La Kava Nadlo/Ĉapitro 4
Frontalfronte.
Ses semajnojn poste, iun vesperon, mi forpermesis mian serviston. Estis la antaŭtago de la 14a de julio. Estis ŝtormovarmo, kaj la ideo eksteriĝi ne multe plaĉis al mi. La fenestroj de mia balkono malfermitaj, mia laborlampo ŝaltita, mi sidiĝis en brakseĝo kaj, estanta ne ankoraŭ leginta la ĵurnalojn, mi ektralegis ilin.
Evidente oni tie parolis pri Arseno Lupeno. Ekde la murdoprovo kiun la kompatinda Izidoro Botreleo suferis, ne pasis unu tago sen ke oni skribis pri la afero de Ambrumesi. Iu ĉiutaga rubriko estis dediĉata al li. Neniam la publika opinio estis tiagrade superekscitita de tia serio da trorapidaj okazaĵoj, da neatenditaj kaj konsternaj teatrofrapoj. S-ro Baptofilo kiu ja akceptis per merita bonfido sian subalternan rolon, elbabilis al intervjuistoj la grandfarojn de sia juna konsilanto dum la tri memorindaj tagoj, tiel ke oni povis sin fordoni al la plej aŭdacaj supozoj.
Oni ne ĝenis sin. Fakuloj kaj teknikistoj de krimo, romanistoj kaj dramaturgoj, juĝoficiroj kaj iama estro de la sekurservo, S-roj metilernantaj emeritoj Lakoko kaj Herloko Ĥolmes, ĉiu havis sian teorion kaj elmontris ĝin per abundaj artikoloj. Ĉiu reprenis kaj kompletigis la enketon. Kaj ĉio laŭparole de iu infano, de Izidoro Botreleo, retorika studento en la gimnazio Janseno de Saillio.
Ĉar vere, necesis diri tion, ni tenis la kompletajn elementojn de la vero. La mistero... el kio ĝi konsistis ? Ni sciis la kaŝejon kien Arseno Lupeno rifuĝis kaj kie li agoniis, kaj pri tio, neniu dubo : la doktoro Delatro, kiu ĉiam ŝirmis sin malantaŭ la profesia sekreto kaj kiu malkonsentis pri ajna depozicio, tamen konfesis al siaj intimuloj – kies la unua zorgo estis ripeti - ke estis en kripton ke li estis alkondukita apud iu vundito kiun liaj komplicoj prezentis al li sub la nomo de Arseno Lupeno. Kaj ĉar en tiu sama kripto, ni trovis la kadavron de Stefano Vodrekso, tiu Stefano Vodrekso kiu fakte estis Arseno Lupeno, tiel kiel la esplorado pruvis tion, la identecon de Arseno Lupeno kaj de la vundito ricevis ankoraŭ tie iun kroman pruvon.
Do, Lupeno mortinta, la kadavro de F-ino de Sankta-Verano rekonita dank’al la pojnoĉeno kiun ŝi surhavis al pojno, la dramo estis finita.
Ĝi ne estis. Ĝi ne estis por neniu, ĉar Botreleo diris la malon. Ni tute ne sciis pro kio ĝi ne estis finita, sed laŭ la parolo de la junulo, la mistero restis kompleta. La atesto de la realaĵo ne superregis kontraŭ la aserto de iu Botreleo. Troviĝis io kiun ni nekonis, kaj tiu io, ni ne dubis ke li kapablis venke klarigi ĝin.
Tial laŭ kia anksio ni komence atendis la sanbultenojn kiujn publikigis la kuracistoj de Diepo zorge de kiuj la Grafo konfidis la malsanulo ! Kia aflikto, dum la unuaj tagoj, kiam ni kredis lian vivon endanĝeran ! Kaj kia entuziasmo, la mateno kiam la ĵurnaloj informis ke estis nenio por timi !
La plej malgravaj detaloj pasiigis homamason. Oni teneriĝis vidi lin flegata de sia maljuna patro kiun iu depeŝo tute haste vokis, kaj oni admiris la sindonemon de F-ino de Jevro kiu trapasis noktojn ĉe-lite de la vundito.
Poste, estis la rapida kaj ĝoja konvalesko. Fine, ni baldaŭ scios ! Ni scios kion Botreleo promesis riveli al S-ro Baptofilo kaj la definitivajn vortojn kiujn la tranĉilo de la krimulo malebligis lin prononci !
Kaj ni ankaŭ scius ĉion kio, ekster la dramo mem, restis nepenetrebla aŭ neatingebla de la streboj de la justico.
Botreleo, libera, resanigita el sia vundo, ni ricevus ajnan certecon pri la sinjoro Harlington, la enigma komplico de Arseno Lupeno, kiun ni ankoraŭ detenis en la malliberejo de la Sano. Ni ekscius kion okazis al la registristo Breduo post la krimo, tiu alia kunfripono kies la aŭdaco estis vere konsterna.
Botreleo libera, ni povus fari al si klaran ideon pri la malapero de Ganimard kaj pri la forrabo de Ĥolmes. Kiel du atencoj de tia speco eblis okazi ? La anglaj detektivoj, same kiel siaj kolegoj el Francio, havis neniun indikaĵon pri tio. Pentekostan dimanĉon, Ganimard ne revenis hejmen, ne ankaŭ lundon, kaj nenion pli ekde ses semajnoj.
En Londono, pentekostan lundon, je la kvara vespere, Herloko Ĥolmes veturis per fiakro por iri al la stacidomo. apenaŭ li enfiakriĝis ke li provis eliĝi, verŝajne avertita pri la danĝero. Sed du fiuloj surgrimpis la veturilon dekstre kaj maldekstre, lin renversis kaj retenis inter ili, sub ili pliĝuste, pro la malvasteco de la veturilo. Kaj tio antaŭ dek atestantoj kiuj ne havis la tempon por interhelpi.
La fiakro galope forfuĝis. Poste ? Poste, nenion. Ni sciis nenion.
Kaj eble ankaŭ por Botreleo, ni havus kompletan klarigon de la dokumento, de tiu mistera papero kiun la registristo Breduo taksis kiel sufiĉe gravan por repreni ĝin per tranĉilbatoj al tiu kiu posedis ĝin. "La problemo de la Kava Nadlo", kiel nomis ĝin la sennombraj Edipoj kiuj, kliniĝintaj al la ciferoj kaj al la punktoj, provadis elserĉi iun signifon... La Kava Nadlo ! Konfuziva asocio de du vortoj, nekomprenebla demando kiun metis tiu ĉi peco de papero kies la deveno mem estis nekonata ! Ĉu estis iu sensignifa esprimo, la rebuso de lernanto kiu skribaĉas per inko foliangulon ? Aŭ ĉu estis du magiaj vortoj per kiuj la tuta granda aventuro de la aventuristo Lupeno akirus sian veran sencon ? Ni sciis nenion.
