La Kava Nadlo/Ĉapitro 9

Tradukita de la Vikifontara komunumo
Pierre Lafitte & CieParis (p. 274-301)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Ĉapitro 9
Sezamo, malfermu vin !

La Nadlo de Etretat estas kava !

Natura fenomeno ? Elkavigo produktita de la internaj kataklismoj aŭ de la nesentebla agado de la maro kiu bolegas, de la pluvo kiu tragutadas ? Aŭ superhoma laboro, efektivigita de homoj, Keltoj, Gaŭloj, prahistoriaj homoj ? Sendube nesolveblaj demandoj. Kaj kion gravas ? La ĉefaĵo kuŝis en tio ĉi : la Nadlo estis kava.

Je kvardek aŭ kvindek metroj de tiu impona arkaĵo kiun oni nomas la Pordon de Avalo kaj kiu ĵetiĝas de la klifa supro, tiel kiel la kolosa branĉo de arbo, por enradikiĝi en la submaraj rokoj, stariĝas senmezura kalka konuso; kaj tiu konuso estas nur pinta dormoĉapo el ŝelo metita sur vakuo.

Eksterordinara rivelo ! Post Lupeno, jen Botreleo malkovris la vorton de la granda enigmo kiu ŝvebis dum pli ol dudek jarcentoj ! Vorto kun supera graveco por tiu kiu antaŭ longe posedis ĝin, dum foraj epokoj kiam hordoj de barbaroj rajdis tra la malnova mondo ! Magia vorto kiu malfermas la ciklopan kaverno al kompletaj triboj fuĝantaj antaŭ la malamiko ! Mistera vorto kiu gardas la pordon de la plej neperfortebla azilo ! Prestiĝa vorto kiu transdonas potencon kaj certigas la superforton !

Pro esti ĝin konanta, tiun vorton, Cezaro povas submeti Gaŭlion. Pro esti ĝin konanta, la Normanoj trudis sin en la lando, kaj de tie, pli poste, dorsapogintaj al tiu apogpunkto, konkeris la apudan insulon, konkeris Sicilion, konkeris la Orienton, konkeri la Novan Mondon !

Mastroj de la sekreto, la Angliaj reĝoj potencas Francion, humiligas ĝin, dispecigas ĝin, kronigas sin reĝojn de Parizo. Ili perdas ĝin, kaj estas la disvenkiĝo.

Mastroj de la sekreto, la Franciaj reĝoj kreskas, transiĝas la mallarĝajn limojn de sia bieno, fondas iom post iom la grandan nacion kaj radias pro gloro kaj potenco - ili forgesas ĝin aŭ ne kapablas uzi ĝin, kaj estas la morto , la ekzilo, la dekadenco.

Nevidebla regno, meze de la akvo kaj je dek klaftoj (+/-20m) de la tero... Nekonata fortreso, pli alta ol la turoj de Dipatrino-Nia kaj konstruita sur granita bazo pli larĝa ol publika placo... Kia forteco kaj kia sekureco ! De Parizo al la maro, tra Sejno. Tien Havro, nova urbo, necesa urbo. Kaj je sep leŭgoj (+/-28Km) de tie, la Kava Nadlo, ĉu ne estas la nekonkerebla azilo ?

Estas azilo kaj estas ankaŭ nekredebla kaŝejo. Ĉiuj trezoroj de la reĝoj, pliigitaj de jarcento al jarcento, la tuta oro de Francio, ĉiu kiun oni elprenas de la popolo, ĉiu kiun oni elŝiras al klerikaro, ĉiu rabaĵo kolektita sur la batalkampoj de Eŭropo, estas en la reĝa kaverno ke oni amasigas tion. Malnovaj oraj soldoj[1], brilaj eskudoj[1], kaj la juvelŝtonoj kaj la diamantoj, kaj ĉiuj juveloj, kaj ĉiuj juvelaroj, ĉio estas tie. Kiu malkovrus tion ? Kiu iam scius la nepenetreblan sekreton de la Nadlo ? Neniu.

Jes ja, Lupeno.

Kaj Lupeno iĝas tia estulo vere misproporcia kiun oni konas, tiu miraklo kiu neeblas klarigi dum la vero restas en la ombro. Tiom senmezuraj ke liaj geniorimedoj estus, ili ne povas sufiĉi en la lukto kiun li subtenas kontraŭ la socio. Tio bezonas aliajn pli materialajn. Necesas sekura retiriĝo, necesas la certecon de senpuneco, la trankvileco kiu ebligas la efektivigon de la planoj.

Sen la Kava Nadlo, Lupeno estas nekomprenebla, estas mito, iu rolulo en romano, sen rilato kun la realeco. Majstro de la sekreto, kaj de kia sekreto ! Li estas viro kiel la aliaj, tutsimple, sed kiu scias supere manipuli la eksterordinaran armilon kies la sorto provizis lin.

