Indekso : La Neĝa Blovado (1888)
de Aleksandr Sergejeviĉ Puŝkin
Tradukita de Antoni Grabowski






La
Neĝa Blovado
RAKONTO de PUŜKIN’.
TRADUKIS
A. Grabowski’.









Antaŭparolo.

En la „Aldono al la dua libro de l’ lingvo internacia” la aŭtoro nin sciigas ke la „Amerika Filozofia Societo en Filadelfio” decidis kunvoki internacian kongreson de ĉiuj instruitaj societoj por decidi la finan formon de la lingvo internacia. La aŭtoro, transdonante sian laboron al la estonta kongreso, foriras de l’ sceno kaj volas resti nur simpla amiko de l’ afero, ne havanta jam la kompetentecon de ia kondukado aŭ leĝdonado. Mi ne bezonas ripeti tutan la enhavon de la broŝureto, kiun ĉiu amiko de l’ lingvo internacia certe legis. Por mallonge diri: la foriranta aŭtoro montras al ni en la broŝureto la vojon, kiel ni mem sen kondukanto povas nun tute libere labori por l’ afero, eldoni verkojn, krei vortojn kaj cetere, ĝis la estonta kongreso.

La verko de l’ aŭtoro, kiel ankaŭ la vojo, kiun li elektis, montris sin bonaj; la aŭtoro bone pripensis la ilojn, kiuj kondukas al la celo. Al ni hodiaŭ restas nun ekprovi, ĉu ni jam efektive povas stari mem sur propraj piedoj. Ni komencu! Por elprovi miajn fortojn mi elektis malgrandan rakonton, sur kiu mi antaŭ kelkaj jaroj lernis la rusan lingvon, kaj mi donis al ĝi internacian veston. La rakonteto, unu el la plej belaj de Puŝkin’, donas en sia simpleco kaj natura fideleco multe konvenan pentron de la karaktero de l’ lando kaj de ĝiaj anoj. — Kiel vere la aŭtoro de l’ lingvo int. diris, ke oni povas tute libere esprimi siajn pensojn per la malmultaj vortoj de l’ vortareto, (dan’ al la kunmetebleco de la radikoj,) ni vidis en la „Dua libro” kaj en la „Aldono”; mi vidis tion saman dam la tradukado de la nuna rakonto. Mi preskaŭ ne bezonis krei novajn vortojn kaj povis tute fidele traduki, kvankam oni trovos, ke la rakonto estas multe riĉa je malsamaj vortoj. La solaj du nomoj de arboj, kuijn mi ne povis formi el la radikvortoj, mi prenis el la lingvo latine, ĉar en la botaniko ĝi ja estas internacia.

Mi deziras ke tiu ĉi libreto estu la komenco de l’ eldonado de simalaj verketoj. Se ankaŭ aliaj amikoj de la ling. int. alportos similajn ŝtonetojn por nia konstruo, ni baldaŭ havos ne sole lingvon internacian, sed ankaŭ la unuan veran „bibliotekon internacian”, kaj la afero iros tiam rapide antaŭen.

La tradukinto.



La neĝa blovado.

En la fino de l’ jaro 1811a, en epoĥo al ni memorinda, vivis en sia vilaĝo Nenaradovo la bona Gavrilo Gavriloviĉ’ R.

Li gloriĝis en la tuta ĉirkaŭaĵo pro gastama kaj koreco; la najbaroj ĉiuminute veturadis al li por manĝi, trinki, ludi kun lia edzino Praskovja’ Petrovna po kvin kopekoj je l’ bostono; kaj kelkaj el ili por rigardi ilian filineton Marion Gavrilovna’n, gracian palan kaj deksepjaran fraŭlinon. Ŝi estis rigardata kiel riĉa fianĉino, kaj multaj antaŭdecidis ŝin por si aŭ por siaj filoj.

Mario Gavrilovna estis edukita sur francaj romanoj kaj tiaj kompreneble jam amanta. La objekto, elektita de ŝi, estis malriĉa oficero, kiu sin trovis forpermese en sia vilaĝeto.

Ĝi estas kompreneble per si mem, ke la juna homo brulis egale de l’ ama fajro, kaj ke la gepatroj de lia amata, sciiĝinte ilian duflankan amon, malpermesis la filinon eĉ pensi pri li, kaj lin ricevadis pli malbone ol eksigitan asesoron.

Niaj amantaj estis en korespondado, kaj ĉiun tagon ili sin vidis je kvar okuloj en pina arbareto aŭ ĉe l’ malnova preĝetejo. Tie ili ĵuradis unu al la alia eternan amon, plendadis je la sorto kaj faradis multoblajn projektojn.

