Makbeto ()
Tradukita de D. H. Lambert
HachetteParis (p. 114-135)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

AKTO KVINA


Sceno I

redakti

SCENO UNUA

Dunsinano. Vestiblo en la Kastelo.

Venas DOKTORO DE MEDICINO kaj serva SINJORINO.


DOKTORO.

Mi maldormis kun vi du noktojn, sed mi ne trovis vera vian raporton. Kiam la lastan fojon ŝi somnambulis?

SINJORINO.

De la tempo, kiam lia reĝa Moŝto foriris al la milito, mi vidis ŝin ellitiĝi, surĵeti sur sin la ĉambroveston, malfermi la tirkeston de sia skribtablo, eltiri paperon, faldi ĝin, skribi sur ĝi, legi la skribaĵon, poste ĝin sigeli, kaj reenlitiĝi; sed la tutan tempon profunde dormantan.

DOKTORO.

Vere, jen nenatura tumulto en la homa nervaro, ricevi samfoje la utilon de dormo, kaj efektivigi la farojn de maldormo! Dum tiu dormema ekscitiĝo, krom la somnambulo kaj aliaj aferoj, kion iafoje vi aŭdis ŝin dirantan?

SINJORINO.

Tion, sinjoro, kion mi ne volas raporti.

DOKTORO.

Al mi vi povas, kaj decas, ke vi faru tion.

SINJORINO.

Nek al vi nek al alia, ĉar mi ne havas atestanton, por konfirmi tion, kion mi certigas.

Venas Grafino Makbeto portante kandelon.

Jen, ŝi venas! Ŝi havas la kutiman mienon; kaj, pro mia honoro, somnambulino. Observu ŝin proksime.

DOKTORO.

Kiamaniere ŝi ricevis tiun kandelon?

SINJORINO.

Nu, ĝi staris apude: ŝi ĉiam havas lumaĵon apude, laŭ sia ordono.

DOKTORO.

Vi vidas, ke ŝiaj okuloj estas ne fermitaj.

SINJORINO.

Jes, sed sen vidpovo.

DOKTORO.

Kion ŝi nun faras? Rigardu, kiel ŝi frotas la manojn.

SINJORINO.

Ĝi estas ŝia kutima ago, tiamaniere ŝajnlavi la manojn: mi vidis ŝin tion faradi dum plena kvaronhoro.

GRAFINO MAKBETO.

Jen ankoraŭ makulo.

DOKTORO.

Aŭskultu! Ŝi parolas; mi skribos tion, kion ŝi eldiros, por helpi pli bone mian memoron.

GRAFINO MAKBETO.

For, malbenita makulo! for, mi diras! Unu; du; bone, estas la horo por fari ĝin.—La infero estas malhela! Fi, via Moŝto, fi! Vi, soldato, timplena? Kial ni devus timi, ke tion sciu la tuta mondo, ĉar povas kulpigi nin neniu? Sed, kiu kredus, ke la maljunulo havas tiom da sango en la korpo?

DOKTORO.

Ĉu vi rimarkas tion?

GRAFINO MAKBETO.

La Grafo de Fifo havis edzinon; kie nun ŝi estas? Kio do, ĉu tiuj ĉi manoj neniam estos puraj? Ĉesigu tion, via Moŝto, ĉesigu tion: pro viaj eksaltoj vi difektas ĉion.

DOKTORO.

For, for; vi eksciis tion, kion vi ne devis scii. SINJORINO.

Estas certe, ke ŝi priparolis tion, kion ŝi ne devis priparoli; nur Dio scias tion, kion ŝi spertis.

GRAFINO MAKBETO.

Jen, ankoraŭ restas la odoro de l' sango: la tuta parfumaro de Arabujo ne povus bonodorigi tiun ĉi maneton. Ho, ho, ho!

DOKTORO.

Kia sopirego! Ŝi havas la koron zorgpremitan.

SINJORINO.

Mi ne volus havi en la brusto tian koron pro kia ajn korpa nobeliĝo.

DOKTORO.

Bone, bone, bone.

SINJORINO.

Dio volu, ke tiel estu, sinjoro.

DOKTORO.

