Makbeto/Akto III
AKTO TRIA
Sceno I
redaktiSCENO UNUA
Forreso. La palaco.
Venas BANKVO.
BANKVO. |
Trumpetado. Venas Makbeto, kiel reĝo; Ŝia grafina Moŝto Makbeto, kiel reĝino, Lenokso, Rosso, Sinjoroj, Sinjorinoj, kaj sekvantaro.
<poem>MAKBETO. Jen nia ĉefa gasto. ŜIA GRAFINA MOŜTO. Se li restus Neinvitita, al festeno nia Plej grava manko sin sentigus. MAKBETO. Nokton Ĉi tiun ni festenon reĝan havos, Kaj mi ĉeeston vian petas. BANKVO. Volu Ordoni, via Moŝto, miaj devoj Por tio per ligilo nerompebla Ligitaj estas. MAKBETO. Ĉu vi rajdos baldaŭ? BANKVO. Jes, via bona Moŝto. MAKBETO. Ni alie Dezirus la konsilon vian,—kies Graveco helpis al prospero nia Ĝis nun—je l' konsiliĝo hodiaŭa; Ni do prokrastos ĝin ĝis morgaŭ. Ĉu Vi rajdos malproksimen? BANKVO. Nu, sufiĉe Pasigi la intervenontajn horojn De nun ĝis la festeno: se necese, Mi devos pruntepreni de la nokto Du horojn eble. MAKBETO. Tamen ne forgesu La feston. BANKVO. Ne, neniel, via Moŝto. MAKBETO. Ni aŭdis, ke forkuris niaj kuzoj, Kulpplenaj, sed ne konfesinte sian Patromortigon strangan, pleniginte L' orelojn de amikoj renkontitaj De strangaj malveraĵoj; sed pri tio Ni morgaŭ priparolos, kiam kune Ni traktos pri aferoj reĝaregnaj. Adiaŭ, al ĉevalo: ĝis revido Hodiaŭ nokte. Ĉu vin akompanos Fleanc'? BANKVO. Jes, via Moŝto: do adiaŭ. MAKBETO. Rapidaj kaj nefaletemaj estu Ĉevaloj viaj: kaj mi vin al ili Konfidas. Ĝis revido. Bankvo foriras. Ĉiu homo Dezirojn siajn sekvu ĝis la sepa Hodiaŭ nokte; ni, por plidolĉigi Rerenkontiĝon kun amikoj niaj, Ĝis festenhoro restos solaj: Dio Vin benu! Ĉiuj foriras, escepte Makbeto kaj servisto. Unu vorton: ĉu atendas Ordonojn niajn tiuj viroj? SERVISTO. Ili Ekstere estas de l' palaco. MAKBETO. Ilin Al ni konduku. La servisto foriras. La reĝeco estas Nenio, se ĝi estus ne senriska. Enradikiĝis en spirito mia Pri Bankvo mia timo, kaj pro lia Grandanimeco estas li timinda: Ĉar, kuraĝulo, kun braveco vira Kunigas li prudenton, kiu gardas Lin de danĝero. Sole lin mi timas: Spirito lia ŝajnas superregi Spiriton mian, kiel, oni diras, Cezara superregis Antonian. La sortulinojn li riproĉis (kiam Unue ili min salutis reĝo), Kun la ordon', ke ili al li ankaŭ Parolu: tiam, kiel profetinoj, Lin ili ekproklamis antaŭulo De reĝa dinastio, donis kronon Al mi senfruktodonan, kaj enmetis En mian manon senutilan sceptron, Nur elŝirotan de princido, kiu Ne de mi mem devenis. Tiel, por Pranepoj Bankvaj mi per krim' makulis Spiriton mian; por idaro lia Dunkanon la afablan mi mortigis; Mi konspirantojn kontraŭ mia paco Starigis nur por ili: kaj eternan Juvelon mian al la malamiko Komuna de homaro mi fordonis, Por fari ilin, la Bankvidojn reĝoj! Ne, preferinde, sorto mem alvoku Min kiel batalanton al decido! Ho, kiu venas? Revenas servisto, kun du Mortigistoj. Kaj tie nin atendu. Servisto foriras. Ĉu hieraŭ Ni interparoladis pri l' afero? UNUA MORTIGISTO. Jes, via princa Moŝto. MAKBETO. Bone, do Ĉu vi pripensis miajn argumentojn? Li estis, kiu dum antaŭaj jaroj Fiere vin subpremis, kiun vi Supozis esti