Legolibreto/Kronprinco Frederiko Vilhelmo kiel kuracisto
Estis en Julio de l’ jaro 1865a. En la banurbo Karlsbad en Bohemujo restadis multaj bangastoj. Inter ili troviĝis ankaŭ sinjoro, kiun ĉiuj respektplene salutis.
Iun tagon tiu ĉi sinjoro promenadis en la belaj ĝardenoj de la urbo. Iu ekkaptis lin ĉe la vesto. Li turnis sin, kaj antaŭ li staris malriĉa knabino, kiu petante levis la manojn al li kaj petegis almozon.
„Kiu sendas vin por almozpeti, mia infano?“ demandis li afable.
„Mia malsana patrino“, respondis la infano.
„Kie estas via patro?“
„Li mortis. — Ho ve, ni forte malsatas!“ ŝi aldonis ploregante.
„Konduku min al via patrino!“: li diris kaj iris kun la infano.
La knabineto kondukis lin en ruiniĝantan dometon. Tie ili supreniris sur du mallarĝaj, mallumaj ŝtuparoj, ĝis kiam ili alvenis en mizerega subtegmenta ĉambro. En unu angulo kuŝis sur pajlo kaj ĉifonoj la malgrasiĝinta, malsana patrino kun infaneto inter la brakoj.
„Ho, sinjoro doktoro“, ŝi diris per malforta voĉo, „malprave estas, ke mia filino venigis vin sekrete. Mi havas neniun pfenigon kaj ne povas pagi ion.“
La fremda sinjoro diris mallaŭte kelkajn parolojn al sia servisto, kiu sekvis lin kaj tuj poste foriris. „Cu vi ne havas iun, kiu por vi zorgas?“ li demandis.
„Ne“, respondis la virino, „mi havas neniun parencon, kiu povus zorgi por mi. Dum kiam mia edzo vivis, ĉio estis tute bona. De kiam li mortis, mi laboris tage kaj nokte por nutri nin. Sed nun mi malsaniĝis, kaj la bezono estas tiom pli granda. Ho, miaj kompatindaj infanoj!“
La sinjoro donis al la knabino monon kaj diris: „Tuj iru por aĉeti panon kaj vinon!“
Baldaŭ revenis la malgrandulino kun pano sub la brako kaj botelo da vino en la mano. La sinjoro malfermis la botelon kaj enverŝis vinon en glason por la malsanulino. Poste li detranĉis por ĉiu pecon da pano kaj donis ĝin al ili por manĝi.
„Dio rekompencu vin pro tio!“ diris la virino kun larmoj en la okuloj.
Tuj poste eniris kuracisto, kiun la servisto estis serĉinta. Respektplene li kliniĝis antaŭ la fremda sinjoro, kaj laŭ ties deziro esploris la malsanan virinon. Dume la sinjoro nerimarkite metis monbileton sur la tablon kaj eliris.
Fininte la kuracisto diris al la malsanulino, ke li de nun revenos ĉiutage, kaj ke ŝi ne bezonas turmentiĝi pro la pago; li ricevis ankaŭ la ordonon, pagi la medikamentojn al la apotekisto.
„Kiu do estis la fremdulo?“ mirigite demandis la virino.
„Estis la kronprinco de Prusujo“, respondis la doktoro.
La malsanulino plektis siajn manojn por preĝo. Neniu vorto venis sur ŝiajn lipojn; sed en ŝia vizaĝo la kuracisto povis legi, kion ŝi havas por diri al la bona Dio.