La Kava Nadlo/Ĉapitro 3

Tradukita de la Vikifontara komunumo
Pierre Lafitte & CieParis (p. 80-116)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Ĉirkaŭ la sesa vespere, siaj operacioj plenumitaj, S-ro Baptofilo atendis kune kun sia registristo S-ro Breduo, la aŭton kiu devis revenigi lin al Diepo. Li ŝajnis malkvieta, nervoza. Dufoje li demandis :

- Ĉu vi ne vidis la junan Botreleon ?

- Vere ne, sinjoro juĝisto.

- Kie diable li povas esti ? Ni ne vidis lin tuttage.

Subite li ekhavis ideon, konfidis sian monpaperujon al Breduo, kurante ĉirkaŭiris la kastelon kaj direktis sin al la ruinoj.

Apud la granda arkado, ventraltere sur la grundo kovrita de longaj pinpingloj, unu el siaj brakoj fleksita sub sia kapo, Izidoro ŝajnis duondormanta.

- He do ! Kio vi fariĝas, junulo ? Vi dormas ?

- Mi ne dormas. Mi cerbumas.

- Fakte nepras pripensi ! Unue necesas vidi. Necesas priatenti la faktojn, serĉi la postsignojn, starigi la gvidopunktojn. Estas poste ke, per pripensado, ni kunordigos ĉion kaj ke ni malkovros la veron.

- Jes, mi scias... tio estas la kutima metodo... sendube la bona. Mi ja, mi havas alian... mi unue cerbumas, antaŭ ĉio mi strebas trovi la ĝeneralan ideon de la afero, se mi povas tiel diri. Poste, mi imagas racian, logikan supozon akorde kun tiu ĝenerala ideo. Kaj estas nur poste ke mi kontrolas ĉu la okazaĵoj bone akomodiĝas al mia hipotezo.

- Stranga metodo kaj multe komplika !

- Fidinda metodo, Sinjoro Baptofilo, dum la via ne estas.

- Nu do, la faktoj estas la faktoj.

- Kun ordinaraj kontraŭuloj, jes. Sed se la malamiko eĉ malmulte uzas kelkan ruzon, la faktoj estas tiuj kiujn li elektis. Tiuj famaj indicoj per kiuj vi konstruas vian enketon, li ja estis senĝena por aranĝi ilin laŭ sia bontrovo. Kaj tiam vi vidas kiam temas pri iu homo kiel Lupeno, kien tio povas konduki vin, al kiaj eraroj kaj kiaj sensencaĵoj ! Ĥolmes mem falis en la kaptilon.

- Arseno Lupeno estas morta.

- Bone. Sed la bandaĝo restas, kaj la disĉiploj de tia majstro estas sin mem majstroj.

S-ro Baptofilo prenis Izidoron per la brako kaj kuntirante lin :

- Vortoj, junulo. Jen tiu kiu estas pli grava. Aŭskultu atente. Ganimard, nune retenita en Parizo, alvenos nur post kelkaj tagoj. Aliflanke, la grafo de Jevro telegrafis al Herloko Ĥolmes, kiu promesis sian kunagadon dum la venonta semajno. Junulo, ĉu vi ne pensas ke estus iu gloro diri al tiuj du famuloj, la tagon de ilia alveno : "Mil bedaŭrojn, karaj sinjoroj, sed ni ne povis atendi plu. La tasko estas finita".

Neeblis konfesi sian nekapablon kun pli da lerteco ol faris tiu ĉi bona S-ro Baptofilo. Botreleo subpremis rideton kaj, ŝajnigante esti trompita, diris :

- Mi agnoskos al vi, sinjoro enketjuĝisto ke, se mi ne baldaŭ alestis en via enketo, tio estis kun la espero ke vi konsentus raporti al mi la rezultojn. Nu, kion vi scias ?

- Nu ! Jen. Hieraŭ vespere, je la 11a, la tri ĝendarmoj kiujn la brigadisto Kevilono lasis garde ĉe la kastelo, ricevis de la nomita brigadisto, letereton alvokantan ilin haste al Uvilo kie troviĝas ilia brigadejo. Ili tuj ekrajdis, kaj kiam ili alvenis...

- Ili konstatis ke ili estis trompitaj, ke la ordono estis falsa kaj ke ili povis nur reiri al Ambrumesi.

- Estas tio kion ili faris, sub la regado de la brigadisto. Sed ilia foresto daŭris unu horon kaj duonon, dum tiu tempo, la krimo estis elfarita.

- Laŭ kiaj kondiĉoj ?

- En la plej simplaj kondiĉoj. Iu ŝtupetaro prunteprenita ĉe la konstruaĵoj de la farmejo, estis apogita kontraŭ la dua etaĝo de la kastelo. Iu fenestra vitro estis eltranĉita, iu fenestro malfermita. Du viroj, armitaj de ŝtellanterno, eniris la ĉambron de F-ino de Jevro kaj buŝoŝtopis ŝin antaŭ ol ŝi havis la tempon voki. Poste, estante liginta ŝin per ŝnuroj, ili tre milde malfermis la pordon de la ĉambro kie dormis F-ino de Sankta-Verano. F-ino de Jevro aŭdis obtuzan ĝemon, poste la bruon de homo kiu baraktas. Iun minuton pli malfrue, ŝi ekvidis la du virojn kiuj kunportis ŝian kuzinon same ligitan kaj buŝoŝtopitan. Ili preterpasis antaŭ ŝi kaj foriris tra la fenestro. Elĉerpita, terurita, F-ino de Jevro svenis.

- Sed la hundoj ? Ĉu S-ro de Jevro ne aĉetis du hundegojn preskaŭ sovaĝajn kiujn oni nokte liberigis ?

- Ni retrovis ilin mortaj, venenitaj.

- Sed de kiu ? Neniu kapablis alproksimiĝi ilin.

- Mistero ! Ĉiaokaze, la du viroj senembarase trairis la ruinaĵojn kaj eliris tra la fama pordeto. Ili transiris la kopson, ĉirkaŭirante la malnovajn ŝtonminojn... Estas nur post kvin cent metroj for de la kastelo, piede de la arbo nomata la Dika Kverko, ke ili haltis... kaj ke ili ekplenumis sian projekton.