Do la Nadlo estas kava, kaj tio estas nediskutebla fakto. Restis scii, kiel ni povis aliri tien.

Tra la maro evidente. Devis esti, marflanken, kelka fendo alirebla per barkoj dum iuj horoj de la tajdo. Sed terflanke ?

Ĝisvespere Botreleo restis pendigita super la abismo, la okuloj fiksitaj al la maso de ombro kiun formis la piramido, kaj pripensante, primeditante per la tuta forto de sia menso.

Poste, li malsupreniris al Etretat, elektis la plej modestan hotelon, vespermanĝis, supreniris en sia ĉambron kaj malfaldis la dokumenton.

Por li nun, precizigi la signifon de ĝi estis nur ludo. Tuj li ekvidis ke la tri vokaloj de la vorto Etretat retroviĝis ĉe la unua linio, en sia ordo kaj en la konvenaj intervaloj. Tiu ĉi unua linio konsekvence fariĝis jene :

e . a . a . . e t r e t a t

Kiuj vortoj povis antaŭi Etretat-on ? Sendube vortoj kiuj aplikiĝis al la situo de la Nadlo rilate al la vilaĝo. Nu, la Nadlo staris maldekstren, okcidenten... Li serĉis kaj, rememorante ke la okcidentaj ventoj ĉe la marbordoj nomiĝis ventoj de Avalo kaj ke la pordo ĝuste estis baptita de Avalo, li enskribis :

e n a v a l d'e t r e t a t (= Avale de Etretat)

La dua linio estis tiu de la vorto Fraŭlinoj[2], kaj tuj konstatante antaŭ tiu vorto, la serio de ĉiuj vokaloj kiuj konsistigas la vortojn de "la ĉambro de", li notis la du frazojn :

En Aval d’Étretat.

L a c h a m b r e d e s d e m o i s e l l e s (=La ĉambro de la Fraŭlinoj)

Li klarigis pli malfacile la trian linion, kaj estis nur post esti provhezitinta ke, rememorante la situon, ne for de la ĉambro de la Fraŭlinoj, de la kasteleto konstruita ĉe la loko de la fuorto de Frefoso, li sukcesis tiel reorganizi la dokumenton preskaŭ kompletan :

En Aval d’Étretat.

La chambre des demoiselles

S o u s l e f o r t d e F r e f o s s e (=Sub la fuorto de Frefoso)

Aiguille creuse[2]

Tio, estis la kvar gravaj formuloj, la bazaj kaj ĝeneralaj formuloj. Per ili, oni direktis sin alvale de Etretat, oni eniris en la ĉambron de la Fraŭlinoj, oni pasis laŭ ĉiaj probablecoj sub la fuorto de Frefoso kaj oni alvenis al la Nadlo.

Kiel ? Per la indikoj kaj la mezuroj kiu kuŝis en la kvara linio :

Tio, estis evidente la plej specialaj formuloj destinitaj por la serĉado de la pasejo tra kie oni eniris, kaj de la vojo kiu kondukis al la Nadlo.

Botreleo tuj supozis - kaj sia hipotezo estis la logika konsekvenco de la dokumento - ke se vere estis rekta trairejo inter la tero kaj la obelisko de la Nadlo, la subvojo devis deveni de la ĉambro de la Fraŭlinoj, pasi sub la fuorto de Frefoso, malsupriĝi apike la cent metrojn de la krutaĵo, kaj tra tunelo realigita sub la rokoj de la maro, finatingi la kavan Nadlon.

La enirejo al la subpasejo ? Ĉu ne estis la du literoj D kaj F, tiel klare tranĉitaj, kiu indikis ĝin, kiu eble ankaŭ konigis ĝin dank'al kelka sagaca mekanismo ?

La tutan morgaŭan matenon, Izidoro vagadis en Etretat kaj babilis dekstren kaj maldekstren por provi kolekti kelkan utilan informon. Fine, posttagmeze, li supreniris sur la klifo. Alivestinta kiel matroson, li pli rejunigis sin, kaj li aspektis kiel dekdujaraĝa knabo, kun sia kuloto tro mallonga kaj sia ĉemizo de fiŝkaptisto.

Apenaŭ enirinta en la groto, li surgenuiĝis antaŭ la literoj. Iu elreviĝo atendis lin. Vane li batis ilin, puŝis ilin, manipulis ilin en ĉiujn direktojn, ili ne moviĝis. Kaj li sufiĉe rapide ekkomprenis ke ili vere ne povis moviĝi kaj, konsekvence, ke ili regis neniun mekanismon.

