La Kava Nadlo/Ĉapitro 5

Tradukita de la Vikifontara komunumo
Pierre Lafitte & CieParis (p. 156-183)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Ĉapitro 5
Sur la spuraro.

La fortego de la bato senkonsciigis la junan Botreleo-n. Bone pripensite, kvankam li obeis, eldonante sian artikolon, al unu el tiuj nereteneblaj impetoj kiuj malatentigas al vi ĉiun singardemon, fakte, li ne kredis al ebleco de forrabo. Liaj singardoj estis tro bone prenitaj. La amikoj de Ĉerburgo ricevis ne nur instrukcion por gardi la patron Botreleon, ili devis atenti pri liaj iroj-reiroj, neniam lasi lin eliri sole, kaj eĉ transdoni al li nenian leteron sen antaŭe esti sensigeliginta ĝin. Ne, ne ekzistis danĝero. Lupeno blufis; Lupeno deziranta gajni tempon, klopodis por timigi sian kontraŭulon.

La bato estis do preskaŭ neatendita, kaj dum la tuta resto de la tago, ĉe la aga senpoveco kie li estis, li dolore travivis la ŝokon. Unu sola ideo subtenis lin : foriri, iri tien, vidi per si mem kion okazis kaj repreni la ofensivon. Li sendis telegramon al Ĉerburgo. Ĉirkaŭ la oka, li alvenis al la stacidomo Sankta Lazaro. Kelkajn minutojn poste, la eksprestrajno forkondukis lin.

Estis nur unu horo poste, malfaldante maŝine vesperan gazeton aĉetitan sur la kajo, ke li ekkonis la faman leteron pere de kiu Lupeno respondis al lia matena artikolo.

"Sinjoro, direktoro,

"Mi ne pretendas ke mia modesta personeco kiu, certe ja en la plej heroaj momentoj, estus pasinta tute nerimarkita, prenas kelkan reliefon en nia epoko de inerteco kaj de mezboneco. Sed ekzistas limo kiun la entrudiĝa scivolo de la homamaso ne povas transpasi sub minaco de malhonesta maldiskreteco. Se oni ne plu respektas la muron de privata vivo, kio estos la protekto de la civitanoj ?

"Ĉu ni invokos la superan bonon de la vero ? Vana preteksto koncerne min, ĉar la vero estas konata kaj ke mi faras neniun obstaklon por skribi la oficialan konfeson. Jes, F-ino de Sankta-Verano vivas. Jes, mi amas ŝin. Jes, mi ĉagreniĝas ne esti amata de ŝi. Jes, la enketo de la eta Botreleo estas admirinda pro precizeco kaj praveco. Jes, ni samopinias pri ĉiuj punktoj. Ne plu ekzistas enigmo. Nu do kio ?...

"Trafita ĝis la plej grandaj profundoj de mia animo, ankoraŭ tute sanganta pro la plej kruelaj el moralaj vundoj, mi petas ke oni ne pli malkaŝas al la publika malicemo miajn plej intimajn sentojn kaj miajn plej sekretajn esperojn. Mi petas pacon, la paco kiu estas necesa por mi gajni la korinklinon de F-ino de Sankta-Verano, kaj por forviŝi el ŝia memoro la mil etajn ofendojn kiujn valoris al ŝi de la flankoj de ŝia onklo kaj de ŝia kuzino – tiu ĉi ne estis dirita - ŝia situacio de neglektinda parenco. F-ino de Sankta-Verano forgesos tiun abomenan pasintaĵon. Ĉiu kiun ŝi povos deziri, estu la plej bela juvelo de la mondo, estu la plej neatingebla trezoro, mi metos ĝin al ŝiaj piedoj. Ŝi estos feliĉa. Ŝi amos min.

Sed por sukcesi, denove necesas al mi paco. Tial mi demetas la armilojn, kaj tial mi alportas al miaj malamikoj la olivbranĉon – grandanime atentigante ilin, cetere, ke rifuzo iliaflanke povus havi, por ili, la plej seriozajn konsekvencojn.