- Kial, se ili venis kun la intenco mortigi F-inon de Sankta-Verano, ili ne mortbatis ŝin en ŝia ĉambro ?

- Mi ne scias. Eble la incidento kiu decidigis ilin, nur okazis post ilia foriro el la kastelo. Eble la fraŭlino sukcesis formeti siajn katenojn. Tiel, laŭ mi, la plukita koltuko estis uzita por kunligi ŝiajn pojnojn. Ĉiaokaze, estas ĉe la piedo de la Dika-Kverko ke ili frapis. La pruvaĵoj kiujn mi kolektis estas nerefuteblaj...

- Sed la korpo ?

- La korpo ne estis retrovita, tiu kiu cetere ne devas supermezure surprizi nin. La sekvita spuraro fakte gvidis min ĝis la kirko de Varengevilo, ĉe la malnova tombejo pendanta supre de la klifo. Tie, estas abismo... faŭko da pli ol cent metroj. Kaj malsupren, la ŝtonegoj, la maro. Post unu aŭ du tagoj, iu pli forta tajdo revenigos la korpon sur la strando.

- Evidente, ĉio tio estas tre simpla.

- Jes, ĉio tio ĉi estas tre simpla kaj ne perpleksigas min. Lupeno mortis, siaj komplicoj eksciis tion kaj, por venĝi, tiel kiel ili skribis, ili murdis F-inon de Sankta-Verano, tie estas faktoj kiuj eĉ ne bezonis esti kontrolitaj. Sed Lupeno ?

– Lupeno ?

- Jes, kio li fariĝis ? Plej verŝajne, liaj komplicoj forprenis sian korpon samtempe kiam ili forportis la junulinon, sed kiun pruvon ni havas pri ĉi forrabo ? Neniun. Ne pli ol lia restado en la ruinoj, ne pli ol pri lia morto aŭ pri lia vivo. Kaj tie estas la plena mistero, mia kara Botreleo. La murdo de F-ino Rajmonda ne estas elnodiĝo. Male, ĉi estas komplikaĵo. Kio okazis ekde du monatoj en la kastelo de Ambrumesi ? Se ni ne deĉifros ĉi tiun enigmon, tuj venos aliaj kiuj diskrete malkuniĝos for de ni.

- Kiun tagon ili venos, tiuj ĉi aliaj ?

- Merkredon... mardon, eble...

Botreleo ŝajnis fari kalkulon, poste ekdiris :

- S-ro enketjuĝisto, ni estas hodiaŭ sabato. Mi devas reveni al gimnazio lundon vespere. Nu ! Lundon matene, se vi volos esti tie ĉi je la deka, mi provos malkaŝi tion al vi, la vorton de la enigmo.

- Vere, sinjoro Botreleo... vi kredas ? Ĉu vi estas certa ?

- Mi esperas, almenaŭ.

- Kaj nun, kien vi iras ?

- Mi tuj ekzamenos ĉu la faktoj volas bone akomodiĝi al la ĝenerala ideo kiun mi komencas percepti.

- Kaj se ili ne akomodiĝos ?

- Nu, Sinjoro enketjuĝisto, estas ili kiuj malpravos, diris Botreleo ridante, kaj mi serĉos aliajn pli kvietajn. Ĝis lundo, ĉu ne ?

- Ĝis lundo.

Kelkajn minutojn poste, S-ro Baptofilo veturis al Diepo dum Izidoro, per biciklo kiun la grafo de Jevro pruntedonis al li, sagis survoje de Iervilo kaj de Kodebek-en-Koŭ.

Estis iu punkto pri kiu la junulo volegis unuavice fari al si klaran juĝon, ĉar tiu punkto precize ŝajnis al li la tikla punkto de la malamiko. Oni ne malaperigas objektojn el la amplekso de la kvar Rubens-aĵoj. Necesis ke ili estu ie. Se nuntempe ne eblis trovi ilin, ĉu ni povas koni la vojon tra kie ili malaperis ?

La supozo de Botreleo estis tiu ĉi : la aŭtomobilo ja forportis la kvar pentraĵojn, sed antaŭ alveni al Kodebek, ĉi estis elŝarĝitaj al alian veturilon kiu transiris la Sejnon almonte aŭ alvale de Kodebek. Alvale, la unua pramo estis tiu de Kilebof, tre vizitata trairejo, konsekvence danĝera. Almonte, estis pramo de La Mejlerejo, izolita granda vilaĝego, ekster ajna komunikilo.

Ĉirkaŭ noktomeze, Izidoro estis transpasinta la dek ok leŭgojn[1] kiuj dislimis lin de La Mejlerejo, kaj frapis sur la pordon de gastejo staranta rande de la akvo. Li tie tranoktis, kaj tuj ĉe la mateno, pridemandis la matrosojn de la pramo. Oni konsultis la liston de la pasaĝeroj. Neniu aŭtomobilo estis pasinta ĵaŭdon la 23an de aprilo.

- Do, iu kaleŝo per ĉevaloj ? sugestis Botreleo, iu ĉareto ? Iu kamioneto ?

- Ne ankoraŭ.

La tuta mateno, Izidoro informiĝis. Li estis forironta al Kilebof, kiam la kelnero de la gastejo kie li dormis, diris al li :

- Tiu mateno ja, mi alvenis post miaj dek tri tagoj, kaj mi bone vidis ĉareton, sed ĝi ne transpasis.

- Kiel ?

- Ne. Oni deŝarĝis ĝin sur ian platan boaton, iun barĝon, kiel ili diras, kiu estis alligita al kajo.

- Kaj tiu ĉi ĉareto, el kie ĝi alvenis ?

- Ho ! Mi bone rekonis ĝin. Ĝi estis al majstro Vatinelo, la ĉaristo.

- Kiu loĝas... ?

- En la vilaĝeto de Luveto.

