XI
En kiu la temo de la estas solvita tiom kiom tio povas esti.

La tago jam grandparte pasis. Do Godfredo decidis prokrasti ĝis la morgaŭo la taskon ekplenumi novan instaladon. Sed pri la urĝaj demandoj kiujn metis al li la instruisto pri la rezultoj de lia esplorado, li finfine respondis ke ĝi estis insulo - la insulo Fina - sur kiu ili estis ambaŭ ĵetitaj, kaj ke necesus pripensi la rimedojn por vivi tie, antaŭ konsideri la rimedojn por forlasi ĝin.

- Insulo, ekkriis TOrteto.

- Jes… estas insulo !

- Kiun la maro ĉirkaŭas ?…

- Kompreneble.

- Sed kiu ĝi estas ?

- Mi diris al vi, la insulo Fina, kaj vi komprenos kial mi volis doni al ĝi tiun nomon !

- Ne… Mi ne komprenas tion, respondis TOrteto, grimacante, kaj mi ne vidas la similecon ! Fraŭlino Fina estas ĉirkaŭita per tero, ŝi !

Post tiu ĉi melankolia pripenso, ni pretiĝis por tranokti kiel eble malplej malbone. Godfredo reiris al la ŝero fari novan provizadon per ovoj kaj moluskoj, kies necesis ja kontentiĝi; poste la laceco helpanta, li ne malfruis endormiĝis piede de arbo, dum TOrteto kies la mondkoncepto ne povis akcepti tian situacion, sin fordonis al plej maldolĉaj pensadoj.

La morgaŭon, la 28an de junio, ambaŭ estis ellitiĝintaj antaŭ ol la virkoko estis interrompanta sian dormon.

Kaj unue, iu sengrasa matenmanĝo - la sama kiel la antaŭtago. Tamen la freŝa akvo de malgranda rivereto estis avantaĝe anstataŭita de iom da lakto kiun iu el kaprinoj sin lasis melki.

Ha ! Digna Torteto ! Kie estis tiu "Mentjulepo", tiu "sangria Portovino", tiu "Ŝereo-bakaĵo", tiu "Ŝereo-koktelo", kiujn li apenaŭ trinkis, sed kiujn li povintus ĉiuhore servigi al si en la trinkejoj kaj la tavernoj de San-Francisko ? Li inklinis envii tiujn flugaĵojn, tiujn agutiojn, tiujn ŝafojn, kiuj sensoifiĝis sen postuli ian ajn aldonaĵon de dolĉaj aŭ alkoholaj principoj al la klara akvo ! Tiuj bestoj, ne bezonis fajron por kuiri siajn nutraĵojn; radikoj, herboj, grenoj sufiĉis, kaj ilia tagmanĝo estis ĉiam taŭge servita sur la verda tablo.

"Ni ekiru !", diris Godfredo.

Kaj jen ambaŭ forirantaj, sekvitaj de ilia kohorto da dombestoj kiuj, evidente, neniam volis forlasi ilin.

La intenco de Godfredo estis iri esplori norden de la insulo, tiun parton de la marbordo sur kiu staris tiun bosketon da altaj arboj kiujn li videtis supre de la konuso. Sed por iri tien, li decidis sekvi la marbordon. Eble la surfo estus alportinta iun vrakon de la ŝiprompiĝo ? Eble li tien trovus, sur la sablo de la strando, kelkajn el siaj samsortuloj de la Revo, kuŝantajn sen sepultejo, kaj al kiuj decus doni kristanan entombigon ? Koncerne renkonton kun unu sola vivanta matroso de la ŝipanaro, post esti savita kiel li, li ne plu esperis, tridek-ses horojn post la katastrofo.

La unua vico da dunoj estis do transpasita. Godfredo kaj sia kunulo baldaŭ retroviĝis ĉe la komenco de la ŝero, kaj ili revidis ĝin senhoman tute same kiel ili estis lasintaj ĝin. Tie, pro singardo, ili renovigis sian provizon da ovoj kaj konkuloj, pro la antaŭvido ke tiuj ĉi malabundaj rimedoj povus manki al ili norden de la insulo. Poste, sekvante la franĝon da fukoj forlasitaj de la lasta tajdo, ili repaŝis ĉirkaŭrigardante tiun tutan parton de la marbordo.

Nenio ! Ĉiam nenio !