Tiu ĉi malsano estas de mi tute nekuracebla: tamen mi konis kelkajn somnambulintojn, kiuj dece mortis en lito.

GRAFINO MAKBETO.

Lavu la manojn, surmetu la ĉambroveston. Ne paliĝu.—Mi ankoraŭ diras, ke Bankvo enteriĝis: li ne povas eliri el la tombo.

DOKTORO.

Ĉu vere?

GRAFINO MAKBETO.

Al lito, al lito! Oni frapas ĉe la pordego: venu, venu, venu, donu al mi la manon. Faro farita ne estas malfarebla. Al lito, al lito!

Ŝi foriras.

DOKTORO.

Ĉu ŝi nun enlitiĝos?

SINJORINO.

Jes, tuj.

<poem>DOKTORO.

Strangaĵojn oni diras: nenaturajn Suferojn naskas nenaturaj faroj. Spiritoj kulpaj diras la sekretojn Al siaj kapkusenoj: ŝi bezonas La pastron, pli ol kuraciston. Dio Pardonu ĉiujn nin! Pri ŝi atentu; De ŝi formovu ĉiujn difektilojn, Kaj ŝin prizorgu. Tiel, bonan nokton: Ŝi min mirigis, kaj vidadon mian Konfuzis. Miajn pensojn mi retenas.

SINJORINO.

Doktoro, bonan nokton.

Ili foriras.

</poem>


Sceno II

redakti

SCENO DUA

Kamparo apud Dunsinano.

Trumpetado antaŭ standardoj. Venas MENTETO, KATNESO, ANGUSO, LENOKSO, kaj SOLDATOJ.


<poem>MENTETO.

L' armeo angla nun alproksimiĝas, Je la komando de l' reĝid' Malkomo, Sivardo lia onklo, kaj Makdufo: Flamigas ilin venĝa sangavido, Ĉar la insultoj, kaj suferoj gravaj De ili subtenitaj eĉ monaĥon Al la alarmo sanga, senkompata, De la milito pikus.

ANGUSO.

Jes, ni ilin Renkontos apud la arbar' Birnama, De kie ili venas.

KATNESO.

Kiu scias, Ĉu Donalben' kun sia frato venos? Al siaj kapkusenoj: ŝi bezonas La pastron, pli ol kuraciston. Dio Pardonu ĉiujn nin! Pri ŝi atentu; De ŝi formovu ĉiujn difektilojn, Kaj ŝin prizorgu. Tiel, bonan nokton: Ŝi min mirigis, kaj vidadon mian Konfuzis. Miajn pensojn mi retenas.

SINJORINO.

Doktoro, bonan nokton.

Ili foriras.

</poem>


Sceno II

redakti

SCENO DUA

Kamparo apud Dunsinano.

Trumpetado antaŭ standardoj. Venas MENTETO, KATNESO, ANGUSO, LENOKSO, kaj SOLDATOJ.


<poem>MENTETO.

L' armeo angla nun alproksimiĝas, Je la komando de l' reĝid' Malkomo, Sivardo lia onklo, kaj Makdufo: Flamigas ilin venĝa sangavido, Ĉar la insultoj, kaj suferoj gravaj De ili subtenitaj eĉ monaĥon Al la alarmo sanga, senkompata, De la milito pikus.

ANGUSO.

Jes, ni ilin Renkontos apud la arbar' Birnama, De kie ili venas.

KATNESO.

Kiu scias, Ĉu Donalben' kun sia frato venos?

LENOKSO.

Sinjoro, certe ne: mi havas liston De l' eminentularo: de Sivardo La filo, kaj aliaj senbarbuloj De lia fruvireco, kiuj venas La provon fari.

MENTETO.

Kion la tirano Ekfaras?

KATNESO.

Li fortigas Dunsinanan Kastelon. Kelkaj diras, ke li estas Freneza; kaj aliaj, kiuj malpli Malamas lin, ĝin nomas furioza Kuraĝo; sed li siajn partianojn Ne povas fari obeemaj.

ANGUSO.

Liaj Mortigoj nigraj ligas liajn manojn, Ĉar novaj ribelantoj riproĉadas Perfidon lian; tiuj, kiuj servas Lin, tion faras nur pro la servado, Kaj ne pro amo: li la reĝan kronon Tro peza tro glitema trovas, kiel Ŝtelisto malgrandega la mantelon De grandegulo.