Botreleo rigardis sian staban mapon. La vilaĝeto de Luveto situis ĉe la vojkruciĝo de la strato de Iveto al Kodebek kaj de iu malgranda serpentuma vojo kiu venis tra arbaro ĝis La Mejlerejo !

Estis nur je la sesa vespere ke Izidoro sukcesis malkovri en drinkejo sinjoron Vatinelon, unu el tiuj maljunaj ruzaj Normanoj kiuj estas ĉiam singardemaj, kiuj malfidas la fremdulon, sed kiuj ne kapablas rezisti al logpovo de iu ormonero kaj al influo de kelkaj glasetoj.

- Nu, jes, Sinjoro, tiun matenon, la homoj de la aŭtomobilo difinis al mi rendevuon je la kvina ĉe la vojkruciĝo. Ili konfidis al mi kvar grandajn maŝinojn, alta kiel tio. Unu akompanis min. Kaj ni kunportis la aferon ĝis la barĝo.

- Vi parolas pri ili kvazaŭ vi jam konis ilin.

- Certe ja ke mi konis ilin ! Estis la sesa fojo kiun mi laboris por ili.

Izidoro ektremis.

- Vi diras sesfoje... Kaj ekde kiam ?

- Sed ĉiuj tagoj de antaŭ tiu, kompreneble ! Sed tiam, estis aliaj maŝinoj... dikaj ŝtonpecoj ... aŭ pli malgrandaj sufiĉe longaj kiujn ili estis envolvintaj kaj kiujn ili portis kiel la Sankta Eŭkaristio. Aĥ ! Necesis ne tuŝi tiujn... Sed kiel vi fartas ? Vi estas tute blanka.

- Estas nenio... la varmego...

Botreleo eliris ŝanceliĝante. La ĝojeco, la neatenditeco de la malkovro kapoturnis lin.

Li tute kviete revenis, tranoktis en la vilaĝo de Varengevilo, pasigis dum la morgaŭa mateno, unu horon ĉe la urbodomo kun la instruisto, kaj reiris al la kastelo. Iu letero atendis lin "zorge de S-ro grafo de Jevro". Ĝi enhavis jenajn liniojn :

"Dua averto. Silentu. Alie..."

- Hej, li flustris, necesos konsenti iujn antaŭzorgojn por mia propra sekureco. Alie, kiel ili diras..."

Estis la naŭa ; li promenis inter la ruinaĵoj, poste kuŝiĝis apud la arkado kaj fermis la okulojn.

- Nu ! Junulo, ĉu vi estas feliĉa pro via kampanjo ?

Estis S-ro Baptofilo kiu alvenis laŭ la planita horo.

- Ravita, Sinjoro enketjuĝisto.

- Kion tio signifas ?

- Tio signifas ke mi pretas plenumi mian promeson, malgraŭ tiu ĉi letero kiu ne multe instigas min.

Li montris la leteron al S-ro Baptofilo.

- Ba ! Rakontoj, ekkriis tiu ĉi, kaj mi esperas ke tio ne ĝenos vin...

- …diri al vi tion kion mi scias ? Ne, Sinjoro enketjuĝisto. Mi promesis. Mi plenumos. Antaŭ dek minutoj, ni scios... parton de la vero.

- Parton ?

- Jes, laŭ mia opinio, la kaŝejo de Lupeno, tio ne konsistigas la tuta problemo. Sed pri la sekvaĵo, ni vidos.

- Sinjoro Botreleo, nenio koncerne vi mirigas min. Sed kiel vi kapablis malkovri ?...

- Ho ! Tute nature. Estas en la letero de S-ro Harlington al S-ro Stefano de Vodrekso, aŭ pli ĝuste al Lupeno...

- La interkaptita letero ?

- Jes. Estas frazo kiu ĉiam scivoligis min. Estas tiu ĉi : "Kun sendado de la pentraĵoj, vi kunmetos la ceteron, se vi povos sukcesi, tio kiun mi dubegas".

- Fakte, mi memoras.

- Kio estis tiu resto ? Iu artobjekto, iu kuriozaĵo ? La kastelo prezentis nenion valoran krom la Rubens-aĵojn kaj la murtapiŝojn. Juvelojn ? Estas tre malmulte kaj el modera valoro. Do kio ? Kaj aliflanke, ĉu ni povis akcepti ke homoj kiel Lupeno, kun tia mirindega lerteco, ne sukcesis kunmeti tiun ceteron kun la ekspedo, kiun ili evidente proponis ? Malfacila entrepreno, estas verŝajne, eksterordinara ja, sed realigebla do certa, tial ke Lupeno volis tion.

- Tamen, li malsukcesis : nenio malaperis.

- Li ne fiaskis : io malaperis.

- Jes, la Rubens-aĵoj... sed...

- La Rubens-aĵoj, kaj aliaĵo... io kiun oni anstataŭis per la identa afero, kiel oni faris por la Rubens-aĵoj, io multe pli eksterordinara, pli malofta kaj pli altvalora ol la Rubens-aĵoj.

- Fine, kio ? Vi atendigas min.

Dum paŝante tra la ruinoj, la du viroj direktis sin al la pordeto kaj iris laŭlonge de la Kapelo-Dio.

Botreleo haltis.

- Ĉu vi volas scii tion, S-ro enketjuĝisto ?

- Ĉu mi volas ĝin !

Botreleo havis irbastonon mane, iun solidan kaj tuberplenan bastonon. Subite, per vigla bato de tiu ĉi bastono, li dissplitis unu el la statuetoj kiuj ornamis la portalon de la kapelo.

- Sed vi estas freneza, kriegis S-ro Baptofilo, ekster si mem, kaj ĵetegante sin al la pecoj de la statueto. Vi estas malsaĝa ! Tiu ĉi malnova Sanktulo estis admirinda...

- Admirinda ! Izidoro elkraĉis realigante svingadon kiu malsuprenĵetis la Virgulinon Marian.

S-ro Baptofilo enbrakige akaparis lin.

- Junulo, mi ne permesos al vi elfari...

Ankoraŭ iu mago dislokiĝis, poste iu kripo kun la bebo Jesuo...