Korespondante kaj interparolante tiasence, ili (kio estas tre natura) alvenis al la jena decido: se ni unu sen la alia ne povas vivi, kaj la volo de la senkompataj gepatroj baras nian feliĉon, ĉu ni ne povas veni al la celo ankaŭ sen ĝi?

Oni komprenas, ke tiu-ĉi feliĉa penso venis unue en la kapon de l’ juna homo, kaj ke ĝi multe plaĉis al la romana fantazio de Mario Gavrilovna.

Venis la vintro kaj ĉesigis iliajn revidojn, sed la korespondado fariĝis tiom pli viva.

Vladimiro Nikolajeviĉ’ en ĉia letero ŝin petegis, ke ŝi donu sin al li, edziĝu je li sekrete, kaŝu sin kelkan tempon kun li, kaj posti ili ĵetus sin al la piedoj de la gepatroj, kiuj nature estus fine tuŝitaj per la heroa konstanteco kaj la malfeliĉo de la amantoj kaj dirus al ili certe: „infanoj, venu al niaj koroj!”

Mario Gavrilovna longe ŝanceliĝadis; multaj projektoj de l’ forkuro estis forĵetitaj. Fine ŝi konsentis; en certigita tago ŝi devis ne vespermanĝi, sed foriĝi en sian ĉambron el la ŝajnkaŭzo de l’ doloro je l’ kapo.

Sia servanta knabino estis en komploto; ili du devis eliri en la ĝardenon trans la posta balkona ŝtuparo, trovi pretigitan glitveturilon, sidigi sin en ĝi kaj veturi ĉirkaŭ kvin verstojn de Nenaradovo, en la vilaĝon Ĵadrino, rekte antaŭ la preĝejon, kie Vladimiro jam devis ilin atendi.

Antaŭ la decidanta tago Mario Gavrilovna ne dormis tutan la nokton; ŝi ordadis kaj kunligadis sian tolaĵon kaj vestaĵon, skribadis longan leteron al unu sentema fraŭlino, ŝia amikino, alian al siaj gepatroj.

Ŝi diris adiaŭ al ili en la plej kortuŝantaj vortoj, senkulpigis sian eraron per la nevenkebla forto de ia ama sento kaj finis per tio, ke la plej feliĉa minuto de l’ vivo estos por ŝi tiu, kiam ĝi estos permesita al ŝi ĵeti sin al la piedoj de la plej karaj gepatroj.

Sigelinte la du leterojn per Tula sigelilo, sur kiu estis elformitaj du brulantaj koroj kun konvena surskribo, ŝi ĵetis sin sur la liton mallonge antaŭ la lumiĝado de l’ tago, kaj ekdormetis; sed ankaŭ tie ĉi teruraj sonĝaj fantazioj ĉiuminute ŝin vekadis.

Jen ekŝajnis al ŝi, ke en tiu sama minuto, kiam ŝi sidiĝis en la glitveturilon por veturi al la edziĝo, la patro ŝin ekhaltigis, kun turmenta rapideco ŝin trenis sur la neĝo kaj ĵetis en malluman senfundan subteraĵon… kaj ŝi flugis malsupren kun neklarigebla mortiĝado de l’ koro… jen ŝi vidis Vladimiron, kuŝantan sur la herbo, palan kaj sangantan. Mortante, li petegis ŝin per voĉo iranta tra l’ koro, ke ŝi rapidu por lin edziĝi… Aliaj malbelaj sensencaj sonĝaj vidaĵoj sin portis antaŭ ŝi unu post alia. Fine ŝi levis sin el la lito, pli pala ol kutime, kaj kun ne-preteksta doloro je l’ kapo. La patro kaj la patrino ekvidis ŝian maltrankvilecon; ilia karesa zorgado kaj la senĉesaj demandoj: „Kio estas je vi, Manjo? Ĉu vi ne estas malsana, Manjo?” disŝiradis al ŝi la koron. Ŝi penis ilin tranviligi, montri sin ĝoja, kaj ne povis.

Venis la vespero. La penso, ke jam je l’ lasta fojo ŝi pasigas tagon en la mezo de sia familio, premis ŝian koron. Ŝi estis apenaŭ viva; sekrete ŝi diris adiaŭ al ĉiuj personoj, al ĉiuj objektoj, kiuj ŝin ĉirkaŭadis. La vespermanĝo estis enportita; ŝia koro forte ekfrapis.

Per tremanta voĉo ŝi diris, ke ŝi ne havas apetiton por vespermanĝi kaj komencis adiaŭi je la patro kaj la patrino. Ili ŝin kisis kaj, kiel kutime, benis: ŝi apenaŭ ne ekploris.