MENTETO.

Kiu tial povas Riproĉi tiun, kiu, disŝirate Pro devo al regnestro, kaj teruro Al la kruelaj faroj de l' tirano, Ekdeflankiĝas por ribeli? KATNESO.

Ni Antaŭen marŝu, por prezenti nin Al nia rajta reĝo obeemaj: ĝoje La kuraconton de patrujo nia[1] Malsana ni renkontu, pretaj verŝi Sangeron nian lastan, por forigi El nia lando la tiranon.

LENOKSO.

Verŝi Almenaŭ ĉiom, kiom ĝi bezonos, Ke l' floro vivu, kaj la herboj dronu Malbonaj. Ĝis Birnamo do ni marŝu. </poem>


Sceno III

redakti

SCENO TRIA

Dunsinano. Salono en la Kastelo.

Venas MAKBETO, DOKTORO, kaj SEKVANTARO.


<poem>MAKBETO.

Ne pli da «onidiroj»: ĉiuj for! Ĝis la arbar' Birnama formoviĝos Al Dunsinan', mi ne al timo cedos. Malkomo, kia estas li! Ĉu ne Naskita de virino? La spiritoj, Spertuloj pri okazontaĵoj homaj, Al mi proklamis: «Timu ne, Makbeto, Neniu de virin' naskita povos Fariĝi via superanto». Iru, Perfidaj grafoj, kaj aligu vin Al anglaj manĝeguloj, se vi volas, Ĉar mia kor' kaj forto de animo Skuiĝos nek per dubo nek per timo.

Venas Servisto.

Vizaĝon vian blankan la diablo En nigran ŝanĝu, vi malbravegulo! Kial vi tian elrigardon havas Anseran?

SERVISTO.

Estas dek mil—

MAKBETO.

Ĉu anseroj, Fripono?

SERVISTO.

Militistoj, via Moŝto.

MAKBETO.

Pikigu la vizaĝon, por ruĝigi Teruron vian, vi blankhepatulo. Sed kiaj militistoj, malsaĝulo? Animo via mortu! viaj vangoj, Pro timo, senkoloraj konsilantoj Al timo ŝajnas. Kiaj militistoj, Blankulo?

SERVISTO.

La militistaro angla.

MAKBETO.

Vizaĝon vian for de tie ĉi.

Servisto foriras.

Seton'! Pli ol malĝoja mi min sentas, Ĉar rigardante—ho, Setono!—Krizo La nuna min por ĉiam aŭ starigos Aŭ malstarigos. Jam sufiĉe longe Mi vivis: mia vivsezon' atingas L' aŭtunon kun la flava foliaro Velkinta, kaj benaĵojn, kiuj devus La maljunecon akompani, kiel Honoro, amo, obeemo, aroj Da geamikoj, mi ne povas havi, Sed anstataŭe fortajn malbenaĵojn Mallaŭte elspiratajn, buŝlaŭdadon, Flatadon, kiujn la mizera koro Rifuzi volus, tamen ne kuraĝas. Setono!

Venas Setono.

SETONO.

Kion deziras via Moŝto?

MAKBETO.

Kio Da nova?

SETONO.

Ĉio estas konfirmita.

MAKBETO.

Mi batalados, ĝis de miaj ostoj La karno falos dehakita. Donu Al mi armaĵon mian.

SETONO.

Ne ankoraŭ Vi ĝin bezonas.

MAKBETO.

Sed mi ĝin surmetu. Pli da rajdistoj sendu for, la tutan Kamparon por esplori; la timulojn Pendigu. Donu al mi la armaĵon. Doktoro, kiel la malsanulino Nun statas?

DOKTORO.

Ŝi ne havas, via Moŝto, Malsanon tiom, kiom korpremantajn Fantaziaĵojn, kiuj la ripozon Al ŝi malhelpas. MAKBETO.

Tion do kuracu. Ĉu vi ne povas al spirit' malsana Almeti kuracilon, elradiki El la memoro korŝirantan zorgon, Forigi el la cerbo malĝojaĵojn, Kaj per dormiga dolĉa forgesilo Eligi el la brusto tiun ŝtofon Premigan al la koro?