ni, senkulpaj tute: La jenan fakton ĉe kunveno mia Mi al vi pruvis, kiamaniere Li trompis vin per faroj kaj promesoj, Kaj la aŭtorojn de l' rimedoj, kiujn Li uzis, mi elmontris, ja sufiĉe Eĉ homojn plej malspritajn por konvinki, Ke Bankvo estas la farinto. UNUA MORTIGISTO. Vi Klarigis ĝin al ni. MAKBETO. Kaj nun mi venas Al la afero, kiun mi ekcelas Per nuna rekunveno. Ĉu vi trovas, Ke pacienco tiel superregas Naturon vian, ke vi tion ĉi Konsentas toleradi? Ĉu de longe Vi kristaniĝis tiamaniere, Ke vi al la Kreinto faros petojn Por tiu ĉi bonul' kaj liaj idoj, De kiu la subpremo al infero Vin alpaŝigis, viajn posteulojn Farante almozuloj? UNUA MORTIGISTO. Mia reĝo, Ni estas homoj. MAKBETO. Jes, laŭkataloge Vi apartenas al la klaso homa, Kiel ĉashundoj, leporhundoj, hundoj Mikssangaj, mopsoj, dogoj, kaj pudeloj, Postflaraj akvohundoj, kaj luphundoj Sin ĉiuj nomas ordinare hundoj: La takstabelo tamen inter ili Rapidajn, malrapidajn, kaj ruzemajn Distingas, domgardemajn aŭ ĉasemajn: Laŭ la talento, kiun la Naturo Kun malŝparema man' al ĉiu donis, La hunda list' diferencigas ĉiun, Titolon ecan alskribante: tiel La homoj estas diferencigeblaj. Nu, se vi sur la skalo de vireco Ne havas rangon tre malaltan, diru; Kaj mi al vi l' ordonon komisios, Plenumo kies vian malamikon Forigos, kaj al nia ama koro Kunforĝos vin, ĉar ni dum lia vivo Nin sentas nur malbone, nia sano Per lia morto plene restariĝos. DUA MORTIGISTO. Mi estas, mia reĝo, viro tiom Per la kruelaj batoj de la mondo Kolerigita, ke egale estas Al mi, laŭ kia maniero mi Min venĝos al la mondo. UNUA MORTIGISTO. Kaj mi ankaŭ Pri malhelpaĵoj tiel laca estas, Per sorto distirita, ke mi riskus La vivon iel ajn, ĉu mi ĝin perdus Aŭ feliĉigus. MAKBETO. Nu, vi ambaŭ scias, Ke Bankvo estas via malamiko. AMBAŬ MORTIGISTOJ. Ni scias, Via Moŝto. MAKBETO. Malamiko Li estas mia ankaŭ, kaj direktas Penadojn siajn kontraŭ interesoj Plej karaj miaj, kaj, dum li ekzistas, Ne povos mi atingi miajn celojn. Kaj, kvankam mi kun frunta senhonteco Lin povus forbalai de la tero, Respondigante mian reĝan volon, Farante tamen tion, mi ofendus Amikojn de ni ambaŭ, kies amon Mi altestimas, kiuj nepre plorus La morton de la mortigito: tial Mi turnas min al via help', l' aferon Kaŝante de l' publika observado Pro gravaj argumentoj. DUA MORTIGISTO. Kion vi Al ni ordonos, tion ni plenumos. UNUA MORTIGISTO. Eĉ kvankam niaj vivoj, via moŝto— MAKBETO. Okuloj viaj la spiriton viglan Vidigas. Mi al vi klarigos baldaŭ, En kiu loko vi vin devos kaŝi, Kaj la precizan horon de la faro Farota iomete malproksime De la palaco; ĉar notinde estas, Ke mia nomo tie enmiksiĝu Neniel; kaj, por ke efektiviĝu Senmanke la afero, lia filo Fleanco devos ankaŭ partopreni En la malhela sort' de sia patro. Do interkonsiliĝu; mi revenos. AMBAŬ MORTIGISTOJ. Ni jam decidis ĉion, via Moŝto. MAKBETO. Mi baldaŭ vin revokos do: eliru. La mortigistoj foriras. Finite estas; Bankvo, antaŭ morto Preparu vin por la eterna sorto. Foriras. </poem> |
Sceno II
redaktiSCENO DUA
La palaco.
