Makbeto ()
Tradukita de D. H. Lambert
HachetteParis (p. 87-113)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  Akto III
Akto V  ►

AKTO KVARA


Sceno I redakti

SCENO I

Kaverno. En mezo, kaldrono plena je akvo bolanta. Tondras.

Venas la TRI SORĈISTINOJ.


<poem>UNUA SORĈISTINO.

Trifoje miaŭis la kat' dukolora.

DUA SORĈISTINO.

Kaj la erinaco kvarfoje ekblekis.

TRIA SORĈISTINO.

Ekkrias harpio, «Nun estas la horo».

UNUA SORĈISTINO.

 Ĉirkaŭ la kaldron' vin metu,  L' internaĵojn tuj enĵetu  Venenitajn,—rondirante,  La miksaĵon kunfarante;—  Bufon, kiu noktojn tremis  Tridek-unu, dum ĝin premis  Peza ŝtono; ĵetu ĝian  Ŝvitvenenon en magian  Poton; jen l' unua faro  Inter la ensorĉilaro.

ĈIUJ.

 Fabrikilo de malbono,  Elhejtiĝu la kaldrono;  Kiel eble plej penadu,  Bolu akvo, fajr' bruladu.

DUA SORĈISTINO.

 De la marĉserpent' tranĉaĵo  Helpu al kaldronmiksaĵo,  Piedfingro de la rano,  Kaj de la vespert' la lano,  Poste lango de hundido,  Kaj pikilo de aspido,  De lacerto la krureto,  Kaj flugilo de gufeto,  La infera sup' boladu,  L' ensorĉil' plifortiĝadu.

ĈIUJ.

 Fabrikilo de malbono,  Elhejtiĝu la kaldrono;  Kiel eble plej penadu,  Bolu akvo, fajr' bruladu.

TRIA SORĈISTINO.

 Skvam' ŝlimhava de drakego,  Kaj de lupo la dentego,  Mum' de sorĉistin' trompema,  Faŭko de la ŝark' glutema,  La radik' de malbenita  Herbo nokte elfosita,  Malboniga, la hepato  De hebrea advokato,  De taksuso tre maljuna  Ŝelo, kiu, dum la luna  Mallumiĝ' post lasta fazo,  Falis teren, ankaŭ nazo  De sovaĝa Turko faros  La miksaĵon pli ŝlimplena.  Ankaŭ tigran internaĵon  Ĵetu en l' infermiksaĵon.

ĈIUJ.

 Fabrikilo de malbono,  Elhejtiĝu la kaldrono;  Kiel eble plej penadu,  Bolu akvo, fajr' bruladu.

DUA SORĈISTINO.

Per mandrila sang' frostigu, Por ke vi ĝin plibonigu.

Venas Hekateo.

HEKATEO.

Ho brava! Mi laŭdas penadojn la viajn, Kaj vi partoprenos premiojn la miajn: Kaj nun la kaldronon vi kunrondirante, Simile al elfoj kaj feoj kantante, Ensorĉu l' inferan miksaĵon.

Muziko kaj kanto, «Nigraj spiritoj», k. c. Hekateo malaperas.

DUA SORĈISTINO.

Pro pikdoloretoj en dikfingro mia Mi sentas, ke venas nun malbonaĵ' ia. Kiu ajn alproksimiĝu; Vi seruroj, malfermiĝu!

Venas Makbeto.

MAKBETO.

Ho vi sekretaj noktomezulinoj! Kion vi faras?

ĈIUJ.

 Faron ne direblan.

MAKBETO.

Mi petas vin, pro via profesio, De kie ajn vi tian antaŭscion Akiris, al mi nun respondu: kvankam La uragano levos sin, preĝejojn Per furioza fort' ruinigante; Kaj kvankam la ŝaŭmantaj monstraj ondoj Konfuzos kaj englutos la ŝiparon; Kaj kvankam nematura gren' disfalos, Kaj arboj forbloviĝos; kaj kasteloj, Per tondra sago disfenditaj, rompos La kapojn de gardistoj siaj; kvankam Palacoj kaj la altaj piramidoj Ĝis siaj fundamentoj ekskuiĝos, Kaj kvankam eĉ la semoj de Naturo Fariĝos sendistinge kunmiksitaj, Ĝis memdetruo kontraŭ siaj faroj Ribelos, al mi klare nun respondu.

