Lilio ()
(p. 7-10)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
ĈAPITRO II

Kvankam la aĝo de sinjoro Ĉester superis tiun de Lilio je dek du jaroj, tio ne donis al sinjorino Breton, kiu estis vidvino kaj la patrino de Lilio, la rajton pensi, ke sinjoro Ĉester venadas ofte al la domo pro amo al ŝi, ne al ŝia filino.

Tamen tion ja pensis la patrino; sekve ŝiaj miro kaj kolero estis grandaj en la tago, kiam sinjoro Ĉester petis ŝin pri la mano de ŝia dua filino Lilio, kiu jam antaŭe donis jesan respondon al li.

De tiu tago sinjorino Breton neniam tute pardonis sinjoron Ĉester, nek sian filinon, pri sia propra, stulta eraro!

Lilio longe pripensadis, longe esploradis siajn koron kaj devon, ŝanceliĝante jen pri sia devo al la patrino, jen sia inklino al la amata fianĉo.

— Ĉar,—ŝi diris al si per la pensoj,—mi ne estas sola infano, eĉ ne sola filino. La patrino ankoraŭ havus Alicon, Marianon, kaj Florenjon. Cetere mia amato estas ja sola kaj senparenca.

Sinjoro Ĉester ne estis riĉulo, kontraŭe; sed li amis Lilion tiom, kiom li kapablis ami, kaj la amo ne povas konsideri kion ajn, krom la deziro kunestadi kaj la ĝoja povo servi unu la alian. Eble lia amo estis malpli sinoferema, ol tiu de Lilio. Li volis akiri por si mem, ŝi volis sin doni. Kompreneble ŝi ankaŭ volis akiri por si mem, sed ŝi kutimis pensi pri li:

— Li estas ĉiam soleca ; sola li eniradas sian hejmon, kie troviĝas neniu, kiu havas la rajton bonvenigi lin ; sola li eliradas, kaj ĉe li estas neniu, kiu sentas deziron deteni lin iom pli longe, kiu havas la rajton adiaŭi lin. Sola li kutimas sidiĝi por manĝi… Kiel soleca li devas sin senti. Mi forte ĝojus, se mi havus la rajton estadi ĉe li…

Ĝuste pro tio, ke li ja pasigadis sola tiom da tempo, ke neniu troviĝis en lia domo krom dungito, kies sola devo estis plenumi lian volon, nenio malhelpis lin agi laŭplaĉe, kaj pro tio, ke li estis tre homa, li ne povis ne fariĝi multe pli sinservema, ol Lilio.

Klare vidis tion nek unu, nek la alia : ili ne analizis sian amon, ili nur sciis, ke ĉiu bezonas la alian, ke io en la animo de ĉiu pli kaj pli konstante kaj insiste sopirvokas al la alia, kaj ke neniu kaj nenio sur la tero povos ilin kontentigi, krom la privilegio esti ĉiam kune.

Ili jam apartenis al si laŭsente, laŭpense, ili nur bezonis la leĝan sankcion, por ke ili povu kunvivi. Se oni ordonus, ke ili ne kunvivu, ambaŭ suferus.

Malgraŭ sia dolĉeco, Lilio havis firman karakteron ; sinjoro Ĉester tian ne havis. Lin oni povis facile inklinigi fari kiel oni volos ; li povis diri “ne” al ies peto pli malfacile, ol povis Lilio.

Unuvorte, li ne estis malbona, sed li ne havis fortan volon.


Tuj post la ceremonio, la ĵus edziĝinta paro, instigite de la bonkora onklino Anna, iris al sinjorino Breton, por insiste peti, ke ŝi akompanu ilin al la festeno. Fine ŝi cedis.

Krom unu-du plej intimaj amikoj, nur parencoj kunvenis ĉe la festeno.


Lilio, jam nun sinjorino Ĉester, neniam bedaŭris sian decidon. Ŝia edzineca vivo estis feliĉa. Kiam, unu jaron post ŝia edziniĝo, bela, fortika filineto naskiĝis, la edzo kaj ŝi konvinkiĝis, ke nenio jam mankas al ili por plenigi ilian ĝojon.

Grava kaŭzo por gratulo estis la fakto, ke post la naskiĝo de la infaneto la patrino de Lilio multe pli inklinis forgesi pri sia antaŭa mallezuro kontraŭ la edziniĝo de Lilio kun sinjoro Ĉester.

Tamen ne longe daŭris ĉi tiu plena feliĉeco.

Estis ĉagrene, ke sinjoro Ĉester estis tia homo, kia povas rifuzi al neniu petanto pri monhelpo.

Venis tago, kiam la ordinare gaja sinjoro Ĉester aspektis tre malgaje. Li povis kaŝi antaŭ Lilio nek sian ĉagrenon nek ĝian kaŭzon, sed post iom da tempo sciigis ŝin, ke li senpripense subskribis paperon, per kiu li promesis pagi certan sumon da mono, ŝuldatan de amiko, kondiĉe, ke tiu ĉi mem ne povos ĝin pagi.

Antaŭ kelke da monatoj li tion faris. Poste la facilanimulo tute forgesis pri sia subskribo, ĝis li ricevis postulon pagi sumon, pri kiu li neniel rajtis promesi la pagon, pro devo al la edzino kaj infano.

La kompatindaj geedzoj multe interparoladis pri la malĝojiga afero de la mono, kaj decidis, ke ili devos ĝin pagi. Ili faris tion, sed la ĉagrenoj de ambaŭ komenciĝis.

Sinjoro Ĉester fariĝis koleretema, maltrankvila; al la demandoj de Lilio pri la kaŭzo de tio, li ne volis malkaŝe respondi.

Fine en unu neforgesebla tago li diris al Lilio, ke li jam decidis forlasi sian laboron tie kaj foriri el Anglujo al Usono; ke, alveninte tie kaj perlaborinte hejmon, li skribos al ŝi, por ke ŝi sekvu lin kune kun la malgranda Florenco kaj ankoraŭ unu infano, kies baldaŭan alvenon ili atendis; ke nur la nenasko de la infano malhelpas, ke li kunprenu la edzinon kaj Florencon. Li plue diris, ke li devas foriri per la vaporŝipo de la proksima semajno.

Lilio forte ribelis kontraŭ la foriro de sia edzo kaj emocie penis decidigi lin ŝanĝi sian intencon, sed vane.

Li, ordinare tiel facile influebla, jam restis nefleksebla pri sia decido, kiun efektive li ne povis ŝanĝi pro la definitiveco de sia negoca aranĝo.

***

Kun malgaja koro, Lilio zorge preparis ĉion, kion li bezonis, por ke nenio manku al la vestaro kaj vojaĝaj komfortoj de la edzo.

Inter iliaj amikoj estis unu, kiu faris proponon, pri ofico ĉe bieno, apartenanta al parenco en suda ŝtato de Usono, kie oni kulturadas la kotonon.

Sinjoro Ĉester avide akceptis la proponon, antaŭ ol konsiliĝi kun la edzino, pro timo, ke eble ŝi decidigos lin ŝanĝi sian intencon formigri.