Tamen... tamen ili signifis ion ! El la informoj kiujn li kaptis en la vilaĝo, evidentiĝis ke neniu povis iam klarigi ilian ĉeeston, kaj ke ankaŭ la pastro Koĉe, en sia kara libro pri Etretat [La originoj de Etretat. - Finfine, la patro Koĉe ŝajnas konkludi ke la du literoj estas la inicialoj de iu pasanto. La riveloj kiujn ni alportas pruvas la eraron de tia supozo.], vane klini sin super tiu malgranda rebuso. Sed Izidoro sciis kion la normanda arkeologo klerulo nekonis, tio estas, la ĉeesto de la du samaj leteroj sur la dokumento, ĉe la linio de la indikoj. Hazarda koincido ? Neeble. Do ?...

Iu ideo subite venis al li, kaj tiel racia, tiel simpla, ke li ne unu sekundon dubis pri ĝia ĝusteco. Ĉu tiu D kaj tiu F ne estis la komencliteroj de du el la plej gravaj vortoj de la dokumento ? Vortoj kiuj reprezentis - kun la Nadlo - la necesegajn paslokojn de la sekvenda vojo : la ĉambro de la Fraŭlinoj kaj la fuorto de Frefoso. La D de Fraŭlinoj(2), la F de Frefoso, tio estis rilato tro stranga por esti hazardaĵo.

En ĉi tiu kazo, la problemo sin prezentis jene :

la grupo DF reprezentas la rilaton kiu ekzistas inter la ĉambro de la Fraŭlinoj kaj la fuorto de Frefoso; la izolita litero D kiu komencas la linion reprezentas la Fraŭlinoj, tio estas la groto kie necesas unue lokiĝi; kaj la izolita litero F kiu staras en la mezo de la linio, reprezentas Frefoso, tio estas la probabla enirejo de la subpasejo.

Inter ĉi tiuj diversaj signoj, restas du, ia neegala ortangulo markita per streko maldekstren malsupren, kaj la nombro 19, signoj kiuj tutevidente indikas al tiuj kiuj troviĝas en la grotto, la rimedon por enpaŝi sub la fuorton.

La formo de tiu ortangulo incitetis Izidoron. ĉu estus ĉirkaŭ li, sur la muroj aŭ almenaŭ okulvidebla, iu surskribo, io ajn aspektanta kiel ortangulan formon ?

Li longtempe elrigardis, kaj li intencis forlasi tiun bandon, kiam siaj okuloj renkontis la malgrandan aperturon traboritan en la roko kaj kiu estis kiel la dormoĉambra fenestro. Nu la randoj de tiu ĉi aperturo precize desegnis ortangulon malglatan, neegalan, krudan, sed tamen ortangulon, kaj tuj Botreleo rimarkis ke metante ambaŭ piedojn sur la D-on kaj sur la F-on gravuritajn en la grundo - kaj tiel klariĝis la streko kiu estas super la du literoj de la dokumento – oni troviĝi ĝuste ĉe la alteco de la fenestro !

Li stariĝis ĉe tiu loko kaj rigardis. La fenestro estis direktata, ni diris tion, al la firma tero, oni unue vidis la vojeton kiu ligas la groton al la tero, vojeto pendiganta inter du abismoj, poste oni videtis la bazon mem de la monteto kiu portis la fuorton.

Por provi vidi la fuorton, Botreleo kliniĝis maldekstren, kaj estas tiam ke li ekkomprenis la signifon de la rondigita streko, de la komon kiun montris la dokumento malsupre, maldekstre malsupre, maldekstre de la fenestro, iu peco de siliko formis elstaraĵon, kaj la ekstremaĵo de ĉi tiu peco kurbiĝis kiel ungo. Oni kredintus iun veran celpunkton.

Kaj se oni almetis la okulon al tiu ĉi celpunkto, la rigardilo eltranĉis sur la deklivo de la kontraŭa teramaso iun terspacon sufiĉe malvastan kaj preskaŭ tute okupitan de malnova muro el briko, vestiĝo de la malnova fuorto de Frefoso aŭ de la malnova romia opidumo konstruita en tiu ĉi loko.

Botreleo kuris al tiu murparto, eble dek metroj longa kaj kies la surfaco estis tegita de herboj kaj plantoj. Li rimarkis neniun postsignon.

Kaj tamen, tiu nombro 19 ?

Li revenis al la groto, elprenis el sia poŝo buleton de ŝnureto kaj metron el ŝtofo per kiuj li provizis sin, nodis la ŝnureton al la silika angulo, ligis ŝtonon ĉe la deknaŭa metro kaj ĵetis ĝn direkte al la tero. La ŝtono apenaŭ atingis la ekstremon de la vojeto.

"Arkiidioto, pensis Botreleo. Ĉu ni kakulis per metro dum tiu epoko ? 19 signifas 19 klaftojn (+/-37m) aŭ signifas nenion".

