraŭ ĉiuj prognozoj, la mortiĝanto obstinis resti nevidebla.
Ganimard persistege esploris. Sabate, li reiris vespere enlitiĝi en la kastelo, kun la intenco fari sian propran enketon dimanĉe. Nu la dimanĉon matene, li eksciis ke iu patrolo de ĝendarmoj ekvidis dum ĉi tiu nokto mem, silueton kiu enŝteliĝis en la kavan vojon, ekstere de la muroj. Ĉu estis komplico kiu revenis al la informiĝoj ? Ĉu ni devus supozi ke la ĉefo de la bando ne estis forlasinta la klostron aŭ la ĉirkaŭaĵojn de la klostro ?
Vesperon, Ganimard malkaŝe gvidis la ĝendarman taĉmenton direkte al la farmdomo, kaj stariĝis, lin same kiel Folinfano, ekster la muroj, apud la pordo.
Iom antaŭ noktomezo, iu individuo ekaperis el la arbaro, rapidis inter ili, transpasis la sojlon de la pordo, kaj eniris en la parkon. Dum tri horoj, ili vidis lin vagi tra la ruinaĵoj, klinante sin, grimpante la malnovajn pilierojn, foje restante senmove dum longaj minutoj. Poste, li proksimiĝis al la pordo, kaj denove pasis inter la du inspektoroj.
Ganimard kaptis lin ĉe la kolo, dum Folinfano atingis lin ĉirkaŭ la trunko. Li ne rezistis, kaj, la plej kviete de la mondo, sin lasis ligi la pojnojn kaj alkonduki al la kastelo. Sed kiam ili volis pridemandi lin, li simple respondis ke li ŝuldis al ili neniun konton kaj ke li atendos la venon de la enketa juĝisto.
Tiam ili firme alligis lin al la piedo de la lito en unu el la du samlimaj ĉambroj kiujn ili okupis.
Lundon matene, je la naŭa, ekde la alveno de S-ro Baptofilo, Ganimard anoncis la areston kiun li okazigis. Oni malsuprenigis la kaptiton. Estis Izidoro Botreleo.
- S-ro Izidoro Botreleo ! ekdiris S-ro Baptofilo gajeme kaj etendante la manojn al noveveninto. Kia agrabla surprizo ! Nia bonega amatora detektivo tie ĉi ! Je nia dispono... Sed estas iu ĉieldonaco ! S-ro inspektoro, permesu ke mi prezentu al vi S-ron Botreleon, retorika studento ĉe la gimnazio Janseno-de-Saillio.
Ganimard ŝajnis iom konsternata. Izidoro salutis lin per tre malalta klino, kiel al kolego kiun oni estimas pro lia valoro, kaj turnante sin al S-ro Baptofilo :
- Ŝajnas, S-ro enketjuĝisto, ke vi jam ricevis bonajn informojn pri mi ?
- Perfekte ! Unue vi fakte,estis en Veleso-la-Rozo kiam F-ino de Sankta-Verano kredis vidis vin en la kava vojo. Ni starigos, mi ne dubas pri tio, la identecon de via sozio. Poste, vi nepre ja estas Izidoro Botreleo, retorika studento, kaj eĉ bonega studento, diligenta kaj kun modela konduto. Via patro loĝanta en la provinco, vi alvenas po unu fojo monate ĉe lia korespondanto, S-ro Bernodo, kiuj ne ŝparas laŭdojn cele al via.
- Tiel ke...
- Tiel ke vi estas libera.
- Ĉu absolute libera ?
- Absolute. Ha ! Tamen mi metas malgrandan, tre malgrandan kondiĉon. Vi komprenas ke mi ne povas liberigi homon kiu sorbigas la narkotaĵojn, kiu eskapas tra fenestroj, kaj kiun oni poste kaptas ĉe la faro mem de vagado sur privataj proprietoj, ke mi ne povas tion sen ia ajn kompenso.
- Mi atendas.
- Nu ! Ni daŭrigu nian rompitan interparoladon, kaj vi diros al mi kie vi estas en viaj esploroj... Kun du tagoj de libereco, vi devis progresegi ?
Kaj ĉar Ganimard sin pretigis eliri, kun malŝata afekto al tia ekzerco, la juĝisto ekkriis :
- Sed tute ne, sinjoro inspektoro, via loko estas ĉi tie... Mi certigas vin ke S-ro Izidoro Botreleo indas ke ni aŭskultu lin. S-ro Izidoro Botreleo, laŭ miaj informoj, estas fame taksita, en la altlernejo Janseno de Saillio, kiel observanto ĉe kiu nenio povas resti nerimarkite, kaj liaj samklasanoj, oni diris al mi, rigardas lin kiel vian konkuranton, kiel la rivalon de Herloko Ŝolmes.
- Vere ! Ganimard ironie diris.
- Perfekte. Unu el ili skribis al mi : "Se Botreleo deklaras ke li scias, necesas kredi lin, kaj tio kion li diras, ne dubu ke ĉi tio estu la ĝusta esprimo de la vero". S-ro Izidoro Botreleo, jen la momento aŭ neniam pravigi la fidon de viaj kamaradoj. Mi petegas vin, donu al ni la ĝustan esprimon de la vero.
Izidoro aŭskultis ridetante, kaj li respondis :
- S-ro enketjuĝisto, vi estas kruela. Vi mokas pri povraj kolegianoj kiuj distriĝas kiel ili povas. Vi pravegas, cetere, mi ne aldonos al vi aliajn kialojn por priŝerci min.
- Estas ke vi nenion scias, S-ro Izidoro Botreleo.