Ni baldaŭ scios. Ekde pluraj tagoj, la folioj antaŭsciigis la alvenon de Botreleo. La lukto estis baldaŭ rekomenconta, kaj ĉifoje, senindulga de la flanko de la junulo kiu brulas preni sian revenĝon.
Kaj ĝustokaze lia nomo, per grasaj literoj, kaptis mian atenton. La Granda ĵurnalo enskribis supre ĝiaj kolumnoj la sekvan noton :
Ni akiris de S-ro Izidoro Botreleo ke li rezervas al ni la novecon de liaj riveladoj. Morgaŭ merkredon, eĉ antaŭ ol la justico estos informata, La Granda ĵurnalo publikigos la kompletan veron pri la dramo de Ambrumesi.
- Tio promesas, ĉu ne ? Kion vi opinias pri tio, kara mia ?
Mi eksaltis en mia apogseĝo. Estis apud mi sur la proksima seĝo iu kiun mi ne konis.
Mi ekleviĝis kaj serĉis armilon per okuloj. Sed ĉar lia sinteno ŝajnis tute sendanĝera, mi retenis min kaj proksimiĝis al li.
Estis juna viro kun energia vizaĝo, kun longaj blondaj haroj kaj kies la barbo, kun flavbruneta nuanco, dividiĝis laŭ du mallongaj pintoj. Lia kostumo elvokis la sobran kostumon de iu angla pastro, kaj aliparte el lia tuta persono ŝvebis severmoran kaj seriozan aspekton kiu inspiris la respekton.
- Kiu vi estas ? mi demandis.
Kaj ĉar li ne respondis, mi ripetis :
- Kiu vi estas ? Kiel vi eniris ĉi tien ? Kion vi venas fari ?
Li rigardis min kaj diris :
- Vi ne rekonas min ?
- Ne... ne !
- Ho, estas vere stranga... Bone elserĉu... iu el viaj amikoj... iu amiko el iom aparta speco...
Mi vigle ekkaptis lian brakon :
- Vi mensogas !... Vi ne estas tiu kiun vi kredigas... tio ne estas vera...
- Do kial vi pensas prefere al tiu ol alia ? li diris, ridante.
Ha ! Tiu ĉi ridado ! Tiu ĉi ridado juna kaj klara, kies la amuza ironio tiom ofte gajigis min !... Mi tremetis. ĉu eblis ?
- Ne, ne, mi protestis kun ia timego... tio ne povas esti...
- Ne povas esti ke estus mi ĉar mi estas morta, ĉu ne, kaj ke vi ne kredas al reaperantoj ?
Li denove ridis.
- Ĉu mi ja estas el tiuj kiuj mortas ? Tiel morti, per kuglo dorse pafita de iu fraŭlino ! Vere, estas malĝuste juĝi min ! Kvazaŭ mi ja konsentus tian finon !
- Do estas vi ! mi balbutis ankoraŭ nekredema, kaj tute kortuŝita... Mi ne sukcesas retrovi vin...
- Tiel, li gaje elparolis, mi estas trankvila. Se la sola viro al kiu mi montriĝis kun mia vera aspekto, ne rekonas min hodiaŭ, ĉiu homo kiu vidos min de nun tiel kiel mi hodiaŭ estas, ne ankaŭ rekonos min kiam li vidos min kun mia reala aspekto... koncedante ke mi havas realan aspekton...
Mi rekonis lian voĉon, nun ke li ne plu ŝanĝis ĝian tembron, kaj mi ankaŭ rekonis liajn okulojn, kaj la mienon de lia vizaĝo, kaj lian tutan sintenon, kaj lian personon mem, tra la ŝajno kies li ĝin envolvigis.
- Arseno Lupeno, mi flustris.
- Jes, Arseno Lupeno, li ekkriis starante. La nurnura Lupeno, reveno el la ombra regno, ĉar ŝajnas ke mi agoniis kaj forpasis en kripto. Arseno Lupeno vivanta per sia plena vivo, aganta per sia plena volo, feliĉa kaj libera, kaj pli ol neniam decida ĝui tiun ĉi feliĉan sendependecon en mondo kie li ĝis nun renkontis nur favoron kaj privilegion.
Mi ridis miavice.
- Nu ja, estas vi, kaj pli gajvigla ol la tago kiam mi havis la plezuron vidi vin lastjare... Mi komplimentas vin.
Mi aludis al lia lasta vizito, vizito kiu sekvis la faman aventuron de la diademo [Arseno Lupeno, teatraĵo en kvar aktoj], lian rompitan edziĝon, lian fuĝon kun Sonia Kriŝnofo, kaj la abomenan morton de la rusa junulino. Tiun tagon, mi estis vidinta iun Lupenon Arsenon kiun mi nekonis, malforta, senkuraĝa, la okuloj lacigitaj plori, serĉante iom da simpatio kaj da tenereco.
- Silentu, li diris, la pasintaĵo estas for.
- Estis antaŭ unu jaro, mi observigis.
- Estis antaŭ dek jaroj, li asertis, la jaroj de Arseno Lupeno valoras dekoble pli ol la aliaj.
Mi ne insistis kaj ŝanĝante la konversacion :
- Do kiel vi eniris ?
- Dio mia, kiel ĉiuj, tra la pordo. Poste, vidinte neniun, mi transiris la salonon, mi sekvis la balkonon, kaj jen mi.
- Eble, sed la ŝlosilo de la pordo ?
- Ne estas pordo por mi, vi scias tion. Mi bezonis vian apartamenton, mi eniris.
- Je viaj ordonoj. Ĉu mi devas lasi vin ?
- Ho ! Neniel, vi ne troos. Mi eĉ povas diri al vi ke la vespero estos interesa.
- Ĉu vi atendas iun ?
- Jes, mi rendevuis ĉi tie je la deka...
Li elprenis sian poŝhorlogon.
- La deka. Se la telegramo estas alvenita, la persono ne malfruos...
La tintilo sonis en la vestiblo.
- Kion mi diris al vi ? Ne, ne ĝenu vin... mi iros mem.
Kun kiu, diable ! li povis rendevui ? Kaj kiun draman aŭ burleskan scenon mi baldaŭ spektos ? Por ke Lupeno mem konsideru ĝin kiel interesindan, necesis, ke la situacio estas kelkoble escepta.
Post momento, li revenis, kaj elviŝiĝis antaŭ junulo maldika, granda, kaj kun tre pala vizaĝo.
