La Nigra Galero/Antaŭparolo

Antaŭparolo.

Wilhelm Raabe, la verkinto de „La Nigra Galero“, estas la lasta el la eminentaj germanaj rakontistoj, naskiĝintaj ĉirkaŭ la dudekaj kaj tridekaj jaroj de la deknaŭa jarcento. Li naskiĝis en la jaro 1831 kaj mortis en la jaro 1911. Tiuj ĉi okdek jaroj enhavas solecan poetan vivon. Kaj en la solecon gvidas ankaŭ la verkoj de Raabe: en etajn nestojn, al stranguloj kaj originaluloj, al ĉiuspecaj idealistaj izolituloj rigardataj kiel sensenculoj, al silentaj simpluloj, kiuj humile faras la devon, al kuraĝaj nefleksitaj, kiuj sin oferas, al bedaŭrindaj suferuloj, kiuj sindone plendas. — Raabe volonte ĉirkaŭŝpinas la leganton kaj postulas de li paciencon. Li volonte forvagas: li kaj la homoj de liaj verkoj havas tempon. Sed kiu kun li havigas al si la tempon, kiu havas paciencon, kiu vole sekvas, ties senton vekas la poeto por la ĉarmoj de la etuloj negravaj, neatentitaj, al tiu li montras, por paroli kun li mem, „en la plej malvasta rondo, en la plej silenta koro, filozofaĵojn“. — Raabe komence estis pesimisto, sed pli kaj pli ĉio ĉe li fariĝis amo, varmo, idilio, bonhumoro, pli kaj pli li fariĝis majstro de la deviga forto bonhumora. Liaj rakontoj plejparte ludas en la nuntempo, sed ke ankaŭ en la historia rakonto li pruvas arton neatende devigan, ne malstreĉantan la leganton, por tio precipe "La Nigra Galero" estas ekzemplo ne la plej malbona.

D-ro Fritz Wicke