Manifesto de la Sennaciistoj/La pozicio

III.
La pozicio de la sennaciistoj antaŭ la esperanta movado
a)ANTAŬ LA BURĜA MOVADO

Kio karakterizas la sennaciismon, tio estas ĉefe ĝia agnosko pri la grandega rolo, kiun ludas en la mondo la artefaremo. Tia kapablo faris el la homo la reĝon super la aliaj animaloj. La homo adaptas la naturon al si, dum la besto devas adaptiĝi al la naturo. La sennaciistoj sekve ne neas la grandan forton, kiu kuŝas en la volo de l’ homo. Ili sendube scias, ke li ne povas liberiĝi el sia propra pezo, aŭ salti for de sia ombro. Tamen la limigita spaco, sur kiu agas la homo, estas relative larĝa. Lia volo sekve povas fari grandajn verkojn. Tial ni kredas, ke la «fatalaj leĝoj» de l’ historio estas nur relativaj.

Unu el la plej belaj k revoluciigaj inventoj de l’ homo estas la artefarita lingvo. Esperanto estas mirinda ilo, kiun neniu homo ankoraŭ scipovas plene utiligi. Eĉ la aŭtoro mem ne kapablis apliki ĉiujn ĝiajn latentajn riĉojn. Zamenhof estis pioniro. La ĝenerala aplikado de lia verko havos nekalkuleblajn sekvojn.

Kompreneble, tial ke lingvo estas ilo, ĝi povas esti utiligata por plej diversaj celoj. Aviadilo ankaŭ povas servi por ĵeti bombojn sur urbon aŭ por provizumi neĝsieĝatajn observejojn. Tamen estas tre grava la ekzisto de multnombraj aviadistoj, eĉ la militistaj. Same estas profite por la progreso, se burĝaj esperantistoj akiras lerton en la uzado de l’ lingvo. La sennaciistoj sekve neniel ĉagreniĝas, kiam ili konstatas prosperon en la burĝa esperanta movado.

Sed evidente la sennaciistoj rekomendas al la laboristaj esperantistoj, ke ili elspezu neniun tempon k monon por subteni la neŭtralan esperantan movadon, sed dediĉu siajn tutajn fortojn por meti esperanton je la servo de l’ proleta klaso k tute speciale je la servo de l’ sennaciismo.

b)ANTAŬ LA LABORISTA MOVADO

La ĉi supre eldiritaj ideoj ne estas tute novaj. Ili estas eĉ iel aplikataj jam de dek jaroj en la kadro de Sennacieca Asocio Tutmonda. Tial ke tiu organizo celas arigi la klaskonsciajn proletajn esperantistojn el ĉiuj tendencoj, la sennaciistoj subtenas ĝin k ne celas iel ajn konkurenci. Ili nur postulas en SAT la samajn rajtojn kiel la internaciistoj. En la kadro de tiu senpartieca, supertendenca Asocio ili batalas por la unueco de l’ laborista esperanta movado k kontraŭ ĉiaj provoj meti ĝin sub la kaŝan aŭ malkaŝan gvidadon de ia ajn partio.

La sennaciistoj havas la konvinkon, ke la praktika aplikado de esperanto en organizo kiel SAT, kies strukturo estas sennacieca, estas tre taŭga grundo por dissemi la sennaciismon. Tial ili kontraŭus eĉ eventualan provon trudi oficiale al SAT sian propran ismon. La unueca organizo de l’ prolet-esperantistoj devas resti malfermata al ĉiuj internaciistoj, por ke ili povu konatiĝi kun pli racia k konsekvenca aplikado de esperanto en la organizado de l’ estonta socio.

Fermitan sekton, apartigitan de la cetera klasbatala laborista movado, la sennaciistoj ne celas formi. Ili nepre volas resti en intima kontakto kun ĝi. Partopreni ĝiajn batalojn, kiam ili fakte estas klasaj k sekve liberigaj. Tiom longe, kiom esperanto estos praktikata de nur kelkaj dekmiloj — eĉ centmiloj — da homoj en la tuta mondo, la sennaciistoj ne pretendas formi partion, sed nur konsistigi tendencon en la laborista movado. Ili sekve povas eĉ aparteni partion en kiu estas permesite priparoli k defendi la novan ismon.

La sennaciistoj scias, ke jam ekzistas en la laborista movado obtuza tendenco al sennaciismo. La organizo nomata La Industriaj Laboristoj de l’ Mondo (angle I.W.W.), kiu naskiĝis en Usono k kies anoj suferis multajn persekutojn, havas en sia programo premison pri sennaciismo. En ĝi ja estas parolite pri universala unuiĝo, kio signas, ke en la spirito de la fondintoj la koncepto pri nacioj estis malforta. Sed, kompreneble, tial ke tiu organizo ne okupiĝis pri solvo de la lingva problemo, estas tute nature, ke tiu tendenco povis resti nur en embria stato.

La sennaciistoj sekve vidas en la laborista esperanta movado la plej taŭgan grundon por dissemi siajn ideojn. Tial ili deziras ĝian unuecon, kiu estas kondiĉo por ĝia sukceso.

La sennaciistoj vokas al la laboristoj el la tuta mondo:

Lernu esperanton! Esperantistoj sennacieciĝu!

La Sennaciista Frakcio
el membroj de Sennacieca Asocio Tutmonda.