Manifesto de la Sennaciistoj/Postulatoj Sociologiaj

Sennacieca Asocio Tutmonda (p. 58-62)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Postulatoj Sociologiaj

Kiuj sincere deziras agadi, por ke la Homaro evoluu ĝis stato de harmonia kunvivado, tiuj povas nur konsenti pri jenaj postulatoj:

1

En la homa cerbo ekzistas du ĉefaj tendencoj: la mistike spekulativa k la raciema. La ĝisnuna regado de dinastioj, eklezioj, oligarkioj k partioj signas la precipecon de la unua tendenco super la dua. Sed jam nun ne mankas motivoj, kiuj povas esperigi, ke finfine la raciema tendenco superregos la mistikeman.

2

En la nuna stato de la scienco k tekniko ĉiuj homoj povus ĝui higiene komfortan vivon, laborante nur tri-kvar horojn ĉiutage.

3

La plimulto da homoj malbonstatas, tial ke nekalkuleble granda kvanto da energio k materialo estas uzata por milite detruaj celoj, por produkti luksajn aŭ nenececajn aferojn, k pro la ekzisto de multnombraj parazitoj: regnestroj, ministroj, ambasadoroj, konsuloj, militistoj, ekleziuloj, tradukistoj, makleristoj, servistoj ktp., ks.

Tian staton kaŭzas la ekzisto de nacioj, aŭ suverenaj ŝtatoj, k neadekvato al la nuna produktokapablo teknika.

4

Nacioj ekzistas pro la reg- k potencavido de relative malmultaj homoj, pro la riĉaĵavido (alispeca potencavido) de aliaj, k la nescio, inertemo aŭ stulto de l’ plimulto.

5

Por malebligi la malbonfaron de la reg- k potencavido, raciuloj, teknikuloj — k ne politikistoj k spekulaciistoj — devas organizi k gvidi la socian vivon per laŭcela mastrumado super la naturaj riĉaĵoj de nia planedo.

Tiuj teknikuloj estu konkurse elektitaj de kompetenta ekzamenantaro el samfakuloj.

6

Kiu konsumas k nenion socie utilan produktas, tiu estas parazito k devas esti traktata kiel ŝtelisto: ĉia paraziteco estas malmorala k nepre kondamninda.

7

Ĉio rilatanta al iu ajn prefero individua pri io ajn (ekz-e, laboroj aŭ servoj por preĝejoj, tombejoj [kulto al putranta karno], organizado de sportaj konkuroj ks.; ĉio kio rilatas al lukso aŭ modo ks.), tio estu produktata k prizorgata de la interesiĝantoj mem, post ilia deviga labortempo komunuma.

Necesas ja fari diferencon inter akcesoraĵoj k tio, kio estas nepre necesa por certigi higiene komfortan vivon al ĉiu homo.

8

En la evoluo de l’ homa gento manlertiĝo signis grandegan progreson. La kapablo lerte manipuli ilojn estas nemalpli konsiderinda ol tiu, ekz-e, pri kalkula operacio. La koncepto pri «manlaboristo» k «intelektulo» sekve devas perdi sian ĝisnunan signifon: ekde sia deksepa aŭ dekoka jaro ĝis sia kvindekkvina, ĉiu sana homo estu devigata manlabori almenaŭ unu aŭ du horojn tage.

Tia korpa ekzercado povas nur bonefiki sur homojn, eĉ sur tiujn kun genia intelekto.

9

Ĉiu homo havas nature la rajton k sekve devus havi la eblon malvolvi ĉiujn siajn latentajn kapablojn. Tiucele ĝi povu ĉeesti kursojn en ĉiu ajn lernejo aŭ universitato.

Se ĉiu homo havus tian eblon, tiam, rilate al konkurse akireblaj postenoj, ne povus temi pri supereco de iu ajn raso, sed nur pri individuaj kapabloj, ekzistantaj, laŭ pli malpli granda proporcio, en ĉiu raso.

10

Duagradaj k superaj lernejoj estu en kiel eble plej intima kontakto kun produktejoj k ambaŭ (lernejoj k produktejoj) konsiderataj kiel fakoj de sama organizo.

11

En sia agado la homoj estu ĉiam gvidataj de konsidero pri ŝparo k boncela utiligado de energio k materialo. Kaj ilia persona konduto estu tia, ke ĝi certigas glatajn rilatojn kun la proksimuloj.

12

Pri fabrikado k posedo de armiloj povu decidi nur respondeca mastrumaparato raciula.


Tiuj postulatoj — por mi preskaŭ aksiomoj — havas kiel konsekvencon la neceson de: a) universala aparato ordiga k kontrola, kiun volonte mi nomus Polico, laŭ la etimologia senco de l’ vorto; b) universala mono, ĉiam k ĉie samvalora k neinterezoproduktipova ; c) universala lingvo; ĉ) universalaj kalkuliloj k mezuriloj; d) universalisma edukado eŭgenika, kiu tamen ne celus unutipigecon, sed, male, la malvolvon de ĉiuj normalaj individuecoj; edukado, kiu malvolvus en la homa cerbo la racian tendencon malprofite al la mistika, k vekus, stimulus k firmigus en ĉies koro senton pri justo, ordo, respondeco, k, plie, pri toleremo rilate ĉion, kio ne estas esenca por certigi materian bonstaton al ĉiuj homoj.

Ekzistas ja en la homa naturo pli malpli forta emo al revado k fantazio. Eble la vera saĝo homa postulas, ke iafoje oni ne kondutu tute… saĝe. En racie mastrumata socio, poetoj k artistoj ekzemple havus la rajton fantazii k kaprici laŭplaĉe.

Klarigcele: Ne forpasos multaj jardekoj, ĝis mondmastrumado estos ebla objektive; sed tiam malebligos ĝin la subjektiva forto, nacieca. Oni ja povas konstati la daŭre kreskantan malekvilibron inter jenaj du faktoroj: 1) homa menso intensege saturata je nacieco; 2) daŭra malvolviĝo de la scienco k tekniko, kies rezulto, inter aliaj, estas tempe malgrandigi la distancojn. Tia stato de malekvilibro povos tute kaosigi la socian vivon k minaci je pereo la normojn de civilizo.

Nova socio racia ne povas stariĝi mirakle el la kaoso. Necesas jam nun laŭcela pioniragado de homoj, kiuj akiris klaran komprenon pri la realaj kaŭzoj de milito k socia malordo, k, plie, kapablaj anticipi. Tiaj anticipuloj devas organize grupiĝi kun la celo konsistigi dinamikan forton, kiu kapablas bonefiki sur la statikan amason, kiu sopiregos savon el la kaoso, kiam tiu estos atinginta sian apogeon.

La formiĝo k organiziĝo de malplimulto el dinamikuloj povas okazi nur per la praktikado de esperanto kun homoj el ĉiuj mondpartoj k la aneco en sennacieca organizo. La dinamikuloj ja devas esti kapablaj anticipi ne nur idee, sed ankaŭ sente.

Unuvorte k konklude, necesas la kreiĝo de ia patriotismo planeda.

(25.-11.-42)
E. Lanti.