La Kava Nadlo/Ĉapitro 8

Tradukita de la Vikifontara komunumo
Pierre Lafitte & CieParis (p. 250-273)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Ĉapitro 8
De Cezaro al Lupeno.

Kion diable ! Necesis dek tagoj al mi, Lupeno. Certe necesos al vi dek jaroj.

Tiu frazo, elbuŝigita de Lupeno ĉe la eliro de la kastelo de Velino, ĝuis konsiderindan influon sur la konduto de Botreleo. Tre trankvila finfine kaj ĉiam mastro de si mem, Lupeno tamen havis tiujn momentojn de ekzaltiĝo, tiujn korelverŝojn iom romantikajn, teatrajn samtempe kaj bonkarakterajn, dum kiam al li eskapis kelkaj konfesoj, kelkaj paroloj kies iu knabo kiel Botreleo povis tiri profiton.

Prave malprave, Botreleo kredis vidi en tiu ĉi frazo unu el tiuj senintencaj konfesoj. Li rajtis konkludi ke, se Lupeno paraleligis liajn penadojn kaj siajn en la serĉado de la vero pri la Kava Nadlo, estas ke ambaŭ posedis la identajn rimedojn por atingi la celon, estas ke, li, Lupeno ne havis sukcesajn elementojn malsamajn ol tiuj kiujn sia kontraŭulo posedis. La ŝancoj estas la samaj. Tamen, kun tiuj samaj ŝancoj, kun tiuj samaj elementoj de sukceso, sufiĉis al Lupeno nur dek tagoj. Kiuj estis tiuj elementoj, tiuj rimedoj kaj tiuj ŝancoj ? Tio fine limiĝis je la kono de la broŝuro eldonita en 1815, broŝuro kiun Lupeno sendube havis, kiel Masibano, trovita hazarde, kaj dank'al kiu li sukcesis malkovri en la misalo de Maria-Antoneta, la necesegan dokumenton. Do broŝuro kaj dokumento, jen la du solaj bazojn sur kiuj Lupeno apogiĝis. Kun tio, li rearanĝis la tutan konstruaĵon. Neniu ekstera helpo. La esploro de la broŝuro kaj la esploro de la dokumento, punkto, jen ĉio.

Nu ! Ĉu Botreleo ne kapablis sin deteni en la sama kampo ? Por kio utilas nevenkebla lukto ? Por kio utilas tiuj vanaj enketoj kie estis certa, akceptante ke li evitus la stumbligaĵojn multigitajn sub siaj paŝoj, finfine atingi la plej kompatinda el rezultojn ?

Lia decido estis klara kaj tuja, kaj samtempe, konformigante sin al ĝi, li feliĉe intuiciis ke li estis sur la ĝusta vojo. Unue li forlasis sen neutilaj riproĉoj sian kamaradon de Janseno de Saillio, kaj prenante sian valizon, li iris lokiĝi post multe da iro-reiroj en malgranda hotelo situanta en la centro mem de Parizo. El tiu hotelo, li ne eliris dum plenaj tagoj. Maksimume li manĝis ĉe la komuna tablo. La temporesto, enŝlosita, la kurtenoj de la dormoĉambro hermetike fermitaj, li pensis.

"Dek tagoj" diris Arseno Lupeno. Botreleo klopodante forgesi ĉion kion li faris, kaj rememori nur la elementojn de la broŝuro kaj de la dokumento, arde aspiris resti en la limoj de tiu ĉi dek tagoj. Tamen la deka preterpasis, kaj la dekunua kaj la dekdua, sed la dektria tago, iu brileto naskiĝis en lia cerbo, kaj rapidege, kun la neatendita rapideco de tiuj ideoj kiuj kreskas en ni kiel miraklaj plantoj, la vero ekaperas, disfloras, fortikiĝas. La vespero de tiu dektria tago, li certe ne scias la ŝlosilon de la problemo, sed li tutcerte konis unu el la metodoj kiuj povus kaŭzi malkovron, fekundan metodon kiun Lupeno sen neniu dubo estis uzinta.

