Manifesto de la Sennaciistoj/Sennaciismo (Renovigo)

Sennaciismo
Ĉi tiu artikolo aperis en »Renovigo«, Meksiko, noj 40-41-42-43, oktobro-novembro 1941, januaro-februaro 1942).

La termino per si mem estas tute klara: ismo, laŭ kiu ne ekzistus nacioj k sekve ĉiuj homoj sur la tero estus samregnanoj, mondcivitanoj.

Sed tia ismo estas sensencaĵo, kredeble pensos legantoj, ĉar nacioj ekzistas k ignori ilin ne eblas. La nacioj ja estas realaĵo, bedaŭrinde! Malsanoj ankaŭ ekzistas k tamen neniu — krom eble kuracistoj — deziras, ke oni ĝoju pro tio k penadu por ilin eternigi.

Nacioj ekzistas k ĝuste pro tio la homaro malsanas, elspezante nekalkuleblan kvanton da energio k materialo por detruaj, mortigaj celoj. Sed regnestroj, ambasadoroj, generaloj k similaj parazitoj profitas ilian ekziston — simile al la kuracistoj, kiuj havas komfortan vivon dank’ al la ekzisto de malsanuloj.

Kompreneble neniu kuracisto volus eldiri publike sian deziron, ke estu sufiĉe da monhavaj malsanuloj, por ke li povu enspezi grandan honorarion. Ĉiuj ja volonte asertus, ke ili deziras la kiel eble plej rapidan resaniĝon de siaj pacientoj.

Same ĉiaj registoj k regaspirantoj asertas, ke ili klopodas por starigo de surtera paco k tiucele penadas por ekvilibrigi la fortojn de la nacioj per armado k aliancoj. Diplomatoj trovas en tio agrablan okupon k ĝuas plezuron, sciante, ke en la ĵurnaloj el la tuta mondo oni raportos pri la intertraktadoj, kiujn ili faras kun siaj kolegoj alinaciaj.

Kaj tial ke tiaj intertraktoj neniam sukcesis eviti militojn, ĉiam troviĝas ruzaj registoj, kiuj de tempo al tempo, faras proponojn, por aliigi la ludon, kun la celo malebligi, ke la popoloj ekkomprenu, ke ili mem estas nur la peonoj de tiu fia ŝakludilo internacia. La lasta tia trompo estis la starigo de Ligo de Nacioj, kio havis nur kiel rezulton doni oficojn al miloj da parazitoj k kaŭzis la elspezon de miliardoj da ormoneroj.

La Ligo de Nacioj estis subtenata de ĉiaj internaciistoj. Ili kritike rekomendis nur kelkajn modifojn en la strukturo de tiu institucio. Etimologie k historie la internaciismo ja estas nur iu politika sistemo, celanta trovi juran kompromison inter la naciismo k la postuloj de la ekonomio, kiun senhalte evoluigas la progresoj de l’ tekniko (rezulto de la homa elpenskapablo, kiu mem rezultas de l’ homa volo). La sennaciistoj sekve opinias, ke la internaciismo estas nur paliativo, kiu tute ne garantias daŭran pacon.

Sed kio povas esperigi, ke la sennaciismo iam efektiviĝos? sendube pensos legantoj. Esperigaj konsideroj estas jenaj: la nacioj signas nur stadion en la historia procezo; ili eĉ jam nun konsistigas ian anakronismon, rilate al la malvolviĝo de l’ tekniko, kiu tendencas pli k pli malgrandigi tempe la distancojn. Kaj tiu procezo ne haltas. Fakulo eldiris antaŭnelonge, ke post 20—30 jaroj la aeroplanoj rakete funkcios, flugos tra la stratosfero k rapidos po 1.500 km. hore k eĉ pli. La aŭtoj veturos sur apartaj vojoj k ilia rapido hora estos almenaŭ 150-kma. Fervojoj estos utiligataj nur por transporti materialojn k la pasaĝertrafiko longdistanca okazos per aviadiloj. La tutmonda trafiko pli k pli intensiĝos k tia stato grade sentigos la bezonon de komuna lingvo. Tiam esperanto havos pli k pli favoran grundon por sia enplantiĝo. Laŭgrade kiel la artefarita lingvo disvastiĝos, samgrade la propagando por sennaciismo fariĝos pli facila k efika…

Nuntempe la sennaciismo, kiel historia faktoro, ekzistas nur embrie. Ĝi trovis, antaŭmilite, favoran grundon en la esp-a organizo Sennacieca Asocio Tutmonda. Tiu asocio, same kiel Universala Esperanto Asocio[1], estas sennacieca laŭ sia strukturo, tamen ne sennaciista. Ambaŭ organizoj ignoras la naciojn, sed ne havas kiel taskon propagandi sennaciismon.