- Iun movadon pli kaj mi pafos.

La grafo de Jevro ekaperis kaj pafpretigis sian revolveron.

Botreleo ekridis.

- Pafu do tien sur tiujn, Sinjoro grafo..., pafu al ili, kiel ĉe la foiro... Jen..., tiu ĉi ulo, kiu ambaŭmane portas sian kapon.

La Sanktulo Johano-Baptisto rompiĝis.

- Aĥ ! faris la grafo... celdirektante sian revolveron, tia profanado !... Tiaj ĉefverkoj !

- Falsbrilaĵo, Sinjoro grafo !

- Kio ? Kion vi diras ? kriis S-ro Baptofilo, senarmigante la grafon.

- Straso, muldokartono !

- Ha ! Do... Ĉu eblas ?

- Sufleo ! Vakuo ! Neniaĵo !

La grafo klinis sin kaj levprenis iun disrompaĵon de statueto.

- Bone rigardu, Sinjoro grafo..., gipso ! gipso patinigita, ŝimigita, verdigita kiel antikva ŝtono..., sed gipso, gipsaj muldaĵoj... jen ĉio kio restas el la absoluta mirlaboro... jen tio kion ili faris dum kelkaj tagoj !... jen tio kion Sinjoro Ĉarpeno, la kopiisto de Rubens, preparis antaŭ unu jaro.

Siavice, li ekkaptis la brakon de S-ro Baptofilo.

- Kion vi pensas pri tio, S-ro enketjuĝisto ? Ĉu estas bela ? Ĉu estas grandega ? giganta ? La kapelo forprenita ! Tuta gotika kapelo kolektita ŝtono post ŝtono ! Tuta statueta popolo, absorbita ! kaj anstataŭita de etuloj el stuko ! unu el la plej belegaj specimenoj de iu epoko de nekomparebla arto, konfiskita ! la Kapelo-Dio, finfine ŝtelita ! Ĉu ne estas kolosa ! Ha ! Sinjoro enketjuĝisto, kia geniulo tiu viro !

- Vi ekscitiĝas, Sinjoro Botreleo.

- Oni neniam tro ekzaltiĝas, Sinjoro, kiam temas pri tiaj individuoj. ĉio kio superas la mezumon postulas ke oni ĝin admiras. Kaj tiu ĉi ŝvebas super ĉio. Estas en tiu ĉi ŝtelado iu riĉeco de elpensado, iu forto, iu potenco, iu lerteco kaj iu sengeneco kiu donas al mi la tremeton.

- Domaĝe ke li mortis, rikanis S-ro Baptofilo... alie li finintus ŝteli la turojn de Nia-Damo.

Izidoro ŝultrolevis.

- Ne ridu, sinjoro. Eĉ morta, tiu skuas vin.

- Mi ne diras... sinjoro Botreleo, kaj mi konfesas ke ne estas sen ia emocio ke mi preparas min por kontempli lin... se tamen liaj kamaradoj ne malaperigis lian korpon.

- Kaj ĉefe konsentante, la grafo de Jevro rimarkis, ke vere estis li kiun vundis mia kompatinda nevino.

- Vere estis li, Sinjoro grafo, asertis Botreleo, estis li ja kiu falis en la ruinoj sub la kugloj kiujn pafis F-ino de Sankta-Verano; estis li kiun ĉi tiu vidis restariĝi, kaj kiu denove refalis, kaj kiu trenis sin al la granda arkado por lastfoje restarigi sin – tiu dank'al iu miraklo kies mi baldaŭ donos al vi klarigon - kaj alveni ĝis tiu ĉi ŝtona rifuĝejo... kiu devis esti lia tombo.

Kaj per sia irbastono, li frapis la sojlon de la kapelo.

- Kio ? Pardonu ? ekkriis S-ro Baptofilo miregita... lia tombo ?... Vi opinias ke tiu ĉi nepenetrebla kaŝejo...

- Ĝi estas tie ĉi... tien ..., li ripetis.

- Sed ni ĝin esploris.

- Malbone.

- Ne estas kaŝejo ĉi tie, protestis S-ro de Jevro. Mi konas la kapelon.

- Jes, Sinjoro grafo, ekzistas iu. Iru al la urbodomo de Varengevilo, kie oni kolektis ĉiujn paperojn kiuj troviĝis en la malnova paroko de Ambrumesi, kaj vi ekscios per tiuj paperoj datitaj en la XVIIIa jarcento, ke ekzistis sub la kapelo kripton. Ĉi tiu kripto verŝajne datiĝas de la romanika kapelo, sur la loko kie tiu ĉi estis konstruita.

- Sed kiel Lupeno konintus ĉi tiun detalon ? demandis S-ro Baptofilo.

- Laŭ tutsimpla maniero, per la laboroj kiujn li devis plenumi por forigi la kapelon.

- Nu do, sinjoro Botreleo vi troigas... li ne forprenis la tutan kapelon. Jen, neniu el tiuj ĉi bazaj ŝtonoj estis tuŝita.

- Evidente, li modelis kaj forprenis nur tion kio havis artan valoron, la malkrudajn ŝtonojn, skulptaĵojn, statuetojn, la tutan trezoron de la malgrandaj kolonoj kaj de la ĉizitaj ogivoj. Li ne zorgis pri la bazon mem de la konstruaĵo. La fundamentoj restas.

- Konsekvence, sinjoro Botreleo, Lupeno ne povis enpaŝi ĝis la kripto.

Tiumomente, S-ro de Jevro, kiu vokis iun el siaj servistoj, revenis kun la ŝlosilo de la kapelo. Li malfermis la pordon. La tri viroj eniris.

Post momenta konsidero, Botreleo daŭrigis :

- ...la plankaj slaboj laŭracie estis ne tuŝitaj. Sed estas facile ekkompreni ke la ĉefaltaro jam estas nur muldaĵo. Tamen, ĝenerale, la ŝtuparo kiu malsuprenigas al la kripto, malfermiĝas antaŭ la ĉefaltaro kaj pasas sub ĝi.

