Estis malhela, ventega nokto en la unuaj tagoj de novembro dum la jaro 1599, kiam la hispana gardostaranto en la fortikaĵeto Liefkenhoek, sur la flandra bordo de la rivero Skeldo, alarmis, la tamburo vekis la dormantan garnizonon, kaj ĉiu — estro kiel soldato — prenis sian ofican lokon sur la remparoj.

La rivero Skeldo altondumis, kaj ofte ĝi ĵetis la ŝaŭmerojn trans la ŝirmmurojn, en la vizaĝojn de la frostetantaj sudlandanoj. Akre fajfis la vento de la direkto nordorienta, de la "provincoj", kaj la hispanoj jam delonge sciis, ke de tiu direkto nur malofte venas io bona por ili.

Ankaŭ en la fortikaĵeto Lillo, sur la brabanta bordo de la rivero, rulis la sonoj de tamburo, aŭdiĝis korneto; klare oni aŭdis tra la venta bruego, tra la akvo muĝanta malproksiman kanontondron, kiu povis deveni nur de iu ŝipbatalo sur la "Westerskeldo".

La "Geŭzoj de l’akvo" ludis la kutiman ludon.

Kiom ĉagrenis tiun ĉi amfibian genton la ventego kaj la malhelo? Ĉu ventego kaj nokto ne estis ĝiaj plej bonaj kunbatalantoj? Kiam iu akvogeŭzo timis la ventegan maron kaj la malhelon, havante okazon ruztrompi la malamikegojn, ekstermi la dezertigantojn kaj premegantojn de la patrujo, batale reakirita de la ondegoj?

Sed terure estis la milito degenerinta.

Tridekdu jarojn jam nun daŭris tiu abomena puŝado tien kaj tien ĉi de la batalantaj partioj, kaj ĝis nun fino ne estis videbla. La semo de la drakaj dentoj riĉege estis ĝerminta; feraj viroj estis kreskintaj el la sangosterkita tero, kaj eĉ la virinoj forgesis humanecon kaj dolĉecon. Ekzistis juna generacio, kiu pacon ne sopiris, jam pro tio, ĉar ĝi tute ne konis ĝin.

Sed la milito, certe terura sur la tero, estis ankoraŭ pli timinda sur la maro. Sur la tero estis ankoraŭ eble interŝanĝi aŭ reaĉeti kaptitojn; — urboj, urbetoj kaj vilaĝoj povis sin savi per monpago kontraŭ brulado kaj rabado; sur la maro jam longe ekzistis nek pardono nek reaĉeto. Kiel kompatago estis rigardate, glavmortigi senprokraste la reciprokajn kaptitojn aŭ pendigi ilin al la velaj stangoj kaj ne malrapide mortturmentegi ilin plej kruele, ne krucumi ilin sur la ferdeko kaj subakvigi kun la kaptita ŝipo. —

Kun zorga atento aŭskultis sur la remparoj de la fortikaĵeto Liefkenhoek estroj kaj soldatoj la kanonadon kaj interŝanĝis siajn konjektojn. La unu tion ĉi, la alia tion opiniis pri la batalantoj; sed laste inter la soldatoj komence pli mallaŭte; sed poste pli certe kaj laŭte de buŝo al buŝo iris la vorto:

"La Nigra Galero, denove la Nigra Galero."

Ĉiu inter kolero kaj nedirebla korpremo elparolis tiun ĉi vorton:

"La Nigra Galero."

