En la urbon Antverpeno fiŝistoj alportis la novaĵon de la nokta okazintaĵo, kaj granda pri tio estis, laŭ la partianeco, la kaŝita ĝojo aŭ la laŭta kolero de la loĝantaro.

Ankaŭ en la urbo baldaŭ ekkaptis la popolamason la nomo de la "Nigra Galero" kaj oni interrilatis ĝin kun pli aŭ malpli granda certeco kun la okazinta malfeliĉo.

Kiu alia en tia ventega nokto, kia la pasinta, povis esti farinta tian faron, ol la "Nigra Galero"?

Sur la placoj, en la stratetoj, en la metiejoj, en la preĝejoj, en la magistrata domo kaj en la citadelo estis aŭdata la vorto. Sur la militaj kaj komercaj ŝipoj, kiuj estis ankrigitaj al la kajo tute proksime apud la domoj kaj muroj de la urbo, ĝi rondiris. Ĉie oni vidis konfuzon aŭ kaŝitan ĝojegon sur la vizaĝoj.

"La Nigra Galero, la Nigra Galero!" —

Estis Federigo Spinola, nobela ĝenova patricio, entreprenema ido de la famkonata gento de tiu riĉa respubliko, kiu kun la reĝo de Hispanujo, Filipo III., estis kontraktinta, armi por la servo de la katolika majesto ŝiparon kontraŭ la nederlandaj ribelantoj kaj konduki ĝin en la nordan maron. Ĉiu kaptaĵo, ĉiuj ŝipoj forprenitaj de la herezuloj, estis propraĵo de la admiralo Federigo, kaj tial, kun grandega nombro da galeroj kaj galeonoj ekipitaj de deksescent maltimemaj viroj, li foriris el Ĝenova, veturis tra la marstrato de Gibraltar, ĉirkaŭkuris la promontoron Finisterre, varbis en la golfo de Bizcaya grandan nombron da kuraĝegaj bizcayaj piratoj kaj kaperŝipoj por sia sekvantaro, same grandan nombron da Dunkerkaj rabistoj, kaj la 11an de septembro 1599 li alvenis en la haveno de Sluis, kie li ankriĝis, kaj de kie li komencis siajn agojn en la norda maro.

La unuan fojon la ondoj de la nordmaro estis vipataj per tiuj romanaj remveturiloj, kiujn ĝis tiam estis uzintaj nur la ĉirkaŭloĝantoj de la mezalanda maro. Tial okazis, ke komence eĉ la kuraĝaj, nenion timantaj zeelandaj ŝipistoj sentis la teruron pro io nekonato, pro tiuj italaj galeroj, kiuj egale al gigantaj akvaj skaraboj per cent remilpiedoj batis la ondojn.

Tiamaniere komence Federigo Spinola bonege prosperis kaj gajnis kelkan riĉe ŝarĝitan komercan ŝipon, kelkan malriĉan ŝipistboaton de la nederlandanoj; ĝis kiam la unua teruro estis venkita de tiuj ĉi, kaj ili riskis ataki la malamikon pli kuraĝe. Multnombran ŝiparon forsendis la ĉefŝtatoj, kaj per akra batalo ne nur granda nombro da kaperŝipoj malamikaj estis detruata, sed eĉ unu el la teruraj galeroj kaptata.

En triumfo oni alportis la strangan ŝipon al Amsterdam, kaj tie laŭ tiu modelo simila veturilo estis konstruata kaj armata per la plej kuraĝaj koroj kaj manoj. Minacante nigra estis ĝia koloro kaj sufiĉe baldaŭ la "Nigra Galero" fariĝis terura por la hispanoj kaj la admiralo Federigo Spinola. La spekulacio de la Ĝenovano de tiam ne plu estis tiel profitdona kiel en la komenco. —

Do, la Nigra Galero ne estis fantoma ŝipo, sed aĵo de fero kaj ligno, kaj ĝia ŝiparo ankaŭ ne estis fantomaro. Estaĵoj el karno kaj sango rampis inter la ŝnuregoj, direktis la velojn, ŝarĝis la turnpafilojn, bruligis la meĉaĵojn, kaptis la malamikajn ŝipojn kun la sovaĝa kriego:

"Prefere turko ol fipapano." — — —

Pri la Nigra Galero interparoladis la loĝantaro sur la placoj kaj en la stratetoj de la granda komercurbo Antverpeno, kaj ĉiu najbaro pretendis scii plian detalon pri la famo, ke la bonega remŝipo, la Immakulata Koncepcio, en la hieraŭa nokto per la zeelandanoj estis krevige alten ĵetata.