- Kion vi konkludas per tio ?

- Per tio mi konkludas ke estas laborante tien ke Lupeno trovis la kripton.

Helpe de pioĉo kiun la grafo sendis venigi, Botreleo ekatakis la altaron. La gipsaj pecoj saltis dekstren kaj maldekstren.

- Diable, murmuris S-ro Baptofilo, mi malpacience deziras scii...

- Ankaŭ mi, diras Botreleo kies la vizaĝo estis pala pro angoro.

Li hastis siajn batojn. Kaj subite, sia pioĉo kiu, ĝis nun ne atingis reziston, trafis pli malmolan materion, kaj resaltis. Oni aŭdis kvazaŭ bruon de disfalo, kaj tio kio restis de la altaro sinkis en la malplenon post la ŝtonbloko kiun la pioĉo koliziis. Botreleo klinis sin. Li flamigis alumeton kaj movis super la malplenon :

- La ŝtuparo komencas pli antaŭen ol mi pensis, sub la slaboj de la enirejo, preskaŭ. Mi distingas la lastajn ŝtupojn.

- Ĉu estas profunde ?

- Tri aŭ kvar metroj... La ŝtupoj estas altegaj... kaj iuj mankas.

- Ne estas verŝajne, diras S-ro Baptofilo, ke dum la mallonga foresto de la tri ĝendarmoj, kiam oni forrabis F-inon de Sankta-Verano, ne estas verŝajne ke la komplicoj havis la tempon eltiri la kadavron el tiu ĉi kelo... Kaj cetere, kial ili farus tion ? Ne, laŭ mi, li estas tien.

Iu servisto alportis al ili eskalon kiun Botreleo enmetis en la elfosaĵon kaj kiun li provetante plantis inter la falitaj ruboj. Poste li vigle tenis firme la du fostojn.

- Ĉu vi volas malgrimpi, sinjoro Baptofilo ?

La enketjuĝisto, provizita de kandelo, riskis sin. La grafo de Jevro sekvis lin. Siavice Botreleo metis la piedon sur la unuan rungon.

Estis dek ok kiujn li senkonscie kalkulis, dum siaj okuloj ĉirkaŭrigardis la kripton kie la kandellumo baraktis kontraŭ la pezaj mallumoj. Sed malsupre, fortega, fetora odoro frapis lin, unu el tiaj odoroj de putraĵo kies la rememoro poste persekutas vin. Ho ! Tiu ĉi odoro, pro kio sia koro premiĝis...

Kaj subite, tremanta mano firmkaptis al li la ŝultron.

- Nu ! Kio ? Kion okazas ?

- Botreleo, balbutis S-ro Baptofilo, Botreleo…

Li ne povis paroli, ĉirkaŭpremata pro teruro.

- Hej, sinjoro enketjuĝisto, resereniĝu...

- Botreleo... li estas tie...

- Kio ?

- Jes... estis io sub la dika ŝtono kiu defalis de la altaro... Mi puŝis la ŝtonon... kaj mi tuŝis... Ho, mi neniam forgesos...

- Kie ĝi estas ?

- Ĉiflanke... ĉu vi sentas la odoron ?... kaj fine ja, ... rigardu...

Li estis preninta la kandelon kaj elĵetis lumon al iu formo etendita sur la grundo.

- Ho ! Botreleo ekkriis horore.

La tri viroj vigle kliniĝis. Duonnude la kadavro kuŝiĝis, maldika, timiga. La karno, verdeta laŭ tonoj de mola vakso, kelkloke aperis, inter la disŝiritaj vestoj. Sed la plej terura, tiu kiu elŝiris teruran krion el la junulo, estis la kapo, la kapo kiun ŝtonbloko ĵus dispecigis, la senforma kapo, malbelega maso, kie nenio povis distingiĝi… kaj kiam iliaj okuloj kutimiĝis al la mallumo, ili vidis ke tiu tuta karno aĉege svarmis...

Per kvar paŝegoj, Botreleo regrimpis la eskalon kaj forkuris al plena taglumo, al la libera aero. S-ro Baptofilo retrovis lin denove kuŝinta ventraltere, la manoj gluitaj sur la vizaĝo. Li diris al li :

- Ĉiujn miajn komplimentojn, Botreleo. Krom la malkovro de la kaŝejo, estas du punktoj kie mi sukcesis kontroli la ĝustecon de viaj asertoj. Unue, la viro sur kiu F-ino de Sankta-Verano pafis, fakte estis Arseno Lupeno kiel vi diris ekde la komenco. Same, estis efektive sub la nomo de Stefano Vodrekso ke li vivis en Parizo. La vestoj estas markita de la komencliteroj S.V. Ŝajnas al mi, ĉu ne ? ke la pruvo sufiĉas...

Izidoro ne movis.

- S-ro grafo estas venigonta la kuraciston Ludilon kiu faros la kutimajn konstatojn. Por mi, la morto datiĝas minimume de ok tagoj. La stato de malkomponiĝo de la kadavro... Sed vi ne ŝajnas aŭskulti ?

- Jes, jes.

- Tio kion mi diras, baziĝas sur nediskuteblaj kialoj. Tiel, ekzemple...

S-ro Baptofilo daŭrigis sian demonstradon, sen ricevi cetere pli da evidentaj signoj de atento. Sed la reveno de S-ro de Jevro ĉesigis sian monologon.

La grafo revenis kun du leterojn. Unu sciigis la alvenon de Herloko Ĥolmes je la sekva tago.

- Bonege, ekkriis S-ro Baptofilo, tute gajvigla. La inspektoro Ganimard ankaŭ alvenos. Estos agrablega.

- Tiu alia letero estas por vi, S-ro enketjuĝisto diris la grafo.

- Pli kaj pli bona, diris S-ro Baptofilo post esti leginta..., tiuj sinjoroj evidente havos ne multe por labori. Botreleo, oni sciigas min el Diepo ke ĉimatene fiŝistoj de salikokoj trovis sur la rokoj la kadavron de juna virino.

Botreleo eksaltis :

- Kion vi diras ? la kadavron...