DOKTORO.

Pri ĉi tio La malsanulo devas sin kuraci.

MAKBETO.

Forĵetu drogojn al la hundoj, mi Malŝatas ilin. Vestu min per mia Armaĵo, donu al mi la bastonon. Setono, sendu for; Doktor', la grafoj Forlasas min.—Rapidu.—Se vi povus, Doktoro, analizi la urinon De mia lando, kaj diagnozante Eltrovi la malsanon, kiun ĝi Suferas, per laksiloj purigante, Ĝis kiam ĝi perfekte resaniĝos, Mi vin aplaŭdus, ĝis ĉiel' eĥante Rebatus miajn vortojn. Senvestigu Min je l' armaĵo, kia do seneo[2], Rabarbo, aŭ laksiga drogo povus La anglojn fortimigi el la lando? Ĉu vi jam aŭdis pri ilia veno?

DOKTORO.

Jes, via Moŝto; viaj preparigoj Sentigas sin. MAKBETO.

Alportu ĝin post mi[3]. Ne timos mi pri morto aŭ veneno, Ĝis de l' arbar' Birnama la alveno.

DOKTORO. (Flanken).

Se nur de Dunsinano mi forirus, Nenia pago reen min altirus.

Ili foriras.

</poem>


Sceno IV

redakti

SCENO KVARA

Kamparo proksime de la Birnama arbaro.

Tamburado antaŭ standardoj. Venas MALKOMO, maljuna SIVARDO, kaj lia FILO, MAKDUFO, MENTETO, KATNESO, ANGUSO, LENOKSO, ROSSO, kaj soldatoj, kiuj marŝas.


<poem>MALKOMO.

Ho kuzoj, mi esperas, ke la tagoj Alproksimiĝas, kiam ĉiu homo Kastelon sian trovos sendanĝera.

MENTETO.

Ni ne ĝin dubas.

SIVARDO.

Kiel oni nomas Arbaron tiun?

MENTETO.

La arbar' Birnama.

MALKOMO.

Soldatoj, vi dehaku ĉiu branĉon, Kaj antaŭ vi ĝin portu: tiel ni Elkaŝos de militistaro nia La vicojn, kaj la malamikoj faros Malĝustan takson pri ilia nombro. SOLDATOJ.

Ni tion faros.

SIVARDO.

Oni diris, ke la Tirano tromemfida sin fortigas En Dunsinano, preta por toleri Sieĝon.

MALKOMO.

Jen la ĉefa defendilo Por li: ĉar ĉiam, kiam la okazo De ribelado sin prezentas, ĉiuj, Ĉu altranguloj aŭ aliaj, ĝoje Profitas ĝin, neniu la servadon Daŭrigas, krom nur tiuj, kies koroj En vero abomenas la aferon.

MAKDUFO.

Ni niajn juĝojn registrigu nur Post la okazintaĵo, penadante, Laŭ maniero de soldatoj viglaj, Ke ni atingu nian celon.

SIVARDO.

Baldaŭ La hor' al ni sciigos ĉion, kion Ni havas, kion ne—atentu tion. Laŭvole pensoj vagu en la kapoj, La rezultaton nur decidos frapoj: Al kiu la milito paŝu.

Ĉiuj formarŝas.

</poem>

===Sceno V===

SCENO KVINA

Dunsinano. La internaĵo de la Kastelo.

Venas MAKBETO, SETONO, kaj SOLDATOJ. Tamburado antaŭ standardoj.


<poem>MAKBETO.

Pendigu la standardojn de l' eksteraj Muregoj, la ekkrioj timaj bruas Senĉese, «Ili venas»: la antikvaj Fortikaj bastionoj de ĉi tiu Kastel' de sieĝantoj la penadojn Mokridos: tie ĉi kuŝadu ili, Ĝis malsatego kaj tremfrosta febro Konsumos ilin: se ne jam kun ili Multegaj el aliĝintaro nia Kunigis sin, ni barbo kontraŭ barbo Renkontus maltimuloj la friponojn Kaj reen batus ilin.

Ekkrioj de virinoj aŭdiĝas post la scenejo.