UNUA SORĈISTINO.

Parolu.

DUA SORĈISTINO.

 Nin demandu.

TRIA SORĈISTINO.

 Ni respondos.

UNUA SORĈISTINO.

Sciigu, ĉu vi volas la respondon De ni, aŭ niaj mastroj.

MAKBETO.

 Voku ilin.

UNUA SORĈISTINO.

 Enverŝu sangon de porkino,  Kiu estas manĝintino  De naŭ idoj; en la flamon,  Por pliigi la malamon,  Ĵetu grason, kiu fluis—  Dum la pendigilo bruis,  Tra l' aero svingiĝanta—  De la mortigint' pendanta... ĈIUJ.

 Ho spiritoj nun alvenu;  Je l' soleno partoprenu.

Tondras. Unua Aperaĵo: kapo en armaĵo leviĝas.

MAKBETO.

Sciigu al mi, ho vi potenculo Mistera,—

UNUA SORĈISTINO.

 Silentu; ĉar li scias ĉion, Kion ajn vi eĉ pensas; do diru nenion.

UNUA APERAĴO.

Makbeto, de l' grafo de Fif' gardu vin, Makdufo. Sufiĉas: forpermesu min.

Malleviĝas.

MAKBETO.

Mi dankas, ke vi min antaŭsciigas; Suspektojn miajn vi konfirmas: tamen,—

UNUA SORĈISTINO.

Li ne obeos al ordonoj: jen, Alia pli potenca ol la lasta.

Tondras. Dua Aperaĵo. Infano sangkovrita leviĝas.

DUA APERAĴO.

Makbeto! Makbeto! Makbeto!

MAKBETO.

Se tri orelojn havus mi, mi aŭdus.

DUA APERAĴO.

Sangama bravul', kun mokema rideto La homan potencon rigardu Makbeto, Ĉar lin de virino neniu naskita Difektos.

Malleviĝas.

MAKBETO.

Makdufo, vivu do: mi vin ne timas. Sed mi certigon faros pli certiga, Ligante Sorton al promeso ŝia. Makdufo, vi ne vivos; tiel mi Al miaj timoj diros, «Vi mensogas», Kaj dormos, kiom ajn la tondro bruu.

Tondras. Tria Aperaĵo: Infano kronita leviĝas,

tenante arbon en la mano.

Ho, kio estas tio, leviĝante, Kun la mieno de infano reĝa, Portante sur l' infana frunto rondon, Montrilon de reĝeco?

ĈIUJ.

Aŭskultu, ne parolu.

TRIA APERAĴO.

Leonkora, ne zorgu, ĉu ekkoleriĝas Furioze regatoj, aŭ nokte kaŝiĝas La ekkonspirantoj, ĉar militistaro Ne venkos Makbeton, ĝis kiam arbaro Birnama milite sin movos al li.

Malleviĝas.

MAKBETO.

Ha, neeble; kiu L' arbaron povas varbi? elradiki La kverkon el la tero? Antaŭsentaj Bonaĵoj! Ribeleco, ne leviĝu, Ĝis kiam ankaŭ la arbar' Birnama Leviĝos, kaj sidante sur la trono Makbeto fine pagos sian ŝuldon Kutiman al Naturo.—Tamen mi Korbatojn sentas pri la jeno: diru, Se via arto havas la kapablon, Ĉu en ĉi tiu lando iam filoj De Bankvo reĝos?

ĈIUJ.

 Pli ne volu scii.

MAKBETO.

Vi devas kontentigi min: se tion Vi ne malkaŝos, malbenaĵ' eterna Vin frapu! Diru,—kial malleviĝas Kaldrono via? Kial tiu bruo?

Trumpetado post la scenejo.

UNUA SORĈISTINO.

Vidigu!

DUA SORĈISTINO.

 Vidigu!

TRIA SORĈISTINO.

 Vidigu!

ĈIUJ.

Ho, vidigu, ho, vidigu: La vualon tuj forŝiru, Lian koron dolorigu, Venu, ombroj, kaj foriru!

Aperas parado de ok Reĝoj, la lasta tenas per mano spegulon:

sekvas la Fantomo de Bankvo.