Venas ŜIA GRAFINA MOŜTO MAKBETO kaj SERVISTO.
<poem>ŜIA GRAFINA MOŜTO. Ĉu Bankvo jam forlasis la kortegon! SERVISTO. Jes, Via Moŝto, sed hodiaŭ nokte Revenos. ŜIA GRAFINA MOŜTO. Diru al la reĝo, ke Mi, kiam li libera estos, volas Paroli iom. SERVISTO. Certe, Via Moŝto. Foriras. ŜIA GRAFINA MOŜTO. Nenion havas ni, se la akiron Kontente ni ne povas ĝui: estas Pli bone esti eĉ la mortigitoj, Ol, mortigintoj, vivi malĝojuloj. Venas Makbeto. Ho, kiel via Moŝto ĉiam sola Malgajaj kun fantaziaĵoj restas, Revivigante pensojn, kiuj devis Kun la mortintoj morti. La aferoj Nekuraceblaj estas pripensindaj Neniel; faritaĵo malfarebla Neniam estas. MAKBETO. Ni vundis ne mortigis la viperon: Ĝi resaniĝos, dum nin maliculojn Minacas puno pro maltrafo nia. Sed la terglob' diskrevu, l' universo Ekfalu, antaŭ ol ni tremegante Vivados, kaj dormante suferados La agonion de teruraj sonĝoj: Pli bone kuŝus ni kun la mortintoj, De ni senditaj al eterna paco, Por ke ni pace restu, ol tolerus Turmentojn de kulpiga konscienco En senripoza frenezeco. Kuŝas Dunkano en la tombo: post la febra Agado de la viv' li bone dormas: La perfideco faris sian eblon; Nun nek ponardo, nek veneno, fila Konspiro, nek armeo malamika,— Nenio povas ĝeni lin. ŜIA GRAFINA MOŜTO. Kuraĝon; Lumigu la vizaĝon per ridetoj, Ĉar viajn gastojn devos vi gajigi. MAKBETO. Mi faros ĝin, edzino mia; ankaŭ Vi mem, mi petas; kaj prizorgu Bankvon, Lin honorante lange kaj okule El ĉiuj niaj gastoj speciale. Ĉar ni nin devas fari flatemuloj, Maskante la vizagojn por elkaŝi La sentojn, kiuj en la koro kovas. ŜIA GRAFINA MOŜTO. Ne, kial tiel agi? MAKBETO. Ho, edzino Tre kara, akraj, kiel la pikiloj De la kolubroj, zorgoj min turmentas, Dum Bankvo kaj Fleanco vivas. ŜIA GRAFINA MOŜTO. Tamen Naturo ne al ili donis rajton Eternan de vivado sur la tero. MAKBETO. Ni nin konsolu; de atakoj niaj Ne povos ili gardi sin; do ĝoju: Ĉar antaŭ ol de l' tur' hedervestita Elflugos la vesperto, kaj vokite De nigra Hekateo la skarabo, Portate per flugiloj el armaĵo, Zumadon dormallogan sonorigos, La famo pri harstariganta krimo La mondon skuos. ŜIA GRAFINA MOŜTO. Kion vi intencas? MAKBETO. Ne sciu, karulino, antaŭ kiam Aplaŭdos vi la faron. Venu, nokto Blindiga, kaj elkovru la afablajn Okulojn de la tago kompatema, Kaj per la mano, sanga, nevidebla, Forigu kaj disŝiru la ligilon,— La vivon de la malamata Bankvo,— Pro kiu mi tenata estas ĉiam En timo! La taglumo ekdensiĝas, Kaj la korniko serĉas la nestarbojn, Althejm' de sia raŭka kunularo, La tagvivuloj lace ekdormetas; Kaj noktvagantoj serĉas la ĉasaĵon. Vi miras miajn vortojn: trankviliĝu: Ĉar komencite la malbona ago Per pli malbonaj trafas la sukceson. Do kun mi venu. Ili foriras. </poem> |
Sceno III
redaktiSCENO TRIA
Parko proksime de la palaco.