Tre simpla metodo kaj kiu rezultis de ĉi tiu sola demando : ĉu ekzistas rilato inter ĉiuj historiaj eventoj, pli malpli gravaj, al kiuj la broŝuro rilatigas la misteron de la Kava Nadlo ?

La diverseco de la okazaĵoj malfaciligis la respondon. Tamen, sekve de la detalega esploro al kiu Botreleo fordonis sin, fine distingiĝis esenca karaktero el ĉiuj ĉi eventoj. Ĉiuj senescepte okazis en la limoj de la antikva Neŭstrio, kiuj prekaŭ konformiĝas al la nuna Normandio. Ĉiuj herooj de la eksterordinara aventuro estas Normandoj, aŭ fariĝas ilin, aŭ agas en normanda lando.

Kia pasiiga rajdado tra la aĝoj. Kia emociplena spektaklo tiu kiun tiuj ĉiuj baronoj, dukoj kaj reĝoj, forirante el punktoj tiom kontraŭaj kaj rendevuante sin en tiu angulo de la mondo !

Hazarde, Botreleo foliumis la historion. Estas Roll, aŭ Rollo, la unua normanda duko, kiu estas mastro de la sekreto de la Nadlo post la traktato de Sankta-Klara-sur-Epto !

Estis Vilhelmo la Konkeranto, duko de Normandio, reĝo de Anglio, kies la standardo estas plurpinta kiel nadlo !

Estas en Rueno ke la angloj forbruligis Johana de Arko, mastrino de la sekreto !

Kaj ĉe la ekkomenco de la aventuro, kiu estas tiu ĉefo de Kaletoj kiu pagas sian elaĉetmonon al Cezaro per la sekreto de la Nadlo, ĉu ne la ĉefo de la homoj de la lando de Koŭ, de la lando de Koŭ situata ĉe la koro de Normandio ?

La hipotezo preciziĝas. La kampo malampleksiĝas. Rueno, la bordoj de la Sejno, la lando de Koŭ... vere ŝajnas ke ĉiuj vojoj konverĝas al tiu flanko. Se ni pli specife citas du Franciajn reĝojn, nun kiam la sekreto (perdita por la Normandiaj dukoj kaj por iliaj heredantoj la Angliaj reĝoj) fariĝis la reĝa sekreto de Francio, estas Henriko la IVa, Henriko la IVa kiu sieĝis Ruenon kaj gajnis la batalon de Arkes, ĉe la pordoj de Diepo. Kaj estas Francisko la Ia kiu fondis Havron kaj eldiris tiun ĉi rivelan frazon : "La Franciaj reĝoj posedas sekretojn kiuj ofte fiksas la sorton de la urboj !" Rueno, Diepo, Havro... la tri verticoj de la triangulo, la tri urbegoj kiuj okupas la tri pintoj. En la centro, la lando de Koŭ.

La XVIIa jarcento alvenas. Ludoviko la XIVa bruligas la libron kie la nekonato malkaŝas la veron. La kapitano de Larbejrio ekkaptas iun ekzempleron, profitas de la sekreto kiun li malobservis, ŝtelas plurajn juvelojn kaj, surprizita de vojrabistoj, mortas murdita. Nu, kiu estas la loko kien la mortinsido okazas ? Gajlono ! Gajlono, eta urbo situita sur la vojo kiu kondukas de Havro, de Rueno aŭ de Diepo al Parizo.

Post unu jaro, Ludoviko la XIVa aĉetas terenon kaj konstruas la kastelon de la Nadlo. Kian situon li elektis ? La centron de Francio. Tiel la scivolemuloj estas lokalizataj. Oni ne serĉas en Normandio.

Rueno..., Diepo..., Havro..., la Koŭa triangulo... ĉio estas tie... Sur unu flanko, la maro... sur alia, Sejno,... sur alia, la du valoj kiuj kondukas de Rueno al Diepo.

Ekfulmo lumigis la menson de Botreleo. Tiu spaco de tereno, tiu regiono de la altebenaĵoj kiuj iras de la Sejnaj klifoj al la Manikaj klifoj, ĉiam, preskaŭ ĉiam, estis tie la kampo mem de operacioj kie Lupeno manovris.