Senparole, per ia soleneco en la agoj kiu konfuzis min, Lupeno ŝaltis ĉiujn elektrajn lampojn. La ĉambro estis superverŝita de lumo. Tiam la du viroj profunde sin rigardis reciproke kvazaŭ, per la plena strebado de iliaj ardaj okuloj, ili provis penetri unu en la alian. Kaj estis impresa vidaĵo ke vidi ilin tiel seriozajn kaj silentajn. Sed kiu do povis esti tiu ĉi noveveninto ?
Ĝuste kiam mi estis divenonta tion, per la simileco kiun li prezentis kun foton freŝdate eldonitan, Lupeno turnis sin al mi :
- Kara amiko, mi prezentas al vi S-ron Izidoron Botreleon.
Kaj tuj, alparolante al la junulo :
- Mi devas danki vin, sinjoro Botreleo, unue esti akceptinta, post letero de mi, prokrasti viajn riveladojn ĝis post tiu ĉi intervidiĝo, kaj poste permesi al mi ĉi tiun interparoladon kun tiom da komplezo.
Botreleo ridetas.
- Mi petegas vin rimarki, ke mia komplezo ĉefe signifas obei al viaj ordonoj. La minaco kiun vi faris al mi en la koncerna letero estis des pli konvinka ke ĝi estis ne direktita al mi, sed ke ĝi celis mian patron.
- Vere, Lupeno respondis ridante, oni agas kiel oni povas, kaj fakte necesas uzi la agrimedojn kiujn oni posedas. Mi laŭsperte sciis ke vi indiferentas pri via propra sekureco, ĉar vi rezistis kontraŭ la argumentoj de sinjoro Breduo. Restis via patro... via patro kiun vi intense amas... Mi ludis kun tiu ŝnuro.
- Viaj amikoj ne malpravis.
- Fakte, Breduo kiun ni alligis speciale al via persono, estis altvalora por ni. Sed kun tiu entuziasmo propra al ĉiu novulo kiu volas distingiĝi, li iom troigis la fervoron, kaj malhelpis miajn planojn arogante al si, meminiciate, frapi vin.
- Ho ! Tio estas eta malfeliĉo.
- Sed ne, sed ne, kaj mi severe admonis lin. Mi tamen devas diri favore al li ke li estis surprizita pro la neatendita rapideco de via enketo. Vi lasintus al ni kelkajn horojn pli, vi eskapintus tiun ĉi nepardoneblan atencon.
- Kaj mi sendube havintus la grandan avantaĝon suferi la sorton de S-roj Ganimard kaj Ĥolmes ?
- Absolute, eligis Lupeno ridante ankoraŭ pli forte. Kaj mi ne konus la kruelajn suferegojn kiun via vundo kaŭzis al mi. Mi ja travivis, mi tion ĵuras al vi, kruelegajn horojn, kaj ankoraŭ hodiaŭ, via paleco estas al mi akra memriproĉo. Ĉu vi ne plu rankoras kontraŭ mi ?
- La konfidatesto, diris Botreleo, kiun vi donas al mi senkondiĉe malkaŝante vin al mi – tio estintus tiom facile al mi alkonduki kelkajn amikojn de Ganimard ! - Tiu pruvo de konfido forviŝas ĉion.
Ĉu li parolis serioze ? Mi konfesas ke mi estis tre konfuzita. La lukto inter tiu du viroj komencis laŭ maniero tra kiu mi komprenis nenion. Mi kiu partoprenis en la unua renkonto de Lupeno kaj Ĥolmes [Arseno Lupeno kontraŭ Herloko Ĥolmes], en la kafejo de la Norda stacidomo, mi ne povis reteni min rememori pri la fiera sinteno de la du batalantoj, la timplena kolizio de ilia orgojlo sub la ĝentileco de iliaj manieroj, la drastaj batadoj kiujn ili sin frapis reciproke, iliaj fintoj, iliaj aroganteco.
Tie ĉi, nenio simila, Lupeno, li ne ŝanĝis. Sama taktiko kaj sama mokema afableco. Sed kontraŭ kiu stranga malamiko li koliziis ! Ĉu eĉ estis kontraŭulo ? Vere, li pri tio havis nek la tono nek la eksteraĵo. Tre kvieta, sed el reala kvieteco, kiu ne maskas la impeton de homo kiu retenas sin, tre ĝentila sed sen troigo, ridetanta sed sen mokado, li perfektege kontrastis kun Arseno Lupeno, eĉ tiom perfekte ke Lupeno ŝajnis al mi tiel konfuzita kiel mi.
Ne, certe, Lupeno ne havis antaŭ tiu neforta adoleskanto kun rozkoloraj vangoj de knabino, kun naivaj kaj ĉarmaj okuloj, ne, Lupeno ne havis sian kutiman aplombon. Plurfoje, mi observis ĉe li signojn de malkomforto. Li hezitis, ne senhezite atakis, perdis tempon per mielaj frazoj kaj per afektecoj.
Aspektis ankaŭ kvazaŭ mankis io. Li ŝajnis serĉi, atendi. Kion ? Kiun helpon ?
Oni denove sonorigis. Per si mem, kaj vigle, li iris malfermi.
Li revenis kun letero.
- Vi permesas, Sinjoroj ? li petis al ni.
Li sensigeligis la leteron. Ĝi enhavis telegramon. Li legis ĝin.
Estis en li kiel transformado. Lia vizaĝo heliĝis, lia talio rektiĝis, kaj mi vidis la vejnojn de lia frunto kiuj ŝveliĝis. Estis la atleto kiun mi retrovis, la reganto, memfida, mastro de la okazaĵoj kaj mastro de la homoj.
Li malvolvis la telegramon sur la tablon, kaj frapante ĝin per pugnobato, ekkriis :
- Nun, sinjoro Botreleo, inter ni ambaŭ !
Botreleo ekmetis sin en pozicion por aŭskulti, kaj Lupeno komencis, per modera, sed seka kaj memvola voĉo :
- Ni deĵetu la maskojn, ĉu ne, kaj ne plu da hipokritaj banalaĵoj. Ni estas du malamikoj kiuj perfekte scias kion kredi unu pri la alia, estas malamike ke ni agas unu kontraŭ la alia, kaj konsekvence estas malamike ke ni devas trakti unu kun la alia.
- Trakti ? Botreleo eĥis surprizite.
- Jes, trakti. Mi ne hazarde diris tiun vorton, kaj mi ĝin ripetas, kion ajn tio kostas al mi. Kaj tio multe kostas al mi. Estas la unua fojo ke mi uzas ĝin fronte al kontraŭulo. Sed ankaŭ, mi tuj diras al vi, estas la lasta fojo. Profitu tion. Mi eliros el ĉi tie nur kun promeso de vi. Alie, estos milito.