Veninte en ŝian ĉambron, ŝi ĵetis sin sur la seĝon kaj verŝis varmegajn larmojn. Ŝia knabino konsilis al ŝi, ke ŝi tranviliĝu kaj kuraĝiĝu. Ĉio estis preta. Post duonhoro Manjo devis por ĉiam forlasi la domon gepatran, ŝian ĉambron, la trankvilan vivon fraŭlinan. Ekstere estis neĝa blovado; la vento fajfis, la lignaj fenestraj kovriloj tremadis kaj frapadis; ĉio ŝajnis al ŝi kiel timigadoj kaj malfeliĉaj antaŭsignoj.

Baldaŭ en la domo ĉio trankviliĝis kaj ekdormis. Manjo ĉirkaŭkovris sin per ŝalo, metis sur sin varman superveston, prenis en la manon sian kesteton kaj eliris sur la postan verandon. La servantino portis post ŝi du kuneligaĵojn. Ili eliris en la ĝardenon. La neĝa blovado ne trankviliĝis, la vento blovis kontraŭen, kiel penante haltigi la junan krimistinon.

Fine ili alvenis al la fino de l’ ĝardeno. Sur la vojo la glitveturilo ilin atendis. La ĉevaloj, trafrostitaj, ne volis stari trankvile sur la loko, la veturigisto de Vladimiro promenadis antaŭ la glitveturila turnilo moderigante ilian fajrecon. Li helpis la sinjorinon kaj ŝian servantinon sidiĝi kaj kuŝigi la kuneligaĵojn kaj la kesteton, prenis la kondukilojn en la manojn kaj la ĉevaloj fluge ekkuris.

Transdonante la fraŭlinon al la zorgado de l’ sorto kaj al la arto de Tereŝka, la veturigisto, ni turniĝos al nia juna amanto.

La tutan tagon Vladimiro estis en veturado. Matene li estis ĉe l’ Jadrina pastro; kun malfacilo ili venis al konsento. Poste li veturis serĉi atestantojn por la edziĝo inter la najbaraj vilaĝestroj. La unua, al kiu li venis, la eksa kvardekjara standartestro Dravnin’, konsentis kun plezuro. Tiu ĉi afero, li diris, rememorigis al li la pasintajn tempojn kaj la huzarajn ŝercetojn. Li invitis Vladimiron resti ĉe li por tagmanĝi kaj certigis lin, ke trovi la du aliajn atestantojn ne estos malfacile. Efektive tuj post la tagmanĝo venis la geometriisto Ŝmidt’ kun lipharoj kaj pikradetoj ĉe la botoj, kaj la filo de kapitano de l’ ĵandarmaro, knabeto deksesjara, kiu antaŭ kelka tempo aliĝis al la ulanoj. Ili ne sole alprenis la proponon de Vladimiro, sed ankaŭ ĵuris la pretecon oferi por li la vivon. Vladimiro ĉirkaŭprenis ilin kun neesprimebla ĝojo kaj forveturis la domon por sin prepari. Jam longe mallumiĝadis. Li elsendis sian fidelan Tereŝka’n en Nenaradovon kun sia trio da ĉevaloj kaj kun detala, vasta ordono; por si li ordonis prepari malgrandan glitveturilon unuĉevalan, kaj tute sola sen veturigisto li forveturis Ĵadrinon, kien post du horoj devis ankaŭ alveni Mario Gavrilovna. La vojon li konis, kaj la tuta veturo devis daŭri nur dudek minutojn.

Sed apenaŭ Vladimiro estis elveturinta en la kampon, eklevis sin vento kaj fariĝis tia neĝa blovado, ke li nenion vidis. En unu minuto la vojo estis kovrita de neĝo, la ĉirkaŭaĵo perdiĝis en la nebulo malklara kaj flaveta, tra kiu flugadis blankaj pecoj de l’ neĝo; la ĉielo sin kuniĝis kun la tero; Vladimiro ekvidis sin sur la kampo kaj vane li volis denove eltrovi la vojon; la ĉevalo paŝis rekte antaŭen kaj ĉiuminute jen ĝi veturadis sur neĝan amason, jen faladis en kavon; la glitveturilo ĉiuminute sin renversadis.

Vladimiro nur penis ne perdi la veran direkton. Sed ĝi ŝajnis al li, ke jam pasis pli ol duonhoro kaj li ankoraŭ ne alveturis al la Ĵadrina arbareto. Pasis ankoraŭ ĉirkaŭ dek minutoj, la arbareto ĉiam ankoraŭ ne estis videbla. Vladimiro estis veturanta tra kampo tranĉita per profundaj kavoj. La neĝa blovado ne trankviliĝadis, la ĉielo ne ellumiĝadis. La ĉevalo komencis haltadi kaj de li la ŝvito faladis kiel hajleroj, malgraŭ ke li ĉiuminute estis ĝis la duono en la neĝo.