- De junulino... iun kadavron kruele mutilita, oni precizigas, kaj kies ne eblus konstati la identecon, se ne restis al dekstra brako iu tre delikata ora braceleto kiu enfiksiĝis en la ŝveligita haŭto. Nu F-ino de Sankta-Verano surhavis ĉe la dekstra brako, pojnoĉenon el oro. Temas do, evidente, de via bedaŭrinda nevino, sinjoro grafo, kiun la maro estus kuntirinta ĝis tie. Kion vi opinias pri tio, Botreleo ?

- Nenion, nenion... aŭ pli ĝuste ja... ĉio sinsekvas, kiel vi konstatas, nenio pli mankas ĉe mia argumentaro. Ĉiuj faktoj, unu post unu, eĉ la plej kontraŭdiraj, eĉ pli konfuzivaj alvenas pravige al la hipotezo kiun mi imagis ekde la unua momento.

- Mi ne komprenas.

- Vi baldaŭ komprenos. Rememorigu vin ke mi promesis al vi la tutan veron.

- Sed ŝajnas al mi...

- Iom da pacienco. Ĝis nun vi ne bezonis plendi pri mi. La vetero estas bela. Promenu, tagmanĝu en la kastelo, fumu vian pipon. Mi ja estos reveninta ĉirkaŭ la kvara aŭ la kvina. Koncerne mian gimnazion, vere domaĝe, mi veturos per la noktomeza trajno.

Ili estis alvenantaj ĉe la servistarejon, malantaŭ la kastelo. Botreleo eksurbicikliĝis kaj malproksimiĝis.

En Diepo, li haltis ĉe la oficejoj de la ĵurnalo La Gvatisto, kie li montrigis al si la ekzemplerojn de la lasta dusemajno. Poste li foriris al la urbeto de Envermeŭ, situanta je dek kilometroj. En Envermeŭ, li kunparolis kun la urbestro, kun la preposto, kun la kampogardisto. La tria horo sonis ĉe la vilaĝa preĝejo. Lia enketo estis finita.

Li revenis kantante pro ĝojego. Liaj kruroj alterne pezis per egala kaj forta ritmo sur la du pedaloj, lia brusto larĝe montriĝis al la freŝa aero kiu blovis de la maro. Kaj foje, li malstreĉiĝis ĵetante al la ĉielo triumfkriegojn konsiderante la objekton kiun li celis kaj al siaj sukcesaj klopodoj.

Ambrumesi aperis. Li lasis sin iri plenrapide sur la deklivo kiu antaŭas la kastelon. La arboj kiuj staras rande de la vojo, laŭ centjara kvarobla vico, ŝajnis alkuri renkonten al li kaj sveni tuj malantaŭ li.

Kaj abrupte li ekeligis krion. En subita vidadon, li vidis ŝnuron streĉiĝi de iu arbo al alia, trans la vojo.

La trafita maŝino haltis tuj. Li estis ĵeteginta antaŭen per nekredebla fortego, kaj li sentis ke nur hazardo, mirakla ŝanco, evitigis al li amason da ŝtonetoj, kien logike sia kapo devintus rompiĝi.

Li restis kelkajn sekundojn svenbatita. Poste, tute kontuzita, la genuoj skrapvunditaj, li esploris la lokon. Iu malgranda arbaro kuŝis dekstren, el kie, sendube, la agresanto forfuĝis. Botreleo malligis la ŝnuron. Ĉe la maldekstra arbo ĉirkaŭ kiu ĝi estis ligita, iu malgranda papero estis fiksita per ŝnureto. Li malfaldis ĝin kaj legis :

"Tria kaj lasta averto".

Li alvenis al la kastelo, metis kelkajn demandojn al la servistoj, kaj rekuniĝis kun la enketjuĝisto en iu ĉambro de la teretaĝo, tutfine de la dekstra alo, kie S-ro Baptofilo kutimis troviĝi dum siaj operacioj. S-ro Baptofilo skribis, sia registristo sidinta kontraŭe al li. Ĉe signo, la registristo eliris, kaj la juĝisto ekkriis :

- Sed kion do vi havas, sinjoro Botreleo ? Viaj manoj estas kovritaj de sango.

- Estas nenio, estas nenio, diras la junulo... simpla falo kaŭzita de tiu ĉi ŝnuro kiun oni streĉis antaŭ mia biciklo. Mi nur petegas vin noti ke la jam nomita ŝnuro devenas de la kastelo. Ne estas pli ol dudek minutoj ke ĉi servis por sekigi tolaĵon apude de la lavejo.

- Ĉu eblas ?

- Sinjoro, estas ĉi tie mem ke mi estas gvatata, de iu kiu troviĝas ĉe la koro de la loko, kiu vidas min, kiu aŭdas min, kaj kiu, minuto post minuto, ĉeestas ĉe miaj agoj kaj konas miajn intencojn.

- Vi kredas ?

- Mi certas. Estas al vi malkovri lin kaj vi ne havos penon. Sed por mi, mi volas fini kaj doni al vi la promesitajn klarigojn. Mi iris pli rapide ol niaj kontraŭuloj antaŭvidis, kaj mi estas persvadinta ke, siaflanke, ili baldaŭ agos kun vigleco. La rondo malvastiĝas ĉirkaŭ mi. La danĝero alproksimiĝas, mi havas la antaŭsenton.

- Nu, hej, Botreleo...

- Ba ! Ni certe vidos. Nune, ni rapidu. Kaj unue, iu demando pri iu punkto kiun mi volas tuj formeti. Ĉu vi sciigis al neniu pri ĉi tiu dokumento kiun la brigadisto Kevilono levprenis kaj kiun li transdonis al vi en mia ĉeesto ?

- Vere ne, al neniu. Sed ĉu vi alte taksas ĝin ?...

- Granda valoro. Estas ideo kiun mi havas, ideo cetere, mi konfesas, kiu estas bazita sur neniu pruvo... ĉar, ĝis nun, mi apenaŭ sukcesis deĉifri tiun dokumenton. Tial, mi menciis ĝin al vi... por neniam plu reveni al ĉi.

