La rozo kaj la lekanteto

La rozo kaj la lekanteto. ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
LA ROZO KAJ LA LEKANTETO.
Originale verkita de Clarence Bicknell.

Belega rozo kreskis en florejo;
Ne malproksime ankaŭ lekanteto;
La roz’ rigardis ĝin sur la herbejo,
Kaj diris: "Kion faras vi, floreto?"

"Malgranda estas vi, kaj senodora;
Neniu vin admiras aŭ bezonas;
Vi senkultura vivas, senkolora;
Ĉu vi al mondo ian benon donas?

"Li papili’ flugante en ĉielon
Sur via floro ne tre dolĉe tremas;
L’ abel’ de vi ne serĉas la mielon;
Nur la piedoj homaj sur vi premas."

"Malsupre tie vi ne povas aŭdi
La melodimuzikon de l’ aero,
Nek la belaĵojn de la mondo laŭdi;
Kion vi faras do, ĉe l’ nigra tero?"

Respondis al la roz’ la lekanteto,
"Ne pensas mi pri gloro kaj beleco,
Sed sur la pint’ de ĉia ajn tronketo
Cent semojn faras mi por l’ estonteco."

"Sen ia dorn’ pikanta ĉe l’ folioj,
Mi staras al ĉielo rigardante,
Kaj brilas per la miaj lumradioj
La tero, kiu nutris min, amante."

"Mi vidas eĉ dezertojn ĉe l’ kamparo,
Kaj ili ne beliĝos sen laboroj;
Mi do ekfloras dum la tuta jaro,
Por kovri ilin per malgrandaj floroj."

La rozon iu vidas kaj deŝiras;
La lekantet’ malĝoja, sola restas;
"Ha," diras ĝi, "Pri glor’ mi ne sopiras
Sed vivo kun laboro benoj estas."