"Ankoraŭ unu vorto pri Sinjoro Harlington. Sub tiu ĉi nomo kaŝiĝas bonega bravulo, sekretario de la usona miliardulo Kulej, kaj komisiita de li elpreni en Eŭropo ĉiujn antikvajn artaĵojn kiujn eblas malkovri. La malbonsorto volis ke li hazarde renkontis mian amikon, Stefano de Vodrekso, alinome Arseno Lupeno, alinome mi. Li tiel eksciis, tio kio aliparte estis malvera, ke iu S-ro de Jevro volis forvendi kvar Rubens-aĵojn, kondiĉe ke ili estos anstataŭitaj per kopioj kaj ke oni ne scias la negocon al kiu li konsentis. Mia amiko Vodrekso opiniis sin kapabla decidi S-ro de Jevro vendi la Kapelon-Dio. La traktadoj daŭrigis kun plej tutbona lojaleco koncerne mian amikon Vodrekson, kun ĉarma simplanimeco koncerne sinjoron Harlington, ĝis la tago kiam la Rubens-aĵoj kaj la skulptitaj ŝtonoj de la Kapelo-Dio estis en sekura loko... kaj sinjoro Harlington en malliberejo. Do restas nur liberigi la malbonsortan usonanon, ĉar li kontentiĝis per la senmerita rolo de trompito, korupti la miliardulon Kulej ĉar, pro timo de eblaj problemoj, li ne malpermesis la areston de sia sekretario, kaj gratuli mian amikon Stefano Vodrekso, alinome min, ĉar li venĝas la publikan moralon gardante la kvincent mil frankojn kiujn li antaŭtempe ricevis de la malmulte simpatia Kulej.

"Pardonu la longon de tiuj ĉi linioj, mia kara direktoro, kaj kredu al miaj apartaj sentoj.

“Arsene Lupeno”.

Eble Izidoro pesis la vortojn de ĉi tiu letero tiom detaleme kiom li esploris la dokumenton de la Kava Nadlo. Li komencis per tiu ĉi principo, kies la ĝusteco estis facile elmontrebla, ke Lupeno neniam klopodis sendi iun solan el siaj amuzaj leteroj al ĵurnalejoj sen absoluta neceso, sen iu kaŭzo kiun la okazaĵoj ne malsukcesos lumigi iun tagon aŭ alian. Kiu estis la kialo de tiu ĉi ? Pro kiu sekreta kaŭzo li konfesis sian amon, kaj la fiasko de tiu amo ? Ĉu estis tien ke bezonis esplori, aŭ en la klarigojn kiuj koncernis sinjoron Harlington, aŭ ankoraŭ eĉ pli, inter la linioj, malantaŭ ĉiuj tiuj vortoj kies la ŝajna signifo eble havis neniun alian celon ol sugesti la malbonan, perfidan, konfuzan ideeton ?...

Horojn, la junulo, enfermita en sia kupeo, restis pensema, zorgoplena. Tiu letero inspiris al li suspekton, kvazaŭ ĝi estis skribita por li, kaj ke ĝi estis destinita por erarigi lin, li persone. Je la unua fojo, kaj ĉar li troviĝis antaŭ, ne plu senpera atako, sed iu nedifinebla, nefidinda procedo de lukto, li spertis tre netan senton de timo. Kaj, pripensante pri sia maljunulo de patro, forrabita pro sia kulpo, li angore demandis al li ĉu ne estis frenezeco daŭrigi tiel neegalan duelon. Ĉu la rezulto ne estis certa ? Ĉu Lupeno ne estis anticipe gajnonta la partion ?

Mallonga ŝanceliĝo ! Kiam li eltrajniĝis el sia kupeo, je la sesa matene, revigligita de kelkaj dormadaj horoj, li estis reakirita sian tutan fidon.

Sur la kajo, Frobervalo, la oficisto de la milita haveno kiu gastigis la patron de Botreleo, atendis lin, akompanita de sia filino Ĉarloto, iu knabino de dek du aŭ dek tri jaroj.

- Nu ? ekkriis Botreleo.

La bravulo ekĝemante, li interrompis lin, kuntiris lin en iun apudan trinkejeton, servigis kafon, kaj rekte komencis sen permesi al sia interparolanto la plej malgrandan misflankaĵon :

- Mia patro ne estis forkaptita, ĉu ne, tio neeblis ?

- Neeble. Tamen li malaperis.

- Ekde kiam ?

- Ni ne scias.

- Kiel !

- Ne. hieraŭ matene, je la sesa, ne vidante lin malsupreniri, mi malfermis sian pordon. Li ne plu estis tien.

- Sed antaŭhieraŭ, li estis ankoraŭ tien ?

- Jes. Antaŭhieraŭ, li ne forlasis sian ĉambron. Li estis iomete laca, kaj Ĉarloto tagmeze portis al li sian tagmanĝon kaj vespere sian vespermanĝon je la sepa.

- Estas do inter la sepa vespere, antaŭhieraŭ, kaj la sesa matene, hieraŭ, ke li malaperis ?

- Jes, la nokto antaŭ tiu ĉi. Nur...

- Nur ?

- Nu... la nokto, oni ne povas eliri el la arsenalo.

- Estas do ke li ne estas elirinta ?

- Neeble ! La kamaradoj kaj mi, oni priserĉis la tutan militan havenon.

- Do estas ke li estas elirinta.

- Neeble. Ĉio estas gardita.

Botreleo cerbumis, poste eldiris:

- En la dormoĉambro, la lito estis malaranĝita ?