Botreleo ŝajnis pli kaj pli surprizita. Li afable diris :
- Mi ne antaŭvidis tion... vi parolas al mi tiom strange ! Tio estas tiom malsimila rilate al tio kion mi kredis !... Jes, mi imagis vin tute alia... Kial kolero ? minacoj ? Ĉu ni do estas malamikoj ĉar cirkonstancoj kontraŭmetas nin, unu kontraŭ la alia ? Malamikoj... kial ?
Lupeno aperis iom konsternita, sed li ridaĝis klinante sin al la junulo :
- Aŭskultu, mia knabo, ne necesas elekti siajn esprimojn. Temas pri iu fakto, iu certa fakto, nediskutebla. Tiu ĉi : ekde dek jaroj, mi ne ankoraŭ alfrontis kontraŭulon laŭ via forto; kun Ganimard, kun Herloko Ĥolmes, mi ludis kvazaŭ kun infanoj. Kun vi, mi devas defendi min, mi diros pli, retroiĝi. Jes, nunmomente, vi kaj mi, ni tre bone scias ke mi devas rigardi min kiel la venkito. Izidoro Botreleo superas Arsenon Lupenon. Miaj planoj estas konfuzegitaj. Tio kion mi provis lasi en la ombro, vi venigis ĝin al plenlumo. Vi ĝenas min, vi baras al mi la vojon. Nu ! mi tediĝas... Breduo tion vane sciigis al vi. Mi rediras al vi, insiste petante ke vi ekkomprenas. Mi superlaciĝas pri tio.
Botreleo balancis la kapon.
- Sed, fine, kion vi volas ?
- Pacon ! Ĉiu por si en sia kampo.
- Tio signifas, vi libere domŝtelus laŭ via plaĉo, kaj mi libere revenus al miaj studadoj.
- Al viaj studoj... al tio kion vi volas... tio ne koncernas min... Sed, vi lasos min en paca vivo... mi volas pacon...
- Per kio mi povas nun perturbi ĝin ?
Lupeno perforte ekkaptis lian manon.
- Vi bone scias ĝin ! Ne ŝajnigu ne scii tion. Vi aktuale estas posedanto de iu sekreto kiun mi taksas kiel la plej altan gravecon. Tiu sekreto, vi rajtis diveni ĝin, sed vi ne havis la rajton publikigi ĝin.
- Ĉu vi certas ke mi konas ĝin ?
- Vi konas ĝin, mi certas : tagon post tago, horon post horo, mi sekvis la iron de via pensado kaj la progresojn de via enketo. Je la momento mem kiam Breduo frapis vin, vi estis tuj dironta ĉion. Pro korinklino al via patro, vi poste prokrastis viajn riveladojn. Sed hodiaŭ ili estas promesitaj al la jena ĵurnalo. La artikolo estas preta. Post unu horo ĝi estos kompostita. Morgaŭ ĝi publikiĝos.
- Tio estas ĝusta.
Lupeno stariĝis kaj tranĉante la aeron per mangesto :
- Ĝi ne aperos, li ekkriis.
- Ĝi aperos, kontraŭdiris Botreleo kiu subite ekleviĝis.
Finfine ambaŭ viroj stariĝis unu kontraŭ la alia. Mi havis la impreson kvazaŭ ekbaton, kvazaŭ ili enbrakige kverelis. Iu subita energio ardigis Botreleon. Estis kvazaŭ sparko ardigis al li novajn sentojn, la aŭdacon, la memestimon, la luktoplezuron, la danĝer-ebrion.
Pri Lupeno, mi sentis per la radiado de lia rigardo, lian ĝojon de duelanto kiu fine renkontas la glavon de la abomenita rivalo.
- Ĉu la artikolo estas donita ?
- Ne ankoraŭ.
- Ĉu vi ĝin havas tie... sur vi ?
- Ne tiom stulta ! Mi jam ne plu havus ĝin.
- Do ?
- Estas unu el la redaktistoj kiu havas ĝin, en duoblan koverton. Se noktomeze mi ne ĉeestas en la ĵurnalejo, li kompostigos ĝin.
- Ha ! La kanajlo, murmuris Lupeno, li antaŭkalkulis ĉion.
Lia kolero fermentis, videble, timige.
Botreleo rikanis, siavice mokema, kaj ebria pro sia triumfo.
- Tenu do vian langon, bubeto, blekis Lupeno, vi ja ne scias kiu mi estas ! Kaj ke se mi volus... Vere ja, li aŭdacas ridi !
Ega silento falis inter ili. Poste, Lupeno antaŭenpaŝis, kaj per mallaŭta voĉo, siaj okuloj en la okulojn de Botreleo :
- Vi tuj rapidos al Granda ĵurnalejo...
- Ne.
- Vi disŝiros vian artikolon.
- Ne.
- Vi vidos la ĉefredaktiston.
- Ne.
- Vi diros al li ke vi eraris.
- Ne.
- Kaj vi skribos alian artikolon, kie vi donos, pri la afero de Ambrumesi, la oficialan version, tiun kiun ĉiuj akceptis.
- Ne.
Lupeno ekkaptis feran rektilon kiu troviĝis sur mia skribotablo, kaj senpene rompis ĝin nete. Lia paleco estis timiga. Li viŝis ŝvitgutojn kiuj perlis sur sia frunto. Li kiu neniam spertis oponon al sia volo, la obstineco de ĉi tiu infano frenezigis lin.
Li enpremis sian manon sur la ŝultron de Botreleo kaj skandis :
- Vi faros ĉion tute, Botreleo, vi diros ke viaj lastaj malkovroj konvinkis vin pri mia morto, ke estas pri tio nenia dubeto. Vi diros tion ĉar mi volas ĝin, ĉar necesas ke oni kredas ke mi estas morta. Vi diros tion ĉefe ĉar se vi ne diros tion...
- Ĉar se mi ne diros ?
- Via patro estos tiunokte forrabita, kiel Ganimard kaj Herloko Ĥolmes estis.
Botreleo ridetis.
- Ne ridu... respondu.
- Mi respondas ke estas tre malagrable al mi kontraŭi vin, sed mi promesis paroli, mi parolos.
- Parolu laŭ la senco kiun mi indikis al vi.
- Mi parolos laŭ la senco de la vero, arde ekkriis Botreleo. Estas io kiun vi ja ne povas kompreni, la plezuro, la bezono pliĝuste diri tion kio estas kaj diri tion laŭte. La vero estas tie, en tiu cerbo kiu malkovris ĝin, ĝi eliros el ĝi tute nuda kaj tute tremetanta. La artikolo do pasos tian kian mi skribis ĝin. Oni scios ke Lupeno estas viva, oni scios la kialon pro kio li volis ke oni kredas lin morta. Oni scios ĉion.