La kakulo efektivigita, li nombris tridek sep metrojn sur la ŝnureto, nodis kaj, palpe, serĉadis sur de la murparton la ĝustan kaj nepre solan punkton kie la nodo farita je tridek sep metroj de la fenestro de la Fraŭlinoj tuŝus la muron de Frefoso. Post kelkaj momentoj, la kontaktpunkto montriĝis. Per sia libera mano, li forigis foliojn de verbaskoj kreskintaj inter la interspacetoj.

Iu krio elglitis el li. La nodo estis metita sur la centro de malgranda kruco reliefe skulptita sur briko.

Nu, la signalo kiu sekvis la nombron 19 en la dokumento estis kruco !

Necesis al li sia tuta volo por superi la emocion kiu invadis lin. Haste, per siaj kuntiritaj fingroj, li prenis la krucon kaj, premante, li turnis kiel li turnintus la spokojn de rado. La briko oscilis. Li pliigis sian strebadon; ĝi ne plu moviĝis. Tiam, sen turni, li premis pli multe. Li tuj sentis ĝin kiu cedis. Kaj subite estis kiel elklikiĝo, iu bruo de seruro kiu malfermiĝas; kaj dekstre de la briko, je iu larĝo de unu metro, la murparto pivotis kaj malkovris la buŝon de subpasejo.

Kiel frenezulo, Botreleo ekkaptis la feran pordon en kiu la brikoj estis masonitaj, fortege revenigis ĝin, kaj fermis ĝin. La miro, la ĝojo, la timo esti surprizita konvulsiigis lian vizaĝon ĝis ne plu rekonigi ĝin. Li ekhavis la konsternegan vizion de ĉio kio okazis tie, antaŭ tiu ĉi pordo, ekde dudek jarcentoj, de ĉiuj eminentuloj inicitaj pri la grava sekreto, kiuj trapasis tra tiu ĉi elirejo... Keltoj, Gaŭloj, Romianoj, Normandoj, Angloj, Francoj, baronoj, dukoj, reĝoj, kaj, post ili ĉiuj, Arseno Lupeno... kaj post Lupeno, li, Botreleo... Li sentis, ke sia cerbo eskapis al li. Liaj palpebroj batadis. Li svenis kaj ruliĝis ĝis la malsupro de la deklivo, ĉe rando mem de la abismo.

Lia tasko estis finita, almenaŭ la tasko kiun li povis sole plenumi, per la solaj rimedoj kies li disponis.

Nokte, li skribis al la estro de la Sekureco longan leteron, en kiu li fidele raportis la rezultojn de sia enketo kaj transdonis la sekreton de la Kava Nadlo. Li petis helpon por kompletigi la laboron kaj donis sian adreson.

Atendante la respondon, li trapasis du sinsekvajn noktojn en la ĉambro de la Fraŭlinoj. Li trapasis ilin, kaptita de timo, la nervoj skuitaj pro hororo kiun la noktaj bruoj incitegis... Li ĉiumomente kredis vidi ombrojn kiuj antaŭeniris al li. Oni sciis lian ĉeeston en la groto... oni venis... oni buĉadis lin... Tamen lia rigardo treege fiksa, subtenita de lia tuta volo, alkroĉiĝis al la murparto.

La unuan nokton, nenio moviĝis, sed la duan, sub la heleco de steloj kaj de maldika lunarko, li vidis la pordon malfermiĝi kaj siluetojn kiuj aperis el la mallumo. Li nombris du, tri, kvar, kvin...

Ŝajnis al li ke tiuj kvin viroj kunportis sufiĉe ampleksajn portaĵojn. Ili trairis rekte tra la kampoj ĝis la vojo de Havre kaj li distingis la bruon de iu aŭto kiu malproksimiĝis.

Li retropaŝis, li randiris grandan farmobienon. Sed post turno de la vojo kiu laŭiris ĝin, li havis nur tempon grimpi taluson kaj sin kaŝis malantaŭ arboj. Ankoraŭ viroj preterpasis, kvar... kvin... kaj ĉiuj ŝarĝitaj de pakaĵoj. Kaj du minutojn poste, iu alia aŭtomobilo muĝis. Tiufoje, li ne trovis forton por reveni al sia posteno kaj li reiris enlitiĝi.

Je lia vekiĝo, la hotelkelnero alportis al li leteron. Li sensigeligis ĝin. Estis la vizitkarto de Ganimard.

- Finfine ! ekkriis Botreleo kiu vere sentis, post tiel malfacila kampanjo, la bezonon de helpo.

Li ĵetegis sin kun etenditaj manoj. Ganimard kaptis ilin, rigardadis lin dum momento kaj diris al li :

- Vi estas energia ulo, mia knabo.

- Ba! li diris, la hazardo servis min.