Fine li ekvidis, ke li veturis en malvera direkto. Vladimiro haltis: li komencis pripensadi, rememorigadi, prezentadi al si kaj certiĝis, ke li devis preni la vojon deksteren. Li veturis deksteren. Lia ĉevalo apenaŭ paŝadis. Jam pli ol unu horon li estis en vojo. Ĵadrino devis esti proksima. Sed li veturis, veturis, kaj la kampo ne havis finon. Ĉie neĝaj amasoj kaj kavoj; ĉiuminute la glitveturilo sin renversadis, ĉiuminute li ĝin levadis. La tempo pasadis, Vladimiro komencis forte maltrankviliĝi.

Fine en la flanko sin montris io nigra. Vladimiro tien sin turnis. Proksimiĝante li ekvidis arbaron. Glor’ al Dio, li ekpersis, nun ĝi estas proksima. Li veturis al la arbaro, esperante baldaŭ trovi la konatan vojon aŭ ĉirkaŭveturi la arbareton: Ĵadrino estis tuj post ĝi. Baldaŭ li trovis la vojon kaj enveturis en la mallumon de l’ arboj, nudigitaj de la vintro. La vento ne povis tie korelegi; la vojo estis glata; la ĉevalo reprenis la kuraĝon kaj Vladimiro trankviliĝis.

Sed li veturis kaj Ĵadrino ne estis videbla; la arbaro ne havis finon. Vladimiro kun teruro ekvidis, ke li estis enveturinta en nekonatan arbaron. Malespero lin prenis. Li ekbatis la ĉevalon; la bedaŭrinda besto ekiris kure, sed baldaŭ ĝi komencis haltadi, kaj post kvaronhoro ĝi komencis iradi paŝe, malgraŭ ĉiujn fortuzojn de la malfeliĉa Vladimiro.

Baldaŭ la arboj komencis maldensiĝi kaj Vladimiro elveturis el la arbaro; Ĵadrino ne estis videbla. Ĝi devis esti ĉirkaŭ la meznokto. La larmoj ekfluis el liaj okuloj; nun li veturis rekte antaŭen. La vetero trankviliĝis; la nuboj disiradis; antaŭ li kuŝis ebenaĵo, kovrita de blanka ondforma tapiŝo. La nokto estis sufiĉe luma. Li ekvidis nemalproksime vilaĝeton, kunmetitan de kvar aŭ kvin kortoj. Vladimiro veturis tien. Ĉe l’ unua dometo li elsaltis el la glitveturilo, alkuris al la fenestro kaj komencis frapadi. Post kelkaj minutoj la ligna fenestra kovrilo sin levis kaj ia maljunulo elmetis sian grizan barbon.

„Kion vi bezonas?” — „Ĵadrino estas malproksima?” — „Ĉu Ĵadrino estas malproksima?” — „Jes, jes, ĉu gi estas malproksima?” — „Proksimeta, estos ĉirkaŭ deko da verstoj”. Ĉe tio ĉi Vladimiro ekkaptis la kapon kaj restis senmova kiel homo juĝita al la morto.

— El kie vi estas?” daŭrigis la maljunulo. — Vladimiro ne havis la kuraĝon respondi je demandoj. „Ĉu vi povas, maljunulo, li diris, preni por mi ĉevalojn ĝis Ĵadrino?” — „Kiel ni havus ĉevalojn!” respondis la vilaĝano. „Ĉu mi ne povas ricevi almenaŭ kondukanton? mi pagos kiom al li plaĉos.”

— „Atendu”, diris la maljunulo, fermante la fenestran kovrilon, „mi elsendos al vi la filon; li vin kondukos.” Vladimiro atendis, sed apenaŭ pasis unu minuto, li ree komencis frapi. La fenestra kovrilo sin levis, la barbulo sin montris. „Kion vi bezonas?” — „Kie estas via filo?” — Li tuj eliros, li prenas la botojn. Sed vi malvarmiĝis? Eniru varmiĝi!” — Mi dankas, elsendu pli rapide la filon.” —

La pordego akre eksonis, la knabego eliris kun bastonego kaj iris antaŭen, jen montrante, jen elserĉante la vojon, kovritan de neĝaj amasoj.

