Maria/Ĉapitro LI
La dudekokan de Januaro, du tagojn antaŭ tiu fiksita por mia forigo, mi supreniris al la montaro tre frue. Braŭljo estis veninta akompani min, sendite de Jozefo kaj de la junulinoj, kiuj deziris ricevi mian adiaŭon en sia hejmo. La montarano ne interrompis mian silenton dum la irado. Kiam ni alvenis, Transito kaj Lucia estis melkantaj la bovinon “Mariposa” en la korteto de la kabano de Braŭljo, kaj ekstaris por min akcepti per siaj kutimaj elmontroj de ŝato kaj gajo.
―Antaŭ ĉio finmelku ni la bovinon ―mi diris al ili apogante mian pafilon al la palisaro―, sed Lucia kaj mi solaj, ĉar tiamaniere mi volas atingi ke ŝi rememoru min ĉiumatene.
Mi prenis la kalabas-totumon, sur kies fondo jam troviĝis neĝecaj ŝaŭmoj, kaj ĝin lokinte sub la mamon de la bovino “Mariposa”, mi atingis fine ke Lucia, tute embarasita, finplenigu ĝin. Dum ŝi faradis tion, mi diris al ŝi rigardante ŝin sub la bovino:
―Verŝajne ankoraŭ restas nevoj de Jozefo, ĉar mi scias ke Braŭljo havas fraton pli belaspektan ol li, kaj kiu amas vin ek de kiam vi estis kia pupeto...
―Same kiel aliulo amas aliulinon ―ŝi interrompis min.
―Tute same. Mi diros al Sinjorino Luiza ke ŝi insistu al sia edzo por ke la neveto venu helpi lin; kaj tiel, kiam mi revenos, vi ne ruĝiĝos pro ĉio.
―Ha, ha! Ŝi diris ĉesante melki.
―Ĉu vi ne finos melki?
―Sed kiel mi povos fini, se vi estas tiom ruza... Ĝi jam ne entenas lakton.
―Kaj tiuj du plenaj mamoj? Melku ilin.
―Tio ne; tiuj estas por la bovido.
―Ĉu do mi parolos kun Luiza?
―Ŝi ĉesis premi per la dentoj la suban el siaj voluptaj lipoj por fari per ili grimaceton kies signifo en la lingvaĵo de Lucia estis “ni vidu, kiel ne?”, kaj en la mia “faru kion vi preferas”.
―La bovido, kiu incitiĝis celante ke oni forigu de li la buŝumon, faritan per unu ekstremaĵo de la pied-ligilo, kiu tenis ĝin ligita al unu kruro de la bovino, restis libermova post kiam la melkistino simple tiris unu ekstremaĵon de la kapto-ŝnuro; kaj vidante ĝin sin ĵeti sur la mamon, Lucia diris:
―Jen kion vi volis: plej ĝena obstina besto...
Post kio ŝi eniris la domon portante sur la kapo la kalabas-totumon kaj flank-rigardante min malicete.
Mi forigis de unu bordo de la rivereto unu familion de anseroj kiuj dormetis sur la gazono, kaj komencis fari mian matenan aranĝon samtempe konversante kun Transito kaj Braŭljo, kiuj regadis la erojn de miaj vestoj je kiuj mi estis senigita.
―Lucia! ―kriis Transito―, alportu la broditan tukon kiu troviĝas en la kofreto de Pasto.
―Ne estu certa ke ŝi venos ―mi diris al mia bapto-filino; kaj mi tuj rakontis al ili kion mi estis dirinta al Lucia.
Ili estis ridantaj kiam Lucia sin prezentis kurante kun tio kion oni estis mendintaj al ŝi, spite al ĉio kion ni atendadis; kaj ĉar ŝi divenis kion ni estis pritraktintaj, kaj ke pri ŝi ridadis siaj fratinoj, ŝi enmanigis al mi la tukon turnante flanken sian vizaĝon por ke mi ne vidu ĝin kaj por ne rigardi min, kaj sin direktis al Transito por fari al ŝi la jenan observon:
―Venu okupiĝi pri via kafo, ĉar ĝi forkonsumiĝos al mi, kaj preterlasu la ridegadon.
―Ĉu ĝi jam estas preta? ―demandis Transito.
―Hi!, antaŭ longa tempo.
―Kio estas la kafa afero? ―mi demandis.
―Bone, la lastan tagon kiam mi estis tie, mi petis al la fraŭlino ke ŝi lernigu min prepari ĝin, ĉar mi opinias ke vi ne ŝatas la gamuzo-n [Piednoto 1] kaj ĝuste pro tio vi trovis nin entuziasme melkantaj.
Tion ĉi ŝi diris pendigante la tukon, kiun mi jam estis redoninta al ŝi, sur unu el la folioj de la filiko-palmo [Piednoto 2] pentrinde lokita ĉe la centro de la korto.
