La Laborista Esperantismo/I. Civilizeco kaj artefariteco


LA LABORISTA ESPERANTISMO
I
CIVILIZECO KAJ ARTEFARITECO
Kio karakterizas plej bone la evoluadon de la Homaro, tio estas ĝia tendenco eliri el mistika stato kaj celadi al racieco. En la plej primitivaj epokoj, la elpensemo de l’ homo igis lin artefari ilojn por ĉasi kaj sin defendi. La fabrikado de plej simpla objekto postulas la obeon al fizikaj leĝoj. Tial racieco povis iom post iom enpenetri la homan cerbon. La konstruado de domoj, de ŝipoj, la fabrikado de iloj kaj finfine de treege perfektaj kaj delikataj aŭ potencaj maŝinoj okazis samtempe kaj paralele kun la kreskado de la racio en la homa menso.

En la bonstato de l’ homo, ĉiu progreso estas ligita intime kun artefariteco. Artefaritaj estas niaj manĝaĵoj kaj vestaĵoj. Plej bonaj fruktoj kreskas ĉe kulturitaj arboj, kaj oni povas eĉ diri, ke ili ankaŭ estas iel artefaritaj; ili almenaŭ estas arte kreskigitaj. La homo fariĝis la "reĝo de l’ naturo" dank’al sia kapablo arte aliigi la medion, en kiu li vivas. La besto sin adaptas al la medio; la homo adaptas la medion al si.

La civilizo estas rezulto de raciigado. Sed tio okazis ĝis nun preskaŭ senkonscie, plej ofte senmetode kaj nur laŭ limigita skalo. Ni eniras periodon[1], en kiu ekzistas tendenco, konscie, metode kaj grandskale[2] ĉion raciigi. La ennaskita elpensemo de l’ homo estas sendube ia vivilo. Hodiaŭ la scienco, la tekniko – rezulto de la malvolviĝanta racio en la homa cerbo – fariĝas kvazaŭ socia, kolektiva vivilo.

La fervojoj kaj vaporŝipoj, la aviado kaj senfadena telegraf- kaj telefonio malgrandigas la distancojn tiagrade, ke homoj el diversaj kontinentoj baldaŭ sentos sin kvazaŭ ili estus najbaroj. Ekzistas nehaltigebla tendenco al normigo, tipigo en la produktado. La mondo unueciĝas, dank’al senĉese malvolviĝanta tekniko. La Racio, la Artefariteco triumfas.

Estas tamen kampo, sur kiu ĝis nun la racio malmulte enplantiĝis. Ni aludas pri la multlingveco, ekzistanta en la mondo, kiu metas barojn inter la homoj el diversaj mondpartoj. Lokomotivoj kurantaj sur reloj en Eŭropo, en Ameriko, en Azio, en Afriko estas proksimume la samaj kaj povas esti kondukataj de ĉiu ajn maŝinisto. Aŭtomobilo aŭ aeroplano fabrikita ĉu en Parizo, ĉu en Tokio, ĉu en Novjorko, ĉu en Moskvo aŭ en alia urbo povas tuj esti kondukata de fakulo. La samon oni povas diri pri ĉio, kion produktas grandskale la moderna tekniko.

Sed en kelkaj partoj de l’ mondo, homoj vojaĝantaj per rapidaj veturiloj baldaŭ renkontas aliajn homojn, kun kiuj ili ne povas interkompreniĝi, tial ke ili parolas malsaman lingvon. Ili uzas samajn ilojn, sed tiujn ilojn ili nomas per malsamaj vortoj. Sur la lingva kampo regas ankoraŭ la mistika primitiva stato. Ĉi tie ankaŭ necesas raciigadi.

Antaŭ kelkdekoj da jaroj, eĉ lingvistoj opiniis, ke lingvo estas kvazaŭ viva organismo; ke sekve estas tute ĥimera la provo starigi racie artefatitan lingvon. Same plej famaj kaj kleraj homoj neis siatempe la eblecon veturi per vapormaŝinoj. Aliaj mokis la "fantaziulojn", kiuj provis imiti la birdojn kaj flugi per artefaritaj aparatoj…

Hodiaŭ la lingvo-scienco instruas, ke lingvo estas socia institucio tradicia; ke la homa volo senĉese influas en lingvaj aferoj. Plej aŭtoritata lingvisto skribis antaŭ nelonge: "La ebleco starigi artefaritan lingvon, facile lerneblan kaj la fakto, ke tiu lingvo estas utiligebla, estas pruvitaj per la praktiko. Vana estas ĉia teoria diskutado: esperanto funkciis[3]". Kaj en la sama libro la aŭtoro konkludis: "Nur artefarita lingvo povas doni al la internaciaj rilatoj la praktikan kaj simplan ilon, kiu mankas por ili."

Racieco komencas penetri ankaŭ sur la lingvan kampon…

Piednotoj redakti

  1. Ĉiu historia periodo havas siajn proprajn leĝojn… sed tuj kiam la vivo transpasis la periodon de donita evoluo, kiam ĝi eliris el donita stadio kaj transiris en alian, tiam ĝi estas regata de aliaj leĝoj.K. Marks. (Laŭ cito de N. Buĥarin en "La teorio de l’ historia materialismo", pĝ.68 de la franclingva eldono).
  2. Raciigado en kapitalisma soci-ordo tendencas nature okazi ĉefe por la profito de la ekspluatanta klaso. La ekspluatitaro devas batali ne kontraŭ la raciigado mem, sed kontraŭ la maniero laŭ kiu la burĝaro tendencas raciigi. Vera raciigado cetere devas celi la bonstaton de la tuta homa speco.
  3. "Les Langues dans l’Europe Nouvelle" (1918) (La Lingvoj en la Nova Eŭropo), de A. Meillet, profesoro ĉe la Pariza Universitato, direktoro de studoj ĉe la lernejo de Altaj Studoj.