Lilio ()
(p. 18-22)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
ĈAPITRO IV

La servistino prizorgis la du infanojn ĝis malfrue en la posttagmezo de tiu tago; tiam Lilio eliris el sia dormoĉambro, kun pala, rigida vizaĝo, plena de sufersignoj. Alvokinte al si la malgrandan Florencon, ŝi penis klarigi al ŝi pri la morto de la patro dirante, ke la bona Dio, kiu neniam povas erari, vokis la patron, kiu nun loĝas en la plej bona loko imagebla, nomata la ĉielo; ke li ne povas veni malsupren por viziti ilin, sed iam ili—la patrino, Florenco, kaj la infaneto Filipo—iros al li, se ili estados bonaj.

Florenco tre interesiĝis, neniel malĝojis, ne povis kompreni, kial la patrino ne aspektas pli gaje, rakontante pri tiaj belaĵoj! Ŝi demandis—Kial ĉiuj ni ne povas iri en la ĉielon jam hodiaŭ?

Peni klarigi al Florenco, respondi al ŝiaj demandoj, iom distris la pensojn de Lilio kaj faciligis al ŝi la doloron.

Ŝi skribis du leterojn, por informi la patrinon kaj onklinon Anna pri la aflikto ŝin trafinta, sed ne enpoŝtigis ilin ĝis malfrue tiun vesperon.


La sekvintan matenon la parencinoj alvenis. Poste okazis interkonsiliĝo. Decidiĝis, ke Alico, unu el la fratinoj de Lilio, tuj venu loĝi kun ŝi; ke Lilio turnu sin al la asekura kompanio, ĉe kiu ŝia edzo asekuriĝis. Demandinte ĉe la asekurejo ŝi trovis, ke ŝi neniom ricevos de tie. Oni klarigis, ke, se homo foriras el la lando, kie li asekuriĝis, ne informinte la asekuranton, tiam en la okazo de lia morto tio senrajtigas lian heredonton pri la asekurita monpago.

El Usono Lilio nur ricevis la biblion kaj poŝhorloĝon de la edzo!

Sed tio ne estis la fino de la tiamaj afliktoj. Apenaŭ pasis tri tagoj post la ricevo de la sciigoj pri la morto de la edzo, Lilio ricevis leteron adresitan al sinjoro Ĉester. Tre ĉagrena por ŝi estis tiu letero; ĉar ĝi anoncis, ke, por servi amikon, ŝia edzo subskribis sian nomon sur dua dokumento kelke da semajnoj antaŭ sia foriro el Anglujo. La “amiko” ne pagis la ŝuldon, kaj la kreditoroj postulis, ke sinjoro Ĉester pagu la sumon en dato difinita.

Lilio ne povis ne demandi sin, ĉu la edzo foriris el Britujo pro tio, ke li deziris eviti la eblan devon plenumi tiun promeson pagi.

Tamen bedaŭroj tute ne povis helpi; la sola, pripensinda afero estis, kion fari?

Kion fari? Simpla estis la demando, sed ne simpla la solvo.


Ne havante la monrimedojn pagi la ŝuldon, ŝi devis lasi, ke la kreditoroj forprenu la meblojn. Kion poste? Ŝi ne povis sin turni al la riĉaj parencoj por peti ilian helpon, ĉar ne ili faris la ŝuldon. Tamen ŝi devis priparoli la aferon kun du-tri el ili. Onklino Anna kun sia edzo bone konsilis ŝin. Ambaŭ ili kunsentis kun Lilio, tamen ili ne volis pagi la ŝuldon kaj ne povis konvinki la kreditorojn pri la morto de sinjoro Ĉester.—Eble li mortis, sed kredeble li nur kaŝas sin! Oni trompis nin antaŭe per tia historio!—ili diris.

Onklino Anna invitis Lilion kaj la du infanojn gasti ĉe ŝi, ĝis ili povos kune, konsiliĝinte, decidiĝi pri la estonteco.

Intertempe Lilio mem elpensis planon. Ŝi mem ŝuldis kelkajn malgrandajn sumojn al la komercistoj.

Ŝi do iris al ĉiu alŝuldato aparte, priparolis mallonge la aferon, demandis, ĉu tiu aŭ alia havas junajn infanojn, kaj, ricevinte jesan respondon, petis, ke la gepatroj sendu ilin al ŝi, por ke ŝi instruu ilin. Tiamenicie ŝi povos ĉiom pagi, kaj kredeble gajni enspezon.