Tial ke la sennaciisma movado nunepoke neniel povas praktike influi sur la eventojn, ties anoj povas havi nur unu celon: ĉiel provi ne viktimiĝi per naciecaj frenezaĵoj. La sennaciistoj opinias, ke estas tute normale, ke patriotoj diverslandaj buĉu unuj la aliajn, k ili sekve neniel celas malebligi tion. La nacioj ekzistas por la registoj k regaspirantoj k per la amaso da naivaj patriotoj. Se la sennaciistoj atentus nur sian racion, ili dirus: ju pli da naciistoj buĉas sin reciproke, des pli bone. Sed ilia koro kompatas al la trompitoj, kiuj mortas por la gloro de malmultaj naciprofitantoj.

La ekzisto de nacioj estas la plej terura plago de la homaro. La tekniko tendencas unuigi la mondon, sed la homa menso ĝenerale ne evoluas laŭ sama rapido. La sennaciisma propagando celas restarigi la ekvilibron en la historia procezo.

Ĉe prezento de tezo pri sennaciismo oni ĝenerale renkontas nur indiferenton, miron aŭ pasian nekomprenemon. Kaj se iu naciisto tamen kapablas bridi sian indignon k konsentas diskuti, li proteste emfazos, ke la amo al la patrio estas tiel natura sento, ke tute ne eblas ĝin ignori k sekve, ke la sennaciismo estas kontraŭnatura, estas monstraĵo neniel konsiderinda…

En la okazo, ke nia patrioto estas klera homo, li tiam citos la aŭtoritatan opinion de multaj famuloj, kiuj donis belformajn difinojn pri patriotismo. Da tiaj mi kolektis almenaŭ kvindek el diversaj lingvoj.

Se temas pri internaciisto, tiu certe ne preterlasos la okazon citi almenaŭ la opinion de la fama oratoro franca Ĵores (Jaurès) k tiun de Lenin. En sia verko La Nova Armeo, parafrazante diron de la angla filozofo Bekn (Bacon): «iom da scienco malfortigas la kredon je Dio, multe da scienco ĝin fortigas», Ĵores diris: «iom da internaciismo malfortigas la patriotismon; multe da internaciismo fortigas ĝin».

Kaj en la Kompleta Verkaro de Lenin, volumo 13-a, paĝ. 342 de la franclingva eldono, oni povas legi jenon: «En milito reale nacia la vortoj ’defendo al la Patrio’ ne estas trompo k ni tute ne kontraŭas ilin».

Ĉe la konstato, ke naciistoj k internaciistoj interkonsentas pri la esenco de la demando k nur disputas pri nuancoj k aplikado, oni tuj emas pensi, ke la sennaciismo estas fantazia teorio, kiu malatentas objektivaĵojn. Kaj tamen mi ne timas aserti, ke fakte nur ni, sennaciistoj, prikonsideras la problemon pri mondpaco laŭ ĝia reala aspekto. Ni krome asertas k povas pruvi, ke la nacieca sento estas artefarita, rezultas de edukado: el ĉiu ajn infano oni povas fari ĉu meksikan patrioton aŭ usonan, nikaragvan, ĉilan, anglan, japanan ktp.; same kiel el la sama infano oni povas fari ĉu kristanon aŭ islamanon, budaanon ktp.

La «natura» amo al la loko, kie oni naskiĝis, kie estas entombigitaj la prauloj estas limigita al tre malvasta regiono k neniel al tuta lando…

Ĉar mi estas ankoraŭ en Meksikio, apoge al mia aserto, mi mencios faktojn, kiuj rilatas al tiu lando. Antaŭ kelkaj monatoj aperis en la grava ĵurnalo «El Universal» serio da artikoloj de profesoro Angel M. Korso (Corzo) kun jena titolo: La Problemo Indiĝena k la Nacieco. En tiu longa studo mencie svarmas faktoj, kiuj senintence apogas mian tezon. Bedaŭrinde la amplekso de la esp-a parto de «Reno» ne permesas al mi fari citojn. Mi do limigos min substreki du tre signifajn asertojn de la menciita profesoro: 1) la meksika nacieco ankoraŭ ne ekzistas en la menso de milionoj da indiĝenoj analfabetaj; 2) en Meksikio oni povas kalkuli 80 naciecojn.