Ĉirkaŭ la unua ĉesis la vento, kaj ankaŭ la kanonado eksilentis; sed dudek minutojn post la unua ekflamis malproksimege brilo sangruĝa, fulmsimila super la malhelaj akvoj; la lumo ektremis sur la centoj da barbaj, sovaĝaj vizaĝoj sur la muroj de Liefkenhoek kaj Lillo, kaj duonon da horo poste sekvis tiun ĉi lumfenomenon la surda krako de eksplodo pligranda, per kiu la batalado ŝajnis esti finita, kiel tragedio finiĝas per katastrofo. Oni aŭdis kaj vidis nenian signon plu, kiu pruvis ĝian daŭron. La garnizonoj en la hispana fortikaĵo, kvankam atentante kaj aŭskultante ankoraŭ longan tempon, tamen neniun pafadon plu aŭdis. —

"Nu, kion vi pri tio juĝas, sennor Jeronimo?" demandis la estro de Liefkenhoek al unu el siaj kapitanoj, maljuneta, maldika viro kun grizaj haroj kaj barbo, kovrita per cikatroj de la kapo ĝis la piedoj.

La alparolito, ĝis nun apogita al la ŝirmmuro iomete aparte de siaj kunuloj, movetis la ŝultrojn.

"Ne demandu min pri tio, sennor. Pro Dio kaj la sankta Virgulino, mi jam longe ĉesis cerbumi pri tio, kion alportas al ni tiu milito. La kiraso preskaŭ kreskis al mia haŭto kaj mian postenon mi tenos ĝis la lasta tago; sed — tio sufiĉas."

"Vi estas tre malĝentila, Jeronimo", diris la estro, viro multe pli juna ol la maljuna militisto kaj nur antaŭ nelonge alveninta el Kastilujo en Nederlando, por preni sur sin la guberniestran postenon en tiu ĉi fortikaĵeto apud la Skeldo.

"Kolonelo," diris la kapitano, "depost kelkaj longaj jaroj mi nun tenas mian lokon sur tiu ĉi terpinto kaj vidas preterruli la ondojn. Vi estas junulo, kolonelo, sed via antaŭulo ankaŭ estis juna kaj nobla. Jen li staris apud mi, en la sama loko, kie vi nun staras, plena de junaĝaj sonĝoj kaj venkesperoj. Nun li kuŝas malsupre sub la ondoj, kaj tiu, kiu lin antaŭiris, falis per kuglo apud Turnhout; li ankaŭ opiniis esti venkkronita kaj povi hejmen iri en la kastelon apud Tarata rivero ĉe sian junan edzinon — ho! Kaj nun mi rekalkulas per la fingroj ĝis la fino de la jaro dekkvincent okdekkvin, kiam mi revenis de Madrido; — sennor, tiam ankaŭ mi kredis ankoraŭ pri venko kaj honoro en tiu ĉi milito. Mi ĉesis pri tio kredi, kaj vi ankaŭ ĉesos, kolonelo, se Dio konservos al vi la vivon."

"Vi revas malgajaĵojn, kapitano! Sed diru do, ĉu vi estis en Madrido en tiuj eterne memorindaj tagoj?"

"Jes!"

"En tiu glora jaro, kiam la granda princo reakiris al ni Antverpenon?"

"Jes!"

"Sekve vi kun Aleksandro Farnese eniris en la urbon kiel venkinto? Ho, vi feliĉulo!"

"Ne", diris la maljuna militisto malgaje. "Mi ne estis en la triumfa procesio; oni estis ordoninta al mi ion alian, pri kiu oni tiam enviegis min en la tendaro. Mi estis la viro, kiun sendis la kuraĝa princo kun la novaĵo pri la kapitulaco de la urbo ĉe Don Filipon — Dio estu favora al lia animo!"

"Vi? Vi, kapitano Jeronimo, alportis tian raporton al la reĝo; — ho, trifoje feliĉulo! Mi petas, rakontu pri tio, ĉar ni ja ankoraŭ ne rajtas forlasi la remparon."

La aliaj oficiroj de la garnizono estis iom post iom proksimiĝintaj al la estro kaj al la kapitano; nun ili formis kiel atentaj aŭskultantoj rondon ĉirkaŭ ilin ambaŭ. Ne estis oftaĵo, rakontigi la maljunulon Jeronimo.

