La Laborista Esperantismo/Antaŭparolo


ANTAŬPAROLO

Laŭ plej freŝdata statistiko, ekzistas nuntempe en la mondo 126.000 esperantistoj. El tiu nombro pli ol la duono certe estas ĉu simplaj laboristoj, ĉu batalantoj por la emancipo de la laborista klaso. Ekzistas do jam sufiĉe larĝa kampo por diskonigi la celon kaj taskojn de Sennacieca Asocio Tutmonda.

Temas konvinki la neorganizitajn esperantistojn laboristajn pri la neceso aliĝi al nia movado; temas ankaŭ liveri al la nunaj anoj direktojn por ilia agado. Estas ja konstatebla fakto, ke multaj SAT-anoj ne komprenas ĝuste la signifon kaj karakteron de nia organizo. Kvazaŭa programo estas do necesa por helpi al ili en ilia orientiĝo por propagandi kaj apliki esperanton.

Ni titolis ĉi tiun verketon: La Laborista Esperantismo, por diferencigi nian movadon de la t.n. neŭtrala, kiu sin bazas sur la simpla esperantismo, difinita jene ĉe la I-a Universala Kongreso de Esperanto:

"La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa, kiu "ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj nenion celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn", donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon kompreniĝadi inter si, kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo, kaj en kiu povus esti publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj popoloj. Ĉiu alia ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia Esperantisto ligas kun la Esperantismo, estos lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas".

Leginte la ĉi-supran citon, ĉiu klaskonscia laboristo bone komprenos, ke li ne povas konsenti kun tia mallarĝa difino pri esperantismo. Ni ne havas la naivecon kredi, ke esperanto povos resti eterne nur helpa interkomprenilo kaj ne elpuŝos la naciajn lingvojn. Nia esperantismo jam nun tiras ĉiujn konsekvencojn el la estonta fakto de komuna lingvo tutmonde uzata. Aliparte esperanto ne estas por ni "neŭtrale homa", sed ilo por faciligi nian batalon kontraŭ la kapitalisma ekspluatado.

La verketo: For la Neŭtralismon! faris negativan laboron, en tiu senco, ke ĝi celis nur montri la neceson por la esperantistaj laboristoj aparte organiziĝi. Tiu broŝuro jam havis tri eldonojn, kio montras, ke ĝi trovis bonan akcepton ĉe nia popoleto.

Ĉi tiu dua verketo celas fari pozitivan, konstruan laboron. Ni esperas, ke ĝi ne havos malpli da sukceso ol la unua.

E.L.

18. Julio 1928.