„Kioma horo?” demandis lin Vladimiro. „Jam baldaŭ lumiĝos”, diris la juna vilaĝano. Vladimiro ne parolis jam pli eĉ unu vorton.

La kokoj kantis kaj estis jam luma tago, kiam ili alvenis Ĵadrinon. La preĝejo estis fermita. Vladimiro pagis la kondukanton kaj enveturis en la korton, al la pastro. Lia trio da ĉevaloj jam tie ne estis. Kia sciigo lin atendis!

Sed ni returniĝos al la bonaj Nenaradovaj vilaĝistoj kaj ni rigardos, kio ĉe ili fariĝas.

Ha, nenio!

La maljunuloj vekiĝis kaj eniris en la gastĉambron, Gavrilo Gavriloviĉ’ en noktĉapo kaj mallonga varma surtuto, Praskovja’ Petrovna en vata noktsurtuto. Oni enportis la temaŝinon kaj Gavrilo Gavriloviĉ’ sendis la knabinon por sciiĝi de Mario Gavrilovna, kia estas ŝia sano kaj kiel ŝi elripozis.

La knabino revenis, sciigante, ke la fraŭlino ripozis malbone, sed ke nun ŝi fartas pli bone kaj ke ŝi tuj venos en la gastĉambron. — Efektive, la pordo sin malfermis kaj Mario Gavrilovna eniris por saluti la patreton kaj la patrineton.

„Kion faras via kapo, Manjo?” demandis Gavrilo Gavriloviĉ’.

— „Pli bone, patreto” respondis Manjo.

„Vi kredeble, Manjo, ricevis hieraŭ kapdoloron de forna haladzo,” diris Praskovja’ Petrovna.

— „Povas esti, patrineto” respondis Manjo.

La tago pasis feliĉe, sed en la nokto Manjo malsaniĝis. Oni sendis en la urbon al la kuracisto. Li alvenis vespere kaj trovis ŝin malsanan je l’ fantaziado. Aliĝis forta febro, kaj la bedaŭrinda malsanulino du semajnojn sin trovadis sur la bordo de l’ tombo.

Neniu en la domo sciis ion pri la intencita forkuro. La leteroj skribitaj de ŝi estis jam bruligitaj; ŝia servantino nenion al iu parolis, timante la koleron de la gesinjoroj. La pastro, la eksa standartestro, la liphara geometriisto kaj la aminda ulano estis diskretaj, kaj nesenkaŭze. Tereŝka’ la veturigisto neniam ion nebezonan eldiris eĉ en malsobra estado. Tial la sekreto estis kaŝata de pli ol duona dekduo da kunsciantoj.

Sed Mario Gavrilovna mem, en senĉesa fantaziado, elrakontis ŝian sekreton. Tamen ŝiaj vortoj estis tiel mirindaj kaj neligeblaj kun io, ke la patrino — ne foriranta de ŝia lito — povis kompreni el ili nur tion, ke ŝia filino estis morte amanta Vladimiron Nikolajeviĉon, kaj ke kredeble la amo estis la kaŭzo de ŝia malsano. Ŝi konsiliĝis kun sia edzo, kun kelkaj najbaroj, kaj fine unuvoĉe ĉiuj decidis, ke videble tia estis la sorto de Mario Gavrilovna, ke la sortigiton ni per ĉevalo ne forkuros, ke la malriĉeco ne estas krimo, ke oni ne vivas kun riĉeco sed kun la homo kaj cetere. Similaj popoldiroj estas mirinde utilaj en tiuj ĉi okazoj, kiam ni mem nur tre malmultan povas elpensi por nia pravigo.

Dume la fraŭlino komencis saniĝi. Vladimiro jam longe ne montris sin en la domo de Gavrilo Gavriloviĉ’. Li estis ja malkuraĝigita per la kutima ricevo. Oni decidis sendi al li kaj sciigi lin pri la neesperata feliĉo, la permeso je l’ edziĝo. Sed kia estis la miriĝo de la Nenaradovaj vilaĝistoj, kiam kiel respondon al ilia invito ili ricevis de li duone malprudentan leteron! Li sciigis ilin, ke lia piedo neniam estos en ilia domo, kaj li petis, ke ili forgesu la malfeliĉulon, por kiu la morto restas la sola espero. Post kelkaj tagoj ili sciiĝis, ke Vladimiro forveturis en la militistaron. Tio ĉi estis en la 1812-a j. — Longe ili ne havis kuraĝon paroli pri tio al la saniĝanta Mario. Ŝi neniam rememorigis Vladimiron. Kelkajn monatojn jam poste, trovinte lian nomon en la nombro de la honore distingiĝintaj kaj grave vunditaj ĉe Borodino, ŝi falis sensente kaj poste ŝi timis, ke ŝia febro povus reveni. Sed tamen, glor’ al Dio, la sensento ne havis postsignojn.

