X
Kie Godfredo faras tion kion ĉiu alia ŝiprompulo farintus en similaj cirkonstancoj.

La nokto pasis sen iu incidento. La du ŝiprompuloj, disbatitaj de emocioj kaj laciĝo, estis ripozintaj tiel trankvile kiel se ili enlitiĝis en la plej komforta ĉambro en la hotelo de la strato Montgomerio.

La morgaŭon, 27an de junio, ĉe la unuaj radioj de la leviĝanta suno, la kokerikado vekis ilin.

Godfredo preskaŭ tuj revenis al la situacia sento, dum TOrteto devis longe froti siajn okulojn kaj etendi siajn brakojn, antaŭ esti eniranta en la realeco.

- Ĉu la ĉimatena lunĉo similos al la hieraŭa vespermanĝo ? li unue demandis.

- Mi timas tion, respondis Godfredo, sed mi esperas ke ni pli bone vespermanĝos tiun ĉi nokton !

La instruisto ne povis deteni signifan grimacon. Kie estis teo kaj sandviĉoj kiuj ĝis nun estis alportitaj al li ĉe sia vekiĝo ! Kiel, sen tiu prepara manĝo, li povus atendi la horon de tagmanĝo… kiu eble neniam sonus…!

Sed necesis decidiĝi. Godfredo nun bone sentis la respondecon kiu pezis sur li, sur li sola, ĉar li atendis nenion de sia kunulo. El tiu malplena skatolo kiu servis kiel kranion al la instruisto, neniu praktika ideo povis naskiĝi : Godfredo devis pensi, imagi, decidi por du.

Li havis iun unuan memoron por Fina, sia fianĉino, al kiu li tiom senpripense rifuzis fari sian edzinon, iun duan, por sia onklo Vilĉjo, kiun li tiom nesaĝe forlasis, kaj sin turnante al TOrteto :

- Por variigi nian ĉiutagaĵon, li diris, jen kelkaj konkuloj kaj duondekduo da ovoj !

- Kaj nenio por kuiri ilin !

- Nenio ! diris Godfredo. Sed se tiuj ĉi nutraĵoj mem mankus al ni, kion do vi dirus, TOrteto ?

- Mi dirus ke nenio ne estas sufiĉa !, respondis la instruisto per seka tono.

Tamen, necesis kontentiĝi per tiu ĉi manĝo pli ol modesta. Estas tio kio estis farita.

La tre natura ideo kiu tiam alvenis al Godfredo, estis daŭrigi pli for la skoltadon antaŭtage komencitan. Unue gravis scii laŭeble en kiu parto de la oceano Pacifiko, la Revo estis sin perdinta por provi atingi iun loĝatan lokon de tiu ĉi marbordo, kie ni povus aŭ aranĝi rehejmiĝan modon, aŭ atendi la pasadon de marŝipo.

Godfredo observis ke se li povus preteriri la duan linion de montetoj, kies la pitoreska profilo konturiĝis super la arbaro, eble li tiurilate estus certa. Sed li ne pensis ke necesus al li pli ol unu aŭ du horojn por alveni tien; estas por tiu urĝa esplorado ke li decidis dediĉi la unuajn horojn de la tago.

Li ĉirkaŭrigardis. La virkokoj kaj la kokinoj estis pikpikantaj en la altaj herboj. Agutioj, kaproj, ŝafoj iris kaj reiris ĉe la rando de la arboj.

Nu Godfredo ne zorgis treni post si tiun tutan armeon da flugaĵoj kaj kvarpieduloj. Sed por pli certe reteni ilin en tiu ĉi loko, necesis lasi TOrteton ĉe ilia gardado. Tiu ĉi konsentis resti sole kaj fariĝi, dum kelkaj horoj, la paŝtisto de tiu ĉi grego.

Li metis nur unu observon :

- Se vi irus perdi vin, Godfredo ?