Botreleo premetis sian manon sur S-ro Baptofilo, kaj per mallaŭta voĉo :

- Silentu... oni aŭskultas nin... eksteren...

La sablo krakis. Botreleo kuris al la fenestro kaj klinis sin.

- Estas neniu... sed la platbando estas tretita... ni facile muldos la spurojn.

Li fermis la fenestron kaj aliris residiĝi.

- Vi rimarkas, sinjoro enketjuĝisto, la malamiko eĉ ne plu prenas antaŭzorgojn... li ne plu havas la tempon... ankaŭ li sentas ke la horo urĝas. Ni rapidu do, kaj ni parolu ĉar ili ne volas ke mi parolas.

Li metis sur la tablon la dokumenton kaj tenis ĝin malfalditan.

- Unue, rimarkon. Estas sur tiu papero, krom punktoj, nur ciferoj. Kaj, en la tri unuaj linioj kaj la kvina - la solaj pri kiuj ni devas zorgi, ĉar la kvara ŝajnas el tute malsama konsisto - ne estas unu el tiuj ciferoj kiu estas pli alta ol la cifero 5. Ni do havas multajn ŝancojn por ke ĉiu el tiuj ciferoj reprezentas unu el la kvin vokaloj, kaj laŭ la alfabeta ordo. Ni enskribu la rezulton.

Li surskribis sur apartan folion :

- Kiel vi vidas, tio ne rezultigas multe. La ŝlosilo estas samtempe tre facila - ĉar oni kontentiĝis anstataŭigi la vokalojn per ciferoj kaj la konsonantojn per punktoj - kaj tre malfacila, se ne malebla, ĉar oni ne pli rompis al si la kapon por impliki la problemon.

- Estas fakto ke ĝi estas sufiĉe malklara.

- Ni provu malkonfuzi ĝin. La dua linio estas dividita en du partoj, kaj la dua parto prezentiĝas tiel ke estas tute probabla ke ĝi formas vorton. Se ni nun penas anstataŭigi la interajn punktojn per konsonantoj, ni konkludas, post provhezito, ke la solaj konsonantoj kiuj logike povas utiliĝi kiel apogilo al vokaloj povas logike produkti nur unu vorton, ununuran vorton : "demoiselles"[2].

- Temus do pri F-ino de Jevro kaj F-ino de Sankta-Verano ?

- Laŭ tuta certeco.

- Kaj vi vidas nenion alia ?

- Jes. Mi ankoraŭ konstatis kontinuorompon meze de la lasta linio, kaj se mi efektivigas la saman laboron ĉe la komenco de la linio, mi tuj vidas ke inter la du diftongoj ai kaj ui, la sola konsonanto kiu povas anstataŭi la punkton estas g, kaj ke kiam mi strukturis la komenco de tiu ĉi vorto "aigui", estas nature kaj nepre necese ke mi akiras kun la du sekvantaj punktoj kaj la fina e la vorton "aiguille"[3].

- Fakte... la vorto "aiguille"[3] sin trudas.

- Fine, pri la lasta vorto, mi havas tri vokalojn kaj tri konsonantojn. Mi denove hezitas, mi provetas ĉiujn literojn, unujn post la aliaj, kaj, akceptante tiun principon, ke la du unuaj literoj estas konsonantoj, mi konstatas ke kvar vortoj povas kongrui. La vortoj : "fleuve, preuve, pleure kaj creuse"[4]. Mi elĵetas la vortojn "riverego, pruvo kaj ploras" kiel havantaj neniun eblan rilaton kun iu nadlo, kaj mi gardas la vorton "kava".

- Tio kio faras "kava nadlo"-n. Mi konsentas ke via solvo estus ĝusta, sed pri kio ĉi progresigas nin ?

- Pri nenio, diris Botreleo per zorgoplena tono. Pri nenio nune... pli poste, ni vidos... Mi ja opinias ke multaj aferoj estas entenataj en la enigma kunigado de tiuj ĉi du vortoj : "kava nadlo". Tio kio zorgigas min, pliĝuste estas la materialo de la dokumento, la papero kiun oni uzis... ĉu oni ankoraŭ fabrikas tian ĉi iom grajnecan pergamenon ? Kaj plie, ĉi tiu ebura koloro... Kaj ĉi tiuj faldoj... la uziĝado de ĉi tiuj kvar faldoj... kaj fine, vidu, ĉi tiuj postsignoj el ruĝa vakso, de malantaŭe...

Je tiu momento, Botreleo estis interrompata. Estis la registristo Breduo kiu malfermis la pordon kaj kiu sciigis la ekalvenon de la ĝenerala prokuroro.

S-ro Baptofilo starigis sin.

- Ĉu S-ro ĝenerala prokuroro estas sube ?

- Ne, sinjoro enketjuĝisto. S-ro ĝenerala prokuroro ne eliris sian aŭton. Li nur preterpasas kaj petegas vin konsenti kunigi kun li antaŭ la kradon. Li havas nur iun vorton por diri al vi.

- Stranga, flustris S-ro Baptofilo. Nu... ni iros aŭdi. Botreleo, pardonu min, mi ekiras kaj mi revenas.

Li foriris. Oni aŭdis liajn paŝojn kiuj malproksimiĝis. Tiam la registristo fermis la pordon, turnis la ŝlosilon kaj enmetis ĝin en sian poŝon.

- Nu ! kio, ekkriis Botreleo tute surprizita, kion vi faras ? Kial enŝlosi nin ?

- Ĉu ni ne estos pli bone por interbabili ? Breduo respondis.

Botreleo eksaltis al alia pordo kiu elkondukis en la apudan ĉambron. Li estis komprenanta. La kunkrimulo estis Breduo, la registristo mem de la enketjuĝisto !

Breduo rikanis :

- Ne skrapvundu al vi la fingrojn, juna amiko mia, mi ankaŭ havas la ŝlosilon de tiu pordo.

- Restas la fenestron, kriis Botreleo.