Venas TRI MORTIGISTOJ.
<poem>UNUA MORTIGISTO. Sed kiu sendis vin al mi ĉi tien? TRIA MORTIGISTO. Makbeto. DUA MORTIGISTO. Ni al li konfidi povas, Ĉar li rakontas ĝustajn instrukciojn Pri nia farotaĵo. UNUA MORTIGISTO. Do nin helpu. Ankoraŭ kelkaj strioj de taglumo Briletas en la ruĝa okcidento; Nun la malfrua vojaĝanto spronas Ĉevalon sian, por ke li atingu Gastejon, kaj proksimen nun alvenas Li, kiun ni atendas. TRIA MORTIGISTO. Jen, aŭskultu! Mi aŭdas piedfrapojn de ĉevaloj. BANKVO, Post la scenejo. Alportu al ni torĉojn, ho! DUA MORTIGISTO. Li venas: Kaj la ceteraj kune atendataj Jam estas en la kort'. UNUA MORTIGISTO. Ĉevaloj liaj Laŭiras la parklimon. TRIA MORTIGISTO. Preskaŭ mejlon. Sed li kutimas, kiel ankaŭ ĉiuj, Al la palaco piediri de Ĉi tie. DUA MORTIGISTO. Torĉon, torĉon! Venas Bankvo kaj Fleanco portante torĉon. Venas li. UNUA MORTIGISTO. Atentu. BANKVO. Hodiaŭ nokte pluvos. UNUA MORTIGISTO. Pluvu do. Ili atakas Bankvon. BANKVO. Ho, perfideco! For, Fleanco, for! Vi eble venĝos min. Ho, sklavo? Li mortas. Fleanco forkuras. TRIA MORTIGISTO. Kiu la torĉon do estingis? UNUA MORTIGISTO. Ĉu Ne estis tiel aranĝite? TRIA MORTIGISTO. Unu Nur estas mortigita; ĉar la filo Forkuris. DUA MORTIGISTO. Ni do nur duonon faris De nia tasko. UNUA MORTIGISTO. Venu, ni sciigu La rezultaton. Ili foriras. </poem> |
SCENO KVARA
Salono en la palaco.
Festeno preta. Venas MAKBETO, ŜIA GRAFINA MOŜTO MAKBETO, ROSSO, LENOKSO, NOBELOJ kaj ilia sekvantaro.