- Mi fakte konfesas, tre humile, ke mi nenion scias. Ĉar mi ne nomas "scii ion" la malkovron de du aŭ tri pli precizaj punktoj kiuj cetere ne povis, mi certas pri tio, eskapi al vi.
- Ekzemple ?
- Ekzemple, la celo de la ŝtelo.
- Ha ! Evidente, la celo de la ŝtelo estas konata de vi ?
- Kiel de vi, mi ne havas dubon. Estas eĉ la unua afero kiun mi esploris, la tasko ŝajninta al mi pli facile.
- Pli facile, ĉu vere ?
- Dio mia, jes. Temas maksimume estigi rezonadon.
- Ne pli ?
- Ne pli.
- Kaj ĉi tiu rezonado ?
- Jen ĝi, senigita de ĉiu komento. Unuflanke estis ŝtelo, ĉar ĉi tiuj ambaŭ fraŭlinoj samopinias kaj ke ili reale vidis du virojn kiuj fuĝis kun objektoj.
- Okazis ŝtelo.
- Aliflanke, nenio malaperis tial ke S-ro Jevro asertis tion kaj ke li pli bone kapablas ol iu ajn scii tion.
- Nenio malaperis.
- El tiuj du konstatoj, nepre rezultas ĉi konsekvenco : Ekkiam estis ŝtelo kaj kiam nenio malaperis, estas ke la elportita objekto estis anstataŭigita de identa objekto. Povas esti, mi tuj aldonas tion, ke ĉi tiu rezono ne estos konfirmata de la faktoj. Sed mi firme asertas ke estas la unua kiu devus prezentiĝi al ni, kaj ke ni rajtas formeti tion nur post serioza konsidero.
- Fakte... fakte... murmuris la enketjuĝisto, videble interesiĝanta.
- Tamen, daŭrigis Izidoro, kio estis en tiu salono kiu povis allogi la avidon de la domŝtelistoj ? Du aferojn. Unue la murtapiŝon. Tio ne povas esti. Iu malnova tapiŝo ne kopiiĝas, kaj la falsado ekfrapus viajn okulojn. Restis la kvar Rubens-aĵojn.
- Kion vi diras ?
- Mi diras ke la kvar Rubens-aĵoj alkroĉitaj sur tiu ĉi muro estas falsaj.
- Neeblas !
- Ili estas apriore falsaj, neeviteble, kaj definitive.
- Mi al vi ripetas ke tio neeblas.
- Antaŭ baldaŭ unu jaro, S-ro enketjuĝisto, iu junulo, kiu sin prezentis kiel Ĉarpeno, venis al la kastelo de Ambrumesi kaj petis la rajtigon kopii la pentraĵojn de Rubens. Tiu permeso estis akceptita de S-ro Jevro. Ĉiutage, dum kvin monatoj, de mateno ĝis vespero, Ĉarpeno laboris en tiu ĉi salono. Estas tiuj kopioj kiujn li faris, kadroj kaj pentraĵoj, kiuj anstataŭas la kvar grandajn originalajn pentraĵojn legacitajn al S-ro Jevro de sia onklo, la markizo de Bobadila.
- La pruvo ?
- Mi ne havas pruvon por doni. Iu pentraĵo estas falsa ĉar ĝi estas falsa, kaj mi opinias ke eĉ ne bezonas ekzameni tiujn.
S-ro Baptofilo kaj Ganimard rigardis unu la alian sen kaŝi sian miregon. La inspektoro ne plu pensis eksteriĝi. Je la fino, la enketjuĝisto murmuris :
- Necesus scii la opinion de S-ro Jevro.
Kaj Ganimard aprobis :
- Necesus ricevi sian opinion.
Kaj ili ordonis ke oni petegis la grafon veni en la salonon.
Estis vera venko kiun gajnis la juna retorikanto. Neprigi du fakulojn, du profesiulojn kiel S-ro Baptofilo kaj Ganimardo aludi pri liaj supozoj, estis tie omaĝo kiun ĉiu ajn fieriĝus. Sed Botreleo ŝajnis nesentema por tiuj malgrandaj kontentiĝoj de memestimo, kaj ĉiam ridetanta, sen ia ajn ironio, li atendis. S-ro Jevro eniris.
- Sinjoro grafo, diris la enketjuĝisto al li, la daŭrigo de nia enketo metas nin fronte de tute neatendita ebleco, kaj kiun ni sengarantie submetas al vi. Povus esti..., mi diras, povus esti... ke domŝtelistoj, englitiĝante tien ĉi, celintis ŝteli viajn kvar Rubens-aĵojn aŭ almenaŭ anstataŭigi ilin per kvar kopioj… kopioj kiujn estis realigitaj, antaŭ unu jaro, de pentristo nomata Ĉarpeno. Bonvolu ekzameni tiujn pentraĵojn kaj diri al ni ĉu vi akceptas ilin kiel aŭtentikajn ?
La grafo ŝajnis bridi ĉagreniĝan movon, observis Botreleon, poste Baptofilon, kaj respondis sen peni alproksimiĝi al pentraĵoj :
- Mi esperis, S-ro enketjuĝisto, ke la vero restus nekonata. Tial ke estas alie, mi ne hezitas sciigi : tiuj ĉi kvar pentraĵoj estas falsaj.
- Vi do sciis tion ?
- Ekde la unua horo.
- Kial tion vi ne diris ?
- La posedanto de iu objekto neniam urĝiĝas diri ke ĉi objekto ne estas... aŭ ne plu estas aŭtentika.
- Tamen, estis la sola rimedo por retrovi ilin.
- Ekzistis unu plej bona.
- Kiu ?
- Tiu de ne elbabili la sekreton, de ne fortimigi miajn ŝtelistojn, kaj de proponi al ili la reaĉeton de la pentraĵojn kies ili devas esti iom embarasitaj.