"Kion diri pri tio?" komencis la kapitano. "En la nokto de la kvara ĝis la kvina septembro dekkvincent okdekkvin mi haltigis mian senspiran ĉevalon antaŭ la kastelo Madrida — mi naskiĝis en la urbo, kaj tamen mi diras al vi, sinjoroj, ke mia koro frapegis, reaŭdante denove la bruon de la rivero Manzanares. Mi antaŭ nelonge estis revinta pri ĝia muĝado sufiĉe ofte en la milita hospitalo dum la vundfebro. Kaj la celo atingita, la fiera sendaĵo, kiun mi portis, la atendado de fableca rekompencado, kiun mi revis, rondpuŝis pli vigle la sangon en la vejnoj. Mallumo kaj tomba silento kuŝis sur la kastelo kaj la urbo; la hieraŭan tagon, kiel mi poste aŭdis, estis okazinta granda autodafé, kaj la loĝantaro fordormis la festan konfuzon — ĉio dormis, eĉ la reĝo Don Filipo. La gardostarantoj levis la partisanajn pintojn kontraŭ mia brusto, en la momento, kiam mia senfortigita ĉevalo falegis sub mi sur la pavimon. Mi same kiel mia ĉevalo estis senspira kaŭze de la antaŭa sovaĝa rajdado, sed estis ankoraŭ sufiĉe forta por spiregparoli: 'Leteroj el Flandrujo, leteroj por la reĝo! Leteroj de la princo Aleksandro de Parma! Venko!' — La armiloj malleviĝis, korteganoj alkuris, demandis min, kaj poste mi estis gvidata tra la haloj de la kastelo al la dormĉambro de nia sinjoro. Mia koro ektremis kiel miaj lacegaj membroj. Ennubiĝis antaŭ miaj okuloj, kiam en la reĝa dormĉambro mi genufleksis antaŭ la lito de la reĝo kaj prezentis al li la leteron de la granda princo. Apogita sur la kubuto, nia sinjoro, Don Filipo, rompis la sigelon, tralegis per siaj akraj timemaj okuloj — la supera ĉambelano tenis la oran lampon — por eterne mi ne forgesos la vizaĝon de la reĝo, ne la tremon, kiu superfluis la flavetpalajn trajtojn. Alten li leviĝis de sia kuŝejo, maldika kaj malforta kaj elpuŝis vokon, kiu preskaŭ estis krio:

'Antverpeno kaptita, Antverpeno estas kaptita.'

Kaj la lampo en la mano de la kortegano ankaŭ ektremis. El la lito leviĝis la reĝo; li sin apogis, tute kontraŭ la etiketo, sur mian ŝultron, la ŝultron de la humila soldato, kovrita per la polvo kaj la ŝvito de la vojo. La nobeloj ĵetis surtuton ĉirkaŭ liajn ŝultrojn. Depost la novaĵo pri la venko apud Lepanto tia gaja raporto ne estis trovinta la orelojn de la monarko. Tra la koridoroj de la kastelo li rapidiris ĝis la pordo de sia karulina filino, Donna Klara Isabella Eugenia, frapis — kion valoris en tiu ĉi momento al la katolika majesto la etiketo? — li frapis al la pordo de la reĝidino, malfermis ĝin iomete, ŝovis la kapon en la ĉambron kaj flustris al la dormkaptita, ektiminta filino:

'Antverpeno estas kaptita, Antverpeno estas kaptita, Donna Klara!'

Kia movado en la kastelo, kiam la granda novaĵo plivastiĝis!"

"Kaj vi? Vi, sennor Jeronimo?" demandis la estro de la fortikaĵeto Liefkenhoek la kapitanon. "Kia estis via rekompenco por tia gajiga glora senditaĵo?"

"Jes, kia estis via rekompenco, Jeronimo? Vi ne estas Calatrava kavaliro?" demandis la aliaj oficiroj.

"Mi ne estas kavaliro de la Calatrava ordeno," respondis la maljuna militisto, "kaj koncerne mian rekompencon, nun, oran ĉenon ĉirkaŭigis al mi la katolika majesto, kaj kolonelan patenton oni ankaŭ donis al mi."