MAKBETO.

Vi tro similas la spiriton Bankvan; For! Rigardante vian kronon miaj Pupiloj turmentiĝas. La hararo De l' dua orkronito je l' unua Similas, jen, la tria je la dua. Abomenindulinoj! Kial tion Vidigas vi al mi? Nun kvara! Mi Blindiĝu! Ho, ĉu la parad' senfina Etendos sin ĝis la renverso tondra De l' mondo? Jen alia! nun, la sepa! Mi pli ne vidu: tamen oka venas, Portante per la man' spegulon, kiu Al mi vidigas pli ankoraŭ, kiuj Duoblajn globojn kaj trioblajn sceptrojn Mantenas: teruraĵ'! Mi nun rekonas La veron: ĉar sangmakulita Bankvo Per montra fingro kun ridet' fiera Almontras ilin kiel siajn. Kio!

La Aperaĵoj malaperas.

Ĉu tio estas vera?

UNUA SORĈISTINO.

 Jes, vera tiu antaŭdiro:  Sed kial de Makbet' la miro!  Nun lian koron ni ĝojigu,  Kaj mirindaĵojn ekvidigu:  Tra la aero melodia  Muziko sonu, dum en nia  Antikva danco ni rondiros:  Kaj nia glora reĝo diros:  La ruzaj artoj, kiujn uzis  La sortulinoj, min amuzis.

Muziko. La Sorĉistinoj dancas, kaj poste malaperas kun Hekateo.

MAKBETO.

Do kie estas ili? Foririntaj? Ĉi tiu malfeliĉa horo estu Plej malbenota en la kalendaro! Eniru!

Venas Lenokso.

LENOKSO.

 Kion via Moŝto volas?

MAKBETO.

Ĉu vi la sortulinojn vidis?

LENOKSO.

 Ne.

MAKBETO.

Ĉu ili ne renkontis vin?

LENOKSO.

 Envero, Ne, via Moŝto.

MAKBETO.

 Estu la aero Infektodona, kie ili rajdas; Kaj malbenitaj estu ĉiuj, kiuj Al ili fidas! Mi piedfrapadon Ekaŭdis de ĉevaloj: kiuj estis?

LENOKSO.

Nur du aŭ tri, por vin sciigi, ke Makdufo rapidiris al Anglujo.

MAKBETO.

Anglujo!

LENOKSO.

 Jes, Anglujo, via Moŝto.

MAKBETO.

Ho tempo, vi malhelpas miajn farojn Terurajn: cel' rapide elpensita Postulas rapidiran plenumadon: De tiu ĉi momento miaj pensoj, Apenaŭ naskiĝintaj, sian volon Efektivigos, kaj eĉ nun, por vesti Per faroj miajn pensojn, la kastelon Makdufan mi ekkaptos, la graflandon Okupos; per la glavo mi mortigos Edzinon lian, liajn geinfanojn, Kaj ĉiujn, kiuj nomas sin parencoj. Mi ne intencas vante fanfaroni; Mi tion faros antaŭ malvarmiĝo De mia celo. For, vidaĵoj ĉiaj! Nu, min konduku tien, kie trovas Sin la sinjoroj.

Ĉiuj foriras.

</poem>

===Sceno II===

SCENO DUA

Fifo. La Kastelo de Makdufo.

Venas GRAFINO MAKDUFO kun sia FILO kaj ROSSO.


<poem>GRAFINO MAKDUFO.

Sed kion do li faris, por ke li De l' lando rapidiru?

ROSSO.

 Pacience Atendi oni devas.

GRAFINO MAKDUFO.

 Pacienco! Sed kie estis lia? Li foriris Malsaĝe: se ne agoj niaj, timoj Nin ofte faras ŝajne perfiduloj.

ROSSO.

Vi scias ne, ĉu timo aŭ prudento Influis lin.

GRAFINO MAKDUFO.

 Prudento! La edzinon Forlasi, kaj infanojn, kaj kastelon, Kaj ĉiujn signojn de la nobeleco, En land', de kiu li forkuris! Li Ne amas nin: al li la sento mankas Natura: ĉar la eta troglodito La plej malaltekreska el la birdoj, Patrino de idaro en la nesto, Kuraĝas kontraŭstari al la strigo. En la pezado multe superpezas La timo lian amon; kie estis Prudento, kiam tiel senracie Li forrapidis?