Dum dek jaroj, estis ĝuste tiu regiono kiun li regule ekspluatis kvazaŭ li havis sian rifuĝejon en la centro mem de la lando kie la legendo de la Kava Nadlo plej proksime rilatigis.

La afero de la barono Kahorn [Vidu : Arseno Lupeno en malliberejo] ? Borde de Sejno, inter Rueno kaj Havro. La afero de Tibermesnil [Vidu : Herloko Ĥolmes alvenas tro malfrue] ? Ĉe la alia fino de la altebenaĵo, inter Rueno kaj Diepo. La domŝteloj de Gruŝeto, de Montinio, de Krasurbo ? Meze de lando de Koŭ. Kien Lupeno iris kiam li estis kaptata kaj ligata en sia kupeo de Petro Onfrej, la murdisto de la strato Lafontano [Vidu : La mistera vojaĝanto] ? Al Rueno. Kie Herloko Ĥolmes, kaptito de Lupeno, estis forkondukita [Vidu : La blonda Sinjorino] ? Apud Havron.

Kaj la tuta aktuala dramo, kio estis la scenejo ? Ambrumesi, sur la vojo de Havro al Diepo.

Rueno, Diepo, Havro, ĉiam la Koŭa triangulo.

Do, antaŭ kelkaj jaroj, Arseno Lupeno, posedanto de la broŝuro kaj konante la kaŝejo kie Maria-Antoneta kaŝis la dokumenton, Arseno Lupeno sukcesis trovi la faman preĝolibron. Posedanto de la dokumento, li foriris al la kamparo, trovis, kaj loĝis tien, en konkerita lando.

Botreleo komencis militon.

Li foriris kun reala emocio, pensante al tiu sama vojaĝo kiun Lupeno efektivigis, al tiuj samaj esperoj kies li devis tremeti kiam li tiel foriris al la malkovro de la grandega sekreto kiu devis armi lin per tia potenco . Ĉu siaj klopodoj al li, Botreleo, havus la saman venkan rezulton ?

Li piede forlasis Ruenon frumatene, la vizaĝo tre ŝminkata, kaj sia sako surdorse ĉe la pinto de bastono kiel metilernanto kiu ĉirkaŭiris en Francio.

Li rekte iris al Delaneto kie li tagmanĝis. Ĉe la eliro el tiu vilaĝego, li sekvis la Sejnon kaj por tiel diri ne plu forlasis ĝin. Lia instinkto, cetere plifortigita de multaj antaŭsentoj, ĉiam revenigis lin al la sinuaj bordoj de la bela riverego. La kastelo de Kahorn domŝtelita, estas per la Sejno kiun la kolektoj fluis. La Kapelo-Dio forprenita, estas sur la Sejno kiun la malnovaj skulptitaj ŝtonoj estas perŝipitaj. Li imagis kvazaŭ ŝipareto da barĝoj faranta regulan servon de Rueno al Havro kaj ekspedanta artaĵojn kaj la riĉaĵojn de iu regiono por sendi ilin de tie al la lando de miliarduloj.

- Mi estas eksukcesonta !... murmuris la junulo, tremetanta pro la batoj de la vero kiu frapis lin per grandaj sinsekvaj skuoj.

La malsukceso de la unuaj tagoj ne senkuraĝigis lin. Li havis profundan, neŝanceleblan fidon en la praveco de la hipotezo kiu gvidis lin. Aŭdaca, ekscesa, ne gravas ! Ĝi indis la persekutatan malamikon. La hipotezo valoris la mirindegan realaĵon kiu nomiĝis Lupeno. Ĉu, kun tia viro, oni ne devis serĉi ekster la grandega, la troa, la superhoma ? Ĵumieĵo, La Mejlerejo, Sankta Vandrilo, Kodebek Tankarurbo, Kilebof, vilaĝoj tute plenaj de lia memoro ! Kiom ofte li devis kontempli la prestiĝon de iliaj gotikaj sonorilturoj aŭ la mirindaĵo de iliaj vastaj ruinaĵoj !

