Lilio/Ĉapitro III
Nu, sinjoro Ĉester foriris kaj lia dua infano naskiĝis; tio estis knabeto egale bela, kiel la unuenaskita infaneto.
Lilio tiam havis bonan servantinon, pri kiu ŝi esperis, ke ŝi povos ŝin teni, ĝis la edzo povos sendi por venigi ŝin. Per ŝparado ŝi esperis daŭrigi la monsumon je sia dispono, ĝis la edzo sendos pluan.
Kiel longedaŭraj ŝajnis al ŝi la semajnoj, ĝis alvenis letero sciiganta, ke la edzo alvenis NovJorkon, kiu tamen ne estis la fino de lia vojaĝo.
La foreston de sia edzo ŝi forte sentis. Gis tiam kredeble ŝi ne plene konstatis, kiel necesa li fariĝis en ŝia vivo, kiom li plenigas ĝin.
Antaŭe se oni demandus al ŝi: Kiu estas al vi pli kara, via edzo aŭ via infano? Kredeble ŝi ne povus klare respondi, ĉar ambaŭ estis bezonataj, ambaŭ estis egale, se ne same, amataj. Sed jam nun ŝi sciis!
Antaŭ ĉio, ŝi sopiris al la edzo; nedormante ŝi ne povis forgesi lin; dormante ŝi sonĝis pri li. Iufoje ŝi iom penis forigi lin de siaj pensoj, ĝis la ĉiutagaj devoj estos plenumitaj, sciante, ke eĉ la fluado de la pensoj havas siajn limojn, kaj se oni tro pensas pri unu persono aŭ objekto, per tio oni malpliigas la fluadon al aliaj aferoj.
Lilio sciis, ke estas necese, ke ŝi regadu siajn pensojn; tamen akiri tian sinregon ne estas facile.
La leteroj alvenadis akurate per ĉiu el Usono poŝto. Iam kaj iam ili enhavis malgrandajn sumojn da mono, plejofte ili konsistis el ĉirkaŭ dek ses paĝoj plenplene surskribitaj, kaj per ili, multfoje kaj multmaniere, la edzo esprimis sian amon al la edzino kaj sian fortegan deziron revidi ŝin kaj estadi apud ŝi.
Unu tagon Lilio ricevis tre ĝojigan leteron, kiu informis ŝin, ke jam tre baldaŭ, eble post nur du-tri monatoj, la edzo sendos al ŝi sufiĉe da mono por pagi la koston de la veturo por ŝi kaj la du infanoj; ke ŝi povos veturi sur ŝipo, kies estro estas lia amiko, kaj tial ŝi jam povos fari ĉiujn necesajn preparojn por la vojaĝo, poste… ĉio estos ĝoja por ĉiam!
Ŝajnas, ke fininte skribila leteron, sinjoro Ĉester reprenis la plumon por aldoni:—Ankoraŭ unu fojon adiaŭ, kara Lilio! mi fordonus interŝanĝe Amerikon, se mi povus ree ĉirkaŭpreni vin! mi pensas, ke mi ne ree ellasus vin el miaj brakoj, se mi nur povus ankoraŭ unu fojon teni vin! Dio benu vin, karulino. Li gardu vin kaj min kaj niajn etulojn, ĝis ni povos ree renkontiĝi—sur la tero, se tio estas Lia volo, se ne, en la ĉielo!
Lilio forte ĝojis pro la sciigo kaj zorge faris la necesajn preparojn.
Kiel sopire ŝi deziris montri al sia edzo ilian knabeton, kiu ĵus atingis la aĝon de ok monatoj, ĉiutage fariĝante pli bela kaj inteligenta.
Ĉiufoje en la tago, kiam la leteroj de la edzo devus alveni, Lilio kutimis elrigardi tra la fenestro por vidi tuj, kiam la leteristo aperos.