- Kiel komuniki kun ili ?
La grafo ne respondanta, estis Izidoro kiu rebatis :
- Per noto enmetita en la gazetoj. tiu ĉi noteto, eldonita de La ĵurnalo La Eĥo de Parizo kaj La Mateno, estas tiel redaktata : "Mi estas preta reaĉeti la pentraĵojn".
La grafo kapjesis. ankoraŭfoje la junulo pruvis sian superecon al siaj pliaĝuloj.
S-ro Baptofilo montris senespriman mienon.
- Evidente, kara Sinjoro, mi komencas kredi ke viaj kamaradoj ne tute malpravas. Oho, kia ekrigardo ! Kia intuicio ! Se tiu daŭras, S-ro Ganimard kaj mi, ni havos nenion pli por fari.
- Ho ! Ĉio ĉi estis apenaŭ komplika.
- Ĉu vi volas diri ke la cetero estas ankoraŭ pli ? Mi fakte memoras ke, dum nia unua renkonto, vi mienis scii pli multe. Nu, tiom kiom mi memoras, vi asertis ke la nomo de la murdisto estis konata de vi ?
- Certe ja.
- Kiu do mortigis Johanon Daval-on ? Ĉu tiu homo estas viva ? Kie li kaŝiĝas ?
- Estas miskompreno inter ni, Sinjoro juĝisto, aŭ pli ĝuste miskompreno inter vi kaj la realeco de la faktoj, kaj tio ekde la komenco. La murdinto kaj la fuĝanto estas du apartaj individuoj
- Kion vi diras ? ekkriis S-ro Baptofilo. La homo kiun S-ro de Jevro vidis en la buduaro kaj kontraŭ kiu li baraktis, la viro kiun tiuj fraŭlinoj vidis en la salono kaj sur kiu F-ino de Sankta-Verano pafis, la homo kiu falis en la parko kaj kiun ni serĉas, tiu viro estas ne tiu kiu mortigis Johanon Daval-on ?
- Ne.
- Ĉu vi malkovris postsignojn de iu tria komplico kiu malaperus antaŭ la alveno de tiuj fraŭlinoj ?
- Ne.
- Tiam mi ne plu komprenas... Kiu do estas la murdinto de Johano Daval ?
- Johano Daval estis mortigita de...
Botreleo interrompiĝis, restis pensema dum momento kaj reparolis :
- Sed unue necesas ke mi montras al vi la vojon, kiun mi sekvis por atingi certecon, kaj la kialojn mem de la murdo... se ne mia akuzo ŝajnus al vi monstra... Kaj ĝi ne estas tia... ne, tia ĝi ne estas... Estas detalo kiu ne estis rimarkita kaj kiu tamen havas la plej altan gravecon, tio estas ke Johano Daval, dum kiam li estis frapita, estis vestita de siaj tutaj vestoj, piedvestita de siaj botetoj de paŝado, unuvorte, vestita kiel ni estas plentage. Nu, la krimo okazis je la kvara matene.
- Mi rimarkis tiun strangecon, diris la juĝisto. S-ro de Jevro respondis al mi ke Daval trapasis parton de siaj noktoj por labori.
- La domservistoj kontraŭe diras ke li regule enlitiĝis tre frue. Sed ni konsentu ke li estis staranta : kial li malaranĝis sian liton, por tiel kredigi ke li enlitiĝis ? Kaj se li enlitiĝis, kial, aŭdante bruon, li klopodis vesti sin de la piedoj ĝis la kapo, anstataŭ vestiĝi simplege ? Mi vizitis lian ĉambron la unuan tagon, dum vi tagmanĝis : liaj pantofloj estis piede de lia lito. Kiu malhelpis lin surmeti ilin plivole ol piedvesti liajn pezajn feritajn botetojn ?
- Ĝis nun, mi ne komprenas...
- Ĝis nun, fakte, vi povas konstati nur nenormalaĵojn. Ili tamen ŝajnis al mi multe pli suspektindaj kiam mi eksciis ke la pentristo Ĉarpeno - la kopiisto de la Rubens-aĵoj - estis prezentita al la grafo de Johano Daval mem ?
- Nu ?
- Nu ! Nur unu paŝo mankas por konkludi ke Johano Daval kaj Ĉarpeno estis komplicoj. Tiu paŝo, mi estis trairanta ĝin dum nia konversacio.
- Iom rapide, ŝajnas al mi.
- Fakte, necesis materiala pruvo. Nu, mi malkovris en la ĉambro de Daval, sur iu el la folioj de la skribsubaĵo kie li skribis, tiun adreson, kiu cetere troviĝas ankoraŭ tie, inverse paŭsitan de la inksorbilo : Sinjoro A.L.N., oficejo 45, Parizo. La morgaŭon, ni malkovris ke la telegramo sendita de Sankta-Nikolao de la pseŭdo- ŝoforo surhavis ĉi tiun saman adreson : A.L.N., oficejo 45. La materiala pruvo ekzistis, Johano Daval korespondis kun la grupaĉo kiu preparis la forrabon de pentraĵoj.
S-ro Baptofilo vortigis neniun kontraŭdiron.
- Konsentite. La kompliceco estas demonstrita. Kaj kion vi konkludas ?
- Unue tiun ĉi, estas ke ne estas la fuĝanto kiu mortigis Johano Daval, ĉar Johano Daval estis lia komplico.
- Kaj do ?