Kaj li trankvile aldonis :
- Kaj mia patro ne estos forrabita.
Ankoraŭfoje, ili ambaŭ silentis, iliaj rigardoj ĉiam kunligitaj unu al alia. Ili pririgardis sin reciproke. La spadoj estis enŝovitaj ĝis la manŝirmilo. Kaj estis la peza silento kiu antaŭas la mortigan frapon. Kiu do estis dononta ĝin ?
Lupeno murmuris :
- Tiun nokton je la tria matene, escepte kontraŭa ordono de mi, du el miaj amikoj ricevis la ordonon eniri en la ĉambro de via patro, ekkapti lin, vole aŭ devige, elkonduki lin kaj kunigi kun Ganimard kaj Herloko Ĥolmes.
Iu akrasona ekrido respondis al li.
- Sed vi do ne komprenas, rabisto, ekkriis Botreleo, ke mi prenis miajn antaŭzorgojn ? Do vi imagas ke mi estas sufiĉe naiva por, stulte, malsaĝe, resendi mian patron siahejmen, en la izolitan dometon kiun li okupis en senŝirma kamparo ?
Ho ! La bela ironia rido kiu vigligis la vizaĝon de la junulo ! Nova rido sur liaj lipoj, rido kie sentiĝis la influo mem de Lupeno... Kaj tiu ĉi malrespekta cidirado kiu metis lin je la unua fojo ĉe la nivelo de lia kontraŭulo...
Li reparolis :
- Komprenu, Lupeno, via granda manko estas kredi sendifektaj viajn manovrojn. Vi deklaras vin disvenkita ! Kia ŝerco ! Vi estas persvadinta ke, finfine kaj ĉiam, vi superfortos... kaj vi forgesas ke la aliaj povas ankaŭ havi siajn kombinojn. La mia estas tre simpla, bona amiko mia.
Estis ĝuplena aŭdi lin paroli. Li paŝadis tien kaj reen, la manoj en siaj poŝoj, kun la fanfaronado, kun la senĝeneco de iu knabo kiu turmentas la kruelan beston katenitan. Vere, li ĉihore venĝis per la plej terura el venĝoj, ĉiujn viktimojn de la fama aventuristo. Kaj li konkludis :
- Lupeno, mia patro ne estas en Savojo. Li estas ĉe la alia fino de Francio, meze de urbego, gardita de dudek el niaj amikoj kiuj havas ordonon ne perdi lin el la okuloj ĝis la fino de nia batalo. Ĉu vi volas detalojn ? Li estas en Ĉerburgo, en la domo de unu el la dungitoj de la arsenalo - arsenalo kiu nokte estas fermita, kaj kie oni tage povas eniri nur kun rajtigilo kaj en akompano de gvidanto.
Li estis haltanta antaŭ Lupeno kaj spitis lin kiel iu infano kiu grimacas al iu kamarado.
- Kion vi diras, majstro ?
Ekde kelkaj minutoj, Lupeno restis senmova. Ne iu muskolo de lia vizaĝo estis movinta. Kion li pensis ? Al kiu ago li decidiĝi ? Por kiu ajn sciis la senindulgan sovaĝecon de lia orgojlo, nur unu elnodiĝo eblis : la plena disfalo, tuja, definitiva de lia malamiko. Liaj fingroj rigidiĝis. Mi ekhavis dum sekundo la impreson ke li tuj ĵetiĝos sur lin kaj strangolos lin.
- Kion vi diras, majstro ? ripetis Botreleo.
Lupeno ekprenis la telegramon kiu troviĝis sur la tablo, etendis ĝin kaj elparolis, tre sinregada :
- Prenu, bebo, legu tion.
Botreleo serioziĝis, subite impresita de la mildeco de la gesto. Li malfaldis la paperon, kaj tuj, relevante la okulojn, flustris :
- Kion tio signifas ?... Mi ne komprenas...
- Vi almenaŭ bone komprenos la unuan vorton, diras Lupeno... La unua vorto de la depeŝo... tio estas la nomo de la loko de kiu ĝi estis sendita... Rigardu ... Ĉerburgo.
- Jes... jes... balbutis Botreleo… Ĉerburgo... Kaj post ?
- Kaj post ?... ŝajnas al mi ke la sekvaĵo ne estas malpli evidenta : Forigado de pakaĵo finita… kamaradoj foriritaj kun li, kaj atendos instrukciojn ĝis oka matene. Ĉio bone glatas. Kio do enestas kiu aspektas al vi malklara ? La vorto pakaĵo ? Pa, oni certe ne povis skribi "S-ro Botreleo patro". Do kio ? La kielo per kiu la operacio estis plenumata ? La miraklo dank’al kiu via patro estis eltrenita el la arsenalo de Ĉerburgo, malgraŭ lia dudek korpogardistoj ? Ba ! estas tre simple farebla ! Ĉiaokaze, la pakaĵo estas sendita. Kion vi diras pri tio, bebo ?
Per sia tuta estulo streĉita, per sia tuta strebado incitegita, Izidoro provis afable akcepti. Sed ni vidis la tremetado de liaj lipoj, lia makzelo kiu rigidiĝis, liaj okuloj kiuj vane provis fiksiĝi ĉe iu punkto. Li balbutis kelkajn vortojn, silentis, kaj subite kolapsante sur si mem, la manoj al sia vizaĝo, li ekplorsingultis :
- Ho ! Paĉjo... paĉjo...
Neatendita intrigofino, kiu ja estis la kolapso kiun postulis la memestimo de Lupeno, sed kiu ankaŭ estis aliaĵo, aliaĵo treege kortuŝa kaj treege naiva.
Lupeno montris geston de ekincitiĝo kaj prenis sian ĉapelon, kvazaŭ trotedita de tiu eksterkutima krizo de sentimentaleco. Sed, ĉe la sojlo de la pordo, li haltis, hezitis, poste revenis, paŝon post paŝo, malrapide.
La mallaŭta bruo de la singultoj aŭdiĝis kiel la malgaja plendo de infaneto kiun la ĉagreno afliktas. La ŝultroj montris la konsternan ritmon. Larmoj aperis inter la kruciĝintaj fingroj. Lupeno klinis sin kaj, sen tuŝi Botreleon, li diris al li per voĉo sen la plej eta mokintonacio, nek eĉ tiu ofenda kompato de la venkintoj :
- Ne ploru, etulo. Tiuj estas sortobatoj kiujn necesas antaŭvidi, kiam oni ĵetas sin en la batalo, senpripense kiel vi faris. La plej malbonaj katastrofoj minacas vin... Tio estas nia destino de luktantoj kiu tiel postulas tion. Necesas kuraĝe suferi tion.