Ekvidinte lin, ŝi ĉiam malfermis la pordon, staris kun atenda teniĝo, kun rideto sur la beletaj lipoj, kun mano preta ricevi la avide deziratan leteron. Sed post la ricevo de la suprecitita letero, pasis kelke da semajnoj, en kiuj Lilio ricevis neniajn sciigojn pri sia edzo, kaj ŝi konsumiĝis de maltrankvilo.
Unu matenon, ankoraŭ unu fojon ŝi staris ĉe la pordo, por ricevi la ĉiam pli deziregatan leteron.
Ŝi jam ne ridetis pro plezura antaŭsento; kontraŭe sur ŝia vizaĝo montriĝis esprimo de maltrankvilo, kvazaŭ ŝi sopiras ion, pri kio ŝi samtempe timas, ke ŝi ne ricevos ĝin.
Sinjoro Ĉester kutimis enmeti siajn leterojn en kovertojn, sur kiuj li stampis la nomon kaj adreson de la ricevonto, kaj kiam la leteristo, kiu vidis la kreskantan maltrankvilecon de Lilio kaj divenis ĝian kaŭzon, montris tian stampitan koverton, la vizaĝesprimo de Lilio tuj heliĝis, ŝia teniĝo malstreĉiĝis, dum kvazaŭ granda ŝarĝo glitis for de ŝia spirito.
Sed tio daŭris nur momenton. Palpante la ĵus ricevitan leteron ŝi konsciis, ke ĝi estas tre malpeza kaj maldika, kvazaŭ ĝi konsistas el nur unu folio da papero.
Proksime de la patrino paŝetis Florenco, al kiu Lilio ekparolis:
— Kia nebona paĉjo! sendi tian mallongan leteron!
Rapide forŝirinte la koverton, ŝi trovis, ke la letero ne estas skribita de la edzo, kiu jam neniam plu povos skribi al ŝi!
La letero estis skribita de iu sinjoro, kiu loĝis en la regiono, kie laboris kaj loĝis sinjoro Ĉester;
per malmultaj vortoj li sciigis, ke la edzo de Lilio ekmalsaniĝis pro tifeca febro, ke unue li bone progresadis, kaj ŝajnis, ke li resaniĝos, sed subite, tuj kiam li la unuan fojon ellitiĝis, la koro ĉesis bati kaj li mortis.
Leginte la leteron, Lilio eligis dolorplenan ekkrieton; akra doloro pikis ŝian koron, morta aleco kovris ŝian vizaĝon, kaj ŝi duonesvenis. Tamen post minuto ŝi rekonsciiĝis per la karesaj tuŝetoj kaj vortoj de la malgranda Florenco, kiu timis, vidante sian patrinon tiel malĝoja kaj malsane aspektanta.
Lilio komencis tremi per la tuta korpo. Ŝi tre penis kolekti siajn fortojn kaj pensojn, ne povante kredi, ke ŝi efektive ne dormas. Ŝi diradis al si:
— Ĝi estas nenio alia ol malbona sonĝo, el kiu mi vekiĝos post nelonge!… Reala ĝi ne povas esti!… Cu estas vere, ke mia edzo mortis? Mia edzo! Li, kiu neniam plendis al mi, eĉ la plejmalmulte, pri sia sanstato! kiu ĉiam ŝajnis farti tiel bone! Mia edzo, pri kiu mi kredis ĝis tiu ĉi momento, ke li preparas novan hejmon por mi kaj la infanoj!…
Tre bedaŭrinde ŝajnis al ŝi, ke la edzo en sia malsano, devis esti sola, malproksime de ŝi, dum ŝi mem nenion sciis pri la afero! Kiel forte ŝi bedaŭris, ke ŝi ne povis esti ĉe lia litflanko, ne povis lin flegi, per nenio povis lin servi! Eble, se ŝi estus apud li kaj mem prizorgus lin, li ne estus mortinta. Sed eĉ se li nepre devis morti, tiam se ŝi nur estus apud li, ŝi povus multon fari por l, faciligi kaj eĉ dolĉigi al li la tempon de suferado. Krom tio, ŝi jam nun havus karajn memorojn pri tiu tempo kaj povus pli poste rakonti kelkajn el ili al la infanoj. Kredeble li estus klariginta al ŝi siajn esperojn kaj dezirojn prila infanoj…
Ŝi decidis, ke de nun ŝi penos agi rilate al la du infanoj tiel, ke ili neniam sentos la mankon de sia patro…
Subite ŝi rememoris, ke ne eĉ unu fojon li vidis la vizaĝon de ilia malgranda filo! neniam vidis kiel gaja, petolema li estas! neniam sentis hajn braketojn ĉirkaŭ sia kolo! neniam aŭdis han dolĉan voĉeton balbuti:—paĉjo,—kiel ŝi instruadis lin!…
Ŝi ekploris.