Kian bruon Mi aŭdas?

SETONO.

La ekkriojn, via Moŝto, De la virinoj.

Li foriras.

MAKBETO.

Preskaŭ mi forgesas La timan senton: estis tempo, kiam Nervaro mia nepre glaciiĝus Je l' son' de noktomeza ekkriego, Kaj, kvazaŭ vivoplenaj, miaj haroj Ekrigidiĝus je rakont' timiga: Sed vespermanĝis mi kun teruraĵoj, Kun kiuj kutimiĝis miaj pensoj Mortigaj loĝi, kaj nenio nun Min eksaltigas.

Setono revenas.

Kial tiu krio?

SETONO.

Ĵus mortis la reĝino, via Moŝto.

MAKBETO.

Ŝi devus morti pli malfrue, kiam Ni havus tempon por novaĵo tia. La temp' senhalte glitas, glitas, glitas, Apenaŭ rimarkebla de la homoj, Ĝis kiam eĉ la lasta hor' finiĝos, Kaj la pasintaj tagoj nur kondukas Blindulojn al la tombo. Mallongviva Kandelo, estingiĝu! Ĉar la homo Promenas kvazaŭ moviĝanta ombro, La rolon ludas de aktor' mallerta, Sur la scenej' ne longe grimacanta, Kaj poste malaperas. Homa vivo Nur estas la rakont' de malsaĝulo, Freneze sensencaĵojn krieganta Sen ritmo kaj sen celo.

Venas Sendito.

Vi venas por paroli; tuj eldiru.

SENDITO.

Apenaŭ povas mi rakonti tion, Kion mi vere vidis.

MAKBETO.

Tamen diru.

SENDITO.

Dum mi sur la monteto staris garde, Birnamon rigardante, al mi ŝajnis, Ke la arbaro sin ekmovas. MAKBETO.

Sklavo, Kaj mensogulo!

SENDITO.

Mi koleron vian Toleru, se ne estas vere: de Malproksimeco de tri mejloj ĝi Videbla estas,—ŝajne, arbareto Senhalte moviĝanta.

MAKBETO.

Se vi diras Malvere, de la arbo plej proksima Pendiĝos vi vivante, ĝis malsato Velkigos vin: se vere, mi ne plendus, Se vi la samon al mi farus. Al mi Ekmankas memfideco, mi ekdubas La dusencaĵojn de l' diablo, kiu Mensogas, kvazaŭ li la veron diras: «Ne timu, ĝis al Dunsinano venos L' arbar' Birnama»: kaj al Dunsinano Alproksimiĝas nun arbaro. Armu Vin, armu vin, antaŭen! Se ĉi tio Veraĵo estas, nin egalvaloros Aŭ resto aŭ foriro. Mi komencas Enui eĉ pri l' brilo de la suno, Deziri la renverson de la mondo. Alarmon sonorigu! Vento, blovu! Ruino, venu! kiom ajn ni povu, Ni faru tiom, en armaĵ' mortante, Kaj brave ĝis la fino batalante.

Ĉiuj foriras.

</poem>

===Sceno VI===

SCENO SESA

Dunsinano. Antaŭ la Kastelo.

Tamburado antaŭ standardoj. Venas MALKOMO, MALJUNA SIVARDO, MAKDUFO kun sia militistaro portanta arbbranĉojn.


MALKOMO.

Sufiĉas: nun deĵetu la foliajn
Ŝirmilojn, kaj malkaŝu viajn nombrojn.
Vi, inda onklo, kun la helpo de
Tre nobla filo via, la atakon
Kondukos: dum ni kune kun Makdufo
Laŭ la komand' plenumos niajn devojn.
Ĉe vi l' afero restas.

SIVARDO.

Bonan ŝancon.
Se ni hodiaŭ la tiranon trovos,
Ni velku, se batali ni ne povos.

MAKDUFO.

Elspiru nian bruan trumpetadon,
De sanga batalmorto minacadon.

Ili foriras.


Sceno VII

redakti

SCENO SEPA

Alia parto de la kampo.

Trumpetado. Venas MAKBETO.


<poem>MAKBETO.