- Ne

- Kaj ĉu la ĉambro estis bonorda ?

- Jes. Mi trovis sian pipon en la sama loko, sian tabakon, la libro kiun li legis. Estis eĉ, meze de tiu libro, tiun ĉi malgrandan foton de vi kiu tenis la malferman paĝon.

- Vidigu.

Frobervalo transdonis la foton. Botreleo faris geston de surprizo. Li estis sin rekoninta sur la ekfoto, starantan, la manoj en la poŝoj, kun ĉirkaŭ li, gazono kie staris arboj kaj ruinoj.

Frobervalo aldonis :

- Ĉi tio devas esti la lasta portreto de vi kiun vi sendis al li. Vidu, malantaŭe, estas la dato... la 3a de aprilo, la nomo de la fotisto, R. de Valo, kaj la nomo de la urbo, Liono[1]... Liono-sur-Maro... eble.

Izidoro, fakte, estis returninta la karton kaj legis tiun etan noton, el sia propra manskribo : R. de Valo 3.4 Liono[1].

Li silentis dum kelkaj minutoj, li daŭrigis :

- Mia patro ne ankoraŭ vidigis tiun ekfoton al vi ?

- Vere, ne... kaj tio mirigis min kiam mi hieraŭ vidis tion... ĉar via patro parolis al ni tiom ofte pri vi !

Iu alia silento, tre longa. Frobervalo murmuris :

- Estas ke mi havas okupiĝon en la laborejon... Eble ni povus reiri...

Li silentadis. Izidoro okule ne forlasis la foton, ĝin ekzamenante laŭ ĉiuj sencoj. Fine, la junulo demandis :

- Ĉu ekzistas en mallonga leŭgo (±4Km) el la urbo, gastejo de la Ora Leono[1] ?

- Jes, jes ja, je iu leŭgo de tie ĉi.

- Sur la vojo de Valogno, ĉu ne ?

- Sur la vojo de Valogno, efektive.

- Nu, mi havas ĉiun kialon por supozi ke tiu gastejo estis la ĉefstabejo de la amikoj de Lupeno. Estas de tie ke ili kontaktiĝis kun mia patro.

- Kia ideo ! Via patro parolis al neniu. Li vidis neniun.

- Li vidis neniun, sed oni utiligis peranto.

- Kian pruvon vi havas ?

- Tiun foton.

- Sed estas la via ?

- Estas la mia, sed ĝi ne estis sendita de mi. Mi eĉ ne konis ĝin. Ĝi estis kaptita nesciate de mi en la ruinoj de Ambrumesi, sendube de la registristo de la enketjuĝisto kiu estis, kiel vi scias, komplico de Arseno Lupeno.

- Kaj do ?

- Tiu fotografaĵo estis la pasporto, la talismano dank’ al kiu oni gajnis la konfidon de mia patro.

- Sed kiu ? Kiu kapablis enpaŝi ĉe mi ?

- Mi ne scias, sed mia patro enfalis en la kaptilon. Oni diris al li, kaj li kredis, ke mi estis en la ĉirkaŭaĵoj kaj ke mi petis por vidi lin kaj ke rendevuis kun li ĉe la gastejon de la Leono de Oro.

- Sed tio estas malsaĝaĵo, ĉio tio ? Kiel vi povas aserti ?

- Tutsimple. Oni imitis mian skribmanieron malantaŭ la kartono, kaj oni precizigis la rendevuon... Ŝoseo de Valogno, 3km4, gastejo de la Leono. Mia patro venis, kaj oni ekprenis lin, jen ĉio.

- Nu, flustris Frobervalo konsternita, bone... mi konsentas... tiel okazis la aferoj... sed tio ĉio ne klarigas kiel li kapablis eliri dum la nokto.

- Li eliris en plena taglumo, riskante eĉ atendi tra la nokto por iri al la rendevuo.

- Sed, dia tondro, tial ke li ne forlasis sian ĉambron dum la antaŭhieraŭa tuta tago !

- Estus ebleco certigi sin ; kuru al la haveno, Frobervalo, kaj serĉu unu el la viroj kiuj postenis posttagmeze de antaŭhieraŭ... Tamen rapidigu vin se vi volas retrovi min ĉi tie.

- Vi do foriros ?

- Jes, mi trajne reveturos.

- Kiel !... Sed vi ne scias... via enketado...

- Mia enketo estas finita. Mi scias preskaŭ ĉion kion mi volis scii. Post horo, mi estos forlasinta Ĉerburgon.

Frobervalo estis stariĝinta. Li rigardis Botreleon, kun plene konfuzita mieno, hezitis momenton, poste ekprenis sian kaskedon.

- Vi venas, Ĉarloto ?