Ondo da rememoroj fluis en ŝian menson, venigante al ŝi bildojn de la feliĉa pasinteco.
Ŝajnis al ŝi kvazaŭ ŝi nur komencis vivi, kiam ŝi la unuan fojon eksciis pri sia amo al la edzo, kiu en tiu tempo ankoraŭ ne estis ŝia edzo.
Estis granda, sekreta ĝojo ami lin, sed kiam ŝi eksciis, ke ankaŭ li amas ŝin, ŝia vivo kvazaŭ ekfloris.
Ŝi rememoris pri la tago, en kiu ŝi kaj la edzo eniris sian domon la unuan fojon, kiel geedzoj. Kiel ame li metis sian brakon ĉirkaŭ ŝian talion, dirante al ŝi per voĉo mallaŭta pro emocio: — Bonvenu, Lilio mia edzino; kun neesprimebla ĝojo mi akceptas vin en mian domon. De nun ĝi jam ne estas mia domo, ĉar ĉe via alveno ĝi fariĝis nia hejmo…
Ankoraŭ alia memoro fluis mense antaŭ ŝi. La malgranda Florenco ĵus naskiĝis, kaj ŝia alta, granda edzo eniris piedfingre, duontime en la ĉambron. Lilio ankaŭ sentis sin iomete timanta, kvankam forte feliĉa, ĉar tiu ĉi estis la plej mirinda kaj stranga spertaĵo, kiun ŝi ĝis nun travivis.
Kuŝante tie, ŝi demandis al si:—Kia estos la opinio de mia edzo pri la infaneto, kiu kuŝas sur mia brako? Ĉu ĝi plaĉos al li? Ĉu liaj esperoj pri ĝi realiĝos? Ĉu li volos teni ĝin sur siaj brakoj? Kaj se jes, ĉu tio naskos en li pensojn tiel dolĉajn, sanktajn, dankajn, kiel ĝi jam naskis en mi?
La edzo alvenis la litlankon, rigardis ame, demande en ŝiajn okulojn dum momento, poste kisis ŝin kaj nur poste fiksis sian atenton sur la volvaĵon, kuŝantan sur ŝia brako.
Ankoraŭ unu momento pasis, tiam Lilio tute kontentiĝis, ĉar, rigardante en la okulojn de la amata edzo, ŝi trovis ĉion, pri kio ŝi deziris…
Ŝi rememoris pri nokto plena de maltrankvilo tial, ke la krupo atakis Florencon, kiu, sufokiĝante, devis batali por la vivo… Kiel iliaj animoj proksimiĝis tiam, maltrankviliĝante, prizorgante kaj preĝante pri la malsana infano…
Tiel ŝi meditis pri pasintaĵoj, duondolore sed tute ame. Kiamaniere ŝi nutros, vestos, instruigos la infanojn, ŝi ankoraŭ ne demandis al si, sed longe forgesi pri tio estis neeble.
Ŝi diris al si:—Baldaŭ mi pripensos tion, kaj ankaŭ mi informos la patrinon kaj ceterajn parencojn pri mia perdo, sed hodiaŭ mi nepre devas resti sola, devas kiom eble kredigi al mi mian grandan perdon, devas permesi, ke mi ploru, malĝoje pripensu, revoku la estintecon ĝis sato; jam morgaŭ mi estos kuraĝa.