En la domo vekis la atenton samtempe la simpleco, la pureco kaj la ordo: ĉio odoris je cedro, ligno el kiu estis faritaj la nepoluritaj mebloj, kaj sub la tegmento-randoj floradis potoj de diantoj kaj narcisoj per kiuj sinjorino Luiza estis ornaminta la dometon de sia filino: sur la kolonoj estis kapoj de cervoj, kaj ĉi ties elsekigitajn krurojn oni uzis kiel hokojn en la salono kaj en la dormo-ĉambro.
Duone fiera kaj duone timema, Transito prezentis al mi la tazon de kafo kun lakto, unuan eksperimenton de la lecionoj kiujn ŝi estis ricevinta de Maria; sed sukcesega eksperimento, ĉar ek de kiam mi gustumis ĝin mi sciis ke ĝi rivalas kun tiu kiun tiel delikate scias prepari Johano Anĝelo.
Braŭljo kaj mi iris voki Jozefon kaj sinjorinon Luiza, por ke ili tagmanĝu kun ni. La maljunulo estis aranĝanta en ŝnur-retajn dorso-sakojn la karotojn kaj legomojn kiujn li estis sendonta al la merkato la postan tagon, kaj ŝi estis ĵus eliginta el la forno la jukao-panon kiun ŝi estis servonta al ni por la tagmanĝo. La plenforno estintis sukcesa, kiel pruvis ne nur la or-koloro de la spongecaj panoj, sed la tenta aromo kiun ili elspiris.
Ni ĉiuj estis tagmanĝantaj en la kuirejo: Transito plenumadis lerte kaj gaje sian rolon de dommastrino. Lucia minacadis min per la okuloj ĉiufoje kiam per la miaj mi montradis al ŝi ŝian patron. La kamparanoj, kun instinkta delikateco, forigadis ĉiun aludon al mia forvojaĝo, por ne malgajigi tiujn lastajn horojn kiujn ni estis pasigantaj kune.
Jam estis la dekunua. Jozefo, Braŭljo kaj mi estis vizitintaj la novan banan-plantejon, la senveprigon kiun ili estis farantaj kaj la barbiĝantan maiz-plantaron. Denove kunvenante en la saloneto de la domo de Braŭljo, kaj sidante sur benketoj ĉirkaŭ unu fiŝreto, ni muntis al ĝi la lastajn plumbo-pezaĵojn; kaj sinjorino Luisa disgrajnigis kun la junulinoj la pistotan maizon. Ili ĉiuj, virinoj kaj viroj, sentis samkiel mi ke alproksimiĝas la terura momento de nia adiaŭo. Ni ĉiuj restis silentaj. Sendube devis esti sur mia vizaĝo io kio kortuŝis ilin, ĉar ili evitadis rigardi min. Fine, farante decidon, mi ekstaris, rigardinte mian horloĝon. Mi prenis mian pafilon kaj ĝiajn akcesoraĵojn, kaj pendigante ilin sur unu el la hokoj de la saloneto, mi diris al Braŭljo:
―Ĉiufoje kiam vi trafos bonan pafon per ĝi, memoru min.
Al la montarano mankis voĉo por danki min.
Sinjorino Luiza, ankoraŭ sidante, daŭrigis disgrajnigante la maiz-spadikon kiun ŝi havis en siaj manoj, neglektante kaŝi sian ploradon. Transito kaj Lucia, starante kaj apogitaj ĉe ambaŭ flankoj de la pordo, montradis al mi la dorson. Braŭljo estis pala. Jozefo ŝajnigadis serĉi ion en la angulo de la ilaro.
―Nu, sinjorino Luiza ―mi diris al la maljunulino kliniĝante por brakumi ŝin― preĝu multe por mi.
Ŝi komencis plor-singulti sen respondi al mi.
Starante en la pordo-framo, mi kunigis en unu solan ĉirkaŭprenon sur mian bruston la kapojn de la junulinoj, kiuj singultadis dum miaj larmoj fluadis sur iliaj hararoj. Kiam, disiĝante de ili, mi turnis min por serĉi Braŭljon kaj Jozefon, neniu el ambaŭ estis en la saloneto: ili atendadis min en la koridoro.
―Mi iros morgaŭ ―diris Jozefo, etendante al mi la manon.
Ni ambaŭ bone sciis ke li ne irus. Post kiam Braŭljo liberigis min de siaj brakoj, lia onklo premis min inter la siajn, kaj sekigante al si la okulojn per la ĉemiz-maniko, li prenis la vojon al la erpita kampo dum samtempe mi komencis iri laŭ la vojo kontraŭa, sekvate de Majo, kaj farante signalon al Braŭljo por ke li ne akompanu min.
Citaĵa eraro: Etikedoj <ref>
ekzistas por la grupo nomita "Piednoto", sed la responda etikedo <references group="Piednoto"/>
ne estis trovita