Poste, delikate, li daŭrigis :
- Vi pravis, vi scias, ni ne estas malamikoj. Antaŭ longe mi scias tion... Ekde la unua momento, mi sentis por vi, por la inteligenta estulo kiun vi estas, iun senkonscian simpation... admiron... Kaj tial, mi volus diri al vi tion ĉi... ĉefe ne ofendiĝu... mi bedaŭrus ofendi vin... sed necesas ke mi diras tion al vi... Nu, rezignu batali kontraŭ mi... Ne estas pro orgojlo ke mi diras tion al vi... ne estas ankaŭ ĉar mi malestimas vin ... sed vi scias... la lukto estas tro neegala... Vi ne scias... neniu konas ĉiujn rimedojn kies mi disponas... Ej, tiu sekreto de la Kava Nadlo kiun vi tiom serĉas vane deĉifri, imagu por momento ke estus trezoro eksterordinara, neelĉerpebla... aŭ rifuĝejo nevidebla, mirindega, fantasta... aŭ eble la du... Imagu al vi la superhoman potencon kiun mi povu elpreni el ĝi ! Kaj vi ankaŭ ne scias ĉiujn kapablojn kiuj estas en mi... ĉiun kiun mia volo kaj mia imagopovo ebligas al mi entrepreni kaj sukcesi. Pensu do ke mia tuta vivo - ekde kiam mi naskiĝis, mi povus diri - strebas al la sama celo, ke mi laboris kiel sklavo antaŭ esti kia mi estas, kaj por realigi en ĝia tuta perfekteco la ulon kiun mi volis krei, kiun mi sukcesis krei. Do... kion vi povas fari ? Tute ĝuste kiam vi kredas trafi la venkon, ĝi eskapos vin... estos io pri kio vi estos ne pensinta... iu bagatelo... la misfunkciaĵo kiun mi ja metis en la taŭga loko, sen via scio... Mi petegas vin, rezignu... mi estos devanta suferigi vin, kaj tio afliktas min...
Kaj, metante la manon sur lian frunton, li ripetis :
- Dua fojo, etulo, rezignu. Mi farus al vi doloron. Kiu scias ĉu la kaptilo en kiun vi neeviteble enfalos ne estas jam malfermita sub viaj paŝoj ?
Botreleo liberigis sian vizaĝon. Li ne plu ploris. Ĉu li aŭskultis la parolojn de Lupeno ? Oni povintus dubi pro lia distrita mieno. Dum du aŭ tri minutoj, li silentis. Li ŝajnis pesi la decidon kiun li tuj prenos, ekzameni la por kaj la kontraŭ, elnombri la bon- aŭ malbon-aŭgurajn ŝancojn. Finfine, li diris al Lupeno :
- Se mi ŝanĝas la sencon de mia artikolo, kaj se mi apogas la version de via morto, kaj se mi promesas neniam kontraŭdiri la falsan version kiun mi baldaŭ agnoskos, ĉu vi ĵuras al mi ke mia patro estos libera ?
- Mi tion ĵuras al vi. Miaj amikoj veturis aŭtomobile kun via patro en alian provincan urbon. Morgaŭ matene je la sepa, se la artikolo de la Granda ĵurnalo estas tiel kiel mi petas ĝin, mi telefonos al ili kaj ili redonos al via patro liberon.
- Estu, decidis Botreleo, mi submetas min al viaj kondiĉoj.
Rapide, kvazaŭ li opiniis senutila daŭrigi la konversacion post la konsento pri lia malvenko, li ekstaris, prenis sian ĉapelon, salutis min, salutis Lupenon kaj eliris.
Lupeno rigardis lin foriri, aŭskultis la bruon de la pordo kiu refermiĝis kaj murmuris :
- Kompatinda knabo...
Morgaŭon matene, je la oka, mi sendis mian serviston serĉi por mi la Grandan ĵurnalon. Li alportis ĝin nur post dudek minutoj, la plejmulto de kioskoj jam mankantaj da ekzempleroj.
Mi febre disfaldis la gazeton. Frontpaĝe vidiĝis la artikolo de Botreleo. Jen, tiel kiel la tutmondaj gazetoj represis ĝin :
La Dramo de Ambrumesi.
"La celo de tiuj ĉi kelkaj linioj ne estas detale klarigi la laboron de pripensado kaj de esplorado dank'al kiu mi sukcesis reludi la dramon aŭ pli ĝuste la duoblan dramon de Ambrumesi. Miaopinie, tia laboro kaj la komentoj kiujn ĝi inkludas deduktojn, induktojn, analizojn, ktp, ĉio prezentas nur relativan intereson, kaj ĉiaokaze tre banala. Ne, mi kontentiĝos elmeti la du gvidajn ideojn de miaj klopodoj, kaj tial okazos ke prezentante ilin kaj solvante ambaŭ problemojn kiujn ili vekas, mi estus rakontinta tiun aferon tutsimple, sekvante la ordon mem de la faktoj kiuj konsistigas ĝin.
"Eble oni rimarkos ke kelkaj el tiuj faktoj ne estas pruvitaj kaj ke mi lasas sufiĉe grandan parton al la hipotezo. Tio estas vera. Sed mi opinias ke mia supozo estas bazita sur iu suffice granda nombro da certecoj, por ke la sekvenco da okazaĵoj, eĉ ne pruvitaj, trapuŝas sin per senindulga rigoreco. La fonto ofte perdiĝas sub la ŝtoneta fluejo, estas ne malpli la sama fonto kiun ni revidas ĉe la interspacoj kie spegulas la bluo de la ĉielo...
"Mi tiel vortigas la unuan enigmon, enigmo ne pri detalo, sed pri tutaĵo, kiu postulis min : kiel okazis ke Lupeno, ni povus diri mortvundita, vivis kvardek tagojn, sen flegadoj, sen kuraciloj, sen manĝaĵoj, funde de malluma truo ?
"Ni reprenu de la komenco. Ĵaŭdon, la 16an de aprilo, je la kvara matene, Arseno Lupeno surprizita meze de unu el siaj plej aŭdacaj domŝteloj forkuras tra la vojo de la ruinoj kaj falas vundita per kuglo. Li pene paŝas, refalas kaj restariĝas, kun la obstinega espero atingi la kapelon. Tien troviĝas la kripto kiun la hazardo malkaŝis al li. Se li kapablas sin kaŝi tien, eble li estas savonta. Per multe da energio, li proksimiĝas, li estas je kelkaj metroj de ĝi kiam paŝbruo estiĝas. Elĉerpita, senespera, li rezignas. La malamiko alvenas. Estas F-ino Rajmonda de Sankta-Verano. Tia estas la antaŭparolo de la dramo aŭ pli ĝuste la unua sceno de la dramo.