Sed Havro, la ĉirkaŭaĵoj de Havro altiris Izidoron kiel la lumoj de lumturo.

"La reĝoj de Francio posedas sekretojn kiuj ofte fiksas la sorton de urboj".

Malklaraj paroloj kaj subite, por Botreleo, radiantaj pro klareco ! Ĉu ne estis la ĝusta eldiro de la kaŭzoj kiu decidis Franciskon la Ia krei urbon ĉe tiu loko, kaj ĉu la sorto de Havro de Graco ne estis ligita al la sama sekreto de la Nadlo ?

- Tio estas... tio estas... balbutis Botreleo delirante... La malnova normanda estuaro, unu el la ĉefaj punktoj, unu el la originaj kernoj ĉirkaŭ kiuj formiĝis la franca nacieco, la malnova estuaro kompletiĝas per tiuj du fortoj, unu en la plena ĉielo, vivanta, konata, nova haveno kiu estras la oceanon kaj kiu malfermiĝas al la mondo; la alia misterplena, nekonata kaj des pli maltrankviliga ke ĝi estas nevidebla kaj nepalpebla. Iu tuta flanko de la historio de Francio kaj de la reĝa familio estas klarigita de la Nadlo, same kiel la tuta historio de Lupeno. La samaj rimedoj de energio kaj de potenco nutras kaj renovigas la fortunon de reĝoj kaj tiun de aventuristo.

De vilaĝo al vilaĝego, de riverego al maro, Botreleo traserĉis, la nazo al la vento, la orelo atentema kaj provante eltordi el la objektoj mem ilian profundan signifon. Ĉu estis ĉi tiu deklivo kiun necesis pridemandi ? Tiu ĉi arbaro ? La domoj de tiu ĉi vilaĝo ? Ĉu estis el la sensignifaj paroloj de ĉi tiu kamparano kiun li rikoltus la rivelan vorteton ?

Iumatene li tagmanĝis ĉe gastejo, proksime de Honfloro, antikva urbo de la estuaro. Fronte al li, manĝis unu el tiuj normandaj, ruĝaj kaj mallertaj ĉevalvendistoj kiuj partoprenas en la foiroj de la regiono, vipon en mano, longan kitelon sur la dorso. Post momento, ŝajnis al Botreleo ke tiu homo rigardis lin kun ia atento, kvazaŭ li konis lin aŭ almenaŭ kvazaŭ li klopodis rekoni lin.

"Ba ! li pensis, mi eraras, mi neniam vidis ĉi tiun ĉevalvendiston kaj li neniam vidis min".

Efektive, la viro ŝajnis ne plu interesiĝi pri li. Li ekbruligis sian pipon, petis kafon kaj konjakon, fumis kaj drinkis. Sian manĝon finitan, Botreleo pagis kaj stariĝis. Iu grupo de individuoj eniranta ĝuste kiam li estis eliranta, li devis stari kelkajn sekundojn apud la tablo kie la ĉevalvendisto sidis, kaj li aŭdis lin diri mallaŭte :

- Saluton, Sro Botreleo.

Izidoro ne hezitis. Li sidiĝis apud la viro, kaj diris al li :

- Jes, estas mi... sed vi, kiu vi estas ? Kiel vi rekonis min ?

- Ne malfacile... kaj tamen mi iam vidis nur vian portreton en la ĵurnaloj. Sed vi estas tiel malbone... kiel vi diras en la franca ?... tiel malbone ŝminkita.

Li havis tre netan fremdan akĉenton kaj Botreleo kredis distingi, ekzamenante lin, ke li ankaŭ havis maskon kiu falsis lian fizionomion.

- Kiu estas vi ? li ripetis... Kiu vi estas ?

La fremdulo ridetis :

- Ĉu vi ne rekonas min ?

- Ne. Mi neniam vidis vin.

- Ne pli ol mi. Sed rememoru... ankaŭ mi oni publikigas mian portreton en la ĵurnaloj... kaj ofte. Nu ! Ĉu tio estas ?

- No.

- Herloko Ĥolmes.