Dua ĉagreno ŝin renkontis. Gavrilo Gavriloviĉ’ mortis, restigante ŝin heredantinon de la tuta havo. Sed la heredo ŝin ne konsolis; ŝi kore dividis la malĝojon de la malfeliĉa Praskovja’ Petrovna kaj ĵuris neniam apartiĝi de ŝi; ili du forlasis Nenaradovon, la lokon de la malĝojaj rememoroj, kaj forveturis por vivi en la ***a vilaĝo. — Fraŭloj ĉirkaŭadis ankaŭ tie ĉi la amindan kaj riĉan fraŭlinon; sed ŝi faris al neniu eĉ la plej malgrandan esperon. La patrino iam konsilis al ŝi ke ŝi elektu amikon; Mario Gavrilovna balancadis la kapon kaj fariĝis pensema. Vladimiro jam ne vivis: li mortis en Moskvo, tagon antaŭ la eniro de la Francoj. Lia memoro ŝajnis sankta por Manjo; almenaŭ ŝi konservis ĉion, kio lin povis rememorigi: la librojn, de li iam legitajn, liajn pentrojn, notojn kaj versojn, kiujn li por ŝi transskribis. La najbaroj sciiĝinte de ĉio, miris ŝian konstantecon kaj kun sciemo atendis la heroon devontan fine venki la fidelecon de tiu ĉi fraŭlina Artemizo.

Dume la milito estis finita kun gloro. Niaj regimentoj revenis el la alilando. La popolo iris al ili kontraŭen. La muziko ludis militajn kantojn: Vive Henri-Quatre, tirolajn valsojn kaj ariojn el Ĵakondo. La oficeroj, kiuj eliris en la militon preskaŭ infanoj, revenis viriĝintaj de milita aero kaj ĉirkaŭpenditaj de krucoj. La soldatoj ĝoje paroladis inter si, enmiksante ĉiuminute en la lingvon germanajn kaj francajn vortojn. Tempo de l’ gloro kaj de l’ ĝojo! kiel forte frapis la rusa koro ĉe l’ vorto „patrujo”! Kiel dolĉaj estis la larmoj de l’ revido! Kun kia unuanimeco ni unuigis la sentojn de la popola fiereco kaj de l’ amo je l’ regnestro! Kaj por li, kia estis tiu ĉi minuto!

La virinoj, la rusaj virinoj, estis tiam sensimilaj. Ilia kutima malvarmeco perdiĝis. Ilia ĝojo estis efektive malsobriganta, kiam renkontante la venkintojn ili kriadis: hura!

Kaj en la aeron ili ĵetadis la ĉapetojn.

Kiu el la tiamaj oficeroj ne konfesos, ke al la rusa virino li ŝuldis la plej bonan kaj la plej multekostan rekompencon? En tiu ĉi brilanta tempo Mario Gavrilovna vivis kun la patrino en la *** gubernio, kaj ne vidis kiel la du ĉefurboj festis la revenon de soldataroj. Sed en la rondurboj kaj la vilaĝoj la senescepta ĝojo estis eble ankoraŭ pli forta. La ricevo de oficero en tiuj ĉi lokoj estis por li efektiva triumfo kaj al la amanto en frako estis ne plezure en lia najbareco.

Ni jam diris, ke malgraŭ ŝia malvarmeco Mario Gavrilovna kiel antaŭe estis ĉirkaŭata de fraŭloj. Sed ĉiuj devis foriĝi kiam ekmontris sin en ŝia palaco la vundita huzara regimentestro Burmin’, kun la Georgio en la butona trueto kaj „kun interesanta paleco” kiel paroladis la tiamaj sinjorinoj. Li havis ĉirkaŭ dudek ses jarojn. Li alveturis forpermese en siajn vilaĝojn, kiuj sin trovis en la najbaraĵo de la vilaĝo de Mario Gavrilovna.

Mario Gavrilovna multe lin distingis. Apud li ŝia kutima pensemo viviĝadis. Oni ne povus diri, ke ŝi lin koketis; sed la poeto, vidinte ŝian teniĝon, certe dirus: „Se amor non è, ch’ è dunque?”