Poste pli kaj pli vesperiĝis; densa nebulo supreniris de la Skeldo kaj kuŝiĝis sur la tutan urbon Antverpenon. La kajaj lumoj briletis ruĝete tra la vaporplena aero, gutetoj falis de la ŝnuraĵo de la galeono Andrea Doria, ankriĝinta sub la muroj kaj domoj apud la kajo, kaj sur kies ferdeko la ŝipestro Antonio Valani, junulo de ĉirkaŭ tridek jaroj, kovrita per sia mantelo paŝis ĉi tien kaj tien, dum la ondoj de la rivero mallaŭte plaŭdante ĉirkaŭlavis la ventron de la ŝipo, kaj de la kajo kaj de la urbo surde la bruego de la vigla loĝantaro ĉi-transen zumis.

Ĵus la ŝipestro haltigis la marŝon kaj fikse rigardis la lumojn de la urbo brilantajn super la muro, kiam aperis apud lia flanko lia leŭtenanto Leone della Rota, eljunaĝa amiko el la Strada Giulia, kaj metis sur lian ŝultron la manon:

"Tiel meditema, Antonio?"

La alparolito preskaŭ terurite alten rigardis.

"Ha, estas vi, Leone? Nun ĉu vi alportas novaĵon de ekstere?"

"Jes, sed bedaŭrinde malbonegan. Ĝi venis de la fortikaĵeto Liefkenhoek al la admiralo; la afero de la pasinta nokto certiĝis. La "Immacolata’n" forprenis la diablo, ŝipon kaj ŝipistaron, viron kaj muson. Nur la kajutisto apud la fortikaĵeto Bats sur malplena akvobarelo viva rajdis al la tero. Jen estis granda ĝojo inter la herezuloj, kaj la zeelandaninoj, — malbelegaj estaĵoj, Antonio — sekigis delikate la knabon kaj kun dimalbenata komplimento sendis lin tien ĉi al lia moŝto la guberniestro. Ili havas lin supre sur la citadelo; nun, eble ni baldaŭ ekscios ion per la admiralo."

"Donu Dio", ekdiris la estro de Andrea Doria, ĉagrene frapante la ferdekon per la piedo. "Leone, mi ne plu povas suferi esti ankrigita tie ĉi tiel senokupe."

"Senokupe?" ridis la ŝipa leŭtenanto. "Nu, pro la bela korpo de Venuso, tion do mi ne scias. Mi opinias, ke ni la tempon, dum kiu ni estas tie ĉi ankrigitaj, ne pasigis tiel neuzate. Corpo di Bacco, kian belan akiron mi faris je la grasa signora, tie en la taverno de la 'Blazono de Alcantara'. Mi petas vin, Antonio."

"Al vi la vivo estas ankoraŭ malpeza, Leone!" diris la estro ĝemante.

"Ojmej," ridis la leŭtenanto, "frapu do vian propran bruston, amiko, kaj ne kantu al mi tiajn frazojn. Ha, ne forturnu la rigardon de mi tiel mizere ĝemante. Mi petas, vidu laŭ mia fingro — jen, vidu tiun lumon super la urbmuro, en tiu angula fenestro! Sekvu nur mian fingron, ĉu vi vidas? Ohe, Antonio, Antonello, kapitano, kapitaneto, kiu loĝas tie? Diru al mi, kiu bruligis tiun lumeton? Ĉu ne la infano plej dolĉa, kiun naskis dum la tuta tempo, ke tie ĉi pluvas — kaj tio estas tre longa tempo, kiel ŝajnas al mi — tiu ĉi hiperborea lando, mi devus diri, tiu ĉi hiperborea marĉo? He, ĉu ne Antonio Valani, estro de tiu ĉi bona galeono Andrea Doria, estas kaptita kun korpo kaj animo al la du bluaj okuloj kaj al la blondaj plektharoj, al tiu ĉi bela flamlandanino? Denove sopiro? ho Antonio, Antonio, pro nia kara sinjorino de Cythere, vi do estas bubo tro malgaja."

Ĉagrene forturnis sin la estro.

"Ho, lasu min, Leone, — mi petas, iru ĉe vian grasan signora. Mi donos al vi forpermeson por la tuta nokto ĝis la unua kokokrio, por ke mi liberigu la ŝipon de vi kaj de via fibuŝo. Iru, mi petas vin, iru kaj ne turmentu min pli longe per via gaja vizaĝo. Vere, mi ne envias vin pro la malpeza sango kaj la gaja humoro; sed nun lasu ankaŭ al mi la solecan horon, se vi estas mia amiko. Mia animo prezentas dezertecan aspekton."

"Antonio," diris la leŭtenanto pli serioze, "Antonio, pro mia honoro, mi ne volis turmenti vin. La grasa mastrino en la 'Blazono de Alcantara' atendu kaj rigardu al la pordo, kiom da tempo al ŝi plaĉos — mi ne iros. Pro diablo, parolu, carissimo, kia estas via stato? Konfidu al mi, kio premas vin! La malgajiga novaĵo de la Westerskeldo ne estas la kaŭzo; konfidu al mi, ĉu efektive estas veraĵo, kion mi kredis ŝerco kaj ŝerce pritraktis? Ĉu serioze vi estas falinta en la katenojn de la blonda sorĉistino?"