"Kion okazis inter ili ? Estas des pli facile diveni tion ke la daŭrigo de la aventuro donas al ni ĉiujn informojn. Ĉe la piedoj de la junulino, estas iu vundita viro, kiun la suferado elsuĉas, kaj kiu en du minutoj estos kaptata. Tiu viro, estas ŝi kiu vundis lin. Ĉu ŝi ankaŭ stukaĉos lin ?
"Se estas li la murdisto de Johano Daval, jes, ŝi lasos la sorton efektiviĝi. Sed per rapidaj frazoj, li diris al ŝi la veron pri tiu laŭleĝa mortigo fare de sia onklo, S-ro de Jevro. Ŝi kredas lin. Kion ŝi faros ? Neniu povas vidi ilin. La servisto Viktoro voktas la pordeton. La alia, Alberto, posteninta ĉe la salona fenestro, perdis el la okuloj ilin unu kaj alian. Ĉu ŝi stukaĉos la viron kiun ŝi vundis ?
"Iu nerezistebla reago de indulgo kiun ĉiuj virinoj komprenos, delogas la junulinon. Estrita de Lupeno, per kelkaj gestoj, ŝi vindis la vundon per sia poŝtuko por malhelpi la spurojn kiujn la sango lasus. Poste, uzante la ŝlosilon kiun li donas al ŝi, ŝi malfermas la pordon de la kapelo. Li eniras, subtenita de la junulino. Ŝi refermas, malproksimiĝas. Alberto alvenas.
"Se ni estus tiam vizitantaj la kapelon, aŭ almenaŭ dum la minutoj kiuj sekvis, Lupeno, estante ne havita la tempon por reakiri siajn fortojn por levi la slabon kaj malaperi laŭ la ŝtuparon de la kripto, Lupeno estis arestita... Sed tiu vizito okazis nur ses horojn pli poste, kaj laŭ la plej malprofunda maniero. Lupeno estas savita kaj savita de kiu ? de tiu kiu preskaŭ mortigis lin.
"De nun, ke ŝi volas aŭ ne, F-ino de Sankta-Verano estas lia komplico. Ne nur ŝi ne povas denunci lin, sed necesas ke ŝi daŭrigas sian laboraĵon, se ne la vundito pereos en la azilo kie ŝi kunhelpis kaŝi lin. Kaj ŝi daŭrigas...
"Cetere se ŝia ina instinkto donas al ŝi la taskon deviga, li ankaŭ faciligas ĝin al ŝi. Ŝi havas ĉiujn subtilecojn, ŝi antaŭkalkulas ĉion. Estas ŝi kiu donas al la enketjuĝisto falsan priskribon de Arseno Lupeno (ke oni rememoras la malakordon de opinio de la du kuzinoj tiurilate). Evidente estas ŝi kiu, per iuj indicoj kiujn mi ne scias, divenas, sub lia ŝofora maskovesto, la komplicon de Lupeno. Estas ŝi kiu avertis lin. Estas ŝi kiu signalis al li la urĝon de iu operacio. Sendube estas ŝi kiu anstataŭigas kaskedon al la alia. Estas ŝi kiu faras skribi la faman bileton kie ŝi estas persone montrita kaj minacita - kiel, post tio, ni povus suspekti ŝin ?
"Estas ŝi kiu, ĝuste kiam mi estis konfidonta al enketjuĝo mian unuajn impresojn, asertis esti antaŭtage vidinta min en la kopso, maltrankviligis S-ron Baptofilon koncerne min, kaj trude mutigis min. Danĝera manovro, certe ja, ĉar ĝi vekis mian atenton kaj direktis ĝin kontraŭ tiu kiu superŝutas min per akuzo kiun mi scias falsan, sed efika manovro ĉar temas unue gajni tempon kaj fermi al mi la buŝon. Kaj estas ŝi kiu, dum kvardek tagoj, nutris Lupenon, alportis al li medikamentojn (pridemandu al la apotekisto de Uvilio, li montros la preskribojn kiujn li plenumis por F-ino de Sankta-Verano), ŝi finfine kiu flegis la malsanulon, bandaĝis lin, priatentis lin, kaj resanigis lin.
"Kaj jen la unua el niaj du problemoj solvita, kune kun la dramo prezentita. Arseno Lupeno trovis apud li, en la kastelo mem, la helpon kiu al li estis necesega, unue por ne esti malkaŝita, poste por vivi.
"Nun li vivas. Kaj tiam stariĝas la dua problemo kies la esploro servis al mi kiel gvidan fadenon kaj kiu respondas al la dua dramo de Ambrumesi. Kial Lupeno, viva, libera, denove ĉe la estro de sia bando, ĉiopova kiel antaŭe, kial Lupeno faradas senesperajn embarasojn, klopodojn al kiuj mi senĉese frapiĝas, por trudi al justico kaj al la publiko la ideon de sia morto ?
"Necesas rememori ke F-ino de Sankta-Verano estis tre beleta. La fotoj kiujn la ĵurnaloj reproduktis post ŝia malapero donas nur neperfektan ideon de ŝia beleco. Okazas tiam tio kio ne povis okazi. Lupeno kiu, dum kvardek tagoj, vidas tiun ĉi belan junulinon, kiu deziras ŝian apudeston kiam ŝi ne ĉeestas, kiu sentas, kiam ŝi ĉeestas, ŝian ĉarmon kaj gracion, kiu spiras, kiam ŝi kliniĝas super li, ŝian freŝan buŝodoron, Lupeno enamiĝas al ŝia flegistino. La ŝuldosento fariĝas amo, admiro fariĝas pasio. Ŝi estas la savo, sed ŝi ankaŭ estas la ĝojo de la okuloj, la revado de liaj solaj horoj, lia lumo, lia espero, lia propra vivo.
"Li tiom respektas ŝin ĝis ne ekspluati la sindonemon de la junulino, kaj ne uzi ŝin por gvidi siajn komplicojn. Fakte estas embaraso en la agadoj de la bando. Sed li ankaŭ amas ŝin, kaj siaj skrupuloj mildiĝas kaj ĉar F-ino de Sankta-Verano ne lasas sin esti tuŝita de amo kiu ofendas ŝin, ĉar ŝi maloftigas siajn vizitojn laŭmezure kiel ili malpli necesiĝas, kaj ĉar ŝi ĉesis ilin post la tago kiam li resaniĝis... senespera, frenezigita pro aflikto, li prenas teruran decidon. Li eliras el sia rifuĝejo, preparas sian aferon, kaj sabaton la 6an de junio, helpita de siaj komplicoj, forrabas la junulinon.