- Tro malfrue, asertis Breduo kiu provoke ekstaris antaŭ la duklapa fenestro, revolveron enmane.

Ajna retiriĝo estis barita. Nenio pli estis farebla, nenio pli ol sin defendi kontraŭ la malamiko kiu senmaskiĝis kun subita aŭdaco. Izidoro, kiun iu nekonata premsento stringis, kruciĝis la brakojn.

- Nu, grumbletis la registristo, kaj nun ni estu koncizaj.

Li eligis sian poŝhorloĝon.

- Tiu brava S-ro Baptofilo estas vojiranta ĝis la krado. ĉe la krado, neniu, kompreneble, ne pli de prokuroro ol sur mia mano. Tiam li revenos. Tio lasas al ni ĉirkaŭ kvar minutoj. Necesas al mi unu por eskapi tra la fenestron, forkuri tra la pordeton de la ruinoj kaj salti sur la mopedon kiu atendas min. Restas do tri minutojn. Tio sufiĉas.

Estis stranga estulo, misforma, kiu ekvilibre staris sur gamboj tre longaj kaj tre fragilaj, elnorma busto, ronda kiel aranea korpo kaj ekipita per longegaj brakoj. Iu osteca vizaĝo, iu malalta frunteto, montris la iom trudeman obstinecon de la individuo.

Botreleo ŝanceliĝis, la molaj kruroj. Li devis sidiĝi.

- Diru. Kion vi volas ?

- La paperon. Jen tri tagoj kiujn mi traserĉas ĝin.

- Mi ne havas ĝin.

- Vi mensogas. Kiam mi eniris, mi vidis vin remeti ĝin en vian monpaperujon.

- Poste ?

- Poste ? Vi promesos resti tre kvieta. Vi ĝenas nin. Lasu nin trankvilaj, kaj zorgu pri viaj aferoj. Ni estas ĉe la limo de pacienco.

Li antaŭeniris, la revolvero ankoraŭ celdirektita al la junulo, kaj li mallaŭte parolis, martelante siajn silabojn, per akcento kun nekredebla energio. La okulo estis malmilda, la rideto kruela. Botreleo ektremetis. Estis la unua fojo ke li spertis la senton de danĝero. Kaj kia danĝero ! Li sentis sin antaŭ iu senindulga malamiko, kun blinda kaj nerezistebla forto.

- Kaj poste ? li diris, la voĉo strangolita.

- Poste ? nenion... Vi estos libera...

Iu silento. Breduo reparolis :

- Ankoraŭ unu minuton. Necesas decidigi vin. Nu, knabego mia, neniom da sensencaĵoj... Ni estas la plej fortaj, ĉiam kaj ĉie... Rapide, la paperon...

Izidoro ne grumblis, livida, terurita, tamen sinregema, kaj la cerbo klara, en la ruiniĝado de siaj nervoj.

Je dudek centimetroj de liaj okuloj, la nigra trueto de la revolvero apertis. La fleksata fingro videble pezis sur la ĉanblokilo. Ankoraŭ unu streĉo sufiĉis...

- La paperon, ripetis Breduo... Alie...

- Jen ĝin, diras Botreleo.

Li eltiris sian monpaperujon el sia poŝo kaj etendis ĝin al la registristo, kiu ekakaparis ĝin.

- Perfekte ! Oni estas racia. Evidente, estas io por fari kun vi... iom malkuraĝa, sed kun komuna saĝo. Mi parolos pri tio kun la gekamaradoj. Kaj nun mi forpafiĝas. Adiaŭ.

Li reingigis sian revolveron kaj turnis la espanjoleton de la fenestro. Bruo resonis en la koridoro.

- Adiaŭ, li diris, denove... necesas rapidi.

Sed iu ideo haltigis lin. Per iu gesto, li kontrolis la biletujon.

- Fulmotondro... li grumblis, la papero ne estas tie... Vi friponis min.

Li saltis en la ĉambron. Du pafoj tondris. Izidoro siavice ekkaptis sian pistolon kaj li pafis.

- Maltrafe, knabego mia, kriegis Breduo, via mano tremas... vi timas...

Ili enbrakige interbatiĝis kaj ruliĝis sur la pargeto. Ĉe la pordo, oni pliintensigis batojn.

Izidoro malfortiĝis, tuj superita de sia kontraŭulo. Estis la fino. Iu mano leviĝis super li, armita per tranĉilo, kaj ekfalis. Iu fortega doloro brulvundis al li la ŝultron. Li rezignis.

Ŝajnis al li ke oni serĉfosis en la internan poŝon de sia jako kaj ke oni forprenis la dokumenton. Poste, tra la mallevita vualo de siaj palpebroj, li divenis la viron kiu transsaltis la fenestrobreton...

La samaj ĵurnaloj kiuj, la morgaŭo, matene raportis la lastajn epizodojn okazitajn en la kastelo de Ambrumesi, la falsaranĝadojn de la kapelo, la malkovron de la kadavro de Arseno Lupeno kaj de la kadavro de Rajmonda, kaj fine la murdo de Botreleo per Breduo, la registristo de la enketjuĝisto, la samaj gazetoj konigis la du sekvajn novaĵojn : La malapero de Ganimard kaj la forrabo, en plena taglumo, meze de Londono, tiam kiam li estis entrajniĝonta al Dovero, forrabo de Herloko Ĥolmes.

Tiel do, la bando de Lupeno, dum momento konfuzegita de eksterordinara inĝenieco de deksepaĝa knabo, rekomencis la ofensivon, kaj unuavide, ĉie kaj pri ĉiuj punktoj, restadis venka. La du ĉefaj kontraŭuloj de Lupeno, Ĥolmes kaj Ganimard forigitaj. Botreleo, senkapabligata. Neniu pli kiu kapablis lukti kontraŭ tiaj malamikoj.

  1. (+/-72Km)
  2. La elfranca traduko estas “fraŭlinoj”.
  3. 3,0 3,1 La elfranca traduko estas “nadlo”, la tre akra pinto de roko, en monto.
  4. La elfranca traduko estas "riverego, pruvo, ploras kaj kava".