ROSSO.

 Ho kuzino mia, Sindetenema estu: via edzo, Prudenta, saĝa, nobla, bone konas La krizojn de la tempoj. Mi ne pli Kuraĝas diri, sed kruelaj estas Ĉi tiuj tempoj, kiam oni taksas Nin, senkulpulojn, kiel perfidantojn; Kaj ni la onidirojn akordigas Kun niaj timoj, sur sovaĝa maro De malcertec' enŝipiĝinte, tien Kaj reen moviĝante. Forpermeson Mi petas, post ne longe revenonte; Aferoj povas ne plimalboniĝi, Sed nun atingos baldaŭ la antaŭan Nivelon. Ĉiujn miajn bondezirojn, Kuzeto bela.

GRAFINO MAKDUFO.

 Li senpatra estas Kvankam li havas patron.

ROSSO.

 Miaj sentoj, Se mi pli longe restos, malvirigos Min, malhelpante vin, kaj hontigante Min mem. Mi tuj foriras.

Li foriras.

GRAFINO MAKDUFO.

 Via patro Jam mortis. Kiel do vi povos vivi?

FILO.

Mi faros same kiel la birdetoj. GRAFINO MAKDUFO.

Manĝante vermojn aŭ muŝetojn?

FILO.

 Sole Per tio, kion mi akiros, kiel La birdoj.

GRAFINO MAKDUFO.

 Kompatinda birdo, vi Neniam timos la kaptilon.

FILO.

 Kial Mi timos ĝin, patrino? Oni faras Kaptilojn ne por la malriĉaj birdoj. Sed mia patro ne en vero mortis.

GRAFINO MAKDUFO.

Jes, vere; kiel vi alian gajnos?

FILO.

Ne, kiel vi alian edzon gajnos?

GRAFINO MAKDUFO.

Mi povus cent aĉeti ĉe l' vendejo.

FILO.

Do vi aĉetos ilin por revendo.

GRAFINO MAKDUFO.

Vi havas pli da sprito ol da jaroj.

FILO.

Ĉu mia patro estis perfidulo?

GRAFINO MAKDUFO.

Jes, vere.

FILO.

 Kio estas perfidulo? </poem>

GRAFINO MAKDUFO.

Tiu, kiu ĵuras kaj mensogas.

FILO.

Ĉu estas ĉiuj, kiuj tion faras, perfiduloj? GRAFINO MAKDUFO.

Ĉiu, kiu tion faras, estas perfidulo, kaj pendiginda.

FILO.

Ĉu ĉiuj estas pendigindaj, kiuj ĵuras kaj mensogas?

GRAFINO MAKDUFO.

Ĉiuj.

FILO.

Kiu devos pendigi ilin?

GRAFINO MAKDUFO.

La honestuloj.

FILO.

Do la mensoguloj kaj ĵuruloj estas malsaĝuloj, ĉar la mensoguloj kaj ĵuruloj sufiĉas por venki la honestulojn kaj pendigi ilin.

GRAFINO MAKDUFO.

Nu, Dio helpu vin, petoluleto! Sed kion vi faros, por havigi patron?

FILO.

Se li estus mortinta, vi lin plorus, se ne, tio vidigus al mi, ke mi baldaŭ ricevos novan patron.

GRAFINO MAKDUFO.

Babiluleto, kiom vi parolas!

<poem>

Venas Sendito.

SENDITO.

Saluton, via Moŝto! Vi ne konas Min, kvankam mi perfekte scias vian Altrangon, sed mi timas, ke danĝero Alproksimiĝas vin: se vi konsilon De neinstruitulo volas sekvi, Ne restu tie ĉi; for, kun la filoj. Mi ŝajnas sovaĝul' vin timigante: Sed ne antaŭsciigi vin pli estus Kruele. Dio vin protektu! Ne Kuraĝas mi plu resti.

Li foriras.

MAKDUFO.

Sed kien povas mi foriri? Kion Malbonan faris mi? Sed mi memoras, Ke sur ĉi tiu ter' malbono ofte Laŭdata estas, kelkafoje fari Bonaĵojn oni nomas malsaĝeco: Do kiel mi virinan senkulpigon Pretendas, ke malbonon mi ne faris?