Burmin’ estis efektive multe aminda juna homo. Li havis tiun ĉi talenton, kiu plaĉas al la virinoj: la talenton de ĝentila senpena rigardemo kaj de modesta sprito. Lia renkontado kun Mario Gavrilovna estis rekta kaj libera; sed kion ajn ŝi dirus aŭ farus, lia animo kaj liaj rigardoj ĉiam ŝin akompanadis. Li ŝajnis de karaktero trankvila kaj modesta, sed la famo rakontis, ke antaŭe li estis terura sovaĝulo, kaj tio ĉi ne malutilis al li en la opinio de Mario Gavrilovna, kiu (kiel ankaŭ ĉiuj junaj damoj senescepte) kun plezuro senkulpigis la malprudentaĵojn montrantajn kuraĝon kaj fajrecon de l’ karaktero.

Sed pli ol ĉio… (pli ol lia karesemo, pli ol la interesanta paleco, pli ol la bandaĝita mano) la silentado de la juna huzaro vekadis ŝian sciemon kaj fantazion.

Ŝi ne povis malkonfesi tion, ke ŝi multe al li plaĉis; kredeble ankaŭ li kun sia sprito kaj koneco de la homoj povis jam ekvidi, ke ŝi lin elektis: kial ĝis nun ŝi ne vidis lin apud siaj piedoj kaj ne aŭdis lian konfeson? kio lin retenadis? la timemo, neapartigebla de l’ efektiva amo, la fiereco aŭ la koketado de lerta amisto? Tio ĉi estis por ŝi enigmo. Pensinte bone ŝi decidis, ke la timemo estis sole la kaŭzo, kaj intencis kuraĝigi lin per pli granda atenteco kaj laŭ la okazoj ankaŭ per karesado. Ŝi preparadis la plej neesperatan disligon kaj malatendeme atendis la minuton de la romana klariĝo. La sekreto, kia ajn ĝi estus, ĉiam premas la virinan koron. Ŝiaj militaj operacioj havis la deziritan finon: almenaŭ Burmin’ fariĝis tiel pensema kaj liaj nigraj okuloj kun tia fajro haltadis sur Mario Gavrilovna, ke la decidanta minuto ŝajnis jam proksima. La najbaroj paroladis pri la edziĝo kiel pri fakto jam finita, kaj la bona Praskovja’ Petrovna ĝojadis, ke ŝia filino fine trovis por si indan flanĉon.

La maljunulino sidis unu fojon sola en la gastĉambro, diskuŝigante kartojn (la grande patience) kiam Burmin’ eniris en la ĉambron kaj tuj demandis pri Mario Gavrilovna. „Ŝi estas en la ĝardeno” respondis la maljunulino; iru al ŝi, kaj mi vin tie ĉi atendos”. Burmin’ foriris, kaj la maljunulino faris la signon de l’ kruco kaj ekpensis: „nun eble la afero hodiaŭ finiĝos!”

Burmin’ trovis Marion Gavrilovna’n apud la lageto sub la saliko, kun libro en la manoj kaj en blanka vesto, kiel efektiva heroino de l’ romano. Post la unuaj demandoj Mario Gavrilovna intence ĉesis subteni la interparolon, fortigante tiel la duflankan senkonsilecon, de kiu oni povis liberiĝi nur per subita kaj decida klarigo. Tiel ankaŭ fariĝis. Burmin’, sentante la malfacilecon de sia pozicio, diris ke li serĉis jam longe la okazon por malkovri al ŝi sian koron, kaj postulis minuton da atento. Mario Gavrilovna’ fermis la libron kaj mallevis la okulojn por signo de l’ konsento.

„Mi vin amas, diris Burmin’, mi vin amas pasie…” (Mario Gavrilovna ruĝiĝis kaj mallevis la kapon ankoraŭ pli multe). „Mi faris sengardeme, donante min al la aminda emo, al la emo vidi kaj aŭdi vin ĉiutage…” (Mario Gavrilovna rememoris la unuan leteron de St. Preux).

„Nun estas tro malfrue batali kun mia sorto; la rememoro je vi, via aminda sensimila imaĝo, de nun estos la turmento kaj la konsolo de mia vivo; sed al mi ankoraŭ restas plenumi la malfacilan devon, malkovri al vi la teruran sekreton kaj meti inter ni netrapaŝeblan barilon…”

— „Ĝi ĉiam ekzistis, interrompis kun viveco Mario Gavrilovna, mi neniam povis esti via edzino…” „Mi scias, respondis li trankvile, mi scias ke vi amis, sed la morto kaj tri jaroj da plorado… Bona, kara Mario Gavrilovna! ne penu forpreni de mi la lastan konsolon: la penson, ke vi konsentus fari miain feliĉon, se…”

— „Silentu, pro Dio, silentu; vi min turmentas.

„Jes, mi scias, mi sentas, ke vis estus mia, sed mi plej malfeliĉa kreitaĵo mi estas edzigita!”