- Sinjoro enketjuĝisto, rememorigu al vi la unuan frazon kiun S-ro de Jevro elbuĉigis kiam li vekiĝis el sia sveno. La frazo, raportita de F-ino de Jevro, kuŝas en la protokolo : "Mi ne estas vundita. Kaj Daval... ĉu li vivas ?... La tranĉilo ?" Kaj mi petegas vin apudigi ĝin al tiu frazparto de lia rakonto, ankaŭ enskribita en la protokolo, kie S-ro de Jevro raportas la agreson : "La viro eksaltis al mi kaj sternis min per unu pugnobato sur la nukon". Kiel S-ro de Jevro, kiu estis senkonscia, povis scii vekiĝante ke Daval estis frapita de tranĉilo ?
Botreleo ne atendis respondon al sia demando. Oni estus diranta ke li hastis por mem fari ĝin kaj ĉesigi ĉian komenton. Li tuj reparolis :
- Do, estas Johano Daval kiu gvidis la tri domŝtelistojn ĝis tiu salono. Dum li troviĝas tie kun tiu kiun ili nomas sian ĉefon, iu bruo aŭdiĝas en la buduaron. Daval malfermas la pordon. Rekonante S-ron de Jevro, li rapidas al li, armita de la tranĉilo. S-ro de Jevro sukcesis forkapti la tranĉilon, frapas lin per ĝi, kaj mem falas frapita de pugnobato de tiu individuo kiun la ambaŭ junulinoj devis ekvidi kelkajn minutojn poste.
Denove, S-ro Baptofilo kaj la inspektoro interŝanĝis rigardon. Ganimard konsternite skuetis la kapon. La juĝisto daŭrigis :
- Sinjoro grafo, ĉu mi devas kredi ke ĉi versio estas ĝusta ?...
S-ro de Jevro ne respondis.
- Ek, sinjoro grafo, via silento ebligus nin supozi...
Tre klare, S-ro de Jevro eldiris :
- Tiu ĉi versio estas ĝusta en ĉiuj aspektoj.
La juĝisto eksaltetis.
- Tiam mi ne komprenas ke vi erarigis justecon. Kial kaŝi agon kiun vi rajtis elfari, estante en sindefendo ?
- Ekde dudek jaroj, diris S-ro de Jevro, Daval laboris kun mi. Mi fidis lin. Li donacis al mi netakseblajn servojn. Se li perfidis min, sekve de mi ne scias kiajn tentojn, mi ne volis, almenaŭ memore al la pasintecon, ke lia perfido estos konata.
- Vi ne volis, ja, sed vi devis...
- Mi ne opinias kiel vi, sinjoro enketjuĝisto. Ekkiam neniu senkulpulo estis akuzita de tiu krimo, mia plena rajto estis ne akuzi tiun kiu estis samtempe kulpulo kaj viktimo. Li estas morta. Mi opinias ke morto estas sufiĉa puno.
- Sed nun, Sinjoro grafo, nun kiam la vero estas konata, vi povas paroli.
- Jes. Jen du malnetoj de leteroj skribitaj de li al liaj komplicoj. Mi elprenis ilin el lia monpaperujo, kelkajn minutojn post lia morto.
- Kaj la instigilo por la ŝtelo ?
- Iru al Diepo, al 18 de la strato de la Stango. Tie loĝas iun S-rino Verdiero. Estas por tiu virino kiun li konis antaŭ du jaroj, por provizi siajn monbezonojn ke Daval ŝtelis.
Tiel ĉiu klariĝis. La dramo elfluis el la ombro kaj iom post iom aperis en iu vera lumo.
- Ni daŭrigu, diras Baptofilo post kiam la grafo eksteriĝis.
- Vere, diris gaje Botreleo, mi estas baldaŭ elĉerpanta mian klerecon.
- Sed la fuĝanto, la vundito ?
- Pri tio, Sinjoro enketjuĝisto, vi scias tiom, kiom mi... Vi postsekvis lian iradon en la herbo de la klostro... vi scias...
- Jes, jes, mi scias... sed de tiam, ili forigis lin, kaj tio kion mi volus, estas indikoj pri ĉi gastejo...
Izidoro Botreleo ekridegis.
- La gastejo ! La gastejo ne ekzistas ! Estas ruzaĵo por kovri siajn spurojn al justico, sagaca artifiko ĉar ĝi sukcesis.
- Tamen, la doktoro Delatro asertas...
- He ! Ĝuste, ekkriis Botreleo kun konvinkiĝa tono. Estas ĉar la doktoro Delatro certigas, ke necesas ne kredi lin. Kiel ! Doktoro Delatro volis doni pri sia tuta aventuro nur plej nebulajn detalojn ! Li ne volis diri ion kio povis endanĝerigi la sekurecon de sia kliento... Kaj jen subite li altiras la atenton al iu gastejo ! Sed estu certa ke, se li prononcis tiun vorton de gastejo, estas ke ĝi estis altrudita al li. Estu certa ke la tuta rakonto kiun li servis al ni, estis diktita al li sub minaco de teruraj revenĝoj. La doktoro havas edzinon kaj filinon. Kaj li amas ilin tro multe por malobei al geuloj kies li spertis la timigan potencon. Kaj tial li liveris al via strebado la plej preciza el informoj.
- Tiom preciza ke oni ne kapablas eltrovi la gastejon.
- Tiom preciza ke vi ne ĉesas serĉi ĝin, kontraŭ ĉiu verŝajneco, kaj ke viaj okuloj forturniĝis de la sola loko kie la viro povas esti, ĉi tiu mistera loko kiun li ne forlasis, kiun li ne kapablis forlasi ekde la momento kiam, vundita de F-ino de Sankta-Verano, li sukcesis enŝoviĝi, kiel besto en ĝia kaŝejo.
- Sed kie, fulmotondro...?
- En la ruinoj de la malnova abatejo.