- Tute ne timu pri tio, respondis la junulo. Mi devas nur trairi tiun arbaron, kaj ĉar vi ne forlasos ĝian randon, mi estas certa retrovi vin tie. - Ne forgesu la depeŝon al via onklo Vilĉjo kaj petu al li kelkcent dolarojn !

- La depeŝon… aŭ la leteron ! Konsentite ! respondis Godfredo kiu, tiel longe kiel li ne estus informita pri la situacio de tiu regiono, volis lasi al TOrteto ĉiujn siajn iluziojn.

Poste, post esti skuinta la manon de la instruisto, li malaperis sub la kovraĵo de tiuj arboj kies la densa foliaro lasis apenaŭ filtri kelkajn sunradiojn. Estis ilia direkto kiu tamen devis gvidi nian junan esploriston al tiu alta monteto kies la kurteno ankoraŭ kaŝis al liaj rigardoj, la tutan horizonton de la oriento.

Pri pado, estis neniu. La grundo tamen tute ne estis sen iaj spuroj. Godfredo rimarkis en kelkaj lokoj, bestajn postsignojn. Du aŭ tri fojojn, li eĉ kredis vidi forfuĝi kelkajn rapidajn remaĉuloj, alkojn, damaojn aŭ Kanada cervo, sed li distingis neniun spuron de kruelaj bestoj kiel tigroj aŭ jaguaroj, kies cetere ne taŭgis bedaŭri la mankon.

La alta interetaĝo de la arbaro, tio estas tiu tuta porcio de arboj entenata inter la unua branĉoforko kaj ekstremo de la branĉoj, donis rifuĝon al multegaj birdoj : estis sovaĝaj kolomboj centope, poste, sub la bosketo, maragloj, urogaloj, tukanoj kun beko laŭ formo de omarpiedo, kaj pli supren, ŝvebantaj super la senarbejoj, du aŭ tri el tiuj gipaetoj kies la okulo similas kokardon. Tamen, neniu el tiuj ĉi flugaĵoj apartenis al sufiĉe speciala speco por ke ni povis dedukti kiu estis la latitudo de tiu ĉi kontinento.

Tiel estis pri la arboj de tiu ĉi arbaro. Proksimume samaj arbospecoj ol tiuj de tiu usona parto kiu inkludas Bajan Californion, la golfeton de Monterejo kaj Nov-Meksikon. Tie kreskis arbutujoj, kornusoj kun grandaj floroj, aceroj, betuloj, kverkoj, kvar aŭ kvin subspecioj de magnolioj kaj de pinastroj, tiaj kiel oni povas renkonti en Suda Karolino; poste, meze de vastaj maldensejoj, olivarboj, kaŝtanarboj, kaj, koncerne arbedoj, tufoj de tamarindoj, de mirtoj, de lentiskoj, tiaj kiel produktas la sudo de la moderklimata zono. Ĝenerale, estis sufiĉe da spaco inter tiuj arboj por ke oni povus pasi, sen devi sin helpi nek per fajro nek per hakilo. La marbrizo facile fluis tra la alta branĉaro, kaj ie kaj tie, grandaj platoj de lumo flagretis sur la grundo.

Godfredo do iris tiel, trairante laŭ oblikva linio tiujn ĉi subaĵojn de grandaj arboj. Preni kelkajn singardemojn, tio eĉ ne venis en sia kapo. La deziro atingi la altaĵojn kiuj rande staris la arbaregon en la orienton tute absorbis lin. Li serĉis, tra la foliaro, la sunluman direkton por pli rekte piediri al sia celo. Li eĉ ne vidis tiujn gvid-birdojn - tiel nomataj ĉar ili flugas antaŭ la paŝoj de la vojaĝanto, haltante, revenante, reirante, kvazaŭ ili volis montri al li lian vojon. Nenio povis distri lin.

La spiritostrebo estas komprenebla. Antaŭ unu horo, lia sorto tuj estos decidita ! Antaŭ unu horo, li scius ĉu eblis atingi iun loĝatan parton de tiu ĉi kontinento !