Venas Mortigistoj.

Kiuj estas tiuj ĉi?

UNUA MORTIGISTO.

Kie estas via edzo?

GRAFINO MAKDUFO.

Mi kredas, ne en tia malsanktejo, En kiu tia homo, kia vi, Lin povos trovi.

UNUA MORTIGISTO.

 Li perfida estas.

FILO.

Harega sentaŭgulo, vi mensogas!

UNUA MORTIGISTO.

Kokido, kion?

Frapanto lin por ponardo.

Fiŝid' de perfideco!

FILO.

 Mi mortiĝis, Patrino: kuru for, mi petas vin!

Li mortas.

</poem>

Grafino Makdufo foriras, kriegante «Mortigo!» La mortigistoj foriras post ŝi.


Sceno III redakti

SCENO TRIA

Anglujo. Antaŭ la reĝa palaco.

Venas MALKOMO kaj MAKDUFO.


<poem>MALKOMO.

Ni trovu dezertejon, por ellasi La larmojn, kiuj premas niajn brustojn. MAKDUFO.

Plibone ni mantenu niajn glavojn Mortigajn, por defendi la patrujon, Kuŝantan sub kalkano de tirano. Plivastiĝadas ĉiutage krioj De l' buŝoj de vidvinoj kaj de orfoj, Frapante la ĉielon, kiu eĥas Responde, kunplorante kun Skotlando.

MALKOMO.

Mi ekproklamos ĉie la bezonojn De mia lando, laŭokaze ilin Plenumos. Tio, kion vi ĵus diris, Antaŭenpuŝos eble l' entreprenon De ni celatan. Tiun ĉi tiranon Abomenindan oni kredis justa Antaŭe: vi lin amis, li malbonon Al vi ĝis nun ne faris. Mi nur estas Junulo; kaj vi eble konsideros, Ke saĝe estos min oferi, kiel Ŝafidon, por eviti la koleron De tiu ĉi demono.

MAKDUFO.

 Mi ne estas Perfida.

MALKOMO.

 Sed Makbeto estas. Foje Grandanimulo povus deflankiĝi, Por elplenumi reĝan komision. Sed min pardonu; mi ne povas ŝanĝi Naturon vian; la anĝeloj havas Brilecon, kvankam la plej brila falis: Se eĉ malvirto portus veston helan, Mienon sian propran havus virto. MAKDUFO.

Mi malesperas.

MALKOMO.

 Viaj agoj igis Min dubi vian viran fidelecon; Ĉar kial vi la filon kaj edzinon— Ligilojn alteprezajn de la amo— Forlasis, ne dirinte adiaŭon? Nur miaj timoj, ne suspektoj miaj, Vin malhonori ŝajnas—kion ajn Mi pensu, eble vi justulo estas.

MAKDUFO.

Sangadu, kompatinda patrolando! Starigu, tiraneco, vian bazon, Justeco vin ne povas kontraŭstari; Ĉar la suferoj de patrujo nia Prezentas garantion de titolo Al la tirano; nobelul', adiaŭ: Mi ne la rolon ludus de l' fripono, Al kiu vi aludas, por ricevi La tutan havon de la uzurpinto, Kun la riĉaĵoj de la oriento.

MALKOMO.

Ne ofendiĝu. Mi ne diris tion Pro timo kontraŭ vi. Patrujo nia, Ho ve! sub peza jugo subpremiĝas; Ĝi ploras, ĝi sangadas, ĉiutage La sum' de ĝiaj vundoj pliiĝadas: Mi kredas, ke por la subten' de miaj Reĝrajtoj amikaro tuj sin levos, Ĉar multaj miloj jam de Anglolando Promesis sindoneme sian helpon. Sed, malgraŭ ĉio, kiam mi la kapon De la tirano havos sub piedoj, Aŭ portos ĝin je l' pinto de la glavo, La kompatinda patroland' enhavos Pli da malvirtoj ol antaŭe, pli Da suferado pro la malbonaĵoj De la reĝonto.

MAKDUFO.

 Kia estas li!

MALKOMO.