<poem>MAKBETO. Vi scias la rangordon, do eksidu: Al ĉiuj korsalutojn. NOBELOJ. Korajn dankojn Al via reĝa Moŝto. MAKBETO. Partoprenos Ni vian interparoladon, rolon Ludante de humila gastiganto; Gastigantino nia sur la reĝa Seĝego restos, sed laŭ la okazo Ni petos, ke ŝi ankaŭ partoprenu. ŜIA GRAFINA MOŜTO. Al mia amikaro via moŝto Proklamu miajn varmajn bondezirojn. Unua Mortigisto aperas ĉe la pordo. MAKBETO. Rigardu, ambaŭflanke de la tablo Dum ili sidas, mi je ĝia kapo Min metas: ĝojo ĉie superfluu: Ni baldaŭ trinkos toston ĝeneralan. Alproksimiĝante al la pordo. Mi vidas sangon sur vizaĝo via. MORTIGISTO. La sangon do de Bankvo. MAKBETO. Mi certege Sur vi pliamas ĝin, ol en la vejnoj De Bankvo. Ĉu li estas mortigita? MORTIGISTO. Mi, Via Moŝto, tranĉis lian gorĝon. MAKBETO. Vi estas do plej lerta gorĝtranĉisto: Nek malpli lerta tiu, kiu faris La samon por Fleanco; se vi mem, Senegalulo estas vi. MORTIGISTO. Fleanco Forkuris, Via Moŝto. MAKBETO. (Flanken.) Do revenas Al mia kor' la spasmo: mi alie Perfekta estus kiel la marmoro; Fortika, kvazaŭ sur la fundamento De la ŝtoneg', mi ĉirkaŭprenus ĉion Egale kun la vasta atmosfero: Sed nun mallarĝigita, limigita Mi estas, subpremate per petolaj Fantaziaĵoj kaj senfinaj timoj. Sed Bankvo jam ne vivas? MORTIGISTO. Vere, ne: Li kuŝas nun en foso, via Moŝto, Kun dudek grandaj tranĉoj en la kolo, Mortiga eĉ la malplej granda. MAKBETO. Dankon. (Flanken.) Serpento la plenkreska tie kuŝas; La serpentido forglitinte naskos Post ne tre longa tempo la venenon, Sed nun sendenta.—Vi foriru; morgaŭ Ni nin revidos. Mortigisto foriras. ŜIA GRAFINA MOŜTO. Via reĝa Moŝto, Al ni saluto via ofta mankas, Sen kiu nia fest' ne diferencas De la manĝad' kutima; la gracia Ceremonio de akcepto via Similas al bongusta saŭc'; alie, Al manĝo sendeserta. MAKBETO. Ho, mi dankas Pro tiu memorigo. (Al la gastoj.) Akompanu La bona digestado apetiton, Kaj bona san' rezultu! LENOKSO. Via Moŝto, Eksidi al vi plaĉu. La spirito de Bankvo aperas, kaj eksidas sur la seĝo rezervita por Makbeto. MAKBETO. Honoro la plej alta kronus nian Plezuron, se ĉeestus nobla Bankvo; Riproĉi kiun pro malzorgo mi Preferus, ol kompati pro malbona Okazintaĵo! ROSSO. Lia neĉeesto Promeson lian montras senvalora. Al via Moŝto plaĉu nin honori, Sidanta kun gastaro via. MAKBETO. Restas Por mi neniu seĝo. LENOKSO. Via Moŝto, Jen estas seĝo rezervita. MAKBETO. Kie? LENOKSO. Ĉi tie, via Moŝto. Kio do Malhelpas vian reĝan Moŝton? MAKBETO. Kiu Ĉi tion faris? NOBELOJ. Kion, via Moŝto? MAKBETO. Ne povas vi certigi, ke la ago De mi farita estas: do ne montru Al mi sangmakulitajn viajn harojn. ROSSO. Leviĝu, gesinjoroj: lia Moŝto Malsana estas. ŜIA GRAFINA MOŜTO. Sidadu, geamikoj, lia Moŝto Sin sentas ofte tiel: de juneco Li havas la malsanon, kaj la spasmo Ne estos longedaŭra: do sidadu; Li resaniĝos post momento: tamen Lin rigardante, vi ofendos lin, Kaj pligrandigos la malsanon, tial Festenu ĝoje. (Al Makbeto.) Ĉu vi estas viro? MAKBETO. Jes, maltimulo, kiu kun kuraĝo Renkontas