- Ne, diris Botreleo, mi ankoraŭ bezonos kelkajn informojn. Lasu ŝin al mi. Kaj poste ni babilos. Mi konis ŝin tute malgranda.

Frobervalo foriris. Botreleo kaj la knabino restis solaj en la ĉambro de la trinkejeto. Minutoj fluis, kelnero envenis, kunprenis tasojn kaj malaperis.

La okuloj de la junulo kaj de la infano renkontiĝis, kaj kun multe da dolĉeco, Botreleo metis sian manon sur la manon de la knabineto. Ŝi rigardadis lin du aŭ tri sekundojn, senkonsila, kiel sufokita. Poste, subite kovrante la kapon inter siaj falditaj brakoj ŝi singulte ekploris.

Li lasis ŝin plori kaj, post momento, diris al ŝi :

- Estas vi kiu faris ĉion, ĉu ne, estas vi kiu servis kiel peranto ? Estas vi kiu alportis la foton ? Vi konfesas tion, ĉu ne ? Kaj kiam vi diris ke mia patro estis en sia ĉambro antaŭhieraŭ, vi tute sciis ke ne, ĉu ne, ĉar estas vi kiu helpis lin eliri...

Ŝi ne respondis. Li diris al ŝi :

- Kial vi faris tion ? Oni sendube proponis al vi monon... sufiĉe por aĉeti al vi rubandojn... robon...

Li malkrucigis la brakojn de Ĉarloto kaj relevis al ŝi la kapon. Li ekvidis iun kompatindan vizaĝon strekitan de larmoj, iun vizaĝon gracian, melankolian kaj nekonstantan el tiuj knabinetoj kiuj estas destinitaj al ĉiuj tentiĝoj, al ĉiuj kapturniĝoj.

- Nu, reparolis Botreleo, ĝi estas finita, ni ne plu parolu pri tio... Mi eĉ ne demandas al vi kiel tio okazis. Nur vi tuj diros al mi ĉion kion povas utili al mi !... Ĉu vi surprizis ion... iun vorton de tiuj homoj ? Kiel efektiviĝis la forrabo ?

Ŝi tuj respondis :

- Per aŭto... mi aŭdis ilin kiuj parolis pri tio.

- Kaj kiun vojon ili sekvis ?

- Ha ! Tion mi ne scias.

- Ili interŝanĝis antaŭ vi neniujn parolojn kiuj kapablos helpi nin ?

- Neniun... Estis tamen iu kiu diris : "Ne estos tempo por perdi... estas morgaŭ je la oka matene ke la estro devas telefoni al ni tien..."

- Kie, tien...? rememoru... estis urbnomo, ĉu ne ?

- Jes... iun nomon... kiel Ruso[2](2)...

- J-J Ruseo ?... La Prusa kastelo[3](3) ?

- Ne... ne...

- Ĉatoruso ?

- Tio estas... Ĉatoruso...

Botreleo ne atendis ke ŝi eldiris la lastan silabon. Li jam staris, kaj sen zorgi pri Frobervalo, sen plu okupiĝi pri la infano, dum ŝi konsterne rigardis lin, li malfermis la pordon kaj kuris al la stacidomo.

- Ĉatoruson... sinjorino... unu bileton por Ĉatoruso...

- Tra Manso kaj Turo ? demandis la oficistino.

- Evidente... la plej mallonga... Ĉu mi alvenos por tagmanĝi ?

- Ha ne...

- Por vespermanĝi ? Por enlitiĝi ?...

- Ha ne, por tio, necesus trapasi Parizon... La eksprestrajno al Parizo estas je la oka... Estas tro malfrue.

Ne estis tro malfrue. Botreleo ankoraŭ sukcesis kapti ĝin.

- Hej ! diris Botreleo, kunfrotante siajn manojn, mi pasigis nur unu horon en Ĉerburgo, sed ĝi estis bone uzita.

Ne iun momenton, li opiniis akuzi Ĉarloto pri mensogo. Malfortaj, senhelpaj, kapablaj al la plej malbonaj perfidoj, tiuj delikatuloj ankaŭ obeas al impulsoj de sincereco kaj Botreleo vidis en ŝiaj timigitaj okuloj, la honton pro la damaĝo kiun ŝi faris, kaj la ĝojon parte ripari ĝin. Li do ne dubis ke Ĉatoruso estis tiu alia urbo al kiu Lupeno aludis, kaj kie liaj komplicoj devis telefoni al li.

Tuj post sia alveno en Parizo, Botreleo alprenis ĉiujn necesajn singardojn por ne esti sekvita. Li sentis ke la momento estis grava. Li paŝis sur la bona vojo kiu kondukis lin al sia patro; iu senprudentaĵo povis difekti ĉion.