- Ne estas hazardo kun li, asertis la inspektoro, kiu ankoraŭ parolis solene pri Lupeno kaj sen eldiri lian nomon.

Li eksidiĝis.

- Do ni prenas lin ?

- Kiel ni jam tenis lin pli ol dudek fojojn, Botreleo diris, ridante.

- Jes, sed hodiaŭ...

- Hodiaŭ, fakte, la kazo malsimilas. Ni konas lian rifuĝejon, lian kastelon, tion kio faras, entute, ke Lupeno estas Lupeno. Li povas forkuri. La Nadlo de Etretat ne povas tion.

- Kial vi supozas ke li eskapos ? demandis Ganimard malkvieta.

- Kial vi supozas ke li bezonas eskapi ? Botreleo respondis. Nenio pruvas ke li aktuale estas en la Nadlo. Tiun nokton, dek unu el liaj komplicoj eliris el ĝi. Li eble estis unu el tiuj dek unu.

Ganimard pripensis.

- Vi pravas. La esenco, estas la Kava Nadlo. Pri la cetero, ni esperu ke la sorto favoros nin. Kaj nun, ni babilu.

Li denove uzis sian basan voĉon, sian mienon de konvinkinta estreco, kaj eldiris :

- Mia kara Botreleo, mi havas ordonon konsili al vi, pri tiu ĉi afero, la plej absolutan diskretecon.

- Ordonon de kiu ? Botreleo malserioze elbuŝigis. De la polica prefekto ?

- Pli alta.

- La prezidanto de la Konsilio ?

- Pli alta.

- Per Jovo !

Ganimard mallaŭtigis sian voĉon.

- Botreleo, mi venas de la Elizeo. Oni konsideras tiun aferon kiel ŝtatan sekreton, kun ekstrema seriozeco. Ekzistas seriozaj kialoj por ke oni gardos nekonatan tiun ĉi nevideblan citadelon... kialoj ĉefe strategiaj... Tio povas fariĝi centro de provizado, deponejo de novaj pulvoj, de ĵuse inventitaj pafaĵoj, kion mi scias ? la nekonata armilejo de Francio.

- Sed kiel oni esperas gardi tian sekreton ? Antaŭe, unu sola homo posedis ĝin, la reĝo. Hodiaŭ, ni jam estas kelkaj scii tion, ne menciante la bandon de Lupeno.

- Hej ! Eĉ se ni gajnus nur dek jarojn, nur kvin jarojn de silento ! Tiuj kvin jaroj povas esti la saviĝo...

- Sed, por ekokupi tiun citadelon, tiun estontan armilejon, nepre necesas ataki ĝin, nepre necesas elpeli Lupenon. Kaj ĉio ĉi ne okazas sen bruo.

- Evidente, oni konjektos ion, sed oni ne scios. Kaj fine, ni provu.

- Bone, kio estas via plano ?

- Jen duvorte. Antaŭ ĉio, vi ne estas Izidoro Botreleo, kaj ankoraŭ ne temas pri Arseno Lupeno. Vi estas kaj vi restas knabo de Etretat, kiu gapvagante surprizis individuojn kiuj eliris el subpasejo. Vi supozas, ĉu ne, la ekziston de ŝtuparo kiu traboras la klifon desupre malsupren ?

- Jes, estas pluraj el tiuj ŝtuparoj laŭlonge de la marbordo. Jen, tutapude, oni rimarkigis al mi, antaŭ Benuvilo, la ŝtuparo de la pastro, konata de ĉiuj baniĝantoj. Kaj mi ne parolas pri la tri aŭ kvar tuneloj dediĉitaj al fiŝistoj.

- Do, duono el miaj trupanoj kaj mi, ni paŝos gvidata de vi. Mi eniros sole aŭ akompanata, tio estos pripensata. Ĉiaokaze, la atako okazos tien. Se Lupeno ne estas en la Nadlo, ni estigos embuskon en kiu iu tago aŭ alia, li estos kaptita. Se li tien estas...

- Se li estas tien, sinjoro Ganimard, li forfuĝos el la Nadlo tra la malantaŭa flanko, tiu kiu rigardas la maron.

- En tiu kazo, li tuj estos arestita de la alia duono de miaj trupanoj.

- Jes, sed se, kiel mi supozas, vi elektis la momento kiam la maro estas malflusinta, lasante malkovrita la bazon de la Nadlo, la baso estos publika ĉar ĝi okazos antaŭ ĉiuj fiŝistoj de mituloj, de salikokoj kaj de konkuloj kiuj abundas sur la apudaj rokoj.

- Tial mi ĝuste elektos la tempo kiam la tajdo estos alta.

- En tiu kazo, li forfuĝos per barko.