tion, kion la diablo Sen tremo ne rigardus. ŜIA GRAFINA MOŜTO. Sensencaĵo! Jen vera pentro de teruro via, Simila je l' ponardo fantazia, Kiu,—vi diris,—vin kondukis al Dunkano. Ho! l' eksaltoj kaj kapricoj De via cerbo, kiuj ne prezentas La veran timon, nur rememorigas Al mi rakontojn, antaŭ vintra fajro Diritajn de maljunulino, kiu Ricevis ilin de avino sia. Ho, hontu! Kial vi grimacas tiel? Kaj tamen nur skabelon vi rigardas! MAKBETO. Rigardu, jen, nun kion diras vi? (Al la spirito.) Nu, mi ne timas. Se vi povas movi La kapon, do parolu: se ostejoj Kaj tomboj sendas reen al vivuloj Enterigitojn, akcipitroj manĝu Mortintojn niajn. La spirito malaperas. ŜIA GRAFINA MOŜTO. Ho, malvirigita Pro malsaĝeco! MAKBETO. Se,—mi tion ĵuras,— Mi staras tie ĉi, mi vidis lin. ŜIA GRAFINA MOŜTO. Fi, hontu! MAKBETO. Sangon en praavaj tempoj Laŭvole oni verŝis, antaŭ kiam Punleĝoj homaj moderigis morojn Sovaĝajn; jes, eĉ poste oni aŭdis Rakontojn pri mortigoj, en l' orelon Apenaŭ paroleblajn; tiutempe Post la senkapigado homoj mortis; Sed malgraŭ dudek mortoj en la kapo La mortigitoj nun sin reprezentas, Kaj el skabeloj niaj nin forŝovas: Ĉu ne ĉi tio estas plistrangaĵo, Ol eĉ mortigo tia! ŜIA GRAFINA MOŜTO. Via Moŝto, Amikoj viaj karaj vin atendas. MAKBETO. Pardonu min, mi petas, mi forgesis. Ne mire min rigardu, ho nobeloj; Amikoj, mi malsanon strangan havas; Al intimuloj miaj tamen tio Ne estas rimarkinda. Jen, salutojn, Kaj bonan sanon al vi ĉiuj! Mi Eksidu. Nun plenigu la pokalojn. Mi ĝoje tostos la ĉeestantaron, Kaj nian karan Bankvon, sopiratan De ĉiuj. Se nur li nun ne forestus! Al via san' kaj lia ni soifas. NOBELOJ. Laŭ devoj niaj toston reciprokan. La Spirito revenas. MAKBETO. For! de okuloj miaj! enteriĝu! Malvarma estas via sango, via Ostaro sen medolo; vi ne havas Vidpovon en okuloj viaj, kiuj Minace ĉirkaŭrulas sin. ŜIA GRAFINA MOŜTO. Rigardu, Nobeloj bonaj, tion ĉi nur kiel Aferon ordinaran, ne alie; Sed ĝi dum sia daŭro interrompas Plezuron nian. MAKBETO. Mi viro tion, kion vir' kuraĝa Kuraĝos fari, faros. Alpaŝu, kiel rusa urs' dikhara, Armita rinocero, aŭ la tigro Hirkana: prenu formon kian ajn Alian, miaj nervoj ne tremetos: Aŭ reviviĝu, kaj min ekalvoku Al la dezerto vasta, glav' en mano; Se timo min ekkaptos min proklamu Nur infaneto. For, fantom' terura! Falsaĵo vanta, for! La spirito malaperas. Ha! tuj post ĝia Foriro mi resentas min laŭvire. Sidadu, mi vin petas. ŜIA GRAFINA MOŜTO. La festenon Vi malordigis, tute malaranĝis La ĝeneralan ĝojon kun mirego De ĉiuj. MAKBETO. Ĉu aferoj tiaj povas Okazi, kaj, malheliginte niajn Spiritojn, kvazaŭ nubo de somero, Forpasi, sen surprizo nekutima? Vi igas min miregi mian propran Naturon, kiam vi vidaĵojn tiajn Rigardas, ne ŝanĝante la rubenan Koloron de la vangoj, dum la miaj Pro timo estas blankigitaj. ROSSO. Kiajn Vidaĵojn, via Moŝto? ŜIA GRAFINA MOŜTO. Ne parolu, Mi petas; pli kaj pli li malsaniĝas; Demandoj kolerigas lin. Tuj bonan Vesperon: ne pripensu pri rangordo, Sed tuj foriru. LENOKSO. Bonan do