- Sed ne plu estas ruinoj ! Kelkaj partoj de muro ! Kelkaj kolonoj !
- Estas tie kie li subteriĝas, S-ro enketjuĝisto, forte kriis Botreleo, estas tie kie necesas limigi viajn esplorojn ! Estas tie, kaj ne alien, kie vi trovos Arsenon Lupenon.
- Arsenon Lupenon ! ekdiris S-ro Baptofilo saltante sur siaj kruroj.
Estis iom solena silento, kie daŭriĝis la silaboj de la fama nomo. Arseno Lupeno, la famkonata aventuristo, la reĝo de domŝtelistoj, ĉu eblis ke estis li la venkita kontraŭulo, kaj tamen nevidebla, kontraŭ kiu ni vane furiozis ekde pluraj tagoj ? Sed Arseno Lupeno enfalita en kapitilon, arestita, por enketjuĝisto, ĝi estis la tuja promocio, fortuno, gloro !
Ganimard ne grumblis. Izidoro diris al li :
- Vi tion samopinias, ĉu ne, S-ro inspektoro ?
- Kompreneble !
- Ankaŭ vi, ĉu ne, vi neniam dubis ke estis li la organizanto de tiu ĉi kazo ?
- Ne unu sekundo ! Lia stampo troviĝas tie. Iu atako de Lupeno, tio malsimilas al alia atako kiel iu vizaĝo al alia vizaĝo. Necesas nur malfermi la okulojn.
- Vi kredas... vi kredas... gurdis S-ro Baptofilo.
- Ĉu mi kredas ! ekkriis la junulo. Jen, nur tiu malgrava fakto : per kiuj inicialoj tiuj uloj interkorespondas inter ilin ? A.L.N., tio estas la unua litero de la nomo de Arseno, la unua kaj la lasta de la nomradiko de Lupeno.
- Ha ! Ganimard faris, nenio eskapas al vi. Vi estas kruda knabo, kaj la maljuna Ganimard demetas la armilojn.
Botreleo ruĝiĝis pro plezuro kaj premis la manon kiun la inspektoro etendis al li. La tri viroj estis proksimiĝintaj al la balkono, kaj ilia rigardo etendiĝis sur la kampo de ruinoj. S-ro Baptofilo flustris :
- Do, li tien estus.
- Li tien estas, diris Botreleo, per malakuta voĉo. Li tien estas de la minuto mem kiam li falis. Logike kaj praktike, li ne povis forkuri sen esti ekvidita de F-ino de Sankta-Verano kaj de la du servistoj.
- Kiun pruvon vi havas ?
- La pruvon, siaj komplicoj ĝin donis al ni. La mateno mem, unu el ili maskovestis sin kiel ŝoforon, veturis vin ĉi tie...
- Por reakiri la kaskedon, identigaĵon.
- Konsentite ! sed ankaŭ, kaj ĉefe, por viziti la lokojn, konstati, kaj vidi per si mem tion kio la estro iĝis.
- Kaj ĉu li komprenis ?
- Mi supozas tion, ĉar li konis la kaŝejon, li. Kaj mi supozas ke la senŝanca stato de lia ĉefo estis sciigita al li, ĉar, sub la influo de timeto, li faris la senprudenta?on skribi tiun minacvorton : "Ve al la junulino se ?i mortigis la estron".
- Sed liaj amikoj sukcesis forigi lin poste, ĉu ne ?
- Kiam ? Viaj fortikuloj ne forlasis la ruinojn. Kaj plie kien oni estus transportita lin ? Maksimume al kelkaj centoj da metroj for, ĉar oni ne vojaĝigas mortiĝanto... kaj tiam vi estus trovinta lin. Ne, mi diras al vi, li estas tie. Neniam liaj amikoj estus eltiritaj lin el la plej sekura rifuĝejo. Estas tie kien ili venigis la kuraciston, dum la ĝendarmoj kuris al fajrego kiel infanoj.
- Sed kiel li vivas ? Por vivi, necesas manĝaĵojn, akvon !
- Mi ne kapablas ion diri... mi nenion scias... sed li estas tie, mi ĵuras tion al vi. Li estas tie ĉar li ne povas ne esti tie. Mi estas certa kvazaŭ mi vidis lin, kvazaŭ mi tuŝis lin. Li estas tie.
La fingro direktata al la ruinojn, li desegnis en la aero iun malgrandan cirklon kiu plietiĝis iom post iom ĝis fariĝi nur punkto. Kaj ĉi tiu punkto, la du kamaradoj freneze elrigardis ĝin, ambaŭ klinitaj super.la spaco, ambaŭ emociitaj de la sama kredo kiel Botreleo kaj tremetantaj de la arda konvinko kiun li altrudis al ili. Jes, Arseno Lupeno estis tie. Teorie kiel fakte, li estis tie, nek unu nek la alia povis dubi tion.
Kaj estis io impresa kaj tragika scii ke, en iu enigma rifuĝejo, kuŝis sur la grundo mem, senhelpa, febra, elĉerpita, la fama aventuristo.
- Kaj se li mortus ? S-ro Baptofilo prononcis mallaŭte.
- Se li mortus, diris Botreleo, kaj ke liaj komplicoj estus certaj, zorgu pri la savo de F-ino de Sankta-Verano, Sinjoro juĝisto, ĉar la venĝo estos terura.
Kelkajn minutojn poste, kaj spite la urĝa peto de S-ro Baptofilo kiu estus volonte kontentiĝinta per tiu ĉi prestiĝan helpanto, Botreleo kies la ferioj kadukiĝis ĉi tiun saman tagon, reiris la vojon al Diepo. Li alvenis en Parizo ĉirkaŭ la kvina, kaj je la oka, li transpasis samtempe kun siaj kamaradoj la pordon de la gimnazio Janseno.