Solve al tiu problemo la internaciistoj de la Moskva konfesio proponas la starigon de Unuiĝo de Respublikoj Indiĝenaj de Meksikio kun konsekvenco, ke la dialektoj (60) estu konservataj, ke la moroj estu respektataj; unuvorte, ke la 80 naciecoj estu eternigotaj…

Profesoro A. M. K. prave ridindigas tiun Lenin-Stalinan vidpunkton. Li argumentas, ke ne eblas klerigi la indiĝenojn per ilia respektiva dialekto, ke, ekz-e, estas tute neeble traduki klasikajn verkojn en «otomi».

Estas interese rimarki, ke tiurilate la sennaciistoj konsentas kun la meksike naciista profesoro. Lia vidpunkto fakte estas imperialista, sed ĝi pli kongruas kun la historia evoluo ol tiu de l’ bolŝevista internaciismo, kiu fakte estas konservativa, por ne diri reakcia. «Sen lingva unueco ne povas realiĝi la meksika nacieco», prave diras profesoro A. M. K.

Same la sennaciistoj opinias, ke mondregno ne povus ekzisti, glate funkcii, sen mondlingvo. Antaŭ 13 jaroj, en la kvina ĉapitro de La Laborista Esperantismo, mi ja skribis jenon: «… propagandi sennaciismon al malsamlingvanoj estus same malsaĝe, kiel instrui beletron al analfabetoj.»

Tamen, estas fakto, ke kelkajn jarojn poste, nia propaganda broŝuro, Manifesto de la Sennaciistoj, estis tradukita k eldonita en franca lingvo, poste en angla, k nunjare argentinaj samideanoj aperigis ĝin hispanlingve. Tion mi mem ne konsilis, sed la tradukintoj sinpravige klarigis, ke per tiuj nacilingvaj eldonoj ili celas varbi al esperanto personojn, kiuj revas pri mondpaco k tamen ignoras la lingvan demandon.

Esperanto ja ekzistas, vivas. Per tiu artefarita, do sennacieca, lingvo mi mem povis interrilatiĝi kun homoj el ĉiuj mondpartoj; k jam de preskaŭ ses jaroj migras mi ĉirkaŭ nia relative malgranda planedo, rilatante nur kun esperantistoj. Laŭsperte mi do scias, ke oni povas interfratiĝi kun homoj el ĉiuj rasoj. Eĉ en Ĉinio k Japanio mi sentis min hejme, kiam mi estis inter samideanoj. El tio, mi rajtas konkludi, ke la sennaciismo ne estas fantazia teorio, kiel asertas filistroj aŭ individuoj, kiuj havas personan intereson en la eterniĝo de l’ nacioj. Mi aludas al regnestroj, ambasadoroj, konsuloj, generaloj, regaspirantoj k similuloj. Tiuj parazitoj ordinare ne viktimiĝas dum milito k ĉiam sekurigas al si agrablan, komfortan vivon per la mizero k morto de malaltranguloj.

Kiuj celas starigi pacon surtere k tamen volas konservi la nacian suverenecon, tiuj similas al kuracisto, kiu provus resanigi pacienton k ne atentus pri la kaŭzo de lia malsano. Militoj certe okazos, tiom longe, kiom ekzistos suverenaj nacioj; tiom longe, kiom la riĉaĵoj de nia planedo ne estos dispone al ĉiuj popoloj.

Kiam oni konsideras la nunan malvolviĝon de la tekniko, tiam ne necesas esti fakulo, por tuj kompreni, ke ĉiuj homoj povus ĝui bonstaton, komforton, se la produktofortoj ne estus utiligataj por detruaj celoj.

Lastatempe ĵurnaloj raportis, ke Britio, elspezas ĉiutage 11 milionojn da pundoj por militaj celoj. Kiom da markoj elspezas Germanio? Kiom da dolaroj, Usono? Kiom da jenoj, Japanio? Kiom da energio k materialoj estas tiel misuzataj sur la tuta tero? Mi ne povas respondi tiujn demandojn. Sed ĉiu penskapabla homo tamen tuj klare ekvidas, ke, se la homaro ne estus naciece malsana, ĝi povus vivi bonstate k pace.