La estro multe eksopiris ne respondante, kaj Leone daŭrigis:

"Kaj ŝi estas kruela al vi? Al vi, la karulo de ĉiuj sinjorinoj en la strada Balbi kaj en ĉiuj aliaj stratoj, vojoj kaj vojetoj de nia kara patra urbo Genova superba? Pro la estrino de Paphos, tio meritas punon, la plej severan punon. Ho, tiu ĉi ĉarma barbarino! ...Antonio Valani, estro kaj amiko, kun glavo, koro kaj kapo mi staras por vin helpi apud vi. Kion ni faros, por gajni la dolĉan knabinon?"

Kio poste estis parolata inter la estro kaj la leŭtenanto, estis interrompata kaj pereis per la alvoko de la gardostaranta ŝipsoldato apud la transirejo; tamburruliĝo eksonis de trans la kajo, torĉoj eklumis, armiloj ekbrilis. La admiralo Federigo Spinola venis por rigardi, en kia stato estas "Andrea Doria" kaj la aliaj ŝipoj de lia ŝiparo sub la muroj de Antverpeno. Li estis en la plej malbona humoro, kion Antonio kaj Leone bone sentis, alkurante por lin saluti. Furiozege piedobatis signor Federigo, irante en la mezo de siaj kapitanoj kolektiĝantaj sur la ŝipo "Andrea Doria" ĉirkaŭ li. La malfeliĉa batalo de la pasinta nokto premegis lian animon. Por la daŭro la negoco ne estas tiel profitdona, kiel ŝajnis sur la pergamento, en la kontrakto, en kiu Don Filipo III. de Hispanujo estis skribinta sian Yo el Rey super la subskriboj de la nobiles de Ĝenova.

"Eliru vi ĉiuj!" ekkriis Don Federigo en la mezo de siaj kapitanoj furioze, "for sur la maron kaj kaptu tiun ĉi malbenitan Nigran Galeron. Sur ĝiajn proprajn velajn stangojn ligu la tutan soldataron, kaj la infero havu iliajn animojn. Cospetto, morgaŭ je tagiĝo levos la kvar galeroj, kiuj estas ankoraŭ tie ĉi, la ankrojn. Ĉu vi aŭdas, signori? La Andrea Doria restos sola ankoraŭ tie ĉi kaj atendos ordonojn pli detalajn. Ĉu vi aŭdas, sinjoroj de la galeroj? — morgaŭ matene! Ordono jam estas donita Sluis’on al la tieaj estroj, same marveturi kun ĉiuj nebezonataj ŝipoj. La Nigran Galeron, alportu al mi la Nigran Galeron, aŭ la satano — —."

Foren piedbatis la admiralo, englutante la restajn vortojn, kaj la kapitanoj rigardis sin reciproke kun grimacoj malantaŭ la admiralo:

"Diavolo — tio estis hispana pipro! — Ankaŭ laboro pli facile priparolata ol farota! — Nu sinjoroj? — La Nigra Galero! — Ĉu hieraŭ vi pendigis vian kuiriston Francisco? — Jes, domaĝe! — Sluis! — Spinola! — Nigra Galero!" Tiaj vortoj estis konfuzataj sur la Andrea Doria, ĝis kiam fine unu estro post la alia foriris por fari la preparojn por la morgaŭa elveturo.

Antonio Valani kaj Leone della Rota nur post multa tempo sin retrovis solaj sur la ferdeko.

"Do la aliaj velveturos, kaj ni restos tie ĉi? Ankaŭ bone!" diris Leone. "Ni do iru por nia propra ĉaso, Antonio, sed antaŭ ĉio ni nun iru en la tavernon. Detale vi rakontos al mi tie ĉion, kio koncernas viajn rilatojn al la ĉarma flamlandanino."

"Ho ne, Leone, lasu min!"

"Ne, ne, vi devas nepre. Mi helpos vin, karulo; mi estas bona kuracisto en tiaj suferoj. Kelkunu ĝin spertis, kaj vi ankaŭ ĝin spertos, Tonino."

Kontraŭvole la kapitano lasis sin fortiri de sia ŝipo. Ĉagrene li sekvis la luogotenente’n tra la stratetoj de Antverpeno al la taverno "Al la Blazono de Alcantara", kie la grasa mastrino estis enamiĝinta je la gaja Leone della Rota, kaj kie la amato havis senpagan trinkokazon kaj — senpagan dormokazon, kiel ofte plaĉis al li. Sed tre ofte estis al li plaĉe kaj agrable.