- Kaj ĉar mi ja havos tien dekduon de fiŝŝipoj kies ĉiu estos komandita de unu el miaj trupanoj, li estos kaptita.

- Se li ne trapasas inter via dekduo da boatoj kaj tiel kiel fiŝo tra la maŝoj.

- Konsentite. Sed tiam mi eldronigas lin.

- Diable ! Vi havos do kanonojn ?

- Dio mia, jes. Ekzistas nune torpedoŝipo en Havro. Per telefonvoko de mi, ĝi troviĝos je la antaŭdirita horo ĉirkaŭ la Nadlo.

- Kiel Lupeno estos fiera ! Torpedoŝipo !... Nu, mi vidas, sinjoro Ganimard ke vi antaŭkalkulis ĉion. Restas nur paŝi. Kiam do ni disdonos la sturmon ?

- Morgaŭ.

- Dumnokte ?

- Plentage, ĉe tajdo altiĝanta, je la deka horbato.

- Perfekte.

Sub siaj ŝajnoj de gajeco, Botreleo kaŝis veran angoron. Ĝis la morgaŭo, li ne dormis, ŝpinante alterne la plej neuzeblajn planojn.

Ganimard forlasis lin por iri al iu deko da kilometroj de Etretat, en Iporton, kie singarde li interkonsentis rendevuon kun siaj trupanoj kaj kie li frajtis dekdu fiŝŝipetojn, laŭdire, celante sondadojn laŭlonge de la marbordo.

Je tri kvaronoj post la naŭa, eskortata de dek du fortikuloj, li renkontis Izidoron piede de la vojeto kiu supreniras la klifon. Je la deka precize, ili alvenis antaŭ la murparto. Kaj estis la turna momento.

- Kio do okazas kun ci, Botreleo ? Ci estas verda ? rikanis Ganimard, ciumante la junulon mokmaniere.

- Kaj vi, sinjoro Ganimard, rebatis Botreleo, oni kredus ke via lasta horo batis.

Ili devis sidi kaj Ganimard glutis kelkajn gorĝplenon da rumo.

- Ne estas kulis-timo, li diris, sed fulmotondro, kia emocio ! Ĉiufoje kiam mi devas kapti lin, tio tiel atakas min ĉe la internaĵoj. Iom da rumo ?

- Ne.

- Kaj se vi restus sur la vojon ?

- Estus ke mi mortis.

- Per Jovo ! Nu, ni vidos. Kaj nun malfermu. Nenia danĝero esti vidata, ĉu ne ?

- Ne. La Nadlo estas pli malalta ol la klifo, kaj plie ni estas en terenfaldiĝo.

Botreleo alproksimiĝis la muron kaj pezis sur la briko. La elklikiĝo okazis kaj la enirejo de la subpasejo aperis. En lumo de la lanternoj kiujn ili eklumigis, ili vidis ke ĝi estis traborita laŭ volboformo, kaj ke tiu volbo, cetere tiel kiel la grundo mem, estis tute kovrita per brikoj.

Ili paŝis dum kelkaj sekundoj, kaj tuj ŝtuparo prezentiĝis. Botreleo nombris kvardek kvin ŝtupoj, ŝtupoj el brikoj, sed kiujn la malrapida efiko de la paŝoj kavigis ĉe la mezo.

- Mil diabloj ! sakris Ganimard kiu paŝis fronte, kaj kiu subite haltis kvazaŭ li koliziis ion.

- Kio estas ?

- Iu pordo !

- Diable, murmuris Botreleo rigardante ĝin, kaj ne facile por frakasi. Fera bloko, tutsimple.

- Ni estas perditaj, diris Ganimard, ne estas eĉ seruro.

- Ĝuste, estas tio kio donas al mi esperon.

- Kaj kial ?

- Iu pordo estas farita por malfermiĝi, kaj se ĉi tiu ne havas seruron, tio signifas ke estas sekreto por malfermi ĝin.

- Kaj ĉar ni ne konas tiu ĉi sekreton...

- Mi baldaŭ konos ĝin.

- Per kiu rimedo ?

- Per la rimedo de la dokumento. La kvara linio ne havas alian kialon ol solvi la malfacilaĵojn ĝuste kiam ili sin prezentas. Kaj la solvo estas relative facila, ĉar ĝi estas skribita, ne por devojigi, sed por helpi tiujn kiuj serĉas.

- Relative facile ! Mi ne samopinias kiel vi, ekkriis Ganimard kiu disfaldis la dokumenton... La nombro 44 kaj iu triangulo markita maldekstre per iu punkto, tio estas pli ĝuste enigma.

- Sed ne, sed ne. Ekzamenu la pordon. Vi vidos ke ĝi estas plifortigita ĉe la kvar anguloj per ferplatoj en formo de trianguloj kaj tiuj platoj estas altenitaj de dikaj najloj. Prenu la maldekstran platon tute malsupren, kaj movigadu la najlon kiu estas en la angulo... Estas naŭ ŝancoj kontraŭ unu por ke ni trafe divenu.