Ganimard, post iu esplorado tia detalema kia senutila de la ruinoj de Ambrumesi, rehejmeniris per la vespera rapidtrajno. Alvenante hejmen, li trovis tiun ĉi depeŝon :
"Sinjoro ĉefinspektoro,
“Estinte havata iom da senokupeco fine de la tago, mi sukcesis kunigi kelkajn komplementajn informojn kiuj ne mankos interesi vin.
"De unu jaro Arseno Lupeno vivas en Parizo sub la nomo de Stefano de Vodrekso. Estas nomo kiun vi povis ofte legi en la mondumaj kronikoj aŭ la sportaj anekdotoj. Grava vojaĝanto, li okazigas longajn forestojn, dum kiuj li iras, li diras, ĉasi tigron en Bengalon aŭ bluan vulpon en Siberion. Li pasas por zorgi pri aferoj sen ke oni povu precizigi pri kiuj aferoj temas.
"Lia aktuala hejmo : 36, strato Marbovo. (Bonvolu atenti ke la strato Marbovo estas proksime al la poŝtoficejo numero 45.). Ekde ĵaŭdo la 23a de Aprilo, la antaŭtago de la agreso de Ambrumesi, oni havas nenian novaĵon de Stefano Vodrekso.
"Ricevu, S-ro ĉefinspektoro, kun mia plendankemo pro la bonkoreco kiun vi montris al mi, la certigon de miaj plej bonaj deziroj.
“IZIDORO BOTRELEO.
"Postskribo - ĉefe ne kredu ke bezonis grandajn malfacilaĵojn por akiri tiujn informojn. La mateno mem de la krimo, kiam S-ro Baptofilo daŭrigis sian instrukcion antaŭ kelkaj privilegiuloj, mi havis feliĉan inspiron ekzameni la kaskedon de la fuĝanto antaŭ ol la pseŭdo-ŝoforo venis ŝanĝi ĝin. La nomo de la ĉapelisto sufiĉis al mi, vi bone pensas, por trovi la ĉenon kiu konigis al mi la nomon de la aĉetanto kaj lian hejmon".
La morgaŭo matene, Ganimard prezentis sin ĉe la 36 de la strato Marbovo. Informiĝinte ĉe la pordisto, li malfermigis al li la dekstran teretaĝon kie li trovis nenion krom cindron en la fajrujo. Kvar tagojn plifrue, du amikoj estis venintaj bruligi ĉiujn kompromitajn paperojn.
Sed ĝuste eliranta, Ganimard renkontis la leterportiston kiu alportis leteron por S-ro de Vodrekso.
Posttagmeze, la prokuroraro, submetita de la kazo, postulis la leteron. Ĝi estis stampita de Ameriko kaj enhavis tiujn liniojn, skribitaj en la angla :
“Sinjoro,
"Mi konfirmas la respondon kiun mi donis al via agento. Tuj kiam vi posedos la kvar pentraĵojn de S-ro de Jevro, sendu ilin laŭ la interkonsentita maniero. Vi kunigos kun ili la ceteron, se vi povos sukcesi, tio kiun mi dubegas.
"Iu neatendita okazo deviganta min foriri, mi alvenos samtempe kun tiu ĉi letero. Vi trovos min ĉe la Granda Hotelo.
“Harlington.
La saman tagon, Ganimard, provizita de arestmandato, veturigis al la arestejo S-ron Harlington, usonan civitanon, kulpigita pri ricelo kaj ŝtela kunkulpeco.
Tiel do, en spaco de dudek kvar horoj, danke al la vere neatenditaj indikoj de iu deksepjara knabo, ĉiuj nodoj de la intrigo malplektiĝis. Post dudek kvar horoj, tio kio estis neklarigebla iĝis simpla kaj klara. Post dudek kvar horoj, la plano de la komplicoj por savi ilian ĉefon estis malsukcesigita, la aresto de Arseno Lupeno vundita, mortanta, ne plu estis duba, lia bando estis konfuzegita, ni konis lian instalaĵon en Parizo, la maskon per kiu li kovris sin, kaj ni unuafoje malsekretigis, antaŭ ol li povintis plenumi la kompletan realigon, unu el liaj plej lertaj aferoj kaj la plej longe ellaborita.
Ĝi estis en la publiko kiel grandega muĝo de miro, admiro kaj sciavido. Jam la ruena ĵurnalisto, en tre sensacia artikolo, estis raportinta la unuan pridemandadon de la juna retorikanto, lumigante lian bonan menslertecon, lian naturan ĉarmon kaj lian kvietan memfidon. La maldiskretojn pri kiuj Ganimard kaj S-ro Baptofilo sin konfidis malgraŭ si, forportitaj de iu impeto pli forta ol ilia profesia orgojlo, klarigis al la publiko pri la rolo de Botreleo tra la lastaj okazaĵoj. Li sole faris ĉion. Nur al li revenis la tutan meriton de la venko.
Oni pasiiĝis. De la tago al la sekvanta, Izidoro Botreleo estis heroo, kaj la homamaso, subite entuziasmiĝinta, neprigis pri sia nova favorato, la plej abundajn detalojn. La reporteroj estis tie. Ili sturme impetegis al lernejo Janseno de Saillio, gvatis la eksterulojn dum la klaseliro kaj kolektis ĉiujn kiuj, de proksime aŭ malproksime, koncernis la nomatan Botreleon; kaj tiel oni sciiĝis pri la reputacio kiun ĝuis inter liaj kamaradoj tiu kiun ili kromnomis la rivalon de Herloko Ŝolmes. Per rezonado , per logiko kaj sen pli da informoj ol tiuj kiujn li legis en la ĵurnaloj, li estis diversfoje antaŭdirinta la solvon de komplikaj aferoj kiun la justico sukcessis malimpliki nur longe post li.