Unuavide ĉiu konstatis, ke Lilio estas bone edukita sinjorino, apartenanta al la supera klaso, kaj ke ŝi estas tute respektinda.

La komercistoj tiom kortuŝiĝis de la evidentaj malĝojo kaj honesteco de Lilio, ke ili ne nur sendis siajn proprajn infanojn al ŝi por instruado, sed ankaŭ konsilis al aliaj, ke tiuj ĉi sendu al ŝi siajn.

Tiel, pli facile ol ŝi imagis al si, Lilio povis starigi lernejon por junaj infanoj.

Ŝiaj parencoj loĝigis ŝin en oportuna domo, kies luon ili pagis dum ses monatoj. Du el ili ankaŭ sendis mondonacojn po kvindek spesmiloj, aliaj aĉetis kaj redonis al ŝi la pliparton el ŝiaj propraj mebloj.

Alico iris kunloĝi kun Lilio, por partopreni ne nur en la laboro, sed ankaŭ en la profitoj akirotaj.


En la daŭro de dek ses monatoj ĉio sufiĉe bone prosperis al ili, sed ĉirkaŭ la fino de tiu tempo, epidemio de skarlatino ekokazis en la regiono.

La malgranda Florencola unua infektiĝis, poste Filipo, krom multaj el la lernantoj.

Lilio devis fermi la lernejon. Pro timo al infekto, la fratino forlasis ŝin, kaj poste, kiam la infanoj resaniĝis, ne estis facile remalfermi la lernejon.

Lilio kaj la du infanoj bezonis ŝanĝon de la ĉirkaŭaĵoj, for de la urbego, kaj tiu bezono pensigis Lilion pri nova metodo enspezi.

Ĉe la enmariĝo de la rivero Mersey staris vilaĝo, kiun ni nomos Riverton. Tie, malproksime de la rivero je nur triminuta piedirado, Lilio trovis taŭgan domon, kaj tien, seninfektiginte la meblojn, ŝi iris por loĝi.

Sur du frontajn fenestrojn ŝi metis afiŝetojn kun la anonco:


Ĉambroj Lueblaj.

Ŝi ankaŭ presigis anoncon en ĉiumatena gazeto Mercury, kaj baldaŭ havigis al si kelkajn pensiulojn.

Longajn horojn ŝi devis labori en la domo ĉiutage. Alte pagi servistinon ŝi ne povis, tial ŝi devis dungi nur junan nespertan knabinon, kiu venadis ĉiumatene por fari kelkhoran laboron.

Tamen Lilio devis kuiri kaj plenumi la nekalkuleblajn devojn de domo, konatajn nur de la virinoj; efektive konatajn nur de tiuj virinoj, kiuj iam kutimis aŭ plenumi ilin mem aŭ senpere kontroli ilan plenumadon.

Ĉiutage de mateno ĝis malfrua horo nokte Lilio laboradis, jen pri la mastrumado de la domo, jen pri la kudrado, jen rebonigante aŭ farante vestetojn por la infanoj, jen farante belajn, delikatajn puntojn, pri kiuj ŝi esperis, ke ŝi povos ilin vendi.

Ĉio ĉi efikis malutile sur la sanon de Lilio, kiu neniam estis fortika kaj estis delikate, ŝirme edukita; sed kun escepto de tio, ĉio iris bone kun ŝi dum la someraj monatoj. Kiam la vintro venis, ne estis tiel facile akiri loĝantojn; tamen post kelke da semajnoj, en kiuj neniu sin prezentis por peti loĝadon, fine aristokrate aspektanta sinjoro kun longa barbo alvenis por trarigardi la lueblajn ĉambrojn.

Li diris, ke li bezonas privatan saloneton kun dormoĉambro, kaj konsentinte pri la lupago postulata de Lilio, sciigis, ke li venos post du tagoj por loĝi ĉe ŝi.

Lilio forte ĝojis. Antaŭ kelke da semajnoj ŝi devis foreksigi la junan helpistinon, sed se ŝi povus akiri ankoraŭ unu loĝanton, ŝi povus ree dungi helpon.

Akurate en la difinita tago la sinjoro (nomata Ŝton) ekloĝis ĉe Lilio.