Jam Godfredo, rezonanta laŭ tio kion li konis pri la vojo sekvita kaj pri la vojiro veturita de la Revo dum dekseptaga navigado, diris al si ke estis nur la japana marbordo aŭ la ĉina bordo ĉe kiuj la marŝipo povintus droni. Cetere, la pozicio de la suno, ĉiam suden rilate al li, klare pruvis ke la Revo ne transpasis la limon de la suda hemisfero.

Du horojn post lia foriro, Godfredo taksis je proksimume kvin mejloj la paŝitan distancon, konsiderante kelkajn ĉirkaŭvojojn, al kiuj la denseco de la arbaro kelkfoje trudis lin. La dua serio de montetoj ne povis esti for. Jam la arboj maloftiĝis, formante kelkajn izolitajn grupojn, kaj la lumradioj pli facile penetris tra la altaj branĉaroj. La grundo ankaŭ prezentis iun deklivon kiu rapide ŝanĝis sin en sufiĉe abrupta deklivaĵo.

Kvankam li estis sufiĉe laca, Godfredo havis sufiĉe da volo por ne malrapidigi sian paŝadon. Kuri, li sendube farintus tion, sed pro la kruteco de la unuaj deklivoj…

Baldaŭ li sufiĉe supreniris por regi la ĝeneralan mason de tiu verdiĝanta kupolo kiu sterniĝis malantaŭ li, kaj kies kelkaj arbokapoj aperis ie kaj tie.

Sed Godfredo ne zorgis rigardi malantaŭen. Liaj okuloj ne plu forlasis tiun linion de senvegetaĵa kresto kiu profiliĝis je kvar- aŭ kvin-cent futoj antaŭe kaj super li. Estis la obstaklo kiu ankoraŭ kaŝis al li la orientan horizonton.

Malgranda konuso, oblikve hakita, superis tiun ĉi malebenan linion, kaj kuniĝis per malkrutaj deklivoj al serpentuma kresto kiun desegnis la monteta aro.

- Tien !… Tien !… diris Godfredo al si. Estas tiu punkto kiun necesas atingi !… Estas la pinto de tiu konuso !… Kaj de tie, kion mi vidos ?… Urbon ?… Vilaĝon ?… Dezerton ?

Tre ekscitita, Godfredo ankoraŭ grimpadis alpremante sian kubutojn al sia brusto por reteni la batadojn de sia koro. Lia iom anhelanta spirado lacigis lin, sed li ne havintus paciencon paŭzi por reakiri spiron. Eĉ se li devus fali, duonsvene, ĉe la supro de la konuso, kiu jam staris nur je iu cento da futoj super lia kapo, li ne volis perdi minuton por malfruiĝi.

Fine, ankoraŭ kelkajn momentojn, kaj li estus al la celo. La deklivo ŝajnis al li sufiĉe kruta ĉiflanke, kun angulo de tridek ĝis tridek kvin gradoj. Li helpis sin per la piedoj kaj la manoj; li sin krampis al la tufoj de maldikaj herboj de la deklivaĵo, al kelkaj magraj arbedoj de lentiskoj aŭ de mirtoj, kiuj etaĝiĝis ĝis la kresto.

Iu lasta fortostreĉo estis farita ! Per la kapo, fine, li preterpasis la plataĵon de la konuso, dum, ventraltere kuŝinta, siaj okuloj avide trarigardis la tutan horizonton de la oriento…

Estis la maro kiu formis ĝin kaj iris maldistingiĝi ĉirkaŭ dudek mejloj, pretere, kun la linio de la ĉielo !

Li turnis sin…

Ankoraŭ la maro, okcidenten, suden, norden !… la vastega maro zonanta lin ĉiuflanke !

"Iu insulo !"

Ĵetante tiun ĉi vorton, Godfredo sentis akran korpremon. La penso ke li povu esti sur insulo ne alvenis al li ! Kaj tamen, tiel esti ! La tergloba montoĉeno, kiu povintus ligi lin al la kontinento, subite estis rompita ! Li travivis tiun impreson de dormanta homo en boato drive forportita, kiu vekiĝas sen havi nek remilon nek velon por reiri al la tero !

