La Laborista Esperantismo/II. Viva artefarita lingvo
VIVA ARTEFARITA LINGVO
Sed racieco kaj artefariteco devas ĉiam sin apogi sur konkretoj; aliel la elpensemo similas nur fantazion. Multaj projektoj de artefaritaj lingvoj tute fiaskis, tial ke ilia bazo ne radikis en la vivo. La tuta konstruo ŝvebis en aero, konsistis en abstraktoj kaj ne trovis apogilon en la instinkto, en la sento de l’ homo.
Antaŭ kvardek jaroj troviĝis genia homo, kiu bone ekkonis la leĝojn pri la vivo de la lingvoj kaj submetis sian elpensemon al tiuj leĝoj. Lia racio ne perfortis la instinkton, sed nur ĝin gvidis. Lia natura lingvo-sento kondukis lin al ĝusta solvo de l’ problemo. D-ro L.L. Zamenhof iniciatis lingvon, kies elementoj jam troviĝas en la vivantaj lingvoj. Per multjara praktikado de sia lingvo, li sukcesis doni al ĝi vivon kaj animon. Tial esperanto – tiel estas nomata la lingvo – trovis ĉe interesiĝantoj bonan akcepton kaj venkis ĉiujn konkurencajn projektojn, antaŭ kaj post ĝi aperintajn. La aŭtoro de esperanto sukcese alkondukis raciecon sur la lingvan kampon. Artefariteco tie ĉi ankaŭ plene venkis.
Sed la lingva problemo evoluas en tute specialaj kondiĉoj, laŭ tute apartaj cirkonstancoj. Plej bona elpensaĵo devas eliri el la eksperimentejo kaj eniri la praktikan aplikadon por esti utila. Kaj la aplikado de lingvo postulas ĝeneralan akcepton flanke de la publiko. Por tion atingi stariĝis propagandaj asocioj. Da ili jam nun ekzistas en ĉiuj partoj de l’ mondo. Kaj sen ia troigo oni povas diri, ke la de Zamenhof artefarita lingvo eniris ĉiujn fakojn de la socia vivo: komercistoj utiligas esperanton por siaj negocoj; scienculoj por siaj traktatoj; policistoj por siaj serĉadoj; pastroj por disvastigi siajn absurdaĵojn; literaturistoj eldiras en esperanto siajn pensojn, kaj poetoj elkantas sian animstaton per versoj; oratoroj vekas aplaŭdadon kaj geamantoj trovas en la lingvo plej mildajn esprimojn. Esperanto estas jam ĉiurilate elprovita kaj preta por ĝenerala enkonduko. La artefarita lingvo fariĝis viva
lingvo.