Tutcerte, ni konfesu ke se misfortuno faris Robinsonojn per tiuj ĉi du postvivantoj de la Revo, ĝi sin montris pli strikta koncerne ilin ol rilate al iliaj antaŭuloj ! Al tiuj, restis ankoraŭ io de la rompinta ŝipo. Post esti eltirintaj amason da ĉefaj bezonaĵoj, ili povis utiligi la disrompaĵojn. Estis proviantoj por kelktempo, vestoj, iloj, armiloj, unuvorte tio kion provizi al la plej bazaj postuloj de la vivo. Sed ĉi tie, nenio el ĉio tio ! Meze de tiu malluma nokto, la ŝipo malaperis en la marprofundojn sen lasi al la ŝero la plej malgrandaĵon el siaj vrakoj ! Ne eblis savi ion… ne eĉ alumeton - kaj efektive, estis ĉefe tiu alumeto kiu mankis.

Mi ja scias tion ke bravuloj, komforte instalintaj en sia ĉambro, antaŭ bona fajrejo kie flamas karbo kaj ligno, volonte diras al vi :

"Sed nenio estas pli facila ol akiri fajron ! Estas mil manieroj por tio ! Du ŝtonoj !… Iom da seka musko !… Iom da bruligita tuko… kaj kiel bruligi tiun tukon ?… Poste, la klingo de tranĉilo uzata kiel fajrilon… aŭ du lignopecoj vigle frotataj, simple, polinezimaniere !…"

Nu, provu !

Tio estis la pripensadoj kiujn Godfredo enpensiĝis paŝante, kaj tiu kiu prave absorbis lin plejmulte. Eble ankaŭ li, antaŭ sia krado, reaktiviganta la fajrujon ŝargitan per koakso, legante vojaĝrakontojn, li opiniintus kiel tiuj bravuloj ! Sed post provoj, li elreviĝis, kaj li ne imagis al si sen ia timeto manki fajron, tiun necesegan elementon kiun nenio povas anstataŭi.

Li do iri, perdinta en siaj pensoj, antaŭanta TOrteton kies la tuta zorgo konsistis kungrupigi per siaj krioj, la brutaron da ŝafoj agutioj, kaprinoj kaj kortobirdoj.

Subite lia rigardo estis altirita de akraj koloroj de grapolo de pometoj kiu pendis de la branĉoj de iaj arbustoj, centope dissemintaj piede de la dunoj. Li tuj distingis kelkajn el tiuj "mancinelfruktoj" per kiuj la indianoj plezure nutras sin en kelkaj regionoj de Kalifornio.

- Finfine ! li ekkriis, jen tio por iom variigi niajn manĝojn de ovoj kaj konkuloj !

- Kio ! Tio estas manĝebla ? diris TOrteto kiu, laŭ sia kutimo, estis ekgrimacanta.

- Vidu ja ! respondis Godfredo. Kaj li komencis pluki kelkajn el tiuj mancinelfruktoj en kiuj li avide mordis.

Estis nur sovaĝaj pomoj, sed ilia acideco mem ne lasis esti agrabla. La instruisto ne prokrastis imiti sian kompanon, kaj ne montris sin tro malfeliĉa pro la trovaĵo. Godfredo prave opiniis ke ni kapablis eltiri de tiuj fruktoj iun fermentitan trinkaĵon kiu ĉiufoje estus preferinda ol la klara akvo.

La paŝado daŭrigis. Baldaŭ la ekstremo de la sabla duno venis morti sur herbejo kiun trairis malgranda rivereto kun fluantaj akvoj. Estis tiu kiun Godfredo videtis de la supro de la konuso. Koncerne la arbegojn, ili amasiĝis iom pli for, kaj post kuro je ĉirkaŭ naŭ mejloj, la du esploristoj, sufiĉe lacaj pro tiu kvarhora promenado, alvenis tien kelkajn minutojn post tagmezo.

La loko vere indis esti rigardata, vizitata, selektata, kaj sendube okupata.

Tie, fakte, ĉe la rando de vasta herbejo miksita kun mancinelaj tufoj kaj aliaj arbustoj, staris dudekon da gigantaj arboj kiuj povintus elteni komparon kun la samaj specioj de la Kaliforniaj arbaroj. Ili estis duoncirkle aranĝitaj. La tapiŝo de verdaĵo kiu etendiĝis ĉe ilia piedo, post esti borderinta la fluejon de la rivereto dum ankoraŭ kelkcent paŝoj, cedis lokon al longa strando punktita per rokoj, rulŝtonoj, fukoj, kies la ĉemara disvastiĝo desegniĝis per akrepinta dorno de insulo al nordo.

Tiuj ĉi gigantaj arboj, tiuj dikaj arbegoj kiel oni ordinare nomas ilin en Okcidenta Ameriko, apartenis al la genro de sekvojadendroj, koniferoj de la abifamilio. Se vi demandus al Angloj per kiu pli speciala nomo ili baptis ilin : "Velingtonoj" ili respondus. Se vi tion demandus al Usonanojn : "Vaŝingtonoj" estus ilia respondo.

