Legolibreto/La honesta fripono

Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel G. m. b. H.Berlin kaj Dresden (p. 14-15)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
La honesta fripono

En urbeto fripono sidis en malliberejo, kaj li jam estis kondamnita al morto. Li devis esti senkapigota. Sed estis la tempo de la grenrikolto, kaj la ekzekutejo troviĝis meze de la grenkampoj. La urbestraro aŭ la aŭtoritatulo estis embarasita, ĉar se oni tuj ekzekutus la friponon, la tuta greno estus dispremata per la piedoj de la rigardantoj. Oni volonte estus ankoraŭ gardinta la viron en malliberejo, sed tio kostus monon, ĉar oni devus lin nutri kaj vivteni.

La urbestraro venigis la viron al si. „Aŭdu”, diris la urbestro, „vi komprenos, ke ni ne povas vin mortigi nun; la tuta greno estus ja ruinigata. Se vi volas preni sur vin por kelkaj monatoj vian nutradon, ni lasos vin iri, sed vi devos reveni almenaŭ ses semajnojn antaŭ Kristnasko. „Jes”, respondis la fripono, „mi nutros min, kaj mi ankaŭ prezentos min en la ĝusta tempo.”

Oni lasis la viron foriri, sed kiu ne revenis en la ĝusta tempo, oni jam divenas. Tamen kontraŭ ĉiu atendo kelkajn tagojn antaŭ Kristnasko la viro prezentis sin kaj petis pardonon pro tio, ke li ne revenis en la ĝusta momento; li diris, ke li estis tre malsana kaj ne povis moviĝi el la loko. Nun li estas tie, kaj oni povas laŭ plaĉo pendigi aŭ senkapigi lin, kiam kaj kie oni volas. „Jes”, diris la urbestro, „tio estas tute bona, sed estas terura malvarmo ekstere, kaj al la homoj, kiuj dezirus rigardi la ekzekutadon, frostiĝus nazo kaj oreloj. Ne! nun ĝi estas vere tro danĝera! Kaj krome, de kie oni prenus la tempon? La kristnaskaj kukoj devas esti bakataj. Aŭskultu, se vi nur ĝis Pasko povus vivteni vin, tiam ĉiu havos tempon, kaj la vetero ankaŭ estos pli bona. Vi certe vidos, kion vi faros por vivi ankoraŭ kelkan tempon. „Jes, bone”, respondis la viro, „se tio ne povas esti alia, mi klopodos min vivteni. Verdire mi estus preferinta, esti liberigata de tiu zorgo; atendante mi tamen vivtenos min.”

Antaŭ Pasko la fripono denove prezentis sin; sed ĉe la urbestraro ree estis granda embaraso, ĉar mortis la urba kasisto, kiu devis prizorgi ĉiujn enspezojn kaj elspezojn de la urbo. Oni ne sciis, kiel oni reprovizu la vakantan oficon, ĉar oni bezonis honorindan viron, kiu ne trompos la magistraton. „Aŭskultu, mi scias”, diris la urbestro al la urba konsilantaro, „mi konas honorindan hometon por la ofico de urba kasisto.” — „Nu, kiun do?” demandis la estraro. — „Nian friponon!” diris la urbestro. „Li certe estas honesta, li ja revenis du fojojn, dum li estus povinta tiel facile forkuri.” — „Estas vere”, ĉiuj ekkriis, „estas vere; venigu la friponon!” — Oni klarigis al la viro, ke li devas akcepti la vakantan oficon; tio ja estus al li indiferenta, se oni ne pendigus lin. — „Nu”, diris la fripono, „mi tion konsentas akcepti.” — Li akceptis kaj fariĝis urba kasisto.