"Ho!" ekkriis la estro, kaj la aliaj oficiroj pliproksimiĝis.

"Jes," diris la maljunulo, "mi tute komprenas, kion esprimas via rigardo, sennor Coronnello; ĝi volas diri: nun kial vi estas tie ĉi kiel mia subulo, kiel kompatinda duoninvalida dungato? Ĉu ne vere?" demandis li kaj ĉirkaŭrigardis en la rondo. "Nu, mi ĝin ankaŭ diros al vi, ĉar mi estas rakontanta. Malfermu la orelojn, junularo, tio estu instruo por vi. La dektrian de julio dekkvincent naŭdekunu konstruis princo Farnese sian tendaron antaŭ la fortikaĵeto Knodsenburg kontraŭ Nijmegen, por sieĝi ĝin; sed Gerhard de Jonge, la nederlanda estro, estis kuraĝulo kaj kaŭzis al ni sangigan laboron. Por lin malsieĝi marŝis ankaŭ Morico de Oranujo tra Arnhem en la Betuve kaj embuskinta li alproksimiĝis al nia tendaro, esploronta. Nun ni rajdis, sep kornetoj, hispanaj kaj italaj lancrajdistoj, kontraŭ la malamikon. Vere, kuraĝaj rajdistoj eliris: Francesco Nicelli, Alfonso Dovales, Padilla, Jeronimo Caraffa, Decio Manfredi kaj aliaj. La karulajn kornetojn de la duko mi komandis en tiu tago — malbenon al ĝi! Antaŭen ni iris kontraŭ la malamikon, kaj rapide tiu ĉi remarŝis — ĝis kiam ni falis en la embuskon kaj estis forigataj ĝis la lasta viro. Ho, sankta Dio, tridek vundojn, honestajn cikatrojn mi jam tiam portis sur la korpo, en ĉiu batalo mi estis verŝinta sangon, kaj nun — nun, kiam ĉiuj kunuloj mortintaj kaj vunditaj kovris la teron, mi sola restis nevundita. Sed la venkkutima standardo de la duko de Parma, kiun mi portis, restis en la manoj de la malamikoj! Kriston broditan ĝi enhavis kun la ĉirkaŭskribo: 'Hic fortium dividet spolia'1. — Tiam pereis mia militisthonoro. La morgaŭan tagon oni forŝiris de mi la oran honorĉenon, donitan de Don Filipo; mian postenon ricevis iu alia pli feliĉa; mi kiel simpla dungato malaperis en la granda aro; mian nomon mi forĵetis kaj dungiĝis en germana regimento; griza kaj fleksita kiel maljunulo mi estis en unu sola horo; kapitano sub mia nuna nomo denove, kaj tiel via subulo, komandanto, via kunulo, sinjoroj — ne vin forturnu de mi!"

La estro de la fortikaĵeto Liefkenhoek donis al la rakontinto la manon kaj skuis ĝin mute kaj kore; ankaŭ la aliaj sin alpremis por doni al li la manojn.

"Ho ne", diris la maljunulo. "Kiom grava io estas, fine do ĉio estas vanta. Kiom da brilo, honoro kaj gloro mi vidis estingiĝi — en Escorial dormas Don Filipo II., en Parma kuŝas la eminenta princo Aleksandro; kie restis Fernando Alvarez de Toledo, duko de Alba? Kie restis nia potenca malamiko Vilhelmo la Silentulo?" "Quo pius Aeneas, quo divus Tullus et Ancus?2" ridis juna standardisto, kiu ĵus estis foririnta de la universitato en Salamanco; sed neniu lin atentis, kaj la kapitano Jeronimo daŭrigis: "Kio grava, kunuloj; ĉiu faru la devon kaj estimu sin kiel honestulo! Sennor komandanto, igu la soldatojn formeti la armilojn, alie morgaŭ la disenterio forstrekos ilin de via varbitlisto. La afero sur la akvoj tie transe estas finita. — Lia katolika majesto Don Filipo III. kaj lia Ĝenova Moŝto Signor Federigo Spinola havas iun bonan ŝipon malpli. Igu la soldatojn dormi, kolonelo; morgaŭ vi ekscios la detalaĵojn."