Ni tuj vidas la diferencon.

Sed ke ili elvokas la memoron de la flegma venkinto de Vaterlo aŭ la memoron de la famkonata fondinto de la amerika respubliko, ili estas tamen la plej imponaj produktoj konataj de la kalifornia kaj nevada flaŭro.

Fakte, en kelkaj partoj de ĉi tiuj landoj; ekzistas tutaj arbaroj de tiuj arboj, tiaj kiaj la boskoj de Mariposa kaj de Kalavera, el kiuj kelkaj estas de sesdek ĝis okdek futoj cirkonference kaj tricent alte. Unu el ili, ĉe la enirejo de Valo Josemito estis ne malpli ol cent futoj ĉirkaŭe; dumvive – ĉar nun ĝi estas kuŝinta sur grundo - ĝiaj lastaj branĉoj atingintus la altecon de Nia-Damo de Strasburgo, tio estas, pli ol kvarcent futoj. Oni ankoraŭ mencias la "Patrinon de la Arbarego", la "Belecon de la arbarego", la "Kabanon de la Pioniro", la "du Gvatistojn", la "Generalon Grant", "Fraŭlinon Emma", "Fraŭlinon Maria", "Brigham Young[1] kaj lian edzinon", la "Tri Graciojn", la "Urson", ktp, kiuj estas veraj vegetalaj fenomenoj. Sur la trunko, segita ĉe sia bazo, de unu el ĉi tiuj arboj, oni konstruis budon en kiu kvadrilo de dek ses ĝis dudek homoj povas komforte manovri. Sed efektive, la giganto el la gigantoj, meze de arbarego kiu estas la proprietaĵo de la ŝtato, je dek-kvino da mejloj de Murfi, estas la "Patro de la Arbarego", malnova kvarmiljara sekvojo; ĝi altiĝas je kvarcent kvindek du futoj super la grundo, pli alta ol la kruco de Sankta Petro de Romo, pli alta ol la Granda Piramido de Gizo, pli alta finfine ol tiu fera spajreto kiu staras nun sur unu el turoj de la katedralo de Rueno kaj devas esti rigardata kiel la plej alta monumento en la mondo.

Estis aro de proksimume dudek de tiuj kolosoj kiujn la kaprico de naturo estis semintaj sur tiu ĉi pinto de la insulo eble dum la epoko kiam la reĝo Salomono konstruis tiun templon de Jerusalemo kiu neniam restariĝis el siaj ruinoj. La plej grandaj povis esti preskaŭ tricent futojn alte, la plej malgrandaj ducent kvindek. Kelkaj, interne kavigitaj pro la maljuneco, vidigis ĉe ilia bazo iun gigantan arkaĵon, sub kiu povintus trapasi iun kompletan rajdan taĉmenton.

Godfredo estis impresita de admiro ĉeeste de tiuj ĉi naturaj fenomenoj kiuj ĝenerale okupas nur la altitudoj de kvin ĝis ses mil futoj super la marnivelo. Li eĉ opiniis ke tiu sola vidaĵo valorintus la vojaĝon. Nenio komparebla, fakte, al tiuj ĉi helbrunaj kolonoj, kiuj profiliĝis preskaŭ sen signifa malgrandiĝo de sia diametro, de la radiko ĝis la unua branĉoforko. Tiuj cilindraj trunkoj, je alteco de okdek ĝis cent futoj super la grundo, disbranĉiĝanta laŭ fortaj branĉoj, dikaj kiel jam grandegaj arbotrunkoj, tiel portis tutan arbaron en la aero.

Unu el tiuj "sekvojadendroj" - estis unu el la plej grandaj de la aro - altiris pli aparte la atenton de Godfredo. Kavigita ĉe sia bazo, ĝi prezentis malfermon, de kvar ĝis kvin futoj larĝe kaj dek alte, kiu permesis eniri internen. La koro de la giganto malaperis, la alburno disiĝis laŭ delikata, blankeca polvo; sed se la arbo ankoraŭ apogiĝis sur siaj potencaj radikoj nur per sia solida ŝelo, ĝi povis ankoraŭ tiel vivi dum jarcentoj.

"Pro manko de kaverno aŭ groto, ekkriis Godfredo, jen tute taŭga loĝejo, ligna domo, turo kiel ne ekzistas en loĝata lando ! Tie, ni povos esti enfermitaj kaj ŝirmitaj ! Venu TOrteto, venu !"

Kaj la junulo, kuntirante sian kunulon, eniris enen de la sekvojo.