La naciismo aŭ patriotismo (mi ĉiam uzas tiujn du terminojn kun la sama senco) estas la plej potenca k efika ideoforto de nia epoko. Ĝi ne ekzistis en tia grado antaŭ unu jarcento k rezultas de edukado — la vorto dresado estus eĉ pli ĝusta. — La patriotoj estas iaj fanatikuloj, kiuj similas al la mezepokaj religiuloj el Eŭropo. Same kiel religia kredulo ĉiam estis preta mortigi anojn de alia religio, tiel same la patriotoj volonte mortigas patriotojn de aliaj patrioj, kvankam tiuj povas esti iliaj samreligianoj.

La naciismo estas tiom efika ideologio, ke per ĝi la malmultaj naciprofituloj en ĉiu nacio facile atingas, ke la popoloj faru la plej grandajn oferojn, kiam la nacia suvereneco estas minacata. En tempo kiam regas senlaboreco k mizero en iu lando, tiam la koncerna registaro kutime diras, ke la nacia buĝeto absolute ne povas solvi tiun problemon, ke la nacio bankrotus ktp. Sed se la interesoj de la reganta klaso estas minacitaj, tiam la buĝeto ŝveliĝas ĝis atingo de astronomiaj nombroj. La prezidanto de la plej sensignifa respubliko volas ja daŭre prezidi; la suvereno de la plej eta reĝlando volas ja daŭre reĝi; k la ambasadoroj de la plej mizera lando volas reprezenti ĝin en aliaj landoj k tie vivi kiel princoj…

Feliĉe la naciismo portas en si mem sindetruan ĝermon, nome la imperialismon. Kiam nacio akiras la senton, ke ĝi superas la najbarajn naciojn, tiam ĝi emas aneksi parton de ili aŭ eĉ ilin entute. Tial, ĉiam estis «subpremataj» nacioj. Kaj la malgrandaj povas ekzisti, nur tial ke ili kvazaŭ ludas la rolon de bufro inter la grandaj. Tia estis, ekzemple, la kazo de Belgio, Luksemburgio k Nederlando rilate al Britio, Francio k Germanio.

Ĉiu regnestro estas potencavida k sekve ĉiam deziras pligrandigi sian regnon. Ĉiu prezidanto avidas prezidi super kiel eble plej granda nombro da regatoj aŭ da partianoj. Inter patrio k partio ekzistas multaj similaĵoj, esence ili estas samaj aparatoj, tial ne malofte okazas, ke en la sama lando malsampartianoj buĉas sin reciproke, kiel faras malsamnaciaj patriotoj.

Ni tre klare konscias pri tio. Tial en nia organo Herezulo[2], inter ĝiaj gvidpunktoj la sesa diras, ke la sennaciistoj «luktas kontraŭ ĉian gvidistecon — kio ne signifas malakcepton al ĉia gvidado».

La homaro ne ĝuos pacon, tiom longe, kiom la regavido ne estos bridata ĉe la homoj. En sennacieca mondregno la organizproblemo ne plu estus politika, sed teknika. La teknikuloj estus elektataj per konkurso, kontrolata de samfakuloj. Kaj la problemo tiam solvenda estus kiel eble plej racie utiligi la riĉaĵojn de nia planedo profite al ĉiuj homoj senescepte.

Se mi emus sofiste argumenti, kiel ordinare faras politikuloj, kies ĉefa celo estas akiri la regadon en sia propra nacio, mi dirus, ke la sennaciismo estas la plej bona speco de patriotismo, tial ke la bonstato de l’ grandega plimulto da patriotoj el la tuta mondo povas ekzisti nur, se malaperis la nacia suvereneco.

Dume la sennaciistoj havas la senton vivi en granda frenezulejo; sed de tio ne sekvas, ke ankaŭ ili devas bleki patriote kiel la naciecaj frenezuloj…

Meksiko 5.-10.-41.

E. Lanti.


  1. Ĉi tie temas pri la unua UEA, iniciatita de Hodler en 1907, kies strukturo estis ja sennacieca, — k ne pri la nuna UEA.
  2. Herezulo aperis en 1933—36 kiel propagandilo de sennaciistaj ideoj.