"Ĉu vi opinias tion, profeto de fatalaĵoj? Ha, via diabla malfeliĉo troe disrompis vian fortan kuraĝon. Kuraĝiĝu, brava Jeronimo."

La kapitano nur movetis la ŝultrojn.

"Nu, estu", diris la estro. "Igu doni signon, ke oni forlasu la remparojn. Poste vin ĉiujn mi atendos, sinjoroj, por trinki glason da vino, neniu ja plu dormos en tiu ĉi nokto. Kuraĝon! sinjoroj, kaj Hispanujo por ĉiam!"

La oficiroj ripetis la lastan vorton de la estro, sed per voĉo sufiĉe premata. Poste sonrulis la tamburoj, kaj la trupoj remarŝis de la remparoj de la fortikaĵeto Liefkenhoek.

Sed la estro ankoraŭ restis, apogis ĝemante la kubutojn sur la mursupron kaj metis la mentonon en la manojn. Tiel li fikse rigardis la akvojn kaj la mallumon kaj murmuris:

"Li estas prava; estas fiaĵo pri tiu ĉi milito. Dekkvar jarojn nun denove flirtas la hispana standardo sur tiuj ĉi remparoj kaj sur la muroj kaj turoj de Antverpeno; sed ĉu nur unu paŝon ni progresis en la venkado de tiu ĉi heroa rigidula popolo? Kiaj viroj batalis kaj verŝis la sangon sur tiu ĉi malgrandega terpeco, alnaĝigita de l’maro! Kiaj viroj batalis pro tiu ĉi loko! Kiel lumantaj steloj brilas tra la tempoj la nomoj amikaj kaj malamikaj, la nomoj Aleksandro Farnese, Mansfeld, Mondragone, Johano Pettin de Utrecht, Aldegonde, Gianibelli, Johano Baptista, Plato, Barrai, Capisucchi, Olivera, Paz, La Motta, Delmonte kaj aliaj centoj! Miloj kaj ree miloj da nenomitaj kuŝas tie malsupre sub la sablo, sub la ondoj, — kiom ankoraŭ tie malaperos?"

La garnizono sin jam delonge estis retirinta, kaj oni aŭdis nenion plu sur la remparo de la fortikaĵeto Liefkenhoek, escepte la vokojn kaj la paŝojn de la kontrolirantoj kaj la muĝadon de la ondoj kaj de la revekiĝanta ventego.

Ree la estro ĉirkaŭiris la murojn kaj ordonegis al la duobligitaj gardistoj, zorgeme atenti; poste ankaŭ li malsupreniris kaj eniris la loĝejon, kie li trovis laŭ sia invito ĉiujn siajn oficirojn jam kunvenintaj. Nur la kapitano Jeronimo forestis; li kutimis ĉiam foresti de la trinkkunsidoj de siaj kunuloj; oni indulgis lin, bedaŭris lin kaj priridis liajn antaŭdirojn.

Sed la maljunulo tamen estis prava! Efektive en tiu ĉi ventega nokto la katolika reĝo kaj Federigo Spinola de Ĝenova estis perdintaj bravan ŝipon. La morgaŭa mateno ĵetis la brulnigrigitajn ruinojn de la Immacolata Concezione sur la sablomontetojn de Sudbeveland antaŭ la piedojn de la hereza popolo, kaj la vespera tajdo portis pli ol unu difektitan kadavron kun la hispana militskarpo al la muroj de la fortikaĵeto Bats. La malbona antaŭdiro de la kapitano Jeronimo estis sin plenuminta, la akvogeŭzoj estis gajnintaj la venkon en la nokta batalado.