Li eniris ĉe unu el siaj gimnaziaj samklasanoj kaj eliris el tie post iu horo, nerekonebla. Li estis tridekjara anglo, vestinta per bruna kvadratita kompleto, pantaloneto, lanaj ŝtrumpoj, vojaĝa kaskedo, la vizaĝo ŝminkita kaj iu rufa laŭmakzela barbeto.

Li ekrajdis sur biciklon al kiu estis kroĉita iun kompletan ilaron de farbisto kaj rapidis al la stacidomo de Aŭsterlitz.

Vespere, li dormis en Isuduno. La Morgaŭon, ekde la tagiĝo, li saltis sur maŝinon. Je la sepa, li prezentiĝis ĉe la poŝtoficejo de Ĉatoruso kaj petis la komunikadon kun Parizo. Devigita atendi, li ligis konversacion kun la oficisto kaj sciiĝis ke la antaŭhieraŭo je la sama horo, iu individuo, kun aŭtomobilista kostumo, ankaŭ petis la komunikadon kun Parizo.

La evidenteco estis farita. Li ne atendis pli.

Posttagmeze, li sciis, per nerefuteblaj atestadoj, ke iu limuzino, sekvante la vojon de Turo, trapasis la urbeton de Buzanseo, poste la urbo de Ĉatoruso kaj haltis trans la urbo, ĉe la rando de la arbaro. Ĉirkaŭ la deka, iu kabrioleto, stirita de iu individuo, estis parkata apud la limuzino, poste malproksimiĝis suden laŭ la valo de la Buzano. Tiam, alia homo troviĝis flanke de la stiristo. Koncerne la aŭton, prenante la kontraŭan vojon, ĝi direktiĝis norden, al Isuduno.

Izidoro facile malkovris la posedanton de la kabrioleto. Sed tiu proprietulo kapablis nenion diri. Li ludonis sian veturilon kaj sian ĉevalon al individuo kiu mem realportis ilin la Morgaŭon.

Fine, la saman vesperon, Izidoro konstatis ke la aŭto nur trapasis Isudunon, daŭrigante sian vojon al Orleano, tio do estas al Parizo.

El tiu ĉio sekvis, laŭ la plej absoluta maniero, ke la patro de Botreleo troviĝis ĉirkaŭe. Alie, kiel konsenti ke homoj faru preskaŭ kvincent kilometrojn tra Francio por veni telefoni en Ĉatoruson kaj poste reiri, laŭ akuta angulo, sur la vojo al Parizo ?

Tiu grandega ekskurso havis precizan celon : transporti la patron de Botreleo ĉe la lokon kiu estis atribuita al li.

"Kaj tiu loko estas kvazaŭ sur mia manplato, diris al si Izidoro tremetante pro espero. Je dek leŭgoj (±40Km), je dek kvin leŭgoj (±60Km) de ĉi tie, mia patro atendas ke mi helpas lin. Li estas tien. Li spiras la saman aeron ol mi".

Tuj, li komencis klopodojn. Prenante stabomapon, li dividis ĝin laŭ malgrandaj kvadratoj kiujn li vizitis laŭvice, enirante en la farmejojn, babiligante la kamparanojn, vizitante instruistojn, urbestrojn, prepostojn, babilante kun virinoj. Ŝajnis al li ke li estis senprokraste trafonta sian celon kaj siaj pligrandiĝantaj revadoj, ne plu estis sia patro kiun li esperis liberigi sed ĉiuj kiujn Lupeno tenis kaptitaj, Rajmonda de Sankta-Verano, Ganimard, eble Herloko Ĥolmes, kaj aliaj, multe da aliaj. Kaj alvenante ĝis ili, li samtempe atingus la koron mem de la fortikaĵo de Lupeno, en lian kaŝejon, en la nepenetreblan rifuĝejon kie li amasigis trezorojn kiujn li ŝtelis de la universo.

Sed, post dek kvin tagoj de vanaj serĉadoj, sia entuziasmo fine malfortiĝis, kaj rapidege li perdis fidon. La sukceso malfruanta konturiĝi, preskaŭ de tago al la sekvanta, li taksis tion neebla, kaj malgraŭ li tenace daŭrigadis sian esplorplanon, li sentintus veran surprizon se siaj strebadoj finvenis al plej malgranda malkovro.

Ankoraŭ tagoj fluis, monotonaj kaj senkuraĝigantaj. Li sciis per la gazetoj ke la grafo de Jevro kaj lia filino forlasis Ambrumesi kaj ekloĝiĝis ĉirkaŭ Nico. Li ankaŭ eksciis liberigon de sinjoro Harlington, kies la senkulpeco eksplodis, konforme al la indikoj de Arseno Lupeno.

Li ŝanĝis sian stabejon, instalante sin du tagojn en La Ŝatro, du tagojn en Argenton. Saman rezulton.