Min mem pridiras mi, mi, kiu havas Enradikitajn tiamaniere La malpuraĵojn de malvirto mem, Ke, kiam ili estos malkaŝitaj, La nigra koro de Makbeto ŝajnos Neĝblankan veston porti, kaj regatoj Lin taksos kiel ŝafon, en komparo Kun la senmezuregaj kruelaĵoj De mi, la lupo.

MAKDUFO.

 Ne el la legioj De la infer' flamanta povas veni Diablo pli praktika je malbono, Ol mem Makbeto.

MALKOMO.

 Mi lin konas kiel Sangaman, avareman, perfidulon, Malican, kulpan je la tuta aro De pekoj: sed al mia volupteco Ne estas lim': edzinoj kaj filinoj, Patrinoj kaj fraŭlinoj viaj povus Ne kontentigi miajn amdezirojn; Kaj ĉiujn malhelpaĵojn, eĉ plej fortajn Por kontraŭstari ilin, mi disbatus Laŭ mia volo: ja plibone estus Ke eĉ Makbet', ol tia, reĝu.

MAKDUFO.

 Vere Senlima malĉasteco la naturon De tiraneco havas: jam ĝi kaŭzis La fruan nenecesan renversiĝon De l' tron' de multaj reĝoj. Sed ne timu La vian supreniri: ĉar vi povos Indulgi en sekreto viajn pekojn, Dum vi ŝajnigas rolon de ermito. Sufiĉe da virinoj plej cedemaj Ni havas; kiuj ĝoje sin dediĉos Por plaĉi vian malĉastecon,—kiu Similas al vultur' glutama,—kiam L' amindamanto estas la reganto.

MALKOMO.

Kun tio en mi kreskas avareco Supera, tia ke, se mi fariĝus Regnestro, mi forigus la nobelojn, Por ke proprigu mi al mi iliajn Bienojn; mi de tiu la juvelojn Dezirus, de alia la domegon. Ju pli mi havus des pli mi sopirus: Falsanto, mi per novaj dokumentoj Pretendus punojn kontraŭ la justuloj, Per konfiskado de la posedaĵoj Pliriĉigante min.

MAKDUFO.

 La avareco Ol malĉastec' radikon pli profundan Prezentas, kiu pasas kun juneco, Kaj jam regnestrojn multajn ĝi detruis: Ne timu tamen, ĉar Skotlando havas Sufiĉe por vin kontentigi: ĉio Eltolerebla estas kunigate Kun kelkaj bonaj ecoj.

MALKOMO.

 Mi neniajn Posedas: tiujn, kiuj plinobligas Animon reĝan, kiel la justeco, Vereco, modereco, sindoneco, Persisto, kompateco, humileco, Kuraĝo, pacienc', animforteco, Ne ŝatas mi, kontraŭe, al mi plaĉas De ĉiu krim' la formojn diversigi Multmaniere. Se mi povus, mi Preferus la ĉielon kun infero Kunmiksi, ĉiujn homojn malpacigi, Internacian pacon elforigi.

MAKDUFO.

Skotlando, ho Skotland'!

MALKOMO.

 Ĉu tia viro Regnestri devus, diru, ĉar mi havas Naturon vere tian.

MAKDUFO.

 Tia viro Ne devus vivi. Ho naci' mizera, Kun uzurpinto sangtrempita, kiam Feliĉajn tagojn vi revidos, kiam La vera heredant' de via trono, Kalumniante sian rason, staras Memkulpiginto? Via patro estis Sanktulo: la reĝin', patrino via, Pli ofte sur genuoj ol piedoj, Senvivan vivon vivis, diservante. Adiaŭ! La rakonto pri vi mem Kaj viaj ecoj min ekzilas de Skotlando. Mia kor', esperoj viaj Ĉi tie mortas!

MALKOMO.