Ligite al la fosto, kiel urso, Ne povas mi forkuri, sed deviĝas Batali. Kiu estas nenaskito De la virino? Tian, aŭ neniun, Mi timas.

Venas juna Sivardo.

JUNA SIVARDO.

Kiel vi nomas vin?

MAKBETO.

Junul', vi tremos, Aŭdinte ĝin.

JUNA SIVARDO.

Ne, kvankam vi vin nomus Per nomo pli terura, ol infero Enhavas.

MAKBETO.

Mi Makbeto nomas min.

JUNA SIVARDO.

La mem diablo povas ne eldiri Titolon de mi pli abomenatan.

MAKBETO.

Nek pli timigan.

JUNA SIVARDO.

Vi mensogas, nigra Tirano; mi per mia glavo pruvos, Ke mensogulo estas vi.

Ili batalas, kaj juna Sivardo falas mortigite.

MAKBETO.

Vi estis Naskita de virino, do vi falis. Mi ridas je la glavoj manuzitaj De homoj naskiĝintaj de virino.

Li foriras. Trumpetado. Venas Makdufo.

MAKDUFO.

Ĉi tie mi la bruon aŭdis. Monstro, Malkaŝu vin: se ne per mia mano Vi falus, la spiritoj de edzino Kaj de infanoj miaj min riproĉus Ankoraŭ. Mi ne volas insulanojn Batali, kiuj estas nur dungitaj Por la milito, sed vin mem, Makbeto; Se ne, mi mian glavon eningigos, Senmakulitan: laŭ la bruo, kiun Mi aŭdas, kredas mi, ke altrangulo Proksime marŝas. Sorto, mi lin trovu! Kaj mi ne petos pli. </poem>

Li foriru. Trumpetado post la scenejo. Venas Malkomo kaj maljuna Sivardo.

SIVARDO.

Ĉi tien, via Moŝto; la kastelon
Trankvile ekokupis ni; la aroj
De la tirano, vidu, ambaŭflanke
Batalas; brava estas la mieno
De l' grafoj en la batalado: ŝajnas,
Ke nun ni povas nin gratuli kiel
Venkintojn, ĉar la fin' alproksimiĝas.

MALKOMO.

Pli de la malamikoj ĉiuhore
Fariĝas niaj partianoj.

SIVARDO.

Plaĉu
Al vi eniri la kastelon.

Ili foriras. Trumpetado post la scenejo.


Sceno VIII

redakti

SCENO OKA

Alia parto de la kampo.

Venas MAKBETO.


<poem>MAKBETO.

Sed kial ludi rolon de Romano, La malsaĝulo, kiu memmortigis, Falante sur la pinton de la glavo? Dum malamikoj restas, tranĉoj havas Sur ili pli agrablan elrigardon.

Venas Makdufo.

MAKDUFO.

Infera hundo, cedu vin!

MAKBETO.

El ĉiuj Mi vin evitis; sed retiru vin; Animo mia pezan la riproĉon Jam sentis pri mortigo de la viaj.

MAKDUFO.

Parolojn mi ne havas: mia glavo Enhavas la respondon: for, fripono! Sangsoifecon vian por esprimi, Paroloj mankus.

Ili batalas.

MAKBETO.

Vane vi klopodas: Egale vi l' aeron netranĉeblan Impresus per tranĉrando via, kiel Vi al mi sangellasus: vian glavon Faligu sur vundeblajn kapojn; vivon Mi havas ensorĉitan, sin cedontan Neniam al naskita de virino.

MAKDUFO.

Forĵetu la esperojn pri l' sorĉaĵo: Sciigu la demonon, kiun ĉiam Vi servas, ke el la patrina ventro Makdufo tromature elŝiriĝis.

MAKBETO.

La lango estu malbenita, kiu Al mi proklamis tion, ĉar la parton Pli viran de spirito mia ĝi Difektis! kaj ĉi tiujn diablinojn De nun neniu kredu, kiuj trompas Per dusencaĵoj de sorĉart' la homojn, Laŭvorte plenumante la promeson, Sed kontraŭ tio, kion ni esperas. Je vi mi ne batalu.

MAKDUFO.