En tiu tempo, li estis preta forlasi la aferon. Evidente la kabrioleto kiu forkondukis lian patron, devis havigi nur etapon al kiu postvenis alia etapo, alportita de alia veturilo. Kaj lia patro estis for. Li projektis foriri.

Tamen, lundon matene, li ekvidis sur la koverto de iu letero ne afrankita kiun oni resendis al li el Parizo, li ekvidis iun skribaĵon kiu skuis lin. Lia emocio estis dum kelkaj minutoj tia, ke li ne kuraĝis malfermi pro timo de seniluziiĝo. Lia mano tremis. Ĉu eblis ? Ĉu ne troviĝis tien insido kiun metis al li lia infera malamiko ? Bruske li malsigelis ĝin. Estis ja letero de lia patro, skribita de lia patro mem. La skribmaniero prezentis la tutajn propraĵojn, ĉiuj skribmaniojn kiujn li konis tiom bone.

Li legis :

"Ĉu tiuj ĉi vortoj alvenos al vi, mia kara filo ? Mi ne aŭdacas kredi tion.

"La tutan nokton de la kidnapo ni vojaĝis per aŭto, poste matene per kabrioleto. Mi povis vidi nenion. Mi havis bendon sur la okuloj. La kastelo kie oni mallibere tenas min, devas esti, juĝita laŭ sia konstruo kaj laŭ la vegetaĵaroj de la parko, en la centro de Francio. La ĉambro kiun mi okupas estas je la dua etaĝo, iu ĉambro kun du fenestroj kies unu, preskaŭ ŝtopita de kurteno de visterioj. Posttagmeze, mi estas libera dum kelkaj horoj, por promenadi tien kaj reen en tiu ĉi parko, sed sub gardado kiu ne malstreĉiĝas.

"Ĉiaokaze, mi skribas al vi tiun ĉi leteron kaj mi aligos ĝin al ŝtono. Eble iun tagon mi sukcesos ĵeti ĝin super la muroj, kaj iu vilaĝano levprenos ĝin. Ne maltrankvilu vin. Oni traktas min kun granda respekto.

"Via maljuna patro kiu amegas vin kaj kiu estas malĝoja pensi pri la zorgo kiun li donas al vi.

"Botreleo".

Tuj Izidoro rigardis la poŝtmarkojn. Ili surhavis Kuzionon, Indrio. Indrio ! Tiu departemento kiun li persistis traesplori ekde semajnoj !

Li konsultis poŝgvidlibreton kiu ne forlasis lin. Kuziono, kantono de Eguzono... Ankaŭ tie li pasis.

Singardeme, li deĵetis sian personecon de anglo kiu komencis esti konata en la regiono, maskovestiĝis kiel laborulo, kaj rapidis al Kuziono, sen grava vilaĝo, kie estis facile al li malkovri la sendinton de la letero.

Tuj, cetere, la ŝanco servis lin.

- Iu letero ĵetita en la poŝtejo lastan merkredon ? ekkriis la urbestro, brava burĝo al kiu li konfidis sin, kaj kiu metis sin al lia dispono... Aŭskultu, mi kredas ke mi povas liveri valoran indikon... Sabaton matene, maljuna akrigisto kiu partoprenas ĉiujn foirojn de la departemento, patro Ŝarelo kiun mi renkontis ĉe la fino de la vilaĝo, demandis al mi : "Sinjoro urbestro, letero kiu ne surhavas poŝtmarkon, ĉu tamen ĝi foriras ?" - "Kompreneble !" - "Kaj ĉu ĝi alvenas al destino ?" - "Evidente, tamen estas imposta alpago por pagi, jen ĉio".

- Kaj kie li loĝas, la patro Ŝarelo ?

- Li vivas tien, tute sola... flanken de la monteto... la domaĉo post la tombejo... Ĉu vi volas ke mi akompanas vin ?

Estis izolita domaĉo, meze de fruktoĝardeno kiun ĉirkaŭis altaj arboj. Kiam ili enpaŝis, tri pigoj ekflugis el la hundodometo mem kie la ĉenohundo estis ligita. Kaj la hundo ne bojis kaj ne movis je ilia alproksimiĝo.

Tre surprizita, Botreleo alpaŝis. La besto estis kuŝinta sur la flanko, la kruroj rigidiĝintaj, mortinta.

Haste, ili kuris al la domo. La pordo estis malfermita.

Ili eniris. Funde de iu malseka kaj malalta ĉambro, sur iu malbona pajlomatraco ĵetita sur la planko mem, iu viro kuŝis, tute vestinta.

- La patro Ŝarelo ! ekkriis la urbestro... ĉu li mortis, ankaŭ li ?

La manoj de la bonulo estis malvarmaj, lia vizaĝo el terura paleco, sed la koro ankoraŭ pulsadis per malforta kaj malrapida ritmo, kaj li ŝajnis havi neniun vundon.