- Vi trafis la dekan, diris Ganimard post esti provanta.

- Do, estas ke la nombro 44...

Mallaŭte, cerbumante, Botreleo daŭrigis :

- Nu... Ganimard kaj mi, ni estas ĉi tie, ambaŭ sur la lasta ŝtupo de la ŝtuparo... Nombras 45... Kial 45, dum la cifero de la dokumento estas 44 ? Koincido ? Ne... En tiu ĉi tuta afero, estis neniam koincido, almenaŭ senintenca. Ganimard, bonvolu resupreniri de unu ŝtupo... Tio estas, ne forlasu tiun ĉi 44an ŝtupon. Kaj nun mi movigadas la feran najlon. Kaj la klinketo falos... Se ne, estos la fino al mia latina....

Efektive, la peza pordo turniĝis sur siaj kardinoj. Iu sufiĉe vasta kaverno prezentiĝis al iliaj rigardoj.

- Ni devas esti ĝuste sub la fuorto de Frefoso, diras Botreleo. Nun la tertavoloj estas trapasitaj. Estas finite pri briko. Ni estas plene en kalka maso.

La ĉambro estis malklare lumigita de lumradio kiu devenis de la alia ekstremo. Proksimiĝante ili vidis ke estis fendo de la krutaĵo, realigita en elstaraĵeto de la rokmuro, kaj kiu formis kiel ian observejon. Antaŭ ili, je kvindek metroj, ekstaris el la ondoj la impresan blokon de la Nadlo. Dekstren, tute apude, estis la apogarko de la pordo de Avalo, maldekstren, tre for, fermanta la harmonian kurbiĝon de iu vasta kreko, alia arkaĵo, ankoraŭ pli impona, siluetiĝis en la klifo, la Manearko (granda klifa arko), tiel granda ke marŝipo trovintus trapasejon, kun ĝiaj mastoj starigataj kaj ĉiuj veloj disvolvataj. Funde, ĉien, la maron.

- Mi ne vidas nian floteton, diris Botreleo.

- Neeble, rebatis Ganimard, la pordo de Avalo kaŝas al ni la tutan marbordon de Etretat kaj de Iporto. Sed jen, tien marmezen, tiu nigra linio, samnivele kun la akvo...

- Nu ?...

- Nu, estas nia mararmeo, la torpedoŝipo n°25. Kun tio, Lupeno povas forkuri... se li volas koni la subakvajn pejzaĝojn.

Iu ramplo montris la aperturon de la ŝtuparo, apud la fendo. Ili enpaŝis en ĝi. De tempo al tempo, iu eta fenestro truis la rokmuron, kaj ĉiufoje kiam ili ekvidis la Nadlon kies la maso ŝajnis al ili pli kaj pli giganta.

Iom antaŭ alveni ĉe la nivelo de la akvo, la fenestroj ĉesiĝis, kaj estis la mallumo.

Izidoro laŭte nombris la ŝtupojn. Je la tricent-kvindek-oka, ili enbuŝiĝis en pli larĝan koridoron kiun ankoraŭ pordo el fero baris, plifortigita per platoj kaj najloj.

- Ni konas tion, diras Botreleo. La dokumento donas al ni la nombron 357 kaj triangulo dekstre punktofrapita. Ni devas nur rekomenci la operacion.

La dua pordo cedis kiel la unua. Longa, longega tunelo prezentiĝis, lumigita de loko al loko de hela brileto de lanternoj pendantaj ĉe la volbo. La muroj ŝvitis kaj akvogutoj falis sur la muron, tiel ke, de unu fino al la alia, oni aranĝis por helpigi piedirado, veran trotuaron el tabuloj.

- Ni pasas sub la maro, diras Botreleo. Ĉu vi venas, Ganimard ?

La inspektoro riskis sin en la tunelo, sekvis la lignan ramplon kaj haltis antaŭ lanterno kiun li malpendigis :

- La uzataĵoj eble datiĝas de la mezepoko, sed la lumigada sistemo estas moderna. Tiuj ĉi sinjoroj lumigas sin per inkandeskaj mufoj.

Li daŭrigis sian vojon. La tunelo finatingis alian groton kun pli vastaj proporcioj, kie oni videtis kontraŭe, la unuaj ŝtupoj de iu ŝtuparo kiu supreniris.

- Nun estas la grimpado de la Nadlo kiu komencas, diris Ganimard, tio fariĝas pli serioza.

Sed unu el liaj grupanoj alvokis lin.

- Sinjoro, alia ŝtuparo, tien maldekstren.