La renkonto estis originala. Ĝi ankaŭ estis signifa. Tuj la junulo ekkomprenis la gravecon. Post interŝanĝo de komplimentojn, li diris al Ĥolmes :

- Mi supozas ke se vi estas ĉi tie... estas pro li ?

- Jes...

- Do... do... vi opinias ke ni estas bonŝancaj... ĉi tiuflanke...

- Mi certas.

La ĝojo kiun Botreleo sentis konstatante ke la opinio de Ĥolmes koincidis kun la sia, ne estis tute kvieta. Se la anglo trafus la celon, tio estus iu komuna venko kaj kiu eĉ scias ĉu li ne sukcesos antaŭ li ?

- Ĉu vi havas pruvojn ? spurojn ?

- Ne timu, rikanis la anglo, komprenante lian maltrankvilo, mi ne konkuras kontraŭ vi. Vi, estas la dokumento, la broŝuro... aĵoj kiuj tute ne konfidigas min.

- Kaj vi ?

- Mi, ne estas tio.

- Ĉu estas maldiskreta ?...

- Tute ne. Vi rememoras pri la afero de la diademo, la historio de la Duko de Ŝarmeraso [Arseno Lupeno, teatraĵo en 4 aktoj] ?

- Jes.

- Vi ne forgesis Viktorian, la maljuna vartistino de Lupeno, tiu kiun mia bona amiko Ganimard lasis forfuĝi en falsa ĉelveturilo ?

- Ne.

- Mi retrovis la spuron de Viktoria. Ŝi loĝas en farmodomo ne for de la ŝtata vojo n°25. La ŝtata vojo n°25, estas la vojo de Havro al Lilo. Per Viktoria, mi facile iros ĝis Lupeno.

- Estos longe.

- Ne gravas ! Mi forlasis ĉiujn miajn aferojn. Ekzistas nur ĉi tio kiu valoras. Inter Lupeno kaj mi, estas lukto... lukto ĝis morto.

Li eldiris tiujn vortojn kun ia sovaĝeco kie oni sentis la tutan rankoron de la spertitaj humiligoj, iun kompletan sovaĝan haton kontraŭ la malamikego kiu trompis lin tiel kruele.

- Foriru, li flustris, oni rigardas nin... tio estas danĝera... Sed memoru miajn parolojn : la tago kiam Lupeno kaj mi estos unu antaŭ la alia, tio estos ... tio estos tragika.

Botreleo forlasis Ĥolmes tute trankviligata : estis nenia timo ke la anglo preterpasus lin.

Kaj kiun evidentecon ankoraŭ alportis al li la hazardo de ĉi tiu interparolo ! La vojo de Havro al Lilo trapasas Diepon. Estas la longa marborda vojo de la lando de Koŭ ! La mara vojo kiu superregas la krutaĵojn de la Manika Kanalo ! Kaj estas en apuda farmdomo de tiu vojo kiun Viktoria estis instalita. Viktoria, tio estas Lupeno, ĉar unu ne taŭgis sen la alia, la majstro sen la servistino, ĉiam blinde sindona.

"Mi estas eksukcesonta... ripetis al si la junulo... Tuj post kiam la cirkonstancoj alportas al mi novan informeron, estas por konfirmi mian supozon. Iuflanke, absoluta certeco pri la randoj de la Sejno; aliflanke, certeco de la ŝtatvojo. La ambaŭ trafikvojoj kuniĝas en Havro, en la urbo de Francisko la Ia, la urbo de la sekreto. La limoj mallarĝiĝas. La lando de Koŭ ne estas vasta, kaj ankoraŭ estas nur la okcidenta parto de la lando kiun mi devas serĉfosi".

Li rekomencis obstine labori.

"Tio kion Lupeno trovis, estas neniu kialo por ke mi ne trovas ĝin", li ne ĉesis diri al si mem. Certe ja, Lupeno devis havi por li kelkajn gravajn avantaĵojn, eble la fundan konon de la regiono, precizajn donitaĵojn pri la lokaj legendoj, malpli ol tion, iun rememoron - altvalora avantaĵo, ĉar li, Botreleo sciis nenion, kaj ke li tute ne konis tiun landon, traveturinte ĝin unuafoje dum la domŝtelo de Ambrumesi, kaj rapide, sen malfruiĝi en ĝin.