Ili provis revivigi lin, kaj ĉar ili ne sukcesis tion, Botreleo ekserĉis kuraciston. La kuracisto ne pli sukcesis. La bonulo ne ŝajnis suferi. Oni dirintus ke li nur dormis, sed laŭ artefarita dormo, kvazaŭ oni dormigis lin per hipnoto, aŭ pere de narkotiko.

Tamen, meze de la sekvanta nokto, Izidoro kiu noktogardis lin, rimarkis ke lia spirado iĝis pli forta, kaj ke lia tuta estaĵo ŝajnis elŝoviĝi el la nevideblaj katenoj kiuj paralizis lin.

Mateniĝe, li vekiĝis kaj reakiris siajn normalajn funkciojn, manĝis, trinkis, kaj removis. Sed dum la tuta tago, li ne povis respondi al la demandoj de la junulo, la cerbo kvazaŭ ankoraŭ frostigita de malkomprenebla stuporo.

La sekvan tagon li demandis al Botreleo :

- Kion vi faras ĉi tie, vi ?

Estis la unua fojo ke li miris pro la ĉeesto de fremdulo apud li.

Tiamaniere, iom post iom, li reakiris sian tutan konscion. Li parolis. Li faris planojn. Sed, kiam Botreleo pridemandis lin, pri la eventoj kiuj antaŭis lian dormon, li ŝajnis ne kompreni.

Kaj vere, Botreleo sentis ke li ne komprenis. Li estis perdinta la memoron de tio kio okazis ekde la antaŭa vendredo. Estis kvazaŭ abrupta abismo en la kutima fluado de lia vivo. Li rakontis sian mateno kaj sian posttagmezon de vendredo, la negocoj kontraktitaj en la foiro, la manĝo kiun li prenis en la gastejo. Poste... nenion pli... Li kredis vekiĝi la morgaŭon de tiu tago.

Estis abomene por Botreleo. Tie estis la vero, en tiuj okuloj kiuj vidis la murojn de la parko malantaŭ kiuj lia patro atendis lin, en tiuj manoj kiuj levprenis la leteron, en tiu konfuza cerbo kiu registris la lokon de la sceno, la ĉirkaŭaĵo, la malgranda angulo de la mondo kie la dramo estis ludita. Kaj el tiuj manoj, el tiuj okuloj, el tiu cerbo, li ne povis akiri la plej mallaŭtan eĥon de tiu vero tiel proksima !

Ho ! tiu nesensebla kaj kolosa malhelpo al kiu koliziis liaj klopodoj, tiu baro farita el silento kaj el forgeso, kiel ĝi bone surhavis markon de Lupeno ! Li sole povis, sendube informita ke sciigo estis provita de la patro Botreleo, nur li povis frapi per parta morto tiun ĉi solan kies la atesto povis ĝeni lin. Ne ĉar Botreleo sentis sin malkovrita kaj ke li pensis ke Lupeno, konscia de sia kaŝema atako kaj sciante ke letero estis transdonita al li, estus defendinta kontraŭ li persone. Sed kiom da antaŭvidemo kaj da reala inteligenteco montriĝis por forigi la eventualan akuzo de tiu pasanto ! Nun neniu plu sciis ke estis inter la muroj de parko, malliberulo kiu petis helpon.

Neniu ? Jes ja, Botreleo. La patro Ŝarelo ne povis paroli ? Konsentite. Sed ni almenaŭ povis scii la foiron kien la bonulo iris, kaj la logikan itineron kiun li prenis por reveni el tie. Kaj eble, laŭlonge de tiu ĉi vojo, finfine eblus trovi...

Izidoro, kiu cetere vizitis la domaĉon de le patro Ŝarelo nur kun la plej grandaj zorgoj kaj nesuspekteble, Izidoro decidis ne reiri tien. Estante informiĝinta, li eksciis ke vendredon, estis bazartago en Freselineso, grava urbeto situita post kelkajn leŭgojn, kien ni povis iri aŭ per la ĉefvojo, sufiĉe serpenta aŭ per ŝparvojoj.

Vendrede, li elektis, por iri tien, la ĉefvojon, kaj ekvidis nenion kiu altiris sian atenton, neniun ĉirkaŭbaron el altaj muroj, neniun silueton de malnova kastelo. Li matenmanĝis ĉe iu gastejo en Freselineso kaj li pretiĝis por foriri kiam li vidis alveni la patron Ŝarelon kiu trairis la placon puŝante sian malgrandan ĉaron de akrigisto. Li tuj sekvis lin tre malproksime.

La bonulo faris du longdaŭrajn haltojn dum kiuj li akrigis dekduojn da tranĉiloj. Poste fine, li foriris tra tute malsaman vojon kiu direktiĝis al Krozanto kaj la urbeto de Eguzono.