"Tio ne estas ĉio. Tiu kidnapo, necesas ke oni ne konas ĝin. Necesas tuj ĉesigi la traserĉadon, la supozitojn, la esperojn mem : F-ino de Sankta-Verano ŝajnigos kiel mortinta. Iu murdo estas simulita, evidentaĵoj estas proponitaj al la esplorado. La krimo estas certa. Krimo aliflanke antaŭdirita, krimo sciigita de la komplicoj, krimo efektivigita por venĝi la morton de la ĉefo, kaj sekve - vidu la mirindan elturniĝemon de tia elpensado –sekve troviĝas, kiel mi dirus, troviĝas iniciatita la kredon al tiu morto.
"Ne estas sufiĉe kaŭzi kredon, necesas altrudi certecon. Lupeno aŭguras mian intervenon. Mi divenos la ruzaĵon de la kapelo. Mi malkovros la kripton. Kaj ĉar la kripto estos malplena, la tuta skafaldo disfalos.
"La kripto ne estos malplena.
"Same, la morto de F-ino de Sankta-Verano estos nur definitiva se la maro elĵetu ŝian kadavron.
"La maro elĵetos la kadavron de F-ino de Sankta-Verano !
"La malfacilaĵo estas timiga ? La duobla malhelpo netransirebla ? Jes, por ĉiu alia ol Lupeno, sed ne por Lupeno...
"Kiel li aŭguris tion, mi divenas la ruzaĵon de la kapelo, mi malkovras la kripton, kaj mi malsupreniras en la bestkuŝejon kie Lupeno rifuĝis. Lia kadavro estas tie !
"Ĉiu kiu akceptus la morton de Lupeno kiel ebla, estus konsternita. Sed ne unu sekundon, mi konsentis pri tiu ebleco (unue per intuicio, poste per rezonado). La artifiko fariĝas do senutila kaj ĉiuj kombinaĵoj vanaj. Mi tuj diris al mi ke la ŝtonbloko malfirmigita de pioĉo, estis metita tie laŭ tre kurioza precizeco, ke la plej malforta ekbato devis faligi ĝin kaj ke defalante ĝi devis nepre tiel kaĉigi la kapon de la falsa Arseno Lupeno por igi lin nerekoneblan.
"Alia malkovro. Iun duonhoron poste, mi ekaŭdis ke la kadavro de F-ino de Sankta-Verano estis malkovrita sur la ŝtonmasoj de Diepo... aŭ pli ĝuste iu kadavro kiun oni opiniis esti tiu de F-ino de Sankta-Verano, pro tio ke la brako surhavas braceleton similan al unu el la braceletojn de la junulino. Estas cetere la sola identiga signo, ĉar la kadavro estas nerekonebla.
"Post tio, mi rememoras kaj mi komprenas. Kelkajn tagojn antaŭe, mi legis en iu ekzemplero de La Gvatisto de Diepo, ke usonanaj novgeedzoj, pasloĝantaj en Envermeŭ, libervole venenis sin, kaj ke dum la sama nokto de ilia morto, iliaj kadavroj malaperis. Mi kuras al Envermeŭ. La rakonto estas vera, oni diris al mi, krom koncerne la malaperon, ĉar estas la fratoj mem de la du viktimoj kiuj venis postuli la kadavrojn kaj kiuj forprenis ilin post la laŭkutimaj konstatoj. tiuj ĉi fratoj, ne dubo ke ili nomiĝas Arseno Lupeno kaj samspecanoj.
"konsekvence, la pruvo estas plenumita. Ni scias la kialon pro kio Arseno Lupeno ŝajnigis la murdon de la junulino kaj verigis la rumoron de sia propra morto. Li amas, kaj li ne volas ke ni scius tion. Kaj por ke ni ne scias tion, li kliniĝas antaŭ nenio, li eĉ entreprenos tiun nekredeblan ŝtelon de la du kadavroj kies li bezonis por ludi sian rolon kaj tiun de F-ino de Sankta-Verano. Tiel li estos trankvila. Neniu povas turmenti lin. Neniu suspektos la veron kiun li volas mallaŭtigi.
"Neniu ? Ne... Tri kontraŭuloj, se necese, povus okazigi kelkajn dubojn : Ganimard, kies ni atendas la alvenon, Herloko Ĥolmes kiu devas trapasi tra la markolo, kaj mi kiu estas sur lokoj. Estas tiel triobla danĝero. Li nuligas ĝin. Li forrabas Ganimard-on. Li forrabas Herloko-n Ĥolmes-on. Li donigas al mi tranĉilpikon per Breduo.
"Unu sola punkton restas malklara. Kial Lupeno metis tiom da obstineco ŝteli al mi la dokumenton de la Kava Nadlo ? Li tamen ne havis pretendon, reakirante ĝin, forviŝi el mia memoro la kvinlinian tekston kiu konsistigas ĝin ? Do kial ? Ĉu li timis ke la naturo mem de la papero, aŭ alia ajn indico, liveros al mi kelkan informon ?
"Ĉiaokaze, tia estas la vero pri la afero de Ambrumesi. Mi ripetas ke la hipotezo ludas en la klarigo kiun mi proponas, iun rolon, same kiel ĝi ludis grandan rolon en mia persona enketo. Sed se ni atendus la pruvojn kaj la faktojn por batali kontraŭ Lupeno, ni tre riskus aŭ ĉiam atendi ilin, aŭ malkovri iujn kiuj, preparitaj de Lupeno, kondukus ĝuste en la kontraŭan flankon de la celo.
"Mi fidas, ke la faktoj, kiam ili ĉiuj estos konataj, konfirmos mian hipotezon laŭ ĉiuj punktoj".
Tiel do, Botreleo dummomente mastrita de Arseno Lupeno, konfuzita de la kidnapo de sia patro kaj konsentinta al la malvenko, Botreleo, finfine, ne povis decidi sin gardi la silenton. La vero estis tro bela kaj tro stranga, la evidentaĵoj kiujn li povis doni, tro logikaj kaj tro konkludigaj por ke li akceptas misprezenti ĝin. La tuta mondo atendis siajn rivelojn. Li parolis.
La vespero mem de la tago kiam lia artikolo publikiĝis, la ĵurnaloj anoncis la forrabon de S-ro Botreleo patro. Izidoro estis informita de iu depeŝo de Ĉerburgo ricevita je la tria.