Sed ne gravas !

Li devus dediĉi dek jarojn de sia vivo por tiu enketo, li ĝin kondukus ĝis la fino. Lupeno estis tien. Li vidis lin. Li imagis tion. Li atendis lin ĉe tiu vojturno, ĉe la rando de tiu arbaro, ĉe la eliro de tiu vilaĝo. Kaj ĉiufoje elrevigita, ŝajnis ke li trovis en ĉiu seniluziiĝo, pli fortan kialon ankoraŭ persisti.

Ofte, li ĵetis sin sur la vojtaluson kaj freneze dronis en la ekzameno de la dokumento tiel kiel li ĉiam portis la kopion kun si, tio signifas kun la anstataŭigo per vokaloj de la numeroj :

Ofte ankaŭ, laŭ sia kutimo, li kuŝiĝis ventraltere en la altaj herboj kaj revadis dum horoj. Li havis tempon. La estonto apartenis al li.

Kun admirinda pacienco, li iris de la Sejno al la maro, kaj de la maro al la Sejno, malproksimiĝante grade, retropaŝante, kaj forlasante la kampon nur kiam teorie ekzistis nenian plian ŝancon ĉerpi la plej malgrandan informon.

Li esploris, li trarigardis Montoivilieron, Sankta-Romenon, Okturbon kaj Goneurbon, kaj Kriketon.

Li vespere frapis ĉe la kamparanoj kaj petis al ili la tranoktejon. Post vespermanĝo, ili kune fumis kaj babilis. Kaj li rakontigis de ili rakontojn kiujn ili rakontis inter ili dum longaj vintraj vespertempoj.

Kaj ankoraŭ tiu insida demando :

- Kaj la Nadlo ? La legendo de la Kava Nadlo... ĉu vi ne konas ĝin ?

- Vere, ne... mi ne konas tion...

- Rememoru atente ... iu fabelo de maljuna bonulino... io kie temas pri nadlo ... eble iu ensorĉita nadlo... kion mi scias ?

Nenio. Neniu legendo, neniu memoro. Kaj la morgaŭon, li rekomencis kun ĝojo.

Iam, li pasis tra la beleta vilaĝo de Sankta-Jujn kiu superstaras la maron, kaj malsupreniris inter la kaoso de rokoj kiuj disfalis el la klifo.

Poste li regrimpis sur la plataĵon kaj foriris al la valeto de Brunavalo, al la kabo de Antifero, al la kreketo de Bela-Plaĝo. Li gaje kaj milde paŝis, iom laca, sed tiom feliĉa vivi ! Tiom feliĉa eĉ ke li forgesis Lupenon, kaj la misteron de la Kava Nadlo, kaj Viktoria, kaj Ĥolmes, kaj ke li interesiĝis pri la spektaklo de aĵoj, pri la blua ĉielo, pri la smeralda marego tute brila pro suno.

Rektaliniaj talusoj, restoj de muroj el brikoj, kie li kredis rekoni la vestiĝojn de iu romia vivmedio, maltrankviligis lin. Poste li videtis ian kasteleton, konstruita laŭ la modelo de malnova fuorto, kun fendetitaj turetoj, altaj gotikaj fenestroj, kaj kiu estis lokigita sur dispecigita promontoro, malebena, ŝtonhava, kaj preskaŭ malligita de la klifo. Iu krado flankita de balustradoj kaj de feraj veproj, defendis la mallarĝan pasejon.

Ne sen peno, Botreleo sukcesis transiri ĝin. Super la ogiva pordo kiun malnova rusta seruro fermis, li legis tiujn ĉi vortojn : Fuorto de Frefoso [Tiu fortikaĵo estis nomita laŭ iu najbara bieno kies ĝi dependis. Ĝia detruo, kiu okazis kelkajn jarojn poste, estis postulita de la militaj aŭtoritatoj, sekve de riveloj raportitaj en ĉi tiu libro]. Li ne provis eniri, kaj turnante dekstren, li alpaŝis, post esti malsuprenirinta malgrandan deklivon, iun padon kiu kuris laŭ eĝo de tero ekipita per ligna apogrelo. Ĉe la finfino, estis groto kun mallargaj proporcioj, formanta kvazaŭ budon ĉe la rokpinto kie ĝi estis fosita, krutega roko falanta en la maron.