Sed Godfredo rapide resereniĝis. Lia decidiĝo akcepti la situacion estis prenita. Pri la ebloj de savo, ĉar ili ne povis veni de ekstere, estis al li naskigi ilin.

Nepris unue, ekscii kiel eble ekzakte la dispozicion de tiu ĉi insulo, kiun lia rigardo entenis en ĝia plena vasteco. Li taksis ke ĝi devis mezuri cirkonference ĉirkaŭ sesdek mejloj, havante okulmezure dudek mejlojn longe de la sudo al la nordo, sur dekdu mejloj larĝe de la oriento al la okcidento.

Koncerne ĝian centran parton, ĝi sin kaŝis sub la verdiĝanta densa arbaro kiu haltis ĉe la krestolinio superstarita de la konuso kies la deklivaĵo formortiĝis sur la marbordo. Ĉio alia estis nur herbaro kun grupoj da arboj, aŭ strando kun rokoj, ĵetantaj siajn lastajn tavolojn sub formo de kaboj kaj de kaprice pintiĝantaj promontoroj. Kelkaj krekoj ŝiris la marbordon, sed povintus rifuĝigi nur du aŭ tri fiŝbarkojn. Sole, la golfeto funde de kiu la Revo ŝippereis, ampleksis vastecon de sep aŭ ok mejloj. Simila al foira rodo, ĝi malfermiĝis sur du trionoj de la kompaso; iu ŝipo ne trovintus tie sekuran ŝirmejon, krom se la vento forblovus de la oriento.

Sed kiu estis tiu insulo ? De kiu geografia grupo ĝi rilatigis ? Ĉu ĝi apartenis al insularo, aŭ estis nur izolita akcidento en tiu parto de la Pacifiko ?

Ĉiaokaze, neniu alia insulo, granda aŭ malgranda, alta aŭ malalta, aperis en la vidzono.

Godfredo estis stariĝinta kaj trarigardis la horizonton. Nenio sur tiu cirkla linio kie maro kaj ĉielo konfuziĝis. Se do lofen aŭ mallofen eksistis iu insulo aŭ iu kontinenta rando, tio povis nur esti trans grava distanco.

Godfredo kolekti ĉiujn siajn rememorojn pri geografio, por diveni kiu estis tiu ĉi Pacifika insulo. Per rezonado li alvenis al jeno : la Revo, dum dek sep tagoj, preskaŭ ekzakte sekvis la direkton de la sudokcidento. Nu, po rapido de cent kvindek ĝis cent okdek mejloj por dudek kvar horoj, ĝi devis esti trairinta preskaŭ kvindek gradojn. Aliflanke, estis senduba ke ĝi ne transpasis la ekvatoran linion. Do necesis serĉi la pozicion de la insulo aŭ de la insularo el kiu ĝi eble dependis, en la parto entenata inter la cent-sesdekaj kaj la cent-sepdekaj gradoj norden.

Sur tiu Pacifika porcio, ŝajnis ja al Godfredo ke mapo ne proponus al li alian insularon ol tiu de sandviĉoj; sed ekster tiu insularo, ĉu ne estis izolitaj insuloj kies la nomoj eskapis al li kaj kiuj formis kvazaŭ grandan semitaron ĝis marbordo de la ĉiela Imperio ?

Ne gravis, cetere. Ekzistis neniu rimedo por iri serĉi en alian punkton de la oceano, pli gastaman grundon.

"Nu, diris Godfredo al si, ĉar mi ne konas la nomon de tiu ĉi insulo, ke ĝi estu nomata insulon Finan, memore al tiu kiun mi ne devintus forlasi por iri kuri tra la mondo, kaj povu tiu nomo havigi al ni bonŝancon !"

Godfredo tiam klopodis por malkovri ĉu la insulo estis loĝata en la parto kiun li ne ankoraŭ povis viziti.