Tio iĝis distraĝo en la gimnazio Janseno ke meti al Botreleo penigajn demandojn, nedeĉifreblajn problemojn, kaj oni admiregis vidi per kia certeco de analizo, per kiaj sagacaj deduktoj, li direktis sin meze de la plej densaj mallumoj. Dek tagojn antaŭ la aresto de la spicisto Ĵoriso, li sciigis la decidiĝon kiun oni povis profiti el la fama ombrelo. Simile, li asertis, ekde la komenco, pri la dramo de Sankta-Kludo, ke la domgardisto estis kiel eble la sola murdinto.
Sed la plej kurioza estis la verketo kiun ni trovis rondiranta inter la lernantoj de la gimnazio, broŝuro subskribita de li, skribita per tajpilo kaj presita je dek ekzempleroj. Kiel titolo : Arseno LUPENO, sia metodo, pro kio li estas rutina kaj pro kio originala - sekvata de komparo inter la angla humuro kaj la franca ironio.
Tio estis detalema studaĵo de ĉiu el la aventuroj de Lupeno kie la procezoj de la famkonata domŝtelisto aperis al ni kun eksterordinara reliefo, kie oni montris al ni la mekanismon mem de liaj agmanieroj, lia tutspecialan taktikon, liaj leterojn al ĵurnaloj, liaj minacojn, la sciigon de liaj ŝteloj, mallonge, la aron de la ruzaĵoj kiujn li uzis por "eltrudi informojn" de la elektita viktimo kaj metis lin en tia mensostato ke li preskaŭ proponis sin por la insidita fiaĉo kontraŭ li kaj ke ĉio efektiviĝis, por tiel diri, kun lia propra konsento.
Kaj kiel kritiko, tio estis tiom ĝusta, tiom sagaca, tiom viva, kaj kun iu ironio samtempe tiel naiva kaj tiel kruela ke la ridemuloj tuj pasis al lia flanko, ke la simpatio de la amasoj rekte forturniĝis el Lupeno al Izidoro Botreleo, kaj ke, en la lukto kiu komencis inter ili, oni antaŭtempe proklamis la venkon de la juna retorikanto.
Ĉiuokaze, tiu ĉi venko, S-ro Baptofilo tiel serioze kiel la Pariza Prokuroro ŝajnis ĵaluzaj rezervi la eblecon al li. Unuflanke, fakte, oni ne sukcesis konstati nek la identecon de la sinjoro Harlington, nek havigi decidigan pruvon de lia aniĝo en la bando de Lupeno. Komplico aŭ ne, li obstine silentis. Multe pli, post ekzamenado de lia skribo, oni ne plu kuraĝis aserti ke estis li la aŭtoro de la interkaptita letero. Iu sinjoro Harlington, provizita de vojaĝsako kaj de iu ĉeklibro vaste provizita de banko-notoj, estis loĝinta en la Grandhotelon, jen ĉio kiun eblis certigi.
Aliflanke, en Diepo S-ro Baptofilo restis sur la pozicioj kiujn Botreleo estis konkerinta por li. Li ne faris unu paŝon antaŭen. Ĉirkaŭ la individuo kiun F-ino de Sankta-Verano prenis por Botreleo la antaŭtagon de la krimo, sama mistero. Samaj mallumoj ankaŭ pri ĉio kio koncernis la forprenon de la kvar Rubens-aĵoj. Kio okazis al tiuj pentraĵoj ? Kaj la aŭtomobilo kiu nokte forportis ilin, kiu vojo ĝi sekvis ?
En Lunero, en Iervilo, en Iveto, oni kolektis pruvojn de lia trapaso, tiel kiel en Kodebek-en-Koŭ, kie ĝi devis transiri Sejnon ĉe la tagiĝo per la vaporpramo. Sed kiam oni ĝisfunde daŭrigis la esploron, aperis ke la koncerna veturilo estis senkapuĉa kaj estis neeble amasigi ene kvar grandajn pentraĵojn sen tio, ke la pramistoj estu ekvidintaj ilin. Estis tutverŝajne la sama aŭtomobilo, sed tiam la demando ankoraŭ metis sin : Kio okazis al la kvar Rubens-aĵoj ?
Tiom da problemoj kiujn S-ro Baptofilo lasis sen respondo. Ĉiutage liaj subuloj priserĉis tra la kvarlatero de ruinoj. Preskaŭ ĉiutage li venis gvidi la esploradojn. Sed multe mankas por malkovri la azilon kie Lupeno agoniis - supozante ke la opinio de Botreleo estis ĝusta - multe mankas por malkovri tiun rifuĝejon, estis abismo kiun la distingita juĝisto ne ŝajnis volanta transiri.
Do estis nature ke oni sin turnis al Izidoro Botreleo, ĉar li sole sukcesis dispeli mallumojn kiuj, ekster li, reformiĝis pli intensaj kaj pli nepenetreblaj. Kial li ne furiozis kontraŭ tiu afero ? Ĝis la grado kie li trakondukis ĝin, sufiĉis al li iun strebon por sukcesi.
La demando estis metita de redaktoro de la Granda ĵurnalo kiu enŝoviĝis en gimnazion Jansenon sub la falsa nomo de Bernodo, korespondanto de Botreleo.
