La unua monumento de Esperanto

La unua monumento de Esperanto ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
La unua monumento de Esperanto

Okaze de la nunjara tutaŭstria Esperanto-kongreso, kiu dum Pentekosto estis en la kuracurbo Franzensbad (Bohemujo) kaj pri kiu ni raportos en la venonta A-numero, oni inaŭguris la unuan Esperanto-monumenton. Nia bildo montras la belan monumenton, kiu povis esti starigata dank’ al la kuraĝaj kaj senlacaj klopodoj de nia samideano Jakob Hechtl el Franzensbad.

Unue Dro Zamenhof — same kiel ankaŭ multaj aliaj esperantistoj — ne konsentis pri la starigo de la monumento; sed S-ro Hechtl estis tiel fervora en la propagando por la realigo de sia ideo, ke li venkis la kontraŭdirojn kaj fine sukcesis efektivigi sian planon, eĉ ne timante proprajn monoferojn. Pro tiu ĉi persisto li meritas la plenan respekton de la tuta esperantistaro kaj la specialan dankon de tiuj el nia anaro, kiuj de la unua momento entuziasme konsentis pri la ideo. Dankon meritas ankaŭ tiuj, kiuj per siaj mondonacoj ebligis la starigon de la monumento; el la tuta mondo S-ro Hechtl ricevis „monbrikojn“ por ĝia konstruo.

La monumento sin prezentas kiel ses metrojn alta konstruaĵo kun ronde-angulaj konturoj, kaj ĝia konstrua materialo konsistas el bavara muŝelkalko (konkhava kalkŝtono). Ĝi bazas sur masiva, kvinflanka piedestalo, kaj la supra parto montras terglobon, kiun ĉirkaŭstras kaj apogas kvin alegoriaj virinfiguroj, reprezentantaj la kvin kontinentojn. Ĉi tiuj figuroj tenas en siaj manoj girlandon de foliaraĵo, kiel simbolon de la Esperanta ideo. Super la reliefa portreto de nia Majstro, kiu troviĝas sur la antaŭa flanko de la piedestalo, brilas la kvinpinta stelo, farita el verdigita bronzo. Sub la reliefa bildo staras la vortoj „Dro Zamenhof, aŭtoro de Esperanto“ kaj „Per Esperanto al Paco, Harmonio, Laboro kaj Dio!“ La posta flanko de la solida kolono montras la nomojn de tiuj, kiuj distingiĝis per aparte altaj mondonacoj kaj per alia subteno de la entrepreno. Inter ili troviĝas en unuaj vicoj la iniciinto de la monumento, S-ro Hechtl, kaj la urbo Franzensbad, kiu senpage donis la lokon por la konstruaĵo, donacis sufiĉe altan monsumon kaj prenis sur sin la konservadon de la monumento. La starigo de la monumento okazis en tri monatoj laŭ la plano kaj modelo de la skulptisto Karl Wilfert juna el Eger.

La inaŭguro de l’ monumento, kiun partoprenis ankaŭ reprezentantoj de oficistaroj, estis tre solena. S-ro Hechtl faris la festparoladon, kaj kiam la kovraĵo falis, la banorkestro ludis la Esperantan himnon. Poste parolis urbestro Loimann, kiu transprenis la monumenton en la protektadon de la urbo Franzensbad, kaj la reprezentantoj de Esperantaj grupoj kaj unuiĝoj, kiuj metis florkronojn al la piedo de l’ monumento. Fine la kantista unuiĝo „Liederkranz“ kantis festhimnon, kaj la „Falkensteiner Quartett“ prezentis Esperantan kanton. Post la soleno la kongresanoj kuniĝis ĉe festeno en „Kurhaus“. Vespere okazis parfesto kun iluminado de la monumento kaj de l’ „Kurpark“, en kiu la unua ekkonilo de Esperanto staras en bela, tute konvena loko.

De la monumento ekzistas du belaj beldpoŝtkartoj, kiuj estas haveblaj ĉe S-ro Jakob Hechtl, fervoja sekretario en Franzensbad (Bohemujo), Hotel Biedermaier. Tria poŝtkarto montras la portreton de la iniciatoro.

Piloto