Botreleo enŝoviĝis malantaŭ li sur tiu ĉi vojo. Sed li ne paŝis dum kvin minutoj, ke li havis la impreson ne esti sole por sekvi la bonulon. Iu individuo vojiris inter ili, kiu haltis kaj reiris samtempe kun la patro Ŝarelo, sen cetere preni multe da singardemo por ne esti vidita.

- Oni gvatsekvas lin, Botreleo pensis, eble oni volas scii se li haltas antaŭ la muroj...

Lia koro bategis. La okazo proksimiĝis.

Ĉiuj tri, unuj post la aliaj, ili supren- kaj malsupren-iris la krutajn deklivojn de la lando, kaj ili alvenis al Krozanto. Tie la patro Ŝarelo haltis dum horo. Poste li malsupreniris al la rivero kaj transiris la ponton.

Sed tiam okazis fakto kiu mirigis Botreleon. La individuo ne transpasis la riveron. Li rigardis la bonulon malproksimiĝi kaj kiam li perdis lin el la okuloj, li eniĝis padon kiu kondukis lin en senŝirma kamparo.

Kion fari ? Botreleo hezitis kelkajn sekundojn, poste, subite, decidis. Li ekpostkuris la individuon.

- Li estas konstatinta, li pensis, ke la patro Ŝarelo pasis rekte. Li estas trankvila, kaj li foriras. Kien ? Al la kastelo ?

Li alproksimiĝis la celon. Li sentis tion pro speco de dolora ĝojego kiu stimulis lin.

La viro eniris en malluman arbaron kiu superstaris la riveron kaj poste aperis denove en plenlumo sur la horizonto de la pado.

Kiam Botreleo, siavice, eliris el la arbaro, li miregis ne plu ekvidi la individuon. Li ĉirkaŭrigardis, kiam subite li subpremis krion kaj, per rapida retrosalto, revenis al la arbarrando kiun li ĵus forlasis. Dekstren, li vidis remparon el altaj muregoj kiujn flankis, je egalaj distancoj, masivaj murapogiloj.

Estis tie ! Estis tie ! Tiuj ĉi muroj malliberigis sian patron ! Li estis trovanta la sekretan lokon kie Lupeno tenis siajn viktimojn !

Li ne plu kuraĝis foriĝi el la ŝirmejo kiun donis al li la densa foliaro de la arbaro. Malrapide, preskaŭ ventraltere, li dekstren flankiĝis kaj tiel ĝisiris la supron de teramaso kiu atingis la pinton de apudaj arboj. La muregoj estis ankoraŭ pli altaj. Tamen li distingis la tegmenton de la kastelo kiun ili ĉirkaŭis, iun malnovan tegmenton Ludoviko la XIIIa kiun superelstaris tre maldikaj turetoj korbe aranĝitaj ĉirkaŭ pli akra kaj pli alta spajro.

Dum tiu tago, Botreleo ne faris pli. Li bezonis cerbumi kaj prepari sian atakplanon sen ion lasi al hazardo. Reganto de Lupeno, estis al li nun elekti la horon kaj batalan manieron.

Li foriris.

Apud la ponto, li renkontpasis du kamparaninoj kiuj portis sitelojn da lakto. Li demandis al ili :

- Kiel nomiĝas la kastelo kiu estas tien, malantaŭ la arboj ?

- Tio, sinjoro, estas la kastelo de la Nadlo.

Li ĵetis sian demandon sen taksi ĝin kiel gravan. La respondo skuis lin.

- La kastelo de la Nadlo... Ha !... Sed kie ni estas ĉi tie ? En la departemento de Indrio ?

- Certe, ne, Indrio estas ĉe la alia flanko de la rivero... Ĉi tie estas la Krezo[4].

Izidoro ricevis miraĝon. La kastelo de la Nadlo ! La departemento de Krezo[4] ! La kava Nadlo ! La ŝlosilo mem de la dokumento ! La venko certigita, definitiva, plena...

Sen plia vorto, li turnis la dorson al la du virinoj kaj foriris ŝanceliĝante, kiel iu ebriulo.

  1. 1,0 1,1 1,2 France, la urbo "Lyon" kaj la besto "Lion" estas sammaniere legitaj. Esperante, la urbo estas "Liono", sed la besto estas "Leono".
  2. En la franca versio, estis "château", esperante tradukiĝanta per "kastelo".
  3. En la franca versio, estis "Châteaubriant ?… Château-Thierry". Ili estas francaj komunumoj kiel Ĉatoruso.
  4. 4,0 4,1 "Krezo", france "Creuse" estas franca departemento.  Sed alia senco de tiu franca vorto povas ankoraŭ esti "Kava".