vesperon: Kaj lia reĝa Moŝto resaniĝu! ŜIA GRAFINA MOŜTO. Al ĉiuj bonan nokton mi deziras! Ĉiuj foriras escepto Makbeto kaj Grafino Makbeto. MAKBETO. Ĝi serĉas sangon: oni diras, sango Bezonas sangon: ŝtonoj kelkafoje Sin movas, kaj parolas arboj, helpaj Al la venĝanto de verŝita sango, Antaŭdiristoj, lertaj pri la strangaj Interrilatoj inter dubaj signoj, Okazintaĵoj, kaj profetaj birdoj, Ekzemple, pigoj, korvoj, frugilegoj, Eltrovis plej sekretajn postesignojn De l' mortigint'. Kioma horo estas? ŜIA GRAFINA MOŜTO. Neeble diri, ĉu la nokt' finiĝis, Aŭ la taglumo venas. MAKBETO. Ĉu Makdufo Inviton nian reĝan ne akceptis? ŜIA GRAFINA MOŜTO. Ĉu vi, sinjoro, sendis ĝin al li? MAKBETO. Mi aŭdis onidire, sed mi baldaŭ Ĝin certe scios, ĉar en ĉiu domo De l' tuta nobelaro mi pagitan Serviston havas. Mi vizitos morgaŭ Je frua hor' la sortulinojn: ili Paroli devos pli al mi, avida Ekscii per rimedoj plej malbonaj La sorton plej malbonan. Mi devigos Al mia celo ĉiujn aĵojn cedi: Mi estas jam tra sango trairinta Profunde tiel, ke antaŭeniro Sin trovas pli facila ol reveno: Ideoj strangaj sin al mi prezentas, Praktikigotaj neekzamenite. ŜIA GRAFINA MOŜTO. Bezonas vi la fortigilon, dormon. MAKBETO. Kuŝiĝu ni. La strangaj iluzioj Kaj memmalkonfidemo miaj pruvas La eklernanton en aferoj krimaj. Ekzerco faros nin plipraktikuloj. Ili foriras. </poem> |
SCENO KVINA
Erikejo.
Tondras. Venas la TRI SORĈISTINOJ kaj HEKATEO.
<poem>UNUA SORĈISTINO. Nu, Hekateo, kiel vi koleran Mienon havas? HEKATEO. Kial ne, malbelulinoj, Malĝentilpetolulinoj? Kiel vi per babileto Vanta traktis kun Makbeto Pri aferoj de la sorto, Dusencaĵoj, kaj eĉ morto? Vi kuraĝis! Dum, mastrino Via mi, l' elpensintino De malbono, mi ne parton Prenis por vidigi l' arton Nian gloran! Kaj vi ĉion Faris por—atentu tion— Iu, kiu ŝanceliĝas Ĉiam, kaj ekkoleriĝas, Por atingi celojn siajn, Ne antaŭenpuŝi viajn. Por forigi la eraron, Mi renkontos la triaron Je la kvina kaj duono Ĉe l' kavern' de Aĥerono. Dum ruĝiĝas la mateno, Mi, atende je l' alveno De Makbeto, tie restos, Ĝis li ankaŭ mem ĉeestos, Ĉar li, tre timante morton, Venos scii sian sorton: Ĉiujn vazojn do magiajn, Kaj sorĉaĵojn fortajn viajn Tuj provizu. Pro fatala Cel' pasigos mi sub pala Lun' la nokton, ĉar la ago Antaŭ mezo de la tago Estas plenumota; eron De vaporo sur la teron Ĵus falontan de la luno Mi rimarkas: ĝin la suno Estos ne fluidiginta, Antaŭ ol mi ĝin kaptinta Estos: mi per distilado Arta, kaj per ensorĉado El ĝi formos koboldetojn, Kiuj, prezentante petojn Al spirito lia, povos Lin influi, ĝis li trovos Sin en stranga dub' pri ĉio, Kaj prizorgos pri nenio; Malestimos li la sorton, Saĝon, timon, kaj la morton. Kaj la hom', plej fortigita Sin kredante, plej trompita Estas. Lia ŝajnfortiko Estas nia bonamiko. Post la scenejo Muziko kun kanto: «Forvenu, forvenu, k.c.» Aŭskultu: vidu, mia spiriteto Atendas min, sidante sur nubeto. Ŝi foriras. Rapide venu: ŝi revenos baldaŭ. Ili foriras. </poem> |
Sceno VI
redaktiSCENO SESA
Foreso. La palaco.