 Ho Makdufo, via Pasio nobla, de bonec' naskito, Elviŝas el animo mia nigrajn Suspektojn, min certigas pri honoro Kaj fidindeco via. Jam Makbeto Penadis per ĉi tiuj allogaĵoj Min fari sia, kaj prudento vera Malhelpas min tro rapidege agi: Sed Dio ĉiopova traktu inter Ni ambaŭ! Ĉar ŝip' mia velveturos Laŭ via direktilo: mi maldiras Kalumniaĵojn miajn ĵus diritajn, Kaj neas ilin kiel malveraĵojn: Virinon mi neniam malĉastigis; Neniam mi ĵurrompis, mi apenaŭ Avaris miajn proprajn heredaĵojn; Neniam trompis per parolo mia, Nek la diablon mem perfidi volus Al lia egalulo; al mi plaĉas Ne malpli vero, ol la vivo mem. Kaj ĉio estis nur kalumniaĵoj Kontraŭ mi mem: nun tio, kio vere Mi estas, de vi restas disponebla, Kaj de patrujo mia kara, kien Sivardo, kun dek mil armitoj, iris, Ĵus antaŭ ol vi tien ĉi alvenis. Nun ni ekiru kune, kaj sukceso Respondu al apero nia justa! Sed kial vi silentas do?

MAKDUFO.

 Diraĵoj, Jen plezurigaj al mi kaj jen male Samfoje, ŝajnas preskaŭ mirrakontoj.

Venas Kuracisto.

MALKOMO.

Nu, ĝis revido. Ĉu la reĝ' eliros?

KURACISTO.

Sinjoro, jes: nun kompatindularo Atendas, por ke li mantuŝu ilin: Plej fortaj provoj de la kuracarto Iliajn malsanegojn malsukcesis Formovi; sed je la mantuŝo reĝa— Ĉar Di' sanigan povon al li donis— Ekresaniĝos ili.

MALKOMO.

 Mi vin dankas.

La kuracisto foriras.

MAKDUFO.

Kiel sin nomas tiu malsanego?

MALKOMO.

Ĝin oni nomas la «malsano reĝa»; Mi vidis tie ĉi la bonan reĝon Miraklojn fari. Kiamaniere De Dio li ĉi tiun povon havas, Nur scias li: sed multajn malsanulojn, Ŝvelintajn per ulceroj, kompatindajn, Pri kiuj malesperis kuracistoj, Li resanigas, pendigante ĉirkaŭ Iliaj koloj specon da monero, Samtempe al la sankta Di' preĝante, Kaj oni diras, ke l' heredontaro Sinsekve tiun benon kuracartan Ricevos. Kun ĉi tio li posedas La dian profetarton, kaj per dotoj Similaj rimarkindaj de persono Kaj de spirito estas li benita.

Venas Rosso.

MAKDUFO.

Rigardu, kiu venas tien ĉi.

MALKOMO.

Sampatrujano mia; sed mi ne Lin konas.

MAKDUFO.

 Mia kuzo tre afabla, Ĝojege mi revidas vin.

MALKOMO.

 Mi nun Lin konas. Bona Dio laŭokaze Finigu nian longan apartiĝon!

ROSSO.

Amen, sinjoro.

MAKDUFO.

 Ĉu Skotlando statas Kiel antaŭe?

ROSSO.

 Kompatinda lando, Ho ve! ĝi, sin apenaŭ rekonante, Ne povas nomi sin patrujo nia, Sed nia tombo; kie nur ridetas Pri ĝia malfeliĉo nesciantoj, Kaj kie oni ne rimarkas ĝemojn Kaj korŝirantajn kriojn, sed singultoj De kordoloro ŝajnas ordinara Eksento, ordinara de mortintoj Funebro, kaj bonuloj, kiuj sentas En si la ĝojon de la viv', ne scias Ĉu morto per perforto aŭ perfido Neatendite frapos ilin, antaŭ Ol velkos la floretoj, kiujn ili Sur siaj ĉapoj portas.

MAKDUFO.

 Ho, rakonto Preciza, sed tro vera!

MALKOMO.

 Ĉiu horo Malfeliĉaĵojn novajn gravediĝas.

MAKDUFO.

Kiel edzino mia statas?

ROSSO.

 Bone.

MAKDUFO.

Kaj la infanoj?

ROSSO.

 Bone ankaŭ.

MAKDUFO.

 Do ne Maltrankviligis ilin la tirano?

ROSSO.

Trankvilajn tute mi forlasis ilin.

MAKDUFO.

Ne estu vortŝparema, sed parolu.

ROSSO.