Al kiu Izidoro respondis tre prudente :
- Kara sinjoro, ne estas nur Lupeno en ĉi mondo, ne estas nur okazaĵoj de domŝtelistoj kaj detektivoj, ekzistas ankaŭ ĉi realaĵo kiu nomiĝas la abiturientecon. Nu mi ekzameniĝos en julio. Ni estas en majo. Kaj mi ne volas malsukcesi. Kion dirus mia patra bravulo ?
- Sed kion li dirus se vi perus al justico Arsenon Lupenon ?
- Ba ! Estas tempo por ĉio. Ĝis la venontaj ferioj...
- Tiuj de Pentekosto ?
- Jes. Mi foriros sabaton, la 6an de junio per la unua trajno.
- Kaj en la vespero de tiu sabato, Arseno Lupeno estos arestita.
- Ĉu vi donas al mi ĝis dimanĉo ? Botreleo demandis ridante.
- Kial tiu prokrasto ? rebatis la raportisto kun la plej serioza tono.
Ĉi tiu neklarigebla konfidon, naskita de hieraŭ kaj jam tiom forta, ĉiuj sentis ĝin koncerne la junulon, kvankam reale, la eventoj pravigis ĝin nur ĝis ia grado. Ne gravas ! Oni kredis. Siaflanke nenio ŝajnis malfacila. Oni atendis de li kion oni povintus atendi de almenaŭ iu ajn fenomeno de klarvideco kaj intuicio, de sperto kaj lerteco. La 6a de junio ! Tiu dato estis diskonigita de ĉiuj ĵurnaloj. La 6a de junio, Izidoro Botreleo veturus per la eksprestrajno de Diepo, kaj vespere Arseno Lupeno estus arestita.
- Escepte se, ĝis tiam, li eskapas... kontestis la lastaj subtenantoj de la aventuremulo.
- Neeble ! Ĉiuj elirejoj estas gvatataj.
- Krom tiam se li agoniis pro siaj vundoj, reargumentis la subtenantoj, kiuj pli bone preferintus la morton ol la areston de sia heroo.
Kaj la rebato estis tuja :
- Nu do, se Lupeno estis morta, siaj komplicoj scius tion, kaj Lupeno estus venĝita, tion Botreleo diris.
Kaj la 6a de junio alvenis. Iu duona dekduo da ĵurnalistoj elatendis Izidoron en la stacidomo Sankta-Lazaro. Du el ili volis akompani lin dum lia vojaĝo. Li petegis al ili tute ne tiel fari.
Li do iris sole. Lia kupeo estis malplena. Sufiĉe laca pro serio da noktoj dediĉitaj al laboro, li ne malfruis endormiĝi en peza dormo. En sonĝo, li havis la impreson kvazaŭ oni haltis ĉe diversaj stacioj kaj kvazaŭ homoj en- kaj el-vagoniĝis. Ĉe sia vekiĝo, iom antaŭ Rueno, li ankoraŭ estis sola. Sed sur la dorsapogilo de la kontraŭa sidbenko, iu larĝa paperfolio, alfiksita per pinglo al la griza ŝtofo, montriĝis al liaj okuloj. Ĝi surhavis tiujn ĉi vortojn :
"Ĉiu siajn aferojn. Zorgu pri la viaj. Alie, estos domaĝe pri vi".
- Perfekte ! li diris interfrotiĝante siajn manojn. Tio malbone glatas en la kontraŭa kampo. Ĉi tiu minaco estas tiel malsaĝa kiel tiu de la pseŭdo-ŝoforo. Kia stilo ! Oni bone rimarkas ke ne estas Lupeno kiu tenas la plumon.
Ni enĵetiĝis en la tunelon kiu antaŭas la malnovan normandan urbon. En la stacidomo, Izidoro faris du aŭ tri ĉirkaŭirojn sur la kajo por senrigidiĝi siajn krurojn. Li pretigis sin por reokupi sian kupeon, kiam kriado eskapis de li. Pasante apud la biblioteko, li malatente legis, sur la frontpaĝo de speciala eldono de la ĵurnalo de Rueno, tiujn ĉi kelkajn liniojn kies subite li komprenis la teruran signifon :
"Lasta horo. - Oni telefonas al ni de Diepo ke tiunokte kanajloj eniris en la kastelon de Ambrumesi, ligis kaj buĉoŝtopis F-inon de Jevro, kaj forrabis F-inon de Sankta-Verano. Spuroj de sango estis rimarkitaj je kvin cent metroj de la kastelo, kaj tute proksime oni retrovis ŝultrotukon ankaŭ makulitan de sango. Estas oportune timi ke la kompatinda junulino estas murdita".
Ĝis Diepo, Izidoro Botreleo restis senmove. Duone kurbiginta, la kubutoj sur siaj genuoj kaj siaj manoj metitaj kontraŭ sia vizaĝo, li cerbumis. En Diepo, li luprenis aŭton. Ĉe la sojlo de Ambrumesi, li renkontis la enketjuĝiston kiu konfirmis al li la abomenan novaĵon.
- Vi ne konas ion pli ? demandis Botreleo.
- Nenion. Mi ĵus nun alvenis.
Samtempe la ĝendarma brigadisto alpaŝis al S-ro Baptofilo kaj enmanigis al li pecon de papero, ĉifita, fuŝtranĉita, flaviĝinta, kiun li ĵus plukis ne for de loko kie oni malkovris la ŝultrotukon. S-ro Baptofilo atente rigardis ĝin, poste prezentis ĝin al Izidoro Botreleo dirante :
- Jen kiu ne multe helpos nin en niaj esploradoj. Izidoro turnis kaj returnis la paperpecon. Kovrita per ciferoj, punktoj kaj signojn, ĝi prezentis ekzakte la dezajnon kiun ni donas ĉi sube :
- ↑ NdT: Frankoj el 1909.