Oni apenaŭ kapablis stari en la centro de la groto. Abundoj da skribaĵoj interkruciĝis sur ĝiaj muroj. Iu preskaŭ kvadrata truo borita en la ŝtono mem malfermiĝis lukforme fronte al la tero, ĝuste antaŭe de la fuorto de Frefoso kies oni videtis je tridek aŭ kvardek metroj la krenelan kronon. Botreleo ĵetis sian sakon kaj sidiĝis. La tago estis peza kaj laciga. Li endormiĝis por momento.

La freŝa vento kiu cirkulis en la groto vekis lin. Li restis kelkminutojn senmova kaj senatenta, la okuloj vakaj. Li provis pripensi, rekapti sian ankoraŭ malakran pensadon. Kaj jam pli konscia, li estis stariĝonta kiam li sentis ke siaj okuloj subite fiksaj, subite plivastiĝintaj, rigardis... Iu tremeto skuis lin. Liaj manoj alrigidiĝis kaj li sentis ke ŝvitgutoj formiĝis ĉe la radikoj de siaj hararoj.

- Ne... ne... li balbutis... estas sonĝo, halucino... Nu, ĉu eblus ?

Li neatendite genuiĝis kaj kliniĝis. Du grandegaj literoj, je eble 30cm ĉiu, aperis, reliefe gravuritaj en la grunda granito.

Tiuj du literoj, skulptitaj krude sed klare kaj kies la eluziĝo de la jarcentoj rondigis la angulojn kaj patinis la surfacon, tiuj du literojn, estis iu D kaj iu F.

Iu D kaj iu F ! skua miraklo ! Iu D kaj iu F precise, du literoj de la dokumento ! La du solaj literoj de la dokumento !

Ha ! Botreleo eĉ ne bezonis konsulti ĝin por elvoki tiun ĉi grupon de literoj ĉe la kvara linio, la linio de la mezuroj kaj de la indikaĵoj !

Li bone konis ilin ! Ili estis por ĉiam enskribitaj funde de liaj pupiloj, por ĉiam inkrustitaj en la substanco mem de lia cerbo !

Li restariĝis, malsupreniris la krutan vojon, regrimpis laŭlonge de la malnova fortikaĵo, denove kroĉiĝis por transpasi la pikilojn de la apogrelo kaj rapide piediris al iu paŝtisto kies la brutaro paŝtiĝis fore sur ondumado de la altebenaĵo.

- Tiu groto tie... tiu groto...

Liaj lipoj tremis kaj li serĉis vortojn kiujn li ne trovis. La paŝtisto konsterne rigardis lin. Fine li rediris :

- Jes, tiu groto... kiu estas tien ... dekstre de la fuorto... ĉu ĝi havas nomon ?

- Kompreneble ! Ĉiuj el Etretat diras tiel ke estas la Fraŭlinoj[1].

- Kio ?... kion ?... Kion vi diras ?

- Nu jes... la ĉambro de la Fraŭlinoj[1]...

Izidoro estis saltonta al lia gorĝo, kvazaŭ la tuta vero kuŝis en tiu homo, kaj ke li esperis subite preni ĝin al li, eltiri ĝin al li...

La Fraŭlinoj ! Unu el la vortoj, unu el du solaj konataj vortoj de la dokumento !

Iu vento de frenezo ekskuis Botreleon sur liajn krurojn. Kaj tio ŝveliĝis ĉirkaŭ li, blovis kiel impetega burasko kiu venis el la maro, kiu venis el la tero, kiu venis el ĉiuj flankoj kaj vipis lin per bategoj de veraĵo... Li komprenis ! La dokumento aperis al li kun ĝia vera signifo ! La ĉambro de la Fraŭlinoj... Etretat...