Mario Gavrilovna ekrigardis lin kun miriĝo.

„Mi estas edzigita,” daŭrigis Burmin’; „mi estas edzigita jam la kvaran jaron kaj mi ne scias, kiu estas mia edzino, kaj kie ŝi estas, kaj ĉu mi devas ŝin iam revidi!”

„Kion vi parolas?” ekkriis Mario Gavrilovna; kiel ĝi estas mirinda! Daŭrigu! mi rakontos poste… sed daŭrigu, estu tiel bona!”

„Je l’ komenco de l’ 1812a jaro,” diris Burmin’, mi rapidis Vilnon, kie sin trovis nia regimento. Alveninte unu fojon sur ian poŝtan stacion malfrue en la vespero, mi ordonis kiel eble rapide almeti la ĉevalojn; kiam subite levis sin terura neĝa blovado; la poŝta inspektoro kiei ankaŭ la postiliono konsilis al mi, ke mi atendu. Mi ilin obeis; sed ia nekomprenebla maltrankvilo min ekreĝis; ĝi ŝajnis, ke iu min puŝis. Dume la neĝa blovado ne trakviliĝadis; mi ne povis min teni, mi ordonis ree almeti la ĉevalojn kaj forveturis malgraŭ la blovado. Al la postiliono ŝajnis pli bone veturi trans la rivero, kio devis pli mallongigi nian vojon per tri verstoj. La bordoj estis kovritaj de neĝo; la postiliono transveturis flanke de la loko, kie ni devis elveturi sur la vojon, kaj tial ni nin ektrovis en nekonata flanko. La blovego ne ĉesadis; mi ekvidis lumeton kaj ordonis veturi tien. Ni alveturis en vilaĝon; en la ligna preĝejo estis lumo.

La preĝejo estis malfermita; post la barilo staris kelkaj gliveturiloj, sur la entrejo iradis homoj. „Tien ĉi! Tien ĉi!” ekkriis kelkaj voĉoj. Mi igis la postilionon antaŭveturi. „Sed permesu, kie vi estis tiel longe!” diris al mi iu; „la fianĉino sin trovas en sensenta estado; la pastro ne scias, kion fari; ni jam estis pretaj veturi reen. Eliru ja pli rapide!” Silentante mi elsaltis el la glitveturilo kaj eniris en la preĝejon malforte lumigatan per du aŭ tri kandeloj. Knabino sidis sur la benko en malluma angulo de la preĝejo; dua frotis ŝiajn flankfruntojn. „Glor’ al Dio,” ŝi diris, fine vi alveturis! Vi preskaŭ mortigis la fraŭlinon!”

La maljuna pastro proksimiĝis al mi kun la demando: „Ĉu vi ordonas komenci?” — „Komencu, komencu, patreto, mi respondis senpense. Oni levis la knabinon. Ŝi al mi ŝajnis ne malbela…

Nekomprenebla, nepardonebla knabeco: mi staris apud ŝi antaŭ la altaro; la pastro rapidis; tri viroj kaj la servantino tenis rekte la fianĉinon kaj estis okupataj nur por ŝi.

Oni nin edzigis. „Kisu vin,” oni diris. Mia edzino turnis al mi sian palan vizaĝeton. Mi ŝin volis kisi… Ŝi ekkriis: Ho ĝi ne estas li, ne li! kaj falis sen sentoj. La atestantoj ĵetis sur min la teruigitajn okulojn. Mi turniĝis, eliris el la preĝejo sen ia peno, ĵetis min en la glitvetirulon kaj ekkriis: for! antaŭen! — „Dio mia!“ ekkriis Mario Gavrilovna, kaj vi ne scias kio fariĝis kun via bedaŭrinda edzino?“

— „Mi ne sciasj” respondis Burmin’, mi ne scias kiel oni nomas la vilaĝon, kie mi edziĝis; mi ne memoras el kia stacio mi veturis, En tiu ĉi tempo mi tiel malmulte scietis la gravecon de mia krima ŝerco, ke, forveturinte de la preĝejo mi ekdormis, kaj revekiĝis la duan tagon frue jam sur la tria stacio. La servanto, kiu estis tiam kun mi, mortis en la milito, tiel ke mi ne havas eĉ la esperon trovi tiun ĉi, kun kiu mi ŝercis tiel terure, kaj kiu estas nun tiel terure venĝita.”

— „Dio mia, Dio mia!” diris Mario Gavrilovna, kaptinte lian manon. Tiel ĝi estis vi? kaj vi min ne rekonas?”

Burmin’ ekpaliĝis… kaj ĵetis sin al ŝiaj piedoj…

F I N O.