Do vin cedu, Timulo, kaj vivadu, por fariĝi Spektaklo plej ridinda de homaro: Ni vin pentrigos sur tolaĵo, kiel La plej maloftajn monstrojn, subskribita, «Jen vidu la tiranon».

MAKBETO.

Ne, neniel Mi cedos min, por kisi la teraĵon Je la piedoj de Malkomo, aŭdi Ekkriojn malbenantajn de l' tumulta Popolamaso. Kvankam la Birnama Arbaro venis Dunsinanon, malgraŭ Ke vi min kontraŭstaras,—vi naskita Ne de virino—tamen mian eblon Mi provos, protektante mian bruston Per mia ŝild'. Makdufo, faru samon, Kaj havu la venkit' eternmalamon!

Ili foriras, batalante. Trumpetado.

</poem>

Retirado. Trumpetado. Venas, inter tamburado kaj standardoj, MALKOMO, MALJUNA SIVARDO, ROSSO, la ceteraj GRAFOJ, kaj SOLDATOJ.

<poem>MALKOMO.

Al niaj forestantoj mi deziras Feliĉan venon. SIVARDO.

Kelkaj devis fali: Sed tiuj, kiuj restas, pruvas nian Triumfon aĉetita tre malkare.

MALKOMO.

Makduf' kaj via nobla filo mankas.

ROSSO.

La ŝuldon de soldato via filo Jam pagis, via Moŝto: li nur vivis Ĝis la printempo de la vira stato; Apenaŭ tiun staton li atingis, Senŝanceliĝe batalante, kiam Li kiel viro mortis.

SIVARDO.

Ĉu li estas Mortinta?

ROSSO.

Jes, kaj for de l' kamp' portita. Funebro via ne egalvaloru Indecon lian: tiamaniere Ĝi ne posedus limon.

SIVARDO.

Vundojn antaŭe?

ROSSO.

Vere, sur la brusto.

SIVARDO.

Do li de Dio estu la soldato! Se miaj filoj kun la haroj miaj Egalenombraj estus, mi dezirus Al ĉiu finon tiel noblan: jen Pri lia mort' sonorigado mia.

MALKOMO.

Sed pli da funebrado li meritas, Kaj mia devo estu ĝin plenumi. SIVARDO.

Li ne meritas pli: laŭ la rakonto, Li ludis inde sian rolon, kiam Ĉi tiun terscenejon li forlasis. Lin Dio benu! Ne senkonsoleblaj Ni restu, ĉar jen venas pli da niaj.

Revenas Makdufo, portante sur fosto la kapon de Makbeto.

MAKDUFO.

Salutojn, reĝo! ĉar vi estas tia. Jen, kie staras de la uzurpinto La malbenita kapo: ĉiuj estas Nun liberuloj: mi vin ĉirkaŭitan De l' juvelar' de via regno trovas: Mi do iliajn pensojn nur esprimas Kaj bondezirojn, laŭte proklamotajn, Kriante: «Reĝo de Skotland', salutojn!»

Trumpetado.

ĈIUJ.

Salutojn, Reĝo de Skotlando!

MALKOMO.

Ni ne intencas preterlasi multe Da tempo, antaŭ ol ni nian konton De amo saldos, kun vi kvitiĝante. Vi grafoj kaj parencoj miaj, mi Plinobeligas vin per la titolo De lordoj, la unuaj, kiujn tiel Skotland' honoris. Ĉion, kio restas Farinda, ni ekfaru kiel eble Plej frue, nome, la rehejmigadon De ekzilitoj niaj, forkurintaj De ruza tiraneco la intrigojn, La kulpigadon de la ministraro De tiu ĉi buĉist' mortinta kaj Reĝino lia diabliniĝinta, Memmortiginta, laŭ popola voĉo; Kun helpo de la kompatema Dio Atentu ni pri tio ĉi, kaj ĉio Elplenumota, laŭ la tempo, loko, Kaj la okazo de la devalvoko; Al ĉiuj dankon, al ĉiu persono Inviton al la reĝkronad' en Skono.

Trumpetado. Ĉiuj foriras.

</poem>

  1. T. e. Malkomo.
  2. Seneo = senna, séné fr.
  3. Kompreneble tiu ĉi parolado direktiĝas jen al la doktoro jen al Setono.