"Estas tio... li pensis, la menso invadita de lumo... nur tio povas esti. Sed kiel mi ne divenis ĝin pli antaŭe ?"

Li diris al la paŝtisto, mallaŭte :

- Bone... foriru ... vi povas foriri ... dankon...

La viro, konfuzita, fajfis sian hundon kaj malproksimiĝis.

Ekde sola, Botreleo reeniris al la fuorto. Li jam preskaŭ preterpasis ĝin kiam subite li ĵetiĝis teren kaj restis alpremiĝinta kontraŭ murparto. Kaj li pensis tordante siajn manojn :

- Mi frenezas ! Kaj se li vidas min ! Se liaj komplicoj vidas min ! Dum horo, mi iras... mi reiras...

Li ne plu moviĝis. La suno subiris. La nokto iom post iom miksiĝis kun la tago, stompante la silueton de la objektoj.

Tiam, per nepercepteblaj gestetoj, ventraltere, ŝoviĝante, rampante, li antaŭeniris sur unu el la punktoj de la promontoro, ĝis la ekstrema fino de la klifo. Li sukcesis. Per la pinto de liaj etenditaj manoj, li flanken puŝis tufoj da herboj, kaj lia kapo aperis super la abismo.

Antaŭ li, preskaŭ samnivele kun la klifo, marmeze, stariĝis grandega roko, ĝis pli ol okdek metroj alte, kolosa obelisko ekvilibre sur ĝia larĝa bazo el granito kiun oni videtis ĉe akvosupraĵo kaj poste malvastiĝis ĝis la supro, tiel kiel la giganta dento de mara monstro. Blanka kiel la klifo, el griza kaj malpura blanka, la terura monolito estis striita per horizontalaj linioj markitaj de siliko, kaj kie oni vidis la malrapidan laboron de la jarcentoj amasiganta la unujn sur la aliaj, la kalkajn tavolojn kaj tavolojn de rulŝtonoj.

De loko al loko, iu fendeto, iu fendego, kaj tuj, tie, iom da tero, da herbo, da folioj.

Kaj tiu tuto potenca, firma, kolosa, kun aspekto de nedetruebla afero kontraŭ kiu la furioza sturmo de la ondoj kaj la ŝtormoj ne kapablis superregi. Tiu tuto, definitiva, imanenta, grandioza malgraŭ la amplekso de la remparo de klifoj kiu superstaris ĝin, vastega malgraŭ la vastego de la spaco kie tio staris.

La ungoj de Botreleo enprofundiĝis en la grundo kiel la ungegoj de besto preta saltegi sur sian predon. Liaj okuloj penetris tra la malglata ŝelo de la roko, en ĝia haŭto, ŝajnis al li, en ĝia karno. Li tuŝis ĝin, li palpis ĝin, li prenis konon kaj posedon de ĝi... Li asimilis sin al ĝi...

La horizonto purpuriĝis pro ĉiuj lumoj de la malaperinta suno, kaj longaj iluminitaj nuboj, senmovaj en la ĉielo, estigis belegajn pejzaĵojn, nerealajn lagunojn, flamantajn ebenaĵojn, arbarojn el oro, lagojn el sango, iun tutan fantasmagorion ardan kaj pacan.

La lazuro de la ĉielo malheliĝis. Venuso brilegis per mirinda brilo, poste steloj eklumis, ankoraŭ timemaj.

Kaj subite Botreleo fermis siajn okulojn kaj konvulsie premis siajn falditajn brakojn kontraŭ sia frunto. Tien – ho ! li pensis morti pro ĝojo, tiom ke la emocio kiu ĉirkaŭpremis lian koron estis kruela – tien, preskaŭ supre de la Nadlo de Etretat, sube de la ekstrema pinto ĉirkaŭ kiu flirtadis mevoj, iom da fumo kiu elfluetis el fendego, tiel kiel el nevidebla kamentubo, iom da fumo leviĝis laŭ malrapidaj spiraloj en la kvieta aero de la krepusko.

  1. 1,0 1,1 France, Fraŭlinoj estas "Demoiselles" (vidu ĉe la ĉapitro 3).