Venas LENOKSO kaj alia NOBELO.
<poem>LENOKSO. Antaŭaj paroladoj miaj eble Esprimis viajn pensojn, kaj klarigis Okazintaĵojn strangajn. Jen Makbeto Dunkanon la afablan tre kompatis, Post lia morto! kaj la brava Bankvo Promenis tro malfrue, kiun—diru, Se al vi plaĉos—lia fil' mortigis, Ĉar li forkuris: homoj ne malfrue Promeni devas; kiu ne kondamnas La monstrajn agojn de Malkomo kaj De Donalbeno, kiuj sian patron Mortigis? fakto malbenita! kiom Da kordoloro al Makbeto ĝi Sentigis! ĉu li ne la du krimulojn Distranĉis pro kolero pia, kiuj La sklavoj de drinkad' neliberuloj De dormo estis? ĉu ne estas tio Farita noble? Jes, kaj saĝe ankaŭ; Ĉar kiu ne ekkoleriĝus, kiam Li aŭdas la farintojn de la faro Ĝin nei? Do laŭ mi li faris ĉion Tre lerte: kaj, mi pensas, se li havus En fortikaĵo malliberigitajn La filojn de Dunkano,—kio ne Okazos dank' al Dio,—ili sentus La honton de l' abomeninda ago: Fleanco ankaŭ; sed, atentu! ĉar Pro klareparolitaj vortoj, ankaŭ Pro sia neĉeesto ĉe l' festeno De l' uzurpinto, ŝajnas ke Makdufo, Laŭ lia ordo, vivas finobelo; Ĉu vi, Sinjoro, povas diri, kie Li trovas sin? NOBELO. La filo de Dunkano, De kiu l' uzurpinto nun fortenas Reĝrajton lian, iris al la angla Kortego de la pia Eduardo, Tutkore akceptate; malfeliĉa Ekzilo lia ne ekmalbriligas Honoron lian: kaj Makdufo tien Vojaĝis por demandi ĉu la sankta Regnestro volas helpi lin influi La Grafon de Nordhumberlando kun Sivardo brava, por ke, kun la helpo De tiuj,—se la ĉiopova Dio Konfirmos ĝin,—ni ree manĝos pace, Kaj dormos, regalante nin liberajn Je sangaj mortigiloj, nian reĝon Per amo subtenante, por ricevi De li honorojn de la liberuloj: Je ĉio ĉi ni nun sopiras; kio La uzurpinton tiom kolerigis, Ke li militajn preparaĵojn faras, Por gardi sian regnon de atako. LENOKSO. Ĉu li samtempe sendis al Makdufo Inviton? NOBELO. Jes, kaj li al la sendito Respondis malĝentile, «Mi neniel» Malbonhumore la sendito turnis Al li la dorson, kantetante, kvazaŭ Li dirus, «Ha, vi pentos pri respondo Dirita tiel». LENOKSO. Tio eble faros, Ke li ankoraŭ restos kiel eble Plej malproksime de la lando de l' Tirano. Dume, preĝu ni, ke sankta Anĝelo flugu al la angla reĝo, Por lin sciigi pri l' respondo, kiun Makdufo sendis, antaŭ ol ĝi venu Al la oreloj de Makbeto; tiel Rezultos al la subpremata lando Bonaĵo dia! NOBELO. Mi kun li kunpreĝos. Ili foriras. </poem> |