De la supro de la konuso, li vidis nenion kiu malkaŝis spurojn de indiĝenoj, nek loĝejojn en la herbejo nek domojn ĉe la rando de la arboj, eĉ nek iun solan kabanon de fiŝisto ĉe la marbordo.

Sed se la insulo estis senhoma, tiu maro kiu ĉirkaŭis ĝin, ne malpli similis, kaj neniu ŝipo sin montris en la ĉirkaŭlimoj al kiuj la alteco de la konuso donis gravan disvolviĝon.

Godfredo, esplorado farita, devis nur malsupreniri al la piedo de la monteto kaj vojiri reen al la arbaro por retrovi TOrteton. Sed antaŭ forlasi la lokon, lia rigardo estis altirita de ia densejo de arbegoj kiuj stariĝis ĉe la limo de la nordaj herbejoj. Estis giganta grupo : ĝi elstaris per la kapo ĉiujn kiujn Godfredo vidis ĝis tiam.

"Eble, li diris al si, estas preferinda klopodi por ekloĝiĝi en tiu flanko, des pli bone ke, se mi ne eraras, mi videtas rivereton kiu sendube estiĝas ĉe ia fonto de la centra montaro kaj fluas tra la herbejo".

Tio estus por ekzameni tuj de la morgaŭo.

Suden, la aspekto de la insulo estis iom malsama. Arbaroj kaj herbejoj pli rapide cedis lokon al flava tapiŝo de la strandoj, kaj kelkloke, la marbordo restariĝis laŭ pitoreskaj rokoj.

Sed kiu estis la surprizo de Godfredo kiam li kredis ekvidi maldikan fumon kiu leviĝis en la aero transe de tiu ĉi roka baro.

"Ĉu do ekzistas tien kelkaj el niaj kunvojaĝantoj ! li ekkriis. Sed ne, tio ne eblas ! Kial ili estus malproksimiĝintaj de la golfeto ekde hieraŭ, kaj ĝis pluraj mejloj de la ŝero ? Ĉu do estus fiŝista vilaĝo aŭ la kampadejo de indiĝena tribo ?"

Godfredo observis kun la plej ekstrema atento. ĉu ja estis fumo, tiu maldika vaporo kiun la brizo milde peletis okcidenten ? Ni povus erari. Ĉiuokaze, ĝi ne malfruis disperdiĝi : kelkajn minutojn poste, oni jam povis vidi nenion.

Estis elrevigita espero.

Godfredo lastfoje rigardis al tiu direkto; poste, vidante nenion pli, li lasis sin gliti laŭlonge de la deklivaĵo, malsupreniris la deklivojn de la monteto kaj denove enŝoviĝis sub la arbojn.

Iun horon pli poste, li estis trairinta la tutan arbaron kaj troviĝis ĉe la rando.

Tie TOrteto atendis, meze de sia grego kun du kaj kvar kruroj. Kaj al kiu okupo fordonis sin la senceda instruisto ? Al la sama, ĉiam. Peco de ligno en la dekstra mano, alia en la maldekstra mano, li ankoraŭ penegis volante flamigi ilin. Li frotis, li frotadis kun konstanteco inda je pli bona sorto.

- Nu, li demandis tuj kiam li ekvidis Godfredon, kaj la telegrafa oficejo ?

- Ĝi ne estis malfermita ! respondis Godfredo, kiu ne ankoraŭ kuraĝis diri ion pri la situacio.

- Kaj la poŝtoficejo ?

- Ĝi estis fermita ! Sed ni tagmanĝu !… Mi malsategas !… Ni babilos poste.

Kaj tiun matenon, Godfredo kaj sia kompano ankoraŭ devis kontentiĝi per tiu ĉi tro malgrasa manĝo de krudaj ovoj kaj de konkuloj !

"Tre sana dieto !" ripetis Godfredo al TOrteto, kiu apenaŭ samopiniis kaj manĝis nur kontraŭvole.