Je l' tempo, kiam mi ĉi tien venis, Por diri la rakonton kortuŝantan, Mi aŭdis, ke arego da bravuloj Jam interligis sin ribele—kion Al mi konfirmis forte la vidaĵo De granda soldataro de l' tirano: Nun helpon ni bezonas; via sola Ĉeesto en Skotlando amasigus Soldatojn, bataligus eĉ virinojn, Malfeliĉaĵojn nunajn por eligi.

MALKOMO.

Konsolu ilin per sciigo, ke Ni tien iras: ĉar la bona reĝo De Anglolando al ni komisiis Sivardon bravan kun dek mil armitoj, Kaj nek pliaĝa ol li, nek pli sperta, Soldato estas inter kristanaro.

ROSSO.

Mi volas, ke respondan konsoladon Mi povus doni! Sed paroloj miaj En la aero de l' dezerto volus Kriiĝi, kie ne ekaŭdus ilin Orelo homa.

MAKDUFO.

 Ĉu rilatas ili Al la afero ĝenerala, aŭ Privata?

ROSSO.

 Ĉiujn honestulojn ili Koncernas, sed vin ĉefe.

MAKDUFO.

 Se min mem, Eldiru al mi tuj novaĵon vian.

ROSSO.

Oreloj viaj ne al lango mia Malamon sentu, kiu nun aŭdigas Al ili la plej malĝojigan sonon Elparoleblan.

MAKDUFO.

 Hm! mi ĝin divenas.

ROSSO.

Kastelon vian oni ekokupis Subite, kaj edzinon vian kaj Infanojn oni buĉis kruelege. Se mi aldirus la detalojn, tio Aldonus ŝajne vian morton ankaŭ Al la buĉad' de la gemortigitoj.

MALKOMO.

Ho bona Dio! Sed ne kovru tiel Per la ĉapelo, kamarad', la frunton; Esprimu buŝe kordoloron, kiu Ne parolate pruvas, ke la koro Elkrevas.

MAKDUFO.

 Ĉu vi diris ankaŭ miajn Infanojn?

ROSSO.

 Jes, edzinon, kaj infanojn, Servistojn, ĉiujn, kiujn oni trovis.

MAKDUFO.

Kaj mi forestis! La edzinon ankaŭ?

ROSSO.

Mi diris.

MALKOMO.

 Konsoliĝu: kuracilojn Ni faru el ĉi tio, por kuraci Per venĝo nia kordoloron nian Mortigan.

MAKDUFO.

 Li infanojn ne posedas. Ho, ĉiujn miajn gekarulojn? Ĉu Vi diris, ĉiujn? Akcipitr' infera! Ho, tutan mian belan kokidaron Kun la patrino, senkompate?

MALKOMO.

 Devas Vi kiel viro ĝin batali.

MAKDUFO.

 Certe Mi tion faros, sed mi kiel viro Ĝin devas senti. Mi ne povas ne Memori, ke ĉi tiuj geamatoj Ekzistis, al mi pli ol viv' karegaj. Ĉu Dio rigardante ne protektis La senkulparon? Oni frapis ilin Pro vi, Makdufo kulpa, kiu estas Nenio; ĉar ne pro iliaj krimoj Okazis la buĉado, sed pro miaj. Ripozu ili nun en paco!

MALKOMO.

 Tio Ĉi estu do al vi la akrigilo De via glavo: kordoloro vin Ekkolerigu, al vi ne dormigu La sentojn, ilin veku.

MAKDUFO.

 Ho, mi povus Virinan rolon ludi je l' okuloj, Kaj venĝon fanfaroni per la lango! Sed, kompatema Dio, mallongigu La intertempon, kaj vizaĝo kontraŭ Vizaĝo tiun ĉi demonon skotan Al mi konduku; en la tuja trafo De mia glavekbato lin starigu: Se li el pun' severa elturniĝos, Lin ankaŭ Dio senkulpigu!

MALKOMO.

 Bravan Arion vi nun kantas. Ni rapidu Al reĝ'; soldatoj niaj estas pretaj: Ni nur bezonas forpermeson. La Rikolto maturiĝas al la manoj De ni, de l' ĉiopova Di' la iloj. Kuraĝon: ĉar laboron kronas pago: Post longa nokto venas fine tago.

Ili foriras.

</poem>