Kaj tuj post, ili malkovris iun trian dekstren.

- Diable, murmuris la inspektoro, la situacio komplikiĝas. Se ni trapasa ĉi tie, ili ja forfuĝos tra tie.

- Ni disiru, proponis Botreleo.

- Ne, ne... estus malfortigi nin... preferinde estas ke unu el ni skoltu.

- Mi, se vi volas...

- Vi, Botreleo, bone. Mi restos kun miaj grupanoj... tiel, nenion por timi. Povas esti aliaj vojoj ol tiu kiu ni sekvis en la klifo, kaj pluraj vojoj ankaŭ tra la Nadlo. Sed, certe, inter la klifo kaj la Nadlo, ne ekzistas alia komunikejo ol la tunelo. Do, necesas pasi tra ĉi tiu groto. Do mi stariĝas ĉi tie, ĝis via reveno. Ek, Botreleo, kaj singardeme... ĉe la plej malgranda alarmo, retropaŝu...

Vigle Izidoro malaperis tra la meza ŝtuparo. Je la trideka ŝtupo, iu pordo, vera pordo el ligno haltigis lin. Li ekkaptis la klinkon de la seruro kaj turnis. Ĝi ne estis ŝlosita.

Li eniris en ĉambron kiu ŝajnis al li tre malalta, tiom ĝi estis vastega. Lumigata de fortaj lampoj, apogita de dikmalaltaj pilieroj inter kiuj malfermiĝis profundaj perspektivoj, ĝi devis preskaŭ havi la samajn dimensiojn kiel la Nadlo. Kestoj embarasis ĝin, kaj amaso da objektoj, mebloj, seĝoj, kestoŝrankoj, telerbretaroj, skatoletoj, iu tuta senordaĵo kiel oni vidas ĉe la keletaĝo de la vendistoj de antikvaĵoj. Je sia dekstro kaj sia maldekstro, Botreleo ekvidis la aperturon de du ŝtuparoj, sendube la samaj kiel tiuj kiuj komencis de la suba groto. Li estis do povanta malsupriri kaj informi Ganimard-on. Sed antaŭ li, nova ŝtuparo supreniris, kaj li scivolis sole daŭrigi nur siajn esploradojn.

Tridek ŝtupoj denove. Pordo, poste iomete malpli vasta ĉambro, ŝajnis al Botreleo. Kaj ĉiam, kontraŭe, ŝtuparo kiu supreniris.

Tridek ŝtupoj denove. Pordo. Pli malgranda ĉambro...

Botreleo komprenis la planon de la laboroj realigitaj ene de la Nadlo. Estis serio de supermetitaj ĉambroj unuj super la aliaj, kaj sekve, pli kaj pli malvasta. ĉiuj servis kiel provizejojn.

En la kvara, ne plu estis da lampo. Iom da taglumo filtris tra fendetoj, kaj Botreleo ekvidis la maron je deko da metroj sub li.

Tiam, li sentis sin tiom for de Ganimard ke ia angoro komencis plenigi lin, kaj necesis al li superi siajn nervojn por ne forkuri per siaj tutaj fortoj. Neniu danĝero minacis lin, tamen, kaj eĉ ĉirkaŭ li, la silento estis tia ke li demandis sin ĉu la tuta Nadlo ne estis forlasita de Lupeno kaj liaj komplicoj.

"Je la sekvonta etaĝo, li diras al si, mi ĉesos".

Tridek ŝtupoj, ĉiam, poste pordo, tiu ĉi pli malforta, kun pli moderna aspekto. Li milde puŝis ĝin, tute preta ekfuĝi. Neniu. Sed la ĉambro malsimilis al la aliaj kiel la celloko. Sur la muroj, murtapiŝoj, sur la planko, tapiŝoj. Du pompaj telerbretoj staris unu vidalvide la alian, ŝarĝitaj de juvelartaĵoj. La malgrandaj fenestroj, realigitaj en la mallarĝaj kaj profundaj fendoj, estis provizitaj per fenestrovitroj.

Meze de la ĉambro, iu tablo riĉe kovrita per tablotuko el punto, kompotujoj de fruktoj kaj de kukoj, ĉampano en karafoj, kaj floroj, amasigo da floroj.

Ĉirkaŭ la tablo, tri manĝilaroj.

Botreleo alproksimiĝis. Sur la buŝtukoj estis kartoj kun la nomoj de la kunmanĝontoj.

Li unue legis : Arseno Lupeno.

Kontraŭe : S-ino Arseno Lupeno.

Li prenis la trian karton kaj ektremegis pro miro. Ĉi tiu surhavis lian nomon : Izidoro Botreleo !

  1. 1,0 1,1 Diversaj tiamaj monunuoj.
  2. 2,0 2,1 Vidu noton ĉe la ĉapitron 3.