La grundo estis kovrita de tavolo de vegetala polvo, kaj ĝia diametro ne estis malpli granda ol dudek anglaj futoj. Koncerne la alteco ĉe kiu la volbo rondiĝis, la mallumo malhelpis taksi ĝin. Sed nenia lumradio enŝoviĝis tra la arboŝela vando de tiu speco de kelo. Do, neniu fendo, neniu breĉo tra kiuj la pluvo aŭ la vento povontus eniĝi. Certis ke niaj du Robinsonoj troviĝus tie kun elteneblaj kondiĉoj por senpune maltimi la veterŝanĝiĝojn. Iu kaverno estintus nek pli solida, nek pli seka, nek pli fermita. Vere, estintus malfacile trovi pli bone !

- Hm, TOrteto, kion vi opinias pri tiu natura loĝejo ? Godfredo demandis.

- Jes, sed la kameno ? TOrteto diris.

- Antaŭ ol postuli la kamenon, respondis Godfredo, almenaŭ atendu ke ni sukcesus akiri fajron !

Tio estis oni ne povas pli logika.

Godfredo iris esplorrigardi la najbarlokoj de la aro da arboj. Kiel dirite, la herbejo etendiĝis ĝis tiu masivego de sekvojoj kiu formis la randon. La malgranda rivereto fluanta tra ĝia verda tapiŝo, gardis meze de tiuj iom argilaj grundoj, iun bonfaran malvarmeton. Arbustoj el diversaj specioj kreskis ĉe ĝiaj randoj, mirtoj, lentiskoj, interalie, multe da mancinelfruktoj kiuj devis certigi la rikolton de sovaĝaj pomoj.

Pli for, daŭrigante, kelkaj aretoj da arboj, kverkoj, fagoj, sikomoroj, celtisoj, disiĝis sur ĉiu tiu vasta herba areo; sed kvankam ili estis, ankaŭ ili, altegaj, oni povus rigardi ilin kiel nurajn arbetojn, apud tiuj ĉi "Mamutaj arboj" kies la leviĝanta suno devis plilongigi la longajn ombrojn ĝis la maro. Tra tiuj herbejoj ankaŭ desegniĝis zigzagaj linioj de arbustoj, de vegetalaj tufoj, de verdiĝantaj arbedoj, kiujn Godfredo antaŭdecidis iri esplorrigardi la morgaŭon.

Se la loko plaĉis al li, ĝi ne ŝajnis malplaĉi al dombestoj. Agutioj, kaprinoj, ŝafoj ekokupis tiun ĉi terenon kiu proponis al ili radikojn por ronĝi aŭ herbon por paŝtiĝi preter ilia satiĝo. Koncerne la kokinoj, ili avide bekis grajnojn aŭ vermojn ĉe la randoj de la rivereto. La besta vivo jam elmontriĝis per iroj-reiroj, kaprioloj, flugadoj, beoj, gruntoj, klukoj, kiuj sendube, neniam aŭdiĝis en tiuj ĉi regionoj.

Poste, Godfredo revenis al sekvojaroj kaj pli atente elekzamenis la arbon en kiu li baldaŭ faros elekton de loĝejo. Ŝajnis al li ke estus, se ne maleble, almenaŭ tre malfacile grimpi ĝis ĝiaj unuaj branĉoj, almenaŭ de ekstere, ĉar tiu trunko prezentis nenian elstaraĵon; sed interne, eble la grimpado estus pli facile, se la arbo kaviĝus ĝis la branĉoforko inter la koro kaj la arboŝelo.

Povis esti utile, en okazo de danĝero, serĉi rifuĝejon en tiun ĉi densan branĉaron kiun subtenis kolosa trunko. Estus afero por ekzameni pli poste. Kiam tiu esplorado estis finata, la suno estis sufiĉe malalta sur la horizonto kaj ŝajnis deca prokrasti ĝis la morgaŭo la preparojn de la definitiva instalado.

Sed tiu nokto, post manĝo kies la deserto konsistis el sovaĝaj pomoj, kie ni povis pli bone pasigi ĝin ol sur tiu vegetala polvo kiu kovris la grundon interne de la sekvojo ? Estis tio kio estis farita sub la gardo de Providenco, ne sen ke Godfredo memore al Onklo Vilhelmo V. Kolderupo, donis la nomon de Vilĉjo-Arbo al tiu ĉi giganta arbo kies la similaj el la arbaroj de Kalifornio kaj de najbaraj ŝtatoj portas, ĉiuj, la nomon de unu el la famaj civitanoj de la amerika respubliko.

  1. Brigham YOUNG estis usona mormono, unua subŝtatestro de Utaho.